La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Oni bruligis fajron sur la monteto antaŭ la vilaĝo Gross-Gorschen. Taĉmento malsupreniris tien kaj revenis kun kvin aŭ ses maljunajn bovinojn por fari supon. Sed ni estis tiel lacaj, ke la plej multaj prefris dormi al manĝi.
Aliaj regimentoj alvenis kun kanonoj kaj municio. Je la dek-unua ni estis dek aŭ dek du mil viroj: la tuta divizio de Souham. La generalo kaj la oficiroj-ordonportistoj troviĝis en granda muelejo maldekstre apud fluejo kiun oni nomis Floss-Graben. La gardostarantoj disstariĝis ĉirkaŭ la monteto je distanco de fusilpafo.
Fine ankaŭ mi ekdormis pro granda laceco. Sed ĉiun horon mi vekiĝis, kaj malantaŭ ni, en la direkto de la malnova vojo, kiu iras de la malnova ponto de Poserna, mi aŭdis grandan bruon tra la nokto: ruliĝado de veturiloj, kanonoj kaj municiĉaroj, kiuj supreniris kaj malsupreniris meze de silento.
Serĝento Pinto ne ne dormis. Li fumis sian pipon, sekigante siajn piedojn apud la fajro. Ĉiufoje kiam iu el ni moviĝis kaj volis paroli, li demandis: «Nu, rekruto?»
Sed oni ŝajnigis aŭdi nenion, returnis sin oscedante kaj reendormiĝis.
La horloĝo de Gross-Gorschen resonigis kvin batojn, kiam mi vekiĝis. La ostoj de miaj femuroj kaj lumboj estis kvazaŭ rompitaj pro la longa marŝado tra la koto. Tamen, apogante min sur la grundo, mi sukcesis sidiĝi por varmigi min, ĉar al mi estis malvarme. La fajroj fumis. De ili restis nur cindroj kaj kelkaj braĝoj. La serĝento, starante, rigardis la blankan ebenaĵon, super kiu la suno desegnis kelkajn orajn liniojn.
Ĉiuj dormis ĉirkaŭ ni, unuj sur la dorso, aliaj sur ŝultro, la piedojn turnitajn al la fajro. Pluraj ronkis aŭ sonĝis laŭtvoĉe.
La serĝento, vidante min vekiĝinta, venis preni braĝon, tenis ĝin sur sia pipo kaj, tirante diris:
«Nu, fusilisto Seitz, ni troviĝas do nun en la ariergardo.»
Mi ne komprenis, kion li volas diri.
«Ĉu tio mirigas vin, rekruto?» li demandis.
«Estas tamen sufiĉe klare. Ni ne moviĝis, sed la armeo faris duonturnon. Hieraŭ ĝi ests tie, antaŭ ni, apud Rippach. Nin ĝi estas malantaŭ ni, apud Lutzen. Anstataŭ esti la kapo, ni estas nun la vosto.»
Kaj malice palpebrumante, li tiris du aŭ tri nubetojn el sia pipo.
«Kaj kion ni gajnis per tio?» mi demandis.
«Ni gajnis per tio, ke ni alvenos la unuaj en Leipzig kaj falos sur la prusojn,» li respondis. «Poste vi komprenos tion, rekruto.»
Tiam mi ekstaris por rigardi la pejzaĝon, kaj mi vidis antaŭ ni grandan marĉan ebenaĵon, tra kiu fluadis la rojo Gruna kaj la fosaĵo Floss-Graben. Kelkaj malgrandaj montetoj superis la bordojn de la fluejoj, kaj malantaŭe pasis larĝa rivero, pri kiu la serĝento diris al mi, ke estas Elster. Matenaj nebuloj etendiĝis super tio ĉi.
Turniĝante, mi ekvidis malantaŭ ni en la valo la pintojn de la preĝejturo de Gross-Gorschen, kaj pli fore, dekstre kaj maldekstre, kvin aŭ ses vilaĝetojn, konstruitajn en la kavaĵoj inter la montetoj, ĉar estis regiono de montetoj. Estis la vilaĝoj Kaya, Eisdorf, Starsidel, Rahna, Klein-Gorschen kaj Gross-Gorschen, kiun mi jam konis. Ili situas ĉeborde de lagetoj. Gross-Gorschen, kie ni bivakis, estis la plej proksima al la ebenaĵo en la direkto de Elster. La plej proksima estis Kaya, malantaŭ kiu pasas la granda vojo de Lutzen al Leipzig. Oni ne vidis aliajn fajroj sur la montetoj ol tiujn de nia divizio, sed la tuta 32-a korpuso okupis la vilaĝon, kaj la stabejo troviĝis en Kaya.
Je la sesa la tamburistoj batis la veksignalon, la trupetoj de la surĉevalaj artilerianoj kaj tiuj de la armetrajno ankaŭ resonis. Oni descendis al la vilaĝo, unuj por serĉi lignon, aliaj por alporti fojnon kaj pajlon. Alvenis municiĉaroj, kaj oni distribuis panon kaj kartoĉojn. Ni devis resti tie por lasi defili la armeon al Leipzig. Jen kial serĝento Pinto al mi diris, ke ni estos la ariergardo.
Ankaŭ du kantinistinoj alvenis de la vilaĝo, kaj ĉar mi havis akoraŭ kvin monerojn de po ses pundoj, mi oferis glaseton al Klipfel kaj Zebedeus por forpeli la nebulojn de la nokto. Mi ankaŭ permesis al mi oferi unu al serĝento Pinto, kiu akceptis dirante, ke brando post pano varmigas la koron.
Mi estis tre kontentaj, ĉar neniu el ni atendis la teruraĵojn kiuj estis okazontaj tiun tagon. Oni kredis, ke la rusoj kaj prusoj troviĝis tre malproksime de ni malantaŭ la rojo Gruna, sed ili sciis, kie ni estas. Kaj subite, je la deka, generalo Souham, meze de siaj oficiroj, rapide suprenrajdis la deklivon: tie li eksciis ion tre gravan. Ĝuste en tiu momento mi gardostaris apud la fusilkradoj. Ŝajnis al mi, ke mi ankoraŭ vidas lin kun lia griza kapo kaj lia granda ĉapelo orlita per blanko, grimpi sur la supron de la monteto, eltiri longan lornon kaj rigardi kaj tiam rapide reveni kaj descendi al la vilaĝo, kriante, ke oni batu la apelon.
Tiam ĉiuj gardostarantoj retiriĝis, kaj Zebedeus, kiu havis okulojn de aglo, diris:
«Mi ja vidas tie for apud Elster homamasojn kiuj moviĝas… Kaj eĉ estas iuj kiuj proksimiĝas bonorde, kaj aliaj kiuj eliras el la marĉoj trans tri pontoj. Kia pluvado, se tio ĉi falos sur nian dorson!»
«Tio,» diris serĝento Pinto, la nazon supren kaj manon kiel vizieron super la okuloj, «estas la komenco de la batalo, aŭ mi komprenas nenion pri milito. Dum nia armeo marŝadas al Leipzig kaj etendiĝas sur distanco de tri mejloj, tiuj rusaj kaj prusaj friponoj volas ataki nin en la flanko per ĉiuj iliaj trupoj kaj tranĉi nin en du. Tio estas bona plano iliaflanke: ĉiujn tagojn ili lernas pli kaj pli la ruzojn de milito.»
«Sed kion ni faros?» demandis Klipfel.
«Estas tute simple,» respondis la serĝento. «Ni estas ĉi tie dek ĝis dek kvin mil viroj kun la maljuna Souham, kiu neniam retroiras unu paŝon. Ni estos starantaj kiel najloj, unu kontraŭ ses aŭ sep, ĝis la imperiestro estos informita pri la situacio kaj revenos helpi nin. Jen la oficiroj-ordonportistoj jam forgalopas.»
Estis vere: kvin aŭ ses oficiroj transiris la ebenaĵon de Lutzen malantaŭ ni en la direkto de Leipzig. Ili rajdis kiel vento, kaj mi petegis la Sinjoron doni al ili la favoron alveni ĝustatempe kaj sendi la tutan armeon helpe al ni. Ĉar ekscii, ke oni estas pereonta, estas terure, kaj mi ne deziras, eĉ al mia plej granda malamiko, troviĝi en simila situacio.
Serĝento Pinto ankaŭ diris al ni:
«Vi estas bonŝancaj, rekrutoj. Se vi eskapos el tio ĉi, vi povos poste glori vin pri tio, ke vi vidis ion grandiozan. Rigardu nur tiujn bluajn liniojn kiuj alproksimiĝas, la fusilon sur la ŝultro, laŭlonge de la fosaĵo Floss-Graben. Ĉiu linio estas regimento. Estas tridek da ili. Tio faras sesdek mil prusoj, sen kalkuli la vicojn de la kavalerianoj, kiuj estas eskadronoj, kaj maldekstre de ili, apud Rippach, tiuj aliaj, kiuj venas kaj brilas en la suno. Tio estas la dragonoj kaj kirasuloj de la rusa imperiestra gvardio. Mi unue vidis ilin en Austerlitz, kie ni bele aranĝis ilin. Estas ja dek ok ĝis dudek mil da ili. Malantaŭ tiuj amasoj da lancoj venas la bandoj de la kozakoj. Tiel post unu horo, ni havos la plezuron rigardi en la blankon de la okuloj de cent mil viroj, la plej obstinaj kiuj ekzistas en Rusio kaj Prusio. Estas, se tiel diri, batalo en kiu oni gajnas krucon, kaj se ni ne gajnas ĝin, ni devos neniam plu kalkuli je ĝi.
«Ĉu vi kredas, serĝento?» demandis Zebedeus, kiu neniam havis du klarajn ideojn en la kapo kaj jam imagis havi la krucon. Liaj okuloj brilis la okuloj de malsata besto, kiu ekvidas predon.
«Jes,» respondis la serĝento, «ĉar oni staros tre proksime unuj al al aliaj, kaj ni supozu, ke meze de la batalo oni vidas kolonelon, kanonon, flagon, ion okulfrapan, oni saltis sur ĝin tra batoj de bajoneto, sabro, ŝargobastono aŭ ion ajn kaj oni kaptas ĝin. Kaj se oni revenos, oni estos proponita.»
Kiam ili diris tion, la penso venis en mian kapon, ke la urbestro de Felsenbourg ricevis la krucon, ĉar li konduktis en veturiloj ornamitaj per girlandoj sian vilaĝon renkonte al Maria-Luiza, la nova imperiestrino, kantante malnovajn lieder[25], sed mi trovis lian manieron meriti la krucon multe pli facila ol tiun de serĝento Pinto.
Mi ne havis la tempon plu pripensi tion, ĉar ĉiuflanke oni batis la apelon. Ĉiu rapidis al la fusilkradoj de sia roto kaj prenis sian fusilon. La oficiroj ordigis nun ĉion por la batalo. Kanonoj alvenis en galopo, kiujn oni metis sur la supron ee iu monteto iomete malantaŭe, por ke la dorso de la deklivo servu al ni kial subteno. Ankaŭ la municiĉaroj alvenis.
Kaj pli malproksime, en la vilaĝoj Rahna, Kaya kaj Klein-Gorschen, ĉio moviĝis. Sed ni estis la unuaj sur kiujn tiu amaso estis falonta.
La malamiko haltis je duobla distanco de kanonatingo, kaj iliaj kavalerianoj svarmis centope ĉirkaŭ la deklivo por skolti nin. Nur vidante apud la fosaĝo Floss-Graben tiun kvanton da prusoj, kiuj nigrigis ĝiajn du bordojn kaj kies unuaj linioj komencis formi kolonojn, mi diris al mi mem.
«Tiun ĉi fojon, Josef, ĉio ests perdita, ĉio ests finita… Jam ne estas rimedo… Ĉio kion vi povas fari estas venĝi vin, defendi vin, kompati neniun… Defendu vin, defendu vin!»
Kiam mi pensis pri tio, generalo Chemineau sola preterpasis surĉevale antaŭ la batalfronto, kriante al ni:
«Formu kvadratojn!»
Ĉiuj oficiroj dekstre kaj maldekstre, antaŭe kaj malantaŭe, ripetis la saman ordonon. Oni formis kvar kvadratojn de po kvar batalionoj. Tiun ĉi fojon mi troviĝis en unu el la internaj linioj, kio plaĉis al mi, ĉar kompreneble mi opiniis, ke la prusoj, kiuj venis antaŭen en tri kolonoj, certe unue atakos la antaŭan flankon. Apenaŭ mi ekhavis tiun penson, vera hajlo de kugloj flugis tra la kvadraton. Samtempe la bruego de la kanonoj, kiujn la prusoj estis trenintaj sur la montetojn maldekstre, komencis tondri multe pli impone ol en Weissenfels: tio ne finiĝis! Sur tiu deklivo ili havis tridekon da grandaj pecoj. Laŭ tio oni povas imagi kiajn truojn ili faris! La kuglegoj siblis tra la aero, jen penetris tra la vicoj, jen en la grundon, kiun ili plugaĉis kun terura bruado.
Ankaŭ niaj kanonoj pafegis en maniero kiu malhelpis onin aŭdi la duonon de la siblado kaj ronkado de la aliaj. Sed tio servis al nenio. Kaj cetere, malbone efikis sur ni la kriado de la oficiroj, kiuj senĉese ordonis: «Densigu la vicojn! Densigu la viĉojn!»
Ni estis en eksterordinare densa nubo de fumo, ne plu povante pafi. Mi diris al mi mem: «Se ni restos ankoraŭ kvaronhoron ĉi tie, ni estos masakritaj sen povi defendi nin!». Tio ŝajnis al mi terure dura, kiam subite la unuaj kolonoj de la prusoj aperis inter la du montetoj, farante strangan bruegon, kvazaŭ inundo proksimiĝis. Tuj la unuaj tri vicoj de nia kvadrato ekpafis, kiam poste ankaŭ la du aliaj vicoj pafis oblikve celante dekstren kaj maldekstren. Dio scias, kiom da prusoj restis en la kavaĵo! Sed anstataŭ halti, iliaj kamaradoj pli supreniris, kriante kiel lupoj: «Vaterland! Vaterland[26]!», pafante, se tiel diri, al niaj ventroj ĉiujn siajn batalionajn kuglojn je distanco de cent paŝoj.
Post tio komenciĝis la bajonetpikoj kaj kolbobatoj, ĉar ili volis frakasi nin. Ili tial estis tre furiozaj. Mian tutan vivon mi memoros, ke bataliono de prusoj alvenis ĝuste flanke de ni, regalante nin per bajonetpikoj, kiujn ni redonis sen forlasi niajn viĉojn, kaj ke ili estis ĉiuj forbalaitaj de du kanonoj, kiuj troviĝis en pozicio je kvindek paŝoj post nia kvadrato.
Nenia alia trupo provis poste penetri inter niajn kvadratonj.
Ili redescendis la montetojn, kaj ni reŝargis niajn fusilojn por ekstermi ilin ĝis la lasta, kiam iliaj pecoj rekomencis pafi, kaj ni aŭdis grandan bruegon dekstre: estis ilia kavalerio, kiu venis profiti de la truoj kiujn faris iliaj kanonoj. Mi vidis nenion de tiu atako, ĉar ĝi venis de la alia flanko de la divizio. Sed malgraŭ tio la kugloj forfalĉis nin per dekduoj. Generalo Chemineau esti vundita en femuro. Tio ne povis daŭri pli longe tiumaniere, kaj oni ordonis nin retiriĝi. Ni faris tion kun plezuro, kion ĉiu komprenos.
Ni pasis ĉirkaŭ Gross-Gorschen, sekvataj de la prusoj, kiuj pafis al ni, kiel ni al ili. La du mil viroj kiuj troviĝis en la vilaĝo, haltis la malamikon per konstanta pafado el ĉiuj fenestroj, dum ni resupreniris la deklivon por atingi la duan vilaĝon, Klein-Gorschen. Sed tiam la tuta prusa kavalerio alvenis flanke de ni por tranĉi al ni la retiriĝon kaj devigi nin resti sub la pafado de siaj kanonoj. Tio nekredeble indignigis nin. Tiam mi aŭdis Zebedeus kriegi: «Ni ataku ilin prefere ol resti ĉi tie!»
Tio ankaŭ estis terure danĝera, ĉar la regimentoj de la husaroj kaj ĉasistoj avancis en bona ordo antaŭ ol komenci sian ekkuron..
Ni estis ankoraŭ ĉiam marŝantaj malantaŭen, kiam desupre de la deklivo oni kriis al ni: «Halt!» kaj en la sama minuto la husaroj, kiuj jam kuris al ni, ricevis malŝargon de kugloj, kiu renversis ilin je centoj. Estis la divizio de la brava generalo Girard, kiu venis de Klein-Gorschen helpi nin. Ĝi estis instalinta dek ses pecojn da baterio iomete pli dekstren. Tio produktis tre bonan efikon: la husaroj forkuris pli rapide ol ili venis, kaj la ses kvadratoj de la divizio Girard kuniĝis al la niaj en Klein-Gorschen por haltigi la infanterion de la prusoj, kiuj akoraŭ ĉiam avancadis, la unuaj tri kolonoj antaŭe kaj tri same tiel fortaj malantaŭ ili.
Ni perdis Klein-Gorschen, sed ĉi-foje inter Klein-Gorschen kaj Rahna la batalo estis fariĝonta ankoraŭ pli terura.
Mi pensis pri nenio plu ol venĝo. Mi freneziĝis, se tiel diri, pro kolero kaj indigno kontraŭ tiuj prusoj kiuj volis forpreni al ni la vivon, la plej grandan bonon de ĉiu homo, kio ĉiu devas konservi, kiel ajn li povas. Mi sentis specon de malamo kontraŭ la prusoj, kies krioj kaj impertinenteco naŭzis min. Mi tamen tre ĝojis revidi Zebedeus apud mi, kaj, ĉar atendante novajn atakojn, ni tenis la fuslon ĉe la piedo, mi prenis lian manon.
«Ba, mi havis bonŝancon,» li diris al mi. «Mi esperas, ke la imperiestro baldaŭ venos, ĉar ili estas dekoble pli fortj ol ni… Nur se li venus kun kanonoj!»
Li ne plu parolis pri la krucon, kiun li povis gajni!
Mli rigardis iomete flanken por vidi, ĉu la serĝento ankoraŭ ĉiam estis tie, kaj mi ekvidis lin trankvile viŝanta sian bajoneton. Lia mieno estis neŝanĝinta, kaj tio ĝojigis min. Mi tre volonte estus eksciinta, ĉu Klipfel kaj Fürst ankoraŭ troviĝas en siaj vicoj, sed tiam la ordono «Portu fusilon!» igis min pensi pri io alia.
La unuaj tri malamikaj kolonoj haltis sur la monteto de Gross-Gorschen por atendi la tri aliajn, kiuj proksimiĝis, la fusilon sur la ŝultro. La vilaĝo en la valo inter la du armeoj brulis. La pailaj tegmentoj flamis kaj la fumo supreniris al la ĉielo. Sur deklivo maldekstre, ni vidis alveni inter la plugitaj kampoj longan viĉon da kanonoj por preni nin kvazaŭ en tenajlo.
Povis esti tagmezo, kiam la ses kolonoj ekmarŝis. Ni vidis, kiel sur la deklivoj de Gross-Gorschen malfaldiĝas amasoj da husaroj kaj surĉevaloj ĉasistoj. Nia artilerio, lokita malantaŭ la kvadratoj sur la supron malantaŭ la deklivo, eklanĉis teruran fajron kontraŭ la prusajn kanonistojn, kiuj respondis sur la tuta linio.
Niaj tamburistoj komencis bati en la kvadratoj por averti nin, ke la malamiko proksimiĝas. Ni aŭdis lin kiel la zumadon de muŝoj antaŭ fulmo tondro, kaj malantaŭe en la valo la prusoj ekkriis ĉiuj kune: «Vaterland! Vaterland!»
Ilia pafado dum ili grimpis sur la monteton, kovris nin per fumo, ĉar la vento blovis ĝin en nian direkton, kio malhelpis nin vidi ilin. Malgraŭ tio ni estis rekomencintaj nian laŭvican pafadon. Ni nek aŭdis nek vidis unuj la aliajn ekde almenaŭ kvaronhoron, kiam subite la prusaj husaroj troviĝis en nia kvadrato. Mi ne scias, kiel tio okazis, sed ili estis en ĝi kaj svarmis dekstren kaj maldekstren kliniĝante sur siaj etaj ĉevaloj por senkompate haki nin en peĉojn. Kriante, ni donis bajonetpikojn dum ili pafadis al ni per pistoloj. Koncizadire estis terure. Zebedeus, serĝento Pinto, mi kaj dudeko da aliaj rotanoj rezistis kune. Mian tutan vivon mi vidos tiujn palajn vizaĝojn, la longajn lipharojn tuŝantajn la orelojn, la etajn ĉakojn, tenatajn per la submentonaj rimenoj sub la mentono, la ĉevalojn baŭmantajn kaj henantajn Super amasoj da mortintoj kaj vunditoj. Mi ĉiam aŭdos la kriojn kiujn ni eligis, unuj en la germana, aliaj en la franca. Ili nomis nin Schweinpelze[27], kaj la maljuna serĝento Pinto ne cesis krii: «Ek, miaj infanoj, ek!»
Mi neniam poste povis bildigi al mi, kiel ni eliris el tio. Ni trafe maltrafe marŝadis tra la fumo, ni svarmadis inter la fusilpafoj kaj sabrobatoj. Ĉio kion mi memoras estas, ke Zebedeus kriis al mi ĉiumomente: «Venu, Josef, venu!» kaj ke fine ni kun serĝento Pinto kaj sep aŭ ok aliaj rotanoj troviĝis sur kampo en deklivo malantaŭ kvadrato, kiu ankoraŭ kontraŭstaris.
Ni aspektis kiel buĉistoj!
«Reŝargu!» ordonis nin la serĝento.
Kaj reŝargante, mi vidis, ke estas sango kaj haroj sur la pinto de mia bajoneto, kio montris, ke en mia furiozeco mi donis terurajn pikojn.
«La regimento estas konfuzita… Tiuj prusaj friponoj mortsabris ĝian duonon… Ni retrovos ĝin poste… Por la momento necesas malhelpi la malamikon penetri en la vilaĝon. En vico maldekstren, antaŭen, marŝ!»
Ni malsupreniris ŝtupetaron, kiu kondukis al ĝardeno en Klein-Gorschen, kaj ni eniris domon, kies pordon, kiu eliris al la kampoj, la serĝento barikadis per granda kuirejo tablo. Tiam li diris, montrante al la antaŭpordo:
«Jen nia rifuĝejo.»
Tiam ni supreniris al la unua etaĝo kaj eniris grandetan ĉambron, kiu formis angulon ĉepiede de l' deklivo. Ĝi havis du fenestrojn donantajn vidon sur la strato kaj du aliajn sur la monteto, kiu estis tute kiovrita per fumo kaj kie plu kraketadis la laŭvicaj pafoj kaj tondradis la kanonoj. Malantaŭe en alkovo troviĝis malordigita lito, kaj antaŭ la lito lulillo. Sendube la loĝantoj fuĝis ĉe la komenco de la batalo. Sed hundo kun grand blanka vosto, rekte starantaj oreloj kaj pinta nazo, duone kaŝita sub la kurtenoj, rigardis nin per brilaj okuloj. Ĉio ĉi revenas al mi kvazaŭ en sonĝo.
La serĝento jam estis malferminta fenestron kaj pafanta al la strato, kie avancis du aŭ tri prusaj husaroj inter amaso da ĉaroj kaj sterko. Zebedeus kaj la aliaj staris malantaŭ li kaj observis la scenon, tenante la fusilon preta. Mi rigardis la deklivon por vidi, ĉu la kvadrato ankraŭ kontraŭstaras, kaj mi ekvidis ĝin je distanco de kvincent aŭ sescent paŝoj retiriĝanta en bona ordo kaj pafanta de la kvar flankoj al la kavalerianoj, kiuj ĉirkaŭis ilin. Tra la fumo mi vidis la kolonelon, malaltan dikan viron, sidanta surĉevale en la mezo, la sabron enmane, kaj tuj apud li la flago tiel disŝirita, ke ĝi estis nur ĉifono pendanta laŭlonge de la stango.
Pli malproksime maldekstre malamika kolono eliris vojkurbon kaj marŝis al Klein-Gorschen. Tiu kolono volis malhelpi nian retiriĝon en la vilaĝon. Sed centoj da vagantaj soldatoj estis alvenintaj, kiel ni. Ili alvenis eĉ de ĉiuj flankoj, unuj returniĝante ĉiun kvindekan paŝon por malŝargi sian fusilon, aliaj, vunditaj, trenante sin por povi eskapi ien. Ili eniris la domon, kaj ĉar la kolono pli kaj pli alproksimiĝis, daŭra pafado komenciĝis el ĉiuj fenestroj. Tio haltigis ĝin, des pli ke en la sama momento sur la dekstra deklivo malfaldiĝis la divizioj de Brenier kaj Marchand, kiujn la princo de Moskvo sendis por helpi nin.
Poste ni eksciiis, ke marŝalo Ney sekvis la imperiestron en la direkto de Leipzig, sed ke li revenis, aŭdante la tondradon de kanonoj.
La prusoj do haltis sur tiu loko. La pafado ĉesis ambaŭflanke. Niaj kvadratoj kaj niaj kolonoj resupreniris la deklivon antaŭ Starsiedel, kaj ĉiuj niaj en la vilaĝoj rapidis forlasi la domojn por aliĝi ĉiu al sia regimento. La nia estis miksita kun du aŭ tri aliaj, kaj kiam la divizioj metis la fusilojn ĉepieden antaŭ Kaya, ni apenaŭ rekonis unuj la aliajn. Oni faris apelon de nia roto. Nur kvindek du viroj restis de ĝi. La granda Fürst kaj Léger ne estis inter ili, sed Zebedeus, Klipfel kaj mi savis nian haŭton el la afero.
Malfeliĉe ne estis finita, ĉar la prusoj plenaj je impertinenteco pro nia retiriĝo, jam faris novan aranĝon por veni ataki nin en Kaya. Amasoj da helptrupoj alvenis ĉe ili. Kaj vidante tion, mi ekpensis, ke la imperiestro, kiu estis tiel granda generalo, havis tamen tre malbonan ideon, kiam li direktis sin al Leipzig kaj lasis nin esti surprizitaj de armeo de pli ol cent mil viroj.
Dum ni estis regrupiĝantaj malantaŭ la divizion de Brenier, dek ok mil veteranoj de la prusa gvardio supreniris la deklivon en atakpaŝo, portante la ĉakojn de niaj mortintoj kiel venkosignojn sur la pinto de siaj bajonetoj. Samtempe la batalo daŭradis maldekstre inter Klein-Gorschen kaj Starsidel. La amaso de la rusa kavalerio, kiun ni vidis brili en la matena suno malantaŭ la rojo Gruna, volis ĉirkaŭiri nin, sed la 6-a korpuso venis kovri nin, kaj la regimentoj de la mararmeo konstraŭstaris tie kiel muro. Super la tuta ebenaĵo pendis unu granda nubo, kie oni vidis brileti plurajn kaskojn, kirasojn kaj lancojn.
Niaflanke ni ĉiam estis retroirantaj kiam subite iu pasis antaŭ ni kiel tondro: estis marŝalo Ney! Li alvenis en galopego, sekvata de sia armestabo. Mi neniam vidis similan vizaĝon: liaj okuloj fajreris, liaj vangoj tremetis pro kolero! En sekundo, li tragalopis la tutan linion en ĝia profundo kaj aperis ĉe la fronto de niaj kolonoj. Ĉiuj sekvis lin kvazaŭ altiritaj de eksterordinara forto. Anstataŭ retiriĝi, ni marŝis renkonte al la prusoj, kaj dek minutoj poste la batalo rekomenciĝis plenforte. Sed la malamiko firme kontraŭstaris. Li jam kredis sin mastro de la tereno kaj ne volis lasi eskapi la venkon, des pli ke li ricevis pli da helptrupoj, dum ni jam estis elĉerpitaj sekve de kvin hjoroj da batalado.
Ĉifoje nia bataliono troviĝis en la dua linio, la kugloj pasis super niajn kapojn. Sed multe pli malagrabla bruo, kiu trairis miajn nervojn, estis la tintado de la kugloj kontraŭ la bajonetoj: tio sonis kiel speco de terura muziko, kiu aŭdeblis de tre for.
Meze de la krioj, komandoj kaj pafoj ni tamen komencis remalsupreniri trans amason da mortintoj. Niaj unuaj divizioj reeniris Klein-Gorschen. Oni tie batalis korpoĉekorpe. En la ĉefa strato oni vidis nur fusilajn kolbojn en la areo kaj surĉevelajn generalojn, la sabron enmane kial simplaj soldatoj.
Tio daŭris nur kelkajn minutojn. Ni en la vicoj diris: «Tio iras glate!… Tio iras glate!… Oni avancas!» Sed novaj trupoj alvenis ĉe la prusoj, kaj ni estis devigitaj retroiri duan fojon, malfeliĉe tiel malrapide, ke granda nombro fuĝis al Kaya. Tiu vilaĝo situis sur la deklivo kaj estis la lasta antaŭ la vojo al Lutzen. Estis longa vico da domoj apartigitaj unuj de la aliaj per etaj ĝardenoj, ĉevalejoj kaj abelejoj. Se la malamiko perfortus nin en Kaya, nia armeo estus tranĉita en du partojn.
Kurante mi memoris la parolojn de sinjoro Gulden: «Se hazarde la aliancanoj venkos nin, ili venos ĉe nin venĝi sin pro ĉio kion ni faris al ili dum pli ol dek jaroj.»
Mi jam kredis la batalon malgajnita, ĉar marŝalo Ney mem meze de la kvadrato, retroiris, kaj la soldatoj eliris el la miksbatalo, forportante vunditajn oficirojn sur siaj fusiloj kiel sur brankardoj. Fine tio komencis finiĝi malbone por ni.
Mi eniris en Kaya je la dekstra flanko de la vilaĝo, paŝante trans heĝojn, saltante trans malaltajn barilojn, kiujn la homoj instalis por apartigi la ĝardenojn.
Mi intencis ĉirkaŭiri angulon de tenejo kiam, levante la kapon, mi ekvidis kvindekon da surĉevalaj oficiroj haltintaj sur la supro de la monteto fronte al mi. Pli fore malantaŭ ili, amasoj da artilerio rapidege alkuris sur la vojo de Leipzig. Tio igis min rigardi pli bone, kaj mi rekonis la imperiestron, starantan iomete malantaŭ la aliaj. Li sidis kiel sur fotelo sur sia granda blanka ĉevalo. Mi tre bone vidis lin sub la pala ĉielo. Li ne moviĝis kaj rigardis la batalon tra sia lorno.
Tio vidaĵo tiel ĝojigis min, ke mi komencis kriegi: «Vivu la Imperiestro!» per ĉiuj miaj fortoj. Tiam mi eniris la ĉefan straton de Kaya tra aleo inter du malnovaj domoj. Mi estis unu el la unuaj, kaj mi vidis ankoraŭ homojn de la vilaĝo, virojn, virinojn, infanojn, kiuj rapidis malaperi en siaj keloj.
Pluraj personoj al kiuj mi rakontis tion poste, riproĉis al mi, ke mi kuris tiel rapide, sed mi respondis ilin, ke, se marŝalo Ney retiriĝis, ankaŭ Josef Seitz rajtis retiriĝi.
Klipfel, Zebedeus, serĝento Pinto, ĉiuj kiujn mi konis en la roto estis ankoraŭ ekstere, kaj mi aŭdis tiel teruran bruon, ke oni ne povas imagi ĝin. Amasoj da fumo pasis super la tegmentojn. Tegoloj ruliĝis kaj falis sur la straton, kaj la kugloj penetris en la murojn aŭ rompis la trabojn kun horora krakado.
Samtempe niaj soldtoj eniris de ĉiuj flankoj, saltante trans heĝojn kaj barilojn de ĝardenoj, turniĝante por pafi. Inter ili estis soldatoj el ĉiuj regimentoj, sen ĉakoj, en dissiritaj uniformoj kovritaj per sango, kun furiozaj mienoj, kaj nun, kiam mi pensas pri tio post tiom da jaroj, ili ĉiuj estis infanoj, veraj infanoj de dek kvin ĝis dudek jaroj. Neniu jam havis lipharojn. Sed la kuraĝo de la franca raso estas io denaska!
Kaj kiam la prusoj, kondukataj de maljunaj oficiroj, kiuj kriis: «Vorwärts! Vorwärts[28]!» alvenis kvazaŭ volante grimpi unuj sur la dorson de la aliaj kiel bandoj da lupoj por iri pli rapide, ni, sidante dudek- aŭ tridekope en anĝulo de tenejo fronte al ĝardeno, kie troviĝis ankaŭ eta abelejo kaj grandaj florantaj cerizujoj, kiujn – tio ŝajnas al mi – mi ankoraŭ ĉiam vidas, ni komencis seninterrompe pafadi al tiuj friponoj, kiuj volis grimpi trans malaltan muron malsupre kaj kapti la vilaĝon.
Mi ne scias, kiom da ili, alveninte sur tiu muro, amase refalis de ĝi, sed ĉiam venis aliaj. Centoj da kugloj siblis preter niajn orelojn kaj platiĝis kontraŭ la ŝtonoj. La stuko falis suben, pajlo pendis de la traboj, la granda pordo maldekstre estis truita kiel kribrilo. Kaj ni malantaŭ la tenejo, reŝargante niajn fusilojn, alterne pafis en la amason. Tio daŭris ĝuste la tempon bezonatan por ĝustigi kaj streĉi la ellasilon, kaj malgraŭ tio, kvin al ses jam falis en angulon de la fojnejo, la nazon teren. Sed nia furiozeco estis tiel granda, ke ni ne atentis pir tio.
Kiam mi returniĝis por la deka fojo kaj volis alŝultrigi la fusilon, ĝi falis el miaj manoj. Mi kliniĝis por pluki ĝin, sed mi falis sur ĝin: mi ricevis kuglon en la maldekstra ŝultro. La sango fluis sur mia brusto kiel varma akvo. Mi provis restariĝi, sed ĉio kion mi sukcesis fari estis sidiĝi kontraŭ la muron. Tiam la sango malsuprenfluis ĝis miaj femuroj, kaj la penso venis al mi, ke mi mortos sur tiu ĉi loko, kio malvarmigis min ĝisoste.
Miaj kamaradoj daŭrigis la pafadon super mia kapo, kaj la prusoj ĉiam respondis. Pensante, ke alia kuglo povus mortigi min, mi alkroĉigis per la dekstra mano al angulo de la muro por fortreni min de tie, sed mi falis en fosaĵeton, tra kiu fluis la akvon de la strato en la ĝardenon. Mia maldekstra brako etis peza kiel plumbo, la kapo turniĝis al mi. Mi ankoraŭ ĉiam aŭdis la pafadon, sed kvazaŭ en sonĝo. Tio daŭris kelkan tempon antaŭ ol mi svenis.
Kiam mi remalfermis la okulojn, estis noktiĝante. La prusoj defilis kurante tra la strateto, kaj en la ĝardeno troviĝis maljuna, nudkapa, blankhara generalo sur granda bruno ĉevalo. Li kriis kiel trumpeto, ke oni altrenu la kanonojn, kaj oficiroj rapidege forgalopis plenumi liajn ordenojn. Apud li, starante sur la mureto, kiu estas surŝutita per mortintoj, ĥirurgo bandaĝis unu el liaj brakoj. Malantaŭe je la alia flanko, troviĝis ankaŭ surĉevale tre maldika rusa oficiro, junulo surhavanta ĉapelon kun verdaj plumoj, kiuj falis en formo de bukado. Mi vidis tion per unu rigardo. La maljuna generalo havis grandan nazon, larĝan kaj platan frunton, vivecajn okulojn kaj kuraĝan mienon. La ĥirurgo estis malgranda, kalva viro kun okulvitroj. Aliaj staris ĉirkaŭ ili. Kaj malantaŭe en la valo, je kvincent aŭ sescent paŝoj, inter du domoj staris niaj soldatoj, kiuj regrupiĝis. Ĉion ĉi mi vidas ankoraŭ nun antaŭ mi, kvazaŭ mi estus ankoraŭ tie.
Oni ne plu pafis, sed inter Klein-Gorschan kaj Kaya supreniris teruraj krioj… Oni aŭdis pezan ruliĝadon, henadon, blasfemadon kaj vipklakadon. Nesciante kial, mi trenis min for de la vojsulkoj kaj residiĝis kontraŭ la muron. Preskaŭ tuj du kanonoj de dek ses, jungitaj per po ses ĉevaloj deturniĝis ĉe la angulo de la unua doo de la vilaĝo. La surĉevalaj artilerianoj plenforte frapis sur la bestojn, kaj la radoj pasis sur amasojn da mortintoj kaj vunditoj kvazaŭ sur pajlo. Oni aŭdis krakadi la ostojn! Jen de kie venis la kriegoj kiujn mi aŭdis. La haroj stariĝis sur mia kapo.
«Ĉi tien!» kriis germane la maljunulo. «Direktu ilin tien, inter la domojn apud la fontano.»
La pecoj esti turnitaj. La veturiloj kun pulvo kaj kuglegoj galope alvenis. La maljunulo iris rigardi, la maldekstran brakon subtenatan per skarpo. Li laŭiris la strateton, kaj mi aŭdis kiel li diris al la juna rusa oficiro en militista tono:
«Diru al imperiestro Aleksandro, ke mi troviĝas en Kaya… La batalo estas gajnita, se oni tuj sendas al mi helptrupojn. Oni ne inter-konsiliĝu, oni pafu! Ni devas atendi furiozan kontraŭatakon. Napoleono tuj alvenos, mi iel sentas tion… Post duonhoro li falos sur nin kun sia gvardio. Kiom ajn tio kostos, mi kontraŭstaros. Sed nome de Dio oni ne perdu unu minuton, kaj la venko estos nia!»
La junulo forgalopis en la direkto de Klein-Gorschen, kaj tiam iu proksima al mi diris:
«Tiu maljunulo estas Blücher… Ha! La fripono! Se mi havus ankoraŭ mian fuslon!»
Turnante la kapon, mi vidis maljunan maldikan serĝenton kun profundaj sulketoj en la vangoj, sidantan kontraŭ la pordego de la tenejo kaj tenantan sian ventron per ambaŭ manoj, ĉar kuglo trafis lin en la ventro. Liaj flavaj okuloj strabe sekvis la prusan generalon, kaj lia kurba, jam pala nazo kurbiĝis kiel beko de de birdo en siajn longajn lipharojn. Li aspektis terura kaj fiera.
«Se mi ankoraŭ havus mian fusilon,» diris la vundita serĝento, «vi vidus, ĉu tiu ĉi batalo jam estas gajnita!»
Ni estis la solaj vivaj estaĵoj en tiu angulo plena ja mortintoj. Mi pensis, ke verŝajne oni enterigos min la morĝaŭon en la kontraŭe troviĝanta ĝardeno kun ĉiuj aliaj, kaj ke mi ne plu revidos mian Trinel. Larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj mi ne povis malhelpi min diri:
«Nun ĉio estas finita!»
Tiam la serĝento oblikve rigardis min kaj, vidante, ke mi estas ankoraŭ tre juna, li demandis:
«Kio estas al vi, rekruto?»
«Mi havas kuglon en la maldekstra ŝultro, serĝento.»
«En ŝultro estas multe pli bone ol en la pelvo. Oni povas resanigi vin de tio.»
Kaj per malpli kruda voĉo, rigardante min denove, li aldiris:
«Ne timu, vi revidos la patrion.»
Mi pensis, ke li kompatas min pro mia juneco, kaj ke li volas konsoli min. Sed mi sentis mian bruston kvazaŭ ĝi estis dispecigita, kaj tio prenis al mi la tutan esperon.
La serĝento diris plu nenion. Li provis nur de tempo al tempo relevi la kapon, por vidi ĉu niaj kolonoj alvenas. Li blasfemis inter siaj dentoj kaj fine lasis sin gliti kun la ŝultro en la angulon de la pordego, dirante:
«Mia afero estas farita. Sed tiu granda fripono tamen pagis por tio.»
Li rigardis al la heĝo fronte al li, kie kuŝis surdorse prusa grenadisto, bajoneton ankoraŭ en la ventro. Povis esti la sesa tiam. La malamiko okupis ĉiujn domojn, ĝardenojn, fruktarbejojn, la ĉefan straton kaj la flankstratetojn. Al mi estis malvarme en la tuta korpo, kaj kun obtuzaj sensoj mi ripozigis mian kapon sur la genuoj, kiam tondrado de kanono denove vekis min. La du pecoj en la ĝardeno, kaj pluraj aliaj, instalitaj pli supre en la vilaĝo, pafis ĵetante sian fumon al la ĉefa strato, kien rapidis prusoj kaj rusoj. Oni ankaŭ pafadis el ĉiuj fenestroj.. Sed tio estis nenio kompare al la pafado de la francoj ekde la kontraŭa monteto. Malantaŭe en la valo avancis en ŝturmpaŝoj la kompaktaj kolonoj de la juna gvardio, akompanataj de iliaj surĉevalaj koloneloj, komandantoj kaj generaloj, kiuj levis siajn sabrojn meze de la bajonetoj. Ĉio ĉi estis griza, prilumita de tempo al tempo de la okdek kanonoj kiujn la imperiesto instaligis en unu baterio por subteni la movon. Tiu okdek pecoj faris teruran bruegon, kaj malgraŭ la distanco la maljuna barako, kontraŭ kiun mi apogis min, tremadis ĝis en siaj fundamentoj. Sur la strato, la kugloj forbalais tutajn vicojn da rusoj kaj prusoj, kiel falĉobatoj fortranĉas maturan sekalon: nun estis ilia vico densigi la vicojn.
Malantaŭ ni mi ankaŭ aŭdis respondi la malamikan baterion, kaj mi pensis: «Dio mia! Dio mia! Se nur la francoj venkus. Iliaj povraj vunditoj estus kolektitaj. Tiuj prusoj kaj kozakoj pensas unue pri la siaj kaj lasos nin ĉiujn mortaĉi kiel hundoj!»
Mi ne plu atentis pri la serĝento kaj rigardis nur la prusajn kanonistojn, kiuj reŝargis siajn pecojn, direktis ilin kaj pafis, kaj mi malbenis ilin el la profundo de mia animo, kaj mi aŭskultis kun ravo la kriojn «Vivu la Imperiestro!», kiuj komencis supreniri el la valo kaj aŭdeblis inter la artileriaj eksplodoj.
Fine, post dudek minutoj, prusoj kaj rusoj komencis retiriĝi. Amase ili repasis tra la strateto kie ni troviĝis, por posteniĝi sur la deklivo. La krioj «Vivu la Imperiestro!» proksimiĝis, kaj la malamikaj kanonistoj antaŭ la niaj rapidis kiel frenezuloj, kiam tri aŭ kvar kugoj alflugis, rompante unu radon kaj kovrante ilin per koto. Unu peco renversiĝis, du artilerianoj estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj.
Tiam mi sentis manon kiu prenis min ĉe la brako. Mi returniĝis kaj vidis la maljunan serĝenton, duone mortintan, kiu rigardis min ridetante kun sovaĝa mieno. La tegmento de nia barako estis disfalinta. La muro kontraŭ kiu ni kuŝis, kliniĝis, sed ni ne atentis pri tio. Ni vidis nur la malvenkon de niaj malamikoj, kaj meze de tiu bruaĉo, ni aŭdis nur la ĉiam plilaŭtiĝantajn kriojn de niaj soldatoj.
Subite la serĝento, tute pala, diris per raŭka voĉo:
«Jen li estas!»
Kaj kliniĝante antaŭen sur la genuoj, unu manon sur la grundo kaj la alia levitan, li kriis per rompanta voĉo:
«Vivu la Imperiestro!»
Tiam li falis teren sur la vizaĝon kaj ne plu moviĝis.
Kaj mi, ankaŭ kliniĝante por pli bone vidi, vidis Napoleonon, kiu supreniris tra la pafado, la ĉapelon profunde premitan sur sian dikan kapon, la grizan kapoton malfermitan, larĝan rubandon diagonale sur lia blanka veŝto, trankvila, malvarma, kvazaŭ prilumita de la rebrilo de la bajonetoj. Ĉio cedis antaŭ li. La prusaj kanonistoj forlasis siajn pecojn kaj saltis trans la ĝardenmuron malgraŭ la krioj de siaj oficiroj, kiuj volis reteni ilin.
Tiun aferojn mi vidis propraokule. Ili restis en mia memoro kvazaŭ tie pentritaj per fajro. Sed ekde tiu momento mi memoris plu nenion de la batalo. Mi svenis kaj restis kuŝanta tie kvazaŭ mortinta inter la mutaj mortintaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.