La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 45

Je lia ve-krio alkuris kiel unua Kali, post li du pafistoj, kiuj estis anstataŭontaj la antaŭan gardon, kaj unu momenton poste ĉiuj Va-himanoj kaj Samburuanoj kolektiĝis, kriante kaj hurlante en la loko de la murdo. Ekestis granda konfuzo plena de ekkrioj kaj timo. Por la homoj temis ne tiom pri la mortigitoj kaj pri la murdo mem, kiom pri tiuj akvorestaĵoj, kiuj jam ensorbiĝis en la sunbruligita grundo de la ĝangalo. Kelkaj negroj ĵetis sin teren kaj, elŝirante per la fingroj terbuletojn, elsuĉis el tiuj ĉi la restaĵon de malseketeco. Aliaj kriis, ke malbonaj spiritoj murdis la gardistojn kaj distranĉis la sakojn. Sed Staĉjo kaj Kali sciis bone, kion pensi pri tiu afero. Inter tiuj hurlantaj homoj sur la herbotufo ja mankis M'Kunje kaj M'Pua.

En tio, kio okazis, estis io plia ol la murdo de la du garistoj kaj la ŝtelo de la akvo. La distranĉitaj akvosakoj atestis, ke tio estis venĝoago kaj samtempe la mort-verdikto por la tuta karavano. La pastroj de la malbona Mzimu venĝis kontraŭ la bona Mzimu. La sorĉistoj venĝis kontraŭ la juna reĝo, kiu malkovris iliajn trompaĵojn kaj ne plu permesis ekspluati la malklerajn Va-himanojn. Super la tuta karavano la morto etendis nun siajn flugilojn, kvazaŭ akcipitro super aro da kolomboj.

Kali rememoris tro malfrue, ke, havante en sia kapo ion alian, li tute forgesis katenigi la sorĉistojn, kiel li ordonis fari ĉiuvespere de post la tempo de ilia forkuro. Estis videble, ke la du pafistoj gardantaj la akvon, pro sia denaska neglektemo kuŝiĝis kaj endormiĝis. Tio plifaciligis al la friponoj la laboron kaj permesis al ili forkuri senpune.

Antaŭ ol la konfuzo kvietiĝis iomete kaj la homoj trankviliĝis de la teruro, pasis sufiĉe da tempo. Tamen la murdintoj ne povis esti malproksime, ĉar la tero sub la distranĉitaj sakoj estis malseketa kaj la sango, kiu elfluis el ambaŭ murditoj, ankoraŭ ne koaguliĝis komplete. Staĉjo ordonis tuj postkuri la forkurintojn, ne nur por puni ilin, sed ĉefe por reakiri la du lastajn sakojn kun akvo. Surĉevaliĝinte kaj kunpreninte dekkelkajn pafistojn, Kali komencis postkuri. Al Staĉjo, kiu en la unua momento ankaŭ volis partopreni, venis en la kapon, ke oni ne povas lasi Nel'on sola meze de la incitiĝo kaj ekscito de la negroj, do li restis. Li komisiis nur al Kali kunpreni la hundon.

Li efektive restis, ĉar li simple timis la ribelon, precipe flanke de la Samburuanoj. Sed en tio li eraris. La negroj ĝenerale eksplodas facile kaj ofte pro bagatelaĵo, sed kiam premas ilin granda malfeliĉo, kaj precipe, kiam aperas super ili la fatala mano de la morto, ili subiĝas al ĝi pasive, ne nur tiuj, kiujn la islamo instruis, ke la batalo kotraŭ la antaŭdestino estas vana, sed ankaŭ ĉiuj aliaj. Tiam nek la timo, nek la turmentoj de la lastaj momentoj povas veki ilin el la rigidiĝo. Tiel okazis ankaŭ nun. Kiam pasis la unua ekscitiĝo kaj kiam la penso, ke ili devas morti, fiksiĝis fine en iliaj mensoj, la Vahimanoj same kiel la Samburuanoj kuŝiĝis senbrue, por atendi la morton. Pro tio oni devis timi ne la ribelon, sed prefere tion, ĉu morgaŭ ili pretos leviĝi kaj daŭrigi la pluan vojaĝon. Kiam Staĉjo tion rimarkis, ekkaptis lin granda kompato pri ili.

Kali revenis jam antaŭ la tagiĝo kaj li tuj metis antaŭ Staĉjo du disŝiritajn sakojn, en kiuj restis nek unu guto da akvo.

– Sinjoro granda, – li diris – madi apana!

Staĉjo forviŝis per la mano la ŝvitkovritan frunton, post kio li demandis:

– Kaj M'Kunje kaj M’Pua?

– M'Kunje kaj M’Pua morti – respondis Kali.

– Ĉu vi ordonis ilin mortigi?

– Ilin mortigi leono aŭ "vobo".

Kaj li komencis rakonti, kio okazis. La kadavrojn de la du krimuloj ili trovis sufiĉe malproksime de la tendaro, en la loko, kie renkontis ilin la morto. Ili ambaŭ kuŝis unu apud la alia, ili ambaŭ havis kraniojn frakasitajn de malantaŭe, disŝiritajn skapolojn kaj formanĝitajn dorsojn. Kali supozis, ke, kiam la "vobo" aŭ leono aperis antaŭ ili ĉe la lunlumo, ili falis antaŭ ĝi vizaĝaltere kaj komencis petegi ĝin, ke ĝi donacu al ili la vivon. Sed la terura besto mortigis ilin ambaŭ kaj poste, kvietiginte la unuan malsaton, ĝi flarsentis la akvon kaj disŝiris la sakojn.

– Dio punis ilin – diris Staĉjo – kaj la Va-himanoj konvinkiĝos, ke la malbona Mzimu ne kapablas savi iun.

Kaj Kali ripetis:

– Dio ilin puni, sed ni ne havas akvon.

– Malproksime, antaŭ ni, mi vidis en la oriento montojn. Tie devas esti akvo.

– Kali vidi ilin ankaŭ, sed al ili multaj, multaj vojaĝtagoj...

Sekvis momento da silento.

– Sinjoro, – aŭdiĝis Kali – la bona Mzimu... bibi petu la Grandan Spiriton pri pluvo, aŭ pri rivero.

Staĉjo respondis nenion kaj foriris. Antaŭ la tendo li vidis la blankan figureton de Nel; la krioj kaj hurladoj de la negroj vekis ŝin jam delonge.

– Kio okazis, Staĉjo? – ŝi demandis, kurante al li.

Kaj li metis la manon sur ŝian kapeton kaj diris serioze:

– Nel, preĝu al Dio, ke li donu akvon, ĉar alie ni ĉiuj pereos.

Do la knabineto levis sian palan vizaĝeton supren kaj, fiksinte la okulojn al la arĝenta lundisko, komencis petegi pri la savo tiun, kiu sur la ĉielo movas sennombrajn stelojn, kaj sur la tero donas venton kaj pluvon.

Post sendorma, bruega kaj malkvieta nokto la suno leviĝis sur la firmamento tiel subite kiel ĉiam en la tropikaj regionoj, kaj fariĝis lumplena tago. Sur la herboj estis nek unu guto da roso, sur la ĉielo nek unu nubeto. Staĉjo ordonis al la pafistoj kolekti la homojn, kaj li faris al ili mallongan paroladon. Li deklaris al ili, ke jam ne estas eble reveni al la rivero, ĉar ili ja bone scias, ke dividas ilin de ĝi kvin nokto-tagoj da vojaĝo. Sed male neniu scias, ĉu ne estas akvo en la alia flanko. Eble eĉ ie ne malproksime troviĝos ia fonto, ia rivereto aŭ flako. Arboj ja ne estas videblaj, sed okazas tiel ofte, ke sur malfermaj ebenaĵoj, kie la ventoj forkaptas la semojn, arboj eĉ ne kreskas apud akvo. Hieraŭ ili vidis kelkajn grandajn antilopojn kaj kelkajn strutojn forkurantajn al la oriento, kio signifas, ke tie devas esti iu trinkloko. Pro tio, kiu ne estas malsaĝulo kaj kiu havas en la brusto koron ne leporan, sed leonan aŭ bubalan, tiu preferos iri antaŭen, eĉ en turmentoj pro soifo, ol kuŝi kaj atendi ĉi tie la alvenon de vulturoj aŭ hienoj.

Kaj tiel dirante, li montris per la mano kelkajn vulturojn, kiuj jam flugis ĉirkaŭe super la karavano. Post tiuj vortoj la Va-himanoj, al kiuj Kali ordonis leviĝi, ekstaris preskaŭ ĉiuj, ĉar alkutimiĝinte al la terura reĝa regado, ne kuraĝis kontraŭstari. Sed multaj el la Samburuanoj, rezulte de tio, ke ilia reĝo, Faru, restis ĉe la lago, jam ne volis leviĝi, kaj ili diris inter si: "Pro kio ni devas iri renkonte al la morto, kiam ĝi mem venos al ni?" Tiamaniere la karavano ekiris, malgrandiĝinta preskaŭ ĝis la duono; kaj ĝi iris tuj sub turmentoj, ear de post 24 horoj la homoj havis en la buŝoj nek guton da akvo, nek de iu ajn fluidaĵo. Eĉ en pli malvarma klimato tio estus dum la laboro neeltenebla sufero, kaj kion diri en tiu elbruligita afrika forno, en kiu eĉ tiuj, kiuj trinkas abunde, elŝvitas la akvon tiel rapide, ke ili povas preskaŭ en la momento de la trinkado forviŝi ĝin de sur sia haŭto.

Oni povis facile antaŭvidi, ke multaj homoj falos survoje pro elĉerpiĝo kaj pro sunfrapo. Staĉjo ŝirmis Nel'on kontraŭ la suno, kiel li nur povis, kaj ne permesis al ŝi elkliniĝi eĉ por momento el sub la palankeno, kies tegmenteton li kovris per peco da blanka perkalo, por duobliĝi ĝin. Per tiuj akvorestaĵoj, kiujn li havis ankoraŭ en la guma botelo, li preparis al ŝi fortan teon, kaj li donis ĝin al ŝi malvarmigitan, sen sukero, ĉar dolĉaĵoj kutime pligrandigas la soifon. Kun larmoj en la okuloj la knabineto petis lin insiste, ke li ankaŭ trinku iomete, do li metis al la buŝo la botelon, en kiu restis apenaŭ kelkaj fingringoj da akvo, kaj movante per la gorĝo, li ŝajnigis, ke li trinkas ĝin. En la momento, kiam li sentis sur siaj lipoj la malseketecon, ŝajnis al li, ke en la brusto kaj en la stomako li havas fajron, kaj se li ne tuj estingos tiun fajron, li certe falos senviva. Antaŭ liaj okuloj komencis vibri ruĝaj makuloj, kaj en la makzeloj li sentis teruran doloron, kvazaŭ iu enbatis en ili milojn da pingloj. Lia mano tremis tiel, ke li preskaŭ disverŝis ĉi tiujn lastajn gutojn. Tamen nur du aŭ tri li kaptis en la buŝo per la lango; la reston li retenis por Nel.

Pasis denove tago plena de suferoj kaj penoj, post kiu feliĉe venis nokto iom pli malvarmeta. Sed la sekvan matenon la varmego iĝis denove terura. Ne estis eĉ eta ventobloveto. La suno, kvazaŭ malbona spirito, ruinigis per vera fajro la sekan teron. La ekstremaj foroj de la horizonto blanketiĝis. Kien la okuloj povis atingi, estis videbla eĉ ne eŭforbio. Nenio – krom la sunbruligita malplena ebenaĵo, kovrita per tufoj de nigriĝinta herbaro kaj erikoj. De tempo al tempo aŭdiĝis en nemezurebla distanco mallaŭtaj tondroj, sed ĉe la serena ĉielo ili ne aŭguris fulmotondron, sed sekan veteron.

Je la tagmezo, kiam la varmego iĝas plej granda, necesis halti. Montriĝis, ke falis unu ĉevalo, dekkelkaj homoj restis survoje. Dum la ripozo neniu pensis pri manĝado. La homoj havis kaviĝintajn okulojn kaj krevintajn lipojn, kaj sur ili sekigitajn gutojn de sango. Nel penspiris, kiel birdo, do Staĉjo donis al ŝi la guman botelon, kaj kriinte: "Mi jam trinkis, mi trinkis!" li forkuris al la alia flanko de la tendaro, ĉar li timis, ke se li restos, li forprenos de ŝi la akvon, aŭ postulos, ke ŝi dividu ĝin kun li. Kaj ĉi tio estis eble la plej heroa ago dum la vojaĝo, Sed li mem komencis turmentiĝi terure. Antaŭ liaj okuloj flugis ĉiam ruĝaj makuloj. Li sentis en la makzeloj tiel grandan premadon, ke li malfermis kaj fermis ilin malfacile, Lia gorĝo estis seka kaj bruligita; neniom da salivo en la buŝo; lia lango kvazaŭ ligna. Kaj verdire pri li kaj por la tuta karavano tio estis la komenco de la turmentoj.

La tondroj anoncantaj la sekan veteron aŭdiĝis ĉiam en la ekstremaj malproksimoj de la firmamento. Ĉirkaŭ la tria horo, kiam la suno kliniĝis al la okcidenta flanko de la ĉielo, Staĉjo starigis la karavanon sur la piedoj kaj ekiris ĉe ĝia fronto al la oriento. Sed sekvis lin nun apenaŭ sepdek homoj, kaj ĉiumomente iu el ili kuŝiĝis apud sia pakaĵo por ne plu leviĝi. La varmego malgrandiĝis je kelkaj gradoj, sed ĝi estis ankoraŭ terura. En la senmova aero ŝvebis kvazaŭ haladzo. La homoj ne havis aeron por spirado, kaj ne malpli komencis suferi la bestoj. Unu horon post la ekiro falis denove unu ĉevalo. Saba iris maltrankvile kaj penspiris; de sur la elpendanta nigriĝinta lango ne falis eĉ unu guto da ŝaumo. King, alkutimiĝinta al la sekaj afrikaj ĝangaloj, suferis videble iom malpli, sed ĝi komencis esti kolera. Ĝiaj malgrandaj okuloj briletis per ia miriga lumo. Al Staĉjo, kaj precipe al Nel, kiu de tempo al tempo alparolis ĝin, ĝi ankoraŭ respondis per muĝado, sed kiam Kali neatente preteriris ĝin, ĝi gruntis minace kaj svingis sian rostron tiel forte, ke ĝi preskaŭ mortigis lin. Feliĉe la knabo tuj forsaltis flanken.

La okuloj de Kali estis kovritaj per sango, liaj vejnoj sur la kolo estis ŝvelintaj kaj krevintaj, kiel ĉe la aliaj negroj. Cirkaŭ la kvina horo li alproksimiĝis al Staĉjo kaj per obtuza voĉo, kiu malfacile eliĝis el lia gorĝo, li diris:

– Sinjoro granda, Kali ne plu povi iri. Alvenu ĉi tien la nokto.

Kaj Staĉjo venkis la suferon en la makzeloj kaj respondis kun streĉo:

– Bone! Ni haltu! La nokto alportos faciliĝon.

– Ĝi alportos morton – flustris la juna negro.

La homoj deĵetis de sur la kapoj la pakaĵojn, sed ĉar la temperaturaltiĝo en ilia densiĝinta sango atingis jam la plej altan gradon, ili ĉi-foje ne tuj kuŝiĝis teren. La koroj kaj la pulsoj en la tempioj, en la manoj kaj piedoj batis tiel forte, kvazaŭ ili estus krevontaj post momento. La haŭto sur iliaj korpoj, sekiĝinte kaj sulkiĝinte, komencis juki; en la ostoj ili sentis iun nekutiman malkvieton kaj en la internaĵoj kaj gorĝoj fajron. Kelkaj iris maltrankvile inter la pakaĵoj, aliajn oni vidis pli malproksime en la ruĝaj radioj de la subiranta suno, kiel ili treniĝis unu post la alia inter ia seka kreskaĵaro, kvazaŭ serĉante ion; kaj tio daŭris tiel longe, ĝis iliaj fortoj komplete elĉerpiĝis. Tiam ili falis teren laŭvice kaj kuŝis en konvulsioj. Kali ekkaŭris apud Staĉjo kaj Nel, kaptante aeron per la malfermita buŝo kaj komencis ripeti petege inter unu spiro kaj la dua:

– Bvana kubva, akvon!

Staĉjo rigardis lin per vitraj okuloj kaj silentis.

– Bvana kubva, akvon!

Kaj post momento:

– Kali morti...

Subite Mea, kiu el nekonataj kaŭzoj plej facile eltenis la soifon kaj plej malmulte suferis el ĉiuj, alproksimiĝis, eksidis apud li kaj, ĉirkaŭpreninte per la brako lian kolon, diris per sia mallaŭta, melodia voĉo:

– Mea volas morti kune kun Kali...

Ekestis longedaŭra silento...

Dume la suno jam subiris kaj la nokto kovris la tutan ĉirkaŭaĵon. La ĉielo iĝis malhelblua. Sur ĝia suda flanko ekbrilis la Kruco. Super la ebenaĵo ekflagris svarmoj da steloj. La luno eliĝis de sub la tero kaj komencis satigi per sia brilo la mallumon, kaj en la okcidento etendiĝis per eta kaj pala vespera ĉielruĝo la zodiaka lumo.

La aero ŝanĝiĝis en unu grandan luman maron. Pli kaj pli granda brilo superverŝis la tutan regionon. La palankeno, kiu pro forgeso troviĝis sur la dorso de King, kaj la tendoj brilis tiel, kiel en helaj noktoj brilas kalkitaj domoj. La mondo dronis en silento; la teron kaptis la dormo.

Kaj en tiu silento kaj en tiu kvieto de la libera naturo la homoj en la tendaro tordiĝis en suferoj kaj atendis la morton. Sur la arĝenta fono de la krepusko distingeble desegniĝis la grandega nigra staturo de la elefanto. La lunradioj lumigis krom la tendoj la blankajn vestojn de Staĉjo kaj Nel, kaj meze de erik-tufoj la malhelajn, kuntiriĝintajn korpojn de la negroj kaj la amasojn da pakaĵoj disĵetitaj tie ĉi kaj tie. Antaŭ la infanoj sidis, apogita sur la antaŭaj piedegoj, Saba kaj, levinte la kapon al la lundisko, hurlis melankolie.

En la animo de Staĉjo nur vagadis pens-restaĵoj, ŝanĝitaj je unu obtuza, malespera sento, ke ĉi-foje jam ne estas iu espero, ke ĉiuj ĉi nemezureblaj penoj kaj fortostreĉoj, tiuj suferoj, tiuj faroj de volo kaj kuraĝo, kiujn li plenumis dum la teruraj vojaĝoj de Medinet ĝis Kartumo, de Kartumo ĝis Faŝodo kaj de Faŝodo ĝis la nekonata lago, utilis al nenio kaj ke venas la neevitebla fino de la batalo kaj vivo. Kaj tio ŝajnis al li des pli terura, ĉar tiu fino venis ĝuste sur la lasta vojo, sur kies ekstremo kuŝas la oceano. Ho, li ne plu kondukos la malgrandan Nel al la bordo, li ne veturigos ŝin per ŝipo al Port-Saido, li ne redonos ŝin al s-ro Rawlison, kaj li mem ne ĵetos sin en la brakojn de la patro kaj ne aŭdos el lia buŝo, ke li agis kaj kondutis kiel brava knabo kaj kiel nobla polo! Fino, fino! Post kelkaj tagoj la suno lumigos nur senvivajn korpojn, kaj poste ĝi sekigos ilin simile al tiuj mumioj, kiuj en Egiptujo dormas en la muzeoj por la eterna dormo.

Pro turmentoj kaj temperaturaltiĝo li sentis kapturniĝon. Alflugis al li antaŭmortaj vizioj kaj iluzioj de aŭdsento. Li aŭdis klare la voĉojn de la Sudananoj kaj beduenoj, kiuj kriis al la kuregantaj kamaloj: "Yalla! Yalla!". Mahdi ridetis al li per siaj dikaj lipoj, demandante: "Ĉu vi volas trinki el la fonto de la vero?..." Poste la leono rigardis lin de sur la roko; poste Linde donis al li la boteleton kun kinino kaj diris: "Rapidu, rapidu, por ke la etulino ne mortu!" Kaj fine li vidis jam nur la palan, tre amatan vizaĝeton kaj du malgrandajn manojn, kiuj etendiĝis al li.

Subite li ektremis kaj rekonsciiĝis por momento, ĉar tuj apud lia orelo flustris al li la mallaŭta voĉo de Nel, simila al ĝemeto:

– Staĉjo... akvon!

Ankaŭ ŝi, kiel antaŭ Kali, nur de li atendis la savon. Sed ĉar antaŭ dek du horoj li donis al ŝi la lastajn akvogutojn, li nun saltleviĝis kaj kriis per voĉo, en kiu tremis eksplodo de doloro, malespero kaj plendo:

– Ho, Nel! mi ŝajnigis nur, ke mi trinkas! De post tri tagoj mi havis nenion en la buŝo!

Kaj, kaptinte sian kapon per ambaŭ manoj, li forkuris, por ne rigardi ŝian suferegon. Li kuris senpripense inter tufoj de herbo kaj erikoj, ĝis la fortoj forlasis lin komplete kaj li terenfalis. Li estis senarmita. Leopardo, leono aŭ eĉ iu granda hieno trovus en li facilan kaptaĵon. Sed feliĉe alkuris nur Saba, kiu, ĉirkaŭflarinte lin, komencis denove hurli, kvazaŭ li volus venigi helpon por li.

Neniu tamen rapidis kun helpo. Nur de supre rigardis lin la trankvila, indiferenta luno. Dum longa tempo la knabo kuŝis kvazaŭ senviva. Refreŝigis lin pli malvarmeta vento-blovo, kiu neatendite ekblovis de la oriento. Staĉjo eksidis kaj post momento li penis leviĝi, por reveni al Nel.

La pli malvarmeta vento ekblovis duafoje. Saba ĉesis hurli kaj, turninte sin al la oriento, komencis flaresplori per la naztruoj. Subite ĝi ekbojis per mallonga, intermita baso kaj forkuris antaŭen. Dum kelka tempo ĝi ne estis aŭdebla, sed baldaŭ poste denove aŭ diĝis ĝia bojado en la malproksimo. Staĉjo ekstaris kaj, ŝanceliĝante sur siaj rigidiĝintaj piedoj, li komencis postrigardi ĝin. La longaj vojaĝoj, la longedaŭra restado en la ĝangalo, la neceso teni en seninterrompa streĉo ĉiujn sent-organojn, kaj la ĉiamaj danĝeroj instruis la knabon atenti diligente ĉion, kio okazas ĉirkaŭ li. Do malgraŭ la turmentoj, kiujn li ĉi-momente sentis, malgraŭ la duonkonscia menso, pro instinkto kaj alkutimiĝo li komencis atente observi la konduton de la hundo. Kaj post kelka tempo Saba denove aperis ĉe li, sed iel strange ekscitita kaj maltrankvila. Kelkfoje ĝi turnis la okulojn al Staĉjo, ĝi ĉirkaŭkuris lin, ĝi ree kuris al la erikejo, flaresplorante kaj bojante, ĝi ree revenis, kaj fine, kaptinte la knabon je la vesto, ĝi komencis lin tiri en la kontraŭan flankon de la tendaro. Tio rekonsciigis Staĉjon komplete.

– Kion tio signifas? – li pensis. Aŭ la hundo freneziĝis pro soifo, aŭ ĝi eksentis akvon. Sed ne!... Se la akvo estus proksima, ĝi forkurus trinki ĝin kaj havus malsekan buŝegon. Se la akvo estas malproksima, ĝi ne povus flarsenti ĝin... ĉar akvo ne havas odoron... Al antilopo ĝi ne tirus min, ĉar ĝi ne volis manĝi vespere. Al rabobestoj ankaŭ ne... Kio do?...

Kaj subite lia koro en la brusto komencis bati ankoraŭ pli forte.

– Do eble la vento alportis al ĝi la odoron de homoj?... eble... en la malproksima ĉirkaŭaĵo troviĝas iu negra vilaĝo?... eble iu el la flugdrakoj flugis ĝis... Ho, Kristo kompatema! Ho, Kristo...

Kaj sub la influo de esper-ekbrilo li reakiris fortojn kaj komencis kuri al la tendaro, malgraŭ la konstraŭstaro de la hundo, kiu senĉese baris al li la vojon.

En la tendaro ekblankis la figureto de Nel kaj atingis lin ŝia malforta voĉo. Post momento li faletis pro Kali kuŝanta sur la tero, sed li atentis nenion. Kurinte al la pakaĵo, en kiu estis raketoj, li disŝiris ĝin, prenis unu el ili, alligis ĝin per tremantaj manoj al bambuo, kiun li enbatis en terfendaĵon. Poste li frotis fajron kaj ekbruligis la ŝnureton pendantan ĉe la malsupro de la tubeto.

Post momento la ardanta serpento flugis supren kun siblo kaj grinco. Staĉjo ekkaptis per ambaŭ manoj la bambuon, por ne fali kaj fiksis sian rigardon en la malproksimon. La pulsoj en la manoj kaj tempioj batis kvazaŭ per martelo; la buŝo moviĝis per fervora preĝo.

La lastan spiron, kaj en ĝi la tutan animon li sendis al Dio. Pasis unu minuto, dua, tria, kvara. Nenio kaj nenio! La manoj de la knabo malleviĝis, la kapo kliniĝis teren kaj ega malĝojo superverŝis lian turmentitan bruston.

– Vane! vane! – li flustris. – Mi iros al Nel, mi eksidos apud ŝi kaj ni mortos kune.

Kaj jen malproksime, malproksime, sur la arĝenta fono de la luna nokto, fajroplena rubando subite leviĝis supren kaj disŝutiĝis en oraj steloj, kiuj malrapide falis teren, kvazaŭ grandaj larmoj.

– Savo!!! – ekkriis Staĉjo.

Kaj okazis, ke tiuj homoj, duonvivaj antaŭ momento, kuris nun konkure, transsaltante la tufojn de la erikoj kaj la herboj. Post la unua raketo aperis dua kaj tria. Poste la ventoblovo alportis la eĥon de iu frapado, en kiu oni povis facile diveni malproksimajn pafojn. Staĉjo ordonis pafi el ĉiuj remingtonaj pafiloj kaj de nun la pafil-interparolo ne interrompiĝis kaj venis pli kaj pli proksime. La knabo, sidante sur la ĉevalo, kiu kvazaŭ per miraklo ankaŭ reakiris siajn fortojn, kaj tenante antaŭ si Nel'on, kuregis tra la ebenaĵo al la savantaj resonoj.

Apude kuris Saba, kaj post ĝi trembruis la giganta King. La du tendarojn dividis la spaco de kelkaj kilometroj, sed ĉar de ambaŭ flankoj oni iris samtempe, la tuta vojo ne daŭris longe, Baldaŭ la remingtonaj pafoj estis ne sole aŭdeblaj, sed ankaŭ videblaj. Ankoraŭ unu raketo flugis en la aeron, ne pli malproksime ol je kelkcent paŝoj. Poste disbrilis multaj lumoj. Eta altaĵo de la grundo vualis ilin por momento, sed kiam Staĉjo preteriris ĝin, li troviĝis preskaŭ tuj antaŭ vico da negroj tenantaj en la manoj flamantajn torĉojn.

En la fronto iris du eŭropanoj en anglaj kaskoj kaj kun pafiloj en la mano. Per unu rigardo Staĉjo rekonis en ili kapitanon Glen kaj doktoron Clary.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.