La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIX

Kun tiaj pensoj ni komencis la novan tagon. Ankoraŭ nenio moviĝis, kaj Zebedeus diris al mi:

«Kia bonŝanco estus, se la malamiko ne havus la kuraĝon ataki nin!»

La oficiroj babiladis inter si pri armistico. Sed subite, ĉirkaŭ la naŭa, kelkaj kurieroj eniris kun lozaj bridoj, kriante, ke la malamiko moviĝas sur la tuta linio, kaj preskaŭ samtempe tondris kanono je nia dekstra flanko laŭlonge de Elster.

Ni jam estis armitaj kaj marŝadis tra la kampoj apud Partha por reiri al Schönfeld. Jen la rekomenco de la batalo.

Sur la monteto antaŭ la rivero du aŭ tri divizioj antendis la malamikon, metinte siajn bateriojn en la intervaloj kaj la kavalerion je la flankoj. Pli for, trans la bajonetpintoj, ni vidis la prusojn, la rusojn kaj la svedojn en grandaj amasoj proksimiĝi de ĉiuj flankoj: tio ne finiĝis.

Dudek minutojn poste ni atingis nian linion inter du montetoj, kaj ni ekvidis antaŭ ni kvin aŭ ses mil prusojn, kiuj transiris la riveron, kriante kune: "Vaterland! Vaterland". Tio fariĝis kun granda tumulto simila al tiu kaŭzita de tiaj nuboj de korvoj, kiuj kuniĝas por ekflugi al la nordaj landoj.

En la sama momento la pafado komenciĝis de unu bordo al la alia, kaj niaj kanonoj komencis tondri. La ravino tra kiu fluas Partha, tiom pleniĝis per fumo, ke ni apenaŭ vidis la prusojn, kiuj jam atingis nin kun siaj furiozaj okuloj, grimacantaj buŝoj kaj mienoj de sovaĝaj bestoj. Tiam ni eligis krion al la ĉielo: «Vivu la Imperiestro!» kaj kuris al ili. La miksbatalo fariĝis terura: en du sekundoj, niaj bajonetoj kruciĝis per miloj, oni puŝadis sin, oni retropaŝis, oni ellasis fusilpafojn de tre proksime, oni batis sin per la kolbo, ĉiuj konfuziĝis, oni tretis sur tiujn kiuj falis. La kanonoj daŭre tondradis, kaj la fumo, kiu treniĝis super la akvofluo inter la montetoj, la siblado de la kugloj, la kraketado de la pafoj ĝis tiu ravino similis al forno, en kiun falis la viroj kvazaŭ ŝtipoj por esti bruligataj.

Kio puŝis nin, estis la malespero, la furiozeco venĝi nin antaŭ ol morti. La prusoj havis la orgojlon diri inter si: «Ĉi-foje ni estas venkontaj Napoleonon!» Tiuj prusoj estas la plej orgojlaj inter ĉiuj homoj: iliaj venkoj apud Gross-Beeren kaj Katzbach kvazaŭ frenezigis ilin. Sed multaj el ili restis en la rivero… jes, en la rivero! Trifoje ili transiris la akvon kaj amase kuris al ni. Ne estis devigitaj retropaŝi pro ilia granda nombro, kaj kiajn kriojn ili eligis tiam! Oni estus dirinta, ke ili volas manĝi nin… Estas malnobla raso… Iliaj oficiroj, kun la sabro levita en la aero inter la densaj bajonetoj, centfoje ripetis: «Vorwärts! Vorwärts[43]!» Kaj ĉiuj antaŭeniris kun granda kuraĝo kvazaŭ muro: oni ne povas diri la kontraŭon. Niaj kanonoj forfalĉis ilin, sed ili ankoraŭ ĉiam antaŭeniris. Sed de la supro de la monteto ni denove kursvingiĝis kaj reĵetis ilin trans la riveron. Ni certe estus masakrintaj ilin ĉiujn, se unu el iliaj baterioj staranta antaŭ Mockern ne estus celinta nin kaj malhelpis nin persekuti ilin pli foren.

Tio daŭris ĝis la dua horo. La duono de niaj oficiroj estis malkapabligitaj batali. Komandanto Gémeau estis vundita, kolonelo Lorrain mortigita, kaj laŭlonge de la rivero oni vidis nun stakojn da mortigitoj kaj vunditojn, kiuj trenis sin for de la batalo. Iuj el ili, furiozaj, releviĝis ankoraŭ sur la genuoj por doni ankoraŭ bajonetpikojn aŭ ellasi lastan fusilpafon. Oni neniam vidis ion tian. Sur la rivero flosis vicoj da mortigitoj, unuj montris sian viazaĝon, aliaj sian dorson, aliaj siajn piedojn. Ili sekvis sin kiel flosanta ligno, kaj neniu eĉ atentis pri ili. Ni diris al ni mem, ke la samo povus ĉia-momente okazi al ni.

Tiu granda buĉado okazis laŭlonge de Partha ekde Schönfeld ĝis Grossdorf.

La svedoj kaj la prusoj fine laŭiris la riveron almonte por ĉirkaŭiri nin pli for, kaj amasoj da rusoj venis anstataŭi tiujn prusojn, kiuj ne koleriĝis pro tio, ke ili iris aliloken.

La rusoj formis du kolonojn. Ili malsupreniris en la ravinon, la armilon en la mano, en admirinda ordo kaj dufoje atakis nin kun granda braveco, sed sen eligi tiajn bestoblekojn kiel la prusoj. Ilia kavalerio volis ekkapti la malnovan ponton preter Schönfeld. La kanonado fariĝis ĉiam pli forta. Je ĉiuj flankoj, tiel for kiel oni povis rigardi tra la fumo, oni vidis nur malamikojn, kiuj ĉiam pli densiĝis. Kiam ni repuŝis unu el iliaj kolonoj, alvenis alia kun freŝaj trupoj. Nia tasko estis ĉiam rekomencenda.

Inter la dua kaj la tria ni eksciis, ke la svedoj kaj la prusa kavalerio transirirs la riveron super Grossdorf kaj volis preni nin de malantaŭe. Tio multe pli plaĉis al ili ol ataki nin de antaŭe. Tuj marŝalo Ney plenumis ŝanĝon de la fronto turnante la dekstran alon malantaŭen. Nia divizio ĉiam restis apogita kontraŭ Schönfeld, sed ĉiuj aliaj retiriĝis de Partha por etendiĝi en la ebenaĵo, tiel ke la tuta armeo formis nur unu linion ĉirkaŭ Leipzig.

Ĉirkaŭ la tria la rusoj preparis sian trian atakon malantaŭ la vojo al Mockern. Niaj oficiroj faris novajn aranĝojn por ricevi ilin, kiam speco de tremeto pasis tra la tuta armeon de unu fino al la alia, kaj ĉiuj eksciis en kelkaj minutoj, ke la dek ses mil saksoj kaj la virtemberga kavalerio en la centro de nia linio transiris al la malamiko, kaj ke, eĉ anstataŭ alveni de iu normala distanco, ili faris la abomenaĵon, turni siajn kvardek kanonojn, kiujn ili kuntrenis, kontraŭ siajn eksajn batalkamaradojn de la divizio Durutte.

Anstataŭ malkuraĝigi nin, tiu perfido tiom kreskigis nian furiozecon, ke ni estis transirintaj la riveron por ekstermi ilin ĉiujn, se oni estus aŭskultinta nin.

Tiuj saksoj diris, ke ili defendas sian patrion. Nu, tio estas malvera! Ili jam provis forlasi nin sur la vojo al Duben. Kio malhelpis ilin fari tion tiam? Ili estus povintaj agi kiel la bavaroj kaj deklari sin kontraŭ ni antaŭ la batalo. Ili estus povintaj resti neŭtralaj, ili ankaŭ estis povintaj rifuzi militservon, sed ili perfidis nin, ĉar la ŝanco turniĝis kontraŭ nin. Se ili estis vidintaj, ke ni gajnos, ili estus restintaj niaj bonaj kamaradoj, kiuj havis sian parton en la venko kiel apud Jena kaj en Friedland. Jen kion ĉiuj pensis, kaj jen kiel la saksoj fariĝis perfiduloj en eterno. Ne nur ili forlasis siajn kamaradojn en malfeliĉo, sed ili eĉ mortigis ilin, por ke la aliaj respektu ilin. Dio estas justa: iliaj novaj aliancanoj tiom malestimis ilin, ke ili perdis la duonon de sia lando post la batalo. La francoj ridis pri la dankemo de la prusoj, aŭstroj kaj rusoj.

Ekde tiu momento ĝis la vespero jam ne estis humana milito, sed milito de venĝo. Nur la granda nombro povis elvenki nin, sed la aliancanoj estis kare pagontaj sian venkon.

Ĉe la noktiĝo, dum du mil kanonoj tondradis kune, ni ricevis ilian sepan atakon apud Schönfeld: en unu flanko la rusoj kaj en la alia flanko la prusoj repuŝis nin en tiun grandan vilaĝon. Ni kontraŭstaris en ĉiu domo, en ĉiu strateto. La muroj falis sub la kugloj, la tegmentoj defalis. Estis malvarme al ni, kaj ni estis palaj de furiozeco. La oficiroj plukis fusilon kaj kartoĉujon de la grundo kaj ŝiris la kartoĉojn tute kiel la simplaj soldatoj.

Post la domoj oni defendis la ĝardenojn kaj tombejon, kie mi dormis la hieraŭon. Estis tiam pli da mortigitoj sur la tero ol en ĝi. Tiuj kiuj falis, ne plendis. Tiuj kiuj restis, kuniĝis malantaŭ muro, stako da ruinoj aŭ tombo. Ĉiu colo da grundo kostis la vivon al iu.

Estis nokto, kiam marŝalo Ney alkondukis, mi ne sias de kie, plifortigon: tion kio restis de la divizio Ricard kaj de la dua de Souham. Ĉiuj restoj de niaj regimentoj reunuiĝis, kaj ni rejetis la rusojn trans la malnovan ponton, kiu jam ne havis balustradon pro la forta mitrajlado. Sur tiu ponto ni lokis ses kanonojn de dekdu, kaj ĝis la sepa ni pafegadis unuj al la aliaj sur tiu loko. La restoj de la bataliono kaj de kelkaj aliaj subtenis la kanonojn de malantaŭe, kaj mi memoras, ke ilia fajrado de sur la ponto similis al fulmoj, kaj ke oni vidis tiam ĉevalojn kaj homojn falegi pelmele sub la mallumaj arkoj. Tio daŭris nur sekundon, sed tio estis terura vidaĵo!

Je la sepa kaj duono, dum amasoj da kavalerianoj proksimiĝis al nia maldekstra alo, oni vidis ilin svarmi ĉirkaŭ niaj du grandaj kvadratoj, kiuj retiriĝis paŝon post paŝo. Fnfine ni ricevis la ordonon retiriĝi.

Apud Schönfeld restis nur du aŭ tri mil viroj kun la ses kanonoj. Ni reiris al Kohlgarten sen esti persekutataj kaj intencis bivaki en la ĉirkaŭaĵo de Rendnitz. Zebedeus ankoraŭ vivis. Ĉar ni silente marŝis unu apud la alia jam de dudek minutoj, aŭskultante la kanonadon, kiu daŭris apud Elster malgraŭ la nokto, li subite diris al mi:

«Kiel fariĝis, ke ni ankoraŭ vivas, Josef, kiam tiom da miloj da aliaj apud ni mortis? Nun ni jam ne povas morti.»

Mi respondis nenion.

«Kia batalo!» li diris. «Ĉu oni iam tiumaniere batalis kontraŭ ni? Estas neeble.»

Li pravis: estis batalo de gigantoj. Jam de la deka matene ĝis la sepa vespere, ni alfrontis tricent sesdek mil virojn sen retropaŝi unu piedon, kaj tamen ni estis nur cent tridek mil! Oni neniam vidis ion tian.

Dio gardu, ke mi diru ion malbonan pri la germanoj: ili batalis por la sendependigo de sia patrio. Sed mi trovas, ke ili malpravas, celebrante ĉiujare la datrevenon de la batalo apud Leipzig, ĉar ili estas tri kontraŭ unu. Estas nenia kaŭzo fanfaroni.

Proksimiĝante al Rendnitz, ni marŝis trans stakoj da mortigitoj. Ĉe ĉiu paŝo ni renkontis defektitajn kanonojn, renversitajn municiĉarojn, arbojn detruitajn de mitrajlo. Tie divizio de la juna gvardio kaj surĉevalaj grenadistoj, kondukataj de Napoleono mem, haltigis la svedojn, kiuj antaŭeniris tra la libera spaco kreita de la perfido de la saksoj. Du aŭ tri malnovaj preskaŭ forbrulintaj barakoj antaŭ la vilaĝo prilumis tiun spektaklon. Nur la surĉevalaj grenadistoj troviĝis ankoraŭ en Rendnitz, sed amaso da aliaj senordaj trupanoj iradis kaj venadis tra la ĉefstrato. Ĉiuj serĉis ion manĝeblan kaj trinkeblan.

Defilante antaŭ granda poŝtoficejo, ni vidis malantaŭ la kortomuro du armeajn kantinistinojn, kiuj verŝis trinkaĵon de sur siaj ĉaroj. Tie estis ĉasistoj, kirasistoj, lancistoj, husaroj, infanterianoj kaj gvardianoj, ĉiuj pelmele, kun ŝiritaj uniformoj, ĉakoj kaj ĉapoj sen plumoj kaj truigitaj per kugloj kaj batoj. Ĉiuj sajnis malsategi.

Du aŭ tri dragonoj, starante sur la malalta muro apud poto plena je brulanta peĉo, kun la brakoj krucitaj sub siaj longaj blankaj manteloj, estis kovritaj per sango kiel buĉistoj.

Tuj Zebedeus puŝis min per la kubuto sen diri ion, kaj ni eniris la korton, dum la aliaj daŭrigis sian vojon. Ni bezonis kvaronhoron por alveni ĉe la ĉaro. Mi montris sesfuntan moneron. La kantinistino, sur la genuoj malantaŭ sia barelo, transdonis al mi grandan glason da brando kun peco da blanka pano, ricevante mian moneron. Mi trinkis kaj tiam transdonis la glason al Zebedeus, kiu malplenigis ĝin.

Poste ni havis grandan penon eliri el tiu amaso. Oni rigardis sin kun sombra mieno, oni faris al si lokon per la ŝultroj kaj kubutoj. Tie oni povis diri, vidante tiujn durajn vizaĝojn, kavajn okulojn kaj terurajn mienojn de viroj, kiuj ĵus trairis mil mortojn kaj estis rekomencontaj la morgaŭon: «Ĉiu por si mem… Dio por ĉiuj!»

Dum ni forlasis la vilaĝon, Zebedeus demandis al mi:

«Ĉu vi a,koraŭ havas panon?»

«Jes.»

Mi rompis la panon en du kaj donis al li duonon. Ni manĝis plirapidigante niajn paŝojn. Oni ankoraŭ aŭdis pafi malproksime. Post dudek minutoj ni reatingis la voston de la kolono, kaj ni rekonis la batalionon per ĝia ĉefo, kapitano adjutant-majoro Vidal, kiu marŝadis antaŭe. Ni reprenis niajn lokojn en la vico, sen ke iu estis rimarkinta nian foreston;

Ju pli ni proksimiĝis al la urbo, des pli da taĉmentoj, kanonoj kaj furgonoj oni renkontis, kiuj rapidis al Leipzig.

Je la deka ni trairis la suburbon Rendnitz. Brigadogeneralo Fournier, kiu transprenis la komandon, ordonis nin turniĝi maldekstren. Je la noktomezo ni alvenis sur la grandaj promenejoj laŭlonge de Pleisse, kaj ni haltis sub la maljunaj senfoliaj tilioj. Ni faskigis la fusilojn. Longa vico da fajroj tremetis tra la nebulo ĝis la suburbo Randstadt. Kiam la flamoj supreniris, ili prilumis grupojn da polaj lancistoj, vicojn da ĉevaloj, kanonojn, furgonojn, kaj tie kaj tie ĉi kelkajn sentinelojn, kiuj staris senmovaj kiel ombroj en la nebulo. De la urbo leviĝis granda bruo, kiu ŝajnis ĉiam kreski kaj konfuziĝis kun la obtuza ruliĝado de niaj konvojoj sur la ponto de Lindenau. Estis la komenco de la retiriĝo.

Tiam ĉiu metis sian sakon ĉepieden de arbo kaj kuŝiĝis supren, faldante unu brakon sub la orelo. Kvaronhoron poste ĉiuj dormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.