La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dum tiu nokto la aero estis peza, kaj mi vekiĝis ĉiun horon malgraŭ mia laceco. La kamaradoj dormis, iuj parolis en sia sonĝo. Buche ne moviĝis. Tuj apude de ni, ĉerande de la arbaro, niaj fusiloj en faskoj briladis en la lunlumo.
Mi aŭskultis. Malproksime je la maldekstra flanko oni plurfoje aŭdis: “Kiu vivu?” en nia fronto, kaj la respondon: “Francio!”
Multe pli proksime al ni, je ducent paŝoj, la batalionaj sentineloj staris senmove ĝis la brusto en la greno. Mi mallaŭte ekstaris kaj rigardis: el la direkto de Sombreffe, je almenaŭ du mejloj dekstre de ni, alvenis grandaj rumoroj, kiuj plilaŭtiĝis kaj tiam cesis. Oni dirus, malgrandaj ventekblovoj tra la foliaro. Sed ne blovis eĉ la plej malforta vento, kaj ne falis unu guto da roso, kaj mi pensis:
“Estas la kanonoj kaj furgonoj de la prusoj, kiuj galopas tie for sur la vojo al Namuro, kaj iliaj batalionoj kaj eskadronoj, kiuj ankoraŭ ĉiam alvenas. Dio mia! En kia pozicio ni estos morgaŭ kun tiu amaso da viroj antaŭ ni, kiuj ankoraŭ plifortiĝas de minuto al minuto!”
Ili estingis siajn fajrojn apud Saint-Amand kaj Ligny, sed apud Sombreffe briladis pli multaj. La prusaj regimentoj, kiuj ĵus alvenis per rapidaj marŝoj, sendube estis boligantaj sian supon. Sennombraj pensoj trapasis mian kapon. Mi rekuŝiĝis kaj reekdormis por duona horo. Revekiĝinte mi kelkfoje diris al mi:
“Vi ja foriris viva de Lutzen, Leipzig kaj Hanau. Kial do ne de ĉi tie?”
Sed tiu espero, kiun mi donis al mi, ne malhelpis min kompreni, ke estos terure.
Fine mi tamen estis definitive reendormiĝinta, kiam la ĉeftamburisto Padoue komencis bati la veksignalon. Li promenis tien kaj reen laŭlonge de la arbarrando, plezuriĝante ĉiujn per siaj ruladoj kaj fortaj batoj. La oficiroj jam estis kuniĝintaj sur la monteto en la greno. Ili rigardis en la direkto de Fleurus, parolante inter si.
Nia veksignalo ĉiam okazis antaŭ tiu de la prusoj, rusoj, aŭstroj kaj ĉiuj niaj malamikoj. Estas kiel la kanto de alaŭdo ĉe la aŭroro. La prusoj kun siaj larĝaj tamburoj poste komencis siajn obtuzajn ruladojn, kiuj donas al vi pensojn pri enterigo. Sed iliaj trumpetoj havas gajajn melodiojn por soni la vekon. La niaj anstataŭe aŭdigis nur tri aŭ kvar notojn, kiuj ŝajnis diri:
“Ek! Ni ne havas tempon perdenda!”
Dum ĉiuj leviĝis, belega suno supreniris super la greno, kaj oni sentis jam antaŭe, kiel varmege estos je la tagmezo. Buche kaj ĉiuj taskoviroj foriris kun la ladkruĉoj serĉi akvon, dum aliaj skuis tindron en manpleno da pajlo por bruligi la fajrojn. Ligno ne mankis, kaj ĉiu serĉis sian brakplenon en la dehakaĵo. Kaporalo Duhem, serĝento Rabot kaj Zebedeus venis paroli kun mi. Ni ĉiuj estis kune foririntaj en 1813. Ili partoprenis en mia edziĝo en Quatre-Vents, tiel ke, malgraŭ la diferenco de rangoj, ili ĉiam konservis amikajn sentojn por Josef.
“Nu!” kriis al mi Zebedeus. “La danco tuj rekomenciĝos!”
“Jes,” mi respondis.
Subite rememorante la vortojn de la povra serĝento Pinto, la matenon en Lutzen, mi respondis lin, okulumante:
“Tio, Zebedeus, kiel diris serĝento Pinto, estas batalo dum kiu oni povos gajni la krucon per batoj de ŝargbastono, fusilkolbo kaj bajoneto. Kaj se oni ne prenos la ŝancon meriti ĝin, oni jam ne devas kalkuli je ĝi.”
Tiam ĉiuj ekridis, kaj Zebedeus ekkriis:
“Jes, la povra maljunulo certe meritis la krucon. Sed estas pli malfacile konkeri ĝin ol la bukedon je la pinto de la kokanjomasto.”
Ni ĉiuj ridis, kaj ĉar ili havis botelon da brando, ni rompis kruston de pano, rigardante la moviĝojn, kiuj komencis videbliĝi. Buche revenis unu el la unuaj kun sia ladkruĉo. Li staris malantaŭ ni, la orelojn streĉitajn kiel vulpo en embusko. Vicoj da kavalerianoj eliris la arbaron kaj tragalopis la grenkampojn, direktiĝante al Saint-Amand, la granda vilaĝo maldekstre de Fleurus.
“Tio,” diris Zebedeus, “estas la leĝera kavalerio de Pajol, kiu estas malfaldonta sin en tiraljoroj. Tio ĉi estas la dragonoj de generalo Exelmans[74]. Kiam la aliaj estos esplorintaj la pozicion de la malamiko, ili antaŭeniros en linio, mi avertas vin pri tio. Tio ĉiam fariĝas sammaniere, kaj la kanonoj alvenos kun la infanterio. La kavalerio retiriĝos al la flankoj, dekstre kaj maldekstre. Oni formos atakkolonojn sur la bonaj vojoj kaj la kampoj, kaj la batalo komenciĝos per kanonado dum pli-malpli dudek minutoj ĝis duonhoro. La unua parto de batalo ĉiam estas la privilegio de la kanonoj. Kiam ili estas teditaj de tio, kiam la duono de la baterioj kuŝas surtere, la imperiestro elektas la bonan momenton por lanĉi nin. Sed nin trafas mitralon, ĉar ni estas pli proksimaj. Oni antaŭeniras, la fusilon sur la brako, en rapidaj paŝoj, en bona ordo, kaj oni ĉiam finos en kurpaŝoj pro la mitralo, kiu faras nin malpaciencaj. Mi avertas vin, rekrutoj, por ke vi ne miru.”
Pli ol dudek rekrutoj estis ranĝiĝintaj malantaŭ ni. La kavalerio ĉiam eliris el la arbaro.
“Mi vetas,” diris kaporalo Duhem, “ke la 4-a korpuso marŝas malantaŭ ni ekde la frua mateno.”
Kaj Rabot diris, ke necesas tempo por alveni en linio pro la malbonaj pasejoj en la arbaro.
Ni staris tie kiel interkonsultantaj generaloj, kaj ni ankaŭ rigardis la pozicion de la prusoj ĉirkaŭ la vilaĝoj, en la fruktarbaroj kaj malantaŭ la heĝoj, kiuj estis ses ĝis sep futojn altaj en tiu regiono. Granda nombro da iliaj kanonoj staris en baterio inter Ligny kaj Saint-Amand. Oni bonege vidis la bronzon brili en la sunlumo, kio inspiris al ĉiaj ajn pripensoj.
“Mi estas certa,” diris Zebedeus, “ke ili barikadis ĉion, ke ili faris fosaĵojn, ke ili faris truojn tra la murojn. Estus estinte pli bone, se ni estus antaŭenirintaj hieraŭ vespere ĝis la unua vilaĝo sur la altaĵo, post kiam ili retiris siajn kvadratojn. Se ni estus sur la sama nivelo kiel ili, ĉio irus glate. Sed grimpi tra heĝoj sub la pafado de la malamiko kostos multajn virojn, almenaŭ se ne alvenos io de malantaŭe, kiel la imperiestro kutimas fari.”
Je ĉiuj flankoj la maljunuloj parolis tiu-maniere, kaj la rekrutoj aŭskultis.
Intertempe la marmitoj pendis super la fajroj, sed oni eksplicite malpermesis uzi ĉe tio bajonetojn, kiuj moliĝas pro la varmego.
Povis esti la sepa, kaj ĉiuj kredis, ke la batalo estos liverita en Saint-Amand, la vilaĝo kiu situis plej proksime al nia maldekstra flanko, ĉirkaŭita de heĝoj kaj densaj arboj kaj kun dika rondo turo en la mezo. Kaj pli alte, malantaŭe, aliaj domoj kun turniĝanta vojo borderita per sekaj ŝtonoj. Ĉiuj oficiroj diris: “Tien ni iros.”
Ĉar niaj trupoj, venante de Charleroi, etendiĝis malsupre sur la ebenaĵo, infanterio kaj kavalerio, ĉio iris en tiu direkto: la tuta korpuso Vandamme kaj la divizio Gérard. Pluraj miloj kaskoj brilis en la sunlumo. Buche, starante apud mi, diris:
“Diable! Rigardu, Josef, rigardu… ili ankoraŭ ĉiam alvenas!”
Vicoj da sennombraj bajonetoj videblis en la sama direkto tiel for, kiel oni povis rigardi.
La prusoj pli kaj pli etendiĝis sur la altaĵo malantaŭ la vilaĝoj, kie staris ventmuelejoj.
Tiu moviĝo daŭris ĝis la oka. Neniu malsatis, sed oni tamen manĝis por ne devi fari al si riproĉojn poste, ĉar kiam la batalo komenciĝis, necesis ekiri, eĉ se tio daŭrus du tagojn.
Inter la oka kaj la dekunua ankaŭ la unuaj batalionoj de nia divizio eliris la arbaron. La oficiroj venis premi la manon al siaj kamaradoj, sed la stabo restis ankoraŭ malantaŭe.
Subite ni vidis husarojn kaj ĉasistojn pasi, plilongigante nian batalfronton je la dekstra flanko: estis la kavalerio de Morin. Tuj venis al ni la ideo, ke, en la momento kiam la batalo komenciĝos apud Saint-Amand, kaj la prusoj estos sendintaj ĉiujn siajn trupojn en tiu direkto, ni falos sur ilian flankon tra la vilaĝo Ligny. Sed la prusoj havis la saman ideon, ĉar ekde tiu momento ili ne plu defilis al Saint-Amand, sed jam haltis en Ligny. Ili eĉ malsupreniris pli malproksimen, kaj oni bonege vidis iliajn oficirojn postenigi la soldatojn malantaŭ la heĝojn, en la ĝardenojn, malantaŭ malaltajn murojn kaj barakojn. Ni trovis ilian pozicion tre solida. Ili daŭre malsupreniris en faldon de la tereno inter Ligny kaj Fleurus, kaj tio mirigis nin, ĉar ni ankoraŭ ne sciis, ke pli malsupre pasas rojo, kiu dividas la vilaĝon en du, kaj ke ili estis ekipantaj la domojn je nia flanko. Ni ne sciis, ke, se ni havus la ŝancon repeli ilin, ili povus ankoraŭ retiriĝi pli supren, ĉiam tenante nin sub sia pafado.
Se ni scius ĉion en tiaj aferoj, oni neniam kuraĝus komenci, ĉar oni ne povus esperi bone fini tian entreprenon. Sed tiajn aferojn oni malkovras iom post iom, kaj en tiu tago ni devis malkovri multe da tiaj aferoj, kiujn ni ne antendis.
Je la oka kaj duono pluraj el niaj regimentoj jam trapasis la arbaron. Baldaŭ oni batis la rekolektiĝon, kaj ĉiuj batalionoj prenis la armilojn. Generalo grafo Gérard kaj lia stabo alvenis. Ili pasis galopante ĝis sur la monteto preter Fleurus sen rigardi nin.
Preskaŭ tuj la pafado komenciĝis. Tiraljoroj de la korpuso Vandamme proksimiĝis al la vilaĝo maldekstre. Ankaŭ du kanonoj ekiris, trenataj de surĉevalaj artilerianoj. Ili pafis kvin aŭ ses kuglojn ekde la montetosupro. Tiam la pafado ĉesis: niaj tiraljoroj estis en Fleurus, kaj ni vidis tri- aŭ kvarcent prusojn resupreniri la deklivon en la direkto de Ligny.
Generalo Gérard rigardis tiun malgrandan atakon, tiam li revenis kun siaj adjutantoj, kaj malrapide pasis antaŭ la fronto de niaj batalionoj, atente rigardante nin kvazaŭ por vidi la mienon, kion ni montris. Li estis masivkorpa viro kun bruna, larĝa vizaĝo, pinta mentono kaj granda kapo. Li povis havi kvardek kvin jarojn.
Oni trovas multe da kampuloj ĉe ni kiuj similis lin, kaj ili ne estis la plej malprudentaj.
Li diris nenion al ni, kaj, kiam li estis trakurinta la tutan linion de unu fino al la alia, ĉiuj komandantoj kaj koloneloj kuniĝis ĉe nia dekstra flanko. Oni ordonis nin meti la fusilon ĉepieden. Tiam la adjutantoj forgalopis rapide kiel la vento. Nur tion oni vidis, sed nenio moviĝis. Nur la famo cirkulis, ke marŝalo Grouchy ordonos nin, kaj ke la imperiestro atakis la la anglojn je kvar mejloj de ni sur la vojo al Bruselo.
Tiu novaĵo ne faris nin bonhumoraj, kaj pli ol unu diris:
“Ne estas mirige, ke ni ankoraŭ estas ĉi tie ekde la mateno sen fari ion. Se la imperiestro estus kun ni, la batalo estus komenciĝinta jam delonge kaj la prusoj ne estus havintaj la tempon rekonatiĝi unuj kun la aliaj.”
Jen la konversaciojn kiujn ni havis, kio ja montras la maljustecon de la homoj, ĉar tri horojn poste, je la tagmezo, plurmiloj da krioj “Vivu la Imperiestro!” supreniris je nia dekstra flanko. Napoleono alvenis. Tiuj krioj proksimiĝis kiel fulmotondro kaj baldaŭ resonis ĝis antaŭ Sombreffe. Oni trovis, ke ĉio estas bona. Tion kion oni riproĉis al marŝalo Grouchy, la imperiestro bone agis farante tion, ĉar estis li.
Tuj alvenis la ordono antaŭeniri kvincent paŝojn, apogante sur la dekstran flankon, kaj ni foriris tra la kampoj de sekalo, hordeo kaj aveno, kies tigoj kurbiĝis antaŭ ni. La granda batallinio je nia maldekstra flanko ankoraŭ ne moviĝis.
Ĉar ni proksimiĝis al granda ŝoseo, kiun ni ankoraŭ ne vidis kaj kiun ni malkovris ankaŭ en Fleurus je mil paŝoj antaŭ ni kun ĝia rojo borderita de salikoj, oni kriis al ni:
“Halt!”
En la tuta divizio oni aŭdis nur unu murmuron:
“Jen li estas!”
La imperiestro alvenis surĉevale kun malgranda stabo. De fore oni rekonis nur lian grizan kapoton kaj nigran ĉapelon. Lia veturilo, ĉirkaŭita de lancistoj, estis restinta malantaŭe. Li eniris en Fleurus tra la ŝoseo kaj restis pli ol horon en tiu vilaĝo, dum ni rostiĝis en la greno.
Post tiu horo, dum kiu ni jam pensis, ke tio ne finiĝos, vicoj da adjutantoj forgalopis, la lumbojn falditajn, la nazon inter la oreloj de la ĉevalo. Du haltis ĉe generalo grafo Gérard, unu restis, la alia reforgalopis. Post tio ni ankoraŭ atendis, kaj subite, de unu fino de la ebenaĵo ĝis la alia ĉiuj regimentaj muzikkapeloj ekludis. Ĉio intermiksiĝis: la tamburoj, la trumpetoj, kaj ĉio ekmarŝis. Tiu granda linio, kiu etendiĝis tre foren malantaŭ Saint-Amand ĝis la arbaro, kurbiĝis, la dekstran alon pli antaŭen. Kaj ĉar ĝi preteriris nian divizion de malantaŭe, oni igis nin ankaŭ oblikviĝi dekstren, tiam oni denove kriis:
“Halt!”
Ni estis fronte al la ŝoseo kiu eliras el Fleurus. Maldekstre ni havis blankan muron. Malantaŭ tiu muro staris arboj kaj granda, kaduka domo, kaj antaŭ ni staris ventmuelejo en ruĝaj brikoj, alta kiel turo.
Apenaŭ ni haltis, la imperiestro eliris tiun muelejon kun tri aŭ kvar generaloj kaj du kampuloj en bluzo, du malunuloj, kiuj tenis sian ĉapon per la mano. Tiam la divizio komencis krii: “Vivu la Imperiestro!” kaj mi bone vidis lin, ĉar li alvenis ĝuste fronte al nia bataliono tra pado, la manojn malantaŭ la dorso kaj la kapon klinita, aŭskultante tiujn tute kalvajn maljunulojn. Li ne atentis pri niaj krioj. Dufoje li turnis sin, montrante la vilaĝon Ligny. Mi vidis lin kiel patron Gulden, kiam ni sidis unu fronte al la alia ĉe la tablo. Li fariĝis multe pli dika kaj flava ekde Leipzig. Se li ne surhavus sian grizan kapoton kaj sian nigran ĉapelon, oni apenaŭ estus rekoninta lin: li aspektis maljuna, kaj liaj vangoj pendis. Tion certe esti kaŭzinta liaj ĉagrenoj sur la insulo Elbo, pensante pri ĉiuj eraroj kiujn li faris, ĉar li estis viro plena je prudento, kiu bone vidis siajn erarojn: li detruis la Revolucion, kiu subtenis lin; li revokis la elmigrintojn, kiuj ne amis lin; li edziĝis al arkidukino, kiu restadis en Vieno; li elektis siajn plej gravajn malamikojn por peti de ili konsilojn… Koncizadire, li remetis ĉion en la saman staton kiel antaŭ la Revolucio. Mankis nur Ludoviko XVIII. Tial la reĝoj metis Ludovikon XVIII sur lian lokon. Nun li venis renversi la legitiman reĝon. Unuj nomis lin despoto, aliaj jakobeno! Tio estis malfeliĉa, ĉar li mem estis aranĝinta ĉion antaŭe por reestabli la Burbonojn sur la tronon. Li havis nur sian armeon. Se li perdus ĝin, ĉio estus perdita por li, ĉar en la nacio unuj volis liberecon kiel patro Gulden, kaj la aliaj volis ordon kaj pacon, kiel onklino Gredel, kiel mi, kiel ĉiuj kiujn oni forprenis el ilia hejmo por militi.
Tiuj aferoj devigis lin terure pripensi. Li perdis ĉies fidon. Nur la maljunaj soldatoj gardis sian afekcion por li. Ili volis venki aŭ morti. Kun tiaj ideoj oni ĉiam estas certa, ke unu el la du eblecoj nepre okazos. Tiam ĉio fariĝas klara kaj simpla. Sed multaj el ni ne havis tiajn ideojn, kaj miaflanke mi multe pli amis Trinel ol la imperiestron.
Alvenante ĉe la angulo de la muro, kie la husaroj atendis lin, li surĉevaliĝis, kaj generalo Gérard, kiu vidis lin, malsupreniris la monteton galopante ĝis sur la ŝoseo. Li turnis sin du sekundojn por aŭskulti lin, kaj tiam ili ambaŭ eniris Fleurus.
Necesis ankoraŭ atendi.
Je la dua horo generalo Gérard revenis. Oni igis nin oblikviĝi dekstren la trian fojon, kaj la tuta divizio sekvis en kolonoj la grandan ŝoseon al Fleurus, la kanonojn kaj municiĉarojn en la intervaloj de la brigadoj. Oni ne povas imagi la kvanton da polvo kiu supreniris! Buche diris al mi:
“Ĉe la unua lageto kiun ni renkontos, necesas, ke mi trinku.”
Sed ni ne renkontis lageton.
La muzikkapeloj ankoraŭ ĉiam ludis. Malantaŭ ni alvenis amasoj da kavalerio, precipe dragonoj. Ni ankoraŭ marŝis, kiam komenciĝis la bruo de la pafado de fusiloj kaj kanonoj kiel digo kiu rompiĝas kaj kies akvo, falante, kuntrenas ĉion kio troviĝas sur ĝia vojo.
Mi konis tion, sed Buche fariĝis tute pala. Li diris nenion kaj rigardis min mirigite.
“Jes, Jean,” mi diris al li, “tio estas la aliaj malsupre kiuj komencas la atakon ekde Saint-Amand, sed baldaŭ estos nia vico.”
La bruo duobliĝis, la muzikkapeloj ĉesis ludi. De ĉiuj flankoj oni kriis:
“Halt!”
La divizio haltis sur la ŝoseo, la kanonistoj venis el la intervaloj kaj metis siajn kanonojn en linio je kvindek paŝoj antaŭ ni. a municiaroj metis sin malantaŭ ilin.
Ni alfrontis la vilaĝon Ligny. Oni vidis nur unu blankan linion de domoj duone kaŝitaj de la fruktarbaroj – la preĝejturon super ili –, flavateraj deklivoj, arboj, heĝoj kaj palisaroj. Ni estis dekkvin ĝis dekdu mil viroj, sen enkalkuli la kavalerion, kaj ni atendis la ordonon ataki.
La batalo apud Saint-Amand daŭrigis, amasoj da fumo supreniris al la ĉielo.
Atendante nian vicon, mi komencis pensi pri Trinel kun granda tenereco. La ideo, ke ŝi estas ekhavonta infanon, trairis mian menson, kaj mi komencis preĝi Dion konservi mian vivon. Sed la bona penso ankaŭ venis al mi, ke, se, mi mortus, nia infano estus tie por konsoli ĉiujn, Trinel, onklinon Gredel kaj patron Gulden; ke, se ĝi estus knabo, ili nomus lin Josef, kaj ke ili karesus lin; ke sinjoro Gulden igis lin danci sur siaj genuoj, kaj onklino Gredel amus lin, kaj ke Trinel, kisante lin, pensus pri mi. Mi diris al mi, ke tiam mi ne estus tute mortinta. Sed mi volis ja vivi, kaj mi vidis, ke la batalo estos terura.
Buche ankaŭ diris al mi:
“Aŭskultu, mi havas krucon… Necesas, ke vi promesu ion al mi. Se mi estus mortigita…”
Li premis al mi la manon.
“Mi promesos tion al vi,” mi diris.
“Nu, ĝi estas sur mia brusto. Mi volas, ke vi reportu ĝin al Harberg, kaj ke vi pendigu ĝin en la kapelo memore al Jean Buche, mortinta en la kredo je la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.”
Li parolis al mi serioze, kaj mi trovis sian volon tre komprenebla, ĉar unuj mortas pro la Homaj Rajtoj, aliaj pensante pri sia patrino, ankoraŭ aliaj laŭ la ekzemplo de la justuloj kiuj oferas sin por la bono de homo raso: ĉio tio estas nur unu kaj sola afero, kiun oni nomas diverse laŭ sia vidpunkto.
Mi do promesis al li, kion li petis min fari, kaj ni antendis ankoraŭ duonhoron. Ĉiuj kiuj eliris el la arbaro venis aliĝi al ni. Ni ankaŭ vidis, kiel la kavalerio malfaldiĝis ĉe nia dekstra flanko kvazaŭ por ataki Sombreffe.
Ĝis la dua kaj duono nenia kuglo estis pafita de ni. Tiam adjutanto de la imperiestro alvenis, ventron ĉetere sur la vojo al Fleurus, kaj mi tuj pensis: “Jen nia vico. Nun, Dio gardu nin, ĉar ni, povruloj ne povos savi nin el tiaj masakradoj!”
Mi havis apenaŭ la tempon fari tiujn pripensojn, du batalionoj kun sia artilerio ekiris deturniĝante dekstren sur la ŝoseo en direkto de Sombreffe, kie prusaj ulanoj kaj husaroj malfaldiĝis fronte al niaj dragonoj kaj haltis tie. Tiuj du batalionoj havis la bonŝancon devi resti en pozicio sur la ŝoseo la tutan tagon por observi la malamikan kavalerion, dum ni iris forpreni la vilaĝon al la multnombraj prusoj, kiuj estis tie.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.