La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIV

Ni denove havis iom da fido de kiam mi laboris en la arsenalo. Sed ni tamen estis ankoraŭ maltrankvilaj, ĉar centoj da eksaj soldatoj, reengaĝitaj por nova militiro, kaj konskriptoj pasadis, sakon sur la dorso, en siaj vilaĝaj vestaĝoj preter nian domon. Ĉiuj ili kriadis: Vivu la Imperiestro! kaj aperis furiozaj. En la granda salono de la urbodomo unuj ricevis po kapoton, aliaj po ĉakon, aliaj epoletojn, gamaŝojn, ŝuojn jekoste de la departamento. Tiel ili reforiris por aliĝi al la armeo, kaj mi deziris al ili bonan vojaĝon.

Ĉiuj tajloroj de la urbo faris uniformojn, la ĝendarmoj cedis siajn ĉevalojn por restarigi la kavalerion, kaj la sinjoro urbestro, barono Parmentier, stimulis la junulojn de dek ses kaj dek sep jaroj engaĝi sin en la partizanarmeon de kolonelo Brice, kiu devis defendi la mallarĝajn pasejojn apud la riveroj Zorn, Zinselle kaj Sarre. Sinjoro la barono estis forironta al la Maja Kampo. Tio duobligis sian entuziasmon.

“Ek! Kuraĝon!” li kriis al ili, parolante pri la romianoj, kiuj volonte batalis por sia patrio.

Aŭskultante lin, mi pensis:

“Ĉar vi trovas tion tiel bela, kial vi mem ne iras tien?”

Oni povas imagi la kuraĝon kun kiu mi laboris en la arsenalo. Nenio estas troa por mi. Mi estus pasiginta la tagojn kaj noktojn riparante fusilojn, reĝustigante bajonetojn, fiksturnante ŝraŭbojn. Kiam komandanto de Montravel venis viziti nin, li admiris min:

“Bone,” li diris, “estas tre bone! Mi estas kontenta pri vi, Seitz!”

Tiuj paroloj plenigis min per kontenteco, kaj mi ripetis ilin al Trinel por kuraĝigi ŝin. Ni estis preskaŭ certaj, ke sinjoro de Montravel gardos min en Falsburgo.

La gazetoj parolis nur pri la nova Konstitucio, kiun oni nomis la Akcesora Akto, kaj pri la Maja Kampo. Sinjoro Gulden ĉiam trovis ion obĵetendan, jen pri unu artikolo, jen pri alia. Sed mi ne plu enmiksiĝis en siajn aferojn. Mi eĉ pentis, ke mi kriis kontraŭ la procesioj kaj pentofaroj. Politiko naŭzis min.

Tiu daŭris ĝis la 23-a de majo. En tiu tago mi troviĝis en la granda salono de la arsenalo plenigante kestojn per fusiloj. Ambaŭ aloj de la pordego estis malfermitaj. Soldatoj de la armetrajno kun ĝiaj vagonoj, atendis antaŭ la kugloparko por ŝarĝi la kestojn. Mi najlis la lastan, kiam la gardisto, pioniro Robert, tuŝis mian ŝultron, mallaŭte dirante:

“Seitz, komandanto de Montravel deziras paroli al vi. Li estas en la paviljono.”

Kion la komandanto volis diri al mi? Mi sciis nenion pri tio, kaj tuj mi ekhavis timon. Malgraŭ tio mi tuj foriris transirante la grandan korton, sur kiun eliris la hangaro de la afustoj. Mi supreniris la ŝtuparon kaj mallaŭte frapis sur la pordon.

“Eniru!” ordonis la komandanto.

Mi eniris tute tremetante, la ĉapon en la mano. Komandanto de Montravel estis viro granda, maldika, bruna, la kapon iomete klinitan. Li promenis tien kaj reen inter siaj libroj, mapoj kaj armiloj, pendigitaj sur la muroj.

“Ha! Estas vi, Seitz,” li diris, vidante min. “Mi devas sciigi al vi malbonan novaĵon: la 3-a bataliono, en kiu vi servas, devas foriri al Metz.”

Aŭdante tion teruran novaĵon, mi sentis mian koron turniĝi, kaj mi povis respondi nenion.

La komandanto rigardis min.

“Ne konfuziĝu,” li diris post momento. “Vi estas edziĝinta jam de kelkaj monatoj kaj cetere bona laboristo, tio meritas konsideron. Vi transdonos tiun ĉi leteron al kolonelo Desmichels en la arsenalo de Metz. Estas amiko mia. Li trovos por vi laboron en siaj atelieroj, estu certa pri tio.”

Mi prenis la leteron, kiun li transdonis al mi kaj, dankante lin, mi eliris timigita.

Ĉe ni Zebedeus, sinjoro Gulden kaj Trinel parolis kune en la ateliero. Konsterno legiĝis sur iliaj vizaĝoj. Ili jam sciis ĉion.

“La 3-a bataliono foriros,” mi diris al ili, enirante. “Sed tio ne gravas. La sinjoro komandanto de Montravel donis al mi leteron por la ĉefo de la arsenalo de Metz. Ne maltankviliĝu, mi ne partoprenos en militiro.”

Mi preskaŭ sufokiĝis. Sinjoro Gulden prenis la leteron kaj diris:

“Ĝi estas malfermita, certe por ke ni povu legi ĝin.”

Tiam li legis la leteron, en kiu sinjoro de Montravel rekomendis min al sia amiko, dirante, ke mi estas edziĝinta, bona laboristo, diligenta, necesa al mia familio, kaj ke mi faros verajn servojn al la arsenalo. Oni ne povis skribi nenion pli bonan. Zebedeus ekkriis:

“Nun via afero estas certa!”

“Jes,” diris sinjoro Gulden, jen vi retenata en la arsenalo de Metz.”

Kaj Trinel venis ĉirkaŭbraki min, tute pala, dirante:

“Kia bonŝanco, Josef!”

Ĉiuj ŝajnigis kredi, ke mi restos en la arsenalo de Metz, kaj ankaŭ mi provis kaŝi al ili mian konsternon. Sed tio sufokis min, kaj mi preskaŭ ne povis malhelpi min eksingulti. Feliĉe venis al mi la ideo anonci la novaĵon al onklino Gredel.

“Aŭskultu,” mi diris al ili,”kvankam ne estos por longa tempo kaj mi devos restadi en Metz, mi tamen devas anonci tiun bonan novaĵon al onklino Gredel. Mi revenos ĉi-vespere inter la kvina kaj la sesa. Trinel havos la tempon pretigi mian sakon, kaj ni vespermanĝos kune.”

“Jes, Josef,” diris sinjoro Gulden.

Trinel diris nenion, ĉar ŝi povis apenaŭ reteni siajn larmojn. Mi foriris kiel frenezulo. Zebedeus, kiu reiris al sia kazerno, avertis min ĉe la pordo, ke la oficiro de la vestado troviĝas en la urbodomo, kaj ke mi devos esti tie je la kvina. Mi aŭskultis siajn vortojn kiel en sonĝo, kaj mi rapidis el la urbo. Sur la talusoj mi ekkuris sen rigardi, kien mi metis la piedojn. Mi preterkuris la fontanon de Trois-Châteaux kaj la suprajn barakojn, preter la arbaron, por iri al Quatre-Vents. La pensoj kiuj trairis mian menson estas nepriskribeblaj. Mi estis konsternita, kaj mi volus kuri ĝis en Svislando. Sed kiam mi proksimiĝis al Quatre-Vents tra la pado de Dann – povis esti la tria –, onklino Gredel, kiu estis metanta lignajn stangojn ĉe siajn fazeolojn malantaŭe en sia ĝardeno, ekvidis min de fore kaj diris al si mem:

“Sed tio estas Josef. Kion li faras meze de la greno?”

Enirinte la kavan vojon plenan je radsulkoj kaj sablo, kiun la suno varmigis kiel forno, mi malrapide resupreniris kun klinita kapo, pensante: “Vi neniam aŭdacos eniri!” kiam subite de malantaŭ la heĝo la onklino kriis al mi:

“Ĉu estas vi, Josef?”

Mi ektremetis.

“Jes…, estas mi,” mi respondis.

Ŝi eliris la malgrandan aleon de sambukoj, kaj vidante min tute pala:

“Mi scias, kial vi venas, mia infano,” ŝi diris al mi, “vi foriros, ĉu ne?”

“Ho!” mi diris. “Mi estas retenita por la arsenalo de Metz… La aliaj foriros… Mi restos en Metz… Estas feliĉo.”

Ŝi diris nenion. Ni eniris la kuirejon, kiu estas freŝa, ĉar ekstere estis varmege. Ŝi sidiĝis kaj diris:

“Jes, estas feliĉo!”

Kaj ni restis sidantaj, rigardante unu la alian sen paroli. Tiam ŝi prenis mian kapon inter siaj manoj kaj kisis min, kaj mi vidis, ke ŝi ploris varmajn larmojn sen eligi suspiron.

“Vi ploras…” mi diris al ŝi. “sed ĉar mi restados en Metz!...”

Ŝi ne respondis kaj malsupreniris en la kelon preni botelon da vino. Ŝi igis min trinki glason da vino kaj demandis:

“Kion diras Trinel?”

“Ŝi estas kontenta vidi, ke mi restos en la arsenalo,” mi diris, “kaj sinjoro Gulden ankaŭ.”

“Estas bone,” ŝi diris. “Ĉu oni preparas ĉion kion vi bezonas?”

“Jes, onklino Gredel, “kaj mi devas esti antaŭ la kvina en la urbodomo por ricevi mian uniformon.”

“Nu, iru!” ŝi diris. “Kisu min… Mi ne iros tien… Mi ne volas vidi foriri la batalionon… Mi restos…. Mi volas longe vivi… Trinel bezonas, ke mi vivu…”

Ŝi komencis krii, sed subite ŝi retenis sin, dirante:

“Je kioma horo vi foriros?”

“Morgaŭ je la sepa, patrino Gredel.”

“Nu, mi venos je la oka… Tiam vi jam estos malproksime… Sed vi scios, ke la patrino de via edzino estas tie… ke ŝi reprenos sian filinon… ke ŝi amas vin… ke ŝi havas nur vin en la mondo!…”

Tiel parolante, tiu kuraĝa virino eksingultis. Ŝi kondukis min eksteren sur la vojon, kaj mi foriris. Mi havis plu nenian guton da sango en miaj vejnoj. Mi alvenis antaŭ la urbodomo, kiam sonoris la kvina. Mi supreniris kaj revidis tiun salonon, kie mi malgajnis, tiun malbenitan salonon, kie ĉiuj tiris malbonajn numerojn. Mi ricevis kapoton, jakon, pantalonon, gamaŝojn kaj ŝuojn. Zebedeus, kiu atendis min tie, diris al unu el siaj fusilistoj porti ĉion al la ĉambrego.

“Vi venos frue surmeti ĉion ĉi. Via fusilo kaj via kartoĉujo jam estas sur la fusilkrado ekde hodiaŭ matene.”

“Venu kun mi,” mi diris.

“Ne,” li respondis, “vidi Trinel ŝiros mian koron, kaj cetere mi devas resti kun mia patro. Kiu scias, ĉu mi revidos la povran maljunulon post unu jaro? Mi promesis vespermanĝi ĉe vi, sed mi ne faros tion.”

Mi devis do reiri hejmen sola. Mia sako estis preta, mia malnova sako, la sola afero kiun mi savis el Hanau, la kapon apogita sur ĝin sur la vagono. Sinjoro Gulden laboris. Li turnis sin sen diri ion.

“Kie do estas Trinel?” mi demandis lin.

“Ŝi estas supre.”

Mi pensis, ke ŝi ploras. Mi volis supreniri, sed miaj kruroj kaj mia kuraĝo estis sen forto. Mi diris al sinjoro Gulden, kiel la aferoj okazis en Quatre-Vents. Post tio ni silentis, revante sen kuraĝi rigardi unu la alian. Noktiĝis. Jam estis malhele, kiam Trinel malsupreniris. Ŝi kovris la tablon en la mallumo, tiam mi prenis sian manon kaj sidigis ŝin sur miajn genuojn. Ni restis tiel sidantaj dum ĉirkaŭ duonhoro.

“Zebedeus ne venos?” demandis sinjoro Gulden.

“Ne, la servo retenas lin.”

“Nu! Ni vespermanĝu!” li diris.

Sed neniu malsatis. Trinel malkovris la tablon je la naŭa, kaj oni enlitiĝis. Estis la plej terura nokto kiun mi pasigis en mia vivo. Trinel estis kvazaŭ mortinta. Mi vokis ŝin, sed ŝi ne respondis. Je meznokto mi iris averti sinjoron Gulden. Li vestis sin kaj suprenvenis. Ni trinkigis al ŝi sukeritan akvon. Ŝi rekonsciĝis kaj ellitiĝis. Mi ne povas diri al vi ĉion. Mi scias nur, ke ŝi sidiĝis flanke de mi, ĉirkaŭbrakis min kaj petis min, ne forlasi ŝin, kvazaŭ mi estus farinta tion intence. Sed ŝi frenezis. Sinjoro Gulden volis venigi kuraciston, sed mi preventis tion. Ŝi tute retrankviliĝis je la tagiĝo, ŝi longe ploris kaj fine endormiĝis inter miaj brakoj. Ni remetis ŝin sur la liton. Kiam venis la momento foriri, mi ne kuraĝis nur kisi ŝin, kaj sinjoro Gulden kaj mi eliris mallaŭte. En tiaj cirkonstancoj oni vidas la mizerojn de la vivo, kaj oni pensas: “Dio mia, kial do vi metis min en la mondon? Kial vi ne lasis min dormi la tutan eternecon? Kion do mi faris antaŭ ol naskiĝi por meriti vidi suferi sen kulpo miaflanke tiujn kiujn mi amas?” Sed ne estas Dio kiu faras tiajn aferojn: estas la homoj kiuj suferigas unuj la aliajn kaj disŝiras onian koron!

Sinjoro Gulden kaj mi do malsupreniris kaj sidiĝis en la ateliero. Tiam li diris al mi:

“Ŝi dormas… Ŝi scias nenion… Estas feliĉo. Vi foriras dum ŝia dormo.”

Mi benis la Sinjoron pro tio, ke ŝi endormiĝis.

Ni revis, aŭskultante la plej malgrandajn bruojn, kiam fine oni ektamburis la apelon. Ni ekstaris. Sinjoro Gulden prenis la sakon kaj silentante bukis ĝin sur miaj ŝultroj. Tiam li serioze rigardis min.

“Josef,” li diris, “faru viziton al la komandanto de la arsenalo en Metz, sed esperu nenion. La danĝero estas tiel grava, ke Francio bezonas ĉiujn siajn infanojn por defendi ĝin. Kaj nun jam ne temas pri tio, forpreni la posedaĵojn de iu alia, sed savi nian propran landon. Memoru, ke vi mem, via edzino, ĉio plej kara kion vi posedas sur la tero estas la vetmono. Mi volus havi dudek jarojn malpli por akompani vin kaj doni al vi ekzemplon.”

Ni malsupreniris sen fari bruon, ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj mi iris al la kazerno. Zebedeus mem kondukis min al la ĉambrego, kie mi surmetis mian uniformon. Mi ankoraŭ memoras post tiom da jaroj, ke la patro de Zebedeus, kiu estis tie, faris paketon el miaj vestaĵoj, dirante, ke li iros ĉe patron Gulden post nia foriro. Post tio la bataliono ekdefilis tra la straton Lanche sub la Franca Pordego.

Kelkaj infanoj sekvis nin. La soldatoj de la ĉefgvardio ĉe la avanceo prezentis la armilojn. Ni estis survoje al Waterloo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.