La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Post la feliĉo edziĝi al Trinel, mia plej granda ĝojo estis la penso, ke mi fariĝos civilulo, ĉar inter batali kontraŭ la reĝo de Prusio kaj labori por sia propra prospero estis granda diferenco. Sinjoro Gulden diris al mi, ke li asocios min al sia komerco, kaj mi imagis Josef Seitz, kondukanta la dimanĉojn sian edzineton al la meso, poste al promeno al Roche-Plate aŭ Bonne-Fontaine. Tiu revo plaĉis al mi. Dume mi iris viziti Trinel ĉiuvespere. Ŝi atendis min en la fruktarbaro, dum onklino Gredel preparis kuchlen kaj la kugelhof por la geedziĝa festo. Ni rigardis nin tutajn horojn. Ŝi estis freŝa kaj gaja kaj plibeliĝis ĉiutage.

Sinjoro Gulden, vidante min reeniri ĉiu-vespere ĉiam pli kontenta, diris al mi:

«Nu, Josef, tio ŝajnas al mi iri pli glate ol apud Leipzig!»

Kelkfoje mi estis volinta reeklabori, sed li melhelpis min, dirante:

«Ba, Josef! La feliĉaj tagoj estas tiel maloftaj en la vivo! Iru viziti Trinel! Poste, kiam mi ekhavos la ideon edziĝi ankaŭ, vi laboros por ni ambaŭ.»

Li ridis. Ha! Tiaj homoj devus vivi cent jarojn. Kiel bona koro! Kia homo justa kaj simpla! Li estis por ni vera patro. Kaj ofte, ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi bildigas lin al mi kun lia ĉapo el nigra silko tirita super la oreloj, lia griza barbo longa je ok tagoj, liaj okuloj duonfermitaj kun esprimo de bona humoro kaj lia rideto sur la lipoj, ofte, post tiom da jaroj ŝajnas al mi, ke mi ankoraŭ aŭdas lian voĉon, kaj larmoj venas en miajn okulojn.

Sed nun mi devas rakonti al vi ion kio okazis la tagon antaŭ nia geedziĝo kaj neniam forviŝiĝos el mia memoro. Estis la 6-a de julio. La geedziĝo estis okazonta la 8-an, kaj la tutan nokton mi sonĝis nur pri tio. Matene mi ellitiĝis inter la 6-a kaj la 7-a. Patro Gulden jam laboris kun malfermitaj fenestroj. Mi lavis mian vizaĝon, intencante kuri al Quatre-Vents. Sed jen trumpetsignalo kaj du tamburbatoj resonas sub la Franca Pordego, kiel kiam alvenas regimento. La trumpetistoj provas sian surbuŝaĵon, kaj la tamburistoj aŭdigas du aŭ tri batetojn por bone enmanigi al si la bastonetojn. Aŭdinte tion, mi sentas kiel la haroj stariĝas sur mia kapo kaj mi ekkrias:

«Sinjoro Gulden, estas la 6-a!»

«Ha, jes,» li diras, «ekde semajno la tuta urbo parolas pri ĝi, sed vi aŭdas nenion plu. Estas la geedziĝa bukedo, Josef, mi volis surprizi vin.»

Tiam mi aŭdis plu nenion, mi trapaŝis la ĉambron kiel vento kaj mi rapidis malsupren. Nia maljuna ĉeftamburisto, Padoue, jam levis sian bastonon sub la sombra pordego, la tamburistoj venis post li balanciĝante sur siaj koksoj; kaj pli fore komandanto Gémeau, surĉevale, kaj la grandaj ruĝaj plumoj de niaj grenadistoj malrapide antaŭeniris: estis la 3-a bataliono. La marŝo komenciĝis, kaj mia sango ĉesis flui. Unuavide mi rekonis la longajn grizajn kapotojn, kiujn ni ricevis la 22-an de oktobro 1813 sur la taluso de Erfurt. Ili fariĝis tute verdaj pro pluvo, neĝo kaj vento. Estis pli malbone ol apud Leipzig. La malnovaj ĉakoj havis truojn de kugloj, nur la flago estis nova en ĝia bela ujo de vaksizita tolo, la lilio sur ĝia finaĵo...

Aĥ, tiuj kiuj neniam militiris, neniam scios, kio signifas, ke oni revidas sian regimenton, aŭdas la samajn tamburruladojn kiel fronte al malamiko, kaj diras al si: «Jen viaj kamaradoj kiuj revenas, venkitaj, humiligitaj, rompitaj, klinante la kapon sub alia kokardo!» Ne, mi sentis nenion tian. Poste multaj el la viroj de la 6-a regimento, miaj maljunaj oficiroj, miaj maljunaj serĝentoj venis setli en Falsburgo, kie oni ĉiam bone akceptis maljunajn soldatojn: Laflèche, Carabin, Lavergne, Mouyot, Padoue, Chazy kaj ankoraŭ multaj aliaj.Tiuj kiuj komandis min dum la milito, estis fariĝontaj miaj lignosegantoj, portistoj, kovristoj, ĉarpentistoj, masonistoj. Doninte antaŭen ordonojn al mi, ili devis nun obei min, ĉar mi havis bonan staton, mi havis butikon. Ili ja estis simplaj laboristoj. Sed estas egale, parolante al ili, mi ĉiam gardis la respekton de miaj eksaj ĉefoj, mi ĉiam pensis: «Tie for apud Weissenfelz, Lutzen kaj Leipzig, tiuj viroj nun devigataj kliniĝi kaj labori kun peno por vivteni sian familion, tie for kondukis la avangardon: ili reprezentas la honoron kaj kuraĝon de Francio.» Sed tiuj ŝanĝoj estis okazontaj nur post Waterloo!... Kaj nia eksa flagportisto, Faizart, balaadis dum dek kvin jarojn la ponton de la Germana Pordego. Ne estas bele... ne... La patrio devus esti pli dankema!

Estis do la 3-a bataliono kiu revenis en tia mizero, ke tio sangis la koron de la honestaj homoj. Zebedeus rakontis al mi, ke ili foriris de Versailles la 31-an de marto, post la kapitulaco de Parizo, kaj ke oni igis ilin marŝi de Versailles al Chartres, de Chartres al Châteaudun, posta al Blois, al Orléans kaj tiel plu kiel veraj almozuloj dum ses semajnoj sen soldo kaj sen ekipaĵo. Fine en Rouen ili ricevis la ordonon tramarŝi la tutan Francion por reveni al Falsburgo kaj ĉie la procesioj kaj funebraj servoj ekscitis la popolon kontraŭ ili. Ili devis ĉion elteni! Eĉ bivakadon sur kampoj, kiam rusoj, aŭstroj, prusoj kaj aliaj friponoj trankvile vivis en niaj vilaĝoj.

Rakontante al mi tiujn mizerojn multe pli malfrue, Zebedeus ploris pro kolero.

«Ĉu Francio jam ne estas Francio?» li demandis. «Ĉu ni ne defendis ĝian honoron?»

Sed kio ankoraŭ plezurigis miajn maljunulajn tagojn estas la maniero, kiel la 6-a estis akceptita ĉe ni. Oni jam sciis, ke ankaŭ la 1-a bataliono estas revenanta de Hispanio, kaj ke la restoj de la regimento kaj tiuj de la 24-a de la leĝera infanterio devos konsistigi la 6-an regimenton de Berrio, tiel ke la tuta urbo ĝojis, pensante, ke ni estas havontaj garnizonon de du mil viroj anstataŭ kelkaj mararmeaj kanonistoj, kiuj similis al veteranoj. Estis granda ĝojo, kaj ĉiuj kriis: «Vivu la 6-a!» La infanoj kuris ĝis sur la deklivo Sankta-Johano renkonte al ĝi, kaj la bataliono nenie estis akceptita tiumaniere ekde 1813; pluraj maljunuloj ploris, kriante en la vicoj: «Vivu Francio!» Malgraŭ tio la oficiroj, deprimitaj, klinis la kapon. Ili faris nur signon per la mano kvazaŭ por danki la homojn pro tiel bona akcepto.

Mi, sur la sojlo de nia domo, rigardis defili tiujn tricent aŭ kvarcent virojn tiel ĉifonajn, ke mi rekonis nur nian numeron. Sed subite mi ekvidis Zebedeus, kiu marŝis kiel vicfermanto, tiel maldika, ke lia granda aglonazo kvazaŭ beko elstaris de lia kapo. Lia maljuna kapoto pendis en franĝoj de lia dorso, sed li havis la ranggalonojn de serĝento, kaj liaj larĝaj ostecaj ŝultroj, kvazaŭ brankardo, donis al li solidan aspekton. Ekvidante lin, mi eligis krion, kiun oni aŭdis super la rulado de la tamburoj:

«Zebedeus!»

Li returniĝis, kaj mi saltis inter liajn brakojn dum li metis la kolbon teren ĉe la angulo de la strato Fouquet. Mi ploris kiel infano. Li diris:

«Ĉu estas vi, Josef? Aĥ, almenaŭ restas du.»

«Jes, estas mi,» mi diris al mia maljuna amiko, «kaj mi estas edziĝonta al Trinel. Vi estos mia honora fraŭlo.»

Tiam ni marŝis pluen. Pli fore, ĉe la angulo de Houte, la maljuna Fürst atendis rigardante per pro larmoj malklaraj okuloj. Tiu povrulo pensis: «Nun ankaŭ mia filo povis reveni!» Kaj vidante Zebedeus proksimiĝi kun mi, li rapide eniris la etan sombran aleon de lia domo. Sur la placo patro Klipfel kaj kvin aŭ ses aliaj ankaŭ rigardis la batalionon marŝantan envice. Ili ricevis la forpasaktojn, sed estis egale: ili eble esperis, ke oni faris erarojn, ĉar la junuloj ne ŝatis skribi leterojn. Ili rigardis kaj poste foriris, kiam la rulado denove malproksimiĝis..

Oni faris apelon. En tiu momento la maljuna tombisto alvenis. Li ĉiam surhavis sian malgrandan veŝton el flava veluro kaj sian ĉapon el griza kotono. Li rigardis malantaŭ la vicoj, kie mi babilis kun Zebedeus, kaj Zebedeus, returninte sin, vidis sian patron kaj tute paliĝis. Mi prenis lian fusilon, kaj la maljunulo ĉirkaŭbrakis sian filon. Ili diris nenion kaj longe restis ĉirkaŭbrakantaj unu la alian. Post tio, ĉar la bataliono turniĝis dekstren por iri al la kazerno, Zebedeus petis de kapitano Vidal la permeson iri kun sia patro kaj donis sian fusilon al la unua soldato. Kiam ni kune foriris tra la strato de la Kapucenoj, la patro diris:

«La avino estas tiel maljuna, ke ŝi ne plu povas leviĝi de la lito. Sen tio ŝi estus veninta.»

Mi sekvis ilin ĝis la pordo kaj diris:

«Venu vespermanĝi ĉe ni, patro Zebedeus kaj vi ankaŭ.»

«Mi volonte venos,» respondis la patro, «jes, Josef, ni venos.»

Tiam ili eniris sian domon, kaj mi reiris hejmen averti sinjoron Gulden pri mia invito, kio ĝojigis lin, des pli ke Trinel kaj la onklino ankaŭ devis veni.

Mi neniam estis pli feliĉa ol en tiu ĉi momento, pensante, ke mia plej kara amiko, mia amantino kaj ĉiuj kiujn mi amis, estos kune en nia domo.

Tiun tagon ĉirkaŭ la dekunua nia granda ĉambro en la unua etaĝo ofertis gajan bildon: la bone purigita planko, la ronda tablo en la mezo kovrita per bela tablotuko kun ruĝaj retoj kaj ses arĝentaj manĝilaroj; la buŝtukoj falditaj en formo de boatoj en la brilaj teleroj; la salujo, la sigelitaj boteloj, la grandaj glasoj kun facetoj, ĉio brilis en la sunlumo, kiu penetris tra la fenestroj trans la vazoj kun siringoj.

Sinjoro Gulden volis, ke ĉio estu farita malavare, abunde kaj belege. Li estis retirinta de la korbo sian arĝentaĵojn, afero tute eksterordinara, kaj, escepte de la stufpoto, kiun mi mem vartis kaj en kiu troviĝis tri funtoj da bona viando, kapo de brasiko, abundaj karotoj, resume ĉio sen kio ne estas eble havi bonan manĝon, eĉ ne en hotelo, la tuta resto devis veni de la hotelo la urbo Metz, kie sinjoro Gulden estis irinta mem mendi la vespermanĝon.

Tiel ke, proksime de tagmezo, ni rigardis unu la alian, ridetante kaj frotante al ni la manojn: li en lia bela avelkolora palto, bone razita, lia granda iomete rufa peruko anstataŭ la ĉapo el nigra silko, lia maronkolora kuloto, konvene bukita super liaj dikaj lanaj ŝtrumpoj, liaj ŝuoj kun larĝaj bukoj sur la piedoj; kaj mi en mia helblua palto laŭ la plej nova modo, la fajna ĉemizo plisita sur la antaŭa flanko kun kontenteco en la koro.

Mankis nur la gegastoj: Trinel, onklino Gredel, la tombisto kaj Zebedeus. Ni promenadis tien kaj reen kun ridanta vizaĝo, dirante al ni: «Ĉio estas en ordo, ĉio estas sur sia loko. Nun oni devas pretigi la supujon.» Kaj de tempo al tempo mi lanĉis rigardon eksteren por vidi, ĉu oni venas.

Finfine onklino Gredel kaj Trinel turnis ĉirkaŭ la angulon de la strato Fouquet: ili revenis de la meso, la misalon sub la brako. Kaj pli fore mi vidis la maljunan tombiston en lia bela palto kun larĝaj manikoj, la malnovan dupintan ĉapelon transverse sur la ŝultroj, kaj Zebedeus, kiu estis metinta alian ĉemizon kaj razinta sin: ili alvenis de la remparoj, donante al si reciproke brakon kun serioza mieno, kiel teneriĝintaj viroj, ĉar ili estas tute feliĉaj.

Tiam mi diris:

«Jen ili estas, sinjoro Gulden.»

Ni havis ĝuste la tempon verŝi la buljonon sur la jam rostitan panon kaj meti la grandan fumantan supujon mezen de la tablo, kio okazis prospere. Preskaŭ tuj Trinel kaj onklino Gredel eniris. Mi lasas vin imagi ilian surprizon, kiam ili vidis tiun belan tablon. Ni apenaŭ estis kisintaj unuj la aliajn, kiam la onklino ekkriis:

«Estas do hodiaŭ la geedziĝa festo, sinjoro Gulden?»

«Jes, sinjorino Gredel,» respondis la brava viro ridetante – ĉar dum la ceremoniaj tagoj li solene nomis ŝin ‘sinjorino Gredel’ anstataŭ mia commère aŭ patrino Gredel –, «jes, estas la geedziĝa festo de bonaj geamikoj. Vi scias, ke Zebedeus revenis hejmen kaj ke li tagmanĝos ĉe ni kun la maljuna tombisto.»

«Ha!» diris la onklino, «Tio faras al mi plezuron.»

Kaj Trinel, fariĝinta tute ruĝa, mallaŭte diris al mi:

«Nun ĉio estas en ordo... Jen kio mankis al ni por esti tute feliĉaj.»

Ŝi rigardis min, tenante mian manon. Kaj ĉar ni atendis, iu malfermis la pordon: la maljuna Laurent de la urbo Metz kun du altaj pankorboj, en kiu la manĝaĵoj estis ranĝitaj en bela ordo unuj sur la aliaj, kriis ekde la aleo:

«Sinjoro Gulden, jen via vespermanĝo!»

«Bone, bone,» respondis sinjoro Gulden, «metu tion sur la tablon vi mem.»

Tiam Laurent surtabligis la malgrandajn rafanetojn, la raguon de kokido, belan grasan anseron dekstre, kaj maldekstre la bovaĵon, kiun mi mem estis metintaj en petroselon. Li ankaŭ surtabligis bonan pladon de saŭrkraŭto kun malgrandaj kolbasetoj, proksime de la supujo, tiel ke neniam nia ĉambro vidis tian vespermanĝon.

En la sama momento ni aŭdis la maljunan tombiston kaj Zebedeus supreniri. Sinjoro Gulden kaj mi iris renkonte al ili, kaj sinjoro Gulden, kisante Zebedeus, diris al li:

«Mi estas kontenta vidi vin! Jes. Mi scias, ke vi montris vin bona kamarado por Josef meze de la plej grandaj danĝeroj.»

Tiam li premis la manon al la maljuna tombisto, dirante al li:

«Patro Zebedeus, mi gratulas vin, ke vi havas tian filon.»

Kaj ĉar Trinel estis veninta malantaŭ ni, ŝi diris al Zebedeus:

«Mi ne povas fari pli grandan plezuron al Josef ol kisante vin. Vi volis porti lin al Hanau, kiam la fortoj ekmankis al vi. Mi konsideras vin kiel frato.»

Zebedeus, tute pala, kisis Trinel sen diri ion, kaj ni eniris la ĉambron silentante, Trinel, Zebedeus kaj mi. La maljuna Gulden kaj la maljuna tombisto sekvis nin. Onklino Gredel estis ankoraŭ aranĝanta la pladojn, kaj tuj ekkriis:

«Estu bonvenaj! Estu bonvenaj! Tiuj kiuj renkontis sin en malfeliĉo, retrovas sin en ĝojo. La Sinjoro ĵetas sian rigardon sur ĉiujn homojn.»

Ŝi kisis Zebedeus, kiu diris al ŝi ridetante:

«Ankoraŭ ĉiam freŝa kaj bonfarta, sinjorino Gredel. Estas plezuro vidi vin!»

«Nu, patro Zebedeus, sidiĝu ĉi tie ĉe la komenco de la tablo,» ekkriis sinjoro Gulden tute gaje, «kaj vi, Zebedeus, tie, kontraŭ via patro, tiel ke mi havas vin ambaŭ je mia dekstra kaj maldekstra flankoj; kaj pli fore Josef fronte al Trinel, apud Zebedeus; kaj sinjorino Gredel ĉe la alia tablofino por gardi la tuton.»

Ĉiuj estis kontentaj pri sia loko. Zebedeus rigardis min ridetante kvazaŭ por diri al mi:

«Se ni estus havintaj kvaronon de tia tagmanĝo en Hanau, ni ne estus falintaj sur la randon de la vojo!»

Koncizadire, ĝojo kaj bona apetito brilis sur ĉiuj vizaĝoj. Patro Gulden, fariĝinte serioza, metis la grandan kuleregon en la supujon sub la okuloj de ĉiuj gegastoj. Unue li servis la maljunan tombiston, kiu diris nenion kaj ŝajnis tenerigita, poste ties filon; tiam Trinel, onklinon Gredel, min kaj sin mem. Kaj la vespermanĝo komenciĝis en speco de silenta enmemiĝo.

Zebedeus okulumis al mi, rigardante min de tempo al tempo kun kontenta mieno. Oni malkorkis la unuan botelon kaj plenigis la glasojn. Oni trinkis bonan, ordinaran vinon, sed estis devonta veni pli bona vino, kaj tial oni atendis por trinki je ĉies sano. Oni manĝis bonan tranĉon da bovaĵo, kaj la maljuna tombisto diris:

«Jen io bongusta... Estas vere bongusta bovaĵo.»

Kaj ĉar li trovis ankaŭ la raguon de kokido tre bona, mi povis konstati, ke Trinel estas sprita virino, ĉar ŝi diris:

«Vi scias, patro Zebedeus, ke ni estus invitintaj vian patrinon Margareta, kiun mi vizitas de tempo al tempo, sed ŝi estas tro maljuna por ellitiĝi. Tial, se vi permesas, mi iros al ŝi, por ke almenaŭ ŝi manĝu pecon kun ni kaj trinku glason da vino je la sano de sia nepo. Kion vi pensas pri tio, patro Zebedeus?»

«Ĝuste pri tio mi mem estis pensanta,» diris la maljuna tombisto.

Emociita, patro Gulden rigardis Trinel, kiu ekstaris por elekti konvenan pecon. Li kisis ŝin, kaj mi aŭdis, kiel li nomis ŝin sia filino!

Ŝi eliris kun botelo kaj telero. Kiam ŝi estis ekstere, Zebedeus diris al mi:

«Josef, via estonta edzino meritas ĉiujn honorojn. Ŝi ne nur estas honesta knabino, ŝi ne nur estas virino, kiu meritas esti amata, ŝi ankaŭ meritas respekton, ĉar ŝi havas grandan koron. Ŝi sentis, kion pensis mia patro kaj mi antaŭ tia bona tagmanĝo. Ŝi vidis, ke la tagmanĝo farus al ni milfoje pli da plezuro, se ankaŭ mia avino ricevus sian parton, kaj jen kial mi ĉiam amos ŝin kiel fratinon.»

Tiam li diris al mi tre mallaŭte:

«Josef, en momento de ĝojo oni pli forte sentas la ĉagrenon esti malriĉa. Ne sufiĉas, ke mi donis mian sangon al la patrio, necesis ankaŭ, ke, revenante hejmen, pro tio mi trovis mizeron en mia hejmo.»

Mi komprenis, ke li fariĝis malgaja. Tial mi plenigis sian glason, ni trinkis, kaj tiuj nigraj pensoj malaperis. Trinel revenis kaj diris, ke la avino estis tre feliĉa, ke ŝi dankas sinjoron Gulden kaj ke estis tre bela tago por ŝi. Tio ĝojigis ĉiujn. Kaj ĉar la tagmanĝo daŭris, onklino Gredel, kiu aŭdis sonorigi por la vesproj, eliris, sed Trinel restis, kaj la vigleco, kiun enspiris la bona vino, kiu fine estis veninta, oni komencis paroli pri la lasta militiro.

Estis tiam, ke ni eksciis pri tiu longa retiriĝa marŝo ekde Rejno ĝis malantaŭ Parizo; la bataloj de nia bataliono apud Bibelskirchen kaj Saarbrücken, kie leŭtenanto Baubin transnaĝis la riveron Saar, dum frostis tiel forte, ke krakis la ŝtonoj, por detrui kelkajn barkojn, kiujn ankoraŭ posedis la malamiko; la pasado ĉiam en retiriĝo al Narbefontaine, Courcelles, Metz, Enzelvin, Champlon, Verdun; la batalo apud Brienne. Preskaŭ jam ne restis viroj en la bataliono, sed la 4-an de februaro oni replifortigis ĝin per restoj de la 5-a armeo, kaj ekde tiu momento oni estis ĉiutage sub la pafado de la malamiko: la 5-an, 6-an kaj 7-an en Méry-sur-Seine; la 8-an en Sézanne, kie la soldatoj mortis en koto, jam ne havante la forton retiriĝi; la 9-an kaj 10-an en Mûrs, kie, la vesperon, Zebedeus kaŝis sin en la sterkamaso de farmbieno por varmigi sin; la 11-an, la terura batalo apud Marché, kie komandanto Philippe estis vundita per bajonetpiko; la 12-an kaj 13-an, la pasado al Montmirail; la 14-an, la batalo apud Beauchamp; la 15-an kaj 16-an la marŝo malantaŭen al Montmirail, kien la prusoj estis revenintaj; la bataloj apud Ferté-Gaucher, Jouarre, Gué-au-Train, Neufchettes, kaj tiel plu! Kiam oni estis batinta la prusojn, alvenis la rusoj; post la rusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la virtemberganoj, la hesoj, la saksoj, la badenanoj.

Mi ofte aŭdis rakonti tiun militiron en Francio, sed neniam kiel faris tion Zebedeus. Kiam li parolis, lia longa, magra vizaĝo tremetadis, lia longa nazo kurbiĝis sur la kvar haroj de lia flava liphararo kaj liaj okuloj faraĝis malklaraj. Li etendis la brakon en la malnova kava maniko, kaj tion kion li diris, oni povis vidi: oni vidis la grandajn ebenaĵojn de Ĉampanjo, kie dektre kaj maldekstre fumadis la vilaĝoj; virinojn, infanojn kaj gemaljunulojn, kiuj forkuris en grupoj, duone nudajn, forportante unu sian malnovan pajlomatracon, alia kelkajn malnovajn meblojn sur ĉaro, dum densa neĝo falis el la ĉielo, kanonoj tondris en la foreco kaj kozakoj preterrapidis kiel vento, dum tintadis kuiriloj kaj eĉ malnovaj horloĝoj pendantaj je iliaj seloj, kriante: «Huraa!»

Oni vidis tiujn furiozajn batalojn, unu kontraŭ dek; malesperajn kampulojn, kiuj tuj venis kun forkegoj; kaj vespere la imperiestron, ekstere, rajde sidantan sur ŝego apud fajreto kun la manoj krucigitaj sur la dorsapogilo kaj la generaloj ĉirkaŭe. Tiel li dormis kaj sonĝis! Devis pasi tra lia kapo teruraj pensoj ekde Marengo, Austerlitz kaju Wagram!

«Ha! Batali, suferi pro malsato, malvarmo, mizero, marŝoj kaj kontraŭmarŝoj, tio estas nenio,» diris Zebedeus, «sed aŭdi plori kaj ĝemi france virinoj kaj infanoj meze de ĉiuj tiuj ruinoj, kaj scii, ke oni ne povos savi ilin; ke je pli da malamikoj oni mortigos, des pli da ili venos; ke oni devas retiriĝi malgraŭ la venkoj, malgraŭ la kuraĝo, malgraŭ ĉio... Jen kio disŝiras al oni la koron, sinjoro Gulden!»

Aŭskultante lin, ni rigardis unuj la aliajn. Neniu plu emis trinki, kaj patro Gulden, klinante sian grandan kapon kun reva mieno, mallaŭte diris:

«Jes, jes: jen kion kostas gloro! Ne sufiĉas perdi liberecon, perdi ĉiujn rajtojn kiujn oni gajnis per tiom da peno, necesas ankoraŭ esti prirabita, bruligita, hakita de bandoj de kozakoj; necesas vidi, kion oni ne plu vidis de jarcentoj en nia lando: bandoj de rabistoj, kiuj diktas al ni siajn leĝojn! Ek,.ek, ni aŭskultas vin, rakontu ĉion!»

Vidante nian malĝojon, Trinel plenigis la glasojn:

«Ek, je la sano de sinjoro Gulden, je la sano de patro Zebedeus!» ŝi diris. «Ĉiuj tiuj malfeliĉoj estas pasintaj: ili ne plu revenos.»

Kaj ni trinkis! Kaj Zebedeus rakontis kiel ankoraŭ unufoje necesis renovigi la batalionon sur la vojo al Soissons per soldatoj de la 16-a armeo; kiel ili alvenis en Meaux, kie la hospitalo la Kompato disvastigis peston, malgraŭ la vintro, kaŭze de la amasoj da vunditoj, kiujn oni jam ne povis flegi.

Estis terurege! Sed la plej grava de ĉio estis, kiam li rakontis al ni sian alvenon en Parizo tra la bariero de Charenton: la imperiestrino, reĝo Joseph, la reĝo de Romo, la ministroj, la novaj princoj, la novaj dukoj, tiu tuta alta mondo, kiu fuĝis en kaleŝoj direkte al Blois, lasante la ĉefurbon al la malamiko, dum povraj laboristoj en bluaj bluzoj – kiuj tamen ricevis nenion de la imperio, sed kontraŭe estis devigataj donaci al ĝi siajn infanojn –, per miloj rapidis al la urbodomoj petante armilojn por defendi la honoron de Francio, kaj kiujn la maljuna Gvardio repuŝis per bajonetoj!... Tiam patro Gulden subite ekkriis:

«Tio sufiĉas, Zebedeus... Jen... Ni lasu tion... Ni prefere parolu pri io alia!»

Subite li paliĝis. En la sama momento onklino Gredel, kiu estis reveninta de la vesproj, vidante nin ĉiujn mutaj kaj sinjoron Gulden konsternita, demandis:

«He! Kio do okazas ĉi tie?»

«Ni parolis pri la imperiestrino kaj la ministroj de la imperiestro,» respondis patro Gulden, ridante kun stranga mieno.

«Ha! Tio ne mirigas min, kiam la vino turnis al vi la koron,» ŝi diris. «Ĉiufoje kiam mi pensas pri tio kaj mi hazarde rigardas min en spegulo, mi vidas, ke tio igas min tute verda. Ha! La friponoj! Feliĉe ili estas tre for.»

Zebedeus ŝajnis malbonhumora. Sinjoro Gulden rimarkis tion kaj ekkriis:

«Estas egale, Francio ankoraŭ ĉiam estas granda kaj glorriĉa lando. Se la novaj nobeloj valoras nur ĝuste tiom, kiom la malnovaj, la popolo almenaŭ restas firma. Ili faru, kion ili volos, la burĝoj, laboristoj kaj kampuloj restos kunigitaj: ili havas la samajn interesojn kaj ili ne ellasos, kion ili tenas, kaj ne lasos meti al si la piedon sur la nukon. Kaj nun, amikoj, ni spiru freŝan aeron ekstere. Malfruiĝas. Patrino Gredel kaj Trinel devos ankoraŭ reiri al Quatre-Vents. Josef akompanos ilin.»

«Ne,» diris Trinel, «hodiaŭ Josef devos resti kun sia amiko Zebedeus; ni reiros solaj.»

«Nu, tiel estu, Trinel pravas,» diris sinjoro Gulden. «En tia tago amikoj devas resti kune.»

Ni eliris brakon en brako. Jam noktiĝis. Sur la Armilplaco oni denove kisis sin, kaj onklino Gredel kaj Trinel elektis la vojon al la vilaĝo, dum ni, farinte kelkajn rondojn sub la altaj tilioj, eniris la bierfarejon la sovaĝa Homo. Ni refreŝigis nin per bongusta ŝaŭmanta biero. Sinjoro Gulden rakontis pri la blokado, la atako kontraŭ la tegolejo de Pernette, la atakeliroj al la monto Bigel, al la supraj barakoj, kaj la bombardado. Tie mi unuafoje eksciis, ke li estis kanonĉefo, kaj ke li havis la unua la ideon rompi la gisajn fornojn por fari mitrajlon el ili. Tiuj historioj daŭris ĝis nia reiro je la deka. Fine Zebedeus forlasis nin por iri al la kazerno, la maljuna tombisto reiris al la strato de la Kapucenoj, kaj ni al nia litoj, kie ni dormis ĝis la oka de la morgaŭo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.