La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tiuj kiuj ne vidis la gloron de imperiestro Napoleono Bonaparte dum la jaroj 1810, 1811 kaj 1812, neniam povas kompreni, ĝis kia ŝtupo de potenco homo povas supreniri.
Kiam li trairis Ĉampanjon, Lorenon aŭ Alsacon, la homoj, meze de la gren- kaj vinber-rikolto, forlasis ĉion kaj kuris renkonte al li. Ili nemalofte trairis ok aŭ dek mejlojn por povi vidi lin! Virinoj, infanoj kaj maljunuloj rapidis al la vojo, levis la manojn kaj kriis: «Vivu la Imperiestro! Vivu la Imperiestro!»
Oni eĉ estus kredinta, ke li estas Dio mem, ke li igis spiri la mondon kaj ke, se li hazarde mortus, ĉio estus finita. La kelkaj veteranoj de la Respubliko, kiuj skuis la kapon kaj aŭdacis diri inter du glasoj da vino, ke ankaŭ la imperiestro povus fali, estis rigardataj kiel frenezuloj. Tiu opinio ŝajnis kontraŭnatura, kaj oni eĉ neniam pensis pri tiu ebleco.
Ekde 1804 mi estis metilernanto ĉe la maljuna horloĝisto Melĥior Gulden en Falsburgo[3]. Ĉar mi estis malforta kaj lamis iomete, mia patrino volis, ke mi lernu pli trankvilan metion ol tiujn kiujn oni ekzercis en nia vilaĝo. En Dagsberg oni efektive trovas preskaŭ nur arbohakistojn, lignokarbistojn kaj lignosledistojn.
Sinjoro Gulden multe amis min. Ni loĝis en granda domo, kiu formis stratangulon fronte al la gastejo La Ruga Bovo proksime al la Franca Pordego.
Tie oni povis vidi alveni princojn, ambasadorojn kaj generalojn, unuj post la aliaj. Unuj alvenis en kaleŝoj, aliaj en berlinoj[4], en vestaĵoj kun galonoj, plumegoj, peltaĵoj kaj ordenoj el ĉiuj landoj. Kaj sur la granda vojo oni povis vidi pasi kurierojn, stafetojn, konvojojn kun pulvo kaj kanonkugloj, kanonojn, municiĉarojn, furgonojn, kavalerion kaj infanterion!
En kvin aŭ ses jaroj hotelisto Georges fariĝis riĉa viro. Li posedis multajn herbejojn, fruktarbejojn, domojn kaj monerojn, ĉar por ĉiuj tiuj homoj, alvenantaj el Germanio, Svisio, Rusio, Pollando aŭ el alia lando, ne gravis la elspezo de kelkaj manplenoj da oro, disŝutitaj laŭlonge de la grandaj vojoj. Ĉiuj estis nobeloj, por kiuj estis iel ajn honoro nenion ŝpari.
De mateno ĝis vespero, kaj eĉ dum la nokto, la hotelo La Ruĝa Bovo servadis brilajn manĝojn. Tra la altaj fenestroj de la teretaĝo oni vidis nur grandajn blankajn tablotukojn, brilantajn pro arĝentaĵoj, kovritaj per ĉasaĵoj, fiŝajoj kaj aliaj maloftaj manĝajoj, ĉirkaŭ kiuj la vojaĝistoj venis sidiĝi flankĉeflanken. De la granda korto malantaŭ la hotelo oni aŭdis nur la henadon de ĉevaloj, la kriadon de postiljonoj, la ridadon de servistinoj, la ruliĝadon de veturiloj alvenantaj kaj forirantaj tra la altaj veturilpordegoj. Ha! La hotelo La Ruĝa Bovo neniam konis aŭ konos tian prosperan tempon!
Oni ankaŭ vidis tie halti homojn el la urbo, kiujn oni konis el la tempo, kiam ili serĉis sekan lignon en la arbaroj aŭ plukis la sterkon de la ĉevaloj de sur la grandaj vojoj. Ili fariĝis generaloj, koloneloj, komandantoj, unu el mil, pro tio ke ili kuraĝe bataladis en ĉiuj landoj de la mondo.
La maljuna Melĥior kun sia ĉapo el nigra silko metita sur siajn larĝajn harkovritajn orelojn, siaj malstreĉaj palpebroj, sia nazo pinĉita per grandaj kornaj okulglasoj kaj siaj kunpremitaj lipoj, ne povis reteni sin demeti sur la labortablo sian lupeon kaj kontrollilon kaj ĵeti fojfoje rigardon al la gastejo, precipe kiam la fortaj vipobatoj de la postiljonoj, kun iliaj pezaj botoj, ilia malgranda ĵaketo kaj kanaba peruko kovranta la nukon, resonis en la eĥoj de la remparoj, anoncante iun novan gravan personon. Tiam li fariĝis tre atenta, kaj de tempo al tempo mi aŭdis lin ekkrii:
«Hej! Tio estas la filo de la tegmentkovristo Jakob, de la maljuna vestflikistino Marianne, aŭ de la barelfaristo Franz Sepel! Li faris grandan karieron… Jen li estas nun kolonelo kaj barono de la franca imperio. Kial do li ne haltas ĉe sia patro, kiu loĝas tie proksime en la Strato de la Kapuĉenoj?»
Sed kiam li vidis ilin iri tra la strato kaj premi la manon dekstre kaj maldekstre al homoj kiuj konis lin, lia vizaĝo ŝanĝiĝis. Li sekigis la okulojn per sia granda kvadratita naztuko kaj murmuris:
«Tio plezurigos la povran Annette! Bone, bone! Li ne estas malhumila, tiu junulo, sed kuraĝa viro. Nur se kuglo baldaŭ ne forprenos lin!»
Unuj preteriris kvazaŭ hontemaj pri tio, ke ili rekonis sian neston. Aliaj fiere trapaŝis sian urbeton por iri saluti sian fratinon aŭ kuzinon. Pri tiuj ĉi ĉiuj parolis: oni dirus, ke la tuta Falsburgo portis iliajn krucojn kaj epoletojn. La aliajn oni malŝatis same multe kaj eĉ pli kiam ili paŝadis sur la granda vojo.
Preskaŭ ĉiumonate oni kantis la Te Deum[5] pro ia nova venko, kaj la kanono de la arsenalo tondrigis siajn dudek unu pafojn, kiuj tremigis ĉies koron. Dum la ok tagoj kiuj sekvis, ĉiuj familioj estis maltrankvilaj, ĉefe la povraj maljunaj virinoj, kiuj senpacience atendis leteron. Kiam la unua alvenis, la tuta urbo eksciis tion: «Tiu aŭ tiu ĉi patrino ricevis novaĵon pri Jakob aŭ Klaus!» Kaj ĉiuj aliaj kuris al ŝia domo por ekscii, ĉu li ne diris ion pri ilia Josef aŭ Johann.
Mi ne parolas pri la promocioj nek pri la mortaktoj. Ĉe la promocioj ĉiuj kredis, ke necesas antstataŭigi la mortigitojn. Sed la mortaktojn la gepatroj atendis plorante, ĉar tiuj ne venis tuj, iafoje eĉ tute ne venis, sed la povraj gemaljunuloj ĉiam plu esperis pensante: «Eble nia filo estas militkaptito… Kiam oni faros pacon, li revenos… Kiom da ili jam revenis, kiujn oni kredis jam mortintaj!» Nu, oni neniam faros pacon. Kiam unu milito finiĝas, oni komencas alian. Ĉiam io mankas al ni, jen flanke de Rusio, jen flanke de Hispanio aŭ de alia lando. La imperiestro neniam estis kontenta.
Ofte, kiam la regimentoj pasis tra la urbo, la grandan kapoton refalditan sur la koksojn, la sakon sur la dorso, la altajn gamaŝojn atinantajn la genuojn kaj la fusilon portatan laŭ-plaĉe, plirapidigante la paŝojn, jen kovritaj per koto, jen grizaj pro polvo, patro[6] Melĥior, rigardante tiun defilon, ofte demandis min reve:
«Diru, Josef, kiom da ili viaopinie ni jam vidis preteriri tiamaniere ekde 1804?»
«Ho, mi ne scias, sinjoro Gulden,» mi respondis al li, «almenaŭ kvarcent aŭ kvincent mil.»
«Jes… Almenaŭ!» li diris. «Kaj kiom da ili vi jam vidis reveni?»
Tiam mi komprenis, kion li volis diri, kaj mi respondis:
«Eble ili revenas tra Mainz aŭ tra alia vojo… Alie ne eblas.»
Sed li skuis la kapon kaj diris:
«Tiuj kiujn ni ne vidis reveni, estas mortintaj, kiel centoj kaj centoj da miloj ankoraŭ mortos, se la bona Dio ne kompatos nin, ĉar la imperiestro ŝatas nur militi! Li jam verŝis pli da sango por doni kronojn al siaj fratoj, ol nia Granda Revolucio[7] por defendi la Homajn Rajtojn.»
Tiam ni rekomencis labori, sed la konsideroj de sinjoro Gulden donis al mi multon pripensendan. Mi ja lamis iomete per mia maldekstra kruro, sed tiom da aliaj kiuj havis fizikan mankon, tamen ricevis sian marsordonon!
Tiaj pensoj kuris tra mia kapo, kaj kiam mi longe pensadis pri tio, mi ekhavis grandan ĉagrenon. Tio ĉi ŝajnis al mi terura, ne nur ĉar mi ne ŝatias militon, sed ankaŭ ĉar mi volis edziĝi al mia kuzino Trinel de la vilaĝo Quatre-Vents[8]. Iasence ni estis edukitaj kune. Ne eblis vidi pli freŝan kaj pli ĉarman knabinon. Ŝi estis blonda, havis belajn bluajn okulojn, rozkoloran vangojn kaj dentojn blankajn kiel lakto. Ŝi estis en si sia dekoka jaro. Mi mem estis deknaŭjara, kaj onklino Gredel[9] ŝajnis tre kontenta vidi min veni ĉiun dimanĉon frumatene por matenmanĝi kaj tagmanĝi kun ili.
Tiam Trinel kaj mi iris en la furktarbejon malantaŭ la domo. Ni mordis en la saman pomon kaj la saman piron. Ni estis la plej feliĉaj homoj en la mondo.
Mi kondukis Trinel al la alta meso kaj al la vesproj, kaj dum la kermeso ŝi ne forlasis mian brakon kaj rifuzis danci kun la aliaj knaboj de la vilaĝo. Iuj sciis, ke ni estas geedziĝontaj iutage. Sed se mi havus la malfeliĉon devi irii al la armeo, ĉio estus finita. Mi deziris esti milfoje pli lama, ĉar en tiu tempo oni unue prenis la fraŭlojn, kaj tiam la edziĝintajn virojn sen infanoj, kaj nevole mi pensis: «Ĉu lamuloj valoras malpli ol edziĝintaj viroj? Ĉu oni ne povus meti min en la kavalerion?» Tiu penso malĝojigis min: jam mi volus eskapi al mia devo.
Sed ĉefe en 1812, komence de la milito kontraŭ Rusio, mia timo pligrandiĝis. Ekde la monato februaro ĝis la fino de majo ni vidis ĉiutage preteriri unu regimenton post la alia: dragonojn, kirasulojn, karabenistojn, husarojn, lancistojn de ĉiu koloro, artilerion, municiĉarojn, ambulancojn, veturilojn kun vivrimedoj, seninterrompe, kiel fluantan riveron, kies fino ne videblis.
Mi ankoraŭ memoras, ke tio komenciĝis per grenadistoj, kiuj kondukis ĉaregojn tiratajn de bovoj. Tiuj bovoj anstataŭis ĉevalojn por servi poste kiel nutraĵo, kiam oni estos eluzinta la municion. Ĉiuj diris: «Kia bona ideo! Kiam la grenadistoj ne plu povos nutri la bovojn, la bovoj nutros la grenadistojn!» Malfeliĉe tiuj kiuj diris tion, ne sciis, ke la bovoj jam havis eluzintajn kornojn, pendantajn lipojn, elorbiĝintajn okulojn, la kolon premitan inter la ŝultrojn, kaj ke de ili restis nur la haŭto kaj la ostoj. Dum tri semajnoj pasadis tiuspecaj bestoj, ĉiuj disŝiritaj per bajonetpikoj. Ili eĉ ne povis iri dek mejlojn trans Rejno. Viando fariĝis malmultekosta, ĉar oni buĉadis multajn da tiaj bestoj, sed malmultaj homoj volis aĉeti la viandon, kiu estis malsaniga.
Post tio ni vidis preterpasi nur lancojn, sabrojn kaj kaskojn. Ĉio eniris tra la Franca Pordego, transiris la Armilplacon, laŭirante la grandan vojon, kaj eliris tra la Germana Pordego.
Finfine, la 10-an de majo de tiu jaro 1812-a, frue en la mateno, la kanonoj de la arsenalo anoncis la mastron de ĉio. Mi ankoraŭ dormis, kiam la unua pafego resonis, tremigante la vitretojn de mia ĉambro kiel tamburojn, kaj preskaŭ samtempe sinjoro Gulden, portante kandelon, malfermis la pordon, dirante:
«Ellitiĝu, Josef… Jen li estas!»
Ni malfermis la fenestron. En plena nokto mi vidis proksimiĝi je granda troto tra la Franca Pordego proksimume centon de dragonoj, el kiuj, pluraj portis torĉon. Ili pasadis kun terura ruliĝado kaj trotado. Iliaj lumoj dancadis kontraŭ la fasadoj de la domoj kiel flamoj, kaj el ĉiuj fenfestroj oni aŭdis senfinajn kriojn: «Vivu la Imperiestro! Vivu la Imperiestro!»
Mi rigardis la veturilon, kiam ĉevalo stumblis kontraŭ la fosto de la buĉejo Klein, al kiu oni kutime ligis la bovojn. La dragono falis kiel ŝtono kun disetenditaj kruroj. Lia kasko ruliĝis en la defluejon, kaj preskaŭ samtempe kapo kliniĝis el la veturilo por vidi, kio okazas: dika, grasa, pala kapo kun tufo da haroj sur la frunto. Estis imperiestro Napoleono Bonaparte. Li tenis unu manon levita, kvazaŭ por preni pinĉon da flartabako, kaj diris kelkajn vortojn. La oficiro kiu galopadis flanke de la kaleŝpordo, kliniĝis por respondi lin. Li snufis sin pinĉon da tabako, kaj la kaleŝo deturniĝis malantaŭ la stratangulon, dum la kanono tondradis.
Jen ĉio kion mi vidis.
La imperiestro ne haltis en Falsburgo. Dum li jam rapidis sur la vojo al Saverne, la kanono sputis sian lastan pafon. Tiam denove ekregis silento. La gardostarantoj ĉe la Franca Pordego relevis la ponton, kaj la maljuna horloĝisto diris al mi:
«Ĉu vi vidis lin?»
«Jes, sinjoro Gulden.»
«Nu,» li diris, «tiu viro tenas en siaj manoj la vivon de ĉiuj. Li bezonas nur blovi kontraŭ nin, kaj estus finite. Ni benu la ĉielon, ke li ne estas malbona, ĉar alie ni vidus terurajn aferojn kiel en la tempo de la sovaĝaj reĝoj.»
Li ŝajnis tute revema. Post minuto da pensado li aldiris:
«Vi povas reenlitiĝi, Josef. Jen sonas la tria.»
Li reiris en sian ĉambron, kaj mi rekuŝiĝis sur mian liton. La profunda silento, kiu regis nun ekstere, ŝajnis al mi eksterordinara post tiu tumulto, kaj ĝis la aŭroro mi ne ĉesis revadi pri la imperiestro. Mi pensis ankaŭ pri la dragono, kaj mi deziris ekscii, ĉu li mortis per la falo. La morgaŭon ni eksciis, ke oni transportis lin al la hospitalo kaj ke li baldaŭ forlasos ĝin.
Ekde tiu tago ĝis la fino de la monato septembro oni ofte kantis la Te Deum en la preĝejo, kaj ĉiufoje oni pafis dudek unu fojojn per la kanono pro iu aŭ alia nova venko. Tio okazis preskaŭ ĉiam en la mateno. Sinjoro Gulden tuj ekkriis:
«He, Josef! Ankoraŭ unu batalo kiun ni gajnis! Kvindek mil viroj surtere, dudek kvin flagoj, cent fajrobuŝoj! Ĉio iras glate!… Ĉio iras glate!… Nun restas nur farenda nova konskripcio por anstataŭigi tiujn kiuj mortis!»
Li puŝmalfermis mian pordon, kaj mi vidis lin tute griza, tute kalva, en sia ĉemizmanikoj kun nuda kolo, dum li lavis sian vizaĝon super pelvo.
«Ĉu vi kredas, sinjoro Gulden,» mi demandis kun granda ĝeno, «ke oni ankaŭ prenos lamulojn?»
«Ne, ne,» li respondis bonkore, «ne timu, mia infano: vi vere ne povus servi. Cetere ni aranĝos tion. Nur bone laboru, kaj ne maltrankviliĝu pri la resto.»
Li vidis mian maltrankvilecon, kaj tio dolorigis lin. Mi neniam renkontis pli bonkoran viron ol lin. Tiam li vestis sin por iri streĉi la horloĝojn en la urbo: tiujn de la sinjoro urbestro, kaj de aliaj gravaj personoj. Mi restis en la domo.
Sinjoro Gulden revenis nur post la Te Deum. Li deprenis sian grandan avelkoloran mantelon, rekaŝis sian perukon en la skatolon kaj denove metis sian silkan ĉapon sur la orelojn, dirante:
«La Granda Armeo estas en Vilno – aŭ en Smolensk – mi ĵus eksciis tion de la sinjoro komandanto. Bonvolu Dio, ke ni venku ankaŭ tiun ĉi fojon kaj ke oni faru pacon, ju pli baldaŭ, des pli bone, ĉar milito estas io terura.»
Mi pensis ankaŭ, ke, se ni havus pacon, oni ne bezonus tiom da viroj, kaj ke mi povus edziĝi al mia kara Trinel. Ĉiu povas imagi, kiom da deziroj mi formulis por la gloro de la imperiestro!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.