La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 36

Staĉjo ankaŭ lernigis la negron Kali pafi el la remingtona pafilo kaj tiu instruo progresis pli facile ol tiu de la katekismo. Post dektaga pafado al celo kaj al krokodiloj, kiuj dormadis sur la ĉebordaj sabloj de la rivero, la juna negro mortpafis grandan antilopon "pufu", poste kelkajn arielojn, kaj fine apron "ndiri". Sed ĉi tiu renkonto preskaŭ finiĝis per simila akcidento, kiu trafis la kompatindan Linde, ĉar "ndiri", al kiu Kali tuj post la pafo alproksimiĝis senkonsidere, subite saltis antaŭen kaj ĵetis sin al li kun suprenlevita vosto. Kali, forĵetinte la pafilon, sin savis sur arbon kaj sidis tie tiel longe, ĝis per la krio li alvokis Staĉjon, kiu tamen trovis la apron jam senviva. Je bubaloj, leonoj kaj rinoceroj Staĉjo ankoraŭ ne permesis al la knabo ĉasi. Al elefantoj, kiuj venis vespere al la akvo, li mem ne pafis, ĉar li promesis al Nel, neniam mortigi tiujn bestojn.

Sed kiam matene, aŭ en posttagmezaj horoj, li vidis de supre tra la lorno arojn da paŝtiĝantaj en la ĝangalo zebroj, bubaloj, arieloj aŭ saltantilopoj, li prenis kun si la negron Kali. Dum tiuj ekskursoj li ofte demandis la negron pri la nacioj de Va-hima kaj Samburu, kun kiuj, volante iri orienten al la oceanbordoj, ili devis nepre renkontiĝi.

– Ĉu vi scias, Kali – li demandis iufoje – ke post dudektaga vojaĝo, kaj ĉevale eĉ pli frue, ni povos atingi vian landon?

– Kali ne scias, kie loĝi Va-hima – respondis la juna negro, skuante malgaje la kapon.

– Sed mi scias; ili loĝas tie, de kie matene leviĝas la suno ĉe iu granda akvo.

– Jes! jes! – ekkriis kun mirego kaj ĝojo la knabo. – Bassa-Narok! – estas la nomo de la granda kaj nigra akvo. Sinjoro granda scii ĉion.

– Sed mi ne scias, kiel akceptus nin Va-hima, se ni venus al ili.

– Kali ordoni al ili tuj fali vizaĝaltere antaŭ la granda sinjoro kaj antaŭ la bona Mzimu.

– Kaj ĉu ili obeus vin?

– La patro de Kali porti felon de leopardo kaj Kali same.

Staĉjo komprenis, ke tio signifas, ke la patro de Kali estas reĝo, kaj li mem, kiel la plejaĝa el liaj filoj, la venonta estro de Va-hima. Do li demandis plu:

– Vi diris al mi, ke estis ĉe vi blankaj vojaĝantoj kaj ke pliaĝaj homoj memoras ilin.

– Jes, kaj Kali aŭdis, ke ili havis sur la kapoj multe da perkalo.

– Ho! – pensis Staĉjo – do ili ne estis eŭropanoj, nur araboj, kiujn la negroj pro ilia pli hela haŭtkoloro kaj blankaj vestoj opiniis blankuloj...

Ĉar Kali ne memoris ilin kaj ne povis doni pri ili pli precizajn klarigojn, Staĉjo demandis lin alimaniere:

– Ĉu la Va-himanoj ne mortigis iun el la blankvestitaj homoj?

– Ne! Va-himanoj kaj Samburuanoj ne povas tion fari.

– Kial?

– Ĉar ili diri, ke se ilia sango ensorbiĝi teren, pluvo ĉesi fali.

– Mi estas kontenta, ke ili tion kredas – pensis ree Staĉjo.

Poste li ankoraŭ demandis:

– Ĉa Va-himanoj akompanus nin ĝis la maro, se mi promesus al ili multe da perkalo, vitroperloj kaj pafiloj?

– Kali iri kaj Va-himanoj iri, sed sinjoro granda konkeri antaŭe Samburu, kiuj sidas ĉe alia flanko de la akvo.

– Kaj kio troviĝas post Samburu?

– Post Samburu ne estas montoj kaj estas nur ĝangalo kaj en ĝileonoj.

Per tio finiĝis ilia interparolo. Staĉjo pli kaj pli ofte pensis nun pri la granda vojaĝo al la oriento, memorante, kion diris Linde, ke oni povas tie renkonti arabojn el la apudbordaj regionoj, kiuj komercas per eburo, kaj eble ankaŭ misiajn ekspediciojn. Li sciis bone, ke tia vojaĝo por Nel estos ligita kun vico da teruraj penoj kaj novaj danĝeroj, sed li komprenis, ke ili ne povas dum la tuta vivo resti sur la monto de Linde kaj oni devos baldaŭ komenci la vojaĝon.

La plej konvena por tio estis la tempo post la pluva periodo, kiam la akvo ankoraŭ kovras infektajn kotaĵojn kaj troviĝas preskaŭ ĉie. La varmego sur la alta supraĵo ne estis turmenta; la noktoj estis tiel malvarmetaj, ke dum la dormado oni devis sin bone kovri. Sed en la ĝangalo malsupre estis jam rimarkeble pli varme kaj estis sciate, ke baldaŭ venos nemezurebla varmego. La pluvo nun malsekigis la teron jam malofte, kaj la akvonivelo en la rivero ĉiutage malaltiĝis. Staĉjo supozis, ke somere ĝi ŝanĝiĝas en unu el tiaj "khoroj", kiajn li ofte vidis en Libia dezerto kaj ke nur en la mezo de ĝia fluejo troviĝas mallarĝa akvostrio.

Tamen li prokrastis la vojaĝon de tago al tago. Sur la monto Linde ĉiuj sentis sin tiel bone, same la homoj kiel ankaŭ la bestoj! Nel liberiĝis ne sole de la febro, sed ankaŭ de la anemio, Staĉjo neniam suferis pro kapdoloro; la haŭto de Kali kaj Mea komencis brili kiel malhela atlaso, Nasibu aspektis kvazaŭ melono, iranta sur maldikaj piedoj, kaj King grasiĝis ne malpli ol la ĉevaloj kaj la azeno. Staĉjo sciis bone, ke tian duan "insulon" en la ĝangalmaro ili ne plu trovos ĝis la fino de sia vojaĝo. Kaj kun timo li rigardis la estontecon, kvankam ili havis nun grandegan helpon kaj ĉiuokaze ankaŭ defendon flanke de King.

Tiamaniere, antaŭ ol ili komencis pretiĝi al la vojaĝo, pasis ankoraŭ tuta semajno. En liberaj momentoj, kiam ili ne faris pakaĵojn, ili ne ĉesis flugigi flugdrakojn kun la sciigo, ke ili iras orienten, al ia lago kaj al la oceano. Kaj ili plu flugigis ilin pro tio, ke venis forta, uragan-simila, okcidenta vento, kiu forkaptis kaj portis ilin al la montaro kaj trans ĝin. Por ŝirmi Nel'on kontraŭ la varmego, Staĉjo faris el restaĵoj de la tendo palankenon, en kiu la knabineto devis sidi sur la elefanto. Post kelkaj provoj King alkutimiĝis al tiu negranda pezaĵo, kiel ankaŭ al la fiksado de la palankeno sur ĝia dorso helpe de fortaj palmŝnuroj. Tiu ŝarĝo estis cetere plumeto kompare kun aliaj, per kiuj oni intencis ĝin ŝarĝi kaj per kies apartigo kaj alligado estis okupataj Kali kaj Mea.

La malgranda Nasibu ricevis la komision sekigi bananojn kaj disfroti ilin inter du plataj ŝtonoj je faruno. En la deŝirado de la pezaj fruktofaskoj helpis lin ankaŭ King, ĉe kio ili ambaŭ tiom manĝis, ke baldaŭ apud la kabanoj mankis tute la bananoj. Pro tio ili devis iri al alia plantejo, situanta ĉe la kontraŭkuŝanta ekstremo de la plataĵo. Saba, kiu havis nenion por fari, akompanis ilin plej ofte en tiuj ekskursoj.

Sed Nasibu preskaŭ pagis sian fervoron per sia vivo, aŭ almenaŭ per mallibero unika en sia speco. Ĉar okazis, ke foje, kolektante bananojn ĉe la rando de kruta abruptaĵo, li ekvidis subite en rokobreĉo ian strangan vizaĝon. Ĝi estis kovrita per nigraj bestharoj, palpebrumis al li per la okuloj kaj montris kvazaŭ en rideto siajn blankajn kojndentojn. En la unua momento la knabo preskaŭ ŝtoniĝis pro teruro, kaj poste li komencis forkuri el ĉiuj fortoj.

Tamen, antaŭ ol li kuris dekkelkajn paŝojn, vila brako ĉirkaŭprenis kaj suprenlevis lin, kaj noktonigra monstro komencis forkuri kun li al la abismo.

Feliĉe, la giganta simio forkaptinta la knabon, povis kuri nur sur siaj du piedoj, pro kio Saba, kiu estis proksime al la loko, kuratingis ĝin facile kaj dronigis siajn kojndentojn en ĝian dorson. Komenciĝis terura batalo, en kiu la hundo, malgraŭ sia giganta kresko kaj forto, estus certe venkita, ĉar gorilo (Goriloj loĝas en la arbaroj de la okcidenta Afriko, sed Livingston renkontis ilin ankaŭ en la orienta Afriko. Ili kaptas ofte infanojn. La gorilo en la orienta Afriko estas malpli furioza ol tiu en la okcidenta, ĉar vundita ĝi ne mortigas la pafiston, sed kontentiĝas pri la formordo de liaj fingroj) venkas eĉ leonon. Sed simioj ĝenerale ne kutimas lasi la kaptaĵon, eĉ se temus pri perdo de libereco kaj vivo. La gorilo, kaptita de malantaŭe, ne povis facile atingi la hundon, sed kaptinte ĝin je la nuko per la maldekstra mano, jam suprenlevis ĝin, kiam neatendite la tero ektremis sub pezaj paŝoj – alkuris King.

Sufiĉis unu facila ekbato per la rostro, ke la terura "arbara diablo", kiel nomas ĝin la negroj, falu teren kun tute frakasita kranio kaj nuko. Sed por pli granda certeco aŭ pro denaska koleremo, King alnajlis ĝin ankoraŭ per sia kojndento al la tero kaj eĉ poste ne ĉesis venĝi ĝis Staĉjo, maltrankviligita per la muĝado kaj hurlado, alkuris kun la pafilo flanke de la kabanoj kaj ordonis al ĝi ĉesigi la venĝon.

La gorilo kuŝis nun en flako de sango, kiun ŝmace trinkis Saba kaj kiu ruĝiĝis sur la kojndentoj de King. Grandega ĝi kuŝis, montranta la sklerojn de siaj okuloj kaj la kojndentojn, terura ankoraŭ, kvankam jam senviva. La elefanto trumpetis triumfe, kaj pala pro teruro Nasibu rakontis al Staĉjo, kio okazis. Ĉi tiu pripensis dum momento, ĉu ne venigi ĉi tien Nel'on por montri al ŝi tiun monstran simion, sed li rezignis pri tiu intenco, ĉar subite kaptis lin iu stranga timego.

Nel ja ofte promenis sola tra la "insulo", do ankaŭ ŝi povis renkontiĝi kun simila okazintaĵo. Montriĝis do, ke la monto Linde tute ne estis sekura ŝirmejo, kiel oni komence opiniis.

Staĉjo revenis hejmen kaj tuj rakontis al Nel la akcidenton, kaj ŝi aŭskultis lin kun scivolo kaj timo, malfermante larĝe siajn okulojn kaj ripetante kelkfoje:

– Vidu, Staĉjo, kio do okazus sen King?

– Vere! – kun tia vartistino oni povas ne timi pri la infano, pro tio ĝis ni elveturos, ne eliru eĉ unu paŝon sen ĝi.

– Kaj kiam ni elveturos?

– La provizaĵoj estas jam pretigitaj, la ŝarĝaĵoj dividitaj, do oni devas nur ŝarĝi la bestojn kaj ni povos ekiri eĉ morgaŭ.

– Al la paĉjoj!

– Se Dio permesos – respondis Staĉjo serioze.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.