La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĝis nun mi rakontis la grandajn okazaĵojn de la milito: gloraj bataloj por Francio malgraŭ niaj eraroj kaj malfeliĉoj. Kiam oni batalis sola kontraŭ ĉiuj popoloj de Eŭropo, – ĉiam unu kontraŭ du kaj kelkfoje tri – kaj ke fine oni cedas, ne pro la kuraĝo de la aliaj nek pro ilia genieco, sed pro perfido kaj la granda nombro, oni malpravus, se oni ruĝiĝus pro tiu malvenko, kaj la venkintaj malpravus ankoraŭ pli, se ili fierus pri tio. Ne la nombro konsistigas la grandecon de popolo aŭ de armeo, sed ĝia kuraĝo. Mi pensas tion en la sincereco de mia animo, kaj mi kredas, ke la honestaj homoj, en ĉiuj landoj de la tero pensas kiel mi.
Sed nun mi devas rakonti pri la mizeroj de la retiriĝo. Tio ŝajnas al mi la plej doloriga parto.
Oni diras, ke fido donas forton, kaj tio certe validas precipe por la francoj. Tiel longe ke ili marŝas antaŭen, tiel longe ke ili esperas forporti la venkon, ili estas unuigitaj kiel la fingroj de unu mano: la volo de la ĉefoj estas la leĝo por ĉiuj. Ili sentas, ke oni povos nur sukcesi per disciplino. Sed tuj kiam ili estas devigataj retroiri, ĉiuj havas fidon nur en si mem, kaj oni ne plu obeas komandojn. Tiam tiuj tiel fieraj viroj, – tiuj viroj kiuj fiere antaŭeniris al la malamiko por batali –, foriras, unuj dekstren, aliaj maldekstren, jen solaj, jen en grupoj. Kaj tiuj kiuj tremis ĉe ilia proksimiĝo, denove ekhavas kuraĝon. Komence ili antaŭeniras kun timo, sed vidante, ke okazas nenio al ili, ili fariĝas impudentaj. Ili impetas tri- aŭ kvarope la postrestantojn, kiel oni vidas la korvojn vintre fali sur povran vunditan ĉevalon, kiun ili ne estus kuraĝintaj rigardi je duonmejlo, kiam ĝi ankoraŭ povis paŝi.
Mi vidis tiujn aferojn… Mi vidis la mizerajn kozakojn – verajn ĉifonulojn kun malnovaj vestaĵoj pendantaj de la lumboj, malnova ĉapo de skrapita felo sur la oreloj, almozuloj, kiuj neniam razas sin, kovritaj de fiinsektoj, sidantaj sur maljunaj maldikaj ĉevalaĉoj sen seloj kun la piedoj en ŝnuroj servantaj kiel piedingoj, kaj malnova rustinta pistolo kiel pafilo kaj najlo ĉe la finaĵo de stako kiel lanco, – mi vidis tiujn almozulojn, kiuj similis al maljunaj, kadukaj flavaj hundoj, haltigi jen dek, jen dek kvin, jen dudek soldatojn kaj forkonduki ilin kiel ŝafojn!
Kaj la kamparanoj, tiuj grandaj mallertuloj, kiuj ankoraŭ tremis antaŭ kelkaj monatoj kvazaŭ leporoj, kiam oni rigardis ilin oblikve… Nun mi vidis ilin trakti kun arogaj mienoj maljunajn soldatojn, kirasistojn, kanonistojn, dragonojn el Hispanio, virojn, kiuj povis renversi ilin per pugnobato. Mi aŭdis ilin aserti, ke ili ne havas panon por vendi, dum oni flaris la odoron de la forno en la ĉikaŭaĵo, kaj ke ili havas nek vinon, nek bieron, nek ion ajn, dum oni aŭdis la pokalojn tinti dekstre kaj maldekstre kiel la sonoriloj de iliaj vilaĝoj. Kaj oni ne kuraĝis skui ilin, ne kuraĝis konduki ilin al prudento, tiujn ĉifonulojn, kiuj ridis vidante nin retiriĝi, ĉar oni jam ne estis sufiĉe grandnombra, ĉar ĉiuj marŝis por si mem, jam ne rekonante la ĉefojn kaj perdinte disciplinon.
Kaj poste malsato, mizero, laceco, malsanoj, ĉio surfalis nin samtempe. La ĉielo estis griza, ne ĉesis pluvi, la aŭtuna vento malvarmigis nin.
Kiel tiuj povraj rekrutoj, ankoraŭ sen lipharoj kaj tiom maldikiĝintaj, ke oni povis vidi la taglumon tralumi tra iliajn korpojn kiel tra lanternon. Kiel tiuj povraj estaĵoj povis rezisti tiom da mizeroj? Ili pereis je miloj. Oni vidis nur tion sur la vojo. La terura malsano, kiun oni nomas tifo, sekvis nin: Unuj diris, ke estas speco de pesto, generita de la mortigitoj, kiujn oni ne enterigis sufiĉe profunde; aliaj, ke tion kaŭzas la tro grandaj suferoj, kiuj superas la homajn fortojn. Mi scias nenion pri tio, sed la alsacaj kaj lorenaj vilaĝoj, kien ni alportis tifon, ĉiam memoros tion: el cent malsanuloj, dek aŭ dek du aŭ pli ne plu revenis!
Fine, ĉar necesas daŭrigi tiun malĝojigan historion, la vesperon de la 19-a ni bivakis apud Lutzen, kie la regimentoj reformiĝis, kiel ili povis. La morgaŭon, tre frue ekmarŝante al Weissenfels, ni devis pafi al la kelkaj vestfaloj, kiuj sekvis nin ĝis la vilaĝo Eglaystadt. La 22-an ni bivakis sur la taluso de Erfurt, kie oni donis al ni novajn ŝuojn kaj vestaĵojn. Kvin aŭ ses sendisciplinaj rotoj povis fari nenion pli ol spiri. Niaj novaj vestaĵoj kaj ŝuoj sidis al ni kiel tendoj, sed tio ne malhelpis, ke ni sentis la bonan varmon de tiuj vestaĵoj. Ni kredis revivi.
Necesis reekiri la 22-an mem, kaj la sekvantajn tagojn ni pasadis apud Gotha, Teitlebe, Eisenach kaj Saalmünster. La kozakoj observis nin de sur siaj ĉevalaĉoj. Kelkaj husaroj forpelis ilin, kaj ili savis sin kvazaŭ ŝtelistoj, sed ili revenis tuj poste.
Multaj kamaradoj havis la malbonan kutimon marodi la vesperon, kiam ili estis en bivako, kaj ili ofte kaptis ion. Sed la morgaŭon ĉiam mankis kelkaj el ili ĉe la apelo, kaj la sentineloj ricevis la ordonon pafi al tiuj kiuj foriĝis de la bivakejo.
Mi havis febron ekde nia foriro de Leipzig. Ĝi ĉiam kreskadis, kaj tage kaj nokte mi tremetadis. Mi fariĝis tiel malforta, ke mi povis apenaŭ ekstari matene por survojiĝi. Zebedeus rigardis min kun trista mieno kaj kelkfoje diris al mi:
«Kuraĝon, Josef, kuraĝon! Ni tamen reatingos nian landon.»
Tiuj vortoj revivigis min. Mi sentis min kvazaŭ fajro suprenirus al mia vizaĝo.
«Jes, jes, ni reatingos nian landon,» mi diris, «necesas, ke ni revidu nian landon.»
«Apogu sur mian brakon… Ni proksimiĝas nun ĉiutage, Josef… Dek kvin da etapoj, kio tio estas por ni?»
Li kuraĝigis min, sed mi jam ne havis la forton porti mian fusilon, ĝi ŝajnis peza al mi kiel plumbo. Mi jam ne povis manĝi, kaj miaj genuoj tremetadis. Malgraŭ tio mi ankoraŭ ne malesperis kaj diris al mi mem: «Estas nenio… Kiam vi vidos la sonorilturon de Falsburgo, via febro malaperos. Vi havos sanigan aeron, kaj Trinel flegos vin… Vi vidos, ke ĉio iiros glate…kaj vi geedziĝos…»
Mi vidis aliajn, kiuj estis kiaj mi, kiuj postrestis survoje, sed mi estis tiel malsana, kiel ili…
Mi ankoraŭ ĉiam havis bonan fidon, kiam je tri mejloj de Fulda, sur la vojo al Saalmünster, dum halto, oni aŭdis, ke kvindek bavaroj venis kontraŭi nian retiriĝon kaj posteniĝis en la grandaj arbaroj, tra kiujn ni devis pasi. Tiu novaĵo donis al mi la lastan baton, ĉar mi jam ne sentis min sufiĉe forta por antaŭeniri, nek meti la bajoneton sur mian fusilon, nek defendi min per ĝi, kaj ke ĉiuj klopodoj por veni tiel for estis perditaj. Mi tamen faris ankoraŭ klopodojn, kiam oni ordonis nin marŝi, kaj mi provis ekstari.
«Nu, Josef,» diris al mi Zebedeus, «nu, Josef, kuraĝon!»
Sed mi jam ne povis iri plu kaj komencis singulti, kriante:
«Mi ne povas!»
«Stariĝu,» li diris.
«Mi ne povas… Dio mia… mi ne povas!»
Mi alkroĉiĝis al lia brako… Larmoj fluis laŭ lia longa nazo… Li provis porti min, sed li ankaŭ estis tro malforta. Tiam mi retenis lin, kriante:
«Zebedeus, ne forlasu min!»
Kapitano Vidal proksimiĝis, rigardante min malĝoje.
«Nu, filo,» li diris, «post duonhoro la ambulancveturiloj estas pasontaj … Oni prenos vin.»
Sed sciante, kion tio signifas, mi tiris Zebedeus inter miajn brakojn por premi lin kaj diris en lian orelon:
«Aŭskultu, vi kisos Trinel anstataŭ mi… Promesu tion al mi! Vi diros al ŝi, ke mi mortis kisante ŝin, kaj ke vi portas al ŝi tiun adiaŭan kison!»
«Jes!…» li diris mallaŭte singultante, «Jes, mi diros tion al ŝi!… Ho, mia povra Josef!»
Mi jam ne povis ellasi lin. Li metis min teren kaj rapide foriris sen turni la kapon. La kolono malproksimiĝis… Mi longe rigardis ĝin, kiel oni rigardas la lastan esperon en la vivo, kiu foriras… La postrestantoj de la bataliono eniris en terfalton… Tiam mi fermis la okulojn, kaj nur horon poste mi estis vekita per la bruo de kanono kaj vidis gvardian divizion pasi sur la vojo per akcelitaj paŝoj kun furgonoj kaj artilerio. Sur la furgonoj mi vidis kelkajn malsanulojn; kaj mi kriis:
«Prenu min! Prenu min!»
Sed neniu atentis pri miaj krioj… Ili estis ĉiam ankoraŭ pasantaj, kaj la bruo de la kanonado kreskis. Pli ol dek mil viroj tiel pasadis, kavalerio kaj infanterio. Mi jam ne havis la forton krii.
Finfine la vosto de tiu ĉi trupo alvenis: mi rigardis la sakojn kaj ĉakojn foriĝi, ĝis ĝi malaperis en valeto, kaj mi estis kuŝiĝonta por ĉiam, kiam mi aŭdis ankoraŭ grandan bruon sur la vojo. Estis kvin aŭ ses kanonoj, kiuj galopadis, tirataj de fortaj ĉevaloj, dum la kanonistoj marŝis dekstre kaj maldekstre de ili, la sabron en la dekstra mano. Post ili venis municiĉaroj. Mi ne plu esperis je helpo de tiuj ĉi ol de la aliaj, sed tamen mi rigardis ilin, kiam flanke de unu el la kanonoj mi vidis alproksimiĝi grandan, maldikan ruĝflavan, dekoraciitan kavalerian serĝenton, kaj mi rekonis Zimmer, mian maljunan kamaradon de Leipzig. Li preteriris sen rekoni min, sed tiam per ĉiuj foroj mi ekkriis:
«Kristian!… Kristian!…»
Kaj malgraŭ la bruado de la kanonoj li haltis, turniĝis kaj ekvidis min ĉepiede de arbo. Li malfermis grandajn okulojn.
«Kristian,» mi kriis, «kompatu min!»
Tiam li revenis, rigardis min kaj paliĝis:
«Kiel do, ĉu estas vi, mia bona Josefel?» li diris, saltante de sia ĉevalo.
Li prenis min sur siaj brakoj kvazaŭ infanon, kriante al la viroj kiuj kondukis la lastan furgonon:
«Halt! Halt!»
Kaj kisante min, li metis min sur la furgonon, la kapon sur sakon. Mi ankaŭ vidis, kiel li sternis grandan kavalerian mantelon sur miajn krurojn kaj piedojn, dirante:
«Nu… Ek!… Estas varme tie for!»
Estas ĉio kion mi memoras, ĉar tuj poste mi perdis ĉiun senton. Ŝajnas al mi, ke mi bone aŭdis bruon kvazaŭ fulmotondron, kriadon, komandojn, kaj eĉ ke mi vidis defili kontraŭ la ĉielo la suprojn de altaj piceoj meze de la nokto. Sed ĉio ĉi estis por mi kvazaŭ sonĝo. Certa estas, ke post Saalmünster, en la arbaroj de Hanau, en tiu tago estis liverita granda batalo kontraŭ la bavaroj, kaj ke oni pasis sur iliaj ventroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.