La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX

Venis vintro. Estis vintro kun multa pluvo, miksita per neĝo kaj vento. La tegmentoj ankoraŭ ne havis defluilojn tiutempe, tiel ke la pluvo, falanta de la tegoloj, estis forblovata de la vento ĝis meze de la stratoj. Oni aŭdis tiun plaŭdadon la tutan tagon, dum la stovo muĝis kaj Trinel turniĝis ĉirkaŭ ni, gardante la fajron kaj levante la kovrilojn de la kaseroloj, aŭ sidis malantaŭ sia ŝpinilo, mallaŭte kantante. Patro Gulden kaj mi estis tiel kutimiĝintaj al tiu ekzisto, ke ni faris nian laboron iel sen pensi pri ĝi. Ni havis plu nenion pri kio maltrankviliĝi. La tablo estis kovrita kaj la tagmanĝo servita, ĝuste kiam sonis la tagmezo. Estis agrabla familia vivo.

La vesperon sinjoro Gulden eliris post la manĝo legi la gazeton en la kafejo de Hoffmann, surmetinte sian malnovan mantelon sur la ŝultrojn kaj tirante sian grandan ĉapon el vulpofelo ĝis sur la nuko. Malgraŭ tio, ofte, vespere post la deka, kiam ni jam estis enlitiĝintaj, ni aŭdis lin reveni tusante kaj kun malsekaj piedoj. Trinel diris al mi:

«Jen li nun tusas. Li pensas, ke li estas enkoraŭ juna kiel je sia dudeka jaro.»

Kaj la sekvan matenon ŝi ne hezitis fari al li riproĉojn.

«Sinjoro Gulden,» ŝi diris, «vi ne estas prudenta: vi forte malvarmumis, sed tamen vi eliras ĉiuvespere.»

«He! Kion vi volas, mia infano. Mi kutimas legi la gazetojn. Estas pli forta ol mi mem. Mi volas scii, kion diras Benjamin Constant kaj la aliaj. Estas kvazaŭ dua vivo, kaj tre ofte mi pensas: ‘Ili devus ankoraŭ paroli pri tiu aŭ tiu alia afero… Se Melĥior Gulden estus tie, li reklamacius ankaŭ pri tiu aŭ tiu alia ĉapitro, kaj tio certe produktus grandan efekton.»

Tiam li ekridis, skuante la kapon, kaj diris:

«Ĉiu kredas, ke li havas pli da sprito kaj prudento ol la aliaj, sed Benjamin Constant ĉiam plaĉas al mi.»

Ni ne sciis, kion respondi, ĉar lia amo al la gazetoj estis tro granda. Iutage Trinel diris al li:

«Sonjoro Gulden, ĉar vi nun deziras scii ĉiujn novaĵojn, tio ne estas kaŭzo malsanigi vin. Vi devas nur agi kiel la maljuna ĉarpentisto Carabin. La antaŭan semajnon li faris interkonsenton kun patro Hoffmann, kiu sendas al li la ĵurnalon post la sepa – kiam la aliaj jam legis ĝin – por tri frankoj monate. Tiamaniere Carabin scias ĉion kio okazas sen fari klopodojn, kaj lia edzino, la maljuna Bével ankaŭ. Ili babilas inter si pri tiuj aferoj ĉe la farejo kaj disputas kune. Jen kion vi devus fari.»

«He! Vi scias, Trinel, tio estas bona ideo!» diris sinjoro Gulden. «Jes, sed tri frankoj!…»

«La tri frankoj estas nenio,» ŝi tiam diris. «La ĉefa afero estas ne malsaniĝi. Vi tusas ĉiuvespere kiel mizerulo, kaj tio ne povas daŭri.»

Tiuj vortoj tute ne kolerigis lin, sed kontraŭe ĝojigis lin, ĉar li vidis, ke nia afekcio por li igis nin tiel paroli kaj li devas kredi nin.

«Nu!» li diris. «Ni provos aranĝi la aferojn, kiel vi deziras. Des pli ke amaso da duonsoldaj oficiroj plenigas la gastejon de mateno ĝis vespero, ke ili transdonas la gazetojn unuj al la aliaj, kaj ke ofte necesas atendi du horojn por povi ekhavi unu. Jes, Trinel pravas.»

Kaj la saman tagon li iris paroli al patro Hoffman, tiel ke Michel, unu el la kelneroj de la gastejo, alportis al ni la gazeton ĉiuvespere post la sepa, kiam ni leviĝis de la tablo. Ĉiufoje kiam ni aŭdis lin supreniri, estis vera ĝojo por ni, kaj ĉiuj diris:

«Jen la gazeto!»

Ni leviĝis. Trinel rapidis forpreni la tablotukon kaj ordigi ĉion. Mi metis bonan ŝtipon en la stovon. Sinjoro Gouden eligis siajn okulvitrojn el la ujo, kaj dum Trinel ŝpinis kaj mi fumis mian pipon kiel maljuna soldato, rigardante kiel la flamoj dancis en la stovo, li legis por ni la novaĵojn de Parizo. Kian feliĉecon kaj kontentecon ni spertis, aŭdante Benjamin Constant kaj du aŭ tri aliajn subteni ĉion kion ni mem pensis, neniu povas imagi. Kelkfoje sinjoro Gulden devis interrompi la legadon por purigi la okulvitrojn, kaj Trinel tuj ekkriis:

«Kiel bone parolas tiuj homoj! Jen kio nomiĝas prudentaj homoj… Jes, ĉio kion ili subtenas, estas ĝusta, estas la pura vero.»

Ĉiu el ni aprobis. Nur patro Gulden pensis, ke il devus paroli ankoraŭ pri tio aŭ tio alia, sed ke la resto estas bona. Li reprenis sian legadon, kiu okupis nin ĝis la deka. Tiam oni enlitiĝis, pensante pri la aferoj kiujn oni aŭdis.

Ekstere la vento blovadis, kiel ĝi ofte blovas en Falsburgo. La ventomontriloj turniĝadis grincante sur sia stangeto, kaj la pluvo vipadis la murojn. Kaj ni, varmaj, aŭskultis tion, benante la Sinjoron, ĝis la dormo igis nin forgesi ĉion. Ha! Kiel bone oni dormas, kiam oni estas feliĉa, kiam oni havas pacon en la animo, forton, sanon, amon kaj respekton por ĉio kion oni amas! Kion pli oni povus deziri en la mondo? La tagoj, la semajnoj, la monatoj tiel pasis. Ni fariĝis se tiel diri politikistoj, kaj kiam la ministroj estis parolontaj, ni pensis anticipe:

«Ha, la friponoj, ili ĉiuj volas trompi nin… Ha, malbona speco… Oni devus forpeli vin!»

Ĉefe Trinel ne povis toleri tiujn homojn, kaj kiam patrino Gredel venis paroli kun ni kiel antaŭe pri nia bona reĝo Ludoviko XVIII, ni lasis ŝin paroli pro respekto, kompatante ŝin, ĉar ŝi estis tiel blinda koncerne la aferojn de la lando.

Necesas ankaŭ agnoski, ke tiuj elmigrintoj, ministroj kaj princoj kondutis kontraŭ ni kiel veraj impudentuloj. Se Monsinjoro la Grafo de Artezio kaj liaj filoj estis metintaj sin ĉekapen de la vendeanoj kaj bretonoj[63], se ili estus marŝintaj al Parizo kaj forportintaj la venkon, ili pravus diri al ni: «Ni estas viaj mastroj kaj ni donos al vi la leĝojn.» Sed forpelite kaj poste rekondukite ĉe nin far la prusoj kaj rusoj, ili nur humiligis nin. Jen kio estis malestiminda! Ju pli mi maljuniĝas, des pli mi estas konvinkita, ke tio estas honto!

Zebedeus ankaŭ venis de tempo al tempo viziti nin, kaj li sciis ĉion kion ni legis en la gazetoj. Li la unua sciigis al ni, ke generalo Vandamme estis forpelita el la ĉeesto de la reĝo. Tiun maljunan soldaton, kiu revenis el la rusaj malliberejoj kaj kiun la tuta armeo respektis malgraŭ lia malfeliĉo apud Kulm, ili kondukis eksteren, dirante al li, ke tie ne estis lia loko. Vandamme estis kolonelo de regimento en Falsburgo kaj la tuta urbo konis lin. Oni ne povas imagi la indignon de la honestaj homoj, aŭdante tiun novaĵon.

Zebedeus ankaŭ rakontis nin, ke oni faris procesojn al la duonsoldaj generaloj, kaj ke oni ŝtelis iliajn leterojn en la poŝtoficejo por povi konsideri ilin kiel perfidulojn. Iom poste li diris al ni, ke oni forsendos la filinojn de la eksoficiroj, kiuj troviĝis en la lernejo Saint-Denis, donante al iliaj patroj pension de ducent frankoj, kaj poste ke la elmigrintoj solaj volas havi la rajton meti siajn filojn en la lernejojn Saint-Cyr kaj la Flèche por eliri kiel oficiroj, dum la popolo restos soldato je kvin centimoj tage en eterno!

La gazetoj rakontis la samajn aferojn, sed Zebedeus sciis multajn aliajn detalojn. La lastaj soldatoj sciis ĉion. Mi neniam povus prezenti al vi la figuron de Zebedeus, sidanta malantaŭ la stovo, tenante la nigran finaĵon de sia pipo inter la dentoj, kiam li rakontis al ni tiujn mizerojn. Lia granda nazo paliĝis, lia vizaĝo tremetis ĉe la anguloj de liaj helgrizaj okuloj kaj de tempo al tempo li ŝajnigis ridi, murmurante:

«Bone!… Bone!…»

«Kaj kion la aliaj soldatoj pensas pri tio?» demandis patro Gulden.

«He! Ili pensas, ke estas bone. Kiam vi donis vian sangon al Francio dum dudek jaroj, kiam vi partoprenis en dek, dek kvin aŭ dudek militiroj, kiam vi ricevis tri galonojn kaj amason da vundoj, kaj kiam vi poste ekscias, ke oni forpelas viajn eksajn ĉefojn, ke oni metas iliajn filinojn sur la straton, kaj ke la filoj de tiuj homoj fariĝos viaj oficiroj por ĉiam, tio ĝojigas vin, patro Gulden,» li diris dum liaj vangoj tremetadis ĝis la oreloj.

«Sendube, sendube, tio estas malfeliĉiga,» diris sinjoro Gulden. «Sed ankoraŭ ĉiam ekzistas disciplino: la marŝaloj obeas al la ministroj, la oficiroj al la marŝaloj, kaj la soldatoj al la oficiroj.»

«Vi pravas,» respondis Zebedeus. «Sed jen oni batas la fermon.»

Li premis al ni la manon kaj rapidis al la kazerno.

La tuta vintro pasis tiumaniere La indigno kreskis de tago al tago. La urbo estis plena je duonsoldaj oficiroj, kiuj jam ne kuraĝis resti en Parizo: leŭtenantoj, kapitanoj, komandantoj, koloneloj de ĉiuj kavaleriaj kaj infanteriaj regimentoj, viroj kiuj vivis per pankrusto kaj glaseto da vino kaj estis tiom pli malfeliĉaj ĉar ili devis porti uniformon. Oni bildigu al si tiajn virojn kun kavaj vangoj, mallonge tonditaj haroj, brilantaj okuloj kaj longaj lipharoj en malnova kapoto, kies perditajn butonojn oni devis anstataŭigi. Oni bildigu ilin al si promenantaj triope, sesope, dekope sur la placo, la grandan bastonon kun spado pendantan de butontruo, la grandan dupintan ĉapelon ĉiam bone brositan traverse sur la ŝultroj, sed tiel taŭzitaj, tiel mizeraj, ke la ideo venas al oni, ke ili ne manĝas laŭ la kvarono de sia apetito. Oni tamen devis diri al si: «Jen la venkintoj de la bataloj apud Jemappes, Fleurus, Zürich, Hohenlinden, Marengo, Austerlitz, Friedland, Wagram… Tial ili fieras esti francoj, sed nek la grafo de Artezio, nek la duko de Berrio aŭ de Angulemo povas glori esti la kaŭzo de tiuj venkoj, sed ili estis. Kaj nun oni lasas ilin perei, oni rifuzas al ili eĉ la ĉiutagan panon kaj anstataŭigas ilin per elmigrintoj. Estas vere abomeninde.» Necesas havi nek prudenton, nek koron, nek senton de justeco por rekoni, ke tio estas kontraŭnatura.

Mi ne eltenis la vidon de tiuj malfeliĉuloj: tio turnis al mi la koron. Se oni servis, eĉ nur ses monatojn, oni ĉiam respektos siajn ĉefojn, tiujn kiujn oni vidis iri la unuaj renkonte al la malamika pafado. Mi hontis pro mia patrio, tial ke ĝi toleris tiajn maldignaĵojn.

Unu aferon mi neniam forgesos: fine de la monato januaro 1815 du el tiuj duonsoldaj oficiroj venis proponi al ni aĉeti superban horloĝon. Unu el ili estis granda, maldika viro kun jam griza kapo, konata sub la nomo kolonelo Falconette, kiu aperiis esti servinto en la infanterio. La alia, malgranda, korpulenta viro, kiun oni nomis komandanto Margarot kaj kiu konservis ankoraŭ la vangharojn de husaro. Povis esti la deka matene. Mi ankoraŭ vidas ilin eniri kun gravaj mienoj, la kolonelon kun alta kolumo, la alian kun la kapo retiriĝinta inter la ŝultrojn. Ilia horloĝo estis el oro, kun duobla pelveto kaj sonorilaro. Ĝi indikis la sekundojn kaj devis esti streĉita nur ĉiu-semajne. Mi neniam vidis tiel belan objekton. Dum sinjoro Gulden ekzamenis la horloĝon, mi turnis min sur mia seĝo kaj rigardis tiujn virojn, kiuj ŝajnis havi grandan bezonon je mono. Ĉefe la husaro kun sia bruna osteca vizaĝo, siaj longaj rufaj lipharoj, malgrandaj brunaj okuloj, larĝaj ŝultroj kaj longaj brakoj, kiuj pendis ĝis la genuoj, inspiris al mi grandan respekton. Mi pensis: «Kiam tiu ĉi tenis sian husarsabron fine de sia brako, ĝi sendube iris tre foren. Liaj malgrandaj okuloj sendube brilis sub liaj densaj brovoj. Defendo kaj kontraŭatako sendube okazis fulmorapide.» Mi imagis lin dum atako, duone kaŝita malantaŭ la kapo de sia ĉevalo, la sabropinton antaŭen, tiel ke mia admiro por li ankoraŭ kreskis.

Subite mi rememoris, ke komandanto Margarot kaj kolonelo Falconette mortigis en duelo rusajn kaj aŭstrajn oficirojn malantaŭ la Verda Arbo, kaj ke nia tuta urbo parolis nur pri ili antaŭ kvar aŭ kvin monatoj, kiam trapasis la aliancanoj. Ankaŭ la grandulo kun sia kolumo sen ĉemizo, grizaj tempioj kaj malvarma mieno, ŝajnis al mi tre repektinda.

Mi atendis kion patro Gulden estis dironta pri ilia horloĝo. Li ne levis la okulojn, rigardante ĝin kun profunda admiro, dum tiuj du viroj trankvile atendis, sed kiel homoj kiuj suferas pro tio, ke ili jam ne povas kaŝi sian ĝenon.

Finfine sinjoro Gulden turnis sin kaj diris al ili:

«Tio ĉi, sinjoroj, estas objekto de grandega beleco. Estas io kion oni povus nomi horloĝo de princo.»

«Sendube,» respondis la husaro, «ĉar mi efektive ricevis ĝin de princo post la batalo apud Rabbe.»

Li ĵetis rigardon al la alia, kiu diris nenion.

Sinjoro Gulden, tiam rigardante ilin, rimarkis, ke ili estas en granda bezono de mono. Li deprenis sian ĉapon el nigra silko, malrapide leviĝis kaj diris:

«Sinjoroj, ne ofendiĝu pro tio kion mi diros al vi. Kiel vi mi estas veterano, ĉar mi servis Francion sub la Respubliko, kaj mi kredas, ke la fakto esti devigata vendi tiuspecan objekton vere ŝiras al vi la koron, ĉar tiu ĉi objekto rememorigas vin pri bela ago en via vivo kaj pri ĉefo kiu estas kara al ni.»

Mi neniam aŭdis patron Gulden paroli kun tia tenereco, lian kalvan kapon malĝoje klinitan kaj la okulojn direktitajn teren kvazaŭ pôr ne vidi la doloron de tiuj al kiuj li parolis. La komandanto fariĝis tute ruĝa, liaj okuloj ŝajnis malklaraj, kaj liaj grandaj manoj tremetis. La kolonelo estis pala kiel mortinto. Mi estus volinta eliri.

Tiam sinjoro Gulden diris:

«Tiu horloĝo valoras pli ol mil frankojn. Mi ne havas tiun sumon sub la mano, kaj cetere vi sendube multe bedaŭrus disiĝi de tia valora memoraĵo. Jen do kion mi ofertas al vi: mi metos la horloĝon, se vi konsentos, en mian montrofenestron. Ĝi ĉiam restos via propraĵo, kaj mi nun antaŭpagas al vi ducent frankojn, kiujn vi redonos al mi, reprenante ĝin.»

«Vi estas bona patrioto!» ekkriis la komandanto. Colin jam diris tion al ni… Ha, sinjoro! Mi neniam forgesos la servon kiun vi faras al mi…

Princo Eŭgenio[64] donis al mi tiun horloĝon pro eksterordinara ago sur la batalkampo. Mi amas ĝin kiel mian propran sangon, sed la mizero devigas min…»

«Komandanto…» diris la alia, tute pala.

Sed la husaro ne volis aŭskulti lin kaj ekkriis, forigante lin per brako:

«Ne, kolonelo, lasu min… Ni estas inter ni… Maljuna soldato povas kompreni nin. Sinjoro, oni malsatigas nin!… Oni traktas nin, kvazaŭ ni estus kozakoj!… Oni estas tro malkuraĝa por pafmortigi nin!…»

Li plenigis la domon per siaj krioj. Mi kuris al Trinel en la kuirejo por ne vidi tiun tristan spektaklon. Sinjoro Gulden trankviligis lin. Ni aŭdis lin diri:

«Jes, sinjoro, mi scias tion,» li diris, «mi metas min en vian pozicion…»

«Ek, Margarot, trankviliĝu!» diris la kolonelo.

Sed la komandanto rifuzis trankviliĝi. Liaj krioj daŭris preskaŭ kvaronhoron. Fine ni aŭdis sinjoron Gulden nombri la monerojn kaj la husaron diri al li:

«Dankon, sinjoro, dankon! Se iam la okazo prezentiĝos, komandanto Margarot rememoros vian bonan agon.»

Tiam la pordo malfermiĝis kaj ili malsupreniris la ŝtuparon, kio multe malpezigis nin, Trinel kaj min, ĉar ni estis ŝokitaj. Ni reeniris la ĉambron. Sinjoro Gulden, kiu elkondukis la oficirojn, preskaŭ tuj resupreniris nudkapa. Li estis emociita.

«Tiuj malfeliĉuloj pravas,» li diris, resurmetante sian ĉapon. «La konduto de la registaro kontraŭ ili estas terura. Sed frue aŭ malfrue ĝi pagos por tiu sinteno.»

La reston de tiu tago ni malĝojis. Sinjoro Gulden tamen eksplikis al mi la belecojn de tiu horloĝo kaj diris al mi, ke oni devus ĉiam havi tiajn modelojn antaŭ la okuloj. Tiam ni pendigis ĝin en nia montrofenestro.

Ekde tiu momento la ideo ne plu forlasis min, ke tio finiĝos malbone kaj ke la elmigrintoj, eĉ se ili ĉesus fari tiujn aferojn, jam faris tro. Mi ĉiam aŭdis la voĉon de la komandanto krii en nia ĉambro, ke oni kondutas kontraŭ la armeo kvazaŭ kontraŭ kozakoj! La memoro pri la procesioj, pentofaroj kaj predikoj pri la dudekkvinjara ribelo, la restituo de la naciaj propraĵoj, la riparo de la monaĥejoj kaj la resto…ĉio ĉi ŝajnis al mi terura miksaĵo, kiu estis sendube produktonta nenion bonan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.