La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVII

Alveninte sur la transa bordo de Sambro, ni metis niajn armilojn en faskoj en fruktarbaro, kaj ĉiu povis ekbruligi sian pipon kaj spiri, rigardante la husarojn, ĉasistojn, la artilerion kaj infanterion defili sur la ponto dum multaj horoj kaj preni siajn poziciojn sur la ebenaĵo. Antaŭ ni troviĝis fagarbaro, kiu etendiĝis en la direkto de Fleurus kaj povis mezuri tri mejlojn de unu flanko al la alia. En ĝi oni vidis vastajn flavajn lokojn. Tio estis pajlaj tegmentoj kaj eĉ kvadrataj kampoj de greno anstataŭ rubusoj, genestoj kaj eriko kiel ĉe ni. Kelkdudek domoj, malnovaj kaj kadukaj, staris trans la ponto, ĉar Chätelet estis granda vilaĝo, pli granda ol la urbo Saverne.

Inter la batalionoj kaj eskadronoj, kiuj ĉiam defiladis, alvenis virinoj, viroj, infanoj kun kruĉoj da vineca biero, pano kaj tre forta, blanka brando, kiujn ili vendis al ni por kelkaj pencoj. Buche kaj mi rompis kruston de pano, rigardante tiujn aferojn, kaj eĉ ridante pro la knabinoj, kiuj estis blondaj kaj tre belaj en tiu regiono.

Tre proksime al ni troviĝis la malgranda vilaĝo Chatelineau, kaj maldekstre de ni, tre malproksime, inter la arbaroj kaj la rivero, la vilaĝo Gilly.

La pafado de la fusiloj, kanonoj kaj pelotonoj ĉiam resonis en tiu direkto. Baldaŭ venis la novaĵo, ke la prusoj, repelitaj el Charleroi de la imperiestro, metis sin en kvadratojn ĉe angulo de la arbaro. Ĉiumomente ni atendis la ordonon marŝi por tranĉi al ili la retiriĝon. Sed inter la sepa kaj oka la pafado ĉesis. La prusoj estis retiriĝintaj al Fleurus, perdinte unu el siaj kvadratoj. La resto eskapis en la arbaron. Kaj ni vidis alveni du dragonaj regimentoj, kiuj prenis pozicion dekstre de ni laŭlonge de Sambro.

Kelkajn momentojn poste kuris la famo, ke generalo Le Tort de la gvardio ricevis kuglon en la ventron, sur la sama loko, kie li kiel knabo kondukis paŝti la bovinaron de iu bienulo. Kiajn mirigajn aferojn oni vidas en la vivo! Tiu generalo batalis ĉie en Eŭropo dum dudek jaroj, kaj tie ĉi lin atendis morto.

Povis esti la oka vespere, kaj oni pensis, ke ni restos en Châtelet ĝis post la defilo de niaj tri divizioj. Iu maljuna, kalva kampulo, en blua bluzo kaj katuna ĉapo, maldika kiel kaprino, kiu troviĝis kun ni, diris al kapitano Grégoire, ke trans la arbaro, en valo troviĝas la vilaĝoj Fleurus kaj Lambusart, kiu estis pli malgranda kaj troviĝis dekstre; ke almenaŭ ekde tri semajnoj la prusoj havis tie virojn en tiuj vilaĝoj; ke eĉ alvenis aliaj la hieraŭon kaj antaŭhieraŭon. Li diris ankaŭ al ni, ke laŭlonge de granda blanka vojo, borderita per arboj, kiu iris rekte pli ol du mejlojn maldekstren, la belgoj kaj hanoveranoj havis postenojn en Gosselies kaj apud Quatre-Bras; ke la angloj, hanoveranoj kaj belgoj havis ĉiujn siajn trupojn sur la granda vojo al Bruselo, dum la prusoj je kvar aŭ kvin mejloj dekstre tenis la vojon al Namur. Ke inter tiuj ĉi kaj la angloj, de la altebenaĝo de Quatre-Bras ĝis sur la altebenaĵo de Ligny, malantaŭ Fleurus, etendiĝis bona ŝoseo, sur kiu de mateno ĝis vespero iradis kaj venadis iliaj estafetoj, tiel ke la angloj eksciis ĉiujn novaĵojn de la prusoj, kaj la prusoj ĉiujn novaĵojn de la angloj, kaj ke tiel ili povis helpi unuj la aliajn, sendante trupojn, kanonojn kaj municion sur tiu vojo.

Kompreneble, aŭdante tion, la penso tuj venis al mi, ke ni havas nenion plej bonan farenda ol preni tiun ŝoseon por malhelpi ilin helpi sin reciproke. Tio estis nur demando de prudento, kaj mi ne estis la sola kiu havis tiun ideon, sed mi diris nenion, timante kontraŭi la majunulon. Kvin minutojn poste duono de la bataliono staris en cirklo ĉirkaŭ li. Li fumis argilan pipon kaj montris al ni la poziciojn per sia piptubo. Estante komisiisto por la pakoj inter Châtelet, Fleurus kaj Namur, li konis la plej malgrandajn detalojn de la regiono kaj vidis ĉiutage, kio okazas en ĝi. Li forte plendis pri la prusoj, dirante, ke ili estas estaĵoj fieraj, insolentaj kaj danĝeraj por la virinoj; ke oni neniam povis kontentigi ilin, kaj ke la oficiroj gloris pri tio, ke ili pelis nin de Dresden al Parizo, igante nin kuri antaŭ ili kiel leporoj.

Jen kio indignigis min! Mi sciis, ke ili estis du kontraŭ unu apud Leipzig, ke la rusoj, aŭstroj, saksaj, bavaroj, virtemberganoj, svedoj, la tuta Eŭropo falis sur nin, dum tri kvaronoj de nia armeo estis malsanaj pro tifo, malvarmo, malsato, marŝoj kaj kontraŭmarŝoj, kio ankoraŭ malhelpis nin marŝi sur iliaj ventroj apud Hanau kaj venki ilin kvinfoje, unu kontraŭ tri, en Ĉampanjo, Alsaco, Vogezoj kaj ĉie. Tiuj fanfaronado de la prusoj kolerigis min. Ilia raso naŭzis min, kaj mi pensis:

“Estas tiaj friponoj kiuj fuŝas vian vivon.”

Tiu maljunulo diris ankaŭ, ke la prusoj senĉese ripetis, ke baldaŭ ili amuziĝos en Parizo, drinkante bonan francan vinon, kaj ke la franca armeo estis nur bando da vojrabistoj.

Aŭdante tion, mi ekkriis en mi mem:

“Josef, tio estas tro forta… Vi ne plu havos kompaton… Estos la kompleta ekstermo!”

Kiam en la vilaĝo Châtelet sonis la naŭa kaj duono, la husaroj sonis la retiriĝon, kaj ĉiuj aranĝis sin malantaŭ heĝo, abelejo aŭ en sulko por dormi, kiam brigadogeneralo Schoeffer venis doni la ordonon al la bataliono transiri la arbaron kiel avangardo. Mi tuj komprenis, ke nia malfeliĉa bataliono ĉiam estas avangardo kiel en 1813. Estas malĝoje por regimento havi bonan reputacion: la viroj ŝanĝiĝas, sed la numero restas. La 6-a leĝera havis tre belan numeron, kaj mi sciis, kion tio kostas, se oni havas tiel belan numeron!

Tiuj inter ni kiuj estis dormemaj, ne povis dormi tre longe, ĉar kiam oni sentas, ke la malamiko estas tute proksima kaj oni diras al si: “Eble tie estas la prusoj, kiuj atendas nin, embuskante en la arbaro!” tio malfermigas al vi la okulojn;

Kelkaj husaroj, malfalditaj kiel skoltoj dekstre kaj maldekstre de la vojo, antaŭiris la kolonon. Ni marŝis per ordinaraj paŝoj, niajn kapitanojn en la intervaloj de la kompanioj kaj komandanton Gémeau sur sia malgranda griza ĉevalino meze de la bataliono.

Antaŭ ol ekiri ĉiu soldato ricevis sian rondan trifuntan panon kaj tri funtojn da rizo. Tiel la batalo komenciĝis por ni.

Estis belega plenluno: la tuta lando, kaj eĉ la arbaro, je tri kvaronoj da meljo antaŭ ni, brilis kiel arĝento. Malgraŭ mi mem, mi pensis pri la arbaro de Leipzig, kie mi glitis en argiltruegon kun du prusaj husaroj, dum iom pli for la povra Klipfel estis hakita en mil pecojn. Tiu penso faris min tre atenta. Neniu parolis. Buche levis la kapon, kunpremante la dentojn, kaj Zebedeus, maldekstre de la kompanio, ne rigardis en mia direkto, sed en la ombron de la arboj kiel ĉiuj.

Ni bezonis pli horon por alveni ĉe la arbaro. Je ducent paŝoj oni kriis: “Halt!” La husaroj retiriĝis al la flankoj de la bataliono, unu kompanio estis malfaldita kiel tiraljoroj inter la arbustoj. Oni atendis proksimume kvin minutojn, kaj ĉar oni aŭdis nenian bruon, nenian averton, ni denove ekmarŝis. La vojo kiun ni sekvis tra tiu arbaro, estis sufiĉe larĝa ĉarvojo. Ĉiumomente vastaj malplenaj lokoj donis aeron kaj lumon. La homoj estis dehakintaj arbojn, kaj la blanka ligno, en steroj inter du pikedoj, brilis tie kaj tie ĉi. Cetere oni aŭdis aŭ vidis nenion.

Buche diris al mi mallaŭte:

“Mi tamen ŝatas la odoron de ligno. Estas kiel en Harberg.”

Kaj mi pensis: “Mi mokas pri la odoro de ligno! Se nur ni ne ricevos fusilpafojn, jen la ĉefa afero.” Fine, post du horoj, la lumo reaperis tra la arbustoj antaŭ ni, kaj ni feliĉaj atingis la kontraŭan flankon sen renkonti ion ajn. La husaroj, kiuj sekvis nin, tuj ekiris, kaj la bataliono metis la fusilon ĉepieden.

Ni estis en grenlando, kiel mi neniam vidis ion similan. La greno floris, ankoraŭ iomete verda, la hordeo jam estis preskaŭ matura. Tio etendiĝis tiel foren, kiel oni povis rigardi. Ni ĉiuj rigardis meze de la plej granda silento, kaj mi komprenis, ke la maljunulo ne trompis nin, ĉar malantaŭe en speco de malaltaĵo, je du mil paŝoj antaŭ ni kaj malantaŭ malgranda altaĵo, elstaris la pinto de malnova preĝejturo kaj kelkaj gabloj kovritaj per ardezoj kaj prilumataj de la luno. Tio sendube estis Fleurus. Pli proksime al ni ke nia dekstra flanko oni malkrovris kelkajn pajlajn tegmentojn kaj alian preĝejturon. Tio estis Lambusart. Sed multe pli malproksime, ĉe la fino de tiu vasta ebenaĵo, je pli ol mejlo malantaŭ Fleurus, la tereno estis monteta, kaj sur la montetoj brilis sennombraj fajroj. Oni bone rekonis de maldekstre dekstren tri gandajn vilaĝojn, kiuj etendiĝis sur tiuj montetoj kaj kies nomojn ni poste eksciis, nome Saint-Amand, la plej proksima, Ligny en la mezo, kaj pli for, je almenaŭ du mejloj, Sombreffe. Oni vidis tion pli bone ol en plena tago pro la fajroj de la malamiko. La prusa armeo troviĝis en la domoj, fruktarbaroj kaj sur la kampoj. Kaj malantaŭ tiuj tri vilaĝoj en unu linio, oni malkovris ankoraŭ alian, pli altan kaj pli malproksiman maldekstre de ni, kiel briladis ankaŭ fajroj. Tio estis la vilaĝo Brye, kie la friponoj sendube havis siajn rezervojn.

Ĉion ĉi mi tre bone komprenis, kaj mi eĉ vidis, dum mi rigardis tiun grandiozan spektaklon, ke estos tre malfacile preni tiujn vilaĝojn.

Sur la ebenaĵo, maldekstre de ni, briladis ankaŭ fajroj, sed estis klare, ke estis tiuj de nia 3-a korpuso, kiu, je la oka, deturniĝis ĉe la angulo de la arbaro, repelinte la prusojn, kaj kiu haltis en iu vilaĝo ankoraŭ tre malproksime de Fleurus. Kelkaj fajroj laŭlonge de la arbaro, en la sama linio kiel ni, apartenis ankaŭ al nia armeo. Mi kredas memori, ke ni havis trupojn je ambaŭ flankoj, sed mi ne estas certa pri tio. Ĉiakaze la granda amaso troviĝis je nia maldekstra flanko. Oni tuj metis sentinelojn en la ĉirkaŭaĵon, post kio ĉiu kuŝiĝis ĉerande de la arbaro, sen bruligi fajrojn, atendante novajn ordonojn.

Generalo Schoefer venis ankoraŭ tiun saman nokton kun la oficiroj de la husaroj. Komandanto Gémeau gardis la armilojn. Ili parolis laŭte je dudek paŝoj de ni. La generalo diris, ke nia armekorpuso ankoraŭ ĉiam defilis, sed ke ĝi multe malfruis; ke eĉ la morgaŭon ĝi ne estos kompleta. Poste mi vidis, ke li pravas, ĉar nia kvara bataliono, kiu devis aliĝi al ni en Châtelet, alvenis nur la tagon post la batalo, kiam ni estis preskaŭ ĉiuj ekstermitaj de tiuj friponoj en Ligny, kaj ke restis de ni nur kvarcent viroj. Anstataŭ ke, se ĝi estus estinta tie, ni estus atakintaj kune kaj ĝi estus havinta sian parton de la gloro.

Ĉar mi devis gardostari la antaŭan vesperon, mi trankvile kuŝiĝis ĉepieden de arbo, flankon ĉe flanko apud Buche, meze de niaj kamaradoj. Povis esti la unua matene. Estis la tago de la terura batalo en Ligny. La duono de tiuj kiuj dormis tie, estis devontaj lasi siajn ostojn en tiuj vilaĝoj, kiujn ni vidis, kaj sur tiuj grandaj ebenaĵoj tiel riĉaj je ĉiuspeca greno. Ili estis devontaj helpi kreski la sekalon, hordeon kaj avenon dum jarcentoj kaj jarcentoj. Se ili estus sciintaj, pli ol unu ne estus dorminta tiel bone, ĉar la homoj ŝatas sian ekziston, kaj estus malĝojiga afero, se oni pensus: “Hodiaŭ mi spiras lastfoje.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.