La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIV

Mi vekiĝis dum la nokto meze de profunda silento. Nuboj trakuris la ĉielon, kaj la plena luno rigardis la forlasitan vilaĝon, la renversitajn kanonojn kaj la amasojn da mortintoj, kiel ĝi rigardas ekde la komenco de la mondo la fluantan akvon, la kreskantan herbon kaj la terenfalintajn foliojn. La homoj estas nenio kompare al la eternaj aferoj. Tiuj kiuj estas mortontoj, komprenas tion pli bone ol la aliaj.

Mi preskaŭ jam ne povis moviĝi, kaj mi multe suferis. Sed mi povis ankoraŭ movi la dekstran brakon. Tiel mi sukcesis rektigi min sur la kubuto, kaj mi vidis la mortintojn amasiĝintaj ĝis malantaŭe sur la strateto. La luno ĵetis sian lumon sur ilin, tiel ke ili estis blankaj kiel neĝo: unuj havis la buŝon kaj la okulojn larĝe malfermitaj, aliaj kuŝis per la vizaĝon surtere, la kartoĉujon kaj la sakon sur la dorso, la manon konvulsie tenantan la fusilon. Mi vidis tion kun speco de teruro, kaj miaj dentoj klakis de konsterniĝo.

Mi volis krii: «Help!» Sed mi aŭdis ion kiel feblan krieton de singultanta infano, kaj mi kolapsis pro malespero… Sed tiun feblan krion kiun mi eligis en la silento de la nokto, tamen vekis aliajn vunditojn proksime de mi, kaj kredante, ke helpo alvenas, baldaŭ ankaŭ la aliaj kiuj ankoraŭ povis, komencis krii, kaj tiel la helpkriado disvastiĝis al ĉiuj flankoj. Tiuj krioj daŭris kelkajn minutojn, tiam ĉiuj denove silentis, kaj mi aŭdis nenion plu ol la blovadon de ĉevalo kuŝanta malantaŭ la heĝo proksime de mi. Ĝi volis ekstari, kaj mi vidis ĝian kapon sur ĝia longa kolo plurfoje rektiĝi super la heĝo kaj tiam refali.

Pro la klopodoj kiujn mi faris, mia vundo remalfermiĝis, kaj mi sentis denove sangon fluadi sur mia brako. Tiam mi fermis la okulojn por lasi min morti, kaj ĉiuj malproksimaj eventoj ekde la tempo de mia plej frua infaneco en nia vilaĝo Dagsberg revenis al mi kvazaŭ en sonĝo: mia povra patrino, kiu tenis min sur la brakoj kaj kantis por endormigi min; mia patro, kiu revenis ĉiuvespere de la arbaro, gaja, kun hakilo sur la ŝultro, prenis min inter siaj larĝaj manoj kaj kisis min; mia eta ĉambro kun mia lito, kaj la malnova alkovo, kie dormis miaj gepatroj; nia hundo Pommer, kiu ludis kun mi kaj ofte ruliĝis kun mi sur la planko…

Mi pensis: «Aĥ, mia povra patrino kaj mia povra patro!… Se vi scius, ke vi edukis vian infanon kun tiom da amo kaj penoj, por ke li iam mizere pereu, sola, malproksime de ĉiuj helpo!… Kiel granda estus via malĝojo kaj kiaj estus viaj malbenoj kontraŭ tiuj kiuj metis min en tiun staton!…»

Baldaŭ mi ankoraŭ pensis pri Trinel, onklino Gredel kaj sinjoro Gulden, kaj tio estis ion terura! Estis kvazaŭ spektaklo kiu pasis antaŭ miaj okuloj. Mi vidis ilian miron kaj timon kiam ili aŭdis pri la granda batalo. Onklino Gredel iris ĉiutage al la poŝtoficejo por vidi, ĉu alvenis letero de mi, dum Trinel atendis ŝin preĝante. Kaj sinjoro Gulden, sola en sia ĉambro, legis en la gazeto, ke la 3-a korpuso donis pli ol la aliaj. Li promenis tra la ĉambro kun klinita kapo kaj sidis ĝis tre malfrue ĉe la labortablo, tute revema. Mia animo estis tie for, ĉe ili. Ĝi iel atendis en la poŝtoficejo kun onklino Gredel, ĝi reiris al la vilaĝo deprimita, ĝi vidis mian povran Trinel malgaja.

Tiam, iumatene leterportisto Redig pasis tra Quatre-Vents en sia blua bluzo kaj granda leda sako sur la dorso. Li malfermis la pordon de la kuirejo kaj donis grandan paperon al onklino Gredel, kiu estis tute emociita, dum Trinel staris malantaŭ ŝi, pala kiel mortinta: estis mortakto, kiu ĵus alvenis! Mi aŭdis la korŝirajn singultojn de Trinel, kuŝanta sur la planko, kaj la malbenoj de onklino Gredel, kiu, tute emociita kaj kun malaranĝitaj haroj, kriis, ke jam ne ekzistas justeco, ke estus pli bone por la honestaj homoj ne naskiĝi en tiu ĉi mondo, ĉar Dio forlasis ilin! La bona patro Melĥior venis konsoli ilin, sed enirante, li komenĉis singulti kun ili, kaj ĉiuj ploris kun neesprimebla malĝojo, ekkriante:

«Ho, nia povra Josef, nia povra Josef!»

Ankaŭ venis al mi la penso, ke tridek aŭ kvardek mil familioj en Francio, Rusio, Prusio ricevos la saman mesaĝon, kiu estis des pli terura, ĉar granda nombro da tiuj malfeliĉuloj, etenditaj sur la batalkampo ankoraŭ havis siajn gepatrojn. Mi bildigis tion al mi kiel abomenan gigantan krion de la homa speco suprenirantan al la ĉielo.

Tiam mi ankaŭ memoris tiujn povrajn virinojn en Falsburgo preĝantajn en la preĝejo post la katastrofa retiriĝo el Rusio, kaj mi komprenis, kio akazas en ilia koro!… Mi pensis, ke ankaŭ Trinel baldaŭ iros tien, ke ŝi preĝos jaron post jaro, pensante pri mi… Jes, mi sciis tion, ĉar ni amis unu la alian ekde nia infaneco, kaj mi sciis, ke ŝi neniam povos forgesi min. Mia teneriĝo estis tiel granda, ke larmoj fluis sur miaj vangoj. Sed estis ankaŭ agrabla sento por mi povi fidi ŝin kaj esti certa, ke ŝi gardos sian amon ĝis en la maljuneco, ke ŝi ĉiam havos min antaŭ la okuloj kaj ne prenos alian ol min.

Roso ekis fali en la mateno. Tiu monotona brueto sur la tegmentoj, en la ĝardenoj kaj la strateto plenigis la silenton. Tio igis min pensi pri Dio, kiu ekde la komenco de la tempo faras la samajn aferojn, kies potenco estas senlima kaj kiu pardonas la erarojn, ĉar Li estas bona, kaj mi esperis, ke Li pardonos min pro miaj grandaj suferoj.»

Ĉar la roso estis forta, ĝi finfine plenigis la rojeton. De tempo al tempo oni aŭdis renversiĝi muron aŭ disfali tegmenton en la vilaĝo. La bestoj, timigitaj de la batalo, reekhavis fidon kaj eliris en la junan tagon: kaprino blekis en najbara stablo. Granda paŝtista hundo, trenante la voston, preterpasis, rigardante kaj priflarante la mortintojn. Vidante ĝin, la ĉevalo terure spirblovis – eble ĝi prenis la alian por lupo – kaj la hundo forkuris.

Ĉiuj tiuj detaloj revenas en mian memoron, ĉar en la momento, kiam oni diras al si mem: «Rigardu… auskultu… ĉar baldaŭ vi aŭdos kaj aŭskultos plu nenion en tiu ĉi mondo.»

Sed kio restis tre profunde gravurita en mia menso, kion mi neniam povus forgesi, eĉ se mi vivus cent jarojn, tio estas la impreso, ke mi aŭdis voĉojn parolantaj malproksime de mi. Ho! Kiam mi vekiĝis, kiel mi aŭskultis kaj kiel mi rektiĝis sur mia dekstra brako por krii: «Au secours[29]

Ankoraŭ estis nokto, kaj tamen iom da lumo jam paligis la ĉielon. Tute malproksime tra la pluvo, kiu striis la ĉielon, lumo promenis tra la kampoj. Ĝi vagis en mia direkto, haltante tie ĉi, tie for, kaj tiam mi vidis nigrajn formojn kliniĝantajn ĉirkaŭe. Estis nur konfuzaj formoj, sed ankaŭ aliaj ol mi vidis tiun lumon, ĉar de ĉiuflanke supreniris plendaj krioj en la nokton, suspiroj, tiel feblaj voĉoj, ke oni dirus, ke estas infanetoj vokantaj sian patrinon!

Dio mia! Kio estas la vivo? El kio ĝi estas farita, ke oni atribuas al ĝi tiel altan valoron? Tiu mizera spirblovo, kiu igas nin tiom suferi, kial do mi timas perdi ĝin pli ol ĉion ajn en la mondo? Kio do estas rezervita al ni poste, ĉar ĉe la malplej granda timo de morto, ĉio en ni ektremas?

Kio scias tion? Ĉiuj homoj parolas pri ĝi dum multaj jarcentoj, ĉiuj pensas pri ĝi, sed neniu povas diri tion.

En mia deziro vivi, mi rigardis tiun lumon, kiel mafeliĉa dronanto rigardas la bordon de la rivero… Mi alkroĉiĝis al ĝi, mi klopodis sekvi ĝin, kaj mia koro bategis pro espero. Mi volis krii, sed mia voĉo ne iris pli malproksimen ol ĉe miaj lipoj. La brueto de la pluvo en la arboj kaj sur la tegmetoj kovris ĉion, sed malgraŭ tio mi diris al mi «Ili aŭdas min… Ili venos!» Ŝajnis al mi, ke mi vidis la lanternon supreniri laŭ la pado al la ĝardeno kaj la lumo pligrandiĝis ĉe ĉiu paŝo. Sed vaginte kelkan tempo, sur la batalkampo, ĝi malrapide eniris kavaĵon de la tereno kaj malaperis. Tiam mi denove svenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.