La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 28

La nova sidejo, kiun Staĉjo nomis "Krakovo" estis aranĝita dum tri tagoj. Sed unue oni metis en la "viran ĉambron" la ĉefajn pakaĵojn, kaj dum la granda pluvego la juna kvaropo trovis bonegan ŝirmon en la kolosa trunko eĉ antaŭ ĝia aranĝo. La pluva sezono ĵus komenciĝis, sed ĝi ne konsistis el longedaŭraj, aŭtunaj pluvoj, dum kiuj la ĉielo kovriĝas per nigraj nuboj kaj la enuiga laciga pluva vetero daŭras dum tutaj semajnoj. Ĉi tie la vento plurfoje dispelis la ariĝintajn nubojn, kiuj surverŝis la teron abunde, post kio denove ekbrilis la suno, brilanta kvazaŭ freŝe banita, kaj superŝutis per ora lumo la rokojn, la riveron, la arbojn kaj la tutan ĝangalon. La herbo kreskis preskaŭ antaŭ la okuloj. La arboj kovriĝis per abunda foliaro kaj, antaŭ ol defalis la malnova frukto, formiĝis ĝermoj por la nova.

Kaŭze de la ofte ŝvebantaj akveroj la aero fariĝis tiom travidebla, ke eĉ la malproksimaj objektoj estis tute distingeblaj kaj la okuloj povis atingi nemezureblan malproksimon. Sur la firmamento pendis belegaj, sepkoloraj ĉielarkoj, kaj la akvofalo estis preskaŭ konstante ornamita per ili. La mallonge daŭrantaj matenaj kaj vesperaj ĉielruĝoj ludis per miloj da belegaj briloj, ke eĉ en la Libia dezerto la infanoj vidis nenion similan. La plej malsupraj nubetoj, proksimaj al la tero, koloriĝis ĉerize, la supraj pli bone prilumitaj, etendiĝis kvazaŭ lagetoj el purpuro kaj oro, kaj la etaj, lanosimilaj nubetoj briletis kvazaŭ rubenoj, ametistoj kaj opaloj. Nokte dum pluvinterrompoj la luno ŝanĝis la rosgutojn pendantajn sur la folioj de mimozoj kaj akacioj, en briliantojn, kaj la ekvatora lumo brilis en la refreŝiĝinta diafana aero pli hele ol en aliaj sezonoj.

El inuindejoj, kiujn la rivero faris pli malsupre de la akvofalo, aŭdiĝis la maltrankvila kvakado de ranoj kaj la melankoliaj voĉoj de bufoj. Sed kiam la stelhava ĉielo kovriĝis per nuboj kaj komencis pluvi, iĝis tre mallume kaj en la interno de la baobabo tiel nigre kiel en kelo. Volante trovi rimedon kontraŭ tio, Staĉjo ordonis al Mea fluidigi grason el ĉasitaj bestoj kaj faris el lada skatolo lampon, kiun li pendigis sub la supra malfermaĵo, momita de la infanoj "fenestro".

La lumo, brilanta el tiu fenestro kaj videbla de malproksime meze de la mallumo, forpelis sovaĝajn bestojn, sed anstataŭe ĝi altiris vespertojn kaj eĉ birdojn. Fine Kali devis aranĝi en la malfermaĵo kvazaŭ ŝirmilon el dornoj, similan al tiu, per kiu li fermis por la nokto la malsuprajn malfermaĵon. Sed dum la tago, se estis bela vetero, la infanoj forlasis "Krakovon" kaj vagadis tra la tuta terlango. Staĉjo ĉasis antilopojn kaj strutojn, kiuj are aperis apud la malsupra rivero, kaj Nel vizitis sian elefanton, kiu trumpetadis komence pro nutraĵo kaj poste, kiam ĝi enuis sen sia eta amikino. Ĝi salutis ŝin ĉiam kun videbla ĝojo kaj suprenstarigis tuj siajn grandajn orelojn, kiam ĝi nur de malproksime aŭdis ŝian voĉon aŭ ŝiajn paŝojn.

Iufoje, kiam Staĉjo jam iris por ĉasi kaj Kali estis okupita pri fiŝkaptado malantaŭ la akvofalo, Nel decidis iri al la roko fermanta la intermonton, por kontroli, ĉu Staĉjo jam elpensis ion por forigi ĝin kaj kion li ĝis nun faris. Okupita pri la preparado de la tagmanĝo Mea ne rimarkis ŝian foriron, kaj la knabineto, kolektante dumvoje florojn de speciala speco de begonio, kiu kreskis abunde inter la rokoj, alproksimiĝis al la deklivo, tra kiu ili eliris iam el la intermonto, kaj malsuprenirinte ŝi jam troviĝis apud la roko. La giganta ŝtono, deŝirita de la natura roko, fermis la elirejon de la intermonto kiel antaŭe. Sed Nel rimarkis, ke inter ĝi kaj la roko estas trairejo, tiel larĝa, ke eĉ plenkreskulo facile povus tie trapremiĝi.

Dum momento ŝi hezitis, poste ŝi trairis kaj troviĝis transe. Sed tie estis vojkurbiĝo, kiun oni devis preteriri por atingi la larĝan elfluejon fermitan per la akvofalo. Nel komencis mediti: "Mi iros nur iom pli malproksimen, mi elrigardos el post la roko, unufoje mi vidos la elefanton, kiu min tute ne rimarkos, kaj mi revenos". Tiel meditante, ŝi ŝoviĝis paŝo post paŝo pli kaj pli antaŭen, ĝis fine ŝi atingis la lokon, en kiu la intermonto disvastiĝis subite en malgrandan valeton – kaj ŝi ekvidis la elefanton. Ĝi staris deturnita de ŝi, kun la rostro enigita en la akvofalo kaj trinkis. Tio kuraĝigis ŝin, do, alpremiĝinte al la roka muro, ŝi faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj ankoraŭ kelkajn paŝojn – kaj tiam subite la giganta besto, volante surverŝi siajn flankojn, turnis la kapon, ekvidis la knabineton kaj tuj ekiris al ŝi.

Nel iom teruriĝis, sed ĉar jam ne estis tempo por retiriĝi, ŝi alpremis genueton al genueto, riverencis al la elefanto kiel eble plej bele, etendis sian maneton kun la begonioj kaj diris per iomete tremanta voĉeto:

– Bonan tagon, kara elefanto! Mi scias, ke ci faros al mi nenion malbonan, do mi venis por diri al ci bonan tagon... kaj mi havas por ci nur ĉi tiujn florojn...

Kaj la grandegulo alproksimiĝis, etendis la rostron, elprenis el la fingretoj de Nel la fasketon de begonioj, sed enmetinte ĝin en la faŭkon, ĝi tuj faligis ĝin teren, ĉar videble estis bongustaj nek iliaj vilaj folioj nek la floroj. Nel ekvidis nun super si la rostron, kvazaŭ gigantan nigran serpenton, kiu etendiĝis kaj kurbiĝis: ĝi tuŝis ŝian dekstran maneton kaj la maldekstran, poste ambaŭ brakojn kaj fine, malleviĝinte, komencis ŝanceliĝi modere ambaŭflanken.

– Mi sciis, ke ci faros al mi nenion malbonan – ripetis la knabineto, kvankam la timo ankoraŭ ne forlasis ŝin.

Kaj la elefanto suprenstarigis siajn imponajn orelojn, volvante kaj malvolvante alterne la rostron kaj eligante ĝojan sonon, kion ĝi faris ĉiam, kiam la knabineto alproksimiĝis al la rando de la intermonto. Kaj kiel iam Staĉjo kun la leono, tiel nun ili ambaŭ staris unu kontraŭ la alia – ĝi, grandegulo simila al domo aŭ roko – kaj ŝi, etulino, kiun ĝi povis dispremi per unu movo, eĉ ne pro kolero, sed simple pro neatento.

Sed la bona kaj prudenta besto faris neniajn, nek kolerajn, nek neatentajn movojn kaj estis evidente kontenta kaj feliĉa pro la alveno de la malgranda gasto. Nel iom post iom kuraĝiĝis, kaj fine ŝi suprenlevis la okulojn kaj, rigardante tiel, kvazaŭ ŝi rigardus al alta tegmento, demandis, malkuraĝe elŝovante sian maneton:

– Ĉu mi povas glatumi cian rostron?

La elefanto ne sciis la anglan lingvon, sed el la movoj de ŝia mano ĝi tuj komprenis, pri kio temas, kaj ĝi subŝovis sub ŝian manplaton la pinton de sia longa dumetra nazego. Nel komencis glatumi la rostron, komence per unu mano kaj singarde, poste per ambaŭ manoj, kaj fine ŝi ĉirkaŭprenis ĝin per ambaŭ brakoj kaj alpremiĝis al ĝi kun la tuta infana fido. La elefanto balanciĝis sur la piedoj kaj ĉiam eligis ĝojplenajn sonojn.

Kaj post momento ĝi ĉirkaŭvolvis per la rostro la etan korpon de la knabino kaj, levinte ŝin supren, ĝi komencis balanci ŝin facilmove dekstren kaj maldekstren.

– Ankoraŭ plu! ankoraŭ plu! – kriis Nel bonege amuziĝinta.

Kaj la amuzado daŭris sufiĉe longe, kaj poste la jam tute kuraĝiĝinta knabineto elpensis al si ion alian. Jen, troviĝante sur la tero, ŝi provis suprenrampi la antaŭan piedon de la elefanto, kvazaŭ arbon, aŭ kaŝiĝante sub ĝi, demandis ĝin, ĉu ĝi trovos ŝin. Sed ĉe tiuj petolaĵoj ŝi rimarkis unu aferon, nome, ke en la antaŭaj kaj precipe en la postaj piedegoj de la elefanto troviĝas multaj dornoj, de kiuj la giganta besto ne scipovis liberiĝi, unue pro tio, ke la postajn piedegojn ĝi ne povis atingi per sia rostro, kaj due, ke ĝi timis vundi al si la fingron, kiu troviĝas ĉe la fino de la rostro kaj sen kiu la elefanto povus perdi sian tutan lertecon kaj kapablecon. Nel nenion sciis pri tio, ke tiaj dornoj en la piedoj estas vera turmento por la elefantoj en Hindujo, kaj ankoraŭ pli ofte en la afrikaj ĝangaloj konsistantaj plejparte el dornohavaj kreskaĵoj. Tamen, ĉar ŝi tre bedaŭris la kompatindan grandegulon, do senpripense, ekkaŭrinte ĉe ĝia piedego, ŝi komencis eltiri delikate antaŭ ĉio la pli grandajn kaj poste la malpli grandajn dornojn, dume ne ĉesante babileti kaj certigi la elefanton, ke ŝi lasos neniun dornon en ĝiaj piedoj. Ĝi komprenis bonege, pri kio temas – kaj kurbigante la piedojn en la genuo, ĝi montris tiamaniere, ke ankaŭ en la plandoj inter la hufoj kovrantaj la fingrojn estas dornoj, kiuj kaŭzas al ĝi eĉ pli grandajn suferojn.

Sed dume Staĉjo revenis de la ĉasado kaj komencis tuj demandi la negrinon, kie estas la fraŭlineto. Ricevinte respondon, ke ŝi verŝajne estas en la arbo, li estis jam enrigardonta en la internon de la baobabo, kiam subite ŝajnis al li, ke li aŭdas ŝian voĉon en la intermonto. Ne fidante siajn proprajn orelojn, li kuris tuj al la rando de la intermonto kaj, rigardante malsupren, li preskaŭ rigidiĝis. La knabineto sidis ĉe la piedego de la koloso, kaj tiu staris tiel kviete, ke, se ne estus la moviĝo de la rostro kaj de la oreloj, oni povus supozi, ke ĝi estas skulptita el ŝtono.

– Nel! – ekkriis Staĉjo.

Kaj ŝi, okupita pri sia laboro, respondis al li ĝoje:

– Tuj, tuj!

Je tio la knabo, kiu ne kutimis heziti antaŭ danĝero, suprenlevis per unu mano la pafilon, per la alia li kaptis la senŝeligitan trunketon de liano kaj, ĉirkaŭpreninte ĝin per la kruroj, li fulmrapide glitis laŭlonge de ĝi sur la fundon de la intermonto.

La elefanto ekmovis maltrankvile la orelojn. Sed ĉi-momente Nel leviĝis kaj, ĉirkaŭpreninte ĝian rostron, kriis rapide:

– Ne timu, elefanto – jen Staĉjo.

Staĉjo tuj rimarkis, ke ekzistas neniu danĝero por ŝi. Tamen liaj piedoj ankoraŭ tremis, la koro forte batis kaj, antaŭ ol li trankviliĝis pro la impreso, li komencis paroli per duone sufokita voĉo, kolere kaj samtempe malĝoje:

– Nel, Nel, kiel vi povis tion fari?!...

Kaj ŝi komencis senkulpigi sin, ke ŝi faris nenion malbonan, ĉar la elefanto estas bona kaj jam tute malsovaĝa; ke ŝi volis nur unufoje rigardi ĝin kaj reveni, sed ĝi retenis ŝin kaj komencis kun ŝi ludi; ke ĝi balancis ŝin tre singarde kaj ke, se Staĉjo tion volas, ĝi ankaŭ lin balancos.

Dirinte tion, per unu maneto ŝi prenis la pinton de la rostro kaj alproksimigis ĝin al Staĉjo, kaj la duan ŝi svingis kelkfoje dekstren kaj maldekstren, dirante samtempe al la elefanto:

– Elefanto, balancu ankaŭ Staĉjon!

La saĝa besto ree divenis el ŝiaj gestoj, kion ŝi volas de ĝi – kaj Staĉjo, ekkaptita je la pantalonzono, en unu momento troviĝis en la aero. Estis ĉe tio ia strange komika kontrasto inter lia ankoraŭ koleriĝinta mieno, kaj tiu balancado super la tero, ke la malgranda "Mzimu" komencis ĝislarme ridi, manfrapi kaj krii kiel antaŭe:

– Ankoraŭ plu, ankoraŭ plu!

Kaj ĉar ne estas eble konservi la konvenan seriozecon kaj prediki moralaĵojn, kiam la homo pendas ĉe la fino de rostro kaj malgraŭvole faras movojn similajn al pendolmovoj, fine ankaŭ la knabo ekridis. Sed post kelka tempo, ekrimarkante, ke la movoj de la ostro fariĝas pli kaj pli malrapidaj kaj ke la elefanto intencas starigi lin sur la teron, li elpensis neatendite ion novan: nome, elprofitante la momenton, kiam li troviĝis apud la grandega orelo, li ekkaptis ĝin ambaŭmane, svingis sin fulmrapide sur al kapon kaj eksidis sur la nukon de la elefanto.

– Jen! – li kriis de supre al Nel – ĝi ekkomprenu, ke ĝi devas min obei.

Kaj li komencis per la manplato frapeti ĝian kapegon, kun la mieno de estro kaj mastro.

– Bone! – Nel kriis de malsupre – sed kiamaniere vi malsupreniĝos nun?

– Bagatelaĵo – respondis Staĉjo.

Kaj, pendiginte siajn piedojn sur la frunton de la elefanto, li ĉirkaŭprenis per ili rostron kaj glitis teren kvazaŭ laŭlonge de arbotrunko.

– Jen, kiamaniere mi malsupreniĝas.

Post kio ili ambaŭ okupiĝis denove pri la elŝirado de la restintaj dornoj el la piedoj de la elefanto, kiu montris ĉe tiu operacio eksterordinaran paciencon.

Dume la unuaj pluveroj komencis fali, do Staĉjo decidis tuj rekonduki Nel'on al "Krakovo", sed jen aperis neatendite malfacilaĵo. La elefanto neniel volis disiĝi de ŝi kaj ĉiufoje, kiam ŝi provis foriĝi, ĝi reirigis ŝin per la rostro kaj altiris al si. La situacio fariĝis pli kaj pli malfacila kaj pro la persisteco de la besto la gaja amuzo povus malbone finiĝi. La knabo ne sciis, kion fari, ĉar pluvis pli kaj pli forte kaj minacis pluvego. Ili amabŭ iom post iom retiriĝis al la elirejo, sed tre nerimarkeble kaj la elefanto antaŭenŝoviĝis post ili. Fine Staĉjo stariĝis inter ĝi kaj Nel, fiksis al ĝiaj okuloj sian penetran rigardon, kaj samtempe diris per mallaŭta voĉo al Nel:

– Ne forkuru, sed retiriĝu malrapide ĝis la mallarĝa trairejo.

– Kaj vi, Staĉjo? – demandis la knabineto.

– Retiriĝu – li ripetis kun akcento – ĉar alie mi devus mortpafi la elefanton.

Sub la influo de tiu minaco la knabineto plenumis la ordonon, tiom pli, ĉar havante jam senliman fidon al la elefanto, ŝi estis certa, ke ĝi nenial faros al Staĉjo ion malbonan. Kaj la knabo staris en distanco de kvar paŝoj de la grandegulo, ne fortirante de ĝi sian akran rigardon.

Tiel pasis kelkaj minutoj. Ekestis momento preskaŭ minaca. La oreloj de la elefanto moviĝis kelkfoje, la malgrandaj okuloj ekbrilis iel strange kaj la rostro subite suprenleviĝis. Staĉjo sentis, ke li paliĝas.

– La morto! – li pensis.

Sed la koloso neatendite returniĝis al la rando de la intermonto, kie ĝi kutimis vidi Nel'on kaj komencis tiel malgaje trumpeti, kiel neniam antaŭe. Kaj Staĉjo iris trankvile al la trairejo kaj malantaŭ la roko li trovis Nel'on, kiu ne volis reveni sen li al la arbo. La knabo havis nehaltigeblan deziron diri al ŝi: "Vidu, vidu, kion vi faris! Mi preskaŭ pereis pro vi". Sed ne estis tempo por riproĉoj, ĉar la pluvo ŝanĝiĝis en pluvegon kaj necesis reveni kiel eble plej rapide. Nel malsekiĝis ĝis la ostmodelo, kvankam Staĉjo ĉirakaŭvolvis ŝin en sian veston.

Interne de la arbo li ordonis al la negrino tuj alivesti ŝin – kaj li mem antaŭ ĉio malligis en la vira ĉambro la hundon, kiun li antaŭe devis alligi, timante, ke ĝi sekvos liajn suprojn kaj fortimigos la ĉasbestojn. Poste li komencis trarigardi ankoraŭfoje ĉiujn vestojn kaj pakaĵojn, esperante, ke li eble trovus iun forgesitan pinĉprenon da kinino.

Sed li trovis nenion. Nur sur la fundo de la boteleto, kiun donis al li la misiisto en Kartumo, kaŝiĝis iomete da blanka pulvoro, sed tiom malmulte, ke ĝi povus sufiĉi apenaŭ por la blankigo de fingropinto. Tamen li decidis enverŝi en la boteleton varman akvon kaj doni al Nel tiun fluidaĵon por trinki.

Post kiam jam pasis la pluvego kaj denove brilis la suno, li eliris el al arbo, por rigardi la fiŝojn, kiujn alportis Kali. La negro kaptis dekkelkajn de ili per fiŝhoko, kiun li mem faris el maldika drato. Plejparte ili estis malgrandaj, sed troviĝis ankaŭ tri sufiĉe grandaj, longaj ĉirkaŭ unu futon, arĝentpunktitaj kaj mirige malpezaj. Mea, edukita en la regionoj de la Blua Nilo, estis bone informita pri fiŝspecoj kaj tuj diris, ke ili estas bongustaj kaj ke vespere ili elsaltas tre alte super la akvonivelon. Kaj efektive ĉe ilia preparado montriĝis, ke ili estas pro tio malpezaj, ĉar interne ili havas grandajn aervezikojn. Staĉjo prenis unu el tiaj vezikoj, kiu egalis al granda pomo, kaj alportis al Nel, por montri ĝin.

– Rigardu, rigardu – li diris – tio troviĝas en la fiŝoj. El dekkelkaj tiaj vezikoj oni povus fari vitran platon en nia fenestro.

Kaj li montris al la supra malfermaĵo en la arbo. Sed pripensinte dum momento, li aldonis:

– Kaj ankoraŭ ion plian.

– Kion do? – Nel demandis interesite.

– Kaj flugdrakojn.

– Tiajn, kiajn vi ellasadis en Port-Saido? Ho, bone! Faru!

– Mi faros. El fortranĉitaj, maldikaj bambuoj mi faros kadretojn, kaj tiujn membranojn mi uzos anstataŭ papero. Ili estos eĉ pli bonaj ol papero, ĉar pli malpezaj – kaj la pluvo ilin ne malsekigos. Tia flugdrako povos ege alte suprenleviĝi, kaj ĉe pli forta vento ĝi flugos Dio scias kien...

Ĉe tio li ekfrapis sian frunton:

– Mi havas ideon.

– Kiun?

– Vi vidos. Post kiam mi tion ankoraŭ pli bone pripensos, mi diros al vi. Nun la elefanto tiel blekegas, ke oni ne povas eĉ interparoli...

Kaj efektive, la elefanto, pro sopiro al Nel kaj eble al ambaŭ infanoj, trumpetis tiel laŭte, ke la tuta intermonto tremis, kune kun la proksimaj arboj.

– Ni devas montri nin al ĝi – diris Nel – tiam ĝi certe trankviliĝos.

Kaj ili iris tuj al la intermonto. Sed Staĉjo, tute okupita de sia ideo, komencis duonvoĉe paroli:

"Nelly Rawlison kaj Stanislao Tarkowski el Port-Saiclo, forkurinte el Faŝodo de derviŝoj, troviĝas..."

Kaj, haltinte, li demandis:

– Kiel difini, kie?...

– Kion, Staĉjo?

– Nenion, nenion! Mi scias jam: "Ili troviĝas en distanco de unu monata vojaĝo orienten de Blanka Nilo – kaj ili petegas tujan helpon"... Kiam la vento blovos norden aŭ orienten, mi ellasos tiajn flugdrakojn en nombro de dudek, kvindek, cent, kaj vi, Nel helpos al mi ilin fari.

– Flugdrakojn?

– Jes! – kaj mi diros nur tiom, ke ili povas esti al ni pli utilaj ol dek elefantoj.

Dume ili alvenis al la rando de la intermonto. Kaj nun komenciĝis la balancado de la elefanto de piedo al piedo, la svingado per la oreloj kaj denove la malgaja trumpetado, kiam Nel provis eĉ nur por momento malproskimiĝi. Fine la knabineto komencis persvadi la "karan elefanton", ke ŝi ne povas ĉiam esti ĉe ĝi, ĉar ŝi devas ja dormi, manĝi, labori kaj mastrumadi en "Krakovo". Sed ĝi trankviliĝis nur, post kiam ŝi ĵetis al ĝi per forkego la nutraĵon preparitan de Kali – sed vespere ĝi komencis denove trumpeti.

La infanoj nomis ĝin ĉi-vespere "King", ĉar Nel certigis Staĉjon, ke antaŭ ol ĝi troviĝis en la intermonto, ĝi estis sendube la reĝo de ĉiuj elefantoj en Afriko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.