La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 29

Dum kelkaj tagoj, kiam ne pluvis, Nel pasigis la tempon ĉe King, kiu jam ne plu protestis pro ŝia forirado, kompreninte, ke la knabineto revenas kelkfoje dum la tago. Kali, kiu ĝenerale timis elefantojn, rigardis tion kun eksterordinara miro, sed fine li mem konvinkiĝis, ke la potenca "bona Mzimu" sorĉis la grandegulon, kaj ankaŭ li komencis viziti ĝin. King kondutis rilate al li, kiel ankaŭ rilate al Mea, amike, sed sole nur Nel faris kun ĝi, kion ŝi volis, tiel ke post semajno ŝi kuraĝis konduki al ĝi eĉ la hundon. Por Staĉjo tio estis granda plifaciliĝo, ĉar li povis tute trankvile lasi Nel'on sub ĝia gardo, alivorte, kiel li esprimis sin: sub la rostro de la elefanto – kaj sentime iri ĉasi, kaj eĉ de tempo al tempo kunpreni kun si la negron. Li estis nun ankaŭ certa, ke neniukaze la bona besto forlasos ilin kaj li komencis pripensi, kiamaniere liberigi ĝin el la fermita loko. Verdire li jam delonge trovis la rimedon por tio, sed ĝi postulis tiel grandan oferon, ke li pense luktis, ĉu uzi ĝin kaj pro tio li prokrastis tion de tago al tago. Ĉar li havis neniun, kun kiu li povis priparoli tion, li decidis malkaŝi antaŭ Nel sian sekreton, kvankam li ĉiam opiniis ŝin infano.

– La rokon oni povas krevigi per pulvo – li diris – sed por tio oni devus detrui multe da ŝargaĵoj, t.e. eltriri el ili la kuglojn, elŝuti la pulvon kaj fari el ĉi tiu grandan eksplodilon. Tian eksplodilon mi enpuŝos en la plej profundan fendon, kiu troviĝas en la roko, poste mi ŝtopos kaj subbruligos ĝin. Tiam la roko diskrevos je kelkaj aŭ dekkelkaj partoj kaj King'on oni povos elkonduki.

– Sed se estos ĉe tio granda krako, ĉu la elefanto ne teruriĝos?

– Ĝi teruriĝu! – respondis vigle Staĉjo. – Tio interesas min plej malmulte. Kun vi, vere, ne valoras serioze paroli.

Tamen li parolis plu, aŭ pli ĝuste li pensis plu laŭte:

– Sed se mi uzos ne sufiĉan nombron da ŝargaĵoj, tiam la roko ne diskrevos kaj mi detruos ilin senefike; se mi uzos sufiĉan nombron, tiam restos al ni malmulte de ili. Kaj se ili mankus antaŭ la fino de nia vojo, tiam simple minacas nin la morto. Ĉar per kio mi ĉasos, per kio mi defendos vin okaze de iu danĝero? Vi ja scias bone, se ne estus tiu pafilo kaj tiuj ŝargaĵoj, ni estus pereintaj jam delonge, aŭ de la manoj de Gebhro, aŭ pro malsato. Kaj estas vera bonŝanco, ke ni havas ĉevalojn, ĉar ni mem povus porti nek la diversajn objektojn, nek la ŝargaĵojn.

Je tio Nel suprenlevis la fingron kaj diris kun granda certeco:

– Se mi ordonos al King, ĝi portos ĉion.

– Kiajn ŝargaĵojn ĝi portos, se restos nur malmulte de ili?

– Anstataŭ tio ĝi defendos nin...

– Sed ĝi ja ne pafos el sia rostro al bestoj tiel, kiel mi el la pafilo.

– Tiam ni povos manĝi figojn kaj tiujn grandajn kukurbojn, kiuj kreskas sur la arboj, kaj Kali ĉiam fiŝkaptos.

– Tiel longe kiel ni restos apud la rivero. La pluvan sezonon ni devas ĉi tie transatendi, ĉar tiuj oftaj pluvegoj alportus al vi certe la febron. Memoru tamen, ke poste ni ekiros denove kaj ni povas trafi en la dezerton.

– Tian, kiel Saharo? – demandis Nel kun timo.

– Ne, sed tian, kie ne estas riveroj, nek fruktarboj, kaj kie kreskas nur malaltaj akacioj kaj mimozoj. Tie oni povas vivteni sin nur per tio, kion oni ĉasos. King trovos tie herbon, kaj mi antilopojn, sed se mi ne havos ŝargaĵojm, tiam King ne kaptos ilin.

Kaj Staĉjo havis efektive grandan zorgon, ĉar nun, kiam la elefanto jam malsovaĝiĝis kaj kun ili tiel honeste interamikiĝis, neeble estis forlasi ĝin kaj kondamni al malsatmorto; kaj liberigi ĝin, tio signifis senigi sin de pli granda parto de la pafaĵ-provizo kaj elmeti sin mem al la neevitebla pereo. Do Staĉjo prokrastis tiun laboron de tago al tago, ripetante ĉiuvespere en sia animo:

– Eble morgaŭ mi sukcesos eltrovi iun alian rimedon.

Kaj dume al tiu zorgo aliĝis aliaj. Unue Kali estis terure pikita apud la malsupra rivero de sovaĝaj abeloj, al kiuj kondukis lin negranda grizverda birdo konata en Afriko, avide kaptanta abelojn. Pro sia maldiligenteco la nigra knabo ne sufiĉe subfumis ilin, do li revenis kun mielo, sed tiomgrade difektita kaj ŝvelinta, ke unu horon poste li perdis la konscion kaj svenis. La "bona Mzimu" eltiris el lia korpo la pikilojn helpe de Mea ĝis vespero kaj poste surmetis al li teron, kiun Staĉjo surverŝis per akvo. Tamen ĉirkaŭ mateno ŝajnis, ke la kompatinda negro agonias. Feliĉe la senĉesaj klopodoj de la infanoj kaj lia forta organismo venkis la danĝeron, sed la plenan sanon li reakiris nur post dek tagoj.

La dua akcidento trafis la ĉevalojn. Staĉjo, kiu dum la malsano de Kali devis mem kateni kaj konduki ilin al la akvo, rimarkis, ke ili komencis terure malgrasiĝi. Oni ne povis tion klarigi pro manko de nutraĵo, ĉar kaŭze de la oftaj pluvoj la herbo kreskis alte, kaj bonega furaĝo estis en sufiĉa kvanto, kaj tamen la ĉevaloj rimarkeble kadukiĝis. Post kelkaj tagoj ĝiaj feloj perdis la naturan koloron, la okuloj malvigliĝis kaj el iliaj naztruoj fluis densa muko. Fine ili ĉesis manĝi, kaj anstataŭ tio ili avide trinkis akvon, kvazaŭ konsumis ilin temperaturaltiĝo. Kiam Kali resaniĝis, ili estis kvazaŭ du skeletoj. Sed li nur ekrigardis ilin kaj li tuj komprenis, kio okazis:

– Ceceo! – li diris, turnante sin al Staĉjo. – Ili devas morti.

Staĉjo komprenis same, ĉar ankoraŭ en Port-Saido li multfoje aŭdis pri la afrika muŝo, nomata "ceceo", kiu estas tiel terura plago de iuj regionoj, ke tie, kie ĝi konstante vivas la negroj tute ne posedas brutaron, kaj tie, kie pro favoraj momentaj cirkonstancoj ĝi neatendite plimultiĝas, la brutaro pereas. Ĉevalo, bovo aŭ azeno, pikita de ceceo, kadukiĝas kaj mortaĉas dum dekkelkaj tagoj, ofte eĉ dum kelkaj tagoj. La lokaj bestoj komprenas do la danĝeron, kiu minacas ilin de ĝi, ĉar okazas, ke tutaj aroj da bovoj, kiam ili ekaŭdos ĉe la akvotrinkado ĝian zumadon, furie teruriĝas kaj diskuras ĉiudirekten.

La ĉevaloj de Staĉjo estis pikitaj; Kali ŝmiris nun ĉiutage tiujn ĉevalojn, kaj kune kun ili la azenon, per iu nekutime odoranta kreskaĵo, simila al la odoro de cepo, kiun li serĉis en la ĝangalo. Li diris, ke ĝia odoro forpelas la muŝon "ceceo", sed malgraŭ tiu preventa rimedo la ĉevaloj malgrasiĝis. Kun timo Staĉjo pensis pri tio, kio okazos, se la bestoj mortos. Kiamaniere kunpreni tiam la diversajn aĵojn, Nel, la tendon, la feltaĵojn, la ŝargaĵojn kaj ujojn? Ili estis ja tiom multaj, ke eble nur unu King povus ĉion ĉi penporti. Sed por liberigi ĝin, oni devis oferi almenaŭ du trionojn de la ŝargaĵoj.

Pli kaj pli grandaj zorgoj ariĝis super la kapo de Staĉjo, similaj al tiuj nuboj, kiuj ne ĉesis trinkigi la ĝangalon per la pluvo. Kaj fine aperis la plej granda malfeliĉo, ĉe kiu malgrandiĝis ĉiuj aliaj: – la febro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.