La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tia estis la situacio, kiam komence de marto 1815 la famo disvastiĝis kiel vento, ke la imperiestro surbordiĝis apud Cannes. De kie venis tiu famo? Neniu iam povis diri tion: Falsburgo situas ja je ducent mejloj de Mediteraneo, kaj multaj ebenaĵoj kaj montaroj disigas nin de la suda Francio. Mi mem memoras eksterordinaran aferon. La matenon de la 5-a de marto, ellitiĝinte, mi malfermis la fenestron de nia malgranda dormoĉambro, kiu situis tuj sub la tegmento. Mi rigardis la malnovajn nigrajn kamenojn de la bakejo de Spitz fronte al nia domo. Restis ankoraŭ iom da neĝo sur la tegmentoj. La malvarmo estis morda, sed la suno brilis, kaj mi pensis: «Jen kio nomiĝas bona vetero por marŝi!» Mi memoris, kiel kontentaj ni estis en Germanio, ke, post kiam ni estingis la fajrojn frumatene, ni povis foriri ĉe tia vetero, la fusilon sur la ŝultro, kaj aŭdi la plandumojn de la bataliono resoni sur la malmoliĝinta tero. Kaj subite, mi ne scias kiel, venis en mian kapon penso pri la imperiestro. Mi vidis lin marŝi kun lia griza kapoto, la ronda dorso kaj la kapo kaŝita en la ĉapelo, dum la maljuna gvardio marŝis malantaŭ li. Trinel estis balaanta nian etan ĉambron.
Estis kvazaŭ sonĝo ĉe tiu ĉi hela kaj seka vetero.
Dum mi estis tie, ni aŭdis iun supreniri la ŝtuparon, kaj Trinel haltis momenton, dirante:
«Estas sinjoro Gulden.»
Tuj mi rekonis la paŝojn de sinjoro Gulden, kio surprizis min, ĉar li venis kvazaŭe neniam ĉe nin. Li malfermis la pordon kaj diris al ni tre mallaŭte:
«Miaj infanoj, la imperiestro surbordiĝis en Cannes apud Toulon. Li marŝas al Parizo.»
Li diris nenion pli kaj sidiĝis por respiri. Oni povas imagi, kiel ni rigardis unu la alian. Nur post momento Trinel demandis:
«Ĉu tio estas en la gazeto, sinjoro Gulden?»
«Ne,» li diris, «tie oni scias ankoraŭ nenion, aŭ ili kaŝas tion por ni. Sed, nome de la ĉielo, diru nenian vorton pri tio, ĉar ni estus arestitaj! Ĉi-matene Zebedeus, kiu staris garde ĉe la Franca Pordego, venis averti min ĉirkaŭ la kvina. Li frapis malsupre, vi certe aŭdis lin.»
«Ne,» sinjoro Gulden, «ni dormis.»
«Nu! Mi malfermis la fenestron por ekscii, kio okazas, kaj mi malsupreniris por retiri la riglilon. Zebedeus rakontis al mi la aferon kiel ion tute certan. La regimento devas resti en la kazerno ĝis nova ordono. Ŝajnas, ke oni timas la soldatojn. Sed tiam, kiel haltigi Napoleonon? Oni povas ankaŭ ne sendi la kampulojn, kiujn oni volas senigi de iliaj posedaĵoj, nek la burĝojn, kiujn oni traktas kiel jakobenojn. Jen bona okazo por la elmigrintoj montri sin. Sed antaŭ ĉio, la plej profunda silento… la plej profunda silento pri tio ĉi!…»
Li levis la manon dirante tion, kaj ni malsupreniris al la ateliero. Trinel ekbruligis bonan fajron, kaj ĉiu komencis labori kiel kutime.
Tiun tagon ĉio restis trankvila, kaj ankaŭ la morgaŭon. Kelkaj najbaroj, patroj Réboc kaj patro Offran venis viziti nin, se tiel diri por igi purigi sian horloĝon.
«Ĉu estas io nova, najbaro?»
«Dio mia!» respondis sinjoro Gulden. «La aferoj iras tre trankvile. Ĉu vi scias ion pli?»
«Ne.»
Kaj tamen oni vidis en iliaj grandaj okuloj, ke ili scias la grandan novaĵon. Zebedeus restis en la kazerno. La duonpagataj oficiroj plenigis la kafejon de mateno ĝis vespero, sed ankoraŭ nenia vorto lekis: estis tro grave.
Nur la trian tagon tiuj duonpagataj oficiroj, kiuj bolis en sia haŭto, kommencis perdi paciencon. Oni vidis ilin iradi kaj venadi, kaj per ilia vizaĝo estis facile rekoni ilian teruran maltrankvilecon. Se ili havus ĉevalojn aŭ nur armilojn, mi certas, ke ili provus fari ion. Sed la ĝendarmoj, la maljuna Chancel ĉekape, ankaŭ iradis kaj venadis. Ĉiun horon oni vidis ĝendarmon foriri kiel kuriero al Sarrebourg.
La ekscitiĝo kreskis. Neniu emis labori. Baldaŭ oni eksciis tra vojaĝaj komizoj, kiuj alvenis de la urbo Balo, ke io moviĝis en Alta-Rejno kaj Juro, ke kavaleriaj kaj infanteriaj regimentoj sekvis unuj la aliajn apud Besançon; ke amasoj da trupoj iris renkonte al la uzurpinto, ktp. Unu el tiuj komizoj, kiu tro parolis, ricevis la ordonon tuj forlasi la urbon. La polica serĝento ekzamenis liajn dokumentojn, kaj feliĉe ili estis en ordo.
Ekde tiu tempo mi vidis aliajn revoluciojn, sed neniam tian ekscitecon, precipe la 8-an de marto inter la kvara kaj kaj la kvina vespere, kiam alvenis la ordono igi marŝi sentarde la 1-an kaj la 2-an batalionojn armitajn por milito al Lons-le-Saunier. Tiam oni komprenis la tutan danĝeron, kaj ĉiuj pensis: “Oni bezonas nek la dukon de Angulemo nek la dukon de Berrio por haltigi Napoleonon, sed la tutan Eŭropon.”
Finfine la duonpagataj oficiroj respiris. Iliaj mienoj estis heligitaj kvazaŭ per sunoj.
Je la kvina la unua tamburrulado bruadis sur la placo, kiam Zebedeus bruske eniris.
“Nu?” kriis al li patro Gulden.
“Nu,” li diris, “la unuaj du batalionoj foriras.”
Li estis pala.
“Oni sendas ilin por haltigi lin,” diris sinjoro Gulden.
“Jes, ili estas haltigontaj lin!” li diris, okulumante.
La tamburrulado daŭrigadis.
Li komencis rapide malsupreniri, kaj mi sekvis lin. Malsupre, kaj jam kun unu piedo sur la unua ŝtupo, li tiris min ĉe la brako kaj diris al mi en la orelon, demetante sian ĉakon:
“Rigardu en la fonon de mia ĉako, Josef, ĉu vi rekonas ĝin?”
Mi vidis la malnovan trikoloran kokardon[65] en la kapvesto.
“Tiu ĉi estas la nia,” li diris. “Nu! Ĉiuj soldatoj havas ĝin.”
Mi apenaŭ havis la tempon vidi ĝin, kiam li premis al mi la manon kaj, rapidigante la paŝadon, turniĝis ĉe la angulo de la strato Fouquet. Mi resupreniris, dirante al mi mem: “Jen denove komenciĝas la ruiniĝo, jen Eŭropo kiu denove baros al li la vojo. Jen la konskripcio, Josef, la abolo de ĉiuj forpermesoj ktp., kiel oni legas en la gazetoj. Anstataŭ resti trankvila, oni devas denove moviĝi; anstataŭ aŭdi la sonorilojn, oni aŭdos la kanonojn; anstataŭ paroli pri la preĝejo, oni parolos pri la arsenalo; anstataŭ flari incenson, oni flaros pulvon. Dio en la ĉielo! Tio do neniam finiĝos! Ĉio povus iri tiel bone sen tiuj malbenitaj militoj! Kia mizero! Kia mizero! Kaj ĉiam estas ni kiuj devas pagi. Ĉiam por nia feliĉeco oni plenumas ĉiujn tiujn maljustaĵojn, dum oni primokas nin kaj traktas nin kiel verajn ŝtipojn!”
Multaj aliaj ĝustaj pensoj trairis mian kapon. Sed al kio tio servis min? Mi estis nek la duko de Angulemo nek la duko de Berrio. Oni devas esti princo, por ke la pensoj servu al io kaj por ke ĉiu vorto kiun oni diras, estu rigardata kiel miraklo.
Ekde tiu momento ĝis la vespero patro Gulden ne povis resti sur sia loko. Li havis la saman malpaciencon kiel mi en la tempo, kiam mi atendis la permeson edziĝi. Ĉiun momenton li rigardis tra la fenestro kaj diris:
“Hodiaŭ venos grandaj novaĵoj… oni donis la ordonojn… oni ne plu bezonas kaŝi ion al ni.”
Kaj de minuto al minuto li ekkriis:
“Psst!… Jen la poŝtveturilo.”
Ni aŭskultis: estis la ĉareto de Lanche kun siaj maljunaj ĉevalaĉoj, aŭ la ĉaraĉo de Baptiste, kiu pasis sur la ponto.
La nokto venis, kaj Trinel kovris la tablon, kiam por la dudeka fojo sinjoro Gulden diris:
“Aŭskultu!”
Tiun ĉi fojon aŭdiĝis malproksima bruado en la avanceo. Tiam sen atendi li kuris al la alkovon kaj surmetis sian kamizolon, kriante:
“Josef, venu!”
Li malsupreniris kurante. Vidante lin tiel rapidi, kaj esperante ekhavi novaĵojn, mi sekvis lin. Ni apenaŭ alvenis sur la ŝtupoj de la strato, kiam la poŝtveturilo eliris la malhelan pordegon kun siaj ruĝaj lanternoj kaj pasis antaŭ ni kiel tondro. Ni kuradis, sed ni ne estis solaj: de ĉiuj flankoj oni aŭdis galopadi kaj kriadi la homojn:
“Jen ĝi estas! Jen ĝi estas!”
La poŝtoficejo troviĝis ĉe la strato de la Foino apud la Germana Pordego. La poŝtveturilo ruliĝadis rekte ĝis la angulo de la kolegio kaj tiam deturniĝis dekstren. Ju pli foren ni kuradis, des pli multaj homoj svarmadis sur la strato: Ili eliris el ĉiuj pordoj. La eksurbestro, sinjoro Parmentier, lia sekretario Eschbach, la impostkolektisto Cauchois kaj multaj aliaj eminentuloj ankaŭ kuradis, parolante inter si kaj dirante:
“Jen la granda momento!”
Kiam ni alvenis ĉe la kurbiĝo de la Armila Placo, ni vidis homojn, kiuj jam staris antaŭ la poŝtoficejo, kaj sennombrajn personojn, kiuj kurbiĝis laŭlonge de la fera balustrado, pridemandante la postiljonon, kiu ne respondis.
La poŝtestro, sinjoro Pernette, malfermis la fenestron, kiu estis prilumata de la interno, kaj la pako da leteroj kaj ĵurnaloj flugis desupre de la veturilo en la ĉambron. La fenestro refermiĝis, kaj la vipbatoj de la postiljono avertis la homamason, ke ĝi devas foriĝi.
“La ĵurnaloj! La ĵurnaloj!”
Oni aŭdis nur tion de ĉiuj flankoj. La poŝtveturilo rekomencis ruliĝi kaj malaperis tra la Germanan Pordegon.
“Ni iru al la kafejo de Hoffmann,” diris al mi sinjoro Gulden, “ni rapidu: la ĵurnaloj estas venontaj. Se ni ankoraŭ atendos, ne plu estos rimedo eniri.”
Kiam ni transiris la placon, ni jam aŭdis la homojn kuradi post ni. Komandanto Margarot diris per sia klara kaj laŭta voĉo:
“Venu… Mi retenos ilin!…”
Ĉiuj duonpagataj oficiroj sekvis lin: oni vidis ilin proksimiĝi per grandaj paŝoj en la lunlumo. Ni baldaŭ eniris la kafejon, kaj ni apenaŭ sidiĝis apud la granda fajenca stovo, ĉiuj homoj kune ĵetis sin tra la du pordojn.
Oni estus devinta vidi la vizaĝojn de la duonpagataj oficiroj en tiu ĉi momento! Iliaj grandaj ĉapeloj kun kornoj defilantaj sub la olelampoj, iliaj senkarnaj mienoj, pendantaj lipharoj, brilantaj okuloj, kiuj rigardis en la ombron, igis ilin simili al sovaĝaj estaĵoj vagantaj ĉirkaŭ predo. Pluraj strabis pro malpacienco kaj maltrankvilo, kaj mi kredas, ke ili vidas nenion, sed ke ilia menso estas aliloke, kun Bonaparte: estis timige.
La homoj ankoraŭ ĉiam eniradis, tiel ke oni minacis sufokiĝi kaj devis malfermi la fenestrojn. Ekstere la strato de la kavaleria kazerno kaj la placo de la Fontano estis plenaj je rumuro.
“Ni bone agis tuj venante,” diris al mi sinjoro Gulden, stariĝante sur sia seĝo, la manon sur la plato de la granda fornelo, ĉar multaj aliaj stariĝis tiamaniere.
Mi sekvis la saman ekzemplon, kaj mi vidis ĉirkaŭ mi nur atentajn kapojn, la grandajn ĉapelojn de la oficiroj en la mezo de la salono, kaj la homamason, kiu etendiĝis sur la placo en la lunlumo. La tumulto duobliĝis. Voĉo ekkriis:
“Silenton!”
Estis komandanto Margarot, kiu estis grimpinta sur tablon. Malantaŭ li, starante sub la duobla pordo, la ĝendarmoj Keltz kaj Werner rigardis lin, kaj ĉe ĉiuj malfermitaj fenestroj la homoj klinis sin internen. En la sama momento, ĝis sur la placo, oni ripetis: “Silenton! Silenton!” Kaj la silento iĝis tiel profunda, ke oni dirus, ke nenia animo troviĝas tie.
La komandanto legis la gazeton. Tiu klara voĉo, kiu prononcis ĉiujn vorton kun ia interna vibrado, similis al la tiktakado de nia horloĝo en profunda nokto. Sendube oni aŭdis lin ĝis meze de la Armila Placo. Kaj tio daŭris longe, ĉar la komandanto legis ĉion sen transsalti ion. Mi memoras, ke la gazeto komencis dirante, ke la nomata Buonaparte[66], malamiko de la publika bono, tiu kiu, dum dek kvin jaroj tenis Francion en la sklaveco de sia despotismo, eskapis de sia insulo, kaj ke li aŭdacis remeti la piedojn en la landon, inunditan de sango pro lia kulpo; sed ke la trupoj, fidelaj al la reĝo kaj al la nacio, estis marŝantaj renkonte al li por haltigi lin; ke, vidante tiun ĝeneralan hororon, Buonaparte estis ĵetinta sin en la montaron kun la manpleno de la almozuloj kiuj sekvis lin, ke li estis ĉirkaŭita je ĉiuj flankoj, kaj ke li ne povis eskapi al sia aresto.
Mi memoras ankaŭ, ke, laŭ tiu gazeto, ĉiuj marŝaloj estis rapidintaj meti siajn glorajn sabrojn je la servo de la reĝo, la patro de la popolo kaj de la nacio; kaj ke la fama marŝalo Ney, princo de Moskvo, kisis al li la manon, promesante rekonduki Buonaparte viva aŭ senviva.
Post tio venis latinaj vortoj, kiujn mi ne komprenis, kaj kiujn oni certe skribis por la pastroj.
De tempo al tempo mi aŭdis malantaŭ mi homojn ridi kaj primoki la ĵurnalon. Turninte la kapon, mi vidis, ke estis profesoro Burguet kaj du aŭ tri aliaj gravuloj, kiujn oni arestis post la cent Tagoj[67] kaj devigis restadi en Bourges, ĉar ili estis tro inteligentaj laŭ diro de patro Gulden, kio klare montras, ke estas pli bone silenti ĉe tiaj okazoj, se oni ne emas batali por aŭ kontraŭ, ĉar vortoj nek varmigas nek malvarmigas kaj servas nur por altiri al ni malagrablaĵojn.
Sed okazis io multe pli grava je la fino, kiam la komandanto komencis legi la ordonojn. La unua koncernis la moviĝon de la trupoj, la dua ordonis al ĉiuj francoj kuri al Buonaparte, aresti lin kaj liveri lin viva aŭ senviva, ĉar li metis sin super la leĝon. Ĝis tiu momento la komandanto kontentigis sin per rideto, kiam li prononcis la nomon Buonaparte, dum lia osteca vizaĝo apud la olelampo iomete tremetadis sub la rigardo de la aliaj homoj, kiuj sub li aŭskultis lin. En tiu momento lia vizaĝo tute ŝanĝiĝis. Mi neniam vidis ion tiel teruran: ĝi estis nur falto super falto, liaj malgrandaj okuloj briladis kiel tiuj de kato, liaj lipharoj kaj vangharoj hirtis. Li prenis la gazeton kaj disŝiris ĝin en mil pecojn. Tiam li fariĝis tute pala, rektigis sin, etandante ambaŭ brakojn, kaj ekkriis plenforte: Vivu la Imperiestro! per voĉo tiel forta, ke tio donis al ni anserhaŭton. Apenaŭ li eligis tiun krion, ĉiuj duonsoldaj oficiroj levis siajn grandajn ĉapelojn, unuj per la mano, aliaj sur siaj sabroj, kaj ekkriis: Vivu la Imperiestro! Oni dirus, ke la plafono subenfalos. Al mi estis, kvazaŭ oni verŝus malvarman akvan sur mian dorson. “Nun,” mi diris al mi, “ĉio estas finita… Iru do prediki amon kaj pacon al tiaj homoj.” Ekstere, meze de grupoj de burĝoj, la soldatoj de la urbodoma posteno ripetis la krion: Vivu la Imperiestro! Kaj kiam mi rigardis, kion faros la ĝendarmoj en tiu granda agiteco, ili retiriĝis sen diri ion. Ankaŭ ili iam estis soldatoj.
Sed ankoraŭ ne estis finite. En la momento kiam la komandanto volis malsupreniri de sia tablo, iu oficiro ekkriis, ke necesas porti lin en triumfo, kaj tuj kelkaj aliaj prenis lin sur la ŝultroj kaj portis lin ĉirkaŭ la salono, forpuŝante la homojn kaj kriante kiel frenezuloj: Vivu la Imperiestro! – Li, kun siaj du longaj, harozaj manoj sur iliaj ŝultroj kaj sia kapo super iliaj ĉapeloj, vidante sin portata de siaj kamaradoj kaj aŭdante ilin kriadi tion kion li pleje amis, ekploris! Oni neniam kredus, ke tia vizaĝo povas plori. Nur tio perturbis kaj tremetigis onin. Li diris nenion kaj fermis la okulojn, dum larmoj fluadis malsupren sur liaj vangoj ĝis lia nazo kaj laŭloge de liaj lipharoj.
Mi rigardis lin, kiel oni povis imagi, kiam patro Gulden tiris min ĉe la brako. Il estis descendinta de lia seĝo kaj diris:
“Josef, ni foriru, ni foriru… La tempo urĝas!”
Malantaŭ ni la salono jam estis malplena. Ĉiuj homoj rapidis eliri tra la aleo de bierfaristo Klein, timante esti miksitaj en malbonan aferon. Ankaŭ ni foriris tra ĝi.
“Tio riskas ricevi malbonan turnon,” diris al mi patro Gulden, transirante la placon. Morgaŭ la ĝendarmoj povos komenci militiron. Komandanto Margarot kaj la aliaj ne ŝajnas esti homoj kiuj lasas sin aresti… La soldatoj de la tria bataliono metos sin je ilian flankon, se ili ankoraŭ ne faris tion… La urbo estos ilia.”
Li faris tiajn konsiderojn por si mem, kaj mi pensis kiel li.
Ĉe ni en la ateliero Trinel atendis nin tute maltrankvila. Ni rakontis al ŝi, kio okazis. La tablo esti kovrita, sed neniu malsatis. Preninte glason da vino, sinjoro Gulden demetis siajn ŝuojn, ripetante al ni:
“Miaj infanoj, laŭ tio kion ni ĵus aŭdis, la imperiestro certe alvenos en Parizo. La soldatoj volas tion, la kampuloj, kies terojn oni minacas forpreni al ili, ankaŭ volas tion. Ankaŭ la burĝoj, almenaŭ se li bone pripensis ĉion sur sia insulo, se li rezignos pri siaj ideoj de milito, precipe kun bona konstitucio, kiu garantias al ĉiuj ilian liberecon, la plej granda bono. Ni deziras tion por ni kaj por li. Kaj bonan vesperon!”
Kaj li iris al sia alkovo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.