La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La 14-an de januaro 1814, du monatojn kaj duonon post la batalo apud Hanau, mi vekiĝis en bona lito en malgranda varma ĉambro. Rigardante la trabojn de la plafono super mi, tiam la malgrandajn fenestrojn, sur kiuj la prujno etendis sian blankajn garbetojn mi diris al mi: "Estas vintro." Samtempe mi aŭdis bruon kvazaŭ de kanono, kiu tondras, kaj la kraketadon de la fajro en fajrejo. Kelkjan momentojn poste mi turnis la kapon kaj vidis junan virinon, sidantan ĉe la fajrejo, la manojn krucitajn sur la genuoj, kaj mi rekonis Trinel. Mi ankaŭ rekonis la ĉambron; kie mi pasigis tiel agrablajn dimanĉojn antaŭ ol foriri al la milito. Nur pro la bruo de la kanono, kiu revenis de minuto al minuto, mi timis ankoraŭ sonĝi.
Longe mi rigardis Trinel, kiu ŝajnis al mi tre bela. Mi pensis: «Kie do estas onklino Gredel? Kiel mi revenis hejmen? Ĉu Trinel kaj mi jam geedziĝis? Dio mia! Se nur tio ĉi ne estas sonĝo!» Tiam ŝi turnis la kapon kaj ekkriis:
«Josef, ĉu vi rekonas min?»
«Jes,» mi diris al ŝi, etendante manon.
Ŝi proksimiĝis tute tremante kaj mi longe ĉirkaŭbrakis ŝin. Ni singultis kune.
Kaj ĉar la kanono rekomencis tondri, tio subite ŝrumpigis mian koron.
«Kion mi aŭdas, Trinel?» mi demandis.
«La kanono de Falsburgo,» ŝi respondis, ĉirkaŭbrakante min pli forte.
«La kanono de Falsburgo?»
«Jes, la urbo estas sieĝata.»
«Ĉu Falsburgo?… La malamikoj estas do en Francio!…»
Mi ne povis diri unun plian vorton… Do tiom da suferoj, tiom da larmoj, du milionoj da viroj oferitaj sur la batalkampoj, ĉio ĉi havis nur kiel rezulton, ke nia patrio estis invadita!… Dum pli ol horo, malgraŭ la ĝojo, kiun mi spertis esti hejme kaj teni inter miaj brakoj la knabinon, kiun mi amis, tiu terura penso ne forlasis min unu sekundon, kaj eĉ hodiaŭ, kvankam mi estas nun maljuna kaj blankhara, ĝi revenas al mi kun amareco… Jes, ni maljunuloj, vidis ĉion ĉi, kaj estas bone, ke la junuloj sciu tion: ni vidis la germanojn, aŭstrojn, prusojn, rusojn, hispanojn kaj anglojn kiel mastroj de Francio, teni garnizonon en niaj urboj, preni el niaj fortresoj ĉion kio plaĉis al ili, insulti niajn soldatojn, ŝanĝi nian flagon kaj dividi inter si ne nur niajn konkeraĵojn ekde 1804, sed ankaŭ tiujn de la Respubliko. Tio estis alta prezo por dek jaroj da gloro!
Sed ni ne plu parolu pri tiuj aferoj. La estonteco juĝos pri ili. Ĝi diros, ke post Lutzen kaj Bautzen la malamikoj ofertis al ni lasi al ni Belgion, parton de Holando, la tutan maldekstran bordon de Rejno ĝis Bazelo, kun Savojo kaj la reĝlando Italio, kaj ke la imperiestro rifuzis akcepti tiujn kondiĉojn, kiuj tamen estis tre belaj, ĉar li metis sian orgojlon super la feliĉeco de Francio.
Por reveni al mia historio, dek kvin tagojn post la batalo apud Hanau miloj da ĉaroj ŝarĝitaj per vunditoj kaj malsanuloj defilis sur la vojo de Strasburgo al Nancy. Ili etendiĝis en unu sola vico de la mezo de Alsaco ĝis en Loreno.
Onklino Gredel kaj Trinel, starante en sia pordo, rigardis preteriri tiun malĝojigan konvojon. Mi ne bezonas priskribi aliajn pensojn! Pli ol ducent ĉaroj jam pasis, kaj mi estis nur neniu el ili. Miloj da patroj kaj patrinoj, alkurintaj de dudek mejloj en la rondo, venis rigardi tiujn ĉarojn… Kiom da ili reiris al sia hejmo, ne trovinte sian infanon!
La trian tagon Trinel rekonis min sur unu el la korboveturiloj en la ĉirkaŭaĵo de Mainz, meze de pluraj aliaj mizeruloj kiel mi, la vangojn kaviĝintajn, la haŭton algluiĝintan kontraŭ la ostoj, mortantan pro malsato kaj febro.
«Estas li!… Estas Josef!» ŝi ekkriis de fore.
Sed neniu volis kredi tion. Necesis, ke onklino Gredel longe rigardu min antaŭ ol diri:
«Jes, jes, estas li!… Ni eligu lin de tie… Estas nia Josef!»
Ŝi transportis min al sia domo kaj maldormis apud mi tage kaj nokte. Mi deziris nur akvon kaj mi ĉiam kriis: «Akvo! Akvo!» Neniu en la vilaĝo kredis, ke mi rekonsciiĝos. Sed la feliĉo spiri la aeron de mia lando kaj la espero revidi tiujn kiujn mi amas, savis min.
Ĉar mi ankoraŭ ĉiam estis soldato, Trinel kaj mi ne rajtis geedziĝi. Mi reprenis mian laboron ĉe sinjoro Gulden, kiu amis nin kvazaŭ ni estus siaj infanoj. Li transdonis al mi la duonon de sia komerco, kaj mi plu loĝis en lia domo. Sed ĉiudimance mi iris al Quatre-Vents viziti Trinel kaj onklinoin Gredel.
Finfine la militoj finiĝis. La aliancanoj reiris al siaj respektivaj landoj etapon post etapo, imperiestro Napoleono estis ekzilita al la insulo Elbo, kaj reĝo Ludoviko XVIII, frato de Ludoviko XVI, donis al ni sufiĉan liberecon. Estis denove la bona tempo de la juneco, la tempo de amo, la tempo de laboro kaj paco. Oni povis esperi je la estonteco, oni povis kredi, ke ĉiu, se li bone kondutus kaj ŝparus, atingus bonan pozicion, akirus la estimon de la honestaj homoj sen timi esti reprenita de la konskripcio ĝis sep kaj eĉ ok jarojn post la restaŭrado de le reĝeco.
Sinjoro Gulden ne estis kontenta revidi niajn eksajn reĝojn kaj nobelojn, sed li tamen kredis, ke ili sufiĉe suferis en fremdaj landoj por kompreni, ke ili ne estas solaj en la mondo, kaj devas respekti niajn rajtojn. Li ankaŭ kredis, ke imperiestro Napoleono havos la prudenton teni sin trankvila en sia insulo… Sed li eraris: la Burbonoj estis revenintaj kun siaj malnovaj ideoj, kaj la imperiestro atendis nur la bonan momenton de sia venĝo.
Ĉio ĉi estis alportonta al ni ankoraŭ multajn mizerojn, kaj mi rakontus ilin al vi kun plezuro, se tiu historio ne ŝajnus iom tro longa al mi. Do ni haltas ĉi tie ĝis nova avizo. Se prudentaj homoj diros al mi, ke mi agis bone, priskribante mian militiron de 1813, kaj ce tio povas ilumini la junecon pri la vanecojn de la militista gloro kaj montri al ĝi, ke oni estas neniam pli feliĉa ol en paco, libereco kaj laboro, nu, tiam mi eble reprenos la sekvon de tiuj ĉi eventoj kaj rakontos al vi mian travivaĵojn en Waterloo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.