La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
Antaŭparolo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
Piednotoj

UNUA PARTO:

KONSKRIPTO DE 1813

Antaŭparolo

La du francaj aŭtoroj, Emile Erckmann, naskiĝinta en Falsburgo (1822-1899), Alsaco, kaj Alexandre Chatrian, naskiĝinta en Grand-Soldat (Meurthe, 1826-1890), publikigis siajn verkojn sub la nomo Erckmann-Chatrian. Kune ili skribis grandan nombron da rakontoj, romanoj kaj teatraĵoj: L’Ami Fritz, Histoire d’un Conscrit de 1813, Les Rantzau[1].

Kvankam ne granda literaturo, Soldato de Napoleono, kiu estas la titolo de la Esperanta versio de Histoire d’un Conscrit de 1813, ne malhavas literaturan valoron. Dum la epoko de Napoleono briladas pro militista heroismo, la heroo de tiu ĉi romano, Jozef Seitz, havas nenion heroecan. La iom naiva kaj simpla infano de la popolo, kiu li estas, firme staras per ambaŭ kruroj sur la grundo. Al li ne mankas prudento. Ne sen ironio li rakontas siajn militspertoj en tiu periodo kaj pri sia amo al Trinel[2]. Pro leĝera lameco li komence ne devis servi en la imperiestra armeo, kio multe plaĉas al li. Kaj dum unuj jubiladas pri la gloraj venkoj de la imperiestro kaj aliaj lamentadas pri la multaj mortigitoj, li vivas en la nuboj, pensante pri sia amatino, la bela Trinel. Sed post kiam Napoleono perdis preskaŭ sian tutan armeon en Rusio, ankaŭ li estas rekrutita malgraŭ sia korpa difekto. Lia mondo ŝajnas kolapsi. Li estas ĵetita en la danĝeran aventuron, kiu estas milito, pacience eltenas sian duran sorton kaj iel sukcesas postvivi.

La tuta romano kovras la jarojn 1813 ĝis 1815, fakte de la malvenko de Napoleono en Rusio ĝis lia ekzilo al la insulo Sankta-Helena. La unua parto, Konskripto de 1813, pritraktas la obstina lukto de Napoleono, kiu revenas de Rusio, kontraŭ siaj malamikoj, kaj finiĝas per sia malvenko kaj ezilo al Elbo, kun la batalo apud Leipzig kiel kulmino kaj la reveno de Josef hejmen. La dua parto, Waterloo, priskribas la revenon de Napoleono en Francio, la batalon apud Waterloo, en kiu Josef partoprenis, kiu metis definitivan finon al la franca imperio, kaj kiu ebligas la definitivan revenon de Josef al sia hejmo.

La tono de la romano estas realisma, kaj delikate sarkasma, kio faras el tiu verko ankaŭ pledon kontraŭ la militoj. En la verko oni ne trovas tiun pezan romantikismon, kiu karakterizas tiom da tiutempaj verkoj. La vivecaj kaj realismaj priskriboj far la mi-persono donas la impreson, ke oni mem travivas la eventojn. Krom tio oni ricevas bonan ideon pri la tiu-tempa pens- kaj vivmaniero de la ordinaraj homoj en Alsaco. Konklude, tiu senpretenda, sed ĉarma rakonto restis, malgraŭ sia alta aĝo, ne nur bone legebla, sed ankaŭ plene ĝuebla.

La romano, kiu estis verkita ĉirkaŭ 1860, konis almenaŭ 43 represojn, kiu pruvas sian grandan popularecon.

La ironio de la sorto volis, ke Alsaco fariĝis parto de Francio, kiu altrudis sian lingvon al ĉiuj nefranclingvaj enloĝantoj, do ankaŭ al la alsacanoj, kiuj parolis germanan dialekton. Unu el la sekvoj estis, ke oni trovis tiutempe en Alsaco pelmele francajn kaj germanajn nomojn kaj antaŭnomojn, kiun mi ne esperantigis, pro la loka koloro. Sed mi uzas esperantajn nomojn nur por la ĉefurboj kaj grandaj, monde konataj urboj.

La tuta historio estas forte ligita al la persono de Napoleono Bonaparte, la tre sukcesa kaj populara franca generalo, kiu naskiĝis en 1769 sur la insulo Korsiko. En 1999 li plenumis ŝtatrenverson, fariĝis Unua Konsulo kaj poste, en 1804, imperiestro. Li aperis same tiel bona administranto kiel generalo. Li reordigis la landon, metante finon al ekscesoj de la Revolucio, sed toleris nenian opozicion. Dum 20 jaroj li dominis la tutan okcidentan Eŭropon per siaj nevenkeblaj armeoj, sed li fine ests venkita de la aliancanoj apud Waterloo (1815). Li mortis ekzilita sur la insulo Helena en 1821.

Pieter Jan Doumen


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.