La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XV

Malantaŭe en granda hangaro en formo de halo kun vicoj da kolonoj mi rekonsciiĝis. Iu trinkigis al mi vinon kun akvo, kaj mi trovis tion tre bongusta. Malfermante la okulojn, mi vidis maljunan soldaton kun longaj grizaj lipharoj, kiu relevis mian kapon kaj tenis la glason ĉe miaj lipoj.

«Nu!» li diris al mi bonhumore. «Ĉu estas pli bone al vi?»

Kaj mi ne povis malhelpi min rideti al li, pensante, ke mi ankoraŭ vivas. Mi havis la bruston kaj la maldekstran ŝultron firme bandaĝitaj. Mi sentis doloron kvazaŭ de brulvundo, sed tio estis egale al mi: mi vivis.

Unue mi komencis rigardi la pezajn trabojn, kiuj interkruciĝis supre de mi, kaj la tegolojn, kiuj lasis taglumon enpenetri tra pli ol unu truo. Tiam post kelkaj momentoj, mi turnis la kapon kaj mi konstatis, ke mi troviĝas en unu el tiuj vastaj hangaroj, kie la bierfaristoj de la lando metis siajn barelojn kaj veturilojn. Tute ĉirkaŭe, sur la matracoj kaj pajlogarboj estis vicigitaj multego da vunditoj, kaj en la mezo, sur granda kuireja tablo, ĥirurgo kaj liaj du helpantoj kun suprenvolvitaj manikoj estis tranĉantaj ies kruron. La vundito hurlis pro doloro. Malantaŭ ili troviĝis stako da brakoj kaj kruroj, kaj ĉiu povas imagi la pensojn kiuj trairis mian kapon.

Kvin aŭ ses infanterisoldatoj trinkigis la vunditojn. Ili havis kruĉojn kaj pokalojn.

Sed kio plej impresis min, estis tiu ĥirurgo en ĉemizaj manikoj, kiuj tranĉis sen aŭdi ion ajn. Li havis grandan nazon, kavajn vangojn, kaj li ĉiumomente koleriĝis kontraŭ siaj asistantoj, kiuj ne donis al li sufiĉe rapide la tranĉilojn, prenilojn, vatflokojn kaj tolaĵojn, aŭ kiuj ne tuj forviŝis la sangon per spongo. La laboro tamen iris nemalbone, ĉar en malpli ol kvaronhoron ili fortranĉis du krurojn.

Ekstere, kontraŭ la kolonoj staris almenaŭ ses piedojn alta rusa karabenisto, kiu havis la kolon traborita per kuglo ĉe la orelo, kaj la ĥirurgo petis la malgrandan tondilon por fari ion al li. En tiu momento veturilo haltis antaŭ la pordego de la hangaro, kaj kavaleriĥirurgo, dika, malalta viro kun variomarkita vizaĝo, tenante paperujon sub la brako, aperis en la pordego de la hangaro.

«Hej, Forel!» li kriis gaje.

«Hej, ĉu ests vi, Duchêne?» respondis la infanteriĥirurgo de ŝia tablo, turnante sin.

«Kiom da vunditaj vi havas?»

«De dek sep ĝis dek ok mil.»

«Diable! Nu! Ĉu ĉio iras glate ĉi-matene?»

«Jes. Mi estas serĉanta ŝtopilon.»

La infanteriĥirurgo elirs la hangaron por premi la manon al sia kamarado. Ili komencis trankvile babili, dum la du asistantoj trinkis glason da vino, kaj la ruso rulis siajn okulojn kun malespera mieno.

«Aŭskultu do, Duchêne, vi devas nur laŭiri la straton ĝis fronte al la puto…»

«Jes! Bonege!»

«Ĝuste fronte al ĝi vi trovos la kantinon.»

«Ha, bone! Dankon! Mi foriras!»

Tiam Duchêne malproksimiĝis, kaj Forel kriis post li:

«Bonan apetiton, Duchêne!»

Tiam li revenis la la ruso, kiu atendis lin senpacience sur la tablo, kaj komencis la operacion, malfermante lian kolon de la nuko ĝis la ŝultro. Li laboris malbonhumore, dirante al siaj asistantojn:

«Ek, sinjoroj, ek!»

La ruso suspiris kaj, sed la ĥirurgo ne atentis pri tio. Finfine li ĵetis la kuglon teren, fermis kaj bandaĝis la vundon kaj diris:

«Forigu lin!»

On forprenis la ruson de la tablo, kaj soldatoj kuŝigis lin sur pajlomatracon flanke de la aliaj, kaj oni alporis lian najbaron.

Mi neniam estus kredinta, ke tia aferoj okazas en la mondo. Sed mi vidis ankaŭ aliajn, kiuj ankoraŭ longe restos en mia memoro.

Je distanco de kvin aŭ ses pajlomatracoj de mia lito sidis maljuna kaporalo kun bandaĝita kruro. Palpebrumante al sia najbaro, kies brako oni ĵus fortranĉis, li diris:

«Rekruto, rigardu do tiun amason. Mi vetas, ke vi ne rekonas vian brakon.»

La alparolato, tute pala, sed kiu tamen estis montrinta la plej grandan kuraĝon, rigardis kaj preskaŭ tiu senkonsciiĝis.

Tiam la kaporalo ekridis, dirante:

«Li rekonis ĝin… Estas tiu de malsupre, kun la blua floreto. Tio ĉiam efikas sammaniere.»

Li admiris sin mem, ĉar li malkovris ĝin, sed neniu ridis kun li.

Ĉiumomente la vunditoj kriis:

«Mi soifas!»

Kiam unu vundito komencis, ĉiuj aliaj sekvis.

La maljuna soldato sentis amikecon por mi, ĉar preterpasante, li ĉiufoje prezentis al mi sian glason.

Mi restis en tiu hangaro ne pli ol horon. Dekduo da aliaj veturiloj kun longaj skaloj venis viĉiĝi unuj post la aliaj. Kamparanoj de la regiono en veluraj jakoj kaj kun larĝaj nigraj feltĉapeloj, la vipon sur la ŝultro, atendis, tenante la ĉevalon ĉe la brido. Pikedo de husaroj baldaŭ alvenis. Kavaleria serĝento elseliĝis kaj, enirante la hangaron, diris:

«Ekskuzu min, majoro, sed jen ordono por eskorti dudek veturilojn kun vunditoj al Lutzen. Ĉu estas ĉi tie, kie oni ŝarĝas ilin?»

«Jes, estas ĉi tie,» respondis la ĥirurgo.

Kaj tuj oni komencis ŝarĝi la unuan vicon. Antaŭ ol levi nin, la kamparanoj kaj la ambulancistoj igis nin trinki ankoraŭ iomete da akvo.

Tuj kiam unu veturilo estis plena, ĝi retiriĝis, kaj alia antaŭeniĝis. Mi estis sur la tria, sidanta sur pajlo en la unua vico apud rekruto de la 27-a, kiu ne plu havis sian dekstran manon. Alia malhavis kruron, alia havis fenditan kapon, alia frakasitan makzelon, kaj tiel plu ĝis malantaŭe.

Oni redonis al ni niajn kapotojn, sed estis tiel malvarme al ni, ke oni vidis nur nian nazon, nian polican ĉapon aŭ la tolan ŝultrozonon super nia kolumo. Neniu parolis: oni havis ja sufiĉajn kialojn por pensi pri si mem.

De tempo al tempo mi sentis teruran malvarmon, poste subitajn varmopuŝojn, kiuj eniris eĉ ĝis en miajn okulojn: tio estis la komenco de febro. Sed forirante de Kaya, ĉio iris ankoraŭ glate. Mi klare vidis ĉion, kaj nur poste, apud Leipzig, mi sentis min tute malsana.

Finfine oni reŝarĝis nin sekvamaniere: tiuj kiuj povis ankoraŭ teni sin rektaj, devis sidi sur la unuaj veturiloj, la aliajn vunditojn oni kuŝigis sur la lastajn. Kaj tiam ni reekiris. La husaroj, surĉevalaj apud ni, bavardadis pri la batalo, fumadis kaj ridadis sen rigardi nin.

Traveturante Kaya, mi vidis ĉiajn hororojn de la milito. La vilaĝo konsistis nur el stakoj da ruinoj. La tegmentoj estis defalintaj. Plurloke nur la pinjonoj ankoraŭ staris, la traboj kaj latoj estis rompitaj, kaj oni vidis tra ili la malgrandajn ĉambrojn kun iliaj litoj, alkovoj, pordoj kaj ŝtuparoj. Malriĉaj viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj iradis kaj venadis interne tute senesperaj. Ili supreniris kaj malsupreniris kvazaŭ en subĉielaj kaĝoj. Kelkfoje tute supre iu kameno en ĉambreto, speguleto kun buksbranĉeto montris, ke tie vivis knabino en tempo de paco.

Ha! Kiu estus povinta antaŭvidi tiam, ke iutage tiu tuta feliĉeco estos detruita, ne de la furoro de la vento aŭ kolero de la ĉielo, sed de la rabio de la homoj mem, kiu estas multe pli timenda!

Ankaŭ la povraj bestoj aspektis forlasitaj meze de tiuj ruinoj. La kolomboj serĉis siajn kolombejojn, la bovinoj kaj kaprinoj siajn stalojn. Konsternitaj, ili eraradis tra la stratoj, muĝante kaj blekante per plendaj voĉoj. Ĉie oni renkontis spurojn de kanonkugloj!

Apud la lasta domo sidis tute blanka maljunulo sur la sojlo de sia ruinigita loĝejo kaj tenis inter siaj genuoj etan infanon. Morna kaj sombra, li rigardis nin preterpasi. Ĉu li vidis nin? Mi ne scias, sed lia sulkiĝinta frunto kaj liaj malbrilaj okuloj montris lian malesperon. Kiom da jaroj da laborado, da ŝparado kaj da suferado li bezonos por certigi al si ripozejon por sia maljuneco! Nun ĉio estis detruita… La infano kaj li ne plu havis tegmenton por ŝirmi siajn kapojn!…

Kaj tiuj duonmejlon longaj fosadoj, kie haste laboris ĉiuj homoj de la regiono por malhelpi la peston plenumi la detruon de la homa specio! Mi ankaŭ vidis ilin de la supro de la monteto de Kaya, kaj hororite, mi deturnis de ĝi miajn okulojn! Jes, mi vidis tiujn grandajn tranĉeojn, en kiuj oni enterigis la mortigitojn: rusojn, francojn, prusojn, ĉiujn pelmele, tiaj kiaj Dio kreis ilin por interami sin, antaŭ ol oni inventis armilojn kaj uniformojn, kiuj dividas ilin favore al tiuj, kiuj regas ilin: ili estis ĉirkaŭbrakante unuj la aliajn tie, kaj se io iam revivos en ili, kion oni devas ja esperi, ili amos kaj pardonos sin reciproke, malbenante la krimon, kiu jam tiom de jarcentoj malhelpas ilin esti fratoj antaŭ la morto!

Sed la plej malĝojiga estis la longa vico da veturiloj, forkondukantaj la povrajn vunditojn – tiujn malfeliĉulojn, pri kiuj oni parolas en la oficialaj boltenoj nur por malpliigi ilian nombron, kaj kiuj pereadas en la hospitaloj kiel muŝoj malproksime de tiuj kiujn ili amas, dum oni pafas per kanono kaj kantas en la preĝejoj por ĝoji pri tio, ke oni mortigis milojn da homoj!

Kiam ni alvenis en Lutzen, la urbo estis tiel plenŝtopita per vunditoj, ke nia konvojo ricevis la ordonon plu iri al Leipzig. Sur la stratoj oni vidis nur malfeliĉulojn, trikvarone mortintajn, kuŝantajn sur pajlo laŭlonge de la domoj. Ni bezonis pli ol horon por alveni apud iu preĝejo, kie oni malŝarĝis dek kvin aŭ dudek el ni, kiuj ne plu povis elteni la vojaĝon.

Refreŝiginte sin en drinkejo en angulo de la placo, la kavaleria serĝento kaj liaj viroj resurĉevaliĝis, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon al Leipzig.

Tiam mi vidis kaj aŭdis nenion plu. La kapo turniĝadis al mi, miaj oreloj zumadis, mi prenis la arbojn por homoj, mia soifo estis neimagebla.

Jam delonge aliaj sur la veturiloj estis komencintaj kriadi, deliri, paroli al sia patrino, volis stariĝi kaj salti sur la vojon. Mi ne scias, ĉu mi faris la samajn aferojn, sed mi vekiĝis kvazaŭ per malagrabla sonĝo en la momento kiam du viroj kaptis min per la kruroj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ miajn lumbojn kaj forportis min, transirante vastan sombran placon. En la ĉielo svarmis la steloj, kaj sur la fasado de granda konstruaĵo, kiu reliefiĝis nigra kontraŭ la nokto, briladis sennombraj lumoj: estis la hospitalo de la suburbo Hall apud Leipzig.

Ambaŭ viroj supreniris spiralŝtuparon. Tute supre ili eniris enorman salonegon, kie de unu fino ĝis la alia staris tri vicoj da litoj. La bruado de krioj, blasfemoj kaj plendoj estis neimagebla: tiuj centoj da vunditoj havis ĉiuj febron. La fenestroj estis malfermitaj, la malgrandaj lanternoj trembrilis en la trablovo. Flegistoj, kuracistoj, asistantoj kun granda antaŭtuko ligita sub la brakoj, iradis kaj venadis. La obtuza zumado en la supraj salonegoj, la homoj kiuj supreniradis kaj malsupreniradis, la novaj konvojoj aperantaj sur la placo, la krioj de la veturigistoj, la klakado de la vipoj, la stamfado de la ĉevaloj, ĉio igis onin perdi la kapon.

Tie unuafoje, dum oni malvestis min, mi sentis tiel teruran doloron en la ŝultro, ke mi ne povis reteni min ekkrii. Preskaŭ tuj alvenis ĥirurgo, kiu faris riproĉojn al la viroj, kiuj ne estis sufiĉe singardaj. Estis ĉio kion mi memoras pri tiu nokto, ĉar mi estis kvazaŭ freneza. Mi vokis Trinel, sinjoron Gulden, onklinon Gredel por helpi min – tion rakontis al mi poste mia najbaro, maljuna surĉevala kanonisto, kiun per mia deliro mi malhelpis dormi.

Nur la morgaŭon ĉirkaŭ la oka, dum la unua flegovico, mi pli bone vidis la salonegon. Tiam ankaŭ mi eksciis, ke la osto de mia maldekstra ŝultro estis rompita.

Kiam mi vekiĝis, mi troviĝis inter dekduo da ĥirurgoj: unu el ili, dika, brunhara viro, kiun oni nomis sinjoro barono, malfermis la bandaĝon. Piede de la lito asistanto tenis pelvon kun varma akvo. La majoro ekzamenis mian vundon, dum ĉiuj aliaj klinis sin por aŭdi, kion li diris. Li parolis al ili kelkajn momentojn, sed ĉio kion mi povis kompreni, estis, ke la kuglo venis de malsupre supren, ke ĝi rompis la oston kaj eliris malantaŭe. Mi vidis, ke li bone konis sian metion, ĉar la prusoj efektive pafis de malsupre trans la muro de la ĝardeno kaj la kuglo devis do supreniri. Li lavis la vundon kaj remetis bandaĝon en manturno, tiel ke mi ne plu povis movi mian ŝultron kaj troviĝis en ordo.

Mi sentis min multe pli bone. Dek minutojn poste flegisto venis surmeti al mi ĉemizon sen dolorigi min, danke al sia longedaŭra sperto.

La ĥirurgo haltis apud la sekvanta lito kaj diris:

«He! Jen ankaŭ vi denove ĉi tie, maljunulo?»

«Jes, sinjoro barono, ankaŭ mi,» respondis la kanonisto, tute fiera vidi, ke la barono rekonis lin. «La unuan fojon mi estis vundita apud Austerlitz pro pafo de mitrajlo, tiam apud Jena kaj poste apud Smolensk pro du lancpikoj.»

«Jes,» diris la ĥirurgo, kvazaŭ moligita, «kaj nun, kion ni havas nun?»

«Tri sabrobatojn sur la maldekstran brakon, kiam mi defendis mian kanonon kontraŭ prusaj husaroj.»

La ĥirurgo proksimiĝis, malvolvis la bandaĵon, kaj mi aŭdis lin demandi al la kanonisto:

«Ĉu vi jam havas krucon?»

«Ne, sinjoro barono.»

«Kiel vi nomiĝas?»

«Kristian Zimmer, kavaleria serĝento en la 2-a de la surĉevala artilerio.»

«Bone! Bone!»

Tiam li bandaĝis la vundojn kaj fine diris, ekstarante:

«Ĉio iros glate.”

Li turnis sin, parolante al la aliaj, kaj eliris, fininte sian rondon kaj doninte kelkajn ordonojn al la flegistoj.

La maljuna kanonisto ŝajnis tute gaja. Kiam mi aŭdis lian nomon, mi konkludis, ke li verŝajne originas el Alsaco, kaj mi komencis paroli al li en nia lingvo, tiel ke li ĝojis ankoraŭ pli. Estis virego de ses futoj kun rondaj ŝultroj, plata frunto, dika nazo, ruĝflavaj lipharojn, malmola kiel roko, sed tamen brava viro. Liaj okuloj brilis kaj liaj oreloj rektiĝis, kiam mi parolis alsace al li. Mi povus peti ion ajn de li en la alsaca, li donus al mi tion, se li havus tion. Sed li havis nur manpremojn, kiuj krakigis al vi la ostojn. Li nomis min Josefel[30], kiel en nia regiono, kaj li diris al mi:

«Josefel, estu singarda kun la medikamentoj kiujn oni donas al vi. Glutu nur kion vi konas. Ĉio kio odoras malbone, valoras nenion. Se oni donus al ni ĉiun tagon botelon da rikevir, ni baldaŭ resaniĝus. Sed estas pli facile detrui al ni la stomakon per manpleno da fiherboj boligitaj en akvo ol alporti al ni blankan alsacan vinon.»

Kiam mi timiĝis kaŭze de la febro kaj de ĉio kion mi vidis, li alprenis koleretan aspekton kaj rigardis min per siaj grizaj okuloj, dirante:

«Josefel, ĉu vi frenezas, ke vi tiom timas? Ĉu viregoj kiel ni povas morti en hospitalo? Ne, ne… Forigu tiun ideon el via kapo.»

Sed li povis facile diri tion: ĉiun matenon la kuracistoj, farante sian rondon, trovis sep aŭ ok mortintojn. Iujn kaptis varma febro, aliajn malvarmiĝo, kaj tio ĉiam finiĝis per brankardo, kiun oni vidis preterpasi portata de flegistoj, tiel ke oni neniam sciis, ĉu devas esti varme aŭ malvarme al oni por farti bone.

Zimmer diris al mi:

«La kaŭzo de ĉio ĉi, Josefel, estas la fiherboj, kiujn inventas la kuracistoj. Ĉu vi vidas tiun grandan maldikulon? Li povas glori, ke li mortigis pli da homoj ol iu ajn kanono. La kanono, se tiel diri, ĉiam estis ŝargita per mitrajlo, kaj li tenis la meĉon brulanta. Kaj tiu malgranda brunharulo? Se mi estus la imperiestro, mi sendus lin al la prusoj kaj rusoj. Li mortigus pli da homoj ol armekorpuso."

Li estus ridiginta min per siaj ŝercoj, se mi ne estus vidinta preterpasi la brankardojn.

Post tri semajnoj la osto de mia ŝultro komencis kunkreski, la vundoj iom post iom refermiĝis, kaj mi preskaŭ ne plu suferis. La sabrobatoj, kiujn Zimmer ricevis sur la brako kaj la ŝultro ankaŭ fartis bone. Ĉiun matenon oni donis al ni bonan buljonon, kiu kuraĝigis nin, kaj vespere iom da bovaĵo kun duonpokalo da vino, kies nura vido ĝojigis nin kaj igis nin vidi la estontecon pli rozkolora.

Ĉirkaŭ tiu tempo oni ankaŭ permesis al ni descendi al la granda ĝardeno plena je maljunaj ulmoj malantaŭ la hospitalo. Sub la arboj staris benkoj, kaj ni promenadis tra la aleoj kiel veraj rentuloj en granda griza kapoto kaj katuna ĉapo.

La sezono estis belega. Nia vido etendiĝis super la rivero Partha, kiu estis borderita per poploj. Tiu rivero falas maldekstre en Elster, formante longajn bluajn striojn. Je la sama flanko etendiĝis arbaro de fagoj, kaj antaŭ ĝi pasis tri aŭ kvar grandaj vojoj, kiuj iris tra ebenaĵo plena je tritiko, hordeo kaj aveno, kaj tra plantejoj de lupolo: koncizadire; ĉio plej agrabla kaj riĉa kion oni povis imagi, kiam la vento blovis super ili kaj ĉiuj tiuj kulturoj kliniĝis kaj releviĝis en la suno.

La varmo de la monato junio anoncis bonan jaron. Ofte vidante tiun belan regionon, mi pensis pri Falsburgo, kaj mi ekploris. Zimmer diris al mi:

«Mi ja volus scii, kial diable vi ploras, Josefel. Anstataŭ esti kaptita de la pesto en la hospitalo, esti perdinta brakon aŭ kruron kiel centoj da aliaj, jen ni trankvile sidantaj sur benko en la ombro. Ni ricevas buljonon, viandon kaj vinon. Oni eĉ permesas al ni fumi, kiam ni havas tabakon, kaj vi ne estas kontenta? Kio do mankas al vi?»

Tiam mi parolis al li pri mia amo al Trinel, miaj promenadoj al Quatre-Vents, niaj belaj esperoj, niaj promesoj de geedziĝo, koncizadire pri tiu tuta bona tempo, kiu jam ne estis pli ol revo. Li aŭskultis min, fumante sian pipon.

«Jes, jes,» li diris, "estas tamen malĝojige. Antaŭ la konskripcio de 1798 ankaŭ mi estis edziĝonta al knabino de nia vilaĝo, kiu nomiĝis Lisel, kaj kiun mi amis kiel la okulojn en mia kapo. Ni estis farintaj promesojn unu al la alia, kaj dum la tuta militiro al Zürich, mi pasis neniun tagon sen pensi pri Lisel.

«Sed jen, mi revenas al mia vilaĝo por miaj unuaj ferioj, kaj kion mi ekscias? Ke ŝi edziniĝis tri monatojn antaŭe al ŝufaristo de nia vilaĝo, nomita Passauf. Vi povas imagi mian koleron, Josefel. Mi ne plu vidis klare, mi volis detrui ĉion, kaj ĉar oni diris al mi, ke Passauf troviĝas en la bierfarejo la Granda Cervo, mi iras tien sen rigardi dekstren aŭ maldekstren. Alveninte tie, mi rekonas lin ĉe tablofino apud la kortofenestro kontraŭ la akvopumpilo. Li ridas kun tri aŭ kvar aliaj malbonaj ulaĉoj, trinkante bieron. Mi proksimiĝas kaj li komencas ekkrii: ‘Hej, hej, jen Kristian Zimmer! Kiel vi fartas, Kristian? Mi devas transdoni al vi salutojn de Lisel!’ Kaj li okulumas al mi. Mi koleriĝas, kaptas kruĉon kaj rompas ĝin sur lia maldekstra orelo dirante: ‘Iru porti tion ĉi al ŝi de mi, Passauf. Tio estas mia geedziĝa donaco.’

«Komprenble ĉiuj aliaj falas sur mian dorson. Mi faligas ankoraŭ du aŭ tri aliajn per la kruĉo, mi grimpas sur tablon kaj fuĝas tra la fenestro, kiu eliras sur la placon, kien mi retiriĝas.

«Apenaŭ mi estis alveninta hejme ĉe mia patrino, ĝendarmoj alvenas kaj arestas min laŭ supera ordono. Oni ligas min sur ĉaro kaj kondukas min de brigado al brigado ĝis mia regimento, kiu troviĝis en Strasburgo. Mi restis ses semajnojn en prizono, kaj mi certe estus ricevinta pli gravan punon, se tiam ni ne estis transirontaj Rejnon por iri al Hohenlinden. Komandanto Courtaud mem diris al mi: ’Vi povas glori, ke vi havas la bonŝancon esti bona direktisto. Sed se denove okazos al vi terenbati homojn per kruĉo, vi finiĝos malbone.

Ĉu tio estas maniero batali, animalo? Kial do ni havas sabron, se ne por uzi ĝin honore al nia patrio?’ Mi havis nenion por respondi.

«Ekde tiu tempo, Josefel, mia emo edziĝi pasis. Ne parolu min pri soldato kiu pensas pri sia edzino! Tio estas vera mizero. Rigardu la generalojn kiuj edziĝas: ĉu ili batalas kiel antaŭe? Ne, ili havas nur unu penson en la kapo: pligrandigi sian riĉecon kaj precipe profiti de ĝi, vivante bone kun sia dukino kaj siaj geduketoj ĉe la fajrejo. Mia avo Jerôme, la arbardisto, ĉiam diris, ke bona ĉashundo devas esti maldika. Senkonsidere de la diferenco inter la rangoj, mi pensas la samon pri la bonaj generaloj kaj la bonaj soldatoj. Ni ĉiam estas porciumataj, dum la generaloj plidikiĝas, kaj tion kaŭzas la bonaj manĝoj, kiujn oni preparas en iliaj domoj.»

Tiel parolis Zimmer el la sincereco de lia animo, sed tio ne malhelpis min esti malgaja.

Tuj kiam mi povis ellitiĝi, mi rapidis averti sinjoron Gulden per letero pri tio, ke mi troviĝas en la hospitalo de Hall, unu el la suburboj de Leipzig, pro leĝera vundo en la brako; sed ke oni ne devas maltrankviliĝi pro mi kaj ke mi fartas ĉiam pli bone. Mi petis lin montri mian leteron al Trinel kaj onklino Gredel por plifortigi ilian fidon meze de tiu terura milito. Mi ankaŭ diris al li, ke mia plej granda feliĉeco estos ricevi novaĵon pri nia regiono kaj la sanstato de ĉiuj kiujn mi amas.

Ekde tiu momento mi ne plu estis maltrankvila. Ĉiumatene mi atendis respondon, kaj kiam mi vidis la serĝenton-leterportiston disdoni dudek aŭ tridek leterojn al la tuta salonego, sen ke mi ricevis ion, mia koro sangis: mi rapide descendis al la ĝardeno kaj ekploris. Tie estis obskura angulo, kie oni forĵetis la frakasitajn potojn kaj kiu plaĉis al mi, ĉar la malsanuloj neniam venis tien. Malbonaj pensoj trairis mian kapon. Mi eĉ kredis, ke Trinel povus forgesi siajn promesojn al mi, kaj mi ekkriis en mi mem: «Ha! Nur se mi ne estus restariĝinta en Kaya, ĉio estus finita!… Kial oni ne estis forlasinta min? Tio estus estinta pli bone ol tiom da suferoj!"

La afero jam venis al tiu punkto, ke mi ne plu deziris resaniĝi, kiam iun matenon la serĝento-leterportisto inter aliaj nomoj kriis mian nomon: "Josef Seitz!" Tiam mi levis la manon sen povi paroli, kaj oni enmanigis al mi dikan kvadratan leteron kovritajn per multaj poŝtmarkoj. Mi rekonis la manskribon de sinjoro Gulden, kio igis min tute paliĝi.

«Nu,» mi diris al Zimmer, ridante, «finfine ĝi tamen venis!»

Mi ne respondis al lia damndo, kaj, vestinte min, mi metis la leteron en mian poŝon, malsupreniris kaj iris por legi ĝin sola tute malantaŭen en la ĝardeno al la loko kien mi ĉiam iris.

Unue, malferminte ĝin, mi vidis du aŭ tri etajn florojn de pomarbo, kiujn mi prenis en mian manon, kaj poŝtmandaton kun kelkaj vortoj de sinjoro Gulden. Sed kio plej kortuŝis min kaj igis min tremi de la piedoj ĝis la kapo, estis la manskribo de Trinel, kiun mi rigardis kun malklaraj okuloj sen povi legi ĝin, ĉar mia koro bategis eksterordinare forte.

Tamen mi finfine iomete retrankviliĝis kaj tre malrapide legis la leteron, haltante de tempo al tempo por esti tute certa, ke mi ne eraras, ke estas mia kara Trinel, kiu skribis al mi, kaj ke mi ne sonĝas. Tiam mi relegis ĝin duan fojon.

Tiun leteron mi gardis, ĉar ĝi iel redonis al mi la vivon. Jen ĝi do tia, kia mi ricevis ĝin la 8-an de junio 1813.

Mia kara Josef, mi skribas tiun leteron unue por sciigi al vi, ke mi amas vin ĉiam pli kaj ke mi neniam volos ami alian viron al vin.

Vi devas ankaŭ scii, ke mia plej granda malĝojo estas, ke vi kuŝas vundita en hospitalo, kaj ke mi ne povas flegi vin. Tio kaŭzas al mi grandegan malĝojon. Ekde la foriro de la rekrutoj ni havis nenian trankvilan momenton. La patrino ekkoleriĝis dirante, ke mi frenezas pro tio, ke mi ploras tage kaj nokte. Sed ŝi ploras tiom, kiom mi, tute sola la vesperojn apud la fajrejo. Mi ja aŭdas ŝin de supre. Kaj ŝia kolero falis sur Pinacle, kiu ne plu kuraĝas iri al la vendoplaco, ĉar ŝi kunportas martelon en sia korbo.

Sed nian tute plej grandan malĝojon ni spertis, Josef, kiam la famo kuris, ke oni batalis kaj ke miloj kaj ankoraŭ miloj da viroj estis mortigitaj. Ni ne plu vivis. La patrino kuris ĉiun matenon al la poŝtoficejo, kaj mi ne plu povis moviĝi de mia lito. Finfine tamen alvenis via letero. Nun ni fartas pli bone, ĉar mi ploras, trankviligita, kaj benas la Sinjoron, kiu savis vian vivon.

Kiam mi pensas, kiel feliĉaj ni estis antaŭe, Josef, kiam vi venis ĉiun dimanĉon, kaj ni sidis unu apud la alia sen moviĝi, kaj ni pensis pri nenio! Ha! Ni ne konis nian feliĉecon, ni ne sciis, kio povos okazi al ni. Sed fariĝu la volo de Dio! Nur ke vi resaniĝu kaj ni povu esperi ankoraŭfoje, ke ni estos kune, kiel ni estis!

Multaj homoj parolas pri paco, ĉar ni suferis tiom da malfeliĉoj, sed imperiestro Napoleono tiom ŝatas militon, ke oni povas kredi nenion.

Kio farus al mi plezuron, estus scii, ke via vundo ne estas danĝera kaj ke vi ankoraŭ amas min… Ha! Josef, mi ĉiam amos vin, mi ne povas diri alian aferon. Estas ĉio kion mi povas tutkore diri al vi, kaj mi scias, ke ankaŭ mia patrino amas vin.

Nun sinjoro Gulden volas skribi al vi kelkajn vortojn, kaj mi kisas vin milfoje.

La vetero estas bela ĉi tie: ni havos bonan jaron. La granda pomarbo en la pomarbejo estas blanka pro floroj. Mi iros pluki kelkajn, kiujn mi metos por vi en la koverton, tuj kiam sinjoro Gulden estos skribinta sian leteron. Eble, per la graco de Dio ni mordos ankoraŭfoje kune en ĝiaj dikaj pomoj. Kisu min, kiel mi kisas vin, kaj ĝis revido, Josef!

Via amanta Trinel

Legante tion mi ekploris, kaj al Zimmer, kiu alvenis, mi diris:

«Jen, sidiĝu, mi volas legi al vi, kion skribas al mi mia amatino. Vi vidos poste, ĉu ŝi estas alia Lisel aŭ ne.»

«Lasu min nur antaŭe ekbruligi mian pipon,» li respondis.

Li ekbruligis sian pipon, remetis la kovrilon sur la tindrujon, kaj tiam diris:

«Vi povas komenci, Josefel, sed mi avertas vin, mi estas maljuna kaj mi ne kredas ĉion, kion oni skribas. La virinoj estas pli fajnaj ol ni.»

Malgraŭ tio mi malrapide legis al li la leteron de Trinel. Li diris nenion, kaj kiam mi finis, li prenis ĝin kaj longe rigardis ĝin kun reva mieno. Tiam li redonis ĝin al mi, dirante:

«Josefel, ŝi estas bonkora knabino, plena je prudento, kiu neniam prenos alian viron ol vin.»

«Ĉu vi kredas, ke ŝi vere amas min?»

«Jes, vi povas est certa pri tio: ŝi neniam edziniĝos al ia Passauf. Mi prefere malfidus la imperiestron ol tiun knabinon.»

Aŭdante la vortojn de Zimmer, mi estus volinta ĉirkaŭbraki lin, kaj mi diris:

«Mi ricevis de mia hejmo poŝtmandaton de cent frankoj, kiujn ni iros ricevi en la poŝtoficejo. Jen la necesa por havigi al ni vinon. Ni provu eliri de tie ĉi.»

«Bona propono,» li diris, relevante siajn longajn lipharojn, kaj remetante sian pipon en la poŝon. «Mi ne preferas ŝimi en ĝardeno, kiam estas du gastejoj ekstere. Necesas trovi elirpermeson.»

Ni ekstaris tute gajaj kaj supreniris la ŝtuparon de la hospitalo, kiam la serĝento-leterportisto, kiu estis malsupreniranta, haltigis Zimmer kaj demandis lin:

«Ĉu vi estas la nomata Kristian Zimmer, kanonisto de la 2-a de la surĉevala artilerio?»

«Ekskuzu min, serĝento, sed mi havas tiun honoron.»

«Nu! Jen io por vi,» li diris, transdonante al li paketon kun dika letero.

Zimmer estis konsternita, ĉar li neniam ricevis ion de sia hejmo, nek de aliloke. Li malfermis la paketon, en kiu troviĝis skatoleton. Tiam li malfermis la skatoleton kaj vidis en ĝi la honoran krucon. Li tute paliĝis, liaj okuoj malklariĝis kaj li apogis sin momenton per la mano sur la balustradon malantaŭ si. Sed tiam li ekkriis "Vivu la Imperiestro!" per tiel terura voĉo, ke ĝi resonis tra la tri salonegoj kvazaŭ en preĝejo.

La serĝento-leterportisto ridetis bonhumore.

«Ĉu vi estas kontenta?» li demandis.

«Ĉu mi estas kontenta, serĝento? Mankas nur unu afero al mi.»

«Kio?»

«La permeso fari promenon tra la urbo.»

«Por tio vi devas turni vin al sinjoro Tardieu, la ĉefĥirurgo.»

Li malsupreniris, ridante, kaj ĉar estis la horo de la vizito, ni denove supreniris brakon sur brako peti la permeson de la majoro, maljunulo kun griza kapo, kiu ĵus aŭdis la krion «Vivu la Imperiestro!» Li rigardis nin kun grava mieno:

«Kio estas?» li demandis.

Zimmer montris al li sian krucon kaj diris:

«Pardonon, majoro, sed mi fartas mirakle bone.»

«Tion mi kredas,» diris sinjoro Tardieu, ridetante. «Kaj vi deziras elirpermeson, ĉu ne?»

«Se tio estas la efekto de via boneco, por mi kaj por mia kamarado, Josef Seitz.»

La ĥirurgo estis ekzmeninta mian vundon la antaŭan tagon. Li tiris el sia poŝo paperujon kaj donis al ni du elirpermesojn.

Ni redescendis fieraj kiel reĝoj: Zimmer pri sia honora kruco kaj mi pri mia letero.

Malsupre en la granda vestiblo la pordisto kriis al ni:

«Hej, hej, kien vi iras?»

Zimmer montris al li niajn biletojn, kaj ni eliris feliĉaj, pro tio ke ni povis spiri la eksteran aeron. Sentinelo montris al ni la vojon al la poŝtoficejo, kie mi ricevis miajn cent frankojn.

Tiam, pli seriozaj – ĉar nia ĝojo estis iom malvarmigita – ni atingis la pordegon de Hall, kiu troviĝis je du fusilpafoj maldekstren fine de longa avenuo kun tilioj. Ĉiu suburbo estas apartigita de la malnovaj remparoj per unu el tiuj aleoj, kaj tute ĉirkaŭ Leipzig pasas alia tre larĝa avenuo, ankaŭ kun tilioj. La remparoj estas malnovaj, malstukiĝintaj konstruaĵoj, tiaj kiajn oni vidis en Sankt-Hippolyt en Supra-Rejnlando, kaj kie kreskas herbo, almenaŭ se la germanoj ne riparis ilin post 1813.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.