La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

La morgaŭon, vendredon, merkatotagon, la granda novaĵo plenigis la tutan urbon. Multaj kampuloj el Alsaco kaj Loreno, en bluzo, en jako, en trikorno, en katuna ĉapo, alvenis en vico sur siaj ĉaroj, ŝajne por vendi tritikon, sekalon aŭ avenon, sed pli ĝuste por ekscii, kio okazis. Ekstere oni aŭdis nur kriadi: “Hu, Bejulo! Hu, Blankulo!” kaj la veturilojn ruliĝi, la vipojn klaki. Sed ankaŭ la virinoj ne restis for. Ili alvenis de Houpe, Dagsberg, Ercheviller, Lutzelburg, la barakoj, en malgrandaj levitaj jupoj kun siaj korboj sur la kapo, rapidigante la paŝojn.

Tiu ĉi homamaso pasis sub niaj fenestroj, kaj sinjoro Gulden diris:

“Kiel ĉio agitiĝas! Kiel ĉio galopadas! Ĉu oni ne kredus, ke la spirito de la alia jam estas en la lando? Oni ne plu marŝas sen kurbigi la genuojn, kun kandeloj en la mano kaj surpliso sur la dorso.”

Li aperis kontenta, kio pruvas, kiom ĉiuj ceremonioj tedis lin. Fine, ĉirkaŭ la oka, tamen necesis komenci labori, kaj Trinel eliris kiel kutime aĉeti panon, buteron, ovojn kaj kelkajn legumojn por la semajno. Je la deka ŝi revenis:

“Ho, Dio mia!” ŝi diris. “Ĉio jam estas returnita.”

Ŝi rakontis, ke ĉiuj duonpagataj oficiroj promenadis kun siaj longaj sabroj, komandanton Margarot en ilia mezo, kaj ke sur la placo, apud la vendohalo, inter la benkoj, antaŭ la montrofenestroj, ĉie, la kampuloj, la burĝoj, ĉiuj homoj premis la manon unuj al la aliaj, ofertis unuj al la aliaj pinĉprenon da flartabako, dirante:

“He! He! La komerco reprenas sian kuron.”

Ŝi ankaŭ diris al ni, ke la antaŭan nokton oni afiŝis proklamojn de Bonaparte sur la pordoj de la urbodormo, la tri pordoj de la preĝejo kaj eĉ sur la kolonoj de la vendohalo. Sed ke la ĝendarmoj deŝiris ilin tre frumatene. Koncizadire ke ĉio rekomencis moviĝi. Patro Gulden estis leviĝinta por aŭskulti ŝin. Mi, turninta sur mia seĝo, pensis:

“Jes, estas bone… estas tre bone… Sed nun mia permeso baldaŭ finiĝos. Necesas, ke vi baldaŭ moviĝos, Josef! Anstataŭ resti trankvile ĉi tie ĉe via edzino, vi baldaŭ devos remeti sur la dorson la kartoĉujon, sakon, fusilon kaj du paketojn da kartoĉoj!”

Rigardante Trinel, kiu tute ne pensis pri la malbona flanko de la afero, Weissenfelz, Lutzen, Leipzig repasis tra mia kapo. Mi fariĝis melankolia.

Dum ni sidis tie tute pensemaj, jen la pordo malfermiĝas kaj la onklino Gredel envenas. Komence ni kredis, ke ŝi estas pacama.

“Bonan tagon, sinjoro Gulden. Bonan tagon, miaj infanoj,” ŝi diris, metante sian korbon malantaŭ la fornelo.

“Ĉu vi fartas ankoraŭ bone, patrino Gredel?” demandis ŝin sinjoro Gulden.

“He! La sano… la sano!…” ŝi respondis.

Mi jam vidis, ke ŝi kunpremis la dentojn, kaj ke ŝi havis ruĝajn makuletojn sur la vangoj. Per unu movo de la mano ŝi remetis sub la kufon siajn harojn kiuj pendis laŭlonge de siaj oreloj, kaj rigardis nin unu post la alia per siaj grizaj okuloj por vidi, kion ni pensas. Tiam ŝi komencis paroli per klara voĉo:

“Ŝajnas, ke la fripono eskapis de sia insulo.”

“Pri kiu fripono vi parolas, patrino Gredel?” demandis ŝin sinjoro Gulden en trankvila tono.

“He! Vi bone scias, pri kiu mi parolas,” ŝi diris. “Mi parolas pri via Bonaparte.”

Patro Gulden, kiu vidis ŝian koleron, residiĝis ĉe nia labortablon por eviti disputon. Li ŝajnigis rigardi en horloĝon, kaj mi faris kiel li.

“Jes,” ŝi diris, kriante pli laŭte, “jen li rekomencas fari siajn malbonaĵojn, kiam oni kredis, ke ĉio estas finita… Jen li revenas pli malbona ol antaŭe… Kia pesto!”

Mi aŭdis ŝian voĉon, kiu tremis pro kolero. Sinjoro Gulden ŝajnigis daŭrigi sian laboron.

“Kiu kulpas pro tio, patrino Gredel?” li demandis sen turni sin. “Ĉu vi do kredas, ke tiuj procesioj, pentofaroj kaj predikoj kontraŭ la naciaj posedaĵoj kaj la dudekkvinjara ribelo, tiuj daŭraj minacoj restaŭri la malnovan reĝimon, la ordono fermi la butikojn dum la diservoj ktp., ktp., ĉu vi kredas, ke tio povos ankoraŭ longe daŭri? Mi demandas al vi, ĉu oni iam vidis ion tian de kiam la mondo ekzistas, ion pli kapablan ribeligi nacion kontraŭ tiuj kiuj volas humiligi ĝin? Ĉu oni ne dirus, ke la diablo flustris en la orelojn de tiuj Burbonoj ĉiujn tiujn stultaĵojn por naŭzi la popolon? Diru…, ĉu oni ne devis antaŭvidi ĉion kio nun okazas?”

Li ĉiam rigardis sian horloĝon per lupeo por resti trankvila. Dum tiu parolado, mi observis la patrinon Gredel el angulo de mia okulo. La koloro de sia vizaĝo ŝanĝiĝis dufoje, kaj Trinel en la fono, apud la fornelo, faris al ŝi signon, ne komenci skandalon ĉe ni. Sed tiu obstina virino mokis pri tiuj signoj.

“Vi do estas tre kontenta?” ŝi demandis. “Vi ŝanĝiĝas de unu tago al la sekvanta tute kiel la aliaj… Vi forlasas vian Respublikon, kiam tio plaĉas al vi!”

Patro Gulden, aŭdinte tion, mallaŭte tusis, kvazaŭ li havis ion en la gorĝo, kaj dum pli ol minuton li ŝajnis pripensi. La onklino malantaŭ ni rigardis lin. Fine sinjoro Gulden, kiu rekvietiĝis, malrapide respondis:

“Vi malpravas, sinjorino Gredel, farante al mi tian riproĉon. Se mi estus volinta ŝanĝiĝi, mi estus komencinta pli frue. Anstataŭ esti horloĝisto en Falsburgo, mi estus kolonelo aŭ generalo kiel ĉiu alia. Sed mi ĉiam estis, estas kaj restos ĝis mi morto por la Respubliko kaj la Homaj Rajtoj.”

Tiam li bruske turnis sin kaj, rigardante la onklinon de la kapo ĝis la piedoj kaj levante la voĉon, li diris:

“Estas pro tio, ke mi preferas Napoleonon al la duko de Artezio, la elmigrintoj, la misiistoj kaj la farantoj de mirakloj. Almenaŭ li estas devigata konservi ion de nia Revolucio, li estas devigata respekti la naciajn posedaĵojn, garantii al ĉiu liajn propraĵojn, lian rangon, kaj ĉion kion ni ganjnis laŭ la novaj leĝoj. Sen tio, kiun kaŭzon li havus esti imperiestro? Se li ne konservus la egalecon de ĉiuj civitanoj, kiun kaŭzon havus la nacio deziri lian revenon? La aliaj kontraŭe atakis ĉion novan… Ili volas detrui ĉion kion ni faris kaj forpreni al ni ĉion kion ni akiris… Jen kial mi preferas lin, ĉu vi komprenas?”

“Ha!” ekkriis patrino Gredel. “Tio estas io nova!”

Ŝi ridis malestime, kaj mi estus doninta ĉion por revidi ŝin en Quatre-Vents.

“Antaŭe vi parolis tute alie,” ŝi ekkriis. “Kiam la alia reestablis la episkopojn, ĉefepiskopojn, kardinalojn; kiam li igis sin kroni de la papo per oleo el la sankta ampolo; kiam li revokis la elmigrintojn, kiam li redonis la kastelojn kaj arbarojn al la nobelaj familioj; kiam li nomumis princojn, dukojn kaj baronojn je dekduoj. Kiom da fojoj mi aŭdis vin diri, ke estas abomene, ke li perfidis la Revolucion… ke vi preferus la Burbonojn… ke almenaŭ tiuj ĉi ne konis ion alian, ke ili estis kiel la merloj, kiuj ĉiam kantas la saman kanton, ĉar ili ne konas alian, kaj ke ili kredas, ke tiu kanto estas la plej bela en la mondo!… Ke li anstataŭe perfidis la Revolucion…, ke lia patro havis kelkdek kaprinojn en la montaro de Korsiko, kaj ke tio devis montri al li, ke ĉiuj homoj estas egalaj, ke nur kuraĝo kaj genio levas ilin! Ke li devus malestimi ĉiujn tiujn kadukajn maljunulojn, kaj militi nur por defendi la novajn rajtojn, la novajn ideojn, kiuj estas justaj, kaj ke nenio iam povos haltigi lin! Ĉu vi diris tion, kiam vi parolis kun patro Colin en la fono de nia ĝardeno malantaŭ nia domo pro timo esti arestitaj, se oni aŭdus vin? Ĉu ne estas tio kion vi diris inter vi kaj antaŭ mi?”

Patro Gulden estis fariĝinta tute pala. Li rigardis siajn piedojn kaj turnis la flartabakujon inter siaj fingroj, kvazaŭ li revus: mi eĉ vidis ian tenerecon sur lia vizaĝo.

“Jes, mi diris tion,” li respondis, “kaj mi ankoraŭ pensas tiel. Vi havas bonan memoron, patrino Gredel. Estas vere. Dum dek jaroj Colin kaj mi estis devigataj kaŝi nin por diri tiujn ĝustajn aferojn, kiuj finfine plenumiĝos, kaj estas la despotismo de unu sola homo, naskiĝinta inter ni, kiun ni edukis per nia propra sango, kiu devigis nin agi tiel. Sed hodiaŭ la aferoj sanĝiĝis. Tiu viro, al kiu oni ne povas rifuzi geniecon, vidis, kiel liaj fiflatantoj forlasis kaj perfidis lin. Li fine komprenis, ke liaj veraj radikoj estas en la popolo, kaj ke tiuj grandaj aliancoj, pri kiuj li havis la malfortecon tiel fieri, kaŭzis lian perdiĝon. Nu! Li revenis nun liberigi nin de la aliaj, kaj mi estas kontenta pri tio.”

“Vi mem do ne havas kuraĝon? Ĉu vi bezonas lin?” kriis onklino Gredel. “Se la procesioj ĝenis vin, kaj se vi estus, kio vi diris esti: la popolo! – kial do vi bezonas lin?”

Tiam patro Gulden ekridis kaj diris:

“Se ĉiuj homoj havus la sincerecon agi laŭ sia konscienco, se multaj personoj ne estus partoprenintaj en la procesioj – iuj pro vanteco, por montri siajn belajn robojn, aliaj pro la profito ricevi bonajn lokojn aŭ ekhavi permesojn, tiam vi pravus, sinjorino Gredel. Oni ne estus bezoninta Bonaparte por renversi ĉion tion. Oni estus vidinta, ke la tri kvaronoj kaj duono de la nacio estas prudentaj, kaj eble la duko de Artezio mem estus kriinta: “Halt!” Sed ĉar hipokriteco kaj profito kaŝas kaj malheligas ĉion kaj kreas nokton en plena tago, ni malfeliĉe bezonas tiajn tondrojn por vidi klare. Vi kaj ĉiuj homoj kiuj similas al vi, estas la kaŭzo, ke homoj kiel mi, kiuj neniam ŝanĝis siajn ideojn, estas devigataj ĝoji, kiam febro anstataŭas testinspasmojn.”

Fine patro Gulden leviĝis kaj komencis promeni tien kaj reen en la ateliero kun granda eksciteco, kaj ĉar patrino Gredel volis ankoraŭ paroli, li prenis sian ĉapon kaj eliris, dirante:

“Mi diris al vi, kion mi pensas. Nun parolu al Josef, kiu ĉiam pravigas vin.”

Li tuj eliris, kaj patrino Gredel ekkriis:

“Li estas maljuna frenezulo… Li ĉiam restas la sama. Nun mi avertas vin, ke, se vi ne iros al Svisio, vi devos iri Dio scias kien. Sed pri tio ni reparolos poste, miaj infanoj. La ĉefa afero estas, ke ni estas avertitaj. Necesas atendi, kion okazos. Eble la ĝendarmoj arestos Bonaparte, sed se li alvenos en Parizo, ni kuron aliloken.”

Ŝi ĉirkaŭbrakis nin, reprenis sian korbon kaj eliris.

Kelkajn momentojn poste patro Gulden revenis, rekomencis labori kun mi sen plu paroli pri tiuj aferoj. Ni estis tute pensemaj, kaj la vespere multe surprizis min, ke Trinel diris al mi:

“Ni ĉiam aŭskultos sinjoron Gulden… Li pravas… Li pli bone komprenas la aferojn, ol mia patrino, kaj ĉiam donas al ni bonajn konsilojn.”

Aŭdante tion, mi pensis:

“Ŝi simpatias kun patro Gulden, ĉar ili kune legas la gazeton. Tiu gazeto ĉiam diras, kio pleje plaĉas al ili, sed tio ne malhelpas, ke, se mi devos repreni la sakon kaj foriri, tio estos terura por ni. Pli bone estos iri al Svislando, ĉu al Ĝenevo, ĉu al la fabriko de patro Rulle en Chaux-de-Fonds, ol al Leipzig aŭ aliloken.”

Mi ne volis kontraŭdiri Trinel, sed ŝiaj paroloj multe tedis min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.