La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Epilogo

La ĝojo en la tendaro de kapitano Glen kaj doktoro Clary ne havis limojn, sed la scivolemo de la angloj estis submetita al granda provo. Ĉar se antaŭe en iliajn kapojn ne eniĝis la penso, ke la infanoj mem povus trairi la grandegajn teritoriojn de dezerto kaj ĝangalo, kiuj dividis tiujn regionojn disde Nilo kaj Faŝodo, tiam nun ili jam tute ne komprenis, kiamaniere la "malgranda polo", kiel oni nomis Staĉjon, ne sole efektivigis tion, sed krom tio aperis antaŭ ili kiel estro de tuta karavano, armita per eŭropa armilaro, kun elefanto portanta palankenon, kun ĉevaloj, tendoj kaj kun sufiĉe grandaj provizoj da nutraĵo. Je tiu vido la kapitano disetendis la manojn kaj diris ĉiumomente: "Clary, mi vidis jam multe, sed tiel bravegan knabon mi ĝis nun ne vidis!" – Kaj la bonkora doktoro ripetis kun ne malpli granda miro: "Kaj la etulinon li eltiris el la malliberejo – kaj savis ŝin!" – post kio li kuris al la tendoj por vidi, kiel fartas la infanoj, kaj ĉu ili bone dormas.

Kaj post kiam la infanoj havis okazon kvietigi la soifon kaj malsaton kaj ŝanĝi la vestojn, ili kuŝiĝis por dormi kaj dormis kvazaŭ senvivaj dum la tuta sekvanta tago; same la homoj el ilia karavano.

Kapitano Glen provis demandi la negron Kali pri la aventuroj dum la vojaĝo kaj pri la agoj de Staĉjo, sed la juna negro, malferminte unu okulon, respondis nur: "Sinjoro granda ĉion povas" – kaj li denove endormiĝis. Finfine oni devis lasi ĉiujn demandojn kaj klarigojn al la venontaj tagoj.

Dume la amikoj interkonsiliĝis pri la returna vojo al Mombasso. Ili atingis pli malproksimajn regionojn kaj esploris pli multe de ili, ol oni komisiis al ili, do ili decidis hejmeniri senprokraste. La kapitanon ja allogis tiu lago nekonata en la geografio, sed venkis la konsidero pri la sanstato de la infanoj kaj la volo redoni ilin kiel eble plej baldaŭ al ĉagrenitaj patroj. Tamen la doktoro avertis, ke oni devos ripozi sur la malvarmetaj altaĵoj de la monto Kenja aŭ Kilima-Nĝaro. Nur de tie ili decidis sendi la sciigon al la patroj kaj voki ilin, ke ili venu al Mombasso.

La returna vojaĝo komenciĝis la trian tagon, post sufiĉa ripozo kaj bano en la varmaj fontoj. Estis samtempe la tago de la disiĝo de Kali. Staĉjo sukcesis konvinki la etulinon, ke sekvigi lin plu ĝis la oceano aŭ ĝis Egiptujo, estus iliaflanke vera egoismo. Li diris al ŝi, ke en Egiptujo kaj eĉ en Anglujo, Kali estos nenio alia ol servisto, dum, transpreninte la regadon super sia nacio kiel reĝo, li disvastigos kaj firmigos la kristanismon, mildigos la sovaĝajn morojn de la Vahimanoj kaj faros el ili ne sole civilizitajn, sed ankaŭ bonajn homojn.

La samon preskaŭ li ripetis ankaŭ al Kali. Tamen ĉe la adiaŭo multaj larmoj estis verŝitaj. Ankaŭ Staĉjo ne hontis pri tio, ĉar li mem kaj Nel ja travivis kun Kali tiom da malbonaj kaj bonaj momentoj, kaj ili ambaŭ ne sole ekŝatis lian bonan koron, sed ankaŭ ekamis lin sincere. La juna negro longe kuŝis ĉe la piedoj de sia "bvana kubva" kaj de la bona Mzimu. Dufoje li revenis por ankoraŭfoje rigardi ilin, sed fine la decida momento de ilia disiĝo venis, kaj la du karavanoj ekiris en du kontraŭaj direktoj.

Nur dumvoje komenciĝis la rakontoj pri la aventuroj de la du malgrandaj vojaĝantoj. Staĉjo, iam ema al fanfaronado, nun tute ne fanfaronis. Li simple tro multe plenumis, tro multe travivis, solvis, por ne kompreni, ke la vortoj ne devas esti pli grandaj ol la faroj.

Estis cetere sufiĉe da faroj, rakontitaj eĉ plej modere. Ĉiutage, dum la varmegaj "blankaj horoj" kaj vespere dum la haltoj, antaŭ la okuloj de kapitano Glen kaj de doktoro Clary ŝoviĝis kvazaŭ lumbildoj de tiuj okazintaĵoj kaj akcidentoj, kiujn travivis la infanoj. Do ili vidis la forkapton de ambaŭ infanoj el Medinet-el-Fajumo kaj la teruran vojon sur kameloj tra la dezerto – Kartumon kaj Omdurmanon, similajn al la infero sur la tero – kaj la minacan Mahdi. Kiam Staĉjo rakontis, kion li rediris al Mahdi, kiam tiu persvadis lin al ŝanĝo de la religio, la amikoj ekstaris, kaj ĉiu el ili forte manpremis Staĉjon; poste la kapitano diris:

– Mahdi ne plu vivas!

– Mahdi ne vivas? – ripetis kun miro Staĉjo.

– Jes – aŭdiĝis la doktoro. – Li sufokiĝis per sia propra graso, aŭ alivorte, li mortis pro koratako, kaj post li la regadon prenis sur sin Abdullahi.

Ekestis longa silento.

– Ha, – diris Staĉjo – li ne supozis, kiam li ekspedis nin al Faŝodo por la pereo, ke la morto atingos lin pli frue...

Kaj post momento li aldonis:

– Sed Abdullahi estas eĉ pli kruela ol Mahdi.

– Pro tio jam komenciĝis ribeloj kaj hom-masakroj – respondis la kapitano – kaj la tuta konstruaĵo, kiun starigis Mahdi, devas pli malpli frue falegi.

– Kaj kio sekvos poste?

– Anglujo – respondis la kapitano (La regado de Abdullahi daŭris tamen ankoraŭ dek jarojn. La finan baton havigis al la derviŝoj lordo Kitchener, kiu en granda sangabunda batalo ekstermis ilin preskaŭ komplete, kaj poste li ordonis ebenigi ternivele la tombon de Mahdi).

Dum la plua vojo Staĉjo rakontis pri la vojaĝo al Faŝodo, pri la morto de la aĝa Dinah, pri la ekiro el Faŝodo al senhomaj regionoj kaj pri la serĉado pri Smaino en ili. Kiam li rakontis, kiamaniere li mortpafis la leonon, kaj poste Gebhron, Ĥamison kaj la du beduenojn, la kapitano interrompis lin nur per du vortoj: "All right!", post kio li denove manpremis la knabon, kaj li kaj Clary aŭskultis plu kun kreskanta interesiĝo: pri la malsovaĝigo de King, pri ilia loĝejo en "Krakovo", pri la febro-malsano de Nel, pri la trovo de Linde kaj pri la flugdrakoj, kiujn la infanoj suprenlasis de sur la montoj Karamojo. La doktoro, kiu ĉiutage pli forte intimiĝis al la malgranda Nel, emociiĝis tiomgrade pro ĉio, kio plej multe minacis ŝin, ke de tempo al tempo li devis refreŝiĝi per kelkaj glutoj da "brandy", kaj kiam Staĉjo komencis rakonti, kiel ŝi preskaŭ fariĝis la kaptaĵo de terura "vobo" aŭ "abasanto", li prenis la knabineton en la brakojn kaj longe ne volis lasi ŝin, kvazaŭ timante, ke iu nova rabobesto minacas ŝian vivon.

Kaj kion li mem kaj la kapitano pensis pri Staĉjo, pruvis du depeŝoj, kiujn du semajnojn post la alveno al montpiedo de Kilima-Nĝaro ili sendis per specialaj kurieroj al la anstataŭanto de la kapitano en Mombasso, kune kun la komisio, ke tiu sendu ilin plu al la patroj. La unua el ili, redaktita singarde pro timo, ke ĝi faros tro tondran impreson, kaj sendita al Port-Saido, enhavis jenajn vortojn:

"Dank' al la knabo favora sciigo pri la infanoj. Veturu al Mombasso".

La dua, jam tute klara, kun adreso: "Aden", tekstis jene:

"La infanoj estas kun ni – sanaj – la knabo heroo".

Sur la malvarmetaj altaĵoj ĉe la piedoj de la monto Kilima-Nĝaro ili restadis dek kvin tagojn, ĉar doktoro Clary nepre postulis tion por la sanstato de Nel, kaj eĉ por Staĉjo. La infanoj tutanime admiris tiun ĉiel-atingantan monton, kiu posedis ĉiujn klimatojn de la mondo. Ĝiaj du pintoj Kibo kaj Kima-Wenze estis dum la tago plej ofte vualitaj per densa nebulo. Sed kiam en serenaj vesperoj la nebuloj subite dispeliĝis kaj pro la vesperaj ĉielruĝoj la eterna neĝo sur Kima-Wenze ekflamis per roza brilo, dum la tuta mondo jam dronis en la krepusko, la monto ŝajnis kvazaŭ luma Dia altaro, kaj je tiu vido la manoj de la infanoj malgraŭvole kunmetiĝis al preĝo.

Por Staĉjo jam pasis la tagoj de zorgoj, maltrankviloj kaj fortostreĉoj. Ili havis antaŭ si ankoraŭ unu monaton da vojaĝo al Mombasso, kaj la vojo kondukis tra la belega, sed ne-salubra arbaro de Taveto. Sed je kiom pli facile estis vojaĝi nun, kun multpersona, per ĉio sufiĉe proviantita karavano, kaj tra jam konataj vojoj, ol antaŭe vagadi en nekonataj praarbaroj nur kun Kali kaj Mea. Cetere respondecis nun pri la vojaĝo kapitano Glen. Staĉjo ripozis kaj ĉasis. Trovinte inter la ilaro de la karavano ĉizilojn kaj martelojn, li okupiĝis krom tio en pli malvarmetaj horoj pri ĉizado de surskribo sur granda roko: "Polujo ne pereis...", ĉar li volis, ke restu iu postsigno pri ilia restado ĉi tie. La angloj, al kiuj li tradukis tiun surskribon, miris, ke al la knabo ne venis la penso, eternigi sur tiu afrika roko sian nomon. Sed li preferis ĉizi tion, kies ĉizadon li komencis.

Sed li ne ĉesis zorgi pri Nel kaj li vekis en ŝi tiel senliman fidon, ke, kiam Clary demandis ŝin, ĉu ŝi ne timos fulmotondrojn sur la Ruĝa Maro, la knabineto levis al li siajn belegajn trankvilajn okulojn kaj respondis nur: "Staĉjo helpos min". Kapitano Glen asertis, ke pli veran ateston, kio Staĉjo estis por ŝi, kaj pli grandan laŭdon por li neniu sukcesus diri.

Kvankam la unua depeŝo, sendita al s-ro Tarkowski al Port-Saido, estis redaktita tre singarde, ĝi tamen kaŭzis tiel skuan impreson, ke la ĝojego preskaŭ mortigis la patron de Nel. Sed ankaŭ s-ro Tarkowski, kvankam li estis homo escepte hardita, en la unua momento post la ricevo de la depeŝo genuiĝis al preĝo kaj komencis petegi Dion, ke tiu sciigo ne estu nur iluzio, malsaneca imago, naskita el bedaŭro, sopiro kaj doloro. Ili ambaŭ ja tiom penis, por almenaŭ sciiĝi, ĉu la infanoj vivas! S-ro Rawlison sendis al Sudano tutajn karavanojn, s-ro Tarkowski, preninte sur sin la veston de arabo, atingis sub la plej granda vivodanĝero Kartumon – kaj ĉio pruviĝis vana. Homoj, kiuj povis doni iun informon, mortis je variolo, pro malsato, aŭ pereis dum la senĉesaj hombuĉadoj – kaj la infanoj kvazaŭ falis en akvon! Fine ambaŭ patroj perdis ĉiun esperon, kaj ili vivis nur per rememoroj, profunde konvinkitaj, ke nenio plu atendos ilin en la vivo kaj ke la morto kunligos ilin kun tiuj plej karaj estaĵoj, kiuj estis por ili ĉio surtere.

Nun trafis ilin neatendite ĝojego preskaŭ super iliaj fortoj. Sed kuniĝis kun ĝi necerteco kaj konsterno. Ili ambaŭ neniel povis kompreni, kiamaniere la sciigo pri la infanoj venis de ĉi tiu flanko de Afriko, t.e. el Mombasso. S-ro Tarkowski supozis, ke eble elaĉetis aŭ elŝtelis ilin iu karavano, kiu de la orienta bordo eniĝis en la internon de tiu lando por serĉi eburon kaj atingis Nilon. La vortojn de la depeŝo: "Dank' al la knabo" ili klarigis al si tiel, ke Staĉjo sciigis la kapitanon kaj la doktoron letere, kie li troviĝas kun Nel. Sed multajn aferojn ili ne povis diveni. S-ro Tarkowski komprenis tute klare, ke la informo ne sole estas sukcesa, sed ankaŭ tre prospera, ĉar alie la kapitano kaj la doktoro ne kuraĝus veki en ili esperon kaj antaŭ ĉio ili ne vokus ilin al Mombasso.

La preparoj por la vojo daŭris mallonge kaj tuj la sekvan tagon post la ricevo de la depeŝo ambaŭ inĝenieroj kaj la instruistino de Nel, troviĝis sur la ferdeko de granda vaporŝipo "Peninsular and Orient Company", kiu iris al Hindujo, kaj survoje haltis en Adeno, Mombasso kaj Zanzibaro. En Adeno atendis ilin la dua depeŝo, tekstanta: "La infanoj estas kun ni – sanaj – la knabo heroo". Post ĝia tralego s-ro Rawlison preskaŭ perdis la konscion pro ĝojego kaj, manpromante s-ron Tarkowski, li ripetis: "Vidu, jen li savis ŝin! Al li mi ŝuldas ŝian vivon", kaj s-ro Tarkowski, ne volante montri troan malfortecon, respondis nur, kunpremante la dentojn: "Jes, brave kondutis mia knabo", sed restinte sola en la kajuto, li ploris pro ĝojo kaj feliĉo.

Fine venis la momento, kiam la infanoj falis en la brakojn de siaj patroj. S-ro Rawlison prenis sur la manojn sian reakiritan malgrandan trezoron, kaj s-ro Tarkowski longe tenis sian heroan knabon ĉe la brusto. Ilia mizero forpasis, kiel forpasas ventegoj kaj fulmotondroj en la dezerto. La vivo pleniĝis denove per sereneco kaj feliĉo, kaj la sopiro kaj antaŭa disiĝo ankoraŭ pligrandigis la ĝojon. La infanoj nur miris, ke la kapoj de iliaj patroj komplete blankiĝis dum ilia disiĝo.

Ili revenis al Suezo per eleganta franca ŝipo apartenanta al la kompanio "Messageries Maritimes", plena de vojaĝantoj el la insuloj: Reunion, Mauritius, Madagaskaro kaj Zanzibaro. Kiam disvastiĝis la famo, ke sur la ferdeko troviĝas la infanoj, kiuj forkuris el la mallibero de la derviŝoj, Staĉjo fariĝis objekto de ĝeneralaj scivolemo kaj adoro. Sed la feliĉa familio preferis enfermi sin en la granda kajuto, kiun donis al ili la ŝipestro kaj tie pasigi la pli malvarmetajn horojn ĉe rakontado. Partoprenis en ili ankaŭ Nel, babilante kvazaŭ birdeto, kaj je la granda ĝojo al ĉiuj komencante ĉe tio ĉiun frazon per "kaj". Eksidinte do sur la genuoj de sia patro kaj levante al li siajn belegajn okuletojn, ŝi diris tiamaniere: "Kaj, paĉjo! Kaj oni forkaptis kaj transportis nin sur kameloj – kaj Gebhro batis min – kaj Staĉjo defendis min – kaj ni alvenis al Kartumo – kaj tie la homoj mortis pro malsato – kaj Staĉjo devis labori por ricevi daktilojn por mi – kaj ni estis ĉe Mahdi – kaj Staĉjo ne volis ŝanĝi la religion – kaj Mahdi ekspedis nin al Faŝodo – kaj poste Staĉjo mortpafis la leonon kaj ĉiujn kaj ni loĝis en grandega arbo, kiu nomiĝas "Krakovo" – kaj King estis kun ni – kaj mi havis febron – kaj Staĉjo kuracis min – kaj li mortpafis "vobon" – kaj venkis la Samburuanojn – kaj li estis ĉiam tre bona al mi, paĉjo!..."

Sammaniere ŝi rakontis pri Kali, pri Mea, pri King, pri Saba, pri la monto Linde, pri la flugdrakoj kaj pri la lasta vojaĝo, ĝis la renkontiĝo kun la karavano de la kapitano kaj la doktoro. S-ro Rawlison, aŭdante tiujn babiladojn, kun vera peno retenis la larmojn – kaj nur ĉiumomente alpremis al la koro sian knabineton, kaj s-ro Tarkowski estis plenplena de fiero kaj feliĉo, ĉar eĉ el tiuj infanaj rakontoj klare montriĝis, ke se ne estus la braveco kaj energio de la knabo, la etulino certe pereus, ne unufoje, sed milfoje, sensave.

Staĉjo raportis pri ĉio pli detale kaj precize. Okazis ĉe tio, ke dum la rakontado pri la vojaĝo de Faŝodo al la akvofalo falis de sur lia koro granda pezaĵo, ĉar kiam, parolante pri tio, kiel li mortpafis Gebhron kaj liajn kamaradojn, li haltis subite kaj komencis maltrankvile rigardi la patron, s-ro Tarkowski kuntiris la brovojn, pripensis momenton kaj poste diris serioze:

– Aŭskultu, Staĉjo! Neniu devas mortigi aliulojn, sed se iu minacas vian patrujon, la vivon de via patrino, fratino aŭ la vivon de virino, pri kiu vi devas zorgi, tiam pafu senhezite en lian kapaĉon, demandante neniun, kaj ne faru al vi iun riproĉon pro tio.

Tuj post la reveno al Port-Saido s-ro Rawlison kunprenis Nel'on al Anglujo, kie li ekloĝis por ĉiam. Staĉjon la patro lokis en lernejo en Aleksandrio, ĉar tie oni sciis malpli multe pri liaj heroaĵoj kaj aventuroj. La infanoj korespondis unu kun alia preskaŭ ĉiutage sed ili ne vidis sin reciproke dum dek jaroj. La knabo, fininte la mezlernejon en Egiptujo, fariĝis studento de politekniko en Zuriko, post kio, akirinte diplomon, li estis okupita ĉe tunel-laboroj en Svisujo.

Kaj nur post dek jaroj, kiam s-ro Tarkowski emeritiĝis, ili ambaŭ vizitis siajn geamikojn en Anglujo. S-ro Rawlison invitis ilin por la tuta somero al sia domo, situanta proksime al Hampton-Court.

Nel finis dek ok jarojn kaj elkreskis kiel belega knabino, kaj Staĉjo konvinkiĝis por la prezo de la propra trankvilo, ke viro, kiu finis dudek kvar jarojn, povas tamen pensi ankoraŭ pri sinjorinoj. Li eĉ pensis pri la belega Nelly tiel senĉese, ke fine li decidis forkuri, kien ajn forportas lin liaj okuloj.

Sed tiam s-ro Rawlison iutage metis siajn manojn sur liajn brakojn kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, diris kun anĝela boneco:

– Staĉjo, diru al mi, ĉu estas en la mondo homo, al kiu mi povus doni mian trezoron kaj mian karulinon kun pli granda fido?

La junaj geedzoj Tarkowski restis en Anglujo ĝis la morto de s-ro Rawlison, kaj unu jaron poste ili entreprenis longan vojaĝon. Ĉar ili promesis al si viziti tiujn lokojn, kie ili pasigis siajn plej junajn jarojn kaj poste vagadis iam kiel infanoj, ili vizitis antaŭ ĉio Egiptujon. La lando de Mahdi kaj Abdullahi jam delonge ne plu ekzistis, kaj post ĝia disfalo "sekvis", kiel diris kapitano Glen, Anglujo. De Kairo al Kartumo oni konstruis fervojon. Oni sekigis "sudojn" aŭ nilajn inundejojn, tiel ke la juna geedza paro povis atingi per oportuna vaporŝipo ne sole Faŝodon, sed ankaŭ la grandan lagon Viktoria-Nianza. El la urbo Florence, situanta apud la bordo de tiu lago, ili veturis fervoje al Mombasso. Kapitano Glen kaj doktoro Clary transloĝiĝis jam antaŭe al Natalo, sed en Mombasso, sub la zorga protekto de la loka angla estro, vivis King. La gigantulo tuj rekonis siajn antaŭajn gesinjorojn kaj precipe Nel'on, ĝi bonvenigis ilin per tiel ĝoja trumpado, ke eĉ la apudaj arboj tremis, kvazaŭ de ventego. Ĝi rekonis ankaŭ la maljunan Saba, kiu atingis preskaŭ duoblan hundan aĝon kaj, kvankam iomete blindeta, ĉie akompanis Staĉjon kaj Nel'on.

Staĉjo sciiĝis surloke, ke Kali fartas bone, ke li regas, sub angla protektorato, la tutan landon, situantan sude de la lago Rudolfo, kaj ke li venigis tien misiistojn, kiuj disvastigas inter la sovaĝaj lokaj triboj la kristanismon.

*      *      *      *      *

Post tiu lasta vojaĝo la junaj gesinjoroj Tarkowski revenis al Eŭropo kaj ekloĝis por ĉiam en Pollando kune kun la maljuna patro de Staĉjo.

Fino


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.