La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

La 15-an de septembro 1812 ni eksciis nian grandan venkon apud la rivero Moskvo. Ĉiuj jubilis kaj ekkriis: «Nun ni havos pacon!… Nun la milito estas finita!…» Sed kelkaj malicaj friponoj diris, ke Ĉinio restas ankoraŭ konkerenda. Ĉiam estas tiaj neelteneblaj estaĵoj, kiuj provas malesperigi la homojn.

Ok tagojn poste ni aŭdis, ke niaj trupoj estas en Moskvo, la plej granda kaj plej riĉa urbo de Rusio. Ĉiuj imagis la enorman militkaptaĵon kiun ni estis havontaj, kaj oni pruvis, ke tio plimalaltigos la impostojn. Sed baldaŭ kuris la famo, ke la rusoj ekbruligis sian propran urbon, kaj ke la niaj estus devigitaj retiriĝi al Pollando, se ili ne volus perei pro malsato. Oni parolis nur pri tio en la gastejoj, la bierfarejoj, la grenhaloj, ĉie. Oni ne povis renkonti aliajn homojn sen tuj demandi: «Ĉu la retiriĝo jam komenciĝis? Oj, oj, tio finiĝos malbone!»

La homoj estis palaj. Antaŭ la poŝtoficejo centoj da kamparanoj atendis de mateno ĝis vespero, sed ne plu alvenis leteroj. Mi rapide paŝis tra tiun homamason sen multe atenti pri ĝi, ĉar mi jam vidis tiom da ili! Kaj plue, mi havis iun ideon kiu gojigis mian koron kaj kiu igis min vidi ĉion bela. Jam ekde kvin monatoj mi volis fari belegan donacon al Trinel pro sia nomfesto, kiu estis okazonta la 18-an de decembro. Inter la poŝhorloĝoj kiuj pendis en la montrofenestro de sinjoro Gulden, estis unu tre malgranda, io tute bela, kies pelvo en arĝento striita per cirkletoj, igis ĝin brili kiel stelo. Ĉirkaŭ la ciferplato oni vidis pentritaj du geenamiĝintojn, kiuj iusence faris amdeklaron unu al la alia, ĉar la knabo donis al la knabino granda bukedon da rozoj, dum ŝi modeste mallevis la okulojn, etendante manon.

La unuan fojon kiam mi vidis tiun horloĝeton, mi diris al mi mem: «Vi ne lasos ĝin eskapi. Ĝi estos por Trinel. Eĉ se mi devus labori ĉiutage ĝis noktomezo, necesas, ke ŝi ekhavu ĝin.»

Post la sepa vespere, kiam mi finis mian laboron, sinjoro Gulden, kiu pagis min sufiĉe bone, lasis min labori por mia propra monujo. Ni ĉiam devis purigi, reĝustigi, restreĉi malnovajn horloĝojn. Tio kostis multan multan tempon kaj penon. Sed la horloĝeto valoris tridek kvin frankojn! Tial oni povas imagi la nombron da horoj kiujn mi devis pasigi nokte por havigi ĝin al mi. Mi estas certa, ke sinjoro Gulden donacus ĝin al mi, se li scius, kion mi volas. Sed mi ne volus ricevi rabaton, eĉ ne de centimo. Mi rigardus tion kiel honton. Mi diris al mi: «Necesas, ke vi mem perlaboru ĝin…, ke neniu povu validigi rajton je ĝi.» Kaj timante, ke alia povus ekhavi la ideon aĉeti ĝin, mi metis ĝin en apartan skatoleton, dirante al patro Melĥior, ke mi konas aĉetonton por tiu horloĝeto.

Ĉiu devas nur kompreni, ke ĉiuj tiuj historioj pri la milito eniris ĉe mi tra unu orelon kaj eliris tra la alia. Laborante mi imagis la ĝojon de Trinel. Dum kvin monatoj mi havis nur tion antaŭ la okuloj. Mi bildigis al mi ŝian mienon, kiam ŝi estis ricevonta mian donacon, kaj mi demandis min: «Kion ŝi diros?»

Jen mi bildigis al mi, ke ŝi ekkrios: «Ho, Josef, pri kio do vi pensas? Tio estas tro belo kaj tro multekostas por mi. Ne, ne, mi ne povas akcepti tian belan poŝhorloĝon!»

Tiam en mia revo mi devigis ŝin akcepti ĝin. Mi glitis ĝin en la poŝon de sia antaŭtuko dirante: «Nu, Trinel, ĉu vi do volas ĉagreni min?» Mi ja vidas, ke ŝi deziras ĝin, kaj ŝi diris tion al mi nur por ŝajnigi rifuzi ĝin.

Jen mi bildigis al mi ŝian vizaĝon tute ruĝa. Ŝi levis la manojn, dirante: «Sinjoro Dio! Nun, Josef, mi vidas, ke vi vere amas min!» Kaj ŝi kisis min sur ambaŭ vangojn kun larmoj en la okuloj. Mi estis tre kontenta. Kaj onklino Gredel aprobis ĉion.

Koncizadire, mil similaj pensoj pasis tra mia kapo, kaj la vesperon, enlitiĝante, mi pensis:

«Ne estas pli feliĉa viro ol Josef Seitz! Jen nun vi povas fari maloftan donacon al Trinel per via laboro. Kaj certe ŝi ankaŭ preparos ion por via nomfesto, ĉar ŝi pensas nur pri vi. Vi ambaŭ estas tre feliĉaj, kaj kiam vi estos geedziĝintaj, ĉio iros glate.» Tiaj ideoj tenerigis min. Neniam mi spertis tiel grandan kontentecon.

Dum mi tiamaniere laboris, pensante nur pri mia feliĉeco, la vintro venis pli frue ol kutime en la komenco de novembro. Ĝi ne komenciĝis per neĝo, sed per seka malvarmo kaj forta frosto. En kelkaj tagoj falis ĉiuj folioj, la grundo duriĝis kiel ŝtono, kaj ĉio kovriĝis per prujno: la tegoloj, la pavimeroj kaj la vitroj.

Oni devis ekbruligi fajron en la laborĉambro por malhelpi la malvarmon enpenetri tra la fendoj! Kiam la pordo estis momenton malfermita, la tuta varmo malaperis. La ligno kraketadis en la forno kaj brulis zumante kaj facile kiel pajlo, ĉar la kameno bone tiris.

Ĉiumatene mi rapidis lavi la vitrojn de la montrofenestro per varma akvo. Apenaŭ mi refermis la fenestron, linioj de prujno rekovris ĝin. Ekstere mi aŭdis la homojn kuri spirante, la nazon kaŝitan en la alta kolumo de sia mantelo kaj la manojn en la poŝoj. Neniu haltis, kaj la pordoj de la domoj rapide refermiĝis.

Mi ne scias, kien foriris la paseroj, ĉu ili estas vivaj aŭ senvivaj, sed eĉ ne unu pepetis sur la kamenoj, kaj krom la vek- kaj vespersignalo, kiujn oni resonigis en la kazerno, nenia alia bruo perturbis la silenton.

Ofte kiam la fajro agrable kraketadis, sinjoro Gulden subite ĉesis labori kaj, rigardante momenton la blankajn vitrojn, ekkriis:

«Niaj povraj soldatoj! Niaj povraj soldatoj!»

Li diris tion per tiel trista voĉo, ke mi sentis mian koron kuntiriĝi, kaj mi respondis:

«Sed, sinjoro Gulden, nun ili verŝajne estas en Pollando, en bonaj kazernoj. Ĉar estas nepenseble, ke homaj estaĵoj povas elteni tian malvarmegon.»

«Tian malvarmegon!» li diris, «Jes, en nia lando estas malvarme, tre malvarme pro la ventoj kiuj blovas de la montaro. Tamen, kio estas tiu ĉi malvarmo kompare al tiu en la nordaj landoj, en Rusio kaj Pollando? Donu Dio, ke ili foriris sufiĉe frue! Dio mia! Dio mia! Kian pezan taskon portas tiuj kiuj devas gvidi la homojn!»

Tiam li silentis, kaj dum multaj horoj mi pensadis pri tio, kion li diris al mi. Mi bildigis al mi niajn soldatojn kurantajn survoje por varmigi sin. Sed miaj pensoj ĉiam revenis al Trinel, kaj de tiam mi ofte pensis ke, kiam homo estas feliĉa, la malfeliĉo de alia malmulte tuŝas lin, ĉefe dum juneco, kiam la pasioj estas pli fortoj kaj la sperto de grandaj mizeroj ankoraŭ mankas.

Post la frosto falis tiom da neĝo, ke la kurieroj estis haltigataj de ĝi sur la deklivo de Quatre-Vents. Mi timis, ke mi mem ne povos iri al Trinel la tagon de ŝia nomfesto. Sed du rotoj da infanterio eliris kun pioĉoj kaj ŝoveliloj kaj fosis vojon tra la duriĝinta neĝo por lasi trapasi la veturilojn, kaj tiu vojo restis ĝis la komenco de la monato aprilo 1813.

Tamen la nomfesto de Trinel proksimiĝis de tago al tago, kaj mia feliĉeco pligrandiĝis laŭproporcie. Mi jam havis la tridek kvin frankojn, sed mi ne sciis, kiel diri al patro Gulden, ke mi estas tiu aĉetonto de la horloĝo. Mi preferus gardi ĉion sekreta, ĉar tedis min, ke mi devas paroli pri tio.

Finfine, la antaŭtagon de la festo, inter la sesa kaj la sepa vespere, dum ni laboris en silento kun la lampo staranta inter ni, mi subite faris decidon kaj diris:

«Vi scias, sinjoro Gulden, ke mi parolis al vi pri aĉetonto por la malgranda arĝenta horloĝo en la montrofenestro.»

«Jes, Josef,» li respondis trankvile, «sed li ankoraŭ ne venis ĝis nun.»

Tiam li rektiĝis, tute mirigita. Mi eligis la tridek kvin frankojn kaj metis ilin antaŭ lin sur la labortablon. Li rigardis min.

«Sed,» li diris, «tio ne estas taŭga horloĝo por vi, Josef. Kion vi bezonas estas granda horloĝo, kiu bone plenigas vian poŝon kaj indikas ankaŭ la sekundojn. Tiuj malgrandaj horloĝoj estas por virinoj.»

Mi ne sciis, kion respondi.

Revinte kelkajn momentojn, sinjoro Gulden ekridis.

“Ha, bone, bone,” li diris, “nun mi komprenas: morgaŭ estas la nomfesto de Trinel! Jen do kial vi laboris tage kaj nokte! Jen, reprenu tiun monon, mi ne volas ĝin.»

Mi estis tute konfuzita.

«Sinjoro Gulden, mi dankas vin,» mi diris al li, «vi pravas: tiu horloĝo estas por Trinel, kaj mi estas tute kontenta, ke mi perlaboris ĝin. Vi ĉagrenus min, se vi rifuzus la monon. Tiam ĝi estus via donaco al Trinel kaj ne la mia.»

Mi same volonte tute ne prenus la horloĝon.»

Li diris nenion kaj prenis la tridek kvin frankojn. Tiam li malfermis sian tirkeston, kaj elektis belan arĝentan ĉenon kun du etaj arĝentaj ŝlosiletoj, kiujn li fiksis al la horloĝo. Post tio li enfermis la tuton en vinruĝa skatoleto kaj metis rozkoloran rubandeton ĉirkaŭ ĝin. Li faris ĉion malrapide kaj kvazaŭ tenerigita. Fine li donis la skatoleton al mi.

«Tio estas tre bela donaco, Josef,» li diris. «Trinel certe konsideros sin tre feliĉa, havante amanton kiel vin. Ŝi estas honesta knabino. Nun ni vespermanĝu. Kovru la tablon, dum mi metos la kaserolon sur la fajron.»

Ni faris tion. Tiam sinjoro Gulden prenis el la ŝranko botelon de sia vino de Metz, kiun li gardis por specialaj cirkonstancoj, kaj ni vespermanĝis kiel kamaradoj, ĉar dum la tuta vespero li ne ĉesis paroli al mi pri la bona malnova tempo de sia juneco. Li rakontis al mi, ke ankaŭ li havis amatinon, sed ke en la jaro 1792 li devis foriri kiel soldato en la amasa rekrutado pro la invado de la prusoj, kaj ke ĉe lia reveno en Fénétrange li trovis ŝin edziniĝinta al alia, kio estis tute komprenebla, ĉar li neniam deklaris al ŝi sian amon. Tio kaŭzis al li tiel grandan ĉagrenon, ke li preferis resti fidela al tiu tenera memoro ol edziĝi al alia knabino.

Li parolis pri tio kun grava mieno. Mi aŭskultis lin, revante pri Trinel, kaj nur kiam sonis la deka, dum preterpasis la trupanoj kiuj devis anstataŭi la gardopostenulojn ĉiujn dek minutojn pro la granda malvarmo, ni metis du grandajn ŝtipojn sur la fajron kaj enlitiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.