La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX

La morgaŭon mi vekiĝis je la oka. Apud la Kapuziner Strasse trumpeto sonis la apelon. Ĉio moviĝis. Oni aŭdis preterpasi ĉevalojn, veturilojn kaj homojn. Miaj piedoj ankoraŭ iomete doloris, sed estis negrave kompare al la antaŭaj tagoj. Post kiam mi surmetis purajn ŝtrumpojn, ŝajnis al mi, ke mi renaskiĝis. Mi estis solida sur miaj kruroj, kaj mi diris al mi mem: «Josef, se tio daŭros, vi fariĝos fortikulo. Komenco bona, laboro duona.»

Mi vestis min en tiu feliĉa dispozicio.

La bakistino estis metinta miajn ŝuojn ĉe la bakforno, post kiam ŝi plenigis ilin per varmaj cindroj por malhelpi, ke ili malmoliĝu. Ili estis bone grasigitaj kaj brilis.

Fine mi bukis mian sakon kaj malsupreniris s en havi tempon danki la bonajn homojn, kiuj ricevis min tiel bonkore. Min intencis plenumi tiun devon post la apelo.

Ĉe la stratfino, sur la placo, jam atendis multaj italoj, tremetantaj ĉirkaŭ la fontano. Fürst, Klipfel kaj Zebedeus alvenis momenton poste.

Ĉe unu flanko de la placo oni vidis nur kanonojn sur iliaj afustoj. Ĉevaloj de la armetrajno, kondukataj de badenaj husaroj, alvenis ĉe la trinktrogo. Fronte la ni staris kavaleria kazerno tiel alta, kiel la preĝejo de Falsburgo. Ĉe la tri ceteraj flankoj de la placo staris kelkaj malnovaj domoj kun pintaj tegmentoj kaj skulpturoj kiel en Saverne, sed multe pli grandaj. Neniam mi vidis ion similan, kaj dum mi rigardis ilin kun levita nazo, niaj tamburistoj komencis rukbati. Ĉiuj restariĝis en sia vico. Kapitano Vidal eliris de sub la volbo fronte al ni, kaj oni kriis al ni, unue en la itala, poste en la franca, ke oni estas distribuonta armilojn, kaj ke ĉiu devas eliri el sia vico, tuj kiam li aŭdos sian nomon.

La veturiloj haltis je dek paŝoj de ni, kaj la apelo komenciĝis. Ĉiu siavice eliris el sia vico kaj ricevis fusilon, kartoĉujon, bajoneton kaj sabron. Oni metis ilin sur la bluzon, la jaketon aŭ la jakon. Kun niaj ĉapeloj, kaskedoj kaj armiloj ni aspektis kiel vera bando da rabistoj. Mi ricevis tiel grandan kaj pezan fusilon, ke mi povis apenaŭ porti ĝin, kaj ĉar la kartoĉujo falis ĝis sur mian ŝuojn, serĝento Pinto montris al mi kiel mallongigi la rimenon. Li estis brava viro.

Ĉiuj tiuj portrimenoj kruciĝantaj sur la brusto ŝajnis al mi teruraj, kaj jam tiam mi komprenis, ke niaj mizeroj ne finiĝos tre baldaŭ.

Post la armildistribuo proksimiĝis municiĉaro, kaj oni disdonis al ni po kvindek kartoĉoj. Tiam anstataŭ rompi la vicojn kaj resendi nin al niaj kvartiroj, kion mi esperis, kapitano Vidal tiris sian sabron kaj kriis:

«En unu vico dekstren… Antaŭen… Marŝ!»

Kaj la tamburistoj komencis bati.

Mi bedaŭris, ke mi ne povis almenaŭ danki miajn gegastigantojn pro la bono, kiun ili faris al mi. Mi diris al mi: «Ili rigardos min kiel sendankulon.» Sed tio ne malhelpis min sekvi la vicon.

Ni iris tra longa serpentumanta strato, kaj subite ekster la talusoj, ni troviĝis apud Rejno, kovrita per glacio tiel for, kiel oni povis vidi. Estis io belega kaj fascina.

La tuta bataliono descendis al Rejno, kiun ni transiris. Ni ne estis solaj sur la rivero. Antaŭ ni, je kvin aŭ ses paŝoj, pulvokonvojo, akompanata de trajnsoldatoj, direktiĝis al la vojo al Frankfurt. La glacio ne estis glita, sed kovrita per speco de tubera prujno.

Alvenante sur la alia bordo, oni igis nin eniri vojon, kiu turniĝis inter du deklivoj. Tiel ni plu marŝadis dum kvin horoj. Jen dekstre, jen maldekstre ni malkovris vilaĝojn, kaj Zebedeus, kiu marŝis flanke de mi, diris al mi:

«Ĉar necesas foriri, mi same multe ŝatas, ke estas por militi. Almenaŭ ni vidas ĉiutage ion novan. Se ni havos la bonŝancon reiri hejmen, ni povos multe rakonti.»

«Jes, sed mi multe pli ŝatus scii malpli pri la mondo,» mi replikis. «Mi pli ŝatus vivi por mia propra konto ol por la konto de aliaj, kiuj sidas trankvile en siaj domoj, dum ni plaŭdas ĉi tie en la neĝo.»

«Vi ne konsideras la gloron,» li rimarkis. «Tamen estas io grava, la gloro.»

Kaj mi respondis:

«La gloro estas por aliaj ol ni, Zebedeus. Tiuj vivas bone, manĝas bone kaj dormas bone. Ili dancas kaj amuziĝas, kiel oni vidas en la gazetoj, kaj, krom tio, tiun gloron ni estos akirintaj per multa ŝvitado, fastado kaj penado. Kiam ni, povraj diabloj, kiujn oni devigas foriri, fine havos la ŝancon reiri hejmen, perdinte la kutimon labori kaj ofte ankaŭ membron, ni ne havos multan gloron. Granda nombro de niaj antaŭaj kamaradoj, kiuj ne valoras pli ol ni kaj kiuj laboras eĉ malpli bone, estos perlaborantaj monon dum tiuj sep jaroj. Ili malfermos butikon, ili edziĝos al la amatino de alia, ili havos belajn infanojn, ili fariĝos gravuloj, municipaj konsilantoj, eminentuloj. Kaj kiam tiuj kiuj revenas de sia serĉado de gloro, mortigante homojn, preterpasas kun siaj distingaj galonoj sur la brako, la aliaj rigardos ilin trans sia ŝultro, kaj se hazarde ili havas ruĝan nazon, drinkinte multan konjakon por kuraĝigi sin dum pluvado, neĝado, rapida marŝado, dum la aliaj trinkis bonan vinon, tiuj ĉi diros: ‘Estas ebriuloj.’ Kaj la konskriptoj, kiuj deziris nenion pli ol resti hejme, diligente labori, fariĝas speco de almozuloj. Jen kion mi pensas, Zebedeus. Mi ne trovas tion justa, kaj mi preferus vidi la amikojn de la gloro mem iri batali kaj lasi nin trankvilaj.»

Tiam li diris:

«Mi tute ne pensas kiel vi. Sed ĉar ni estas ‘pinĉitaj’, estas pli bone diri, ke ni batalas pro gloro. Oni ĉiam devas subteni sian staton kaj provi kredigis la homojn, ke estas bone al ni. Sen tio, Josef, oni ankoraŭ kapablus primoki nin.»

Rezonante pri tiuj aferoj kaj aliaj, ni fine malkovris larĝan riveron, pri kiu la serĝento diris, ke estas Majno, kaj apud tiu rivero vilaĝon, tra kiun pasis nia vojo. Ni ne konis la nomon de tiu vilaĝo, sed tie ni denove haltis.

Oni eniris ian domon, kaj ĉiu povis aĉeti al si konjakon, vinon kaj viandon. Tiuj kiuj ne havis monon, rompis sian kruston de bruna pano, rigardante la aliajn.

Vespere, je la kvina, ni alvenis en Frankfurt. Estas ankoraŭ pli bela urbo ol Mainz kaj plena je judoj. Oni kondukis nin al iu loko nomata Saxenhausen, kie troviĝis enkazernita la 10-a de la husaroj kaj badenaj ĉasistoj. Mi igis diri al mi, ke tiu malnova konstruaĵo estis malsanulejo antaŭe, kaj mi volonte kredas tion, ĉar interne troviĝis granda korto kun fermitaj arkadoj. Sub la arkadoj oni loĝigis la ĉevalojn, kaj supre la virojn.

Ni do alvenis sur tiu loko tra sennombraj stratetoj, kiuj estis tiel mallarĝaj, ke oni apenaŭ povis vidi la stelojn inter la kamenoj. Kapitano Florentin kaj la du leŭtenantoj, Clavel kaj Bretonville, atendis nin. Post la apelo niaj serĝentoj kondukis nin, taĉmenton post taĉmento, al la ĉambregoj super la badenanoj. Estis vastaj salonoj kun malgrandaj fenestroj. Inter la fenestroj staris litoj.

Serĝento Pinto pendigis sian lanternon en la mezo. Ĉiuj demetis sian sakon, sian bluzon kaj siajn ŝuojn sen diri unu vorton. Zebedeus aperis esti mia litkunulo. Dio scias, kiel dormemaj ni estis! Dudek minutoj poste ni ĉiuj dormis kiel novenaskitaj beboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.