La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

La saman tagon ni iris al Bitche, la postan tagon al Hombach, tiam al Kaiserslautern, ktp. La vetero denove ŝanĝiĝis al neĝado.

Kiom da fojoj dum tiu longa vojiro mi bedaŭris la bonan mantelon de sinjoro Gulden kaj liajn ŝuojn kun duobla plandumo! Ni trairis sennombrajn vilaĝojn jen en montaro, jen sur ebenaĵo. Enirante ĉiun domaron, la tamburistoj alfiksis siajn tamburojn kaj batadis la marŝ-ritmon. Tiam ni relevis la kapon kaj ekmarŝis ritme por aspekti kiel veteranoj. La homoj proksimiĝis al siaj malgrandaj fenestroj aŭ ekstaris ĉe sia pordo, dirante: «Estas rekrutoj.»

Vespere, post la halto, ni estis tre kontentaj povi ripozigi niajn lacajn piedojn, precipe mi mem. Mi ne povas diri, ke mia kruro doloris, sed jes la piedoj… Ha! Mi neniam sentis tiel grandan lacecon!

Danke al nia loĝejbileto ni rajtis sidi ĉe fajro. Sed la homoj ankaŭ donis al ni sidlokon ĉe sia tablo. Preskaŭ ĉiam ni ricevis kazeiĝintan lakton kaj terpomojn, iafoje ankaŭ freŝan lardon tremetantan sur plado kun saŭrkraŭto. La infanoj venis rigardi nin. La maljunulinoj demandis, el kiu lando ni venis kaj kion ni faris antaŭ ol foriri. La knabinoj rigardis nun kun malĝoja mieno, revante pri sia amato, foririnta antaŭ kvin, ses aŭ sep monatoj. Tiam oni kondukis nin al la lito de la foririnta knabo.

Kun kia feliĉeco mi etendis min! Kiom mi estus volinta dormi dek du horojn! Sed tre frue ĉe la tagiĝo la rulbatado de la tamburoj vekis min. Mi rigardis la brunajn trabojn de la plafono, la malgrandan vitrojn kovritajn per prujno, kaj mi demandis min: «Kie mi estas?» Sed necesis vesti min tre rapide, repreni mian sakon kaj kuri respondi al la apelo «Bonan vojaĝon!» diris la mastrumantino, vekiĝinta tre frue.

«Dankon,» respondis la rekrutoj.

Mi neniam forgesos, ke en Kaiserslautern la duan tagon post nia foriro, malfermante mian sakon por surmeti blankan ĉemizon, mi malkovris pezetan paketon, kaj ke, malferminte ĝin, mi trovis tie kvindek frankojn en moneroj de po ses pundoj kaj sur papereto tiujn ĉi vortojn de sinjoro Gulden: «Ĉiam estu bonkora kaj honesta en milito. Pensu pri viaj gepatroj, pri ĉiuj pro kiuj vi donus vian vivon, kaj humane traktu la fremdulojn, por ke ili sammaniere agu kontraŭ la niaj. Kaj la ĉielo konduku vin… Ĝi savu vin el ĉiuj danĝeroj! Jen ankaŭ iom da mono, Josef. Estas bone ĉiam havi iom da mono, kiam oni estas malproksime de la siaj. Skribu al ni tiel ofte, kiel vi povos. Mi ĉirkaŭbrakas vin, mia infano, kaj premas vin kontraŭ mian koron. Melĥior Gulden.»

Legante tion, mi ekploris, kaj mi pensis: «Mi ne estas plene forlasita sur la tero… Bonkoraj homoj pensas pri mi. Mi neniam forgesos iliajn bonajn konsilojn!»

Fine, la kvinan tagon ĉirkaŭ la deka vespere ni eniris Mainz. Tiel longe kiel mi vivos, tiu memoraĵo restos en mia menso. Estis terure malvarme. Ni estis ekirintaj frumatene, kaj longe antaŭ ol alveni en la urbo, ni transiris vilaĝojn plenajn je soldatoj: kavaleriaj kaj infanteriaj. Dragonoj en ĵaketo, la lignajn ŝuojn plenajn je pajlo, estis rompantaj la glacion de la trogo por trinkigi la ĉevalojn. Aliaj trenis staketojn de furaĝo al la pordoj de la ĉevalejoj. Konvojoj kun pulvo kaj kanonkugloj alvenis tute blankaj pro prujno. Stafetoj, artileriaj kaj pontonistaj taĉmentoj iradis kaj venadis sur la blanka kamparo, ne pli atentante pri ni, ol kiam ni ne ekzistus.

Por varmigi sin kapitano Vidal elseliĝis kaj marŝis per firmaj paŝoj. La oficiroj kaj serĝentoj urĝis nin por ne malfrui. Kvin aŭ ses italoj, ne plu povante marŝi, postrestis en la vilaĝoj. Miaj piedoj estis tre varmaj pro doloro. Post la lasta halto mi apenaŭ povis releviĝi. La aliaj falsburganoj bone marŝis.

Venis la nokto. La ĉielo estis plena je steloj. Ĉiuj rigardis en la malproksimecon, dirante al si mem: «Ni alproksimiĝas! Ni alproksimiĝas!» Efektive, ĉe la horizonto malluma linio, nigraj punktoj kaj briletantaj radioj anoncis grandan urbon. Fine ni eniris en la avanceon inter zigzagaj teraj bastionoj. Tiam oni igis nin densigi la viĉojn, kaj ni daŭrigis ritme marŝante, kiel ni kutimis fari, proksimiĝante al fortikigita urbo. Oni silentis. En la lumo de speco de duonluno ni vidis la fosaĵon de la urbo kovritan de glacio, la brikajn remparojn super ĝi kaj malnovan sombran pordegon kun levita ponto fronte al ni. Supre, gardostaranto, la armilon pretigitan kriis al ni:

«Qui vive?»

La kapitano, sola antaŭenirinta, respondis:

«Francio!»

«Kiu regimento?»

«Rekrutoj por la sesa armeo.»

Fariĝis profunda silento. La levponto subiris. La gardostarantoj venis rekoni nin. Unu el ili portis grandan lanternon. Kapitano Vidal iris kelkajn paŝojn antaŭen por paroli kun la ĉefo de la posteno, tiam oni kriis al ni:

«Kiam ajn plaĉos al vi!»

Niaj tamburistoj komencis bati, sed la kapitano igis ilin remeti la tamburojn sur la ŝultrojn, kaj ni paŝis trans la grandan ponton kaj tra la pordegon similan al la unua. Tiam ni estis en la urbo. La strato estis pavimita per grandaj brilaj ŝtonoj. Ĉiuj faris sian eblon por ne lami, ĉar malgraŭ la nokto ĉiuj drinkejoj kaj ĉiuj butikoj de la komercistoj estis malfemitaj. Iliaj grandaj fenestroj briladis, kaj centoj da homoj iradis kaj venadis kiel dum plena tago.

Ni deturniĝis ĉe kvin aŭ ses stratanguloj kaj baldaŭ alvenis sur placeto antaŭ alta kazerno, kie oni kriis al ni: «Halt!»

Estis volbo en angulo de la kazerno, kaj sub tiu volbo staris trikolora pluvumbrelo, de kiu pendis du lanternoj. Preskaŭ tuj pluraj oficiroj alvenis: estis komandanto Gémeau kaj kelkaj aliaj, kiujn mi tiam ankoraŭ ne konis. Ridante, ili premis la manon al la kapitano. Tiam ili rigardis nin, kaj oni faris la apelon. Post tio ni ĉiuj ricevis po peco da kazerna pano kaj logejbileto. Oni avertis nin, ke la morgaŭon la apelo okazos je la oka por distribui la armilojn, kaj tiam oni kriis al ni: «Rompu la vicojn!»

La oficiroj malaperis en straton maldekstre kaj eniris kune en grandan drinkejon, kie ili supreniris dekkvinon da ŝtupoj. Sed ni, kien ni iru kun nia logejbileto meze de tiu urbo, kaj precipe la italoj, kiuj scipovus eĉ ne unu vorton da germana aŭ franca?

Mia unua ideo estis iri al la kantinistino sub ŝia pluvombrelo. Estis tute ronda kaj dikvanga maljuna alsacanino, kaj kiam mi demandis al ŝi germane, kie troviĝas la Kapuziner Strasse, ŝi demandis min:

«Kiom vi pagos?»

Mi esti devigita preni kun ŝi glaseton da konjako. Tiam ŝi diris al mi:

«Jen ĝuste fronte al ni post la dekstra angulo vi trovos la Kapiziner Strasse. Bonan vesperon rekruto.»

Ŝi ekridis.

Ankaŭ la granda Fürst kaj Zebedeus havis bileton por la Kapuziner Strasse, kaj ni foriris feliĉaj ankoraŭ povi lami kaj treni la piedojn kune tra tiu fremda urbo.

Fürst trovis la unua sian domon, sed ĝi estis fermita, kaj dum li frapis sur la pordo mi ankaŭ trovis la mian, kies maldekstraj fenestroj estis prilumitaj. Mi puŝis kontraŭ la pordon. Ĝi malfermiĝis, kaj mi eniris malluman koridoron, kie oni flaris la odoron de freŝa pano. Tio ĝojigis min. Zebedeus iris pli malproksime. Mi kriis en la korodoro:

«Ĉu estas iu ĉie ĉi?»

Kaj preskaŭ tuj poste aperis maljuna virino kun mano antaŭ sia kandelo supre de ligna ŝtuparo.

«Kion vi volas?» ŝi demandis.

Mi diris al ŝi, ke mi havas logejbileton por ŝia domo. Ŝi malsupreniris, rigardis mian bileton kaj tiam diris germane: «Venu!»

Mi do supreniris la ŝtuparon. Samtempe mi ekvidis tra malfermita pordo du virojn en kuloto, nudajn ĝis la zono, kiuj knedis paston en du trogoj. Mi estis ĉe bakisto. Jen kial la maljunulino ankoraŭ ne dormis, sendube ankaŭ havante multan laboron. Ŝi estis nudbraka ĝis la kubutoj, surhavis kufon kun nigraj rubandoj kaj jupon el kruda blua lano supretenatan per ŝelkoj. Ŝi ŝajnis malĝoja. Supre ŝi kondukis min en grandetan ĉambron kun bona fajenca forno kaj lito en la fono.

«Vi alvenas malfrue,» ŝi diris.

«Jes, ni marŝis la tutan tagon ĝis nun,» mi replikis, preskaŭ ne povante paroli. «Mi preskaŭ falis pro malsato kaj laceco.»

Tiam ŝi rigardis min, kaj mi aŭdis ŝin diri:

«Povra infano! Povra infano!»

Tiam ŝi igis min sidiĝi ĉe la forno kaj demandis min:

«Ĉu viaj piedoj doloras?»

«Jes, sinjorino, de tri tagoj.»

«Nu, demetu viajn ŝuojn,» ŝi diris, «kaj surmetu tiujn lignajn ŝuojn. Mi tuj revenos.»

Ŝi lasis la kandelon sur la tablo kaj redescendis. Mi demetis mian sakon kaj miajn ŝuojn. Mi havis blazojn, kaj mi pensis: «Dio mia, Dio mia… Ĉu oni povas tiom suferi? Ĉu ne estus pli bone esti mortinta?»

Tiu ideo jam estis veninta centfoje al mi survoje. Sed tiam, ĉe tiu ĉi bona fajro, mi sentis min tiel laca, tiel malfelica, ke mi estus volinta ekdormi por ĉiam, malgraŭ Trinel, onklino Gredel, sinjoro Gulden kaj ĉiuj kiuj deziris al mi bonon. Jes, mi sentis min tro mizera!

Dum mi pensis pri tiuj aferoj, la pordo malfermiĝis kaj granda, forta viro kun jam griza kapo eniris. Estis unu el tiuj kiujn mi vidis knedi malsupre. Li estis surmetinta ĉemizon kaj tenis kruĉon kaj du glasojn en siaj manoj.

«Bonan nokton!» li diris, rigardante min per grava mieno.

Mi respondis kaj klinis la kapon. La maljunulino reeniris post la viro. Ŝi portis lignan kuveton kaj metis ĝin teren apud mian seĝon.

«Banu viajn piedojn en la kuvo,» ŝi diris. «Tio estos bona por vi.»

Kiam mi vidis tion, mi teneriĝis kaj pensis: «Tamen estas bonaj homoj sur la tero!» Mi demetis miajn ŝtrumpojn. Ĉar la blazoj estis krevintaj kaj sangadis, la bona maljunulino ripetadis:

«Povra infano! Povra infano!»

Mi metis la piedojn en la varman akvon. Tio estis agrabla sento.

La viro demandis al mi:

«El kiu lando vi venis?»

«El Francio.»

«Sed vi parolas germane.»

«Jes, mi estas el Falsburgo en Loreno. Tie oni parolas germane.»

«Tio estas strange,» li diris.

Tiam, post momento, li diris al sia edzino:

«Iru do preni unu el niaj plataj panoj. Tiu junulo trinkos glason da vino, kaj poste ni lasos lin trankvile dormi, ĉar li bezonas ripozon.»

Li ŝovis la tablon antaŭ min, tiel ke mi povis teni la piedojn en la bankuvo kaj la kruĉo troviĝis antaŭ mi. Li plenigis la glasojn per blanka vino kaj diris al mi:

«Je via sano!»

La virino eliris kaj revenis kun granda ankoraŭ varma plata pano, kovrita per freŝa, duone fandiĝinta butero. Nur tiam mi sentis, kiom mi malsatas. Mi sentis min preskaŭ malsaneta. Ŝajnis, ke la bonaj homoj vidis tion, ĉar la virino diris:

«Antaŭ ol manĝi, mia infano, vi devas eligi la piedojn el la akvo.»

Ŝi surgenuiĝis kaj sekigis miajn piedojn per sian antaŭtuko, antaŭ ol mi komprenis, kion ŝi intencis fari.

Tiam mi ekkriis:

«Dio mia, sinjorino, vi traktas min kvazaŭ mi estus via infano!»

Post momento ŝi respondis:

«Ni havas filon en la armeo.»

Mi aŭdis ŝian voĉon tremi, kiam ŝi diris tiujn vortojn, kaj mia koro komencis singulti interne.

«Manĝu kaj trinku,» diris al mi la viro, tranĉante la panon.

Tion mi faris kun tia feliĉeco, kiun mi neniam spertis. Ambaŭ grave rigardis min. Kiam mi finis, la viro leviĝis.

«Jes,» li diris, «ni havas filon en la armeo. Lastjare li foriris al Rusio, kaj ni neniam ricevis novaĵon pri li… Tiuj militoj estas teruraj!»

Li parolis al si mem, paŝante kun reva mieno tra la ĉambro, la manojn krucigitajn sur la dorso. Mi sentis miajn okuloj fermiĝi. Subite li diris:

«Nu bonan vesperon, ju,nulo.»

Li eliris, kaj lia edzino sekvis lin, kunportante la kuveton.

«Dankon!» mi diris al ili. “Dio rekonduku al vi vian filon!»

Mallaŭte ŝi fermis la pordon. Tiam mi malvestis min, enlitiĝis kaj profunde endormiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.