La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

La morgaŭon ni devis streĉi la horloĝojn en la urbo. Sinjoro Gulden, kiu maljuniĝis, ŝarĝis min per tiu tasko, kaj mi eliris frumatene. Ventopuŝo dum la nokto estis forpelinta la foliojn laŭlonge de la muroj. Ĉiuj venis repreni sur la ripozaltaroj unuj siajn torĉojn, aliaj siajn vazojn kun floroj. Tiu spektaklo ĉagrenis min, kaj mi pensis: «Nun ili estas farintaj sian funebran servon kaj devas esti kontentaj! Se nur la permeso alvenos, ĉio estos en ordo. Sed se tiuj homoj kredas amuzi nin per siaj kantoj, ili eraras. En la tempo de la imperiestro oni foriris al Rusio aŭ Hispanio, estas vere. Sed almenaŭ la ministroj ne igis langvori la junulojn. Mi ja volus scii, al kio utilas paco, se ne estas por edziĝi.»

Tiuj ideoj kolerigis min. Mi koleris kontraŭ Ludoviko XVIII, la grafo de Artezio, la elmigrintoj, ĉiuj homoj, kaj mi ekkriis: «La nobeloj primokas la popolon!»

Reirinte hejmen, mi trovis sinjoron Gulden kovrantan la tablon. Dum la matenmanĝo mi diris al li, kion mi pensis. Li aŭskultis ridante kaj diris:

«Atentu, Josef, atentu! Ne lasu vin kuntreni. Vi faras al mi la impreson fariĝi jakobeno!»

Li ekstaris por malfermi la ŝrankon. Mi rigardis lin, pensante, ke li prenas botelon, kiam li transdonis al mi grandan kvadratan koverton kun granda ruĝa poŝtmarko.

«Jen, Josef,» li diris al mi, «jen io kion polic-serĝento Werner petis min transdoni al vi.»

En tiu momento mi sentis mian koron moviĝi, kaj mi rigardis la koverton per malklaraj okuloj.

«Ek, malfermu do!» ordonis min patro Gulden.

Mi malfermis kaj mi provis legi, sed mi bezonis tempon, kaj subite mi ekkriis:

«Sinjoro Gulden, estas la permeso!»

«Ĉu vi estas certa?»

«Jes, estas la permeso!» mi ekkriis levante la manojn.

«Ha! Tiu fripona ministro do fine respondis!» diris sinjoro Gulden.

Sed mi diris al li:

«Aŭskultu, mi scias nenion pri politiko. La permeso alvenis kaj la resto ne koncernas min.»

Li laŭte ekridis kaj ekkriis:

«Ha, bona Josef, bona Josef!»

Mi komprenis, ke li primokas min iomete, sed tio estis egala al mi.

«Nun tuj necesas averti Trinel kaj onklinon Gredel,» mi ekkriis en la ĝojo de mia koro… «Ni devas rapide sendi la filon Chadron.»

«He! Iru vi mem, tio estos pli bona,» diris al mi tiu bonega viro.

«Kaj la laboro, sinjoro Gulden?»

«Ba! Ba! En tia kazo la laboro povas atendi. Iru, mia infano, rapidu. Kiel do vi volus labori je tiu ĉi horo? Vi ne plu vidas klare!»

Estis vere: mi estus povinta fari nenion. Mi ekstaris tiel kontenta, ke mi kisis sinjoron Gulden. Tiam, sen preni la tempon ŝanĝi la vestaĵojn, mi foriris kurante. Kaj vidu, kion faras ĝojo: mi jam estis pasinta tra la Germanan Pordegon, sur la ponto, preter la avanceon, la gastejon la Radeto, la ĉevalpoŝtejon sen vidi ion ajn, kaj malkovrante nur je ducent aŭ tricent paŝoj de la vilaĝo nian kamenon kaj la malgrandajn fenestrojn – mi memoras ĉion kvazaŭ en sonĝo –, mi relegis la permeson kaj ripetis al mi: «Estas vere! Jes, estas vere! Kia feliĉeco!... Kion ili diros?»

Jen kiel mi alvenis ĉe la onklino. Mi puŝmalfermis la pordon, ekkriante:

«Jen la permeso!»

Onklino Gredel en lignoŝuoj ĵus estis balaanta la kuirejon kaj Trinel estis malsupreniranta la malnovan lignan ŝtuparon kun nudaj brakoj kaj blua ŝalo krucforme nodita ĉirkaŭ ŝiaj mamoj. Ŝi ĵus estis serĉinta dehakaĵojn en la subtegmento, kaj ambaŭ, vidante min kaj aŭdante min ekkrii: «Jen la permeso!» haltis kvazaŭ kaptitaj. Sed mi ripetis: «Jen la permeso!» Kaj onklino Gredel eklevis la manojn, kiel mi faris antaŭe, ekkriante:

«Vivu la reĝo!»

Trinel, tute pala, apogis sin sur la balustradon. En la sama momento mi estis apud ŝi kaj komencis tiel impete kisi ŝin, ke ŝi fine ripozigis sin sur mian ŝultron kaj ekploris kiel iu Magdalena, kaj mi portis ŝin, se tiel diri, malsupren, dum onklino Gredel saltetis turniĝante ĉirkaŭ nin kaj kriante:

«Vivu la reĝo! Vivu la ministro!»

Koncizadire, oni neniam vidis ion tian. Nia najbaro, la maljuna forĝisto Ruppert, en sia leda antaŭtuko kaj malpura ĉemizo, venis vidi, kio okazas, kaj diris:

«Nu... Nu... Kio do estas, najbarino?»

Li tenis sian grandan pinĉtenajlon kaj rigardis nin per siaj malgrandaj okuloj. Tiam ni iomete retrankviliĝis, kaj mi respondis:

«Ni ĵus ricevis la permeson geedziĝi.»

«Ha, estas do tio,» li diris, «nun mi komprenas, nun mi komprenas.»

Li estis lasinta la pordon malfermita, kaj kvin aŭ ses genajbaroj, Anna Schmutz, la ŝpinistino, Kristof Wagner, la arbargardisto, Zaferi Gross kaj kelkaj aliaj baldaŭ alvenis. La ĉambro baldaŭ estis plena je homoj. Mi komencis laŭte legi la permeson. Ĉiuj atente aŭskultis. Kiam mi finis, Trinel rekomencis plori kaj la onklino diris:

«Tiu ministro, vi vidas, Josef, estas la plej bona inter la homoj... Se li estus ĉi tie, mi kisus lin kaj invitus lin al la geedziĝa festo. Li havus la honoran placon flanke de sinjoro Gulden.»

Post tio, kiam la najbaroj estis foririntaj por disvastigi la novaĵon, mi rekomencis fari deklarojn al Trinel, kvazaŭ la antaŭaj jam ne estus validaj, kaj mi igis ŝin ripeti milfoje, ke ŝi amas nur min, tiel ke ni estis tute emociitaj kaj poste ĝojaj, kaj tio daŭris ĝisvespere. La onklino, kiu estis kuiranta, kriis, parolante al si mem: «Jen kio estas bona reĝo!» Aŭ: «Se mia povra Franz revenus surteren, li estus feliĉa hodiaŭ, sed oni ne povas havi ĉion!»

Ŝi ankaŭ diris, ke tiu procesio faris al ni multan bonon. Trinel kaj mi respondis nenion: nia ĝojo estis tro granda. Ni tagmanĝis, trinkis kafon je la kvara kaj vespermanĝis sen vidi aŭ aŭdi ion, kaj nur ĉirkaŭ la naŭa vespere mi subite rimarkis, ke estas nokto kaj ke mi devas foriri. Tiam la onklino, Trinel kaj mi eliris kune. Estis bela lunluma nokto. Ili rekondukis min ĝis la Radeto, kaj dum la promeno ni interkonsentis, ke la geedziĝo okazos post du semajnoj. Antaŭ farmbieno, sub maljunaj poploj, la onklino kisis min, mi ĉirkaŭbrakis Trinel, kaj tiam mi vidis ilin regrimpi la deklivon ĝis la vilaĝo. Ili returnis sin, levante la manon, kaj mi ankaŭ levis la mian. Fine, kiam ili malaperis, mi reprenis mian promenon al la urbo, kie mi alvenis je la deka. Mi trairis la grandan placon kaj mi reiris hejmen.

Sinjoro Gulden ankoraŭ maldormis en sia lito. Li aŭdis min mallaŭte malfermi la pordon. Mi ekbruligis la lampon kaj mi volis eniri mian ĉambron, kiam li vokis min:

«Josef!»

Tuj mi proksimiĝis, kaj li disetendis al mi la brakojn. Ni ĉirkaŭbrakis nin, tiam li diris:

«Estas bone, mia infano, estas bone. Vi estas feliĉa kaj vi meritas tion. Nu enlitiĝu; morgaŭ ni parolos.»

Tiam mi enlitiĝis, sed longe mi ne povis ekdormi. Ĉiumomente mi revekiĝis, pensante: «Ĉu estas vere? Ĉu la permeso vere alvenis?» En la frua mateno tamen mi fine ekdormis. Kiam mi vekiĝis, jam estis plena tago. Mi saltis el la lito por vesti min, kaj sammomente sinjoro Gulden ĝoje kriis al mi de la najbara ĉambro:

«Josef, venu do sidiĝi ĉe la tablo!» «Pardonu, sinjoro Gulden,» mi diris al li, «mi estis tiel kontenta, ke mi preskaŭ ne povis ekdormi.»

«Jes, jes, mi aŭdis vin,» li respondis, ridetante.

Mi eniris nian atelieron, kie la tablo jam estis kovrita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.