La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXIII

Preskaŭ tuj post la novaĵo pri la alveno de la prusoj oni ekbatis la rekolektiĝon. La batalionoj reformiĝis. La nia, kun alia de la brigado Quiot, restis por gardi Haie-Sainte, kaj la tuta resto aliĝis al la korpuso de generalo d’Erlons, kiu denove avancis tra la valo kaj provis ĉirkaŭiri la maldekstran flankon de la angloj.

Niaj du batalionoj rapidis fermi la pordojn kaj breĉojn kiel eble plej bone per traboj kaj pavimoj. Oni metis virojn en embuskon ĉe ĉiuj truoj, kiujn la malamiko estis farinta je la flanko de la fruktarbaro.

Kun la resto de la kompanio Zebedeus, Buche kaj mi estis postenigitaj super stalo, ĉe angulo de la bieno je mil aŭ mil ducent paŝoj de Hougoumont. Mi ankoraŭ vidis la linion de truoj je alteco de viro, kiujn la prusoj estis farintaj en la muro por defendi la fruktarbaron. Supreniriante, ni rigardis tra tiuj truoj nian batallinion, la ŝoseon de Bruselo al Charleroi, la malgrandajn bienojn Belle-Alliance, Rossomme, Gros-Caillou, kiuj borderis ĝin jen kaj jen, la maljunan gvardion, starantan trans la ŝoseo, la armilon sur la ŝultro, la stabo sur malalta monteto maldekstre, kaj pli for en la sama direkto malantaŭ la ravino de Planchenois, la blankan fumon, senĉese renoviĝantan, kiu disvastiĝis super la arboj. Tio estis la atako de la unua korpuso de la prusoj.

Poste ni eksciis, ke la imperiestro sendis dek mil virojn sub la komando de Lobau por haltigi ilin. La batalo rekomenciĝis, sed la maljuna kaj la juna gvardioj, la kirasuloj de Milhaud, tiuj de Kellermann kaj la ĉasistoj de Lefèbre-Desnoëttes, sume nia tuta belega kavalerio restis en pozicio: la granda, vera batalo ĉiam estis kontraŭ la angloj.

Kiaj pensoj venas al oni antaŭ tia grandioza spektaklo kaj tiu imensa ebenaĵo, kiujn la imperiestro devis vidi en sia menso pli bone ol ni per niaj okuloj! Ni estus restintaj tie dum multaj horoj, se kapitano Florentin ne estus subite suprenirinta.

“Nu, kion vi faras tie?” li ekkriis. “Ĉu ni defendos la ŝoseon kontraŭ la gvardio? Truu do tiun muron flanke de la malamiko. Ek! Ni rapidu!”

Ĉiuj prenis la pioĉojn, kiujn la germanoj estis lasintaj sur la planko, kaj faris truojn en la muro de la pinjono. Tio daŭris malpli ol duonhoron, kaj tiel ni vidis la batalon ĉe Hougoumont, la brulantajn konstruaĵojn, la obusojn kiuj ĉiu-momente eksplodis inter la ruinoj, la skotajn ĉasistojn embuskiĝintajn sur la malantaŭa vojo, kaj dekstre de ni, tute proksime je du fusilpafoj, la anglojn retroigantajn sian unuan linion en la centro kaj fortrenantajn siajn kanonojn, kiujn niaj tiraljoroj jam komencis malmunti. Sed la resto de ilia linio ne moviĝis. Ili havis ruĝajn kaj nigrajn kvadratojn kiel ŝaktabulo, unuj antaŭ kaj la aliajn malantaŭ la kava vojo. Tiuj kvadratoj tuŝis sin ĉe la anguloj. Por ataki ilin necesis pasi tra ilia krucpafado. Iliaj kanonoj restis en pozicio rande de la ebenaĵo. Pli malproksime, en faldo de la deklivo de Mont-Saint-Jean atendis ilia kavalerio.

La pozicio de tiuj angloj ŝajnis al mi nun ankoraŭ pli forta ol hodiaŭ matene. Tial ke ni ankoraŭ ne sukcesis trapenetri ilian maldekstran flankon, ĉar la prusoj atakis nin en la flanko, mi unuafoje ekhavis la ideon, ke ni ne estas certaj gajni la batalon. Mi jam bildigis al mi nian teruran konfuziĝon, se ni havus la malfeliĉon malgajni, premite inter du armeoj, unu antaŭ ni kaj alia flanke de ni, kaj la sekvon: dua invado, truditaj impostoj, sieĝo de niaj urboj, reveno de la elmigrintoj kaj venĝoj.

Mi sentis, ke tiu penso paligas min.

En la sama momento miloj da krioj “Vivu la Imperiestro!” leviĝis malantaŭ ni. Buche troviĝis apud mi en angulo de la subtegmento. Li kriis kun ĉiuj kamaradoj “Vivu la Imperiestro!” kaj apogante min trans lian ŝultron, mi vidis nian tutan kavalerion de la dekstra alo: la kirasuloj de Milhaud, la lancistoj de la gvardio, pli ol kvin mil viroj, kiuj antaŭeniris trote. Ili transiris la ŝoseon kaj malsupreniris en la valon inter Hougoumont kaj Haie-Sainte. Mi komprenis, ke ili estas atakontaj la kvadratojn de la angloj kaj ke nia sorto dependas de tio.

La ĉefoj de anglaj kanonoj komandis per tiel akraj voĉoj, ke oni aŭdis ilin tra la tumulton kaj la sennombrajn kriojn “Vivu la Imperiestro!”

Estis terura momento, kiam niaj kirasuloj pasis tra la valo. Mi kredis vidi torenton post la fandiĝo de la neĝo, kiam la suno brilas sur la multaj glacieroj. La ĉevaloj kun siaj bluaj kovriloj sur la postaĵo ĉiuj kune etendis la femuron kiel cervoj, piedfrapante la teron, la trumpetoj sonis sovaĝe meze de surda bruo. Kaj en la momento kiam ili pasis, la unua malŝargo de mitralo tremigis nian malnovan hangaron La vento blovis de Hougoumont kaj plenigis per fumo ĉiujn truojn. Ni apogis nin eksteren: dua malŝargo, tiam tria alvenis pafon post pafo.

Tra la fumo mi vidis la anglajn kanonistojn forlasi siajn kanonojn kaj fuĝi sur siaj ĉavaloj. Kaj preskaŭ tuj niaj kirasuloj troviĝis sur la kvadratoj, kies pafoj zigzagis laŭlonge de la deklivo. Oni aŭdis nur grandan bruon, plendojn, senfinan tintadon, henadon, iam kaj iam malŝargon. Tiam novajn kriojn, novajn bruojn, novajn ĝemojn. Kaj en tiu densa fumo, kiu amasiĝis kontraŭ la biendomo, dudekoj da ĉevaloj pasis kiel ombroj kun flirtanta kolhararo kaj aliaj trenante sian rajdiston, kies piedo estis ankoraŭ kaptita en la piedingo.

Tio daŭris pli ol horon!

Post la kirasuloj de Milhaud alvenis la lancistoj de Lefebvre-Desnoëttes. Post la lancistoj, la kirasuloj de Kellermann. Post tiuj ĉi la surĉevalaj grenadistoj de la gvardio, tiam la dragonoj… Ĉiuj trote supreniris la deklivon kaj kuris al la kvadratoj, la sabron en la aero kaj eligante la krion “Vivu la Imperiestro!” kiu supreniris en la ĉielon.

Ĉe ĉiu nova atako ni kredis, ke ili trapenetros ĉion, sed kiam la trumpetoj sonigis la rekolektiĝon, kiam la eskadronoj revenis pelmele galopante, persekutite de mitralo, por reformi sin fine de la ebenaĵo, oni ankoraŭ ĉiam vidis la longajn ruĝajn liniojn, senmovajn en la fumo kvazaŭ muroj.

Tiuj angloj estis bonaj soldatoj. Necesas ankaŭ diri, ke ili sciis, ke Blücher venis helpi ilin per sesdek mil viroj, kaj kompreneble tiu penso donis al ili grandan kuraĝon.

Malgraŭ tio, je la sesa ni jam detruis duonon de iliaj kvadratoj. Sed tiam la ĉevaloj de niaj kirasuloj, elĉerpitaj de dudek atakoj sur tiu grasa tero trempita de pluvo, ne plu povis antaŭengalopi meze de la amaso da mortigitoj.

Kaj la nokto proksimiĝis. La granda batalkampo malantaŭ ni malpleniĝis! Fine la granda ebenaĵo, kie ni kampadis la antaŭan tagon, estis forlasita, kaj tie for la maljuna gvardio restis sola sur la ŝoseo, la armilon en la mano: ĉiuj estis foririntaj, dekstre kontraŭ la prusoj, antaŭe kontraŭ la angloj!

Ni rigardis nin terurite.

Jam mallumiĝis, kiam kapitano Florentin aperis supre sur la skalo, ambaŭ manojn sur la planko, kriante al ni per serioza voĉo:

“Fusilistoj, la horo venki aŭ morti estas veninta!”

Mi memoras, ke tiuj vortoj troviĝas en la proklamo de la imperiestro, kaj ni ĉiuj malsupreniris laŭvice. Ankoraŭ ne estis tute mallume, sed sur la detruita korto ĉio estis griza kaj la mortigitaj jam rigidaj sur la sterkejo kaj laŭlonge de la muroj.

La kapitano aranĝis nin dekstre sur la korto, la komandanto de la alia bataliono aranĝis siajn virojn maldekstre. Niaj tamburoj unuafoje resonis tra la malnova konstruaĵo, kaj ni defilis tra la malgranda pordo en la ĝardenon. Ni devis klini la kapon unu post la alia.

Ekstere la ĝardenmuroj estis truetitaj. La vunditoj meze de la ruinoj bandaĝis al si, unu la kapon, alia kruron aŭ brakon. Kantinistino kun sia ĉareto kaj sia azeno, grandan pajlan ĉapelon platigitan sur la dorso, staris ankaŭ en tiu angulo. Mi ne scias, kion tiu malfeliĉulino venis fari tie. Pluraj ĉevaloj, faligitaj de laceco, la kapon pendanta, kovritaj per koto kaj sango, similis al maljunaj ĉevalaĉoj.

Kia diferenco disde la mateno! Tiam la kompanioj alvenis ja duone detruitaj, sed ili estis ankoraŭ kompanioj. Nun la konfuziĝo proksimiĝis. Bezonis nur tri tagoj por meti nin en la saman staton kiel apud Leipzig post unu jaro. La resto de nia bataliono kaj la alia formis nur unu bonordan linion. Kaj ĉar necesas, ke mi diru tion al vi: maltrankvileco ekkaptis nin.

Kiam la viroj ne plu manĝis ekde la antaŭa tago, kiam ili batalis la tutan tagon, kaj ke ĉe la noktiĝo ĉiuj iliaj fortoj estas elĉerpitaj, ili tremas pro malsato, ili ektimas kaj eĉ la plej kuraĝaj perdas esperon: ĉiuj niaj grandaj malfeliĉaj retiriĝoj originis el tiu stato.

Kaj tamen, malgraŭ ĉio ni ne estis venkitaj, kaj la kirasuloj ankoraŭ tenis la ebenaĵon. De ĉiuj flankoj, meze de la tondrado de la kanonoj kaj tumulto ni aŭdis nur unu krion:

“La gvardio alvenas!”

Ha, jes, la gvardio alvenis… ĝi fine alvenis! De fore ni vidis iliajn altajn harozajn ĉapojn bonorde antaŭengalopi sur la ŝoseo. Tiuj kiuj neniam vidis la gvardion alveni sur batalkampo neniam komprenos la fidon kiun la viroj povis havi al tiu elita korpuso, specon de respekto kiu donis al oni kuraĝon. La soldatoj de la maljuna gvardio estis preskaŭ ĉiuj eksaj kampuloj de antaŭ la Respubliko, viroj almenaŭ kvin futojn ses colojn longaj, maldikaj, bonstaturaj. Antaŭe ili kondukis la plugon por ia monaĥejo aŭ kastelo. Poste ili ribelis amase kun la tuta popolo. Ili foriris al Germanio, Holando, Italio, Egiptio, Pollando, Hispanio, Rusio, komence sub Kléber, Hoche, Marceau, poste sub Napoleono, kiu ŝparis kaj bone pagis ilin. Ili konsideris sin iel kiel proprietulojn de granda bieno, kiun ili devas defendi kaj eĉ pligrandigi. Tio altiris al ili respekton: estis sia propra bieno kiun ili defendis. Ili jam ne konis siajn gepatrojn, gekuzojn, la homojn de sia lando. Ili konis nur la imperiestron, kiu estis ilia dio. Kaj fine ili adoptis la reĝon de Romo por heredi ĉion kune kun ili por subteni kaj honori ilian maljunecon. Oni neniam vidis ion tian. Ili tiel kutimiĝis marŝi, meti sin en linion, ŝargi, pafi, krucigi la bajoneton, ke tio iel okazis aŭtomate, laŭbezone. Kiam ili antaŭeniris, la armilon en la mano, kun siaj grandaj ĉapoj, blankaj veŝtoj kaj gamaŝoj, ili ĉiuj similis unuj al la aliaj. Oni bone vidis, ke estas la dekstra mano de la imperiestro kiu antaŭeniris. Kiam oni diris en la vicoj: “La gvardio eniras la batalon!” tio estis kvazaŭ oni dirus: “La batalo estas gajnita!”

Sed en tiu momento, post la granda masakro, tiuj teruraj atakoj al kiuj la angloj rezistis, vidante la prusojn fali sur nian flankon, mi diris al mi mem:

“Jen la granda bato! Se ni malgajnos ĝin, ĉio estos perdita.”

Jen kial ni ĉiuj rigardis la gvardion, kiu alpaŝis sur la ŝoseo. Estis ankoraŭ Ney kiu kondukis ĝin, kiel li estis kondukinta la atakon de la kirasuloj. La imperiestro bone sciis, ke neniu povis konduki la gvardion pli bone, ol Ney. Nur li estus sendinta lin unu horon pli frue, kiam niaj kirasuloj estis en la kvadratoj. Tiam ni estus gajnintaj la batalon. Sed la imperiestro domaĝis sian gvardion kiel sian lastan rifuĝon. Se li ankoraŭ estus havintaj sian gvardion kvin tagojn poste en Parizo, Lafayette kaj la aliaj ne estus longe restintaj por detronigi lin. Sed li jam ne havis ĝin.

Estas do pro tio, ke li atendis tiel longe por sendi ĝin en la batalon. Li esperis, ke la kavalerio trapenetros ĉion kun Ney, aŭ ke la tridek du mil viroj de Grouchy venos, aŭdante la kanonojn, kaj ke li povos sendi ilin anstataŭ la gvardion, ĉar oni ĉiam povos anstataŭigi tridek aŭ kvardek virojn per konskripcio, sed por ekhavi tian gvardion necesis komenci je la dudekkvina jaro kaj forporti kvindek venkojn. La plej bona, solida kaj dura parto de la armeo estis la gvardio.

Nu, ĝi alvenis, kaj ni vidis ĝin. Ney, la maljuna Friant kaj tri aŭ kvar aliaj marŝaloj rajdis ĉe ĝia kapo. Ni vidis nur tion. La resto, la kanonpafoj, la fusilado, la krioj de la vunditoj estis kvazaŭe forgesitaj. Sed tio ne daŭris longe, ĉar la angloj ankaŭ komprenis, ke tio estos la granda bato. Ili rapidis kunigi ĉiujn siajn fortojn por ricevi ĝin.

On dirus, ke ĉe nia maldekstra flanko la batalkampo estas malplena. Oni jam ne pafis, ĉu pro manko de municio, ĉu ĉar la malamiko ŝanĝis sian pozicion. Ĉe la dekstra flanko male, en la direkto de Frichemont, la kanonado duobliĝis, la tuta afero ŝajnis translokiĝinta tien, kaj oni ne kuraĝis diri al si: “Estas la prusoj kiuj atakas nin… Unu plia armeo kiu venas neniigi nin!” Ne, tiu penso ŝajnis al ni tro terura, kiam subite staboficiro pasis kiel fulmo, kriante:

“Grouchy!… Marŝalo Grouchy alvenas!”

Estis en la momento kiam la kvar batalionoj de la gvardio deturniĝis maldekstren de la ŝoseo por supreniri la fruktarbaron kaj komenci la atakon.

Kiomfoje nokte dum kvindek jaroj mi bildigis al mi tiun noktan atakon, kaj kiomfoje mi aŭdis aliajn rakonti ĝin! Aŭskultante tiujn historiojn, oni kredus, ke la gvardio estis sola, ke ĝi antaŭeniris kvazaŭ vicoj de palisaroj kaj ke ĝi sola eltenis la mitralon. Sed ĉio tio okazis en la plej granda konfuzo. Tiun teruran atakon faris nia tuta armeo, ĉiuj restoj de la maldekstra alo kaj de la centro, ĉio kio restis de la kavalerio elĉerpita de ses horoj da batalo, ĉio kio ankoraŭ povis stari kaj levi la brakon: estis la infanterio de Reille kiu koncentriĝis al la maldekstra flanko de la malamiko, estis ni ĉirkaŭ Haie-Sainte, estis ĉio kio ankoraŭ vivis kaj kio ne volis esti masakrita.

Kaj oni ne venu diri, ke ni estis en paniko kaj ke ni volis fuĝi kiel malkuraĝuloj, tio ne estas vera! Kiam la famo kuris, ke Grouchy venas, eĉ la vunditoj ekstaris kaj remetis sin en viĉojn. Oni estus kredinta, ke aerblovo igis marŝi la mortigitojn: ĉiuj tiuj mizeruloj kuŝantaj malantaŭ Haie-Sainte, la kapon, la brakon, la kruron bandaĝita, la vestaĵojn disŝiritaj kaj plenaj je sango, ĉiu kiu povis meti unu piedon antaŭ la alian aliĝis al la gvardio, kiu pasis antaŭ la breĉoj de la ĝardeno, kaj ĉiuj disŝiris sian lastan kartoĉon.

Oni batis la atakon, niaj kanonoj rekomencis tondri. Sur la deklivo ĉio silentis. Vicoj da anglaj kanonoj restis forlasitaj. Oni kredus, ke la aliaj foriris, kaj nur kiam la harozaj ĉapoj komencis leviĝi super la ebenaĵo, kvin aŭ ses mitralpafoj avertis nin, ke ili atendas nin.

Tiam ni komprenis, ke tiuj angloj, germanoj, belgoj, hanoveranoj, ĉiuj tiuj viroj kiujn ni sabris kaj masakris ekde la mateno, reformis sin malantaŭe kaj ke necesas pasi sur iliaj ventroj. Multaj vunditoj retiriĝis en tiu momento, kaj la gvardio, sur kiu falis la plej granda parto de la pluvado, antaŭeniris preskaŭ sola tra la pafado kaj la mitralo, renversante ĉion. Sed ĝi pli kaj pli densiĝis kaj videble malpliiĝis. Post dudek minutoj ĉiuj ĝiaj surĉevalaj oficiroj estis elseligitaj. Ĝi haltis antaŭ tiel terura fajro de muskedopafado, ke ni mem, je ducent paŝoj malantaŭ ili, jam ne aŭdis niajn porprajn pafojn: ni kredis bruligi prajmojn!

Finfine ĉiu tiu amaso de malamikoj, antaŭe, dekstre kaj maldekstre, leviĝis kaj falis sur nin, subtenate de sia kavalerio en la flankoj. La kvar batalionoj de la gvardio, malpliigitaj de tri mil al mil ducent, ne povis elteni tian sturmon kaj malrapide retroiris. Ankaŭ ni retiriĝis, defendante nin per fusilpafoj kaj bajoneto.

Ni jam vidis pli terurajn batalojn, sed tiu ĉi estis la lasta.

Kiam ni alvenis ĉerande de la altebenaĵo por remalsupreniri, en la tuta ebenaĵo sub ni jam kovrita de ombro, regis konfuzo. Ĉiuj fuĝis kaj forkuris, unuj piede, aliaj surĉevale. Unu sola bataliono de la gvardio, en kvadrato apud la bieno, kaj tri aliaj batalionoj ĉe la disbranĉiĝo de Planchenois, restis senmovaj kiel konstruaĵoj meze de inundo, kiu kuntrenas la tutan reston! Ĉiuj foriris – husaroj, ĉasistoj, kirasuloj, artilerio, infanterio – pelmele sur la ŝoseo, tra la kampoj, kvazaŭ armeo de barbaroj, kiu fuĝas. Laŭlonge de la ravino de Planchenois la sombra ĉielo estis prilumita de la pafado. Unu sola kvadrato de la gvardio kontraŭstaris Bulow, malhelpante lin fortranĉi al ni la ŝoseon. Sed pli proksime al ni aliaj prusoj de la kavalerio descendis en la valon kvazaŭ rivero kiu fluas trans siajn kluzojn. La maljuna Blücher ankaŭ alvenis kun kvardek mil viroj. Li kunfaldis nian dekstran alon kaj dispersis ĝin antaŭ si Kion mi povas ankoraŭ diripri tio? Okazis encirkligo: ni estis ĉirkaŭitaj de ĉiuj flankoj. La angloj repelis nin en la valon, kaj en la valo alvenis Blücher. Niaj generaloj, oficiroj, la imperiestro mem jam ne havis alian rimedon ol meti sin en kvadraton. Kaj oni diris poste, ke ni, povraj malfeliĉuloj, panikegis! Mi neniam aŭdis similan maljustecon!

Mi kuris al la bieno kun Buche kaj kvin aŭ ses kamaradoj. Eksplodantaj obusoj ruliĝis ĉirkaŭ nin, kaj ni alvenis kiel erarintaj estaĵoj ĉe la ŝoseo, kie surĉevalaj angloj galope pasis, kriante inter si:

“No quarter! No quarter!”

En tiu momento la kvadrato de la gvardio komencis retiriĝi. Ĝi pafis en ĉiuj direktoj por forigi ĉiujn malfeliĉulojn kiuj volis eniri ĝin. Nur la oficiroj kaj generaloj povis savi sin.

Kion mi neniam forgesos, eĉ se mi devus vivi mil jarojn, estas la teruraj, senfinaj krioj kiuj plenigis la valon sur pli ol unu mejlo, kaj tre malproksime aŭdiĝis tamburo, kiu kvazaŭe sonorigis alarmsonorilon meze de incendio. Sed estis ankoraŭ pli terure: tio estis la lasta krio de Francio, de tiu kuraĝa kaj fiera popolo, tio estis la voĉo de la patrio kiu kriis: “Helpu min, infanoj, mi mortas!” Ne, mi ne povas priskribi tion al vi!… Tiu batoj de la tamburisto de la maljuna gvardio meze de nia katastrofo estis io teneriganta kaj terura. Mi singultis kiel infano. Buche kuntrenis min, kaj mi kriis al li:

“Jean, lasu min… Ni malgajnis la batalon…

Ni perdis ĉion!”

Pensoj pri Trinel, sinjoro Gulden kaj Falsburgo ne venis en mian kapon. Kio mirigas min ankoraŭ hodiaŭ, estas, ke ni ne estis centfoje masakritaj sur tiu ŝoseo, kie pasis vicoj da angloj kaj prusoj. Eble ili rigardis nin kiel germanojn, eble ili kuris post la imperiestro, ĉar ĉiuj esperis kapti lin.

Antaŭ la bieneto Ronsomme ni devis deturniĝi dekstren tra la kampoj. Estis tie ke la lasta kvadrato de la gvardio ankoraŭ eltenis la atakon de la prusoj. Sed ĝi ne povis persisti multe pli longe, ĉar dudek minutojn poste la malamikoj inundis la ŝoseon. La prusaj ĉasistoj foriris en bandoj por aresti tiujn kiuj postrestis. Oni estus dirinta, ke tiu ŝoseo estas ponto, kaj ke tiuj kiuj ne sekvas ĝin, falas en abismon.

Kiam ni malsupreniris en la ravinon malantaŭ la gastejo Passe-Avant, la prusaj husaroj kuris al ni. Ili estis nur kvin aŭ ses, kaj ni kriis, ke ni kapitulacas. Sed se ni estus levintaj la kolbon, ili estus sabrintaj nin. Ni kuŝis la fusilon kontraŭ la vangon, kaj vidante, ke ni ne estas vunditaj, ili forgalopis. Tio devigis nin denove sekvi la ŝoseon, kies krioj kaj tumulto aŭdeblis je almenaŭ du mejloj: la kavalerio, la infanterio, la Artilerio, la ambulancoj, la furgonoj, ĉio pelmele treniĝis sur la ŝoseo, hurlante, batante, henante kaj plorante. Ne, eĉ apud Leipzig ni ne vidis tian spektaklon. La luno leviĝis super la arbaroj malantaŭ Planchenois. Ĝi prilumis tiun amason de ĉapskoj[77], harozaj ĉapoj, sabroj, bajonetoj, renversitaj municiĉaroj, haltigitaj kanonoj. Kaj ĉiun minuton la obstrukco kreskis. Hurlado aŭdiĝis de unu fino de la linio ĝis la alia. Ĝi supreniris kaj malsupreniris la deklivojn kaj finiĝis en la malproksimeco kiel suspiro. Sed la plej malĝojigaj estis la krioj de la virinoj – de tiuj malfeliĉulinoj kiuj sekvas la armeojn – kiam oni renversis ilin aŭ ĵetis ilin kun iliaj ĉaretoj de la taluso suben. Ili eligis kriojn kiujn oni aŭdis super tiu imensa tumulto, kaj neniu returnis la kapon, neniu viro malsupreniris por helpi ilin.

“Ĉiu por si! Mi renversas vin, tiom pli malbone por vi, mi estas pli forta. – Vi krias?… Tio estas egala al mi!… Atentu! Atentu! Mi rajdas sur ĉevalo!… Mi frapas vin!… Faru lokon, nur se mi povas eskapi!…La aliaj agas kiel mi! – Lokon por la imperiestro!… Lokon por la marŝalo!… La pli forta renversas la malpli fortan… Nur forto gravas en la mondo!… Antaŭen!… Antaŭen! La kanonoj renversas ĉion, nur se oni savas ilin! – La kanonoj ne plu funkcias… Oni maljungu la ĉevalojn, oni tranĉu la tirrimenojn kaj frapu sur la ĉevalojn, kiuj forportas nin!… Ili kuru tiel foren, kiel ili povas, kaj ili krevu poste! – Per kio la resto koncernas nin? Se ni jam ne estas la pli fortaj, nu, kio? Venis nia vico esti mortigitaj. Ni krias, sed oni mokas pri niaj krioj! – Savu sin kiu povas… kaj vivu la imperiestro!… Sed la imperiestro mortis!”

Ĉiuj kredis, ke la imperiestro mortis kun la maljuna gvardio: tio ŝajnis tuta kompreneble.

La prusa kavalerio pasis per vicoj, la sabron en la aero, kriante: “Hura!” Ĝi ŝajnis eskorti nin kaj sabris ĉion kio deviis de la ŝoseo. Kaptitojn ĝi ne faris kaj jam ne atakis la homamason en la kolono... Kelkaj pafoj ankoraŭ resonis dekstre kaj maldekstre. Malantaŭe, tre malproksime, oni vidis ruĝan flamon tra la nokto: la bieno Caillou brulis.

Ni plirapidigis la paŝojn. Malsato, laceco, malespero pezis sur nin. Oni volus morti, kaj tamen la espero eskapi subtenis onin. Marŝante Buche diris al mi:

“Josef! Ni subtenu unu la alian. Mi neniam forlasos vin.”

Kaj mi respondis al li:

“Ni ĉiuj mortos kune… Mi ne plu povas elteni tion… Estas tro terure…. Estus pli bone kuŝiĝi…”

“Ne!… Ni ĉiam marŝu,” li diris, “ĉar la prusoj ne faras kaptitojn. Rigardu… Ili masakras ĉion senkompate, kiel ni apud Ligny.”

Ni ĉiam sekvis la direkton de la ŝoseo kun miloj da aliaj, mornaj, deprimitaj, kaj kiuj tamen returnis sin amase kaj densiĝis por pafi, kiam prusa eskadrono venis tro proksime. Ni estis ankoraŭ la plej firmaj, la plej solidaj. Jen kaj jen ni trovis forlasitajn afustojn, kanonojn, municiĉarojn. La fosaĵoj dekstre kaj maldekstre estis plenaj je sakoj, kartoĉoj, fusiloj, sabroj: oni forĵetis ĉion por povi marŝi pli rapide!

Sed kio estis la plej terura, tio estis la grandaj ambulancveturiloj, haltigitaj meze de la ŝoseo kaj plenaj je vunditoj. La veturigistoj estis tranĉintaj la tirrimenojn kaj fuĝis sur siaj ĉevaloj, timante esti mortigitaj. Tiuj malfeliĉaj vunditoj duone mortintaj, kun pendantaj brakoj, rigardis nin kun malespero. Ili pensigas min hodiaŭ pri tufoj de pajlo kaj fojno kiuj restas alkroĉitaj je arbustoj post inundo, kaj la homoj diras: “Jen nia rikolto… Jen kio la fulmotondro lasas al ni!” Ha! Kiel ofte mi pensis pri tio dum la lastaj kvindek jaroj!

Kio ankaŭ multe malĝojigis min dum tiu fuĝo, kio disŝiris al mi la koron, estis, ke mi ne revidis nenian viron de nia bataliono krom ni mem. Mi diris al mi: “Ili tamen ne povas esti ĉiuj mortigitaj!” Kaj mi ekkriis:

“Jean, se mi retrovus Zebedeus, tio kuraĝigus min!”

Li ne tuj respondis min, sed post momento diris al mi:

“Ni nur provu savi nin, Josef! Se mi havos la feliĉon revidi Harberg, mi ne plu plendos pri la terpomoj… Ne… Ne… Dio punas min… Mi estus tre kontenta iri labori en la arbaro, la hakilon sur la ŝultro. Se nur mi ne revenu hejmen kripligita kaj ke mi ne estu devigata etendi la manon ĉerande de granda vojo por vivi, kiel tiom da aliaj! Ni provu eskapi sanaj kaj sekuraj.”

Mi trovis, ke li estas prudenta.

Je la deka kaj duono ni proksimiĝis al Genappe. Teruraj krioj aŭdiĝis de fore. Ĉar oni bruligis pajlofajrojn meze de la ŝoseo por prilumi la tumulton, vi vidis tie for la domojn kaj la stratojn tiel plenaj je homoj, ĉevaloj kaj furgonoj, ke ni ne povis meti unu paŝon antaŭen. Ni tuj komprenis, ke la prusoj povas veni ĉiumomente, ke ili havas kanonojn kaj ke estas pli bone por ni pasi ĉirkaŭ la vilaĝon ol esti amase kaptitaj. Tial ni deturniĝis maldekstren en la grenon kun granda nombro da aliaj. Ni transiris la riveron Thy, vadante tra la akvo ĝis la zono, kaj ni atingis la du domojn de Quatre-Bras je la meznokto.

Ni saĝe agis ne enirante Genappe, ĉar ni jam aŭdis la fusil- kaj kanonpafojn de la prusoj al la vilaĝo. Sur la ŝoseo alvenis ankaŭ multaj fuĝantoj: kirasuloj, lancistoj, ĉasistoj… Neniu haltis!

Malsato terure turmentis nin. Ni pensis, ke en tiuj domoj jam delonge ĉio estas manĝita. Malgraŭ tio ni eniris tiun maldekstre. La planko estis kovrita per pajlo, sur kiu kuŝis vunditoj. Apenaŭ ni malfermis la pordon, ĉiuj komencis krii… kaj por diri la veron, la odoro estis tiel malbona, ke ni tuj reeliris, reprenante la vojon al Charleroi.

La luno estis belega. Ni malkovris dekstre en la greno kvanton da mortigitoj, kiujn oni ne enterigis. Buche descendis en sulkon, kie oni vidis tri aŭ kvar anglojn etendiĝintajn unuj sur la aliaj dudek kvin paŝojn pli malproksime. Mi demandis min, kion li estas faronta meze de tiuj mortigitoj, kiam li revenis kun ladbotelo, kiun li skuis ĉe sia orelo, dirante al mi:

“Josef, ĝi estas plena.”

Sed antaŭ ol malfermi ĝin, li plonĝigis ĝin en akvoplenan fosaĵon. Tiam li malfermis ĝin, trinkis iomete kaj diris:

“Estas brando!”

Li donis ĝin al mi, kaj ankaŭ mi trinkis. Mi sentis la vivon reveni en min, kaj mi redonis al li tiun duonplenan ladbotelon, benante Dion pro la ideo kiun Li donis al Buche.

Ni ankaŭ ekzamenis la mortintojn por vidi, ĉu ili havas ankaŭ panon. Sed ĉar la tumulto plifortiĝis kaj ni ne estus sufiĉe grandnombraj por rezisti atakojn de la prusoj, se ili ĉirkaŭus nin, ni reforiris plenaj je kuraĝo kaj forto. Tiu brando jam igis nin vidi ĉion rozkolora. Mi diris:

“Jean, la plej terura jam estas pasinta. Ni ankoraŭ revidos Falsburgon kaj Harberg. Ni estas sur bona vojo, kiu kondukos nin al Francio. Se ni estus gajnintaj, oni devigus nin iri pli malproksimen ĝis profunde en Germanio. Estus necese batali kontraŭ la aŭstrojn kaj rusojn. Kaj se ni havus la feliĉon eskapi al la morto, ni revenus kiel veteranoj, kun grizaj haroj, kaj estus senditaj al la garnizono de Petite-Pierre aŭ aliloken.”

Jen la malbonaj pensoj kiuj pasis tra mia kapo. Sed tio ne malhelpis min marŝi kun pli da kuraĝo, kaj Buche diris:

“La angloj pravas kunporti ladbotelojn. Se mi ne vidis brili la ladon en la lunlumo, la ideo ne estus veninta al mi iri rigardi.”

Dum ni parolis tiel, ĉiumomente kavalerianoj pasis apud ni. Iliaj ĉevaloj estis elĉerpitaj, sed frapante kaj spronante ilin, la rajdistoj igis ilin tamen troti. La bruo de multaj fusilpafoj anoncis la tutan disfalon: feliĉe ni havas iom da antaŭeco. Povis esti la unua matene, kaj ni kredis nin en sekureco, kiam Buche diris al mi:

“Josef, jen la prusoj!”

Kaj rigardante malantaŭ nin, mi vidis en la lunlumo kvin brunajn husarojn, de la sama regimento kiu antaŭ unu jaro dishakis Klipfel. Tio ŝajnis al mi malbona aŭguro.

“Ĉu via fusilo estas ŝargita?” mi demandis al Buche.

“Jes.”

“Nu, ni atendu… Ni devas defendi nin, mi ne kapitulacos.”

“Ankaŭ mi ne,” li diris. “Mi preferas morti ol foriri kiel kaptito.”

Samtempe prusa oficiro kriis al ni arogatone:

“Demetu la armilojn!”

Anstataŭ atendi kiel mi, Buche pafis al la brusto de la pruso. Tiam la kvar aliaj falis sur nin. Buche ricevis sabrobaton, kiu fendis lian ĉakon ĝis la viziero, sed per bajonetpiko li mortigis la pruson kiu vundis lin. Mi tenis mian ŝargitan fusilon. Buche metis sin kun la dorso kontraŭ nuksarbo. Ĉiufoje kiam la prusoj, kiuj retropaŝis, volis proksimiĝi, mi alŝultrigis ĝin. Neniu el ili volis esti mortigita la unua. Kaj dum ni atendis, Buche kun la bajoneto krucigita, mi kun la kolbo kontraŭ la ŝultro, ni aŭdis galopadon sur la ŝoseo. Tio timigis nin, ĉar ni pensis, ke estas aliaj prusoj, sed estis kelkaj el niaj lancistoj. Tiam la prusoj husaroj galopis malsupren tra la greno, dum Buche rapidis reŝargi sian fusilon. Niaj lancistoj pasis, kaj ni sekvis ilin kurante. Oficiro, kiu troviĝis inter ili, diris, ke la imperiestro foriris al Parizo, kaj ke reĝo Jerôme transprenis la komandon de la armeo.

La tuta haŭto de la kapo de Buche estis fendita, sed la osto estis en bona stato. La sango fluis sur liaj vangoj. Li bandaĝis al si la kapon per sia naztuko, kaj ekde tiu momento ni ne plu renkontis prusojn.

Nur ĉirkaŭ la dua matene ni estis tiel lacaj, ke ni jam ne povis marŝi. Vidante je distanco de kvin aŭ sescent paŝoj fagoboskon je nia maldekstra flanko, Buche diris al mi:

“Hej, Josef, eniru tien… Ni kuŝiĝu kaj dormu.”

Mi ne demandis ion alian.

Ni malsupreniris, transirante avenkampon ĝis la bosko, kaj eniris la densan arbetaron. Ni ambaŭ konservis nian fusilon, nian sakon kaj nian kartoĉujon. Ni metis la sakon teren por etendi nin, la orelon sur ĝi.

Jam delonge tagiĝis, kaj jam de pluraj horoj la tuta mizera resto de nia armeo defilis sur la ŝoseo, kiam ni vekiĝis kaj trankvile reprenis nian vojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.