La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 2

Intertempe atendis ilin hejme dum la tagmanĝo bona sciigo. Sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison estis invititaj antaŭ kelkaj semajnoj, kiel spertaj inĝenieroj, pririgardi kaj pritaksi laborojn, gvidatajn ĉe la tuta reto de kanaloj en la provinco El-Fajum, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Medinet, proksime al la lago Karoun, kaj laŭlonge de la riveroj Jussef kaj Nilo. Ili estis tie restadontaj ĉirkaŭ unu monaton kaj ricevis jam tiucele forpermesojn de la propra kompanio. Ĉar alproksimiĝis la festotagoj de Kristnasko, ili ambaŭ, ne volante disiĝi de la infanoj, decidis, ke Staĉjo kaj Nel veturos ankaŭ al Medinet. Aŭdinte tiun novaĵon, la infanoj preskaŭ ne povis regi sin mem pro granda ĝojo. Ĝis nun ili konis la urbojn situantajn laŭlonge de la kanalo, nome Izmailon kaj Suezon, kaj trans la kanalo Aleksandrion kaj Kairon, apud kiu ili vidis la grandajn piramidojn kaj Sfinkson. Sed tiuj estis mallongaj ekskursoj, dum la ekspedicio al Medinet-el-Fajum postulis tutan tagon de veturado per fervojo laŭlonge de Nilo suden, kaj poste de El-Wasta okcidenten al la Libia dezerto. Staĉjo konis Medinet el rakontoj de pli junaj inĝenieroj kaj vojaĝantoj, kiuj veturadis tien por ĉasi ĉiuspecan akvobirdaron, dezertajn lupojn kaj hienojn. Li sciis, ke ĝi estas aparta, granda oazo, situanta ĉe la maldekstra bordo de Nilo, sed sendependa de ĝiaj superbordiĝoj, kaj posedanta sian propran akvo-sistemon, faritan per la lago Karoun, Bahr-Jussef kaj per tuta reto de etaj kanaloj. Tiuj, kiuj vidis tiun oazon, opiniis, ke kvankam tiu regiono apartenas al Egiptujo, tamen, apartigita de ĝi per la dezerto, ĝi formas malsaman tutaĵon. Nur la rivero Jussef kunligas, kvazaŭ per blua, maldika ŝnureto, tiun regionon kun la Nil-valo. Granda akvo-abundo, fruktodoneco de la grundo kaj bonega kreskaĵaro formas el ĝi kvazaŭ teran paradizon, kaj vastaj ruinoj de la urbo Krokodilopoliso allogas tien centojn da scivolaj turistoj. Al Staĉjo tamen pleje plaĉis la bordoj de la lago Karoun kun svarmoj de birdaro kaj ekspedicioj al la dezertaj montetoj Guebel-el-Sedment por ĉasi vulpojn.

Sed liaj ferioj estis komenciĝontaj nur post kelkaj tagoj; kaj ĉar la labor-kontrolo ĉe la kanaloj estis afero tre urĝa kaj la sinjoroj ne povis perdi eĉ unu tagon, ili decidis, ke ili solaj forveturos senprokraste, kaj la infanoj kun s-ino Olivier, unu semajnon poste. Nel kaj Staĉjo estus preferintaj veturi tuj kun siaj patroj, sed Staĉjo ne kuraĝis pri tio peti ilin. Anstataŭe ili komencis demandi pri diversaj aferoj koncernantaj la vojaĝon, kaj kun novaj ĝoj-eksplodoj ili sciiĝis, ke ili ne loĝos en maloportunaj, grekaj hoteloj, sed en tendoj liverotaj de la Cook-vojaĝkompanio. Tiamaniere aranĝas kutime la aferon la vojaĝantoj, kiuj el Kairo forveturas al Medinet por pli longa tempo. Cook liveras tendojn. servistaron, kuiristojn, manĝaĵprovizojn, ĉevalojn, azenojn, kamelojn kaj kondukistojn, tiel ke la vojaĝanto ne bezonas pensi pri io. Tio ja estis sufiĉe multekosta vojaĝmaniero, sed sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison ne bezonis kalkuli tiurilate, ĉar ĉiuj elspezoj estis pagotaj de la egipta registaro, kiu invitis ilin, kiel kompetentulojn, pritaksi kaj revizii la kanallaborojn. Al Nel, kiu super ĉio ŝatis rajdi sur kamelo la patro premesis, ke ŝi ricevos specialan, ĝibhavan rajd-kamelon, sur kiu, kune kun s-ino Oliver aŭ kun Dinah kaj foje kun Staĉjo ŝi partoprenos en komunaj ekskursoj al pli proksimaj regionoj de la dezerto kaj al Karoun. Kaj al Staĉjo s-ro Tarkowski promesis, ke li permesos al li iam nokte eliri kontraŭ lupoj – kaj ke, se li akiros bonan ateston en la lernejo, li ricevos veran anglan mallongan apogpafilon kaj ĉiujn ĉas-bezonaĵojn. Ĉar Staĉjo estis certa pri sia bona atesto, li tuj opiniis sin posedanto de la pafilo, kaj li promesis al si plenumi per ĝi diversajn mirigajn kaj memorindajn heroaĵojn.

Je tiaj projektoj kaj interparoloj la tagmanĝo pasis al la feliĉigitaj infanoj. La plej malmultan fervoron al la decidita vojaĝo montris s-ino Olivier, al kiu ne plaĉis forlasi la oportunan vilaon en Port-Saido kaj kiun teruris la sola penso, ke ŝi loĝos dum kelkaj semajnoj subtende, kaj precipe malplaĉis al ŝi la intenco ekskursi sur kameloj. Okazis jam kelkfoje, ke ŝi estis devigita provi similan rajdadon, kiel kutimas fari pro scivolo ĉiuj eŭropamoj loĝantaj en Egiptujo, kaj ĉiam tiuj provoj finiĝis por ŝi malsukcese. Foje la kamelo leviĝis tro frue, kiam ŝi ankoraŭ ne enseliĝis, kaj pro tio ŝi falis teren de sur ĝia supro. Alifoje dromedaro ne apartenanta al la facilportantaj, traskuis ŝin tiel, ke dum du tagoj ŝi apenaŭ povis rekonsciiĝi. Unuvorte – se Nel, post du aŭ tri promenrajdadoj, kiujn permesis s-ro Rawlison, certigis, ke nenio en la mondo estas pli agrabla ol ĉi tiu rajdado, s-ino Olivier kontraŭe havis nur malagrablajn rememorojn. Ŝi diris, ke tio estas bona por araboj, aŭ por tia etulino kiel Nel, kiu ne pli multe skuiĝos ol muŝo, kiu sidiĝas sur kamel-ĝibo, sed ne por personoj seriozaj kaj ne tro malpezaj, kiuj samtempe havas inklinon por neeltenebla mar-malsano.

Sed rilate al Medinet-el-Fajum, ŝi havis ankaŭ aliajn timkaŭzojn. Jen en Port-Saido, kiel ankaŭ en Aleksandrio, Kairo kaj la tuta Egiptujo, oni parolis pri nenio alia ol pri la ribelo de Mahdi kaj pri kruelaĵoj de derviŝoj. S-ino Olivier, ne sciante precize, kie situas Medinet, maltrankviliĝis, ĉu ĝi ne estos tro proksime al la mahdianoj, kaj fine ŝi komencis demandi pri tio s-ron Rawlison.

Sed li ekridetis nur kaj diris:

– Mahdi sieĝas ĉi-momente Kartumon, en kiu defendas sin generalo Gordon. Ĉu vi scias la distancon de Medinet ĝis Kartumo?

– Mi havas pri tio nenian imagon.

– Tiel pli malpli, kiel de ĉi tie ĝis Sicilio – klarigis s-ro Tarkowski.

– Pli malpli – konfirmis Staĉjo. Kartumo situas tie, kie la Blanka Nilo kuniĝas kun la Blua Nilo kaj formas unu riveron. Dividas nin de ĝi la grandega teritorio de Egiptujo kaj la tuta Nubio.

Poste li volis aldoni, ke eĉ se Medinet situus pli proksime al la landoj okupitaj de la ribelo, ja estos tie li kun sia pafilo, sed rememorante, ke por similaj fanfaronadoj li ricevis jam kelkfoje riproĉon de la patro, li eksilentis.

La pli aĝaj sinjoroj komencis tamen paroli pri Mahdi kaj pri la ribelo, ĉar ĝi estis la plej grava afero koncernanta Egiptujon. Sciigoj el la ĉirkaŭaĵo de Kartumo estis malbonaj. Sovaĝaj bandoj sieĝis jam la urbon de post ses semajnoj; la registaroj egipta kaj angla agadis malrapide. La helpo apenaŭ ekiris kaj oni timis ĝenerale, ke malgraŭ la gloro, braveco kaj kapableco de Gordon, tiu grava urbo falos en la manojn de la barbaroj. Same opiniis s-ro Tarkowski, kiu suspektis, ke Anglujo deziras, ke Mahdi forprenu Sudanon de Egiptujo. Tiamaniere Anglujo povus facile repreni ĝin de Mahdi kaj fari tiun grandegan teritorion sia posedaĵo. Sed tiun suspekton li ne komunikis al s-ro Rawlison, ne volante ofendi liajn patriotajn sentojn.

Ĉe la fino de la tagmanĝo Staĉjo komencis demandadi, kial la egipta registaro forprenis ĉiujn landojn, situantajn sude de Nubio, nome Kordofan'on, Darfur'on kaj Sudan'on ĝis Albert-Nianza – kaj senigis la tiean loĝantaron je la libero. S-ro Rawlison klarigis tion al li tiamaniere, ke ĉio, kion faris la egipta registaro, estis komisiita al ĝi de Anglujo, kiu etendis sian protektoraton super Egiptujo kaj efektive regis ĝin laŭ sia plaĉo.

– La egipta registaro senigis neniun je la libero – daŭrigis s-ro Rawlison – sed ĝi redonis ĝin al centoj, miloj, kaj eble al milionoj da homoj. En Kordofano, Darfuro kaj Sudano estis en lastaj tempoj neniaj sendependaj ŝtatoj. Apenaŭ ialoke iu eta suvereno pretendis pri iaj terenoj, li aneksis ilin perforte kontraŭ la volo de iliaj loĝantoj. Plejparte ili estis loĝataj de sendependaj arabo-negraj gentoj, tio estas de homoj, havantaj en si sangon de tiuj ambaŭ rasoj.

Ĉi tiuj gentoj vivis en ĉiama milito. Ili reciproke atakis sin kaj forprenis unu de la alia ĉevalojn, kamelojn, kornohavan brutaron kaj antaŭ ĉio sklavojn. Ĉe tio oni faris multe da kruelaĵoj. Sed la plej malbonaj estis komercistoj serĉantaj eburon kaj sklavojn. Ili formis kvazaŭ apartan klason, al kiu apartenis preskaŭ ĉiuj gentestroj kaj pli riĉaj komercistoj. Ili faris arm-ekspediciojn en la malproksiman internaĵon de Afriko, rabante ĉie eburon kaj kaptante milojn da homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Ili ruinigis ĉe tio vilaĝojn kaj koloniojn, dezertigis kampojn, verŝis riverojn da homa sango kaj murdis senkompate ĉiujn kontraŭstarantojn. La sudaj partoj de Sudano, Darfuro kaj Kordofano, same la landoj ĉe la supera Nilo ĝis la lagoj en kelkaj regionoj senhomiĝis preskaŭ komplete. Sed la arabaj bandoj enpenetris pli kaj pli malproksimen, tiel ke la tuta meza Afriko fariĝis larma kaj sangoplena tero. Do Anglujo, kiu, kiel vi scias, persekutas en la tuta mondo sklav-komercistojn, konsentis, ke la egipta registaro okupu Kordofanon, Darfuron kaj Sudanon, ĉar tio estis la sola rimedo devigi tiujn rabistojn rezigni pri ĉi tiu abomena komerco kaj la sola rimedo reteni ilin en rigoro. La malfeliĉaj negroj respiris, la atakoj kaj rabadoj ĉesis kaj la homoj komencis vivi laŭleĝe. Memkompreneble tia stato ne plaĉas al la komercistoj; do kiam troviĝis inter ili Mohammed-Aĥmed, nomita hodiaŭ Mahdi, kiu proklamis la sanktan militon, sub la preteksto, ke en Egiptujo pereas la vera religio de Mahometo, ĉiuj ĵetis sin kiel unu homo al la batalo. Kaj jen disflamiĝis tiu terura milito, kiu, almenaŭ ĝis nun, malsukcesas al la egiptanoj. Mahdi venkis en ĉiuj bataloj la registaran militistaron, ekokupis Kordofanon, Darfuron, Sudanon; liaj bandoj sieĝas nun Kartumon kaj penetras norden ĝis la limo de Nubio.

– Kaj ĉu ili povas atingi Egiptujon? – demandis Staĉjo.

– Ne – respondis s-ro Rawlison. – Mahdi ja deklaras, ke li almilitos la tutan mondon, sed li estas sovaĝulo, kiu havas imagon pri nenio. Egiptujon li neniam okupos, ĉar Anglujo ne permesus tion.

– Kaj se la egipta armeo estos komplete neniigita?

– Tiam kontraŭstaros la angla militistaro, kiu de neniu kaj neniam estis venkita.

– Kaj kial Anglujo lasis al Mahdi okupi tiom da landoj?

– De kie vi scias, ke ĝi lasis – respondis s-ro Rawlison. Anglujo neniam rapidas, ĉar ĝi estas eterna.

La pluan interparolon ĉesigis la negro-servisto, kiu anoncis, ke alvenis Fatmo de Smaino kaj petegas aŭskulton.

La virinoj en Oriento okupiĝas preskaŭ ekskluzive pri aferoj hejmaj kaj ili malofte eliras el la haremoj. Nur pli malriĉaj iras al foirejoj aŭ laboras en la kamparo, kiel tion faras edzinoj de felahoj, tio estas egiptaj vilaĝanoj. Sed ankaŭ ĉi tiuj vualas tiam la vizaĝojn. Kvankam en Sudano, el kiu devenis Fatmo, tiu kutimo ne estas rigore observata, kaj kvankam ŝi vizitis jam antaŭe la oficejon de s-ro Rawlison, tamen ŝia alveno, precipe en tiu malfrua tempo kaj al privata domo, elvokis kompreneblan miron.

– Ni scios ion novan pri Smaino – diris s-ro Tarkowski.

– Jes – respondis s-ro Rawlison, samtempe ordonante al la servisto enkonduki Fatmon.

Post momento envenis la alta, juna sudanino, kun la vizaĝo tute nevualita, tre malhela haŭtkoloro kaj belegaj, kvankam sovaĝaj kaj iom malbonaŭguraj okuloj. Enirinte, ŝi tuj ĵetis sin teren, kaj kiam s-ro Rawlison ordonis, ke ŝi ekstaru, ŝi rektiĝis nur, sed restis sur genuoj.

–"Sidi" – ŝi diris – Allaho benu vin, vian idaron, vian hejmon, kaj vian brutaron!

– Kion vi volas? – demandis la inĝeniero.

– Kompaton, savon kaj helpon en la malfeliĉo, ho sinjoro! Jen mi estas malliberigita en Port-Saido kaj la pereo minacas min kaj miajn infanojn.

– Vi diras, ke vi estas malliberigita, kaj jen vi povis alveni ĉi tien, kaj eĉ nokte.

– Ĉi tien kondukis min "zabtje", gardas mian hejmon, kaj mi scias, ke ili havas ordonon baldaŭ senkapigi nin ĉiujn.

– Diru kiel prudenta virino – respondis s-ro Rawlison, movante la brakojn. – Vi ne estas en Sudano, sed en Egiptujo, kie oni neniun mortigas senjuĝe, do vi povas esti certa, ke eĉ ne unu haro falos de sur via kapo, nek de sur la kapo de viaj infanoj.

Sed ŝi komencis petegi lin, ke li intervenu ankoraŭfoje ĉe la registaro en ŝia afero kaj elpetu por ŝi permeson veturi al Smaino.

– Angloj tiel grandaj kiel vi, sinjoro – ŝi diris – ĉion povas fari. La registaro en Kairo opinias, ke Smaino perfidis, kaj tio estas malvera! Estis ĉe mi hieraŭ arabaj komercistoj, kiuj alveturis el Souakimo, kaj antaŭe ili aĉetis gumon kaj eburon en Sudano, kaj ili informis min, ke Smaino kuŝas malsana en El-Faŝero kaj vokas min al si kune kun la infanoj por beni ilin.

– Fatmo, ĉio ĉi estas nur via fantaziaĵo – interrompis s-ro Rawlison.

Sed ŝi komencis ĵuri je Allaho, ke ŝi diras la veron. Kaj poste ŝi deklaris jenon: Se Smaino resaniĝos, tiam li sendube elaĉetos ĉiujn kristanajn militkaptitojn, se li tamen mortos, tiam ŝi, kiel parencino de la derviŝestro, facile trovos al li vojon kaj akiros, kion ŝi volos. Oni nur permesu al ŝi elveturi, ĉar ŝia koro en la brusto hurletas pro sopiro al la edzo. Pri kio ŝi, malfeliĉa virino, kulpis al la registaro kaj la kedivo? Ĉu ŝi povas pri tio respondi, ke la sorto faris ŝin parencino de la derviŝo Mahommed-Aĥmedo?

Fatmo ne kuraĝis en ĉeesto de "angloj" nomi sian parencon Mahdi, ĉar tio signifas elaĉetanto de la mondo – ŝi ja sciis, ke la egipta registaro opinias lin ribelanto kaj trompisto. Sed frapante ĉiam per la frunto kaj alvokante la ĉielon por atesto de sia senkulpeco kaj malfeliĉo, ŝi komencis plori kaj samtempe vee hurli, kiel kutimas fari virinoj en Oriento post la perdo de siaj edzoj kaj filoj. Poste ŝi ĵetis sin ree vizaĝaltere, aŭ pli ĝuste sur la tapiŝon, per kiu la pargeto estis kovrita – kaj ŝi atendis silente.

Nel, kiu estis iom dormema antaŭ la fino de la tagmanĝo, nun komplete ekvigliĝis, kaj kiel bonkora knabineto, ŝi kaptis la manon de la paĉjo kaj kelkfoje kisante ĝin, komencis peti por Fatmo:

– Helpu ŝin, paĉjo! Helpu ŝin!

Kaj Fatmo, komprenante verŝajne angle, diris inter plorego, ne deturnante sian vizaĝon de la tapiŝo:

– Benu vin la granda Allaho, paradiza floro, ĝuego de Omajo, senmakula steleto!

Kvankam Staĉjo estis en la animo tre kolera kontraŭ la mahdianoj tamen ankaŭ li kortuŝiĝis pro la petego kaj doloro de Fatmo. Krom tio Nel pledis por ŝi, kaj li volis ĉiam tion, kion volis Nel – do post momento li parolis, kvazaŭ al si mem, sed tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi.

– Se mi estus la registaro, mi permesus al Fatmo forveturi.

– Sed, ĉar vi ne estas la registaro – respondis al li s-ro Tarkowski – vi faros pli bone, ne entrudiĝante en tion, kio ne estas via afero.

S-ro Rawlison estis ankaŭ bonkora kaj li bone komprenis la situacion de Fatmo, sed frapis lin en ŝiaj vortoj diversaj maleblaĵoj, kiuj ŝajnis al li simpla mensogo. Havante preskaŭ ĉiutage rilatojn kun la doganoficejo en Izmailo, li bone sciis, ke neniaj novaj transportoj de gumo aŭ de eburo, traiĝis lastatempe tra la Kanalo. La komerco pri tiuj varoj ĉesis preskaŭ komplete. Ankaŭ arabaj komercistoj ne povis reveni el la urbo El-Faŝero, situanta en Sudano, ĉar la mahdianoj ĝenerale en la komenco ne enlasis ĉe si komercistojn, kaj tiujn, kiujn ili povis kapti, ili prirabis kaj retenis en malliberejo. Estis do preskaŭ certe, ke la rakonto pri la malsano de Smaino estas pura mensogo.

Sed, ĉar la okuletoj de Nel rigardis ĉiam petege al la paĉjo, kaj tiu ne volis malĝojigi la knabineton, li diris post momento al la sudananino:

– Fatmo, mi jam skribis al la registaro en via afero, sed senefike. Kaj jen aŭskultu! Morgaŭ kun ĉi tiu mehendiso (inĝeniero), kiun vi vidas, ni elveturos al Medinet-el-Fajum; survoje ni haltos dum unu tago en Kairo, ĉar la kedivo volas paroli kun ni pri la kanaloj, kiuj kondukas de Bahr-Jussef, kaj doni al ni ĉi-rilatajn komisiojn. Dum la interparolo mi penos prezenti al li vian aferon kaj akiri por vi lian favoron. Sed nenion pli mi povas fari kaj promesi al vi.

Fatmo tuj leviĝis kaj, etendinte ambaŭ manojn kiel signon de sia dankesprimo, ekkriis:

– Do mi estas jam savita!

– Ne, Fatmo – respondis s-ro Rawlison – ne parolu pri savo, ĉar mi jam diris al vi, ke morto minacas nek vin, nek viajn infanojn. Tamen, ĉu la kedivo permesos vian forveturon, mi ne garantias, ĉar Smaino ne estas malsana, sed li estas perfidulo, kiu, forpreninte la registaran monon, eĉ ne pensas elaĉeti la militkaptitojn de Mahommed-Aĥmed.

– Smaino estas senkulpa, sinjoro, kaj kuŝas en El-Faŝero – ripetis Fatmo – kaĵ eĉ se li perfidus la registaron, tiam mi ĵuras antaŭ vi, mia bonfaranto, ke, se oni permesos al mi forveturi, tiel longe mi petegos Mahommed-Aĥmedon, ĝis mi elpetos viajn militkaptitojn.

– Do bone. Mi promesas al vi ankoraŭfoje, ke mi pledos por via afero ĉe la kedivo.

Fatmo komencis frapi kliniĝojn.

– Dankon al vi "Sidi"! Vi estas ne nur potenca, sed ankaŭ justa. Kaj nun mi petegas vin ankoraŭ, ke vi permesu al ni servi vin kiel sklavoj.

– En Egiptujo neniu povas esti sklavo – respondis kun rideto s-ro Rawlison. Da servistaro mi havas sufiĉe, kaj viajn servojn mi ne povas elprofiti ankaŭ pro tio, ke, kiel mi jam diris al vi, ni ĉiuj forveturos al Medinet kaj povas esti, ke ni restados tie ĝis ramadano.

– Mi scias, sinjoro, ĉar diris al mi pri tio la gardisto Ĥadigo. Mi venis ne sole petegi vin pri helpo, sed ankaŭ por informi vin, ke du homoj el mia dangala gento, Idriso kaj Gebhro, estas kamelkondukistoj en Medinet kaj ke ili frapos frunton antaŭ vi, tuj kiam vi alvenos, oferante al vi siajn servojn kaj kamelojn.

– Bone, bone – respondis la direktoro – sed tio estas la afero de la Cook-kompanio, ne mia.

Fatmo, kisinte la manojn de ambaŭ inĝenieroj kaj infanoj, eliris, benante precipe Nel. La du sinjoroj silentis kelkan tempon, kaj poste s-ro Rawlison diris:

– Malfeliĉa virino... sed ŝi mensogas tiel, kiel nur orientanoj scipovas mensogi – kaj eĉ en ŝiaj dankdeklaroj sonas ia falsa tono.

– Sendube – respondis s-ro Tarkowski – sed verdire, ĉu Smaino perfidis aŭ ne perfidis, la registaro ne rajtas reteni ŝin en Egiptujo, ĉar ŝi ne povas responsi pri sia edzo.

– La registaro permesas nun al neniu el la sudananoj elveturi sen speciala tralasatesto al Souakimo kaj al Nubio, do la malpermeso ne tuŝas nur Fatmon. En Egiptujo ili troviĝas multnombre; ili venas ĉi tien por perlabori monon, kaj inter ili estas ia kvanto da homoj, kiuj apartenas al la dangala gento, tio estas al tiu, el kiu devenas Mahdi. Jen ekzemple apartenas al ĝi, krom Fatmo kaj Ĥadigo, ankaŭ tiuj du kamelkondukistoj en Medinet. La mahdianoj nomas la egiptanojn turkoj kaj militas kontraŭ ili, sed ankaŭ inter la ĉitieaj araboj troviĝas sufiĉe da adeptoj de Mahdi, kiuj volonte forkurus al li. Oni devas kalkuli al ili ĉiujn fanatikulojn, ĉiujn iamajn partianojn de la paŝao Arabi kaj multajn el inter la plej malriĉaj klasoj. Ili riproĉas al la registaro, ke ĝi tute subiĝis al anglaj influoj, kaj ili asertas, ke la religio pro tio suferas. Dio scias, kiom el ili forkuris jam tra la dezerto, evitante la kutiman marvojon al Souakimo, do la registaro, sciiĝinte, ke ankaŭ Fatmo volas forkuri, ordonis gardi ŝin. Nur kontraŭ ŝi kaj kontraŭ ŝiaj infanoj, kiel parencoj de Mahdi mem, oni eble povos reakiri la militkaptitojn.

– Ĉu efektive la pli malaltaj klasoj en Egiptujo favoras Mahdi'on?

– Mahdi havas siajn adeptojn eĉ en la militistaro, kiu eble pro tio batalas tiel malbone.

– Sed kiamaniere la sudananoj povas forkuri tra la dezerto? Estas ja miloj da mejloj!

– Kaj tamen sur ĉi tiu vojo oni venigadis sklavojn al Egiptujo.

– Mi opinias, ke la infanoj de Fatmo ne eltenus tian vojaĝon.

– Ŝi volas ja mallongigi ĝin kaj veturi sur la maro al Souakimo.

– Ĉiuokaze kompatinda virino...

Je tio finiĝis la interparolo.

Kaj post dek du horoj la "kompatinda virino", enŝlosinte sin zorge en la domo kun la filo de la gardisto Ĥadigo, flustris en liajn orelojn kun sulkiĝintaj brovoj kaj malserena rigardo de siaj belaj okuloj:

– Ĥamiso, filo de Ĥadigo, jen estas la mono. Vi veturos jam hodiaŭ al Medinet kaj enmanigos al Idriso ĉi tiun skribaĵon, kiun je mia peto skribis al li la pia derviŝo Bellali... La infanoj de tiuj mehendisoj estas bonaj, sed se mi ne akiros la elveturpermeson, tiam ne estas alia rimedo. Mi scias, ke vi min ne perfidos... Memoru, ke ankaŭ vi kaj via patro devenas el la dangala gento, en kiu naskiĝis la granda Mahdi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.