La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

Du tagojn poste okazis mia edziĝo al Trinel ĉe onklino Gredel en Quatre-Vents. Sinjoro Gulden reprezentis mian patron. Mi estis elektinta Zebedeus kiel honoran fraŭlon, kaj ankaŭ kelkaj malnovaj kamaradoj, restintaj en la bataliono, ĉeestis la nupton.

La morgaŭon post la festo Trinel kaj mi jam ekloĝis ĉe sinjoro Gulden en la du etaj ĉambroj super la ateliero.

Multaj jaroj estas pasintaj ekde tiam. Sinjoro Gulden, onklino Gredel kaj la kamaradoj malaperis de tiu ĉi mondo, Trinel fariĝis tute blanka. Nun ankoraŭ ofte, kiam mi rigardas ŝin, tiuj foraj tempoj resurektas: ŝajnas al mi, ke mi revidas ŝin je la aĝo de dudek jaroj, blonda kaj rozkolora. Mi vidas ŝin ranĝi niajn florpotojn antaŭ la fenestroj supre, mi aŭdas ŝin kanti mallaŭte, mi vidas la sunon brili tra la fenestro. Mi imagas, ke mi malsupreniras kun ŝi laŭ la malgranda kruteta ŝtuparo kaj diras kune, enirante en la atelieron: «Bonan matenon, sinjoro Gulden.» Li returnas sin ridetante kaj respondas nin: «Bonan matenon, infanoj.» Li kisas Trinel, kiu komencas balai la plankon, poluri la meblojn, meti stufpoton sur la fajron, dum ni rigardas la laboron, kiu estas farenda dum la tago. – Ha! La bela tempo!... La bela vivo!... Kia ĝojo!... Kia plezuro esti juna, havi simplan, bonkoran, laboreman edzinon! Kiel ĉio ridas en via koro!... Kiel ni vidas la vivon etendiĝi antaŭ ni, foren... tre foren!... Ni neniam estos maljunaj!... Ni ĉiam amos unu la alian...Ni ĉiam gardos tiujn, kiujn ni amas!... Ni ĉiam havos kuraĝon!... Ni ĉiam promenos la dimanĉojn, brakon en brako, al Bonne-Fontaine!… Ni ĉiam sidiĝos sur la muskon en la arbaroj, aŭskultante la abelojn kaj la majskarabojn zumadi ĉirkaŭ la altaj arboj plenaj je lumo!... Ni ĉiam ridetos!... Kia ekzisto, Dio mia, kia ekzisto!…

Kaj tiam, vespere, ni reiras tre mallaŭte al nia nesto, kaj ni longe rigardas la grandajn orajn trenaĵojn, kiuj etendiĝas tra la ĉielo de Wechem al la arbaro de Mittelbronn, silentante kaj premante la manon unu al la alia, kiam la sonorileto de Falsburgo eksonigas la anĝeluson, kaj tiuj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj respondas ĝin sur la jam malluma kamparo. Ha! Bela juneco!.. Bela vivo!... Ĉion tion mi vidas ankoraŭ antaŭ mi, estas la samo hodiaŭ kiel antaŭ kvindek jaroj. Aliaj alaŭdoj kaj aliaj silvioj nestas en printempo, aliaj floroj blankigas la altajn pomarbojn... Necesas do, ke ni estu ŝanĝiĝintaj! Necesas, ke ni estu maljuniĝintaj kiel aliaj estis maljunaj en nia juna tempo! Ĉio tio igus min kredi, ke ni refariĝos junaj, ke ni amos nin eterne, ke ni retrovos patron Gulden, onklinon Gredel kaj ĉiujn honestajn homojn. Alie, maljuniĝi estus tro malfeliĉe: Dio ne volus doni al ni tiun ĉagrenon sen espero. Ankaŭ Trinel pensas kiel mi.

Koncizadire, ni estis tute feliĉaj, ni vidis ĉion bela. Nenio povis perturbi nian feliĉecon.

Estis la tempo, kiam la aliancanoj per miloj, infanterio, kavalerio kaj artilerio, piede kaj surĉevale, pasadis preter nia urbo kun kverkofolioj sur siaj ĉakoj, siaj kaskoj, sur la finaĵo de siaj fusiloj kaj lancoj, por reiri hejmen. Ili eligis ĝojkriojn, kiujn oni aŭdis je distanco de unu mejlo, kiel oni aŭdas la kriojn de fringoj, turdoj, merloj kaj mil aliaj birdoj en la sezono de la fagofruktoj. En alia tempo tio ĉagrenus min, ĉar tio estis signo de nia malvenko. Sed tiam mi konsolis min, pensante: «Ili foriru kaj neniam plu revenu!» Kaj kiam Zebedeus venis rakonti al mi, ke ĉiutage rusaj, aŭstraj, prusaj kaj bavaraj oficiroj trairis nian urbon por saluti nian lokan komandanton, sinjoron de la Faisanderie, maljuna elmigrinto, kiu superŝutis ilin per honoroj; ke tiu aŭ alia oficiro de la bataliono provokis unu el tiuj fremduloj; ke tiu aŭ alia duonsolda oficiro mortigis du aŭ tri el ili en duelo, jen en la Ruleto, jen en la Verda Arbo aŭ en la Florkorbo –, ĉar oni duelis ĉie ajn. La niaj ne povis elteni la vidon de la malamikoj. Ĉie oni ĵetis sian palton teren, kaj la brankardoj de la hospitalo senĉese venis kaj reiris. Kiam Zebedeus rakontis al mi tiujn aferojn, aŭ kiam li diris al mi, ke oni metis tiom da oficiroj je duona soldo kaj anstataŭigis ilin per aliaj el Koblenz; ke oni devigas la soldatojn ĉeesti la mesojn vestitaj en ceremonia uniformo; ke la pastroj denove estas potencaj kaj ke epoletoj valoras nenion plu – anstataŭ koleriĝi, mi diris al mi: «Ba! Ba! Finfine ĉio aranĝiĝos... Nur se ni povos gardi trankvilecon, nur se ni povos labori kaj vivi en paco, tio estas la ĉefa afero.»

Mi ne pensis pri tio, ke ne sufiĉas esti mem kontenta por gardi pacon, sed ke necesas, ke ankaŭ la aliaj estu tiaj. Mi estus kiel onklino Gredel, kiu fartis bone post nia geedziĝo. Ŝi ofte venis viziti nin, sian korbon plenan je freŝaj ovoj, fruktoj, legomoj kaj kukoj por nia familio, kaj ekkriis:

«He, sinjoro Gulden, oni ne bezonas demandi, ĉu la infanoj fartas bone, oni bezonas nur rigardi ilian mienon.»

Ŝi diris ankaŭ al mi:

«He, Josef, esti edziĝinta estas tute alia afero ol treni sakon kaj fusilon apud Lutzen, ĉu ne?»

«Jes, jes, patrino Gredel, mi kredas vin!» mi respondis ŝin, bonkore ridante.

Tiam ŝi sidiĝis, la manojn sur la genuoj kaj diris:

«Ĉio tio estas la sekvo de paco... Paco igas ĉiun feliĉa! Kaj kiam oni pensas, ke amaso da almozuloj, da ĉifonuloj ankoraŭ kuraĝas insulti nian reĝon!...»

Komence sinjoro Gulden, kiu laboris, ne respondis. Sed kiam ŝi daŭrigis, li diris:

«Nu, patrino Gredel, restu trankvila. Diable! Vi scias ja, ke nun opinioj estas liberaj. Ni havas du Ĉambrojn, ni havas Konstitucion, ĉiu povas havi sian opinion.»

«Tio estas vera,» replikis la onklino, oblikve rigardante min per maliceta mieno, «en la tempo de la alia, oni devis silenti, tio ankaŭ estas diferenco!»

Sinjoro Gulden ne daŭrigis la diskuton, ĉar li konsideris la onklinon kiel bonkoran virinon, sed kiu ne valoris la penon esti konvertita. Li tamen ridetis, kiam ŝi ne kriis tro forte, kaj la aferoj okazis tiel sen amareco, kiam alvenis novaĵoj.

Komence alvenis ordono de Nancy por devigi la homojn fermi la montrofenestrojn de siaj butikoj dum la dimanĉa diservo. La judoj kaj luteranoj estis devigataj fermi kiel la aliaj. Ekde tiu momento oni jam ne kriadis en la gastejoj, nek en la kabaretoj. Ĉio estis kvazaŭ mortinta en la urbo dum la meso kaj la vesproj. La homoj diris nenion plu kaj oni rigardis sin, kvazaŭ oni estus timigita.

La dimanĉon, kiam ni fermis unuafoje nian montrofenestron kaj ni tagmanĝis en la ombro, patro Gulden, kiu ŝajnis malgaja, diris:

«Mi esperis, miaj infanoj, ke ĉio estas finita, ke oni respektos prudenton, kaj ke ni havos trankvilecon dum multaj jaroj. Malfeliĉe mi vidas, ke tiuj Burbonoj estas speco de Dagobertoj[58]... Ĉio tio refariĝas grava!»

Li ne diris pli tiun dimanĉon kaj eliris posttagmeze por legi la gazetojn. Ĉiuj viroj kiuj scipovis legi, iris legi la gazetojn, ferminte sian butikon, dum la kampuloj iris al la meso. Ekde tiu tempo la burĝoj kaj la laborestroj kutimiĝis legi la gazetojn, kaj eĉ pli malfrue ili ekdeziris havi kazinon.

Mi memoras, ke ĉiuj parolis pri Benjamin Constant kaj ke oni fidis lin. Sinjoro Gulden multe amis lin, ĉar li kutimis eliri ĉiuvespere legi ĉe patro Colin, kio okazis tiun tagon. Tiel ankaŭ ni ankaŭ eksciis la novaĵojn. Li diris al ni: «La duko de Angulemo[59] estas en Bordozo, la grafo de Artezio[60] estas en Marsejlo, ili promesis tion ĉi, ili diris tion.»

Trinel estis pli scivolema ol mi, ŝi ŝatis aŭdi la novaĵojn pri la lando, kaj kiam sinjoro Gulden diris ion, mi vidis en ŝiaj okuloj, ke ŝi samopiniis. Iuvespere li diris al ni:

«La duko de Berrio[61] venos ĉe nin.»

Ni multe miris pri tio.

«Kion li do venos fari ĉi tie, sinjoro Gulden?» demandis lin Trinel.

«Li venos revui la regimenton,» li diris ridetante. «Mi estas scivolema vidi lin. La ĵurnaloj rakontas, ke li similas al Bonaparte, sed ke li estas multe pli inteligenta. Tio ne estas miriga por legitima princo. Se li ne estus pli inteligenta ol filo de kampulo, tio estus malfeliĉa! Nu, Josef, vi, kiu konas la alian, vi juĝos pri la afero.»

Oni povas imagi, kiom tiu novaĵo stimulis la regionon. Ekde tiu tago oni pensis nur pri starigo de triumfarkoj, farado de blankaj flagoj; ĉiuj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo devis veni sur ĉaroj kun girlandoj. Oni starigis triumfarkon en Falsburgo kaj alian sur la deklivo de Saverne. Tio okazis fine de la monato septembro. Ĉiutage Trinel kaj mi iris vidi la progreson de la triumfarko. Ĝi troviĝis sur la vojo inter la hotelo la urbo Metz kaj la sukeraĵfarejo Duer. La maljuna ĉarpentisto Ulrich kaj liaj filoj starigis ĝin. Estis speco de granda pordo, kiun oni kovris per girlandoj de kverkfolioj, kaj sur la fasadoj malfaldiĝis belegaj blankaj flagoj.

Dum oni finis tiun konstruaĵon, Zebedeus venis viziti nin du aŭ trifoje. La princo estis alvenonta tra Metz. Oni ricevis leterojn en la regimento, kiuj prezentis lin tiel severa, kiel se li estus gajninta kvindek batalojn. Sed kio precipe kolerigis Zebedeus, estis, ke la princo nomis niajn malnovajn oficirojn okazaj oficiroj.

Fine li alvenis la 1-an de oktobro je la sesa vespere. Oni jam pafis per kanono, kiam li estis nur sur la deklivo de Gerberhof. Li elveturiĝis antaŭ la urbo Metz, sen pasi sub la triumfarko. La placo estis plenplena je oficiroj en ceremonia uniformo. El ĉiuj fenestroj oni kriadis: «Vivu la Reĝo! Vivu la duko de Berrio»! kiel oni kriadis en la tempo de Napoleono: «Vivu la Imperiestro»!

Sinjoro Gulden, Trinel kaj mi ne povis alproksimiĝi, tiom la placo estis obstrukcita de la homoj. Ni vidis nur defili la kaleŝojn kaj la husarojn. Pikedo de ĉe ni fermis la vojon.

Tiun saman vesperon la duko ricevis la korpuson de oficiroj. Li degnis akcepti tagmanĝon, kiun ofertis al li la oficiroj de la 6-a, sed li invitis nur kolonelon Zapfel. Post la tagmanĝo, kiu daŭris ĝis la deka, la eminentuloj donacis honore de li balon en la kolegio. Ĉiuj oficiroj amikoj de la Burbonoj en nigra vesto, kuloto kaj ŝtrumpoj el blanka silko, iris tien kun la princo. La bondevenaj fraŭlinoj ĉeestis amase en blankaj roboj. Mi kredas ankoraŭ aŭdi pasi meze de la nokto la ĉevalojn de la procesio kaj la milojn da krioj «Vivu la Reĝo! Vivu la duko de Berrio!»

Ĉiuj fenestroj estis prilumitaj. Antaŭ tiuj de la loka komandanto oni vidis grandan ĉielbluan blazonŝildon. La krono kaj la tri oraj lilioj brilis en la ombro. En la granda kolegia salono resonis regimenta muziko. Fraŭlino Bremer, kiu posedis tre belan voĉon, devis kanti antaŭ la princo la kanton Vivu Henriko IV[62]! Sed la morgaŭon la tuta urbo eksciis, ke ŝi estis kvazaŭ mutigita per la vido de la princo, kio malhelpis ŝin diri eĉ unu solan vorton, kaj la homoj ripetadis:

«Povra fraŭlino Félicité! Povra fraŭlino Félicité!»

La balo daŭris la tutan nokton. Sinjoro Gulden, Trinel kaj mi jam longe dormis, kiam proksimume de la tria matene nin vekis la preteriro de la husaroj kaj la krioj: «Vivu la Reĝo, Vivu la duko de Berrio!» La princoj certe havis bonegan sanon por iri al ĉiuj baloj kaj ĉiuj tagmanĝoj, kiujn oni ofertis al ili laŭlonge de la vojo. Verŝajne tio estis tedega por ili, precipe en pli longa daŭro kiam oni konstante nomis ilin: «Via Reĝa Moŝto, Via Duka Moŝto, Via Ekscelenco, Via Boneco, Via Justeco!» Koncizadire, ĉio eksterordinara kaj nova, kion oni povas inventi por kredigi ilin, ke oni adoras ilin kaj konsideras ilin kiel diojn. Jes, se fine ili malestimas la homojn, tio ne estas miriga: se oni farus la saman al ni, ni ankaŭ fine kredus, ke ni estas superhomoj.

Nu, kion mi ĵus rakontis, estas la pura vero, kaj mi diris nenion troan.

La morgaŭon ĉio rekomenciĝis, se tiel diri, kun nova entuziasmo. La vetero estis belega, sed tial ke la princo malbone dormis – ĉar vidi tiujn etajn burĝojn, kiuj volis imiti la kortegon sen sukcesi, multe tedis lin, eble ankaŭ ĉar li trovis, ke oni ne sufiĉe kriis: «Vivu la Reĝo! Vivu la duko de Berrio!», ĉar ĉiuj soldatoj silentis. Li estis tre malbonhumora.

Tiun tagon mi tre bone vidis lin dum la revuo, kiu okupis la flankojn de la placo. Ni estis – sinjoro Gulden, Trinel kaj mi – ĉe la ledokomercisto Wittman en la unua etaĝo, kaj dum la beno de la flago kaj la Te Deum en la preĝejo, ni ankaŭ vidis lin, ĉar ni sidis sur la kvaran benkon fronte al la ĥorejo. Oni diris, ke li similas al Napoleono, sed tio ne estas vera. Li estis bona, dika knabo, malgranda kaj masivkorpa, kun palaj vangoj pro laceco, kaj neniel vigla, kontraŭe. Dum la tuta diservo, li nur oscedadis, malrapide balanciĝante sur la koksoj kvazaŭ kamenhorloĝo. Mi diras, kion mi mem vidis, kaj tio montras, kiom la homoj estas blindaj: ili volas ĉie vidi similecojn.

Mi memoras ankaŭ, ke, dum la revuoj la imperiestro venis surĉevale, kaj ke per unu rigardo li malkovris, ĉu ĉio estas en ordo. Anstataŭe la duko piede proksimiĝis al la vicoj, kaj du- aŭ trifoje li faris riproĉojn al maljunaj soldatoj, rigardante ilin de la kapo ĝis la piedoj. Tio estis la plej grava. Li rigardis Zebedeus tiamaniere, kaj Zebedeus neniam povis pardoni tion al li.

Jen pri la revuo. Sed ankoraŭ pli grava afero estis la distribuo de la krucoj kaj lilioj. Kiam mi diras al vi, ke ĉiuj urbestroj, vilaĝestroj, adjunktoj, konsilantoj de la supraj barakoj, de la barakoj de Bois-de-Chênes, de Holdeloch kaj Hirschland ricevis la lilion, ĉar ili troviĝis ĉekape de sia vilaĝo kun la blanka flago, kaj ke Pinacle, kiu alvenis la unua kun la muziko de la bohemo Waldteufel, kiu ludis: Vivu Henriko IV, kaj kun kvin aŭ ses blankaj flagoj, pli grandaj ol la aliaj, ricevis la honoran krucon, kiam mi diras tion al vi, vi komprenos, kion pensas la raciemaj homoj: estis vera skandalo.

Posttagmeze, proksimume de la kvara, la princo foriris al Strasburgo, akompanata de ĉiuj rojalistoj de la regiono surĉevale, unuj sur bonaj ĉevaloj, aliaj, kiel Pinacle, sur maljunaj ĉevalaĉoj. Oni estis preparinta la tagmanĝon sur la deklivo de Saverne.

Unu afero kiun ankoraŭ memoras ĉiuj loĝantoj de Falsbourg estas, ke la princo jam sidis en sia kaleŝo kaj jam estis foriranta, kiam elmigrinta oficiro, nudkapa sed en uniformo, komencis kuri post li, kriante per lamenta voĉo, kiun oni aŭdis sur la tuta placo:

«Panon, mia princo, mi petas doni panon por miaj infanoj!»

Tio igis ruĝiĝi la homojn, kiuj rapidis for pro honto.

Ni reiris hejmen silentante. Patro Gulden ŝajnis revi, kiam alvenis onklino Gredel.

«Nu, patrino Gredel,» li diris al ŝi, «vi devas esti kontenta.»

«Kial do?»

«Pinacle estas dekoraciita.»

Ŝi fariĝis tute verda kaj sidiĝis, dirante post minuto:

«Tio estas la plej malnobla maliĉaĵo kiun oni iam vidis. Sed se la princo estus sciinta, kion valoras Pinacle, anstataŭ doni al li la krucon, li pli volonte estus penduminta lin.»

«Jen ĝuste la malbono,» respondis sinjoro Gulden, «tiu speco da homoj faras multajn tiajn aferojn sen scii, kion ili faras, kaj kiam ili ekscios tion, eble estos tro malfrue.»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.