La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XV

En Sarrebourg ni ricevis loĝejbiletojn. La mia estis por la maljuna presisto Jareisse, kiu konis patron Gulden kaj onklinon Gredel. Li invitis min vespermanĝi ĉe sia tablo kun mia nova litkamarado, Jean Buche, filo de iu splitisto de Hardberg, kiu nur manĝis terpomojn antaŭ ol esti konskripciita. Li krakigis ankaŭ la ostojn de la viando, kiun oni servis al ni. Mi estis tiel melankolia, ke aŭdi lin krakigi tiujn ostojn, ekscitis miajn nervojn.

Patro Jareisse volis konsoli min, sed ĉio kion li diris, ankoraŭ kreskigis mian ĉagrenon.

Li pasigis la reston de tiu tago kaj la sekvantan nokton en Sarrebourg. La morgaŭon ni marŝis al la villaĝo Mézières, la postmorgaŭon ĝis Vic kaj post tio al Solgne; Fine, la kvinan tagon ni proksimiĝis al Metz.

Mi ne bezonas rakonti al vi nian marŝadon: la soldatoj, tute blankaj pro polvo, kiuj iras de etapo al etapo, la sakon sur la dorso, la armilon laŭplaĉe, babilas, ridas kaj trairas la vilaĝojn rigardante la knabinojn, la ĉarojn, la sterkejojn, la hangarojn, la suprenirojn kaj malsuprenirojn, maltrankviliĝante pri nenio. Kaj kiam oni estas malgaja, kiam oni lasas hejme sian edzinon, malnovajn amikojn, homojn kiuj amas vin kaj kiun oni eble neniam revidos, ĉio defilas antaŭ viaj okuloj kiel ombroj. Cent paŝoj pli foren, oni jam ne pensas pri ĉio ĉi.

Tamen la vido de Metz kun sia alta katedralo, siaj malnovaj domoj kaj siaj sombraj remparoj revekis min. Du horojn antaŭ la alveno ni kredis povi marŝi sur ombroriĉaj vojoj. Estis varmege, kaj oni plirapidigis la paŝojn por troviĝi en la ombro kiel eble plej baldaŭ. La memoro pri kolonelo Desmichels revenis al mi. Mi havis malgrandan esperon, tre malgrandan, kaj mi ekkriis en mi mem: “Ha! Se la sorto volus!” Mi palpis mian leteron. Zebedeus ne plu parolis al mi. De tempo al tempo li turnis sin por ĵeti rigardon al mi. La situacio jam ne estis kiel antaŭe. Li estis serĝento, kaj mi simpla soldato. Kion vi volas? Sed nin ĉiam amis nin kiel fratoj, kaj tio tamen faris grandan diferencon.

Jean Buche marŝis je mia flanko, la dorson ronda kaj la piedojn turnitaj internen kiel la lupoj. La sola afero, kiun li diris al mi, estis, ke la ŝuoj ĝenas lin dum la marŝado, kaj ke oni devus surmeti ilin nur por parado. Dum du monatoj la serĝento-instruisto ne sukcesis igi lin turni la piedojn eksteren, nek rektigi liajn ŝultrojn. Sed li marŝis tre bone laŭ sia maniero kaj sen lacigi sin.

Fine, je la kvina posttagmeze ni alvenis ĉe la avanceo. Oni venis rekoni nin. La kapitano de la gardo mem kriis al ni:

“Eniru, kiel plaĉos al vi!”

La tamburistoj komencis bati, kaj ni eniris la urbon, la plej malnovan kiun mi iam vidis. En Metz renkontiĝas la riveroj Seille kaj Moselle, kaj tie oni vidas kvar- kaj kvinetaĝajn domojn kun malstukiĝintaj muroj plenaj je traboj kiel en Saverne kaj Bouxviller. Iliaj fenestroj estas rondaj kaj kvadrataj, grandaj kaj malgrandaj sur la sama linio, kun kaj sen kovriloj, kun kaj sen vitroj. Metz estis tiel malnova kiel la montoj kaj riveroj, kaj supre la tegmentoj elstaris ses futojn, plilongigante tiel sian ombron sur la nigra akvo, sur kiu flosis malnovaj ŝuoj, vestaĵoj kaj dronintaj hundoj.

Kiam oni hazarde rigardis supren al la mansardaj fenestroj, oni estis preskaŭ certa vidi maljunan judon kun lia griza barbo kaj lia granda aglonazo, aŭ infanon, kiu minacis fali, aŭ ion similan, ĉar Metz verdire estas urbo de judoj kaj soldatoj. Malriĉuloj tie ankaŭ ne mankis. Estas pli malbone ol en Mainz, Strasburgo kaj eĉ Frankfurto, almenaŭ se oni ne ŝanĝis ĉion tie intertempe, ĉar la nunaj homoj ŝatas komforto, kaj la urboj plibeliĝas de tago al tago.

Ni do trairis tiun spektaklon, kaj malgraŭ mia granda malĝojo, mi ne povis malhelpi min rigardi tiujn stratetojn. En la urbo tiam svarmis naciaj gardistoj. Ili alvenis de Longwy, Sarre-Louis kaj aliloke. La soldatoj foriris, la naciaj gardistoj anstataŭis ilin.

Ni alvenis sur iu placo plenplena je matracoj, pajlomatracoj kaj aliaj litaĵoj, kiujn la civiluloj liveris al la trupoj. Oni igis nin meti la armilon ĉepieden antaŭ iu kazerno, kies fenestroj estis ĉiuj malfermitaj malsupre kaj supre. Ni atendis pensante, ke ni estos loĝigitaj en tiu kazerno, sed post dudek minutoj la soldopago komenciĝis. Ni ricevis po dudek kvin pencoj kun loĝejbileto. Oni rompigis la vicojn, kaj ĉiuj foriris en diversaj direktoj. Jean Buche, kiu neniam vidis alian urbon ol Falsburgon, ne forlasis min.

Niaj loĝejbiletoj estis por Elias Meyer, buĉisto en la strato Saint-Valéry. Kiam ni alvenis antaŭ la domo, tiu buĉisto, kiu estis distranĉanta sian viandon antaŭ sia fenestro en formo de volbo provizita de krado, koleriĝis kaj akceptis nin tre malbone. Li estis dika, tute ruĝa judo kun ronda vizaĝo kaj arĝentaj orelringoj kaj ringoj sur siaj fingroj. Lia edzino, maldika kaj flava, venis malsupren, kriante, ke ili jam gastigis soldatojn la hieraŭon, la antaŭhieraŭon… ke la sekretario de la urbodomo rankoras kontraŭ ili, ke li sendis al ŝi soldatojn ĉiutage, ke la najbaroj havis neniajn… kaj tiel plu. Ili tamen lasis nin eniri. Ilia filino venis rigardi nin. Malantaŭ ŝi staris dika, krisphara, tre malpura servistino. Ŝajnas al mi, ke tiuj homj ankoraŭ ĉiam staras tie, antaŭ mi, en la malnova ĉambro panelita de kverko, kun granda kupra lampo pendante de la plafono kaj kradita fenestro eliranta sur malgrandan korton.

La filino, tre pala kaj kun nigraj okuloj, diris ion al sia patrino, kaj la servistino ricevis la ordonon konduki nin al la almozulĉambro en la subtegmento, ĉar ĉiuj judoj akceptas almozulojn, kiujn ili nutras ĉiuvendrede. Mia kamarado el Harberg trovis tion tre bona, sed mi indigniĝis. Malgraŭ tio ni supreniris malantaŭ la servistino la spiralŝtuparon, sur kiu oni glitis pro la multa kraso, kaj ni alvenis en la subtegmentejo en ĉambro konstruita el latoj, tra kiuj oni vidis la malpuran tolaĵaron destinitan al la lesivo. La taglumo enpenetris tra lukon en la tegmento. Sen mia tristeco, mi estus trovinta tiun lokon abomena. Ni havis nur unu seĝon kaj unu pajlomatracon etenditan sur la tabulplanko kun unu kovrilo por ni ambaŭ. La servistino rigardis nin ankoraŭ, starante ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi atendis komplimentojn de ni.

Mi sidiĝis kaj demetis mian sakon, tre malĝoja, kiel oni povis supozi. Buche faris la samon. La servistino komencis malsupreniri, kiam mi kriis al ŝi:

“Atendu minuton, ni ankaŭ malsupreniros. Ni ne volas rompi al ni la kolon sur la ŝtuparo.”

Ŝanĝinte niajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, ni refermis la pordon per pendseruro, kaj malsupreniris al la buĉejo aĉeti viandon. Jean iris aĉeti panon ĉe la kontraŭflanka bakisto, kaj ĉar ni havis la rajton uzi la fajron, ni iris en la kuirejon fari supon.

Post kiam ni finis manĝi je la oka, la buĉisto venis saluti nin. Li fumis grandan pipon de Ulm. Li demandis, el kiu lando ni venas. Mi ne respondis lin, ĉar mi tro indignis, sed Jean respondis al li, ke mi estas horloĝisto el Falsburgo, post kio tiu viro bone rigardis min. Li diris, ke lia frato vojaĝis tra Alsaco kaj Loreno vendante horloĝojn, ringojn, horloĝoĉenojn kaj aliajn oraĵistajn kaj juvelistajn objektojn; ke li nomiĝas Samuel Meyer, kaj ke eble ni jam negocis unu kun la alia. Mi tiam respondis, ke mi vidis sian fraton du- aŭ trifoje ĉe sinjoro Gulden, kio estis vera. Post tio li ordonis al la servistino suprenigi orelkusenon por ni, sed li ne faris pli por ni, kaj je la deka ni enlitiĝis. La granda laceco endormigis nin tre rapide. Mi volis ellitiĝi tre frue kaj iri al la arsenalo. Sed mi ankoraŭ dormis, kiam mia kamarado skuis min, dirante:

“La rekolektiĝo!”

Mi aŭskultis: estis la rekolektiĝo. Ni havis nur la tempon vesti nin, buki nian sakon, preni nian fusilon kaj malsupreniri. Kiam ni alvenis sur la placo de la kazerno, la apelo komenciĝis. Post la apelo du furgonoj proksimiĝis, kaj ni ricevis po kvindek kartoĉoj. Komandanto Gémeau, la kapitano kaj ĉiuj oficiroj estis tie. Mi vidis, ke ĉio estas finita, ke mi ne plu devas kalkuli je nenio, kaj ke mia letero por kolonelo Desmichels estos nur bona post la militiro, se mi eskapus el ĝi viva, kaj ke mi devos fini miajn sep jarojn. Zebedeus rigardis min de fore, kaj mi deturnis la kapon. Sammomente oni kriis:

“Portu armilon! Armilon laŭplaĉe! Kolonkapo maldekstren, antaŭen, marŝ!”

La tamburistoj batis, ni ekmarŝis, la tegmentoj, la domoj, la fenestroj, la stratetoj kaj la homoj defilis flanke de ni. Ni transiris la unuan ponton, tiam la levponton. La tamburistoj ĉesis bati, kaj ni iris en la direkto de Thionville. Aliaj trupoj, kavaleriaj kaj infanteriaj, sekvis la saman vojon.

Vespere ni alvenis en la vilaĝo Beauregard, la morgaŭon en la vespero la vilaĝo Vitry, apud Thionville, kie mi estis kvartirigita kun Buche ĉe grandbienulo, kiu nomiĝis sinjoro Pochon, honesta viro, kiu trinkigis al ni blankan vinon, kaj kiu ŝatis paroli pri politiko tute kiel sinjoro Gulden.

Dum nia restado en tiu vilaĝo generalo Schoefer alvenis el Thionville, kaj oni igis nin preni la armilojn por esti revuitaj apud granda farmbieno, kiun oni nomis la farmbieno Silvange.

Tiu regiono estis plena je arbaroj. Ni iris en grupo promenadi en la ĉirkaŭaĵo. Iutage Zebedeus venis al mi kaj kondukis min al la granda fandejo de Moyeuvre, kie ni vidis gisi kanonkuglojn kaj obusojn. Ni parolis pri Trinel kaj sinjoro Gulden. Li konsilis al mi skribi al ili, sed mi iel timis ricevi novaĵojn. Mi deturnis mian menson de Falsburgo.

La 8-an de junio frumatene la bataliono ekiris de la vilaĝo kaj repasis apud Metz, sed sen eniri. La urbaj pordegoj restis fermitaj kaj la kanonoj sur la remparoj, kiel en milita tempo. Ni iris dormi en Chatel, la morgaŭon en Etain, la postmorgaŭon en Dannevoux, kie mi loĝis ĉe bona patrioto, kiu nomiĝis sinjoro Sébastien Perrin. Li estis riĉa viro, kiu volis scii ĉion detale, kaj ĉar antaŭ ni granda nombro da batalionoj sekvis la saman vojon, li diris:

“Post monato aŭ eble pli frue ni ekscios grandajn aferojn… Ĉiuj trupoj marŝas al Belgio… La imperiestro estas falonta sur la anglojn kaj prusojn!”

Tio estis nia lasta etapo, ĉar la morgaŭon ni alvenis en Yong, kiu estas malbona regiono. La 12-an de junio ni dormis en Vivier, la 13-an en Cul-de-Sard. Ju pli ni antaŭeniris, des pli da trupoj ni renkontis, kaj ĉar mi jam vidis tion en Germanio, mi diris al mia kamarado, Jean Buche:

“Nun estas varmiĝonte!”

De ĉiuj flankoj, en ĉiuj direktoj kavalerio, infanterio kaj artilerio avancis en kolonoj, kovrante la vojojn tiel for, kiel oni povis vidi. Pli belan veteron kaj pli belajn rikoltojn oni neniam vidis, sed estis tro varmege. Min miris, ke mi malkovris nenian malamikon, nek antaŭe, nek malantaŭe, nek dekstre, nek maldekstre. Ni sciis nenion. La famo cirkulis inter ni, ke ĉi-foje ni estis falontaj sur la anglojn. Antaŭe mi jam vidis prusojn, aŭstrojn, rusojn, bavarojn, virtemberganojn, svedojn. Mi konis preskaŭ ĉiujn popolojn de la tero, kaj nun ni estis konatiĝontaj kun la angloj. Mi pensis: “Ĉar necesas ekstermi nin reciproke, mi same tiom ŝatas, ke estu tiuj ĉi anstataŭ la germanoj.” Ni ne povas eviti nian sorton. Se mi devos transvivi tion ĉi, mi transvivos. Se mi devos perdi la vivon, ĉu mi faros ion por savi ĝin aŭ nenion, tio estos la samo. Sed necesos ekstermi la kiel eble plej grandan nombron de la aliaj. Tiel ni grandigos la ŝancojn por ni mem.”

Jen la rezonoj kiujn mi faris, kaj se ili ne faris al mi bonon, ili ankaŭ ne kaŭzis al mi malbonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.