La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La morgaŭon 18-an de decembro mi vekliĝis je la sesa matene. Estis terure malvarme. Mia malgranda fenestro estis kovrita per prujno kvazaŭ per blanka tuko.
La antaŭvesperon mi estis malfaldinta sur la dorson de seĝo mian ĉielbluan ĵaketon kun hirundovosto, mian pantalonon, mian kaproharan veŝton, mian blankan ĉemizon kaj mian belan kravaton el nigra silko. Ĉio estis preta. Miaj ŝtrumpoj kaj bone poluritaj ŝuoj troviĝis ĉepiede de mia lito. Mi devis ellitiĝi kaj vesti min, sed la malvarmego kiun mi sentis en la vizaĝo, la vido de tiuj vitroj kaj la granda silento ekstere igis min tremeti. Se ne estus estinta la nomfesto de Trinel, mi estus restinta tie ĝis la tagmezo. Sed subite tiu ideo igis min salti el la lito kaj rapide kuri al la granda fajenca forno, en kiu preskaŭ ĉiam restis kelkaj ruĝe ardantaj karbopeĉoj sub la cindroj de la antaŭa vespero. Mi trovis du aŭ tri da ili. Mi rapide forigis la cindrojn, metis sur ilin kelkajn sekajn branĉopecetojn kaj du grandajn ŝtipojn. Post tio mi rekuris al la lito kaj rekuŝiĝis.
Malantaŭ siaj longaj kurtenoj, la litkovrilojn tiritajn sur la nazo kaj la kotonan ĉapon ĝis super la okuloj, Sinjoro Gulden jam estis momenton vekiĝinta. Li aŭdis min kaj kriis al m:
«Josef, neniam estis tiel malvarme de kvardek jaroj. Kian vintron ni estas havontaj!»
Sed mi ne respondis lin. Mi rigardis de malproksime, ĉu la fajro ekbrulos: la ardantaj karbopecoj bone lumis, kaj oni aŭdis la fornon tiri aeron. Subite, per obtuza eksplodeto, la fajro ekbrulis. La bruo de la flamoj gojigis min, sed necesis pli ol duona horo por senti iomete varmeton aeron.
Finfine mi ellitiĝis kaj vestis min. Sinjoro Gulden denove parolis. Mi kontraŭe pensis pri Trinel. Mi estis preta je la oka kaj mi volis eliri, kiam sinjoro Gulden, kiu vidis min iri kaj veni, kriis:
«Josef, pri kio do vi pensas, malfeliĉulo? Ĉu en tiuj vestaĵoj vi volas iri al Quatre-Vents? Sed vi jam estos senviva mezvoje! Eniru en mian atelieron kaj prenu tie la grandan mantelon, miajn mufgantojn kaj la ŝuojn kun la duobla plandumo kaj interne garnitajjn per flanelo.»
Mi trovis min tiel bela, ke mi demandis min, ĉu mi devas sekvi lian konsilon aŭ ne, kaj li, vidante tion, diris:
«Aŭskultu, hieraŭ oni trovis frostiĝintan viron sur la deklivo de Vechem. Kuracisto Steinbrenner diris, ke li resonis kiel peco da seka ligno, kiam li frapis sur lin. Estis soldato. Li forlasis la vilaĝon inter la sesa kaj la sepa. Je la oka oni trovis lin. Tiel rapide tio okazis. Se vi volas havi la nazon kaj orelojn frostiĝintaj, vi devas nur eliri tia, kia vi estas.»
Mi bone komprenis, ke li pravas. Mi surmetis liajn pezajn ŝuojn, ĵetis la ŝnurojn de la mufgantoj trans miajn ŝultrojn kaj metis la mantelon super ĉion. Tiel vestita mi eliris, post kiam mi dankis sinjoron Gulden, kiu avertis min ne reveni tro malfrue, ĉar la malvarmo pligrandiĝas dum la nokto, kaj granda kvanto da lupoj ŝajnis esti transirintaj Rejnon sur la glacio.
Mi ankoraŭ ne estis antaŭ la pregejo, kiam mi levis la kolumon el vulpopelto de la mantelo por protekti miajn orelojn. La malvamo estis tiel morda, ke mi kvazaŭe sentis kudrilojn en la aero. Kaj mi ŝrumpis malgraŭ mi mem ĝis la piedplandoj.
Sub la Germana Pordego mi ekvidis la gardosoldaton en granda griza mantelo, retiriĝinta en la fonon de sia niĉo. Li premis la fusilon per la manikoj por ne ekhavi frostiĝintajn fingrojn pro la glacimalvarma fero. Du glacikonusetoj pendis de liaj lipharoj. Neniu estis sur la ponto nek antaŭ la vojimpostejo. Iom pli malproksime, ekster la avanceo[10] mi vidis tri veturilojn sur la vojo. Kun siaj grandaj blankaj gudrotukoj kovritaj per prujno ili similis al gigantaj pankorboj. Oni estis maljunginta la ĉevalojn kaj forlasinta la veturilojn meze de la vojo. Ĉio ŝajnis mortinta, ĉiuj estaĵoj kaŝis sin, kunpremante sin en ia truo. Mi aŭdis nur la krietadon de la neĝo sub miaj piedoj.
Kurante preter la tombejo, kies krucoj kaj tomboj siluetiĝis kontraŭ la neĝo, mi diris al mi mem: «Al tiuj kiuj ripozas ĉi tie ne plu estas malvarme!» Mi premis la mantelon kontraŭ mian bruston, kaj kaŝis la nazon en la pelto, dankante sinjoron Gulden pro la bona ideo, kiun li havis. Mi ankaŭ profindiĝis miajn manojn en la mufgantojn ĝis la kubutoj, galopante tra la granda, kvazaŭ senfina tranĉeo, kiun fosis la soldatoj ekde la urbo ĝis la vilaĝo Quatre-Vents. Estis muroj el glacio. Sur kelkaj lokoj la neĝo estis forblovita de la forta vento, kaj mi povis vidi la fundon de la ravino Fiquet kaj trans ĝi la arbaron de kverkoj kaj la bluetan montaron kvazaŭ proksimiĝintajn al mi pro la klareco de la aero. Oni ne plu aŭdis boji la hundojn de farmbienoj. Ankaŭ al ili estis tro malvarme.
Malgraŭ ĉio pensoj pri Trinel varmigis mian koron, kaj baldaŭ mi malkovris la unuajn domojn de Quatre-Vents. La kamenoj kaj la pajlaj tegmentoj dekstre kaj maldekstre de la vojo apenaŭ superis la neĝomontojn, kaj laŭlonge de la muroj ĝis la fino de la vilaĝo la homoj estis farintaj tranĉeojn por povi iri unuj ĉe la aliajn. Sed tiun tagon ĉiu familio restis en sia domo, sidante antaŭ la fajrejo, kaj oni vidis la rondajn vitretojn kvazaŭ markitaj de ruĝaj punktoj pro la granda fajro interne. Antaŭ ĉiu pordo kuŝis garbo de pajlo por malhelpi la malvarmegon enpenetri sub ĝi.
Ĉe la kvina pordo maldekstre mi haltis por demeti miajn mufgantojn. Tiam mi malfermis kaj refermis la pordon. Estis la domo de mia onklino Gredel Bauer, la vidvino de Mathias Bauer kaj la patrino de Trinel.
Kiam mi eniris tremante, onklino Gredel, kiu sidis antaŭ la fajrejo, turnis la kapon, tute mirigita pro mia granda vulpokolumo, dum Trinel, dimanĉe vestita per sia bela striita jupo, la ŝalo kun longaj franĝoj kovranta la dorson kaj krucigita sur la brusto, ruĝa antaŭtuko streĉe ligita ĉirkaŭ ŝia tre maldika talio, bela kufo el blua silko kaj rubandoj el nigra veluro enfermanta ŝian rozkoloran vizaĝon kaj ŝiajn blondajn harojn, kun sia iomete kuspita nazo kaj siaj dolĉaj okuloj, ekkriis: «Josef!»
Kaj sen rigardi duan fojon ŝi alkuris kisi min, dirante:
«Mi ja sciis, ke la varmego ne malhelpos vin veni!»
Mi estas tiel feliĉe, ke mi ne povis paroli. Mi demetis mian mantelon, kiun mi pendigis kun la mufgantoj sur la muro. Mi ankaŭ demetis la pezajn ŝuojn de sinjoro Gulden, sentante, ke mi estas tute pala pro feliĉeco. Mi estus volinta trovi kelkajn agrablajn vortojn, sed ĉar ili ne venis, mi subite diris:
«Jen, Trinel, io por vi okaze de via nomfesto.
Sed necesas, ke vi ankoraŭfoje kisu min antaŭ ol malfermi la skatoleton».
Ŝi etendis al mi siajn belajn rozkolorajn vangojn kaj tiam proksimiĝis al la tablo. Ankaŭ onklino Gredel venis rigardi. Trinel malligis la rubandon kaj malfermis la skatoleton. Mi staris malantaŭ ŝi, kaj mia koro saltetadis, saltetadis… Mi timis en tiu momento, ke la horloĝo ne estas sufiĉe bela. Sed post momento Trinel, kunmetante la manojn, suspiris mallaŭte.
«Ho, Dio mia, kiel bela!… Estas horloĝo!»
«Jes,» rimarkis onklino Gredel, «kaj ĝi estas vere belega. Mi neniam vidis tiel belan horloĝon. Oni dirus, ke ĝi estas el arĝento!»
«Sed ĝi estas el arĝento!» replikis Trinel, turniĝante kaj rigardante min por ekscii la veron.
Tiam mi diris:
«Ĉu vi kredas, onklino Gredel, ke mi kapablus donaci horloĝon el arĝentizita kupro al la knabino kiun mi amas pli ol mian propran vivon? Se mi kapablus fari tion, mi malestimus min mem kiel la koton sub miaj ŝuoj.»
Trinel aŭdante tion, metis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ mian kolon, kaj dum ni tiel staris, mi pensis: «Jen la plej bela tago de mia vivo!»
Mi ne plu povis delasi ŝin. Tiam onklino Gredel demandis min:
«Kia bildo estas do sur la ciferplato?»
Sed mi ne havis emon tuj respondi, kaj nur, kiam finfine ni estis sidantaj unu flanke de la alia, mi prenis la horloĝon kaj diris:
«Tiu pentraĵo, onklino Gredel, prezentas du gejunulojn, kiuj amas sin pli ol oni povas diri: Josef Seitz kaj Trinel Bauer. Josef ofertas bukedon da rozoj al sia amatino Trinel, kiu etendas la manojn por ricevi ilin.»
Kiam onklino Gredel estis atente rigardinta la horloĝon, ŝi diris:
«Venu, Josef, por ke ankaŭ mi ĉirkaŭbraku vin. Mi ja komprenas, ke vi devis multe labori kaj ŝpari por tiu horloĝo, kaj mi opinias, ke ĝi estas tre bela. Vi estas bona laboristo, kaj tio estas honoro por ni.»
Mi ĉirkaŭbrakis ŝin tre kore, kaj ekde tiu momento ĝis la tagmezo mi ne plu delasis la manon de Trinel: ni estis feliĉaj, kiam ni rigardis unu la alian.
Onklino Gredel iris kaj venis antaŭ la fajrejo por prepari pfankuchen (krespojn) kun sekaj prunoj kaj küchlen (kuketojn) trempitajn en vino kun kanelo, kaj aliajn bongustaĵojn. Sed ni ne atentis pri tio, kaj nur kiam la bona onklino, surmetante sian ruĝan kazakenon[11] kaj siajn nigrajn botetojn, ekkriis tute kontenta: «Ek,miaj infanoj, al la tablo!» ni vidis la belan tablotukon, la grandan supujon, la kruĉon da vino kaj la tre rondajn kaj tre orkolorajn krespojn sur grandaj teleroj en la mezo de la tablo. Tiu vidaĵo ĝojigis nin, kaj Trinel diris:
«Josef, vi sidiĝu antaŭ la fenestron, por ke mi bone vidu vin. Nur unue surmetu al mi la horloĝon, ĉar mi ne scias kiel fari tion.»
Mi metis la ĉenon ĉirkaŭ ŝian kolon, tiel ke la horloĝo pendis sur ŝia brusto. Tiam, sidiĝinte ĉe la tablon, ni manĝis kun bona apetitio. De ekstere oni aŭdis nenion. La fajro kraketadis en la fajrejo. Estis agrable en tiu granda kuirejo, kaj la griza, iomete sovaĝa kato rigardis nin de fore tra la balustrado de la ŝtuparo en la fono sen aŭdaci malsupreniri.
Post la tagmanĝo Trinel kantis la kanton Der liebe Gott[12]. Ŝi havis dolĉan voĉon, kiu supreniris al la ĉielo. Mi kunkantis tre mallate, nur por subteni ĝin. Onklino Gredel, kiu neniam povis sidi sen fari ion, eĉ la dimanĉon, estis komencinta ŝpini La zumado de la rado plenigis la silenton, kaj ni estis tute tenerigitaj. Kiam la kanto estis finita, ni komencis alian. Je la tria la onklino servis al ni kuketojn kun kanelo. Ni kune mordis en ili, ridante kiel beatuloj, kaj iafoje la onklino ekkriis:
«Nu, nu, ĉu oni ne dirus, ke vi estas veraj infanoj?»
Ŝi ŝajnis koleriĝi, sed oni bone vidis laŭ la sulketoj ĉe ŝiaj okuloj, ke ŝi ridas profunde en sia koro.
Tio daŭris ĝis la kvara posttagmeze. Tiam la nokto komencis veni. Ombroj eniris tra la malgrandaj fenestroj, kaj pensante, ke ni devos baldaŭ forlasi unu la alian, ni sidiĝis malĝojaj ĉe la farejo, kie dancadis ruĝaj flamoj. Trinel premis mian manon. Klinante la frunton, mi estus doninta ĉion en la mondo, se mi povus resti. Tio jam daŭris pli ol duona horo, kiam onklino Gredel fine diris:
«Josef, estas tempo foriri. La luno ne leviĝos antaŭ noktomezo. Ekstere baldaŭ fariĝos mallume kiel en puto, kaj ĉe tia granda malvarmo malfeliĉo facile okazas…»
Tiuj paroloj donis al mi baton, kaj mi sentis, kiel Trinel retenis mian manon, sed mi sciis, ke onklino Gredel pli pravas ol ni.»
«Tio sufiĉas,» ŝi diris, ekstarante kaj dekroĉante la mantelon de la muro. «Vi revenos dimanĉon.»
Necesis ja denove surmeti la pezajn ŝuojn, mufgantojn kaj la mantelon de sinjoro Gulden.
Mi volonte estus daŭriginta tiun kuneston dum cent jaroj, sed malfeliĉe la onklino helpis min. Kiam la granda kolumo staris kontraŭ miaj oreloj, ŝi diris:
«Kisu nin, Josef.»
Unue mi kisis ŝin, poste Trinel, kiu diris nenion. Post tio, mi malfermis la pordon, kaj la subite eniranta terura malvarmo avertis min, ke mi ne devas atendi.
«Rapidu, Josef, kaj bonan vesperon!» kriis Trinel al mi. «Ne forgesu veni dimanĉon!»
Mi turnis min por svingi la manon kaj mi komencis kuri sen levi la kapon, ĉar la malvarmo estis tia, ke miaj okuloj ekploris malantaŭ la longaj haroj de la kolumo.
Tiamaniere mi kuris dum dudek minutoj, apenaŭ kuraĝante spiri, kiam raŭka voĉo, voĉo de ebriulo, de fore kriis al mi: «Qui vive[13]?»
Tiam mi rigardis en la grizan nokton kaj ekvidis je kvindek paŝoj antaŭ mi la kolportiston Pinacle kun lia granda dorskorbo, lia ĉapelo el lutropelto, liaj lanaj gantoj kaj lia bastono kun fera pinto. La lanterno, pendanta de la portrimeno de la korbo, prilumis lian ebriulan vizaĝon, sian mentonon kovritan per flavaj haroj kaj sian dikan ruĝan nazon en formo de kandelestingilo. Li larĝe malfermis siajn malgrandajn okulojn de lupo ripetante: «Qui vive?»
Tiu pinacle estis la plej granda mizerulo kaj fripono de la regiono. La antaŭan jaron li eĉ faris malbonan serĉon al sinjoro Gulden, kiu postulis de li la prezon de horloĝo, kiun Pinacle promesis porti al sinjoro Anstett, la pastro de Homert, kies monon li enpoŝigis, dirante, ke li donis ĝin al mi. Sed kvankam la fripono asertis antaŭ la distrikta juĝisto, levante la dekstran manon, ke li pagis la monon, sinjoro Gulden bone sciis, ke la kontraŭo estas vera, ĉar tiun tagon nek li, nek mi eliris el la domo. Krome, tiu Pinacle estus volinta danci kun Trinel dum la lasta kermeso en Quatre-Vents, sed ŝi rifuzis, konante Pinacle kaj la historion de la horloĝo. Cetere ŝi ĉiam restis ĉe mia brako.
Tiu malicega fripono do nutris rankoron kontraŭ mi, kaj subite renkonti lin ĉi tie, meze de la vojo for de la urbo kaj ĉia helpo, kun lia sorpa bastono provizita per fera pinto, ne estis ĝojige por mi. Feliĉe, la padeto, kiu turniĝas ĉirkaŭ la tombejon, troviĝis je mia maldekstra flanko, kaj sen respondi mi rapide kuris tien. La neĝotavolo estis tiel alta, ke ĝi atingis mian ventron. Tiam, divenante, kiu mi estas, li furioze ekkriis:
«Ha! Ha! Estas la eta lamulo! Halt! Halt! Necesas, ke mi deziru al vi bonan vesperon! Vi venas de la domo de Trinel, horloĝoŝtelisto!»
Mi saltis kiel leporo trans la neĝamasojn. Unue li provis sekvi min, sed lia korbo ĝenis lin.
Tial, vidante, ke mi gajnis terenon, li metis ambaŭ manojn ĉirkaŭ la buŝon, kaj kriis:
«Estas egale, lamulo, estas egale. Vi tamen havos vian rekompencon: la konskripcio proksimiĝas, la granda konskripcio de la unuokuloj, lamuloj kaj ĝibuloj! Vi foriros! Vi restos tie for kun ĉiuj aliaj!»
Samtempe li daŭrigis sian vojon, ridante kiel ebriulo, kio li vere estis. Preskaŭ ne plu havante la forton spiri, mi reatingis la vojon ĉe la komenco de la neĝokoridoro kaj dankis la ĉielon, ke mi trovis la malgrandan aleon tiel proksime de mi, ĉar tiu Pinacle, bone konata pro la facileco kun kiu li tiris sian tranĉilon kiam li batalis, estus povinta doni al mi malbonan frapon.
Malgraŭ la movojn kiujn mi faris, miaj piedoj frostiĝis sur la dikaj plandumoj, kaj mi rekomencis kuri.
Tiun nokton la akvo en la citernoj kaj la vino en la keloj de Falsburgo frostiĝis, kion oni ne spertis de pli ol sesdek jaroj.
Apud la avanceo, ĉe la unua ponto kaj sub la Germana Pordego, la silento ŝajnis al mi ankoraŭ pli profunda ol ĉimatene. La nokto aldonis ion teruran al ĝi. Kelkaj steloj briladis inter la grandaj nuboj, kiuj ŝvebis super la urbo. Sur la strato mi renkontis neniun, kaj kiam mi alvenis malsupre en nia strato, ŝajnis al mi, ke tie estas pli varme. Tamen la elfluejo en la korto kiu laŭiris la muron, estis frostinta. La pordo de la domo ne estis ŝlosita. Mi eniris kaj atendis kelkajn momentojn por respiri. Tiam mi supreniris tra la mallumo, la manon sur la balustrado de la ŝtuparo.
Kiam mi malfermis la pordon de la loĝoĉambro, la bona varmo de la forno reĝojigis min. Sinjoro Gulden sidis antaŭ la fajro en sia fotelo, sian ĉapon el nigra silko repuŝitan sur la nukon kaj la manojn sur la genuoj.
«Ĉu estas vi, Josef?» li demandis sen turni la kapon.
«Jes, sinjoro Gulden,» mi respondis «Estas agrable ĉi tie. Kia malvarmo ekstere! Neniam ni havis tian vintron.»
“Ne,» li diris en grava tono, «estas vintro kiun ni longe memoros.»
Tiam mi eniris la atelieron por remeti la mantelon, la mufgantojn kaj la ŝuojn sur ilian lokon. Mi intencis rakonti al li mian renkonton kun Pinacle kaj reiris en la loĝoĉambron, kiam li demandis al mi:
«Ĉu vi bone amuziĝis, Josef?»
«Ho jes, kaj onklino Gredel kaj Trinel donis al mi siajn salutojn por vi.»
«Nu des pli bone, des pli bone,» li diris. «La junuloj pravas, ke ili amuziĝas, ĉar, kiam oni maljuniĝas, suferinte multe kaj vidinte grandajn maljustaĵojn, egoismon kaj malfeliĉecon, ĉio estas fuŝita anticipe.»
Li diris tiujn vortojn al si mem, rigardante en la flamojn. Mi neniam vidis lin tiel malĝoja, kaj mi demandis:
«Ĉu vi malsanas, sinjoro Gulden?»
«Jes, jes, jen la grandaj militistaj nacioj. Jen kio estas gloro!»
Li skuis sian kapon kaj klinis sin, dum li, revante, kuntiris siajn grandajn grizajn brovojn. Mi ne sciis, kion mi devas pensi pri tio ĉi, kiam rerektiĝinte, li diris al mi:
«En tiu momento, Josef, estas kvarcent mil familioj kiuj ploras en Francio: nia Granda Armeo pereis en la glacio de Rusio. Ĉiuj tiuj viroj, junaj kaj fortaj, kiujn ni vidis preteriri dum du monatoj, kuŝas sub la neĝo. La novaĵo alvenis ĉiposttagmeze. Kiam oni pensas pri tio, oni malĝojiĝas. Estas terure!»
Mi silentis. Kion mi vidis plej klare, estas, ke baldaŭ ni havos novan konskripcion kiel post ĉiuj militiroj, kaj ke eble ĉifoje ankaŭ la lamuloj devos servi en la armeo. Tiu ĉi penso paligis min, kaj la antaŭdiro de Pinacle starigis miajn harojn sur la kapo.
«Iru do, Josef, kaj trankvile enlitiĝu,» diris al mi patro Melĥior. «Mi ankoraŭ ne dormemas, mi volas ankoraŭ iomete sidiĝi ĉi tie. Ĉio ĉi profunde tuŝas min. Ĉu vi rimarkis nenion specialan en la urbo?»
«Ne, sinjoro Gulden.»
Mi eniris mian dormoĉambron, malvestis min kaj kuŝiĝis sur la liton. Longe mi ne povis dormi, revante pri la konskripcio, pri Trinel, pri tiuj centmiloj da junaj viroj enterigitaj en la neĝon, kaj diris al mi mem, ke estus pli bone por mi fuĝi al Svislando.
Proksime de la unua mi aŭdis sinjoro Gulden, kiu enlitiĝis siavice. Kelkajn momentojn poste mi endormiĝis per la graco de Dio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.