La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

Ekde tiu tago mi ne plu povis koncentriĝi sur io ajn. Unue mi provis repreni mian laboron, sed senĉese miaj pensoj estis aliloke, kaj sinjoro Gulden diris al mi:

«Josef, lasu tion… Profitu de la malmultan tempon kiu ankoraŭ restas al vi, pasigante ĝin kun mi. Iru viziti Trinel kaj patrinon Gredel. Mi ĉiam ankoraŭ kredas, ke oni deklaros vin netaŭga. Sed kion oni povas scii? Oni bezonas tiom da viroj, ĉar la milito riskas daŭri tre longe.»

Ĉiumatene mi do iris al Quatre-Vents, kaj mi pasigis miajn tagojn kun Trinel. Ni estis tre malĝojaj, kaj tamen tre feliĉaj vidi nin tiel ofte. Ni amis nin ankoraŭ pli ol antaŭe, se tio estus ebla. Iam kaj iam Trinel provis kanti kiel en la bona tempo. Sed subite ŝi ekploris.Tiam ni ploris kune, kaj onklino Gredel komencis malbeni la militojn, kiuj malfeliĉigas ĉiujn homojn. Ŝi diris, ke la revizia konsilantaro meritas esti pendumita, ke iuj el tiuj banditoj interkonsentis por veneni nian ekziston. Iomete malpezigis nin aŭdi ŝin kriegi, kaj ni trovis, ke ŝi pravas.

Vespere mi reiris al la urbo ĉirkaŭ la oka aŭ la naŭa, antaŭ la momento, kiam oni fermis la pordegojn, kaj preterirante, mi vidis ĉiujn malgrandajn drinkejojn plenaj ja konskriptoj kaj maljunaj soldatoj, kiu estis deklaritaj netaŭgaj, kiuj drinkis kune. La konskriptoj ĉiam pagis. La aliaj, la grasan polican ĉapon sur la orelo, la malnovan ĉevalharan kolumon rektigita, kun ruĝa nazo, suprenturinis sian lipharojn, rakontante kun majesta sinteno siajn batalojn, marŝojn kaj duelojn.

Oni povis vidi nenion pli abomenan ol tiujn truojn plenajn je fumo kun oleolampoj pendante sub la nigraj traboj, tiujn maljunajn militemulaĉojn kaj tiujn junajn virojn dinkantajn, kriegantajn kaj batantajn sur la tablojn kiel blinduloj. Kaj malantaŭe, en la ombro, la maljuna Aneta Schnapps aŭ Maria Hering kun tordita hartubero sur la nuko kaj tridenta kombilo pikita tra ĝin, rigardantan tiujn scenojn gratante al si la kokson aŭ malplenigante poton je la sano de la bravuloj.

Estis malĝojige vidi filojn de kamparanoj, honestajn kaj diligentajn virojn, vivi tian humiligan ekziston. Sed neniu plu ŝatis labori. Oni estus doninta sian vivon por du moneretoj. Krieginte, drinkeginte kaj malĝojiĝinte en sia koro, oni ekdormis kun la nazo sur la tablo, kaj la maljunuloj malplenigis siajn kruĉojn, kantante: «Vokas min la granda gloro…!»

Vidante tiujn aferojn, mi benis la ĉielon en mia mizero, pro tio ke ĝi donis al mi honestajn homojn por subteni mian kuraĝon kaj malhelpi min fali inter tiajn manojn.

Tio daŭris ĝis la 15-a de januaro. Kelkajn tagojn antaŭe granda nombro da italaj rekrutoj – piemontanoj kaj ĝenovanoj – estis alvenintaj en la urbo. Unuj estis dikaj kaj grasaj kiel savojanoj nutritaj per kaŝtanoj, kun alta pinthava ĉapelo sur la krisphara kapo, en malhelverda farbita krudlana pantalono kaj ĵaketo ankaŭ el kruda lano, sed brikkolore farbita, kaj leda zono ĉirkaŭ la talio. Ili surhavis enormajn ŝuojn kaj manĝis fromaĝon el la mano sidante laŭlonge de la manova halo. La aliaj – malgrasaj, maldikaj kaj brunaj – tremetadis en siaj bluzoj, kiam ili nur vidis la neĝon sur la tegmentoj, kaj rigardis preteriri la virinojn per siaj grandaj nigraj kaj malgajaj okuloj. Oni ekzercadis ilin ĉiutage sur la placo, ritme marŝigante ilin. Ili estis plenigontaj la kadron de la 6-a armeo en Mainz klaj ripozis iomete en la infanteria kazerno.

La kapitano de la italaj rekrutoj, kiu nomiĝis Vidal, loĝis super nia ĉambro. Li estis larĝa-ŝultra, solida kaj firmega viro, sed ankaŭ tre bonkora kaj honesta. Li venis reparigi ĉe ni la sonorilaron de sia horloĝo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas konskripto, kaj ke mi timas, ke mi ne revenos, li kuraĝigis min, dirante, ke ĉio estas nur kutimo, ke post kvin aŭ ses monatoj oni batalas kaj marŝas, kiel oni manĝas supon, kaj ke eĉ multaj tiagrade kutimas pafi al homoj per fusilo aŭ kanono, ke ili rigardas sin malfeliĉaj, kiam ili ne havas tiun ĝojon.

Sed lia maniero rezoni ne estis laŭ mia gusto, des pli ke mi ekvidis sur unu el liaj vangoj kvin aŭ ses grandajn pulvograjnojn, kiuj profunde penetris en la haŭton, kaj pri kiuj li diris, ke ili devenis de fusilpafo, kiun ruso direktis al li preskaŭ tuj sub la nazo. Tiu situacio pli kaj pli maplaĉis al mi, kaj ĉar pluraj tagoj pasis sen novaĵoj, mi komencis kredi, ke oni forgesis min kiel la grandan Jakob de la kampulbieno Chèvre-Hof, pri kiu ĉiuj ankoraŭ parolis pro lia eksterordinara bonŝanco. Onklino Gredel diris al mi iufoje, kiam mi venis ĉe ŝin:

«Nu, nu, ili do volas lasi nin trankvilaj!»

Sed la mateno de la 25-a de januaro, en la momento, kiam mi estis ekironta al Quatre-

Vents, sinjoro Gulden, kiu laboris ĉe sia labortablo kun reva mieno, turnis sin al mi kun larmoj en siaj okuloj kaj diris:

«Aŭskulti, Josef, mi volis ankoraŭ lasi vin dormi tiun ĉi nokton, sed tamen necesas, ke vi sciu tion ĉi, mia filo: hieraŭ la serĝento de la ĝendarmejo venis alporti vian marŝordonon. VI foriros kun la piemontanoj kaj ĝenovanoj kaj kvin aŭ ses knaboj de la urbo: la filo Klipfel, la filo Lörig, Johann Fürst kaj Kasper Zebedeus. VI iras al Mainz.»

Aŭdante tion, mi sentis miajn krurojn senfortiĝi, kaj mi sidiĝis sen povi respondi eĉ unu vorton. Sinjoro Gulden eligis el sia tirkesto la marŝordonon skribitan per bela manskribo kaj komencis malrapide legi ĝin.

Ĉio kion mi memoras, estas ke la nomita Josef Seitz, naskiĝinta en Dagsberg, kantono Falsburgo, distrikto Sarrebourg, estas enkorpusigita en la 6-an armeon, kaj ke li devas aliĝi al sia korpuso en Mainz ne pli malfrue ol la 29-an de januaro.

Tiu letero havis sur mi la saman malbonan efikon, kiel se mi estus sciinta nenion antaŭe. Mi rigardis tion kiel ion novan, kaj mi indignis.

Post momento da silento sinjoro Gulden diris ankoraŭ:

«Hodiaŭ ĉirkaŭ la dekunua la italoj foriros.

Tiam, kvazaŭ vekiĝante el malagrabla sonĝo, mi ekkriis:

«Sed ĉu do mi ne plu revidos Trinel?»

«Jes ja, Josef,» li diris per tremetanta voĉo, «mi avertigis patrinon Gredel kajTrinel. Ili do venos, mia filo, kaj vi povos ankoraŭ ĉirkaŭbraki ilin antaŭ ol foriri.

Mi vidis lian malĝojon, kaj mi ankoraŭ pli moliĝis, tiel ke mi havis grandan penon malhelpi min eklarmi.

Post minuto li daŭrigis.

«Vi ne bezonas maltrakviliĝi pri io ajn, mi preparis ĉion antaŭe. Kaj kiam vi revenos, Josef, se Dio volas, ke vi estu ankoraŭ en tiu ĉi mondo, vi trovos min la sama viro. Jen mi komencas maljuniĝi, kaj mia plej granda feliĉo estus povi gardi vin kiel filon, ĉar mi trovas en vi la bonan koron kaj rektan spiriton de honesta viro. Mi estus doninta al vi mian tutan havaĵon. Al ni estus estinte bone kune… Trinel kaj vi estus estintaj miaj infanoj… Sed ĉar la situacio estas, kia ĝi estas, ni rezignaciu. Tio ĉi daŭros nur malmultajn tempon. Mi estas certa, ke vi estos deklarita netaŭga. Oni baldaŭ vidos, ke vi ne povas fari longajn marŝojn.»

Dum li parolis, mi mallaŭte singultis, la kapon sur la genuoj.

Fine li leviĝis kaj prenis el la ŝranko soldatan sakon el bovina ledo, kiun li metis sur la tablon. Mi rigardis lin tute deprimita, pensante nur pri la malfeliĉo devi foriri.

«Jen via sako,» li diris. «Mi metis en ĝin ĉion kion vi bezonas: du tolajn ĉemizojn, du flanelajn veŝtojn kaj la reston. Vi ricevos du ĉemizojn en Mainz. Estas ĉio kion vi bezonas. Sed mi ankaŭ farigis por vi ŝuojn, ĉar estas nenio pli malbona ol la ŝuoj de la liverantoj. Ili preskaŭ ĉiam estas el ĉevala ledo, kiu terure varmigas la piedojn. VI ne estas sufiĉe solida sur viaj kruroj, mia povra infano, kaj almenaŭ vi ne havos tiun plian doloron. Jen, estas ĉio.»

Li metis la sakon sur la tblon kaj residiĝis.

Ekstere oni aŭdis la venadon kaj iradon de la italoj, kiuj pretigis sin por foriri. Ni aŭdis kapitanon Vidal doni ordonojn. Li havis sian ĉevalon en la ĝendarmeja kazerno kaj diris al soldato iri rigardi, ĉu ĝi estis bone frotita kaj ricevinta sian avenon.

Ĉiu tiu bruado kaj movado havis sur mi strangan efikon, kaj mi ankoraŭ ne povis kredi, ke mi devis forlasi la urbon. Kiam mi tiel estis en la plej granda konfuzo, jen malfermiĝis la pordo kaj Trinel ĵetas sin ĝemante inter miajn brakojn, dum onklino Gredel ekkriis:

«Mi ja diris al vi, ke, se vi ne fuĝos al Svisio, tiuj rabistoj fine forkonkukos vin… Sed vi ne volis kredi min.»

«Patrino Gredel,» tuj respondios al ŝi sinjoro Gulden, «foriri por plenumi sian devon ne estas tiel granda malfeliĉo kiel esti malestimata de la honestaj homoj. Anstataŭ tiuj krioj kaj riproĉoj, kiuj servas al nenio, estus pli bone, ke vi konsolu kaj subtenu Josef.»

«Ha!» ŝi replikis. «Mi ne faras al li riproĉojn.

Ne! Kvankam estas terure devi vidi tiajn abomenajn aferojn.»

Trinel ne povis delasi min. Ŝi sidis flanke de mi kaj ni ĉirkaŭbrakis nin.

«Vi revenos,» ŝi diris, ĉirkaŭprenante min.

«Jes, jes,» mi respondis mallaŭte. «Kaj vi, ĉu vi ĉiam pensos pri mi? Ĉu vi ne amos iun alian ol min?»

Tiam ŝi eksingultis, dirante:

«Ho, ne! Mi ĉiam volos ami nur vin.»

Tio daŭris kvaronhoron, kiam la pordo malfermiĝis, kaj kapitano Vidal eniris, lian volvitan mantelon sur liaj ŝultroj kial ĉaskornon.

«Nu?» li demandis. Kiel fartas nia junulo?»

«Jen li estas,» respondis sinjoro Gulden.

«Ha!» diris la kapitano. «Ili malĝojas. Estas tute normale… Mi bone memoras tion. Ni ĉiuj postlasas iun en nia lando.»

Tiam, plilaŭtigante la voĉon:

«Ek, junulo, kuraĝon! Ni jam ne estas infanoj, diable!»

Li rigardis Trinel.

«Estas egale,» li diris al sinjoro Gulden, «mi komprenas, ke li ne ŝatas foriri.»

La tamburistoj batis ĉe ĉiuj stratanguloj, kaj la kapitano aldiris:

«Ni havas ankoraŭ dudek minutojn antaŭ ol ekiri.»

Ĵetante al mi rigardon:

«Ni ne manku al la unua apelo, junulo,» li diris,premante la manon al sinjoro Gulden.

Li eliris. Oni aŭdis lian ĉevalon piedfrapi ĉe la pordo.

La ĉielo estis griza. Malĝojo superfortis min. Mi ne povis forlasi Trinel.

Subite la tamburoj ekrulbatis. Ĉiuj tamburistoj kuniĝis sur la placo. Sinjoro Gulden, tuj prenante la sakon per ĝiaj rimenoj de la tablo, diris en grava tono:

«Josef, nun ni ĉirkaŭbraku nin, ĉar la tempo urĝas.»

Mi ekstaris tute pala. Li fiksis la sakon sur mia dorso.Trinel, sidante kun la vizaĝo en sia antaŭtuko, sangultis. Patrino Gredel, starante, rigardis min kun kunpremitaj lipoj.

La rulbatado ĉiam daŭris. Subite ĝi haltis.

“La apelo tuj komenĉiĝos,” diris sinjoro Gulden, ĉirkaŭbrakante min, kaj subite lia koro cedis. Li ekploris, nomante min sia filo, dirante:

«Kuraĝon, Josef!»

Onklino Gredel sidiĝis. Kial mi kliniĝis al ŝi, ŝi prenis mian vizaĝon inter siaj manoj kaj, kisante min, ekkriis:

«Mi ĉiam amis vin, Josef, ekde kiam vi estis nu infaneto. Mi ĉiam amis vin! Vi donis al ni nur kontentecon, kaj nun kiam vi foriras… Dio mia, kia malfeliĉo!»

Post kiam onklino Gredel delasis min, mi rigardis Trinel, kiu ne moviĝis, kaj alproksimiĝinte, mi kisis ŝin sur la nuko. Ŝi ne leviĝis, kaj mi rapide foriris, jam ne havante la forton, kiam ŝi ekkriis per disŝiranta voĉo.

«Josef! Josef!»

Tiam mi turnis min. Ni ĵetis nin inter niajn brakojn kaj kelkaj minutojn ŝi restis tiel, singultante. Trinel jam ne povis teni sin staranta. Mi metis ŝin sur fotelon kaj foriris sen kuraĝi turni la kapon.

Mi jam estis sur la placo meze de la italoj kaj amaso da homoj, kiuj kriadis kaj ploradis, alkondukinte siajn filojn, kaj mi vidis nenion, aŭdis nenion.

Kiam la rulbatado de la tamburoj rekomenciĝis, mi rigardis ĉirkaŭ min kaj vidis, ke mi staras inter Klipfel kaj Fürst, ambaŭ kun sako sur la dorso. Iliaj gepatroj antaŭ ni sur la placo ploris kvazaŭ por entombigo. Dekstre apud la urbodomo kapitano Vidal, sidante sur sia malgranda, griza ĉevalino, parolis kun du infanterioficiroj. La serĝentoj faris la apelon, kaj ĉiuj respondis. Oni vokis Zebedeus, Fürst, Klipfel, Seitz, kaj ni respondis kiel la aliaj. Tiam la kapitano komandis: «Marŝ!» kaj ni ekiris po du al la Franca Pordego.

Ĉe la angulo de la bakejo Spitz, majunulino kriis de fenestro de la etaĝo per stranga voĉo:

«Kasper! Kasper!»

Tio estis la avino de Zebedeus. Lia mentono tremetis. Zebedeus levis la manon sen respondi. Li estis same tiel malĝoja kaj sinkigis la kapon.

Mi jam tremetis ĉe la penso devi preteriri la pordon de nia domo. Alveninte tie, miaj kruroj fleksiĝis. Mi ankaŭ aŭdis iun krii ekde la fenestro, sed mi turnis la kapon al la gastejo La Ruĝa Bovo. La bruo de la tamburoj kovris ĉion.

Infanoj kuris post ni, kriante:

«Jen ili foriras… He! Jen Kasper, jen Johann, jen Jakob, jen Josef!»

Sub la Franca Pordego la viroj de la gardo, vicigitaj en linion, la fusilojn sur la ŝultro, rigardis nin defili. Ni transiris la avanceon, tiam niaj tamburoj eksilentis, kaj ni detruniĝis dekstren. Oni aŭdis nur la plaŭdadon de la paŝoj en la koto, ĉar la neĝo estis fandiĝanta.

Ni estis preteririntaj la farmbienon Gerberhof kaj malsuprenirontaj la deklivon trans la granda ponto, kiam mi aŭdis iun paroli al mi: estis la kapitano, kiu kriis al mi de sur sia ĉevalo:

«Brave, junulo, mi estas kontenta pri vi!»

Aŭdante tion, mi ne povis malhelpi min ankoraŭ verŝi larmojn, tute kiel la granda Johann Fürst. Ni ploris marŝante. La aliaj, palaj kiel mortintaj, diris nenion. Apud la granda ponto Zebedeus eligis sian pipon por fumi. Antaŭ ni la italoj babiladis kaj ridadis inter si, alkutimiĝintaj jam de tri semajnoj al tia speco de ekzisto.

Alveninte sur la deklivo de Metting, certe pli ol mejlon de la urbo, en la momento kiam ni estis remalsuprenirontaj, Klipfel tuŝis mian ŝultron kaj, turnante la kapon, diris al mi:

«Rigardu tien…»

Mi rigardis kaj vidis Falsburgon jam malproksime de ni, la kazernon, la pulvejojn kaj la preĝejturon, de kiu mi malkovris la domon de Trinel antaŭ ses semajnoj kun la maljuna Braunstein: ĉio ĉi griza, la arbaroj ĉirkaŭe nigraj. Mi estus volinta halti tie kelkajn momentojn, sed la trupo marŝadis pluen, kaj necesis sekvi. Ni descendis al Metting.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.