La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 9

La "khor" estis larĝa kaj ĝia fundo superŝutita de ŝtonoj, inter kiuj kreskis nanaj kaj dornaj arbustoj. Ĝian Sudan flankon formis altaj rokoj plenaj de disfalaĵoj kaj kavaĵoj. La araboj ekkonis ĉion ĉi ĉe la lumo de la senbruaj, sed pli kaj pli oftaj fulmoj. Baldaŭ ili malkovris en la roko iun specon de malprofunda groto kaj antaŭ ĉio vastan kavernon, kie la homoj povis facile lokiĝi, kaj okaze de la pluvo trovi konvenan rifuĝejon. Por la kameloj troviĝis ankaŭ oportuna loko sur la malgranda altaĵo apud la kaverno. La beduenoj kaj la du sudananoj deprenis de ili la selojn kaj la ŝarĝojn, por ke ili povu bone ripozi. Kaj Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, okupiĝis dume pri la fortranĉado de dornarbustoj por fajro. La grandaj unuopaj pluvogutoj falis senĉese, sed la pluvego komenciĝis nur kiam la homoj jam kuŝiĝis por dormi. Komence estis, kvazaŭ falus akvoŝnuretoj, poste ŝnuregoj, kaj fine ŝajnis, ke tutaj riveroj malsuprenfluas el nevideblaj nuboj. Estas ĝuste tiaj pluvoj, kiuj okazas unufoje en kelkaj jaroj, superakvas eĉ vintre la kanalojn kaj Nilon, kaj en Adeno ili plenigas per akvo la grandegajn cisternojn, sen kiuj la urbo tute ne povus ekzisti. Staĉjo neniam en sia vivo vidis ion similan. Sur la fundo de la "khor" komencis brui la torento; la enirejon al la groto vualis kvazaŭ akvokurteno, kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis nur la plaŭdado kaj bruado de la pluvoakvo. La kameloj staris sur ŝtona grundo kaj la pluvego povis esti por ili nur agrabla duŝo; tamen la araboj ofte rigardis eksteren, ĉu al ili minacas ia danĝero. Kaj al la homoj estis agrable sidi en la groto, ŝirmanta kontraŭ la pluvo, ĉe la fajro, kiu vigle flamis. Sur iliaj vizaĝoj bildiĝis la ĝojo. Idriso, kiu tuj post la alveno malligis la manojn de Staĉjo, por ke li povu manĝi, nun turnis sin al li kaj mokridetante diris:

– Mahdi estas pli potenca ol ĉiuj blankaj sorĉistoj. Jen li silentigis la uraganon kaj alportis la pluvon.

Staĉjo respondis nenion, ĉar li okupis sin pri Nel, kiu estis preskaŭ senviva. Antaŭ ĉio li skuis la sablon el ŝiaj haroj. Poste, ordonante al la maljuna Dinah elpaki la necesajn aĵojn, kiujn ŝi kunportis el Fajumo, pensante, ke la infanoj vojaĝas al siaj patroj, li prenis viŝtukon, trempis ĝin en akvo kaj frotis per ĝi la okulojn kaj la tutan vizaĝon de la etulino. Dinah ne estis kapabla fari tion, ĉar vidante malbone nur per unu okulo, ŝi perdis preskaŭ komplete la vidpovon dum la uragano, kaj la lavado de ŝiaj brulumaj palpebroj havigis al ŝi momente nenian mildiĝon. Nel subiĝis pasive al ĉiuj operacioj de Staĉjo, ŝi rigardis lin kvazaŭ lacigita birdeto, kaj nur kiam li deprenis ŝiajn ŝuetojn por elŝuti el ili la sablon kaj poste sternis al ŝi la feltaĵon, tiam ŝi ĵetis siajn braketojn ĉirkaŭ lian kolon. Kaj en lia koro naskiĝis granda kompatsento. En ĉi tiu momento li opiniis sin ŝia protektanto, la pli aĝa frato kaj la sola ŝirmanto de Nel. Samtempe li rimarkis, ke tiun etan fratinon li ege amas, multe pli ol kiam ajn antaŭe. Li amis ŝin ankaŭ en Port-Saido, sed li traktis ŝin tiam kiel infanon – do ekzemple neniam antaŭe enkapiĝis al li la penso, ke li povus kisi ŝian maneton por diri "bonan nokton". Se iu sugestus lin tiudirekte, li opinius, ke fraŭlo, kiu finis sian dektrian jaron, ne povas fari ion similan sen malpliigo de siaj digno kaj aĝo. Sed nun la komuna sorto vekis en li la dormantan sentemon, do li kisis ne nur unu, sed ambaŭ manetojn de la knabineto.

Malleviĝinte, li plu pensis pri ŝi kaj decidis efektivigi iun eksterordinaran agon por liberigi ŝin el la kaptiteco. Li estis preta por ĉio, eĉ por suferoj kaj morto, nur kun tiu sekreta kaj eta kondiĉo, ke la vundoj ne estu tro dolorigaj kaj la morto ne estu la vera morto, ĉar tiuokaze li ne povus vidi la feliĉon de la liberigita Nel. Poste li komencis konsideri la plej heroajn kaj taŭgajn savrimedojn, sed liaj pensoj ĉe tio komencis malklariĝi. Dum momento ŝajnis al li, ke tutaj sablonuboj superŝutas ilin. Poste, ke ĉiuj kameloj eniĝas en lian kapon, kaj li ekdormis.

Ankaŭ la araboj, prizorginte la kamelojn, ege laciĝintaj pro la batalo kun la uragano, falis en profundan dormon. La fajro estingiĝis; en la groto ekregis mallumo. Baldaŭ aŭdiĝis la ronkado de la dormantoj, kaj de ekstere oni aŭdis la plaŭdadon de la pluvo kaj la bruon de la akvo, kiu frapis kontraŭ la ŝtonoj sur la fundo de la "khor". Tiamaniere pasis la nokto.

Sed antaŭ la tagiĝo sento de malvarmo vekis Staĉjon el profunda dormo. Montriĝis, ke la akvo kolektiĝinta en disfalaĵoj sur la supro de la roko, traiĝante iom post iom, guto post guto, tra iu fendo en la arkaĵo de la groto, komencis fine guteti sur lian kapon. La knabo eksidis sur la feltaĵo, kaj dum kelka tempo li luktis kun la dormo, ne povante orientiĝi, kie li estas kaj kio okazas al li. Sed post momento li rekonsciiĝis.

– Ha, mi scias! – li pensis. – Hieraŭ estis uragano, kaj ni estas forkaptitaj, kaj tio estas la groto, kien ni rifuĝis antaŭ la pluvego.

Kaj li ĉirkaŭrigardis. Unue li rimarkis kun miro, ke ne plu pluvas kaj ke en la groto ne plu estas mallumo, ĉar ĝin lumigas la luno, troviĝanta malalte sur la horizonto pro sia subiro. Ĉe ĝia pala lumo oni povis vidi la tutan internon de la larĝa, sed neprofunda groto. Staĉjo vidis klare la arabojn kuŝantajn unu apud la alia, kaj ĉe la alia flanko de la groto la blankan veston de Nel, kiu dormis apud Dinah.

Kaj denove granda karesemo ŝteliĝis en lian koron.

– Ŝi dormas, dormas – li diris al si mem – kaj mi maldormas kaj... mi devas ŝin savi.

Poste, rigardinte la arabojn, li spirite diris:

– Ho, kiel mi volus tiujn friponojn...

Subite li ektremis.

Jen lia rigardo falis sur la ledan ujon, en kiu estis la pafilo donacita al li je Kristnasko – kaj sur la ladan skatolon kun ŝargaĵoj, kiu kuŝis inter li kaj Ĥamiso, tiel proksime, ke sufiĉus nur etendi la manon.

Lia koro komencis forte bati kaj pulsi. Se li sukcesus atingi la pafilon kaj ŝargajojn, li simple fariĝus estro de la situacio. Tiuokaze li povus eliĝi senbrue el la kaverno, kaŝiĝi en distanco de kelkdekoj da paŝoj inter la ŝtonegoj kaj de tie gardi la elirejon.

– Kiam la sudananoj kaj beduenoj – li pensis – vekiĝos kaj rimarkos, ke mi forestas, ili tuj elkuros kune el la kaverno, sed tiam mi faligos la du unuajn per du pafoj, kaj antaŭ ol alkuros la aliaj, la pafilo estos ree ŝargita. Restos nur Ĥamiso, sed rilate al ĉi tiu mi facile trovos taŭgan rimedon.

Ĉi-momente li prezentis al si kvar kadavrojn kuŝantajn en sango, kaj tuj teruro ekkaptis lin. Mortigi kvar homojn! Ili ja estas friponoj, sed ĉiuokaze la ago estos terura. Li rememoris, kiam foje en Port-Saido li vidis laboriston mortigitan per la turnilo de la vapora drag-maŝino kaj kiel impresis lin tiu konvulsiinta hom-restaĵo kuŝanta en ruĝa sango. Kaj li eksentis abomenon je la sola rememoro. Kaj nun oni devus mortigi la kvaron!... Peko kaj teruro!

Ne, ne! Tion li neniam povos fari.

En li baraktis la pensoj. Por si mem li neniam farus tion – jes!

Sed temas ja pri Nel, temas pri ŝia defendo, pri ŝia savo kaj pri ŝia vivo, ĉar ŝi ne eltenos ĉion ĉi kaj certe mortos, aŭ dumvoje, aŭ inter la sovaĝaj kaj brutiĝintaj derviŝ-bandoj. Kion signifas la sango de tiaj kanajloj kompare kun la vivo de Nel, kaj ĉu en simila situacio oni devas heziti?

– Por Nel! Por Nel!

Sed subite tra la kapo de Staĉjo flugis la penso, de kiu liaj haroj tuj ekstaris pro timo. Kio okazos, se iu el tiuj rabistoj metos la tranĉilon al la brusto de Nel kaj deklaros, ke li mortigos ŝin, se li – Staĉjo – ne subigos sin kaj ne redonos al ili la pafilon. Kaj tiam kion li faros?

– Tiam – li respondis al si mem – mi tuj subigos min al ili.

Kaj en la sento de sia malpovo, li ĵetis sin denove sur la feltaĵon. La luno rigardis jam nur malrekte tra la malfermaĵo de la kaverno, kaj en tiu fariĝis pli mallume. La araboj ronkis senĉese. Staĉjo kuŝis dum kelka tempo senmove, post kio nova ideo enkapiĝis al li kaj komencis lin turmenti. Kaj se li, elŝoviĝinte kun la armilo kaj kaŝinte sin inter la rokoj, ne mortigus la homojn, nur mortpafus la kamelojn? Granda domaĝo kaj bedaŭro pri tiuj senkulpaj bestoj – estas vere, tamen kion do fari? Homoj ja buĉas bestojn ne nur por sia vivosavo, sed ankaŭ por akiri manĝaĵon. Estas certa afero, ke se li sukcesus mortpafi kvar, kvin kamelojn, tiam la plua vojaĝo fariĝus malebla. Neniu el la karavananoj kuraĝus iri al la ĉebordaj vilaĝoj por aĉeti novajn kamelojn. Kaj tiuokaze Staĉjo promesus en la nomo de la patroj senpunecon kaj eĉ mon-premiojn – kaj... al ili restus nenio alia, ol konsenti kaj reveni.

Jes. Sed se ili ne donos al li la tempon por fari tiujn promesojn kaj mortigos lin en la unua momento de sia kolerego?

Doni la tempon kaj aŭskulti lin ili devas nepre, ĉar, havante en la mano la pafilon, li scipovos reteni ilin en konvena distanco, ĝis li estos dirinta ĉion. Kiam li tion faros, ili komprenos, ke la sola rimedo kaj savo por ili estas subiĝi. Tiam li fariĝos la gvidanto de la karavano kaj kondukos ĝin rekte al Bahr-Jussef kaj al Nilo. Envere oni ja estas nun sufiĉe malproksime de ili, eble je unu aŭ du tagoj da vojaĝo, ĉar pro singardo la araboj deflankiĝis sufiĉe en la profundan dezerton. Sed tio ne malhelpos; restos ja ankoraŭ kelkaj kameloj, kaj sur unu el ili rajdos Nel. Staĉjo komencis kun atento rigardi la arabojn. Ili ĉiuj dormis profunde, kiel dormas homoj ege lacigitaj, sed ĉar la nokto estis baldaŭ finiĝonta, ili povis jam ĉiumomente vekiĝi. Necesis do agi senprokraste. Forpreni la ladan skatolon kun ŝargaĵoj ne estis malfacile, ĉar ĝi kuŝis apude. Pli malfacile estis pri la pafilo, kiun Ĥamiso kuŝigis ĉe sia alia flanko. Staĉjo esperis, ke li sukcesos ĝin elŝteli, sed li decidis eligi el la ujo kaj ŝargi ĝin nur, kiam li estos en distanco de kelkdeko da paŝoj de la kaverno, ĉar li timis, ke la tinto de la feraĵoj vekus la dormantojn.

La momento venis. La knabo kliniĝis, kiel kurba stango, super Ĥamiso kaj, kaptinte la ujon per la tenilo, li levis kaj transigis ĝin al sia flanko. Liaj koro kaj pulsoj ege batis, en liaj okuloj malheliĝis, la spirado fariĝis pli rapida, sed li kunpremis la dentojn kaj penis ekregi sian eksciton. Tamen, kiam la rimenetoj ĉirkaŭantaj la ujon, iom ekknaris, malvarmaj ŝvitgutoj aperis sur lia frunto. Tiu sekundo ŝajnis al li eterneco. Sed Ĥamiso eĉ ne ektremis. La ujo faris super li arkmovon kaj troviĝis apud la lada skatolo kun ŝargaĵoj.

Staĉio respiris. La duono de la laboro estis iam finita. Nun oni devis elŝoviĝi el la kaverno senbrue, ekkuri dekkelkon da paŝoj, poste kaŝiĝi en rokdisrompaĵoj, malfermi la ujon, munti la pafilon, ŝargi ĝin kaj ŝuti en la poŝon dekkelkajn ŝargaĵojn. Tiam li fariĝos la estro de la tuta karavano.

La nigra silueto de Staĉjo konturiĝis sur la pli hela fono de la grot-elirejo. Ankoraŭ unu sekundon – kaj li estos ekstere. Ankoraŭ unu minuton – kaj li kaŝos sin en la rokaj disrompaĵoj. Kaj tiam, eĉ se iu el la rabistoj vekiĝus, estos jam fakto farita antaŭ ol li konsciiĝos, kio okazis, antaŭ ol li vekos la aliajn. Timante, ke li faligus ian ŝtonon, kiuj kuŝis abunde ĉe la enirejo de la kaverno, la knabo elŝovis unu piedon kaj komencis serĉi por ĝi firman teron. Kaj li jam klinis la kapon el la malfermaĵo, li estis jam elŝoviĝonta kun la tuta korpo, kiam neatendite okazis io, kio glaciigis la sangon en liaj vejnoj.

Jen tra la profunda silento eksonis, kvazaŭ tondro. la ĝojplena bojado de Saba; ĝi plenigis la tutan intermonton kaj vekis la eĥojn dortnantajn en ĝi. La araboj fulmrapide vekiĝis kaj kune eksaltis, kaj la unua bildo, kiu frapis iliajn okulojn, estis la staturo de Staĉjo kun la ujo en unu mano kaj kun la pafilo en la alia.

– Ho ve! Saba, kion vi faris!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.