La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVIII

Nia bataliono komencis malsupreniri la monteton fronte al Leipzig por aliĝi al nia divizio, kiam ni ekvidis staboficiron rapide transgalopi la grandan herbejon sube kaj veni en nia direkto. En du minutoj li estis ĉe ni. Kolonelo Lorain rajdis renkonte al li. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj tiam la oficiro forrajdis. Centoj da aliaj tiel rajdis tra la ebenaĵo porti ordonojn.

"Kapo de la kolono dekstren!" kriis la kolonelo, kaj ni prenis la direkton al la arbaro malantaŭ ni; kiu etendiĝis duonmejlon laŭlonge de la vojo al Duben. Estis arbaro de fagoj, sed tie staris ankaŭ betuloj kaj kverkoj. Kiam ni atingis ĝian randon, oni igis nin renovigi la detonaciilon de niaj fusiloj, kaj la bataliono disfaldiĝis en la arbaro kiel tiraljoroj. Ni esti eskalonitaj dudek kvin paŝoj unuj de la aliaj, kaj ni antaŭeniris, mallfermante la okulojn, kiel oni povas imagi. Serĝento Pinto diris ĉiuminute:

«Tenu vin kovritaj!»

Sed li ne bezonis tiel ofte averti nin. Ĉiu rektigis siajn orelojn kaj rapidis trovi dikan arbon por kviete rigardi antaŭ ol iri pluen.

Al kio do pacamaj homoj povas esti elmetitaj dum la vivo!

Finfine ni tiel marŝis jam dek minutojn, kaj ĉar oni vidis nenion, tio komencis doni al ni fidon, kiam subite pafo resonis. Tiam ankoraŭ unu, poste du, tri, ses de ĉiuj flankoj laŭlonge de nia linio, kaj en la sama momento mi vidis kamaradon maldekstre de mi fali, provante reteni sin kontraŭ arbo. Tio vekis min… Mi rigardis al la alia flanko, kaj kion mi malkovris je kvindek aŭ sesdek paŝoj de mi? Maljuna prusa soldato kun malgranda ĉapo kun ĉeneto, la kubuton falditan, liajn longajn lipharojn pendantajn sur la baterio de lia fusilo, kiu celas min, fermante unu okulon. Mi kliniĝis rapide kiel fulmo. En la sama sekundo mi aŭdas la detonacion kaj io krakas sur mia kapo. Mi portis miajn aĵojn – broson, kombilon, kaj naztukon – en mia ĉako: la kuglo de tiu ĉifonulo rompis ĉion. Mi sentis min tute malvarma.

«Vi bele eskapis tiun kuglon!» kriis al mi la serĝento, ekkurante. Kaj ĉar mi ne volis resti sola sur tiu loko, mi rapide sekvis lin.

Leŭtenanto Bretonville, portante la sabron sub la brako, ripetis:

«Antaŭen! Antaŭen!»

Pli for je la dekstra flanko oni jam komencis pafi.

Kurante ni atingis la randon de senarbejo, kie kuŝis kvin aŭ ses dikaj dehakitaj kverkotrunkoj.

Estis kvazaŭ malgranda insulo plena je longa herbo, sed kun nenia arbo por kovri min. Malgraŭ tio, pluraj kuraĝe antaŭeniĝis, kiam la serĝento avertis min:

«Halt!… La prusoj certe troviĝas en embusko ĉi-apude. Ni do bone malfermu la okulojn.»

Apenaŭ li estis dirinta tion, deko da kugloj siblis tra la branĉoj, dum same tiom da resonis. Samtempe amaso da prusoj etendis la krurojn kaj eniris pli profunde en la arbustaron.

«Jen ili forirontaj. Ek!» diris Pinto.

Sed pafo tra mia ĉako faris min bone atenta. Mi, se tiel diri, vidis ilin tra la arboj, kaj kiam la serĝento volis transiri senarban lokon, mi retenis lin per la brako, montrante al li la tubon de fusilo, kiu eliĝis el granda arbusto je la alia flanko de la senarbejo je cent paŝoj de ni.

La kamaradoj, kiuj proksimiĝis, ankaŭ vidis ĝin. Tial la serĝento diris mallaŭte:

«Vi, Seitz, restu ĉi tie.. Ne perdu lin el la vido. Ni aliaj ĉirkaŭiros la senarbejon.»

Ili tuj malproksimiĝis dekstren kaj maldekstren, dum mi, la kolbon kontraŭ la ŝultro, atendis kiel ĉasisto en embusko. Post du aŭ tri minutoj la pruso, kiu aŭdis plu nenion, mallaŭte leviĝis. Li estis tre juna kun malgrandaj blondaj lipharoj kaj alta svelta staturo. Mi estus povinta pafmortigi lin, sed la penso mortigi tiun elmetitan viron tiel impresis min, ke mi ektremis. Subite li ekvidis min kaj saltis flanken. Tiam mi ellasis mian pafon kaj mi spiris malpezigita, vidante, ke li fuĝis tra la arbustoj kiel cervo.

.Samtempe kvin aŭ ses fusilpafoj ekiris de dekstre kaj maldekstre: serĝento Pinto, Zebedeus, Klipfel kaj la aliaj preterpasis kurante, kaj cent pasojn pli for ni trovis la junan pruson sutere, la buŝon plena je sango. Li rigardis nin tute timigita, levante la brakon kvazaŭ por repuŝi la bajonetpikojn. La serĝento diris al li kun gaja mieno:

«Hej, nenion timu, vi ricevis jam vian plenan sufiĉon.»

Nenio emis mortigi lin. Klipfel nur prenis la belan pipon, kiu elstaris al lia malantaŭa poŝo, dirante:

«Jam delonge mi deziris havi tiel belan pipon, kaj jen tamen unu!"

«Fusilisto Klipfel,» kriis Pinto, vere indigna, «remetu tiujn pipon. Nur kozakoj priŝtelas vunditojn! Franca soldato konas nur honoron!»

Klipfel ĵetis la pipon sur la pruson, kaj finfine ni foriris de tie sen turni la kapon. Ni alvenis ĉe la fino de tiu arbaro, kiu finiĝis je tri kvaronoj de la taluso. Densa arbustaro etendiĝis ankoraŭ ducent metrojn pli alte. La prusoj, kiujn ni persekutis, troviĝis kaŝitaj en ĝi. Oni ĉie vidis ilin releviĝi por pafi al ni, tiam tuj poste ili rekasiĝis.

Ni estus povintaj trankvile resti tie, ĉar ni ricevis la ordonon, okupi la arbaron. Tiu arbustaro ne koncernis nin. La kugloj de la prusoj ne estus farintaj malbonon al ni, kiuj estis kaŝitaj malantaŭ la arboj. En la alia flanko de la taluso ni aŭdis teruran batalon. Kanonpafoj sekvis sin seninterrompe, kaj ofte tondris kiel dum tempesto: estis plia kialo resti tie ĉi. Sed niaj oficiroj, unuiĝinte, decidis, ke la arbustaro estas parto de la arbaro kaj ke necesas peli la prusojn ĝis sur la taluso. La sekvo estis, ke multaj viroj perdis la vivon sur tiu loko.

Ni do ricevis la ordonon forpeli la malamikajn tiraljorojn, kaj ĉar ili pafis, laŭ tio ke ni proksimiĝis kaj tiam rekaŝiĝis, ni ekkuris al ili por malhelpi ilin reŝargi. Niaj oficiroj ankaŭ kuris plenaj je fervoro. Ni pensis, ke supre de la monteto la arbustaro finiĝos, kaj ke tiam ni fusilos la prusojn dekduope. Sed kiam ni alvenis supre tute senspiraj, jen la maljuna Pinto ekkrias: «La husaroj!»

Mi levis la kapon kaj vidis la kolpakojn suprengalopi kaj pligrandiĝi malantaŭ speco de azendorso: ili alvenis ĉe ni kiel vento. Apenaŭ mi ekvidis tion, mi senpripense turniĝis kaj komencis redescendi, farante saltojn de dekkvin futojn malgraŭ la laceco, malgraŭ mia sako kaj malgraŭ ĉio. Mi vidis antaŭ mi serĝenton Pinto, Zebedeus kaj la aliajn, kiuj rapidis kaj saltis, etendante la krurojn tiom, kiom ili povis. Malantaŭe la husaroj amase faris tiom da bruo, ke tio donis al oni anserhaŭton: la oficiroj kriis komandojn en la germana, la ĉevaloj spirblovis, la sabringoj tintis kontraŭ la botoj, la tero tremis.

Mi estis elektinta la plej mallongan vojon por alveni ĉe la arbaro. Mi kredis esti preskaŭ tie, kiam mi renkontis unu el tiuj grandaj fosaĵojn kie la kamparanoj elfosas argilon por konstrui domojn. Ĝi estis pli ol dudek futojn larĝa kaj kvardek aŭ kvindek futojn longa. La pluvo, kiu falis jam de pluraj tagoj, faris la randojn tre glitigaj. Sed mi aŭdis la ĉevalojn spirblovi ĉiam pli proksime, dum la haroj stariĝis sur mia nuko, kaj sen atenti pro io ajn, mi saltis kaj falis en la truon sur la dorso, la kartoĉujon kaj la kapoton refalditajn preskaŭ trans la kapon. Alia fusilisto de mia roto jam estis tie kaj releviĝis. Ankaŭ li estis saltinta. En la sama sekundo du husaroj, lanĉitaj kiel kugloj, glitis trans la grasan randon sur la dorso de siaj ĉevaloj. La unua el tiuj husaroj, la vizaĝon tutue ruĝan, trafis per sabrobato la orelon de mia povra kamarado, blasfemante kiel posedato, kaj dum li relevis la brakon por mortigi lin, mi plantis mian bajoneton en lia flankon per ĉiuj miaj fortoj. Sed samtempe la alia husaro donis al mi baton sur la ŝultro, kiu, sen mia epoleto, estus splitinta min en du. Li estus transpikinta min, se feliĉe fusilpafo de supre ne estus rompinta al li la kapon. Mi rigardis supren kaj mi vidis unu el niaj soldatoj sinkinta en la argilon ĝis siaj genuoj. Li estis aŭdinta la ĉevalojn kaj la blasfemojn de la husaroj kaj estis kurinta antaŭen ĝis la rando de la truo por vidi, kio okazas tie.

«Ni, kamarado,» li diris al mi, ridante, «urĝis la tempo!»

Mli ne havis la forton respondi al li. Mi tremetis kiel folio. Li forprenis sian bajoneton kaj etendis al mi la finaĵon de sia fusilo por helpi min elgrimpi. Tiam mi prenis la manon de tiu soldato kaj diris:

«Dankon, kamardo! Vi savis min!… Kiel vi nomiĝas?»

Li diris al mi, ke lia nomo estas Jean-Pierre Vincent. Ekde tiam mi ofte pensis, se iam mi denove renkontos tiun junulon, mi estos feliĉa fari al li servon.

La postmorgaŭon okazis la dua batalo apud Leipzig, sed nur post la retiriĝo al Hanau, kaj mi neniam revidis lin.

Serĝento Pinto kaj Zebedeus venis kelkajn momentojn poste, kaj Zebedeus diris al mi:

«Ni ambaŭ estis ankoraŭfoje bonŝancaj, Josef. Ni estas la lastaj falsburganoj en la batalo en tiu ĉi momento… Klipfel ĵus estis dishakita de la husaroj!»

«Ĉu vi vidis lin?» mi demandis, tute pala.

«Jes, li ricevis pli ol dudek sabrobatojn. Li kriis: ‘Zebedeus! Zebedeus!’»

Momenton poste li aldiris:

«Estas tamen terure aŭdi maljunan kamaradon de la infaneco krii por helpo sen povi helpi lin… Ili estis tro multaj… Ili ĉirkaŭis lin!»

Tio malĝojigis nin, kaj pensoj pri nia lando ankoraŭfoje revenis al ni. Mi imagis la avinon de Klipfel, kiam ŝi estis ekscionta la novaĵon de lia morto, kaj tio pensigis min pri Trinel.

Ekde la atako de la husaroj ĝis la nokto la bataliono restis en la sama pozicio pafante al la prusoj. Ni malhelpis ilin okupi la arbaron, sed ili malhelpis nin grimpi sur la monteton. La morgaŭon ni eksciis kial. Tiu taluso dominas la tutan fluon de Partha. La granda kanonado kiun nia aŭdis, venis de la divizio Dombrowski, kiu atakis la maldekstran alon de la prusa armeo kaj volis sendi helpon al generalo Marmont en Mockern: tie dudek mil francoj, postenigitaj apud ravino, haltigis la okdek mil virojn de Blücher! Kaj apud Wachau cent dek kvin mil francoj liveris batalon kontraŭ ducent mil aŭstroj kaj rusoj. Pli mil kvin cent kanonoj tondradis. Nia povra malgranda fusilado sur la taluso de Witterich estis kvazaŭ zumado de abelo meze de fulmotondro. Kaj eĉ kelkfoje ni ĉesis pafi tie ĉi aŭ tie por aŭskulti… Tio ŝajnis al mi esti plena je pulvofumo, kaj la tero tremadis sub niaj piedoj. La maljunaj soldatoj kiel Pinto diris, ke ili neniam aŭdis ion tian.

Ĉurkaŭ la sesa staboficirioj suprenrajdis ĉe nia maldekstra flanko, alportante ordonon de kolonelo Lorrain, kaj preskaŭ tuj oni trumpetis la retiriĝon. La bataliono perdis sesdek virojn per la atako de la prusaj husaroj kaj la pafado.

Estis nokto, kiam ni eliris la arbaron, kaj surborde de Patha – inter la municiĉaroj, la ĉiuspecaj konvojoj, la armekorpusoj kiuj retiriĝis, la taĉmentoj, la veturiloj kun vunditoj, kiuj defilis sur la du pontoj – ni devis atendi pli ol du horojn nian vicon. La ĉielo estis malluma, la kanonado ankoraŭ grumblis tie kaj tie ĉi, sed la tria batalo estis finita. Oni aŭdis diri, ke ni venkis la aŭstrojn kaj la rusojn apud Wachau je la alia flanko de Leipzig, sed tiuj kiuj revenis de Mockern, estis sombraj. Neniu kriis kiel post venko: «Vivu la Imperiestro!» Alveninte sur la alia bordo, la bataliono malsupreniris la riveron Partha pli ol duonmejlon ĝis la vilaĝo Schön-feld. La nokto estis humida. Ni marŝis per pezaj paŝoj, la fusilon sur la ŝultro, la okulojn duone fermitajn pro dormemo kaj la kapon klinitan.

Post ni la granda defilo de la kanonoj, municiĉaroj, furgonoj kaj la trupoj retiriĝantaj de Mockern daŭrigis sian obtuzan iradon. Iam kaj iam la krioj de la soldatoj de la trajneskorto kaj la artilerikondukistoj leviĝis super la tumulto por postuli al si lokon. Sed tiuj bruoj senteble malfortiĝis kaj fine ni alvenis apud tombejo, kie oni igis nin rompi la viĉojn kaj meti la fusilojn en faskojn.

Nur tiam mi relevis la kapon kaj rekonis Schönfeld en la lunlumo. Kiom da fojoj mi estis veninta tien manĝi bongustan fritaĵon kaj drinki blankan vinon kun Zimmer en la malgranda gastejo la Ora Garbo sub la laŭbo de patro Winter, dum la suno varmigis la aeron kaj la verda foliaro brilis ĉirkaŭ ni!… Tiu tempo estas pasinta!

Oni postenigis gardistojn. Kelkaj viroj eniris la vilaĝon serĉi lignon kaj vivrimedojn. Mi sidiĝis kontraŭ la muron de la tombejo kaj ekdormis. Proksimume de la tria mi estis vekita.

«Josef,» diris al mi Zebedeus, «venu do ĉi tien varmigi vin. Se vi restos tie, vi riskos ekhavi febron."

Mi releviĝis kvazaŭ ebria de laceco kaj doloro. Fajna pluveto tremetis en la aero. Mia kamarado trenis min ĝis ĉe la fajro, kiu fumis sub la pluvo. Tiu fajro servis nur por povi vidi ion, ĉar ĝi tute ne donis varmon. Sed post kiam Zebedeus drinkigis al mi guton da brando, mi sentis min iom malpli malvarma, kaj mi rigardis la bivakfajrojn, kiuj brilis trans Partha.

«La prusoj varmigas sin,» diris Zebedeus. «Ili estas nun en nia arbaro.»

«Jes,» mi respondis, «kaj ankaŭ la povra Klipfel estas tie. Al li jam ne plu estas malvarme!»

Tiuj vortoj malĝojigis nin. Mi dentoklakis. Kelkajn momentojn poste Zebedeus demandis:

«Josef, ĉu vi memoras la nigran rubandon kiun Klipfel portis ĉirkaŭ sia ĉapelo? Li kriis. ‘Ni ĉiuj estas kondamnitaj al morto kiel tiuj en Rusio… Mi volas havi nigran rubandon… Ni devas porti nian funebron!’ Kaj lia malgranda frato, kiu ploris, diris: ‘Ne, Jakob, mi ne volas tion!’ Sed Klipfel tamen surmetis nigran rubandon. Li estis vidinta la husarojn en revo!»

Laŭ tio ke Zebedeus parolis, mi rememoris tiujn aferojn, kaj mi vidis tiun almozulon Pinacle sur la placo antaŭ la urbodomo, kiu kriis al mi, svingante nigran rubandon super la kapo:

«He, lamulo, vi bezonas belan rubandon… la rubandon de tiuj kiuj gajnas… Venu!»

Tiu penso kaj la terura malvarmo, kiu penetris ĝis en la medolon, igis min tremeti. Mi pensis: «Mi neniam reiros hejmen… Pinacle pravis… estas finite!»

Mi pensis pri Trinel, onklino Gredel, la bonkora sinjoro Gulden kaj mi malbenis ĉiujn kiuj devigis min veni ĉi tien.

Ĉirkaŭ la kvara matene, kiam la tago komencis blankigi la ĉielon, kelkaj veturiloj alvenis kun vivrimedoj. Oni disdonis al ni panon, kaj ni ricevis ankaŭ brandon kaj viandon.

La pluvado ĉesis, tiel ke ni povis fari supon sur tiu loko. Sed nenio povis revarmigi min. Estas tie, ke min trafis febro. Al mi estis malvarme interne, kaj mia korpo brulis. Mi ne estis la sola en la bataliono en tiu stato: tri kvaronoj suferis kaj langvoris. Jam de monato tiuj kiuj ne plu povis marŝi, etendiĝis sur la teron plorante kaj vokante sian patrinon kiel etaj infanoj. Tio ŝiris al vi la koron. Malsato, rapidaj marŝoj, pluvo kaj la malĝojo scii, ke oni ne plu revidos sian landon, nek tiujn kiujn oni amas, kaŭzas al vi tiun malsanon. Feliĉe la gepatroj ne vidis ilin. Tio estus tro terura. Multaj homoj kredus, ke estas kompato nek sur la tero nek en la ĉielo.

Laŭ tio ke la tago iĝis pli hela, ni malkovris maldekstre, – trans la rivero kaj la longa ravino plena je salikoj kaj tremoloj –, bruligitajn vilaĝojn, stakojn da mortigitoj, renversitajn municiĉarojn kaj kanonojn, kaj la teron detruitan tiel for, kiel oni povis rigardi sur la vojoj al Hall, Lindenthal kaj Dolitsch. La situacio estis pli grava ol apud Lutzen. Ni vidis ankaŭ la prusojn malfaldiĝi en tiu direkto kaj proksimiĝi al la batalkampo per miloj. Ili estis helpontaj la aŭstrojn kaj rusojn kaj fermontaj la cirklon ĉirkaŭ ni. Neniu povis nun malhelpi ilin fari tion, tiom pli ke Bernadotte kaj la rusa generalo Beningsen, restinte malantaŭe, alvenis kun cent dudek mil freŝaj trupoj. Tiel nia armeo, kiu jam liveris tri batalojn en unu sola tago kaj estis malpliigita al cent tridek mil batalantoj, estis kaptota en cirklo de tricent mil bajonetoj, sen nombri kvindek mil ĉevalojn kaj dek du mil kanonojn.

De Schönfeld la bataliono ekiris por realiĝi al la divizio en Kohlgarten. Sur la tuta vojo oni vidis malrapide flui la konvojojn de vunditoj. Ĉiuj ĉaroj en la lando estis rekviziciitaj por tiu servo, kaj en la intervaloj marŝis ankoraŭ centoj da malfeliĉuloj, brakon en skarpo, la vizaĝon bandaĝitan, palaj, deprimitaj, duone mortigitaj. Ĉiuj kiuj povis treni sin, ne grimpis sur ĉaron kaj provis tamen atingi hospitalon.

Ni apenaŭ povsi transiri tiujn obstaklojn, kiam, subite proksimiĝante al Kohlgarten, dudeko da husaroj, alvenante tre rapide kun levita pistolo, igis la homamason retiriĝi dekstren kaj maldekstren en la kampojn. Ili kriis per laŭtaj voĉoj:

«La Imperiestro! La Imperiestro!»

Tuj la bataliono enviciĝis laŭlonge de la ŝoseo, prezentante la armilojn, kaj kelkajn sekundojn poste la surĉevalaj grenadistoj de la gvardio, – veraj gigantoj en siaj longaj botoj kaj kun siaj enormaj harĉapoj kiuj malsupreniris ĝis la ŝultroj, lasante videblaj nur la nazon, la okulojn kaj la lipharojn, – preterpasis en galopo, premante la sabrotenilon kontraŭ la kokson. Ni ĉiuj estis kontentaj povi diri unuj al la aliaj:

«Tiuj staras ĉe nia flanko… Ili estas brutaj viregoj!»

Apenaŭ ili estis defilintaj, la stabo aperis: imagu tion: cent kvindek ĝis ducent marŝaloj, generaloj, superaj oficiroj kaj adjutantoj, rajdantaj sur veraj cervoj kaj kovritaj per tiom da orbrodaĵoj, ke oni apenaŭ vidis la koloron de iliaj uniformoj, – unuj grandaj kaj maldikaj kun orgojlaj mienoj, la aliaj malgrandaj, masivkorpaj, kun ruĝaj vizaĝoj, ankoraŭ aliaj pli junaj, tute rektaj sur siaj ĉevaloj kiel statuoj kun brilaj okuloj kaj longaj aglonazoj: estis io belega kaj timiga!

Sed kio plej okulfrapis min meze de tiuj kapitanoj, kiuj jam de dudek jaroj tremigis Eŭropon, estis Napoleono kun sia malnova ĉapelo kaj sia griza redingoto. Mi ankoraŭ vidas lin preterpasanta antaŭ miaj okuloj, la larĝan mentonon sur la brusto kaj la kolon retiritan inter la ŝultrojn. Ĉiuj kriadis: «Vivu la Imperiestro!» Sed li aŭdis nenion… Li atentis pri ni malpli ol pri la fajnan pluveton, kiu tremetis en la aero, kaj rigardis kun kuntiritaj brovoj la prusan armeon, kiu etendiĝis laŭlonge de Partha por helpi la aŭstrojn. Tia mi vidis lin en tiu tago, tia li restis en mia memoro.

La bataliono estis reekmarŝinta jam de kvaronhoro, kiam Zebedeus diris al mi:

«Ĉu vi vidis lin, Josef?»

«Jes,» mi respondis lin, «mi bone vidis lin kaj mi memoros tion mian tutan vivon.»

«Estas strange,» diris mia kamarado, «oni dirus, ke li ne estas kontenta… En Wurtschen, la morgaŭon post la batalo, li ŝajnis tiel ĝoja, aŭdante nin krii: «Vivu la Imperiestro!» Kaj ankaŭ la generaloj havis ridantajn vizaĝojn! Hodiaŭ ĉiuj havas diablecajn mienojn… La kapitano tamen diris ĉi-matene, ke ni venkis en la alia flanko de Leipzig.»

Multaj pensis la samon sen diri tion. Maltrankvileco ekkaptis nin…

Ni trovis la regimenton en bivako je du fusilpafoj de Kohlgarten. La bataliono ekokupis sian pozicion dekstre de la vojo sur monteto.

En tiu direkto oni vidis la sennombrajn fajrojn de la armeoj sendi sian fumon al la ĉielo. Ankoraŭ ĉiam falis pluveto, kaj la viroj, sidantaj sur siaj sakoj fronte al la malgrandaj fajroj kun krucitaj brakoj, ŝajnis revi. La oficiroj kunvenis. De ĉiuj flankoj oni aŭdis ripeti, ke oni neniam vidis tian militon, kiu estis eksterma milito, ke tiu malvenko tute ne ĝenas la malamikojn, kaj ke ili volas nur malaperigi nin de la tero, sciante, ke finfine restos al ili kvar aŭ kvinfoje pli da viroj ol al ni, kaj ke finfine ili estos la mastroj.

Oni ankaŭ diris, ke la imperiestro gajnis la batalon apud Wachau kontraŭ la aŭstroj kaj la rusoj, sed tio servis al nenio, ĉar la aliaj ne foriris kaj krom tio atendis amason da plifortigo. Ni sciis, ke ni malvenkis apud Mockern. Malgraŭ la bela defendo far Marmont, la malamiko venkis nin per sia nombro. Ni havis nur unu veran avantaĝon en tiu tago, nome, ke ni konservis nian retiriĝan vojon al Erfurt, ĉar Giulay ne povis kapti la pontojn trans Elster kaj Pleisse. La tuta armeo, de la simplaj soldatoj ĝis la marŝaloj, pensis, ke nia pozicio estas tre malbona kaj ke necesas retiriĝi kiel eble plej baldaŭ. Malfeliĉe la imperiestro pensis la kontraŭon: necesis do resti!

La tutan tagon de la 17-a ni restis en nia pozicio sen ellasi unu solan fusilpafon. Iuj parolis pri la alveno de generalo Reynier kun dek ses mil saksoj, sed la apostatiĝo de la bavaroj instruis al ni, kian fidon oni povis havi en niaj aliancanoj.

Je la vespero oni anoncis, ke oni komencis malkovri la nordan armeon sur la altebenaĵo de Breitenfeld: Estis pliaj sesdek mil viroj por la malamikoj. Mi kredas ankaŭ, ke mi aŭdis la malbenojn, kiuj leviĝis kontraŭ Bernadotte, la indignajn kriojn de ĉiuj kiuj jam konis lin kiel simplan oficiron en la tempo de la Respubliko, kaj kiuj diris: «Li ŝuldas ĉion al ni! Ni faris lin reĝo per nia propra sango, kaj nun li venas doni al ni la mortigan baton!»

Dum la nokto okazis ĝenerala moviĝo malantaŭen. Tiam ĉio refariĝis trankvila. Sed tio ne malhelpis nin pensi, kaj ĉiu pensis en silento la samon: «Kio okazos morgaŭ? Ĉu morgaŭ je tiu ĉi sama horo mi ankoraŭ vidos la lunon leviĝi inter la nuboj, kiel mi vidas ĝin nun? Ĉu la steloj ankoraŭ brilos por miaj okuloj?»

Kaj kiam oni rigardis en la malluma nokto, la grandajn cirklojn de la fajroj kiuj ĉirkaŭis nin je distanco de preskaŭ ses mejloj, oni kriis al si mem:

«Nun la tuta universo estas kontraŭ ni, ĉiuj popoloj postulas nian ekstermon. Ili ne plu deziras nian gloron!»

Malgraŭ tio oni tamen pensis, ke ni havas la grandan feliĉecon esti francoj, kaj ke necesas venki aŭ morti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.