La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

Tiel monsinjoro la duko de Berrio vizitis la orientajn departementojn..La famo de eĉ liaj plej sensignifaj paroloj disvastiĝis en la tuta regiono. Unuj laŭdis lian senfinan graciecon, aliaj silentis.

Ekde tiu momento pli ol unufoje venis al mi la ideo, ke ĉiuj tiuj elmigrintaj, ĉiuj tiuj duonsoldaj oficiroj, ĉiuj tiuj predikistoj kun siaj procesioj kaj pentofaroj fine malaranĝos ĉion. Kaj kelkan tempon poste, komence de la vintro, ni eksciis, ke ne nur ĉe ni, sed ĝis profunde en Alsaco, la aferoj tiel malboniĝis.

Iumatene kiam patro Gulden kaj mi laboris inter la dekunua kaj la dekdua, ĉiu revante laŭ sia maniero, kaj Trinel kovris la tablon, mi eliris por lavi al mi la manojn ĉe la pumpilo, kion mi faris ĉiutage antaŭ ol tagmanĝi. Piede de la ŝtuparo maljuna virino viŝis al si la piedojn sur la piedmato. Ŝi skuis siajn jupojn kovritajn per koto, tenante bastonon kun granda rozario, kiu pendis ĉirkaŭ ŝia kolo. Dum mi rigardis ŝin de la ŝtupara supro, ŝi komencis supreniri, kaj mi tuj rekonis, per ŝiaj malgrandaj plisaj okuloj kaj ŝia malgranda buŝo ĉirkaŭita de sennombraj sulketoj, Marianne, la pilgrimantinon de sankta Vito. Tiu malriĉa maljunulino ofte alportis al ni por ripari horloĝojn de piaj personoj, kiuj fidis ŝin. Patro Gulden ĉiam ĝojis vidi ŝin.

«He!» li ekkriis. «Estas Marianne! Vi certe havas multajn novaĵojn. Kiel fartas la sinjoro pastro de Hirschland? Kaj kiel fartas la sinjoro vikario? Ĉu li ankoraŭ ĉiam havas bonan mienon? Kiel fartas sinjoro Jakob de Dann? Kaj la maljuna sakristiano Nikolaus? Ĉu li ankoraŭ ĉiam sonorigas la sonorilojn en Saint-Jean? Li komencas maljuniĝi!»

«Ha, sinjoro Gulden, dankon pro sinjoro Jakob. Ĉu vi scias, ke li perdis fraŭlinon Christine pasintsemajne?»

«Kiel do... kiel do... ĉu fraŭlinon Christine?»

«Dio mia, jes.»

«Kia malfeliĉo!... Nu, ni ĉiuj devas pripensi, ke ni estas mortemaj.»

«Jes, sinjoro Gulden, sed se oni havas la gracon ricevi la sanktajn konsolojn de la Eklezio...»

«Sendube... tio estas la ĉefa afero!»

Jen kiel ili babilis, kaj patro Gulden ridis interne. Li sciis ĉion, kio okazis en la sakristioj ĝis ses mejloj ĉirkaŭ la urbo. De tempo al tempo li ĵetis al mi malican rigardon. Mi vidis tion centfoje ekde la komenco de mia metilernado.

Sed oni komprenas, ke tiun tagon sinjoro Gulden devis esti ankoraŭ pli scivolema ekscii, kio okazis en la lando.

«He, Marianne, kiom da tempo ni jam ne vidis vin?»

«Tri monatojn, sinjoro Gulden, tri longajn monatojn. Mi pilgrimis al Saint-Vith, Sainte-Odile, Marienthal, Hazlach. Mi havis votojn por ĉiuj sanktuloj en Alsaco, Loreno kaj Vogezoj. Jen fine mi estas preskaŭ malembarasita: restos al mi nur Saint-Quirin.»

«Ha! Tiom pli bone: viaj aferoj prosperas. Tio faras al mi plezuron. Sidiĝu do, Marianne, kaj ripozu iomete.»

Mi vidis en siaj okuloj, kiel kontenta li estis igi la maljunulinon reciti sian rozarion hodiaŭ. Sed ŝajnis, ke Marianne havis aferojn aliloke.

«Aĥ, sinjoro Gulden,» ŝi diris, «hodiaŭ mi ne povas, ĉar aliaj estas antaŭ vi: patrino Evig, Kasper Rosenkrantz kaj Jakob Heilig. Mi devas ankoraŭ iri al Siant-Quirin ĉi-vespere. Mi nur envenis por diri, ke la kamenhorloĝo de Dosenheim estas difekta kaj ke oni atendas vin por ripari ĝin.»

«Ba! Ba! Restu do momenton.»

«Ne, mi ne povas, mi bedaŭras, sinjoro Gulden, sed mi devas fini mian rondon.»

Ŝi jam estis repreninta sian paketon, kaj sinjoro Gulden ŝajnis malkontenta, kiam Trinel, metante grandan pladon kun brasiko sur la tablon, diris:

«Kiel do! Vi jam volas foriri, Marianne? Restu do... Jen jam via telero.»

Tiam, turnante la kapon, Marianne vidis la grandan fumantan supujon kaj la brasikon, kiu disvastigis bonan odoron.

«Mi ne havas multan tempon,» ŝi diris.

«Ba! Vi havas bonajn krurojn,» respondis Trinel, okulumante al sinjoro Gulden.

«Ha, koncerne tion, dankon al Dio, la kruroj estas ankoraŭ bonaj.»

«Nu do, sidiĝu kaj refortigu vin iomete. Ĉiam paŝadi estas dura metio.»

«Jes, sinjorino Seitz, certe. Oni prave meritas la tridek soldojn, kiujn la klientoj donas al oni.»

Mi antaŭenigis la seĝojn.

«Sidiĝu, Marianne, kaj donu al mi vian bastonon.»

«Necesas do, ke mi obeu al vi,» ŝi diris, «sed mi ne haltos longe: mi volas nur preni buŝplenon kaj tiam mi foriros.»

«Jes, jes, memkompreneble, Marianne, ni ne tro malfruigos vin,» diris sinjoro Gulden.

Ĉiu estis okupinta sian sidlokon. Sinjoro Gulden jam estas servanta ĉiun. Trinel rigardis min ridetante, kaj mi diris al mi:

«La virinoj estas tamen pli subtilaj ol ni!»

Mi estis tre ĝoja. Kion viro povas deziri pli ol havi spritan edzinon? Ŝi estas vera trezoro, kaj mi jam ofte aŭdis, ke la viroj estas feliĉaj, lasante sin konduki de tiaj edzinoj.

Oni komprenas, ke sidiĝinte ĉe tablon apud bona stovo anstataŭ troviĝi ekstere, la piedojn en la koto, kaj senti la novembran venton blovi en siaj jupoj, Marianne jam ne intencis survojiĝi. Ŝi estis bonkora kreitaĵo, kiu, sesdekkvinjara, ankoraŭ subtenis la du etajn infanojn de sia filo, mortinta antaŭ kelkaj jaroj. Kaj ĉiam trakuri la regionon je tiu aĝo, ricevante venton, pluvon kaj neĝon sur la dorso, dormante en grentenejoj kaj staloj sur pajlo kaj manĝante nur terpomojn tri kvaronojn de la tempo, kaj neniam tiom, kiom oni volus, ne estas de naturo por igi vin malestimi bonan teleron da varma supo, bonan pecon da fumigita lardo kun bongusta brasiko kaj du aŭ tri glasoj da vino, kiuj varmigas al vi la koron! Ne, necesas vidi la aferojn tiaj, kiaj ili estas. La vivo de tiuj malriĉuloj estas malgaja. Estus pli bone, ke ĉiu pilgrimus por si mem.

Fine Marianne komprenis la diferencon inter sidi ĉe tablo kaj vagi sur la vojoj. Ŝi manĝis kun bona apetito kaj plezure rakontis al ni, kion ŝi eksciis dum sia lasta rondvojaĝo.

«Jes, nun ĉio iras glate,» ŝi diris. «Ĉiuj tiuj procesioj kaj pentofaroj, kiujn vi vidis, estas ankoraŭ nenio. Necesas, ke tio pligrandiĝas de tago al tago. Kaj vi vidas, ke venos al ni misiistoj kiel antaŭe al la sovaĝuloj por konverti nin, kaj ke ili venos de sinjoro de Forbin-Janson kaj sinjoro de Rauzan, ĉar la korupto de nia jarcento estas tro granda. Kaj ĉie oni rekonstruos la monaĥejojn, kaj oni relokos la barierojn sur la vojojn kiel antaŭ la dudekkvinjara ribelo! Kaj kiam la pilgrimantoj alvenos ĉe la pordo de monaĥejo, ili nur sonorigu, kaj oni tuj malfermos al ili. La deĵora fratulo alportos al ili po pelvo da grasa supo kun pano kaj viando en la ordinaraj tagoj, kaj magran supon kun fiŝo la vendredojn, sabatojn kaj dum la tuta fasto. Tiumaniere la pieco pligrandiĝos. Ĉiu volos fariĝi pilgrimanto. Sed la damoj-monaĥinoj de Bischofsheim diris al mi, ke nur la malnovaj pilgrimantoj de patro al filo, kiel ni, solaj rajtos pilgrimi, ĉar ĉiu devas resti en sia metio: la kampuloj devas resti ligitaj al sia grundo, kaj la senjoroj devas rehavi siajn kastelojn por regi nin. Mi mem aŭdis tiujn vortojn per miaj propraj oreloj ĉe la damoj-monaĥinoj, kiuj rehavos siajn dotojn, ĉar ili revenis de sia ekzilejo, kaj necesas redoni al ili ŝiajn dotojn por rekonstrui la kapelon. Tio estas certa.

«Ha, Sinjoro, se nur tio jam estus farita kaj mi povus profiti de tio dum mia maljuneco! Jen jam tiel longe, ke mi fastas, kaj ankaŭ miaj nepinoj. Mi kunprenus ilin kaj instruus al ili la preĝojn, kaj mi havus la konsolon, ĉe mia morto, lasi al ili bonan metion.»

Aŭskultante ŝin rakonti ĉiujn tiujn aferojn kontraŭajn al la prudento, ni estis ankoraŭ tute emociitaj, ĉar ŝi ploris, tenerigite de la vido de siaj nepinoj, almozpetantaj ĉe la pordoj de la monaĥejoj, kaj de la deĵora fratulo, alportanta al ili supon.

«Kaj vi verŝajne ankaŭ scias ke sinjoro de Rauzan kaj la reverenda patro Tarin volas, ke oni rekonstruu la kastelojn, ke oni redonu al la nobeloj la arbarojn, herbejojn kaj kampojn, kaj ke oni provizore replenigu per akvo la lagetojn, ĉar ili apartenas al la reverendaj patroj, kiuj ne havas tempon plugi, semi kaj rikolti: ĉio devas okazi tiamaniere.»

«Sed diru do, Marianne,» demandis patro Gulden, «ĉu tio kion vi rakontas, estas certa. Mi preskaŭ ne povas kredi, ke tiel granda feliĉo estos rezervita al ni.»

«Tio estas tute certa, sinjoro Gulden,» ŝi diris. «Monsinjoro la grafo de Artezio volas realigi sian savon, kaj por ke li povu realigi sian savon, ĉio devos esti reordigita. En Marienthal la sinjoro vikario Anton diris tiujn aferojn ankoraŭ pasintdimanĉe. Estas aferoj kiuj venas de supre. Oni devas nur iomete pacienci, ĉar necesas, ke la koroj de la homoj kutimiĝu al tio per la predikoj kaj pentofaroj. Tiuj kiuj ne volas kutimiĝi al tio, kiel la luteranoj kaj judoj, estos devigataj. Kaj ankaŭ la jakobenoj...»

Parolante pri la jakobenoj, Marianne subite rigardis sinjoron Gulden kaj tute ruĝiĝis ĝis la oreloj. Sed ŝi denove regis sin, ĉar li ridetis.

«Inter la jakobenoj,» ŝi diris tiam, «troviĝas tamen kelkaj kiuj estas tre bonaj; sed necesas, ke ĉie la malriĉuloj vivu... La jakobenoj prenis la posedaĵojn de la malriĉuloj, kaj tio ne estas bela.»

«Sed de kie do ili prenis la posedaĵojn de la malriĉuloj, Marianne?»

«Aŭskultu, sinjoro Gulden, la monaĥoj kaj kapucenoj havis la posedaĵojn de la malriĉuloj, kaj la jakobenoj dividis ilin inter si.»

«Ha, mi komprenas, mi komprenas,» diris patro Gulden, «la monaĥoj kaj kapucenoj havis vian posedaĵon, Marianne. Mi neniam estus diveninta tion.»

Sinjoro Gulden ankoraŭ ĉiam ridetis, kaj Marianne diris:

«Mi sciis, ke en la daŭro ni akordus.»

«Jes, jes, ni akordas,» li diris bonkore.

Mi aŭskultis sen diri ion, ĉar kompreneble mi estis scivolema ekscii, kio povus okazi al ni. Estis facile vidi, ke Marianne raportis al ni, kion ŝi aŭdis dum sia antaŭa vojaĝo.

Ŝi ankaŭ diris, ke la mirakloj revenos, ke sankta Kvirino, sankta Odila kaj la aliaj sanktuloj ne volis fari miraklojn sub la uzurpinto, sed ke nun jam la mirakloj rekomenciĝis okazi, ke la malgranda nigra sankta Johano en Kortzeroth, vidante reveni la malnovan prioron de sia ekzilejo, jam komencis verŝi larmojn.

«Jes, jes, mi komprenas,» diris sinjoro Gulden, «tio ne mirigas min. Post la procesioj kaj pentofaroj necesas, ke la sanktuloj faru miraklojn. Estas tute nature, Marianne, estas tute nature.»

«Sendube, sinjoro Gulden, kaj kiam oni vidos tiujn miraklojn, oni konvertiĝos.”

«Kompreble, kompreneble.»

La tagmanĝo finiĝis, kaj Marianne, vidante nenion plu veni sur la tablon, memoris, ke ŝi malfruas, kaj ekkriis:

«Sinjoro Dio, jen sonas la unua. La aliaj devas jam esti apud Ercheviller. Nun estas tempo, ke mi forlasu vin.»

Ŝi leviĝis kaj prenis sian bastonon kun afereca mieno.

«Tiam, bonan vojaĝon, Marianne,» diris al ŝi sinjoro Gulden, «kaj ne plu atendigu nin tiel longe.»

«Ha, sinjoro Gulden,» ŝi diris ĉe la pordo, «se mi ne povas sidi ĉe via tablo ĉiutage, tio ne estas kulpo mia.»

Ŝi ridis, kaj prenante sian pakon, ŝi ankoraŭ diris:

«Nu, ĝis revido, kaj pro ĉio bona kion vi faras al mi, mi preĝos al sankta Kvirino, por ke li sendu al vi bonan, dikan knabon, rozkoloran kaj freŝan kiel pomon. Jen ĉio, sinjorino Seitz, kion povra maljunulino kiel mi povas fari.»

Aŭdante tiujn vortojn, mi diris al mi mem:

«Tiu povra Marianne tamen estas bona virino. Ĝuste tion kion ŝi ĵus diris, mi deziras plej el ĉio. Elaŭdu ŝin Dio!»

Tiu bona deziro moligis min. Dume Marianne malsupreniris la ŝtuparon, kaj kiam oni aŭdis ŝin refermi la pordon malsupre, Trinel ekridis kaj diris:

«Tiun ĉi fojon ŝi tute malplenigis sian sakon.»

«Jes, miaj infanoj,» respondis sinjoro Gulden, kiu ŝajnis tre pensema, «jen kion oni povus nomi la homan nescion. Oni volus kredi, ke tiu malriĉa kreitaĵo inventis ĉion tion. Sed malfeliĉe ŝi kolektas ĉion dekstre kaj maldekstre. Tio estas laŭlitere kion pensas la elmigrintoj, tio estas kion ripetadas ĉiutage iliaj ĵurnaloj kaj kion aperte predikas la predikistoj en ĉiuj preĝejoj. Ludoviko XVIII ĝenas ilin: li havas tro da prudento laŭ ili. Ilia vera reĝo estas monsinjoro la grafo de Artezio, kiu volas savi sian animon: necesas, ke ĉio estu restaŭrita kiel antaŭ la dudekkvinjara ribelo; necesas, ke la naciaj posedaĵoj estu redonitaj al siaj eksmastroj; necesas, ke la nobelaro rehavu siajn rajtojn kaj privilegiojn kiel en 1788, kaj ke ĝi okupu ĉiujn rangojn en la armeo; necesas, ke la katolika, apostola kaj roma religio estu la sola religio de la ŝtato; necesas, ke la dimanĉoj kaj festotagoj estu observataj kiel antaŭe; necesas, ke la herezuloj estu forpelitaj el ĉiuj lokoj, kaj ke nur la pastroj instruu la infanojn de la popolo; necesas, ke tiu granda kaj terura nacio, kiu dum dudek kvin jaroj elportis la ideojn liberecon, egalecon kaj fratecon en la tutan universon per sia prudento kaj venkoj kaj kiu neniam estus venkita, se la imperiestro ne estus farita aliancon kun la reĝoj en Tilsitt; necesas, ke tiu nacio, kiu en kelkaj jaroj produktis tiom da grandaj kapitanoj, grandaj oratoroj, grandaj sciencistoj kaj ĉia-specaj genioj, cedu ĉion, ke ĝi denove gratu la teron, dum la nobeloj, kiuj ne nombras unu kontraŭ mil, de patro al filo profitas de ĝia laboro kaj tre bone vivas je ĝiaj kostoj! Ho, estas certe, ke ĝi redonos ĉiujn kampojn, herbejojn kaj lagetojn, kiel diris Marianne, kaj ke ĝi rekonstruu la kastelojn kaj monaĥejojn, tio estas neevitebla por esti agrabla al monsinjoro la grafo de Artezio kaj helpi lin savi sian animon, tio estas la minimumo, kion oni povas fari por tial granda princo!»

Tiam patro Gulden, interplektante la manojn kaj rigardante la plafonon, diris:

«Sinjoro Dio, Sinjoro Dio, vi kiu farigas tiom da mirakloj per la malgranda nigra sankta Johano en Kortzeroth, se vi enirigus nur unu sola radion da prudento en la kapon de monsinjoro kaj liaj amikoj, mi kredas, ke tio estus ankoraŭ pli bela ol la larmoj de la eta sanktulo! Kaj la alia, tie for sur sia insuleto kun siaj klaraj okuloj, estas kvazaŭ nizo, kiu ŝajnigas dormi, rigardante anasojn padeli sur marĉlageto... Sinjoro Dio, pensu, ke per kvin aŭ ses flugilbatoj li estos sur ili... la anasoj forfuĝas; sed ni ankoraŭfoje havos la tutan Eŭropon sur nia dorso!»

Li diris tiujn aferojn kun grava mieno, kaj mi rigardis Trinel por vidi, ĉu oni devos ridi aŭ plori. Subite li sidiĝis, dirante:

«Nu, Josef, tio ĉi ne estas ĝojiga, sed kion ni povas fari pri tio? Estas tempo rekomenci labori. Rigardu, kial la horloĝo de sinjoro pastro Jakob ne funkcias.»

Tiam Trinel forprenis la tablotukon, kaj ĉiuj rekomencis labori.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.