La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

La fandiĝo de la neĝo komenciĝis la 18-an aŭ 19-an de marto. Mi memoras, ke dum la grand revuo en Aschaffenburg, sur larĝa ebenaĵo, de kie oni malkovris la riveron Majno, la pluvo ne ĉesis fali de la deka matene ĝis la tria posttagmeze. Maldekstre ni vidis kastelon, kies loĝantoj tre kviete rigardis tra la altaj fenestroj, dum la akvo fluis en niajn ŝuojn. Dekstre fluadis la rivero, kiun ni vidis kvazaŭ tra nebulo.

Por refreŝigi niajn pensojn, oni ofte kriis al ni:

«Portu fusilon! Fusilon suben!»

Marŝalo Ney malrapide antaŭenpaŝis meze de sia armea stabo. Zebedeus estis tre feliĉa, ke ni fine estis vidontaj «la plej kuraĝan[22] inter la kuraĝuloj». Sed mi pensis: «Se mi vidus lin ĉe nia fajrejo, tio farus al mi pli da plezuro.»

Fine li alvenis antaŭ ni, kaj mi ankoraŭ vidas lin kun la granda ĉapelo trempita de pluvo, lia blua uniformo kovrita per brodaĵoj kaj liaj longaj botoj. Li estis bela viro, rufe blonda, kun kuspita nazo, vivecaj okuloj, kiu ŝajnis treege solida. Li ne estis orgojla, ĉar kiam li rajdis antaŭ nia roto, kaj la kapitano prezentis al li la fusilon, li subite returniĝis sur sia granda ĉevalo kaj diris laŭte:

«Jen! Tio estas Florentin!»

Tiam la kapitano rektiĝis, ne sciante, kion respondi. Ŝajnas, ke la marŝalo kaj li estis simplaj soldatoj kune en la tempo de la Respubliko. La kapitano fine respondis:

«Jes, marŝalo, mi estas Sébastien Florentin.»

«Vere, Florentin, mi estas tre kontenta revidi vin, ĉar mi jam kredis, ke vi kuŝas ie tre for!» diris la marŝalo, etendante la brakon en la direkto de Rusio.

Nia tuta roto estis kontenta, kaj Zebedeus diris al mi:

«Jen kio nomiĝas vera viro. Mi volus rompigi mian kapon por li.»

Mi ne komprenis, ke Zebedeus volus rompigi sian kapon, nur ĉar la marŝalo salutis sian maljunan kamaradon.

Estas ĉio kion mi memoras pri Aschaffenburg.

La vesperon ni reiris manĝi nian supon en Schweinheim, vilaĝo riĉa je vinoj, kanabo kaj sekalo, kie preskaŭ ĉiuj homoj rigardis nin malafable.

Ni loĝis po tri aŭ kvar en domoj kiel garnizonanoj, kaj ĉiutage ni manĝis viandon: jen bovaĵon, jen lardon, jen ŝafaĵon. La pano de la domo estis tre bona, kaj ankaŭ la vino. Sed pluraj el ni ŝajnis trovi ĉion mabona, kredante tiamaniere esti rigardataj kiel grandaj sinjoroj. Sed ili eraris, ĉar mi aŭdis la civiluloj diri en la germana:

«Tiuj estas almozuloj en sia propra lando. Se oni irus rigardi en Fancio, oni eĉ ne trovus terpomojn en ilia kelo.»

Kaj ili ne erararis. Poste tio ofte igis min pensi, ke homoj kiuj kondutas malagrable al aliaj, estas povraj diabloj en sia propra hejmo.

Nu, koncerne min, mi estis tre kontenta esti loĝigita tiamaniere, kaj mi estus volinta, ke tio daŭru la tutan militiron.

Du rekrutoj de Saint-Dié loĝis kun mi ĉe la poŝtestro de la vilaĝo. Preskaŭ ĉiuj ĉevaloj de la poŝto estis rekviziciitaj por nia kavalerio, kio ne igis lin bonhumora, sed li diris nenion pri tio kaj fumis sian pipon antaŭ la forno de mateno ĝis vespero. Lia edzino estis granda kaj forta virino, kaj iliaj du filinoj estis tre belaj. Ili timis nin kaj ĉiam malaperis, kiam ni revenis de la ekzercado aŭ de la gardostarado fine de la vilaĝo.

La vesperon de la kvara tago je la sepa, kiam ni estis finintaj la vespermanĝon, alvenis maljunulo vestita en nigra surtuto, kun blanka kapo kaj tute respektinda vizaĝo. Li salutis nin kaj tiam demandis al la poŝtestro:

«Ĉu ili estas novaj rekrutoj?»

«Jes, sinjoro Stenger,» respondis la alia, «neniam ni estos liberigitaj de tiuj viraĉoj. Se mi povus venenigis ĉiujn, mi tuj farus tion.»

Mi trankvile turniĝis al li kaj diris germane:

«Mi scipovas la germanan, sinjoro. Ne diru tiajn aferojn.»

Kiam la poŝtestro aŭdis tion, li paliĝis, kaj la pipo preskaŭ falis el sia mano.

«Vi estas tre nesingarda per viaj vortoj, sinjoro Kalreuth!» diris la maljunulo. «Se aliaj ol tiu junulo aŭdus tion, pripensu, kio povus okazi al vi lak via familio.»

«Estas nur maniero paroli,» respondis la dika viro. «Kion vi volas? Kiam oni forprenas ĉion al vi, kiam oni prirabas vin dum jaroj, oni ne plu scias, kion oni diras, kaj oni diras stultaĵojn.»

Tiam la maljunulo, kiu estis neniu alia ol la pastro de Schweinheim, venis saluti min, dirante:

«Sinjoro, via maniero agi estas tiu de honesta viro. Kredu min, sinjoro Kalreuth ne kapablas fari ian malbonon, eĉ ne al malamikoj.»

«Ankaŭ mi opinias tion sinjoro, alie mi ne manĝus liajn kolbasojn tiel bonapetite.»

Aŭdinte tiujn vortojn, la poŝtestro ekridegis, tenante siajn du grandajn manojn sur la ventro kiel infano kaj ekkriis:

«Mi neniam estus kredinta, ke franco igas min ridi.»

Miaj du kamaradoj devis gardostari kaj eliris. Mi restis sola. Tiam li poŝtestro iris preni botelon da malnova vino, sidiĝis ĉe la tablo kaj diris, ke li volas trinki kun mi, kion mi volonte faris. Kaj ekde tiu tago ĝis nia foriro tiuj homoj havis multan konfidon en mi. Ĉiuvespere ni babilis ĉe la fajrejo. La pastro venis, kaj la knabinoj malsupreniris por aŭskulti. Ili estis blondaj kaj havis bluajn okulojn. Unu povus havi dek ok jarojn, la alia dudek. Mi trovis, ke ili iel similis al Trinel, kio tuŝis mian koron. Mi rakontis al ili, ke mi havas amatinon en mia lando, ĉar mi ne povis malhelpi mi diri tion, kaj tio mildigis ilin.

La poŝtestro amare plendis pri la francoj. La pastro diris, ke ili estas orgojla kaj neĉasta nacio, kaj ke pro tiuj kialoj la tuta Germanio estis leivĝonta kontraŭ ni, ke ilin naŭzas la malbonaj moroj de niaj soldatoj kaj la avideco de niaj generaloj, kaj ke ili formis la Tugendbund[23] por batali kontraŭ nin.

«En la unua tempo,» ili diris al mi, «vi, francoj, parolis pri libereco. Ni ŝatis aŭdi tion, kaj niaj deziroj estis pli por viaj armeoj ol por tiuj de la reĝo de Prusio kaj la imperiestro de Aŭstrio. Vi batalis kontraŭ niajn soldatojn kaj ne kontraŭ nin. Vi subtenis ideojn, kiujn ni ĉiuj trovis justaj kaj grandaj, kaj jen kial ne la popoloj estis kontraŭ vi, sed jes iliaj mastroj. Hodiaŭ estas tute alie. La tuta Germanio estas marŝonta, la tuta junularo estas leviĝonta, ĉar estas ni, kiuj parolas nun pri libereco, pri virto, pri justeco al Francio. Tiu kiu parolas pri tiuj aferoj, ĉiam estas la plej forta, ĉar li havas kontraŭ si nur la friponojjn de ĉiuj aliaj landoj, kaj ĉar ili havas por si la junularon, la kuraĝon, la grandajn ideojn, ĉion kio levas la animon super egoismon kaj igas onin oferi sian vivon sen bedaŭro. Vi longe havis tion, sed tio jam ne sufiĉas al vi. Tiutempe viaj generaloj, mi bone memoras tion, batalis pro libereco. Ili dormis sur pajlo en grenejoj kiel simplaj soldatoj: ili estis teruraj viroj! Nun ili bezonas kanapojn, ili estis pli nobelaj ol niaj nobeluloj kaj pli riĉaj ol niaj bankistoj. Tio efikigas, ke milito, kiu estas antaŭe la plej bela okupo – arto, ofero, dediĉo al la patrio – fariĝis metio, kiu enspezigas pli ol butiko. Ĝi ankoraŭ ĉiam ests tre nobla, ĉar oni surhavas epoletojn. Sed tamen estas diferenco inter batalado por eternaj, justaj ideoj kaj batalado por riĉigi sian butikon.

«Hodiaŭ estas nia vico paroli prilibereco kaj patrio: jen kial mi opinias, ke tiu milito estos fatala por vi. Ĉiuj pensantaj estaĵoj, de la simplaj soldatoj ĝis la teologiaj profesoroj marŝos kontraŭ vin. Vi havas kiel estro la plej grandan generalon en la mondo, sed ni havas eternan justecon. Vi kredas havi por vi la saksojn, bavarojn, badenanojn kaj hessojn. Elerariĝu: la infanoj de la malnova Germanio bone scias, ke la plej granda krimo kaj la plej granda honto estas batali kontraŭ siajn fratojn. Lasu la reĝojn fari aliancojn kun vi, la popolo estas kontraŭ vi malgraŭ tiuj aliancoj. Ili defendas sian sangon, sian hejmon, sian patrion: ĉion kion Dio igas nin ami kaj kion oni ne povas perfidi sen krimo. Ĉiuj falos sur vian dorson: la aŭstroj masakros vin, tuj kiam ili povos, malgraŭ la edziniĝo de arĥidukino Maria-Luiza al via imperiesro. Oni komencas vidi, ke la interesoj de la reĝoj ne estas ĉio kio gravas en tiu ĉi mondo, kaj la plej grandan geniulo ne kapablas ŝanĝi la naturon de la homo.»

Tiel la pastro parolis en grava tono. Tiam mi ne ĉiam bone komprenis liajn paroladojn, kaj mi pensis: «Vortoj, estas nur vortoj, kaj fusilpafoj estas fusilpafoj. Se ni renkontos nur studentojn kaj teologiajn profesorojn por batali kontraŭ nin, ĉio iros glate. Cetere, disciplino ĉiam malhelpos la hessojn, bavarojn, badenanojn kaj saksojn turni sin kontraŭ nin, tute kiel ĝi devigas nin, francojn, batali, kvankam pli ol unu ne ŝatas fari tion. Ĉu soldato ne obeas al kaporalo, kaporalo al serĝento, kaj tiel plu ĝis la marŝalo, kiu faras, kion volas la imperiestro? Oni bone vidas, ke la pastro neniam servis en regimento, alie li scius, ke ideoj servas a nenio kaj ke ordonoj estas ĉio. Sed mi ne volis kontraŭdiri lin, ĉar eble tiam la poŝtestro ne plu alportus botelon da vino post la vespermanĝo. Ili pensu ĉion, kio plaĉas al ili. Ĉio, kion mi deziris, estis, ke ni renkontos nur teologion.

Dum ni babiladis tiamaniere, la matenon de la 2-a de aprilo subite alvenis la ordono ekmarŝi La bataliono iris al Lauterbach, tiam la morĝaŭon al Neukirchen, kaj ni faris nenion plu ol marŝadi, ĉiam marŝadi. Tiuj kiuj ankorau ne kutimiĝis al la portado de la sako, ne povis plendi pri manko de ekzercado, ĉar Dio scias, kiom da distanco ni demetis! Mi jam delonge ne plu ŝvitis kun miaj kvindek kartoĉoj en mia kartoĉujo, mia sako kaj mia fusilo sur la ŝultro, kaj mi ne scias, ĉu mi ankoraŭ lamis.

Sed ni ne estis la solaj kiuj moviĝis; ĉio marŝadis, ĉie ni renkontis regimentojn survoje, kavaleriajn taĉmentojn, karavanojn de kanonoj, pulvo kaj kanonkulgoj, kaj ĉio antaŭeniris al Erfurt, kiel post granda pluvado miloj da rojoj fluadas tra ĉiuj vojoj al rivero.

Niaj serĝentoj diris unuj al la aliaj:

«Ni proksimiĝas… Fariĝos varme!»

Kaj ni pensis: «Des pli bone! Tiuj rusaj kaj prusaj friponoj estas la kaŭzo, kial oni prenis nin. Se ili estus restintaj trankvilaj, ni estus ankoraŭ en Francio!»

Tiu penso amarigis nin. Kaj ĉie ni renkontis virojn kiuj ŝatas batali: Klipfel kaj Zebedeus parolis pri atako kontraŭ la prusojn, kaj mi, por ne ŝajni malpli kuraĝa ol ili kaj la aliaj, diris, ke tio ĝojigis ankaŭ min.

La 8-an de aprilo la bataliono eniris la citadelon de Erfurt, urbo tre fortika kaj riĉa. Mi ĉiam memeros, ke post kiam oni rompis la viĉojn sur la placo antaŭ la kazerno, la subofiiro-poŝtisto enmanigis paketon da leteroj al la serĝento de la roto. Inter ili estis ankaŭ letero por mi. Mi tuj rekonis la skribon de Trinel, kio havis tiel fortan efikon sur mi, ke miaj genuoj ektremis!

Zebedeus, kiu ankaŭ estis tre kontenta ricevi novaĵon el Falsburgo. prenis mian fusilon kaj diris al mi: «Venu!»

Mi kaŝis la leteron en mian poŝon, kaj ĉiuj samregionanoj sekvis min por aŭdi la legadon. Sed mi volis tre trankvile sidiĝi sur mian liton antaŭ ol malfermi la koverton, kaj nur post kiam ni instaliĝis en angulo de la Finckmatt kaj mia fusilo troviĝis en la fusilkrado, mi komencis legi. Ĉiuj aliaj kliniĝis super miajn ŝultrojn.La larmoj fluis sur miaj vangoj, ĉar Trinel rakontis al mi, ke ŝi ĉiam pensas nur pri mi kaj ke ŝi preĝas por mi.

Kaj aŭdinte tion la kamaradoj diris:

«Ni estas certaj, ke hejme oni preĝas ankaŭ por ni!»

Unu parolis pri sia patrino, alia pri siaj fratinoj, alia pri sia amatino.

Fine sinjoro Gulden skribis, ke la tuta urbo fartas bone, ke mi devas esti kuraĝa, ke tiuj mizero daŭros nur kelkan tempon. Li komisiis min averti la kamaradojn, ke oni pensas ankaŭ pri ili kaj ke iliaj gepatroj plendas pri tio, ke ili ricevas eĉ ne unu vorton da novaĵo de sia filo.

Tiu letero estis granda konsolo por ni ĉiuj.

Kaj kiam mi pensis, ke ni estis tiam la 8-an de aprilo, kaj ke baldaŭ komenciĝos la batalo, mi konsideris ĝin kiel la lasta adiaŭo el nia lando por duono en ni, pluraj neniam plu estis aŭdontaj paroli pri siaj geptroj, siaj amikoj kaj pri tiuj kiujn ili amis en iu ĉi mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.