La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 12

Estis la plej longa etapo, ĉar oni rajdis kun nur unu malgranda halto dek ok horojn. Nur veraj rajdkameloj posedantaj sufiĉan akvoprovizon en siaj stomakoj, povas elteni tian longedaŭran vojon. Idriso ne ŝirmis ilin kontraŭ la laciĝo, ĉar li vere timis la postkurantojn. Li komprenis, ke ili devis jam delonge ekiri, kaj supozis, ke ambaŭ inĝenieroj mem gvidas ilin kaj ne perdas tempon. La danĝero minacis ilin de la rivero, ĉar estis certe, ke tuj post la forrabo de la infanoj ordonoj estis senditaj telegrafe al ĉiuj apudbordaj kolonioj, por ke la ŝejkoj faru ekspediciojn al la profunda dezerto je ambaŭ flankoj de Nilo kaj haltigu ĉiujn, kiuj vojaĝas suden. Ĥamiso certigis, ke la registaro kaj inĝenieroj devis promesi altajn premiojn por ilia kapto kaj ke pro tio multe da serĉantoj certe svarmas en la dezerto. La sola konsilo je tio estus deflankiĝi kiel eble plej malproksime al la okcidento; sed en la okcidento troviĝis la granda oazo Kharge, kiun la depeŝoj povis ankaŭ atingi, kaj krom tio, se ili forirus tro malproksime de la rivero, post kelkaj tagoj mankus al ili la akvo kaj atendus ilin la soifomorto. Kaj temis ankaŭ pri la nutraĵo. Dum la du semajnoj antaŭ la forrabo de la infanoj la beduenoj preparis en kaŝejoj konataj nur de ili mem, la provizojn de "durra", de biskvitoj kaj daktiloj, sed nur por la tempo de kvar vojaĝ-tagoj de Medinet. Kun timo Idriso pensis, ke, se ekmankos la nutraĵo, oni devos nepre sendi la homojn al apudbordaj vilaĝoi por aĉeti provianton kaj tiam tiuj homoj, rezulte de la vekita gardemo kaj promesitaj premioj por la kapto de la forkurintoj, facile povas fali en la manojn de la tieaj ŝejkoj – kaj perfidi poste la tutan karavanon. Do la situacio estis efektive tre malfacila, preskaŭ malespera, kaj Idriso vidis ĉiutage pli klare, kiel riskoplena estis lia grandega entrepreno.

– Se ni nur baldaŭ troviĝus transe de Assuano! – li diris al si kun timo kaj malespero en la animo. Li ne fidis Ĥamison, kiu asertis, ke la batalantoj de Mahdi atingas preskaŭ Assuanon, ĉar Staĉjo neis tion; kaj Idriso rimarkis jam delonge, ke la blanka "uled" scias pli multe ol ili ĉiuj. Sed li supozis, ke trans la unua katarakto, kie la homoj estas pli sovaĝaj, malpli subordigitaj al la influoj de la angloj kaj la egipta registaro, troviĝos pli multe da kaŝitaj adeptoj de la profeto, kiuj okaze de bezono certe helpos ilin, liveros nutraĵon kaj kamelojn. Sed, bedaŭrinde, ĝis Assuano estis ankoraŭ, kiel elkalkulis la beduenoj, ĉirkaŭ kvin vojaĝ-tagoj, ĉiam pli dezertaj, kaj ĉiu halto malgrandigis rimarkeble la provizaĵojn por homoj kaj bestoj. Feliĉe, la homoj povis rapidi kaj pelegi la kamelojn al la plej granda rapideco, ĉar la varmego ne elĉerpigis iliajn fortojn.

Tage, dum la tagmezaj horoj, la suno ja forte varmigis, sed la aero estis ĉiam freŝa, kaj la noktoj tiel malvarmetaj, ke Staĉjo kun permeso de Idriso transsidiĝis sur la kamelon de Nel, volante atenti ŝian sanon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ malvarmumo.

Sed liaj timoj estis vanaj, ĉar Dinah, kies okuloj rimarkeble pliboniĝis, gardis sian fraŭlineton kun granda zorgo. La knabo miris eĉ pri tio, ke la sanstato de Nel estis preskaŭ kontentiga, kaj ke tiun vojon, kun ĉiam pli mallongaj ripozoj, ŝi eltenis same bone kiel li mem. La ĉagrenoj, la timo kaj larmoj, kiujn ŝi verŝis pro sopiro al la paĉjo, videble ne malutilis ŝin tro multe. Eble ŝi iom malgrasiĝis kaj ŝia hela vizaĝeto plibruniĝis pro la vento, sed dum la sekvantaj tagoj de la vojaĝo ŝi sentis multe malpli da laciĝo ol komence. Ja estas vere, ke Idriso donis al ŝi tre oportunan rajdkamelon kaj aranĝis al ŝi bonegan sidlokon, kie ŝi povis ankaŭ bone dormi kuŝante, sed ĉefe la freŝa aero de la dezerto, kiun ŝi tage kaj nokte spiris, donis al ŝi fortojn por elteni la laciĝon de la vojaĝo.

Staĉjo ne sole gardis ŝin, sed intence ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ per ia respekto, kiun li tute ne sentis malgraŭ sia granda sindonemo al la eta fraŭlino. Sed li rimarkis, ke tio transiĝas al la araboj kaj ke ili malgraŭvole konvinkiĝas, kie ili kunhavas ion nekutime valoran, ian escepte gravan militkaptitinon, kiun oni devas trakti kiel eble plej delikate. Idriso alkutimiĝis al tio jam en Medinet, pro tio ĉiuj traktis ŝin bone. Oni ne avaris al ŝi la akvon, nek la daktilojn. La kruela Gebhro nun ne plu kuraĝus levi la manon kontraŭ ŝi. Eble kaŭzis tion ankaŭ la eksterordinara beleco de la knabineto kaj tio, ke estis en ŝi kvazaŭ io el floro kaj birdeto, kaj al tiu ĉarmo ne povis kontraŭstari eĉ la sovaĝaj kaj primitivaj animoj de la araboj. Ofte, kiam dum la ripozhalto ŝi staris ĉe la fajro farita el jerifiaj rozoj aŭ dornoj, – rozkolora de la flamo kaj arĝenta de la lumo, la sudananoj kaj ankaŭ la beduenoj ne povis de ŝi forŝiri siajn okulojn, ŝmacante laŭ sia kutimo pro admiro kaj murmurante: "Allah, Maŝallah aŭ Bismillah".

La duan tagon tagmeze post tiu longa etapo, Staĉjo kaj Nel, kiuj ĉifoje rajdis kune sur la sama kamelo, havis momenton de ĝojiga emocio. Tuj post la sunleviĝo ŝvebis super la dezerto hela kaj travidebla nebulo, kiu tamen baldaŭ malleviĝis. Poste, kiam la suno supreniĝis pli alte, la varmego fariĝis pli granda ol en la pasintaj tagoj. En la momento, kiam la kameloj haltis, ne estis sentebla eĉ la plej malgranda bloveto, tiel ke same la aero kiel ankaŭ la sablo ŝajnis dormi en la varmo, lumo kaj silento. La karavano enrajdis ĝuste sur la grandan, ĉiam egalan ebenaĵon, ne disŝiritan per "khor"-oj, kiam subite al la okuloj de la infanoj prezentis sin belega bildo. Aroj da maldikaj palmoj kaj piproarboj, plantejoj de mandarinoj, blankaj domoj, malgranda moskeo kun pintforma minareto, kaj iom pli malalte muroj ĉirkaŭantaj ĝardenojn, ĉio ĉi aperis kun tia precizeco kaj en distanco tiel negranda, ke oni povis opinii, ke post la forpaso de duonhoro la karavano troviĝos inter la arboj de la oazo.

– Kio estas tio? – ekkriis Staĉjo. – Nel, rigardu, rigardu!

Nel leviĝis kaj momente mutiĝis pro mirego, sed post mallonga tempo ŝi komencis ĝojkrii:

– Medinet! Al la paĉjo! Al la paĉjo! Kaj Staĉjo eĉ paliĝis pro kortuŝo.

– Vere... Eble estas "Kharge"... Sed ne! Estas Medinet. Mi ekkonas la minareton kaj mi vidas eĉ la ventpumpilojn sur la putoj...

Jen efektive. en la malproksimo brilis altlevitaj ventpumpiloj de usonaj putoj, tre similaj al grandaj blankaj steloj. Sur la verda fono de la arboj ili estis tiel bone videblaj, ke la akrevidaj okuloj de Staĉjo povis distingi la ruĝkolore pentritajn randojn de la flugiloj.

– Tio estas Medinet!...

Staĉjo ja sciis el libroj kaj el rakontoj, ke en la dezerto estas miraĝoj, t.n. "fatamorgano", kaj ke ofte okazas al vojaĝantoj vidi oazojn, urbojn, arb-tufegojn kaj lagojn, kiuj estas nenio alia ol miraĝo, lumludo, rebrilo de realaj malproksimaj objektoj. Sed ĉi-foje la aperaĵo estis tiel klara, tiel preskaŭ palpebla, ke li tamen ne povis dubi, ke li vidas la veran Medinet. Jen la tureto sur la domo de la mudiro, jen la rondforma balkoneto aranĝita sub la alta pinto de la minareto, de kie la muezino vokas ĉiujn al la preĝo, jen la konataj aroj de arboj kaj precipe tiuj ventpumpiloj! Ne – tio devas esti realeco. Al la knabo enkapiĝis la penso, ke eble la sudananoj, konsiderinte la malfacilan situacion, konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos forkuri kaj, nenion dirante al li, returniĝis al Fajumo. Sed ilia trankvilo diris al li ion alian. Se tio reale estus Fajumo, ĉu ili rigardus ĝin tiel indiferente? Ankaŭ ili vidis la aperaĵon kaj montris ĝin per la fingroj al si reciproke, sed en iliaj vizaĝoj bildiĝis nenia malcerteco aŭ emocio. Staĉjo rigardis ankoraŭfoje kaj eble tiu trankvilo de la araboj kaŭzis, ke la bildo ŝajnis al li jam malpli klara. Li ankaŭ ekpensis, ke se ili vere revenus, tiam la karavano ariĝus kaj la homoj, almenaŭ nur pro timo, vojaĝus ĉiuj kune. Kaj dume la beduenoj, kiuj laŭ la ordono de Idriso de post kelkaj tagoj antaŭenŝoviĝis rimarkeble, tute ne estis videblaj, kaj Ĥamiso, rajdanta kiel postgvardio, ŝajnis esti de malproksime ne pli granda ol vulturo fluganta malalte super la tero.

– Fatamorgano! – Staĉjo diris al si.

Intertempe Idriso alproksimiĝis al li kaj kriis:

– Ho, pelu la kamelon! Ĉu vi vidas Medinet?

Videble li diris tion ŝerce kaj en lia voĉo estis tiom da spitemo, ke en la animo de la knabo malaperis la lasta ombro de la espero, ke li havas antaŭ si la veran Medinet.

Kaj kun la bedaŭro en la koro li turnis sin al Nel, volante dispeli ankaŭ ŝian iluzion, kiam subite okazis nova akcidento, kiu atentigis ĉiujn en alian flankon.

Antaŭe aperis unu bedueno, galopante kun tutaj fortoj al ili kaj svingante de malproksime longan araban pafilon, kiun antaŭe neniu el la karavananoj posedis. Alkurinte al Idriso, li rapidege interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, post kio la karavano vigle turniĝis al la profunda dezerto. Sed post kelka tempo aperis la dua bedueno, kondukanta post si per ŝnuro grasan kamelinon kun selo sur la ĝibo kaj kun ledaj sakoj, kiuj pendis ĉe ambaŭ flankoj de la besto.

Komenciĝis denove mallonga interparolo, de kiu Staĉjo povis tamen nenion kompreni. En granda kurego la karavano rapidis ĉiam okcidenten kaj haltis nur, kiam oni trafis mallarĝan "khor". Ĝi estis plena de disĵetitaj rokoj en sovaĝa malordo, disfalaĵoj kaj kavernoj. Unu el ili estis tiel vasta, ke la sudananoj kaŝis en ĝi la homojn kaj kamelojn. Staĉjo, kvankam li pli malpli divenis, kio okazis, ekkuŝis apud Idriso kaj ŝajnigis dormanton, esperante, ke la araboj, kiuj interŝanĝis ĝis nun apenaŭ kelkajn vortojn pri la akcidento, komencos nun pli detale paroli pri ĝi. Kaj vere la espero ne trompis lin, ĉar tuj post la disdono de la furaĝo inter la kameloj, la beduenoj kaj sudananoj kune kun Ĥamiso eksidis por interkonsiliĝi.

– Ni povas de nun rajdi nur nokte, kaj tage ni devas kaŝiĝi – aŭdiĝis la unu-okula bedueno. – "Khor"-oj estos nun multaj kaj en ĉiu troviĝos sekura kaŝejo.

– Ĉu vi estas certaj, ke estis gardisto? – demandis Idriso.

– Allah! Ni parolis kun li. Feliĉe li estis nur sola. Li staris malantaŭ roko, tiel, ke ni ne povis vidi lin, sed ni aŭdis de malproksime la voĉon de kamelo. Tiam ni malrapidigis la kuron kaj alrajdis tiel senbrue, ke li ekvidis nin kiam ni estis en kelkpaŝa distanco de li. Li tre ektimis kaj direktis al ni la pafilon. Se li estus pafinta, eĉ se li neniun el ni mortigus, aliaj gardistoj povus aŭdi lian pafon, do senspire, mi diras al li: "Haltu! Ni postkuras homojn, kiuj forrabis du blankajn infanojn, kaj baldaŭ alkuros ĉi tien la tuta postkurantaro". La knabo estis juna kaj malsaĝa, do li kredis tion, nur li ordonis al ni ĵuri per la Korano, ke tiel estas. Ni tuj deŝoviĝis de sur la kameloj kaj ni ĵuris... Mahdi absolvos nin...

– Kaj li ankaŭ benos – diris Idriso. – Diru, kion vi poste faris.

– Jen – daŭrigis la bedueno – kiam ni ĵuris al li, mi diras al la knabo tiel: "Sed kiu garantios al ni, ĉu vi mem ne apartenas al la rabistoj, kiuj forkuras kun la blankaj infanoj, kaj ĉu oni ne lasis vin ĉi tie, por ke vi haltigu la postkurantojn". Kaj mi ordonis al li ankaŭ ĵuri, kaj li konsentis tion kaj tiom pli li kredis al ni. Ni komencis lin demandi, ĉu alvenis iaj ordonoj de la ŝejkoj tra la kupra fadeno kaj ĉu oni aranĝis postkuradon en la dezerto. Li diris, ke jes, ke oni promesis al ili grandajn mon-premiojn kaj ke ĉiuj "khor"-oj estas gardataj je du vojaĝtagoj de la rivero, kaj tra la rivero iras ĉiam grandaj "baburoj" (vaporŝipoj) kun angloj, kun militistaro...

– Ne helpos "baburoj", nek militistaro kontraŭ la potenco de Allaho kaj la profeto...

– Fariĝu, kiel vi diras!

– Kaj vi diru, kiamaniere vi finis kun la knabo.

La unu-okula bedueno montris al sia kunulo.

– Abu-Anga – li diris – demandis lin ankoraŭ, ĉu ne estas en proksima distanco alia gardisto, kaj kiam li respondis, ke ne, tiam li puŝis la tranĉilon en lian gorĝon tiel subite, ke li eligis neniun sonon. Ni ĵetis lin poste en profundan fendon, kovrante la kadavron per ŝtonrompaĵoj kaj dornoj. En la vilaĝo oni pensos, ke li forkuris al Mahdi, ĉar li diris al ni, ke tio okazas.

– Dio benu tiujn, kiuj forkuras, kiel li benis ankaŭ vin – respondis Idriso.

– Jes, li benis – rediris Abu-Anga – ĉar ni scias nun, ke ni devas teni nin je tri vojaĝtagoj de la rivero, kaj krom tio ni akiris la pafilon, kiu mankis al ni, kaj la laktodonan kamelinon.

– La gurdoj (sakoj) – aldonis la unuokululo – estas akvoplenaj, kaj en la pendsakoj estas sufiĉe da milio, nur da pulvo ni trovis malmulte.

– Ĥamiso kunhavas kelkcent ŝargaĵojn al tiu pafilo de la blanka knabo, el kiu ni ne scipovas pafi. La pulvo ĉiam estas egala kaj taŭgos por nia pafilo.

Dirinte tion, Idriso tamen enpensiĝis kaj la peza zorgo respeguliĝis sur lia malhela vizaĝo, ĉar li ekkomprenis, ke, kiam unufoje kadavro restis post ili, tiam, se ili falus en la manojn de la egipta registaro, la protekto de Staĉjo ne evitigus al ili la juĝon kaj punon.

Staĉjo aŭdis ĉion kun batanta koro kaj streĉita atento. Estis en tiu interparolo aferoj ĝojigaj, nome tio, ke la postkuradon oni aranĝis, ke oni promesis mon-premiojn kaj ke la ŝejkoj de la apudbordaj triboj ricevis ordonojn, ke ili haltigu ĉiujn karavanojn vojaĝantajn al la sudo. Ĝojigis la knabon ankaŭ la sciigo pri vaporŝipoj, plenaj de angla militistaro, kiuj direktiĝis al la supra parto de la rivero. La derviŝoj de Mahdi povis kontraŭstari la egiptan armeon kaj eĉ venki ĝin, sed kun la angloj estis tute alia afero kaj Staĉjo eĉ por momento ne dubis, ke la unua batalo finiĝos per kompleta pereo de la sovaĝa homamaso. Do konsolita iom en la animo li diris al si mem: "Eĉ se oni transportus nin al Mahdi, povas okazi, ke antaŭ ol ni alvenos, estos jam nek Mahdi, nek liaj derviŝoj". Sed tiun konsolon venenis al li la penso, ke tiuokaze atendos ilin ankoraŭ tutaj semajnoj de vojaĝado, kiu fine devas tamen elĉerpi la fortojn de Nel – kaj dum la tuta tempo atendos ilin la societo de friponoj kaj murdintoj. Rememorante tiun junan arabon, kiun la beduenoj buĉis kvazaŭ ŝafon, timo, bedaŭro ekkaptis Staĉjon. Li decidis ne paroli pri tio al Nel, por ne timigi ŝin kaj ne pligrandigi ŝian malĝojon, kiun ŝi tuj sentis post la malapero de la iluzia bildo prezentanta la oazon Fajumo kaj la urbon Medinet. Li vidis antaŭ la alveno al la intermonto, ke malgraŭvole larmoj premiĝis el ŝiaj okuloj; do, kiam li sciiĝis pri ĉio, kion li volis, el la rakontado de la beduenoj, li ŝajnigis, kvazaŭ li vekiĝus kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj ŝi sidis en la angulo apud Dinah kaj, manĝante daktilojn, malseketigis ilin per la larmoj. Sed vidinte Staĉjon, ŝi rememoris, ke antaŭnelonge li rekonis ŝian konduton inda al persono almenaŭ dektrijara, do, ne volante montriĝi ree infano, ŝi tutforte kunpremis per siaj dentetoj la kernon de daktilo, por ĉesigi la ploradon.

– Nel, – diris la knabo – Medinet, tio estis nur iluzio, sed mi scias certe, ke oni postkuras nin, do ne ĉagreniĝu kaj ne ploru.

Je tio la knabineto levis al li siajn larmajn pupilojn kaj respondis per intermita voĉo:

– Ne, Staĉjo... mi ne volas plori... nur miaj okuloj... per si mem tiel... ŝvitas...

Sed en la sama momento ŝia mentoneto komencis skuiĝi, el sub la kunpremitaj okulharoj eliĝis grandaj larmoj, kaj fine ŝi ekploris plenlarme. Ke tamen ŝi hontis pro tiuj larmoj kaj atendis de Staĉjo riproĉon por tio, do pro honto kaj iom pro timo, ŝi kaŝmetis sian kapeton sur lian bruston, malsekigante abunde lian veston. Sed li komencis tuj konsoli ŝin:

– Nel ne estu fontano. Ĉu vi vidis, ke ili forprenis de iu arabo la pafilon kaj kamelinon? Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas? Tio signifas, ke en la dezerto estas multaj gardistoj. Unufoje tiuj kanajloj sukcesis kapti la gardiston, kaj alifoje ili mem estos kaptitaj. Tra Nilo krozas ankaŭ multaj vaporŝipoj... Vere! Ni revenos, Nel, ni revenos – kaj per vaporŝipo. Ne timu!...

Kaj li estus tiamaniere konsolinta ŝin ankoraŭ pli longe, se ne atentigus lin stranga sono, kiu venis de ekstere de la sablaj montetoj, kiuj formiĝis sur la fundo de la intermonto dum la lasta uragano. Ĝi estis simila al la altsona, metala voĉo de la kana ŝalmo. Staĉjo ĉesis interparoli kaj komencis aŭskulti. Post momento tiaj altsonaj kaj melankoliaj voĉoj aŭdiĝis el multaj flankoj samtempe. La knabon trabrilis la penso, ke tio estas eble la arabaj gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la intermonton kaj kunvokas sin reciproke per fajfiloj. La koro denove komencis forte bati en lia brusto. Li rigardis kelkfoje al la sudananoj, esperante, ke sur iliaj vizaĝoj li vidos teruron, sed ne! Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj krakmanĝis trankvile la biskvitojn, nur Ĥamiso ŝajnis esti iom mirigita. Kaj la voĉoj ripetiĝis senĉese. Post kelka tempo Idriso ekstaris kaj rigardis el la kaverno, post kio, revenante, li haltis ĉe la infanoj kaj diris:

– La sablo komencis kanti.

Staĉjo estis tiom interesita, ke li forgesis ĉi-momente sian deziron tute ne paroli kun Idriso, kaj demandis:

– La sablo? Kion tio signifas?

– Tio okazas kaj signifas, ke longe ne venos pluvo. Sed la varmego ne suferigos nin, ĉar ĝis Assuano ni veturos nur nokte.

Kaj pli multe oni ne povis ekscii de li. Staĉjo kaj Nel, aŭskultis ankoraŭ longe tiujn kuriozajn sonojn, kiuj daŭris tiel longe, ĝis la suno tute malleviĝis kaj subiris. Post tio baldaŭ noktiĝis kaj la karavano ekiris por daŭrigi sian vojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.