La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En Frankfurt mi konatiĝis kun la militista vivo. Ĝis tiam mi estis simple konskripto. Tie mi fariĝis soldato. Kaj mi ne parolis ĉi tie pri la ekzercado, ne! La maniero turni la kapon dekstren kaj maldekstren, tuj sekvi en la paŝoj de alia, levi la manon je alteco de la unua kapuĉeno[21] aŭ de la dua kapuĉeno por ŝargi la fusilon, ĝustigi kaj levi la armilon laŭ komando: tio ĉi estis la afero de unu aŭ du monatoj kaj iom da bona volo. Sed mi lernis disciplinon, nome, ke la kaporalo ĉiam pravas, kiam li parolas al soldato; ke la serĝento ĉiam pravas, kiam li parolas al kaporalo; la serĝent-majoro kiam li parolas al serĝento;la subleŭtenanto, kiam li parolas al la serĝent-majoro; kaj tiel plu ĝis la marŝalo de Francio, kiam ili dirus, ke du kaj du faras kvin aŭ la luno brilas en plena tagmezo.
Tio eniras malfacile en onian kapon, sed io povas multe helpi onin: speco de afiŝo, kiu pendas en ĉiu ĉambrego kaj estas legata al oni de tempo al tempo por malfermi onian menson. Tiu afiŝo supozas ĉion kion soldato povus deziri fari, sed ne rajtas, ekzemple reiri al sia vilaĝo, rifuzi servi, rezisti al sia ĉefo, ktp., kaj tio ĉiam finiĝis per la morto aŭ kvin jaroj da malliberejo almenaŭ.
La morgaŭon de nia alveno en Frankfurt mi skribis leteron al sinjoro Gulden, Trinel kaj onklino Gredel. Oni povas imagi kun kiom da tenereco. Ŝajnis al mi, ke mi, parolante al ili, estis ankoraŭ meze de ili. Mi rakontis pri mia laceco, la bono, kiun oni faris al mi en Mainz, la kuraĝo kaj volforto, kiujn mi bezonis por ne postresti survoje. Mi ankaŭ diris al ili, ke mi ankoraŭ estas en bona sanstato, danke al Dio, ke mi sentas min pli forta ol antaŭ mia foriro, kaj ke mi kisas ilin milfoje.
Mi skribis en nia ĉambrego meze de miaj kamaradoj, kaj la falsburganoj igis min aldoni korajn salutojn por siaj familioj. Koncizadire, tio estis ankoraŭ bona momento.
Poste mi skribis al la bravaj homoj de la Kapuziner Strasse en Mainz, kiuj iusence savis min el mia malespero. Mi diris al ili, ke la apelo frumatene devigis min tuj foriri, ke mi esperis reveni al ili por povi danki ilin persone, kaj ke ili devas pardoni min, ĉar la bataliono tuj ekiris al Frankfurt.
Tiun saman tagon posttagmeze ni ricevis la uniformon de la bataliono. Dekoj da judoj venis sur la arkaĵojn, kaj ĉiuj vendis siajn civilajn vestaĵojn. Mi konservis nur miajn ĉemizojn, ŝtrumpojn kaj ŝuojn. La italoj havis multaj malfacilaĵojn komprenigi sin al tiuj komercistoj, kiuj volis esti same tiel ruzaj, kiel la judoj, kaj iliaj diskutoj daŭris ĝis en la nokto. Niaj kaporaloj tiam ricevis pli ol unu glaseton da brando. Estis ja necese fari el ili amikojn, ĉar de mateno ĝis vespero ili ekzercadis nin en la korto plena je neĝo. La kantinistino Kristina ĉiam sidis en sia angulo, varmigilon sub la piedoj. Ŝi prenis en konsideron ĉiujn junulojn de bona familio, kiel ŝi nomis tiujn kiuj havis multan monon. Kiel multaj el ni lasis elpoŝigi de ŝi la lastan moneron! Poste ili estis nur almozuloj. Sed kion vi volas? Vanteco… Tio perdigas la tutan homan specion de la rekrutoj ĝis la generaloj!
Dum tiu tempo alvenis rekrutoj el Francio kaj ĉaroj plenaj je vunditoj el Pollando. Kia spektaklo antaŭ la hospitalo Sankta Spirito trans la rivero! Estis konvojo kiu ne finiĝis! Ĉiuj tiuj malfeliĉuloj havis unuj frostiĝintan nazon, aliaj frostiĝintajn orelojn, aliaj frostiĝintajn krurojn. Oni metis ilin en la neĝon por malhelpi, ke ili falu en pecojn. Neniam oni vidis homojn tiel mizere vestitajn, en virinaj jupoj, senharaj ĉapoj, kavetigitaj ĉakoj, kozakaj vestaĵoj, kun naztukoj kaj ĉemizoj volvitaj ĉirkaŭ la piedoj. Ili forlasis la ĉarojn kroĉigante sin unuj al la aliaj kaj rigardis onin kiel sovaĝaj bestoj, la okulojn profundiĝintajn en la kapon kaj la harojn de la barbo hirtiĝintajn. Ciganoj, kiuj dormis en angulo de la arbaro, kompatus ilin, kaj ili eĉ estis la plej malfeliĉaj, ĉar ili eskapis al la buĉado, dum multaj miloj de iliaj kamaradoj pereis sur la batalkampo aŭ en la neĝo.
Klipfel, Zebedeus, Fürst kaj mi iris rigardi tiujn malfeliculojn. Ili rakontis al ni la tutan ruiniĝon ekde Moskvo, kaj tiam mi komprenis, ke la 29-a bulteno, kiel ajn terura, nur parte diris la veron. Tiaj historioj ekscitis nin kontraŭ Rusio. Multaj el ni diris:
«Ha! Rekomenciĝu baldaŭ tiu milito! Ĉi-foje ili travivos durajn tagojn!… Ankoraŭ ne estas finite!… Ankoraŭ ne estas finite!…»
Ilia kolero infektis min, kaj iufoje mi pensis: «Josef, ĉu vi perdas nun vian prudenton? Tiuj rusoj nur defendas sian patrion, siajn familiojn, ĉion plej sanktan kion havas la homojn en tiu ĉi mondo. Se ili ne defendus tiujn aferojn, oni tute pravus malestimi ilin.»
En tiu tempo io eksterodinara okazis.
Eble vi jam scias, ke Zebedeus, mia litkamarado, estis la filo de la falsburga tombisto, kaj ke tial oni nomis lin iafoje ‘tombisto’.. De nia flanko tio ne ofendis lin. Sed iuvespere, post la ekzercado, dum Zebedeus transiris la korton, husaro kriis al li:
«He, tombisto! Venu helpi min treni tiujn pajlogarbojn!»
Turnante sin, Zebedeus respondis lin:
«Mi ne nomiĝas tombisto, kaj vi mem portu viajn pajlogarbojn. Ĉu vi kredas, ke mi estas besto?»
Tiam la alia kriis pli forte:
«Rekruto, ĉu vi volas veni, aŭ atentu!»
Zebedeus, kun sia granda kurba nazo, siaj bluaj okuloj kaj maldikaj lipoj, ne ĝuis bonan karakteron. Li proksimiĝis al la husaro kaj demandis lin:
«Kion vi diras?»
«Mi diras al vi, ke vi levu tiujn pajlogarbojn, kaj baldaŭ. Ĉu vi aŭdas, rekruto?»
Estis majunulo kun lipharoj kaj longaj, rufaj vangharoj, tonditaj en formo de broso laŭ la modo de Chamboran. Zebedeus kaptis lin per unu el liaj vangharbrosoj, sed la alia donis al li du durajn vangofrapojn. Malgraŭ tio manpleno da vangharoj restis en la mano de Zebedeus. Kaj ĉar tiu disputo altiris multan publikon, la husaro, levante fingron, diris al li:
«Rekruto, morgaŭ vi ricevos de miaj novaĵoj.»
«Bone,» diris Zebedeus, «ni vidos. Mi ankaŭ havas ion novan por vi, veterano.»
Li tuj venis rakonti tion al mi, kaj mi, sciante, ke li neniam tenis ion alian en la manoj ol pioĉon, ne povis malhelpi tremi pro li.
«Aŭskultu, Zebedeus,» mi diris al li, «ĉio kion vi povas fari nun, estas peti pardonon de tiu veterano, ĉar vi ne povas dezerti. Ĉiuj tiuj veteranoj havas teruran frapon, kiun ilin reportis de Egiptio, Hispanio kaj aliloke. Kredu min! Se vi volas, mi pruntas al vi monon por aĉeti botelon da vino por li. Tio mildigos lin.»
Sed kuntirante la brovojn, Zebedeus volis aŭdi nenion.
«Mi preferus tuj pendumi min ol prezenti mian ekskuzon,» li diris. «Mi mokas pri ĉiuj husaroj kune. Se estos frapoj, mi havas longajn brakojn, kaj ankaŭ mi povas doni durajn frapojn per la finaĵo de mia sabro, kiu eniros inter liajn ostojn, same kiel la liaj en mian karnon.»
Li estis ankoraŭ indigna pro la vangofrapoj.
Preskaŭ tuj alvenis skerminstruisto Chazy, kaporalo Fleury, Klipfel, Fürst kaj Léger. Ili ĉiuj konsentis kun Zebedeus, kaj la skerminstruisto diris, ke sango devas flui por forlavi la ofendon de la vangofrapoj, ke batali estas honoro por nova rekruto.
Zebedeus replikis, ke la falsburganoj neniam timis sangadon, kaj ke li estas preta. Tiam la skerminstruisto iris al la kapitano de la roto, nomata Florentin, la plej belega viro kiun oni povis imagi, granda, malgrasa, larĝaŝultra, kun rekta naso. Li ricevis ordenon el la manoj de la imperiestro post la batalo apud Eylau. La kapitano opiniis, ke estas tute normale interbatiĝi pro vangofrapo. Li eĉ diris, ke tio estos bela ekzemplo por la rekrutoj, kaj ke, se Zebedeus ne batalus, li estus maldigna resti en la 3-a bataliono de la 6-a.
La tutan nokton mi ne povis dormi. Mi aŭdis mian kamaradon ronki kaj pensis: «Povra Zebedeus, morgaŭ vespere vi ne plu ronkos!» Mi tremetis, pro tio ke mi kuŝis flanke de tia viro. Fine mi estis ĵus ekdorminta, kiam mi sentis subite tre malvarman aeron. Mi malfermis la okulojn, kaj kion mi vidis? La maljuna rufa husaro, kiu fortiris la kovrilon de nia lito kaj diris:
«Ek, ellitiĝu, sentaŭgulo, mi tuj instruos al vi per kia ligno mi varmigas min.»
Zebedeus trankvile eliitiĝs kaj respondis:
«Mi dormis, veterano, mi dormis.»
La alia, aŭdante nomi sin veterano, volis fali sur mian kamaradon, sed du grandaj uloj, kiuj estis servontaj al li kiel atestantoj, haltigis lin, kaj cetere ĉiuj falsburganoj estis tie.
«Nu, nu… ni rapidu!» kriis la maljunulo.
Sed Zebedeus vestis sin sen rapidi. Post momento li diris:
«Ĉu vi havas la permeson eliri la kvartiron, maljunulo?»
«Malantaŭ la prizono estas loko, kie oni povas viciĝi,» respondis unu el la husaroj.
Estis loko plena je urtikoj malantaŭ la prizono. Muro ĉirkaŭis ĝin, kaj de niaj fenestro ni povis bone vidi ĝin. Ĝi troviĝis ĝuste malsupre, en la direkto de la rivero.
Zebedeus surmetis sian kapoton kaj diris, turniĝante al mi:
«Josef kaj Klipfel, mi elektas vin kiel miajn sekundantojn.»
Sed mi skuis la kapon.
«Nun, tiam Fürst. Venu!» li diris.
Ĉiuj kune ili malsupreniris la ŝtuparon.
Mi kredis, ke Zebedeus jam pereis. Tio multe dolorigis min, kaj mi pensis: «Ne nur la rusoj kaj prusoj ekstermas nin, sed ankaŭ la niaj mortigas sin reciproke.»
La tuta ĉambrego staris apud la fenestroj. Mi sola restis malantaŭe, sidanta sur mia lito. Post kvin minutoj la bruetado de la sabroj malsupre igis min paliĝi. Mi jam ne havis eĉ unu guton da sango en miaj vejnoj.
Sed tio daŭris nelonge, ĉar subite Klipfel kriis: «Tuŝite!»
Tiam, mi ne scias kiel, mi kuris al la fenestro kaj, rigardante trans la aliajn, mi vidis la husaron apogi sin kontraŭ la muron, kaj Zebedeus kiu releviĝis, la sabron ruĝan pro sango. Li estis glitinta sur la genuojn dum la batalo. La sabro de la maljunulo antaŭeniĝante pasis super lian ŝultron, kaj li, sen perdi sekundon, pikis la sian en la ventron de la husaro. Se Zebedeus ne estus havinta la bonŝancon gliti, la maljunulo estus trapikinta lian koro.
Jen kion mi vidis malsupre per unu rigardo. La husaro sinkis kontraŭ la muron, liaj atestantoj rapidis subteni lin per la brakoj, kaj Zebedeus, pala kiel mortinta, rigardis sian sabron, dum Klipfel etendis al li lian kapoton.
Preskaŭ samtempe oni batis la veksignalon, kaj ni malsupreniris por la matenapelo. Tio okazis la 18-an de februaro. La saman tagon ni ricevis la ordonon enpaki nian sakon, kaj ni ekiris de Frankfurt al Seligenstadt, kie ni restis ĝis la 8-a de marto.
En tiu momento ĉiuj rekrutoj jam konis la uzon de la fusilo kaj la pelotonajn instrukciojn. De Seligenstadt ni iris la 9-an de marto al Schweinheim, kaj la 24-an de marto 1813, la bataliono aliĝis al la divizio en Aschaffenburg, kie marŝalo Ney revuis nin.
La kapitano de nia roto nomiĝis Florentin, la leŭtenanto Bretonville, la komandanto de la bataliono Gémeau, la kapitano adjutant-majoro Vidal, la kolonelo de la regimento Zapfel, la generalo de la brigado Ladoucette, kaj la generalo de la divizio Souham ĉiu soldato devis scii tion, se li ne volis marŝi kiel blindulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.