La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Meze de tiu granda malpacienco mi vidis ĉiutage novajn aferojn, kiuj revenas nun al mi kvazaŭ vera komedio, kiun oni ludis sur la vendoplaco: mi vidis la urbestrojn, la skabenojn kaj la komunumajn konsilantojn, la gren kaj lignokomercistojn, la arbargardistojn kaj la vilaĝpolicanojn, tiujn ĉiujn homojn, kiujn oni rigardis jam dek jarojn kiel la plej bonajn amikojn de imperiestro Napoleono, kaj kiuj estis eĉ tre severaj, kiam oni diris vorton kontraŭ Lia Imperiestra Moŝto. Mi vidis ilin jen en la kovrita vendejo, jen sur la vendoplaco, jen aliloke kriantaj kontraŭ la tirano, kontraŭ la uzurpinto kaj antropofago el Korsiko. Oni estus dirinta, ke Napoleono faris al ili multan malbonon, dum ili kaj iliaj familioj ĉiam tenis la plej bonajn lokojn.

Mi ofte pensis ekde tiam, ke tiamaniere oni sukcesas ĉiam teni la bonajn lokojn sub ĉiuj registaroj, kaj malgraŭ tio, mi estus hontinta krii kontraŭ tiuj kiuj ne povas respondi vin kaj kiujn oni milfoje flatis. Mi estus preferinta resti malriĉa laborante ol fariĝi riĉa kaj grava per tiu rimedo. Jen kiaj estas la homoj!

Mi devas ankaŭ rekoni, ke nia antaŭa urbestro kaj tri aŭ kvar konsilantoj ne sekvis tiun ekzemplon. Sinjoro Gulden diris, ke almenaŭ tiuj ĉi respektis sin mem, kaj ke tiuj kriaĉantoj ne havas honoron.

Mi memoras eĉ, ke iutage la urbestro de Hacmatt, veninte riparigi sian veŝthorloĝon ĉe ni, komencis tiel fervore paroli kontraŭ la imperiestro, ke patro Gulden diris al li:

«Jen, sinjoro Michel, via horloĝo. Mi ne volas labori por vi. Kiel do!... Kiel do!... Vi, kiu ankoraŭ lastjare diris: ‘La granda viro!’ kaj kiu neniam povis nomi Bonaparte simple imperiestro, sed ĉiam diris: ‘La Imperiestro kaj Reĝo, Protektanto de la Helveta Konfederacio’, kvazaŭ vi havis la buŝon plena je kaĉo, vi nun krias, ke li estas antropofago, kaj vi nomas Ludovikon XVIII ‘Ludoviko la Multe-Amata’! Vi devus ruĝiĝi! Vi do prenas la homojn por brutoj. Ĉu vi kredas, ke ili ne havas memoron?»

Tiam la alia respondis:

«Oni ja vidas, ke vi estas maljuna ĵakobeno[50]

«Kio mi estas, koncernas neniun,» diris patro Gulden, «sed ĉiukaze mi ne estas fiflatulo.»

Li estis tute pala kaj finfine ekkriis:

«Nu, sinjoro Michel, friponoj ĉiam restas friponoj sub ĉiuj registaroj.»

Tiun tagon lia indigno estis tiel granda, ke li preskaŭ ne povis labori, ekstarante ĉiuminute kaj kriante:

«Josef, tiu aro da friponoj jam estus naŭzinta min de la Burbonoj[51], se mi estus ŝatinta ilin. Estas tiuspecaj homoj kiuj fuŝas ĉion, ĉar ili aprobas ĉion, trovas ĉion bela, belega kaj vidas neniam ie mankojn. Ili levas la manojn al la ĉielo kun krioj de admiro, kiam la reĝo tusas. Fine ili volas havi sian parton de la kuko. Kaj kiam la reĝoj kaj imperiestroj, ofte aŭdante ilin tiel ekstazi, kredas sin dioj kaj okazigas revolucion, tiuj friponoj forlasas ilin kaj rekomencas la saman komedion sub la sekvanta. Tiumaniere ili ĉiam restas supre, dum la honestaj homoj ĉiam restas en mizero!»

Tio okazis komence de la monato majo, en la tempo kiam oni afiŝis kontraŭ la urbodomo, ke la reĝo ĵus faris sian solenan eniron en Parizon meze de la marŝaloj de la Imperio, «ke la plej granda parto de la loĝantaro rapidis renkonte al li, ke maljunuloj, virinoj kaj infanoj grimpis sur la balkonojn, kaj ke li unue eniriis la preĝejon Notre-Dame por danki la Sinjoron kaj nur poste sian palacon la Tuileries.»

Oni afiŝis ankaŭ, ke la senato havis la honoron prononci belegan paroladon, dirante, ke li ne devas timiĝi pro la granda malordo, ke li devas preni kuraĝon, kaj ke la senatanoj helpos lin eliri el la embaraso. Ĉiuj aprobis tiun paroladon.

Sed iom da tempo poste ni ĝuis novan spektaklon. Ni revidis la elmigrintojn reveni el Germanio kaj Rusio. Ili alvenis, unuj sur kampulaj ĉaroj sen risortoj aŭ rimenoj, aliaj en simplaj korboĉaroj, kiuj estas speco de ĉaroj plektitaj el salikbranĉetoj kun du aŭ kvar radoj. La damoj surhavis tre larĝajn robojn kaj la viroj preskaŭ ĉiuj la malnovan francan nobelan veston: malgrandan kuloton, longan veŝton, kiu falis sur la sidvangoj, kiel oni prezentis ilin sur bildoj antaŭ la Revolucio.

Ĉiuj ĉi homoj ŝajnis fieraj kaj ĝojaj: ili estis kontentaj reveni en sian landon.

Malgraŭ la maljunaj ĉevalaĉoj, kiuj tiris la ĉarojn, malgraŭ la mizeraj veturiloj plenaj je pajlo kaj la kampuloj, kiujn ili igis grimpi sur la antaŭaĵon kiel postiljonojn, malgraŭ ĉio ĉi, tio emociis min. Mi memoris la ĝojon, kiun mi spertis kvin monatojn antaŭe, kiam mi revidis Francion, kaj mi diris al mi: «Povraj homoj, kiom ili ploros revidante Parizon, kiel feliĉaj ili estos!»

Ĉar ili haltis antaŭ la Ruĝa Bovo, la hotelo de la antaŭaj ambasadoroj, marŝaloj, princoj, dukoj kaj de ĉiuj tiuj riĉuloj kiuj ne plu venis, oni vidis ilin en la ĉambroj kombantaj, vestantaj kaj razantaj sin. Je la tagmezo ĉiuj malsupreniris, kriante kaj vokante: «Jean! Claude! Germain!» kun malpacienco ordonante kiel granduloj kaj eksidante ĉirkaŭ grandajn tablojn, dum staris malantaŭ ili iliaj maljunaj mizeraspektaj servistoj kun tablotuko sur la brako. Sed tiuj homoj en siaj vestaĵoj de la Malnova Reĝimo, kun sia gajaj mienoj kaj belaj manieroj tamen faris bonan impreson. Oni diris: «Jen francoj kiuj revenas de forege. Li malpravis, forirante kaj ekscitante Eŭropon kontraŭ ni. Sed pardonon por ĉiuj pekoj. Ili estu feliĉaj, ili fartu bone.» Tio estas la tuta malbono kiun oni deziris al ili.

Iuj el tiuj elmigrintoj alvenis en diliĝenco. Tiam nia nova urbestro, sinjoro Jourdain, kavaliro de sankta Ludoviko, sinjoro pastro Loth kaj la nova loka komandanto, sinjoro Robert de la Faisanderie, en plena brodita uniformo, atendis ilin antaŭ la krado. Kiam la vipbatoj resonis sur la remparoj, ili avancis kun ridanta mieno, kvazaŭ okazus al ili granda feliĉo, kaj kiam la veturilo haltis, la komandanto kuris malfermi ĝin, eligante kriojn de entuziasmo. Kelkfoje pro respekto ili tute ne moviĝis, kaj mi vidis, ke tiuj homoj salutis sin malrapide, grave, unufoje, dufoje, trifoje, proksimiĝante unuj al la aliaj ĉiufoje iom pli.

Patro Gulden post siaj kurtenoj diris, ridetante:

«Vi vidas, Josef, tio estas la granda homspeco, la nobela homspeco de la Malnova Reĝimo. Rigardante nur tra la fenestroj, ni povas lerni belajn manierojn por apliki ilin, kiam ni estos dukoj aŭ princoj.»

Alifoje li diris:

«Tiuj nobelaj maljunuloj, Josef, pafis al ni de siaj linioj apud Wissembourg. Ili estas bonaj kavalerianoj. Ili kuraĝe batalis, kiel batalas ĉiuj francoj: ni tamen bonvenigas ilin.»

Li okulumis kaj reeklaboris, tute gaja.

Sed la geservistoj de la Ruĝa Bovo disvastigis la famon, ke tiuj homoj ne hontis diri inter si, ke ili fine venkis nin, ke ili estas niaj mastroj, ke reĝo Ludoviko XVIII ĉiam regis ekde la morto de Ludoviko XVII[52], la filo de Ludoviko XVI, ke ni estas ribeluloj kaj ke ili venis ordigi nin. Malbonhumora, Patro Gulden diris al mi:

«Tio iros malbone, Josef! Ĉu vi scias, kion tiuj homoj faros en Parizo? Ili repostulos siajn kastelojn, arbarojn, parkojn, lagetojn, pensiojn, sen paroli pri altaj postenoj, grandaj honoroj kaj ĉiuspeca respekto. Vi trovas iliajn vestaĵojn kaj perukojn tre malmodernaj: nu, iliaj ideoj estas ankoraŭ pli malmodernaj ol iliaj vestaĵoj kaj perukoj! Tiuj homoj estas pli danĝeraj por ni ol la rusoj kaj aŭstroj, ĉar la rusoj kaj aŭstroj foriris, sed tiuj ĉi restos. Ili volas detrui ĉion kion ni konstruis ekde dudek kvin jaroj. Vi vidas kiel fieraj ili estas! Multaj el ili tamen vivis en la plej granda mizero trans Rejno. Sed ili kredas, ke ili apartenas al alia raso ol ni, al supera raso. Ili kredas, ke la popolo ankoraŭ ĉiam pretas lasi sin tondi kiel antaŭ 1789. Oni diras ke Ludoviko XVIII havas prudenton, tiom pli bone por li! Ĉar se li havos la malfeliĉon aŭskulti tiujn homojn, se oni nur divenas, ke li kapablas sekvi iliajn konsilojn, ĉio estos pereonta. Estos milito kontraŭ la nacio. La popolo pripensis ĉion tiujn dudek kvin jarojn, ĝi konas siajn rajtojn, ĝi scias, ke unu homo ne pli valoras ol la alia, kaj ke ĉiuj nobelaj rasoj estas ŝercoj. Ĉiu volas gardi sian kampon, ĉiu volas egalajn rajtojn, ĉiu volas defendi sin ĝismorte.»

Jen kion diris al mi patro Gulden. Kaj ĉar la permeso ne alvenis, mi pensis, ke la ministro ne havas la tempon respondi nin kun ĉiuj ĉi dukoj, grafoj, kastelgrafoj kaj markizoj sur lia dorso, kiuj repetis de li siajn arbarojn, lagetojn kaj postenojn. Mi indignis kaj ekkriis:

«Kia mizero, Sinjoro Dio! Kiam unu mizero finiĝas, alia komenciĝas, kaj ĉiam estas la pacamaj homoj kiuj suferas pro la kulpo de la aliaj! Dio mia, liberigu nin de ĉiuj malnovaj kaj novaj nobeloj! Superŝutu ilin per viaj benoj, sed ili lasu nin trankvilaj!»

Iumatene onklino Gredel venis viziti nin. Estis vendredo, merkatotago. Ŝi havis sian korbon sub la brako kaj ŝajnis gaja. Mi jam rigardis tra la pordo, pensante, ke Trinel alvenas malantaŭ ŝi, kaj mi diris «He, bonan tagon, onklino Gredel. Trinel certe estas en la urbo. Ĉu ŝi venos?«

«Ne, Josef, ŝi estas en Quatre-Vents,» respondis la onklino. «Ni havas multan laboron pro la semado.»

Tial ke mi malĝojiĝis kaj tio interne kolerigis min, ĉar mi antaŭe ĝojis, la onklino metis sian korbon sur la tablon kaj diris, levante la tualettukon, kiu kovris ĝin:

«Jen, io por vi, Josef, io de Trinel.»

Mi vidis grandan bukedon de malgrandaj majaj rozoj, violoj kaj tri dikaj siringoj kun ĝiaj folioj ĉirkaŭ ili. Tiu vido plaĉis al mi, kaj mi ekridis dirante:

«Kiel bone tio odoras!»

Kaj patro Gulden, turninte sin, ankaŭ ekridis:

«Vi vidas, ke oni pensas pri vi, Josef,» li diris.

Ni ridis ĉiuj kune.

Fine, tute retrovinte mian bonan humoron, mi kisis onklinon Gredel.

«Vi portos tion de mi al Trinel,» mi diris al ŝi.

Kaj tuj mi metis la bukedon en vazon sur la fenestrotabulo apud mia lito. Mi priflaris ĝin, bildigante al mi, ke Trinel eliris frumatene pluki la violojn kaj rozetojn en la freŝeco, ke ŝi ranĝis ilin unu post la alia en la roso, metis la dikajn seringojn ĉirkaŭe kaj ankaŭ priflaris ilin, tiel ke la odoro ŝajnis al mi ankoraŭ pli bona kaj ke mi ne povis ĉesi rigardi kaj priflari ilin. Fine mi eliris, dirante al mi mem:

«Vi povos priflari ilin la tutan nokton. Morgaŭ matene vi donos al ili freŝan akvon. Postmorgaŭ estos dimanĉo, tiam vi revidos Trinel kaj vi kisos ŝin por danki ŝin.»

Mi reiris do en la ĉambron, kie onklino Gredel babilis kun patro Gulden pri la merkato, la prezo de la grenoj ktp., ambaŭ bonhumoraj. Onklino Gredel metis sian korbon teren kaj diris al mi:

«Nu, Josef, ĉu la permeso ĉiam ankoraŭ ne alvenis?»

«Ne... ankoraŭ ne... Estas tamen terure.»

«Jes,» ŝi respondis, «ĉiuj tiuj ministroj ne valoras pli unuj ol la aliaj. Verŝajne oni elektis la plej malbonan, la plej neniofarantan por tiu posteno!»

Tiam ŝi aldiris:

«Sed estu trankvila, mi havas ideon kiu ŝanĝos ĉion!»

Ŝi ekridis, kaj ĉar patro Gulden kaj mi aŭskultis:

«Antaŭnelonge,» ŝi daŭrigis, «dum mi estis en la kovrita vendejo, la urba serĝento Harmantier anoncis, ke oni diros altan meson por la ripozo de la animoj de Ludoviko XVI, Pichegru, Moreau kaj alia persono.»

«Jes, Georges Cadoudal,» diris patro Gulden, «mi legis tion en la gazeto hieraŭ vespere.»

«Ĝuste, Cadoudal,» diris la onklino. «Nu, vi vidas, Josef, aŭdinte tiun anoncon, mi tuj pensis: ‘Ĉi-foje ni havos la permeson!’ Oni faros procesiojn, pentofarojn, kaj ni partoprenos kune: Josef, Trinel kaj mi. Ni estos inter la unuaj, kaj ĉiuj diros: ‘Tiuj estas bonaj rojalistoj, bonaj homoj...’ La sinjoro pastro ekscios tion – nu, la pastroj havas longajn brakojn, kiel antaŭe la generaloj kaj koloneloj. Ni iros viziti lin, li bone akceptos nin... Li eĉ faros por ni peticion! Mi diras al vi, ke tio sukcesos, ke tiu ne povos fiaski!»

Eksplikante al ni tiujn aferojn, onklino Gredel parolis laŭte, levante la manojn, kaj ŝajnis tre kontenta pri sia saĝeco. Mi ankaŭ estis kontenta kaj mi pensis: «Ŝi pravas, jen kion ni devas fari. Tiu onklino Gredel estas virino plena je prudento.» Sed tiam, rigardante patron Gulden, mi vidis, ke li fariĝis tre serioza, kaj eĉ ke li turnis sin kvazaŭ por rigardi per lupeo en horloĝon, kuntirante siajn densajn blankajn brovojn. Unue en lia vizaĝo mi ĉiam ekvidis, kiam iu afero ne plaĉis al li, kaj mi diris:

«Aŭskultu, onklino Gredel, mi kredas ke tio povos funkcii. Sed antaŭ ol fari tion, mi volus scii, kion pensas pri tio patro Gulden.»

Tiam li turnis sin kaj diris:

«Ĉiu estas libera, Josef, ĉiu devas sekvi sian konsciencon. Fari diservon kiel pentofaron pro la morto de Ludoviko XVI estas bone!... La honestaj homoj de ĉiuj partioj povas nenion kontraŭdiri, kondiĉe ke oni estas rojalisto... Ĉar, se oni surgenuiĝus pro siaj propraj interesoj, oni pli bone restus en sia hejmo. Mi konsentas do por Ludoviko XVI. Sed por Pichegru, por Moreau kaj por Cadoudal estas alia afero. Pichegru volis liveri sian armeon al la malamiko. Moreau batalis kontraŭ Francion, kaj Georges Cadoudal estas murdisto: tri specoj de ambiciaj viroj, kiuj provis nur sklavigi nin kaj kiuj, ĉiuj tri, meritis sian sorton. Jen kion mi pensas.»

«He, Dio mia!» ekkriis onklino Gredel. «Per kio tio koncernas nin? Ni ne iros pro ili, ni iros por ekhavi la permeson. Mi ja mokas pri la resto, kaj ankaŭ Josef, ĉu ne, Josef?»

Mi estis embarasita, ĉar tio kion diris sinjoro Gulden, ŝajnis al mi ĝusta. Li, vidante tion, diris:

«Mi komprenas la amon de la gejunuloj. Sed neniam, patrino Gredel, oni rajtas uzi tiajn rimedojn por instigi junulon oferi tion kio ŝajnis al li honesta. Se Josef ne havas la samajn ideojn kiel mi pri Pichegru, Cadoudal kaj Moreau, li iru al la procesio, kaj estas bone. Neniam mi faros al li riproĉojn pro tio. Sed mi ne iros.»

«Kaj ankaŭ mi ne,» mi diris tiam, «mi pensas kiel sinjoro Gulden.»

Mi vidis, ke onklino Gredel estas koleriĝonta. Ŝia vizaĝo fariĝis tute ruĝa, sed ŝi preskaŭ tuj ekdominis sin kaj diris:

«Nu Trinel kaj mi iros, ĉar ni mokas pri ĉiuj tiuj malnovaj ideoj.»

Vidante ŝian koleron, patro Gulden ne povis malhelpi sin rideti.

«Jes, ĉiu estas libera. Agu laŭ via plaĉo!»

Tiam la onklino prenis sian korbon kaj eliris, kaj li, ridante, faris al mi signon, por ke mi elkonduku ŝin.

Mi rapide metis mian redingoton kaj reatingis la onklinon ĉe la stratangulo.

«Aŭskultu, Josef,» ŝi diris al mi, reirante al la vendoplaco, «tiu patro Gulden estas brava viro, sed li estas maljuna stultulo. Ekde kiam mi konas lin, li neniam estis kontenta. Li ne kuraĝas diri tion, sed lia ideo ankoraŭ ĉiam estas la Respubliko... Li pensas nur pri sia malnova Respubliko, kie ĉiuj estas suverenaj: la almozuloj, la kaldronistoj, la ŝuflikistoj, la judoj... Tio ne havas sencon. Kion oni fine volas fari? Se li ne estus tiel brava viro, mi ne tiom ĝeniĝus pro li, sed ni devas konscii, ke sen li vi neniam estus akirinta bonan situacion, ke li faris al ni multan bonon kaj ke ni ŝuldas respekton al li. Jen kial mi rapidis foriri, ĉar alie mi estus estinta kapabla koleriĝi kontraŭ li.»

«Vi agis bone,» mi diris al ŝi, «mi amas sinjoron Gulden kiel mian patron kaj ankaŭ vin, kvazaŭ vi estus mia patrino. Nenio povus kaŭzi al mi pli da ĉagreno ol vidi vin ambaŭ malpaci.»

«Ĉu mi malpaci kun tia viro?» respondis onklino Gredel. «Mi preferus salti tra la fenestro... Ne, ne...Sed vi ne devas kredi ĉion kion li diras, Josef, ĉar mi asertas, ke tiu procesio estas tre bona afero por ni, ke la sinjoro pastro havigos al ni tiun permeson, kaj tio estas la ĉefa afero. Trinel kaj mi iros. Ĉar sinjoro Gulden restos hejme, ankaŭ vi restos hejme. Sed mi estas certa, ke tri kvaronoj de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵo venos kaj ke, ĉu estas por Moreau, por Pichegru, por Cadoudal, ĉu por iu alia, tio estos tre bela, vi vidos.»

«Mi kredas vin,» mi diris al ŝi.

Intertempe ni alvenis apud la Germana Pordego. Mi denove kisis la onklinon kaj revenis tute gaja.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.