La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 13

Tage ili kaŝiĝis en sekuraj kaj malfacile troveblaj lokoj meze de rokoj kaj disfalaĵoj, kaj nokte ili kuregis senspire, ĝis ili atingis la unuan katarakton. Kaj kiam la beduenoj ekkonis el la situo kaj formo de la "khor"-oj, ke Assuano restis jam malantaŭ ili, granda ŝarĝo falis de sur la brusto de Idriso. Ĉar ili jam suferis pro manko de akvo, ili alproksimiĝis al la rivero en distanco de duono da vojaĝtago. Tie la sekvan nokton Idriso, kaŝinte la karavanon, sendis la beduenojn kun ĉiuj kameloj al Nilo, por ke tiuj ĉi trinku sufiĉe da akvo por pli longa tempo. La fruktodona zono laŭlonge de Nilo estis jam pli mallarĝa malantaŭ Assuano. En kelkaj lokoj la dezerto atingis preskaŭ la riveron. La vilaĝoj kuŝis unu de la alia en grandaj distancoj. De neniu viditaj, la beduenoj revenis feliĉe kun grandaj akvoprovizoj. Necesis nur pensi pri la nutraĵo, ĉar la bestoj, nesufiĉe nutritaj de post semajno, tre malgrasiĝis. Iliaj koloj plilongiĝis, la ĝiboj kuntiriĝis kaj la piedoj fariĝis malfortaj. La proviantoj povus sufiĉi ankoraŭ por du tagoj. Idriso pensis, ke post du tagoj oni povos alproksimiĝi al la apudriveraj paŝtejoj, se ne dum la tago, do almenaŭ nokte, kaj eble tie oni povos aĉeti biskvitojn kaj daktilojn en iu vilaĝo.

Saba ne plu ricevis manĝaĵon, nek akvon, kaj la infanoj konservis por ĝi manĝaĵ-restaĵojn. Sed ĝi iel helpis al si mem kaj alkuradis ofte al la ripoz-haltejoj kun sanga faŭko kaj kun postsignoj de mordvundoj sur la kolo kaj brusto. Ĉu la akiraĵo en tiuj bataloj estis ŝakaloj aŭ hienoj, ĉu eble sablaj vulpoj aŭ gazeloj, tion neniu sciis; sufiĉis, ke sur ĝi oni ne povis rimarki grandan malsaton. Ofte ĝiaj nigraj lipoj estis malsekaj, kvazaŭ ĝi estus trinkinta. La beduenoj divenis, ke ĝi elfosas profundajn kavojn sur la fundo de la intermontoj kaj tiamaniere akiras akvon, kiun ĝi antaŭe flarsentis sub la tero. Sammaniere devojiĝintoj ofte disfosas la fundojn de disfalaĵoj kaj se ili ne trovas akvon, ili preskaŭ ĉiam akiras malsekan sablon kaj, elsuĉante ĝin, trompas kaj mildigas siajn turmentojn pro la soifo.

En Saba ekestis ankaŭ grandaj ŝanĝoj. Ĝiaj brusto kaj nuko restis ĉiam potencaj, sed ĝiaj flankoj kaviĝis, pro kio ĝi ŝajnis ankoraŭ pli alta. En ĝiaj okuloj, ĉe ruĝetaj skleroj, estis nun io sovaĝa kaj minaca. Al Nel kaj al Staĉjo ĝi estis tre sindona kiel antaŭe, kaj ĝi permesis al ili fari pri si, kion ili volis. Al Ĥamiso ĝi svingis ankoraŭ la voston, sed kontraŭ la beduenoj kaj sudananoj ĝi ĉiam murmuris aŭ grincis per siaj teruraj kojndentoj, kiuj frapis kiel ŝtalaj najlegoj. Idriso kaj Gebhro komencis timi ĝin pli kaj pli. Kaj malgraŭ la servo ĝiaflanke ili tiel malamis ĝin, ke ili estus verŝajne mortpafintaj ĝin per la novakirita pafilo, se ne estus la deziro alporti al Smaino tiel kuriozan beston, kaj se ne estas la fakto, ke ili jam preterrajdis Assuanon.

Jes, Assuano estis jam malantaŭ ili. Staĉjo pensis pri tio ĉiam, kaj en lian animon komencis iom post iom enŝteliĝi la dubo, ĉu la postkurantoj efektive atingos ilin. Li ja sciis, ke ne sole Egiptujo mem, kiu finiĝis malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, sed anakaŭ la tuta Nubio estas ĝis nun en la manoj de la egipta registaro. Sed li komprenis, ke transe de Assuano, kaj precipe post Wadi-Halfa la postkurado havos pli kaj pli grandajn malfacilaĵojn kaj la ordonoj de la registaro estos certe neglekteme plenumataj. Li esperis nur, ke lia patro kune kun s-ro Rawlison, post aranĝo de la postkurado, iris el Fajumo al Wadi-Halfa per vaporŝipo kaj tie, ricevinte de la registaro soldatojn kun kameloj, penos fortranĉi la vojon al la karavano de sudo. La knabo rezonis, ke sur ilia loko li tiel farus, kaj pro tio li opiniis sian supozon tre verŝajna.

Li tamen ne ĉesis pensi pri la savo per sia propra mano. La sudananoj volis havi la pulvon por la rabita pafilo kaj tiucele ili decidis maltordi dekkelkajn el la pafil-ŝargaĵoj. Do li diris al ili, ke nur li mem povos tion fari kaj se iu el ili mallerte manipulos, tiam la ŝargaĵo eksplodos en iliaj fingroj kaj disŝiros krome iliajn manojn.

Idriso, ĝenerale timante la nekonatajn aĵojn kaj precipe la anglajn eltrovaĵojn, decidis fine konfidi tiun funkcion al la knabo. Staĉjo volonte okupiĝis pri tio esperante, ke la forta angla pulvo disŝiros ĉe la unua pafo la malnovan araban pafilon, kaj krom tio li povos kaŝi por si iom da ŝargaĵoj. Kaj li sukcesis tion fari pli facile, ol li pensis. Ili gardis lin ĉe tiu laboro, sed samtempe ili vigle interparolis, ne rimarkinte, ke Staĉjo kaŝis ĉe sia brusto sep ŝargaĵojn. Nun necesis nur akiri iamaniere la pafilon.

La knabo opiniis, ke malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, tio ne estos tro malfacila, ĉar li antaŭvidis, ke la gardemo de la araboj des pli malgrandiĝos, ju pli proksime ili estos al sia celo. La penso, ke li devos mortigi la sudananojn kaj beduenojn kaj eĉ Ĥamison, ĉiam teruris lin. Sed post la murdo, kiun faris antaŭ nelonge ia beduenoj, li ne hezitis plu. Li diris al si, ke temas ĉi tie pri la savo de Nel, pri ŝia libereco kaj vivo, kaj pro tio li ne bezonas indulgi la vivon de siaj malamikoj, precipe, se ili ne subiĝos kaj se okazos batalo. Sed temis ankaŭ pri la akiro de la pafilo. Staĉjo intencis akiri ĝin ruzmaniere kaj, se prezentiĝus konvena momento, ne atendi ĝis Wadi-Halfa, sed plenumi la agon kiel eble plej baldaŭ. Kaj li vere ne prokrastis.

Pasis jam du tagoj, post kiam ili preteriris Assuanon, kaj la trian tagon frumatene Idriso devis fine sendi la beduenojn por aĉeti nutraĵon, kiu jam tute mankis. Pro la malgrandigita nombro de la karavananoj Staĉjo diris al si: "Nun, aŭ neniam!" – kaj li tuj turnis sin al la sudanano kun jena demando:

– Idriso, ĉu vi scias, ke la lando, kiu komenciĝas ne tro malproksime post Wadi-Halfa, estas jam Nubio?

– Jes, mi scias. Mi estis dekkvinjara kaj Gebhro okjara, kiam nia patro kondukis nin el Sudano al Fajumo, kaj mi bone memoras, ke ni trarajdis tiam sur la kameloj la tutan Nubion. Sed tiu lando apartenas ankoraŭ al la turkoj (egiptanoj).

– Jes, Mahdi estas apenaŭ apud Kartumo, kaj vi vidas, kiel malsaĝe parolis Ĥamiso, dirante al vi, ke la soldatoj de la derviŝoj atingas jam Assuanon. Sed mi demandos vin pri io alia. Jen mi legis en libroj, ke en Nubio estas multaj sovaĝaj bestoj kaj multaj banditoj, kiuj servas al neniu kaj atakas same la egiptanojn kiel ankaŭ la konfesanojn de Mahdi. Per kio vi defendos vin, se atakos vin rabobestoj aŭ banditoj?

Staĉjo intence troigis la danĝeron, parolante pri sovaĝaj bestoj; sed rabatakoj okazis en Nubio sufiĉe ofte de post la milito, precipe en la sudaj partoj de la lando, kiuj limis Sudanon.

Dum momento Idriso meditis pri la demando, kiu surprizis lin tute neatendite, ĉar ĝis nun li ne pensis pri tiu nova danĝero, kaj respondis:

– Ni havas tranĉilojn kaj la pafilon.

– Tia pafilo taŭgas por nenio.

– Mi scias. La via estas pli bona, sed ni ne scipovas el ĝi pafi, kaj ni ne donos ĝin en viajn manojn.

– Eĉ neŝargitan?

– Jes, ĉar ĝi povas esti sorĉita. Staĉjo ekmovis la ŝultrojn.

– Idriso, se tion dirus Gebhro, mi ne mirus, sed pri vi mi pensis, ke vi estas pli saĝa. Sciu, ke per la neŝargita pafilo eĉ via Mahdi mem ne povas pafi.

– Eksilentu! – akre interrompis lin Idriso. – Mahdi povas pafi eĉ el sia fingro.

– Tiam ankaŭ vi pafu tiamaniere.

La sudanano rigardis penetre en la okulojn de la knabo.

– Kial vi volas, ke mi donu al vi la pafilon?

– Mi volas instrui al vi, kiamaniere oni pafas el ĝi.

– Ĉu tio estas tiel grava?

– Jes, tio estas tre grava, ĉar se atakos nin banditoj, tiam ili povas mortigi nin ĉiujn! Sed se vi timas la pafilon kaj min mem, tiam ne donu ĝin al mi.

Idriso silentiĝis. Esence li timis, sed li ne volis tion konfesi antaŭ la knabo. Li tre deziris konatiĝi kun la angla armilo, ĉar per ĝia posedo kaj lerta manipulado li multe gajnus en la tendaro de la mahdianoj – ne parolante jam pri tio, ke okaze de iu atako li pli facile povus defendi sin.

Do post mallonga medito li diris:

– Bone. Ĥamiso donu al vi la pafilon kaj vi muntu ĝin.

Ĥamiso indiferente plenumis la ordonon, al kiu Gebhro ne povis kontraŭstari, ĉar li estis okupita pri la kameloj. Staĉjo eligis per iom tremantaj manoj la tubingon kaj pafiltubojn kaj donis ilin al Idriso.

– Vi vidas, ke ili estas malplenaj – li diris.

Idriso prenis la pafiltubojn kaj trarigardis supren.

– Jes, en ili estas nenio.

– Nun atentu – diris Staĉjo – tiamaniere oni muntas la pafilon (dirante tion, li samtempe kunmetis ĝin) kaj tiamaniere oni ĝin malmuntas. Ĉu vi vidas? Mi malmuntas ĝin denove kaj nun vi kunmetu ĝin.

La sudanano, kiu rigardis ĉiujn movojn de Staĉjo kun granda atento, komencis provi. Ne tuj li sukcesis, sed ĉar la araboj estas ĝenerale tre lertaj, post mallonga tempo la pafilo estis denove kunmetita.

– Malfermu! – komandis Staĉjo.

Idriso malfermis la pafilon senpene.

– Fermu!

Tion faris Idriso eĉ pli facile.

– Nun donu al mi du malplenajn ŝargaĵ-mantelojn. Mi instruos al vi, kiamaniere oni enmetas la ŝargaĵojn.

La araboj konservis eluzitajn mantelojn, ĉar ili estis latunaj, sekve valoraj por ili. Idriso tuj donis al Staĉjo du el ili, kaj la instruo rekomenciĝis.

La sudanano ektimis ion en la unua momento pro la krako de la kapsuloj, kiuj estis en la malplenaj manteloj, sed fine li konvinkiĝis, ke nek el malplenaj pafiltuboj, nek sen plenaj ŝargaĵoj estas eble pafi. Lia fido al Staĉjo revenis ankaŭ pro tio, ke la knabo ĉiufoje redonis al li la pafilon.

– Jes, – diris Staĉjo – vi povas jam kunmeti la pafilon, vi povas malfermi, fermi kaj teni ĝin al la vizaĝo kaj tiri la ĉanon. Sed oni devas ankoraŭ lerni la celadon. Ĝi estas la plej malfacila afero. Prenu do la malplenan akvosakon kaj starigu ĝin en la distanco de cent paŝoj... jen, sur tiuj ŝtonoj, kaj poste revenu ĉi tien al mi – mi montros al vi, kiamaniere oni celas.

Idriso prenis la sakon kaj senhezite iris starigi ĝin sur la indikitan ŝtonon. Sed antaŭ ol li tie troviĝis, Staĉjo fulmrapide elŝovis el la pafilo la malplenajn mantelojn kaj anstataŭis ilin per plenaj ŝargaĵoj. Ne nur la koro, sed ankaŭ la pulsoj en liaj tempioj komencis bati kun tiel granda forto, ke ili preskaŭ krevigis lian kapon. La decida momento venis, la momento de la liberiĝo por Nel kaj por li – la momento de la venko – samtempe terura kaj ege dezirata!

Jen la vivo de Idriso estas en lia mano. Unu premo sur la ĉanon kaj tiu perfidulo, kiu forrabis Nel'on, falos senviva. Sed Staĉjo, kiu havis en siaj vejnoj polan kaj francan sangon, sentis subite, ke li neniel povos pafi al homo deturnita de li. Li almenaŭ returniĝu kaj rigardu en la okulojn de la morto. Kaj poste kio? Poste alkuros Gebhro, sed antaŭ ol li faros dek paŝojn, ankaŭ li falos teren. Restos Ĥamiso. Sed Ĥamiso perdos la kapon, kaj se li eĉ ne perdus ĝin, estos tempo enŝovi novajn ŝargaĵojn en la pafiltubon. Kiam revenos la beduenoj, ili trovos tri kadavrojn kaj ili mem ricevos tion, kion ili meritis. Poste sufiĉos direkti la kamelojn al la rivero.

Ĉiuj ĉi pensoj kaj imagoj flugis kiel fulmo tra la kapo de Staĉjo. Li sentis, ke tio, kio okazos post kelkaj minutoj, estas samtempe terura kaj necesa. En lia brusto interbatalis la fiero de la venkinto kun la sento de terura abomeno al la venko. Estis momento, ke li hezitis, sed li tuj memoris ĉiujn turmentojn, kiujn suferis la blankaj kaptitoj, lia patro, s-ro Rawlison, Nel; li memoris Gebhron, kiu batis la knabinon per la skurĝo, kaj la malamo eksplodis denove en li kun granda forto. "Necesas, necesas!" – li diris al si tra la kunpremitaj dentoj kaj la neŝanĝebla decido respeguliĝis sur lia vizaĝo, kiu fariĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.

Intertempe Idriso lokis la ledan sakon sur la ŝtonon, kiu troviĝis en distanco de cent paŝoj, kaj returniĝis. Staĉjo vidis lian ridetantan vizaĝon kaj la tutan altan staturon sur la glata, sabla ebenaĵo. La lastan fojon brilis en li la penso, ke jen tiu vivanta homo post momento falos teren kaj per la fingroj ŝiros la sablon en la lasta konvulsia agonio. Sed la hezitoj de la knabo finiĝis – kaj, kiam Idriso faris jam kelkdekojn da paŝoj, li komencis malrapide levi la pafilon al sia vango.

Sed antaŭ ol li tuŝis la ĉanon per la fingro, el malantaŭ la sabloaltaĵoj, malproksimaj je kelkcento da paŝoj, aŭdiĝis vigla ekkrio kaj en la sama momento ĉirkaŭ dudek rajdantoj sur ĉevaloj kaj kameloj svarmis sur la ebenaĵo. Idriso ŝtoniĝis je tiu vido. Staĉjo ne malpli konsterniĝis, sed tuj lia konsterniĝo ŝanĝiĝis je grandega ĝojo.

Jen fine la tiel ege dezirataj postkurantoj! Jes! Io alia tute ne povas esti! En la vilaĝo oni evidente kaptis la beduenojn, kaj ili montris, kie kaŝiĝas la resto de la karavano. Komprenis tion same Idriso, kiu trankviliĝinte iom, kuris al Staĉjo kun vizaĝo pala pro teruro kaj, ekgenuinte apud liaj piedoj, komencis ripeti per penspira voĉo:

– Sinjoro, mi estis bona al vi! Mi estis bona al la malgranda "bint" – memoru tion!...

Staĉjo aŭtomate elŝovis la ŝargaĵojn el la pafiltubo kaj rigardis. La rajdantoj kuregis senspire, ĝojkriante kaj suprenĵetante siajn longajn arabajn pafilojn, kiujn ili rekaptis dum ia kurado kun eksterordinara lerteco. En la hela, diafana aero ili estis bonege videblaj. Meze de la fronto galopis la du beduenoj, svingante, kiel diablaj obseditoj, la manojn kaj burnusojn.

Post kelkaj minutoj la tuta aro atingis la karavanon. Unuj el la rajdantoj terensaltis de sur la ĉevaloj kaj kameloj; aliaj restis en la seloj, kriante ĉiam laŭtege. En tiuj krioj oni povis distingi nur du vortojn:

– Kartumo! Gordon! Gordon! Kartumo!...

Fine unu el la beduenoj – tiu, kiun lia kunulo nomis Abu-Anga, alkuris al Idriso, kaŭranta apud la piedoj de Staĉjo, kaj komencis voki:

– Kartumo prenita! Gordon mortigita! Mahdi venkinto! Idriso rektiĝis, sed ankoraŭ li ne kredis al siaj oreloj.

– Kaj tiuj homoj? – li demandis per tremantaj lipoj.

– Tiuj homoj estis nin kaptontaj kaj nun ili iras kune kun ni al la profeto!

Al Staĉjo malheliĝis en la okuloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.