La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 15

Du semajnojn post la ekiro el la ĉirkaŭaĵo de Wadi-Halfa la karavano eniĝis en la landon subjugitan de Mahdi. Ili trakuris salte la montetoriĉan dezerton Geziro kaj la apudan Ĥendi, kie antaŭe la angloj komplete neniigis Muson, la filon de Helu, kaj troviĝis en regiono, kiu tute ne estis simila al la dezerto. Sablon oni tie ne vidis. Sur la granda, per la okuloj atingebla spaco etendiĝis la stepo, kovrita parte per verda herbo, parte per ĝangalo, kie kreskis tufoforme pikilhavaj akacioj donantaj la konatan sudanan gumon. Tie kaj aliloke aparte kreskis grandegaj arboj de "nabako"(Sisyphus Spina Christi), tiel disbranĉiĝintaj, ke sub iliaj branĉoj cent homoj povus trovi ŝirmon kontraŭ la sunardo. De tempo al tempo la karavano preterpasis altajn termitejojn, similajn al paliso, per kiuj la tuta tropika Afriko estis kovrita. La verdeco de la paŝtejoj kaj akacioj estis agrabla al la okuloj post la monotona, senfrukta koloro de la dezerta sablo.

Tie, kie la stepo estis herbejo, paŝtis sin aroj da kameloj garditaj de la armitaj batalantoj de Mahdi. Je la vido de la karavano ili subite leviĝis kiel rabobirdoj, kuris al ĝi, ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj kaj, svingante la ponardegojn kaj kriante laŭtege, demandis la homojn, de kie ili estas, kial ili vojaĝas de la nordo kaj kial ili rapidas. Ofte ili alprenis tiel minacan pozicion, ke Idriso devis kun la plej granda rapideco respondi iliajn demandojn por eviti atakon.

Staĉjo, kiu imagis, ke la loĝantoj de Sudano diferencas de ĉiuj araboj, kiuj loĝas en Egiptujo, nur per tio, ke ili kredas je Mahdi kaj ne volas rekoni la potencon de la kedivo, rimarkis nun ke li tute eraris. Tiuj, kiuj haltigis nun tre ofte la karavanon, havis grandparte la haŭton eĉ pli malhelan ol Idriso kaj Gebhro, kaj kompare kun la du beduenoj preskaŭ nigran. La negra sango en ili superis la araban. Iliaj vizaĝoj kaj brustoj estis tatuitaj, kaj la pikaĵoj sur la haŭto prezentis aŭ diversajn desegnaĵojn aŭ surskribojn el la Korano. Kelkaj estis preskaŭ senvestaj, aliaj portis "ĝiuba" alie pluvmantelojn el blanka kotona teksaĵo surkudrita per diverskoloraj flikaĵetoj. Ĉe multaj el ili branĉetoj el koralo aŭ pecoj da eburo estis tiritaj tra naztruoj, lipoj kaj oreloj. La estroj kovris la kapon per blankaj turbanoj el la sama ŝtofo kiel la pluvmanteloj. Kaj ĉe la simplaj batalantoj la nudaj kapoj ne estis razitaj, kiel ĉe la araboj en Egiptujo, sed kontraŭe kovritaj per abundaj, buklaj viloj, ofte bruligitaj ruĝkolore pro la kalko, per kiu ili ŝmiris siajn harojn por ŝirmi sin kontraŭ la vermaro. Ilia armilo konsistis ĉefe el ponardegoj, tre minacaj en iliaj manoj, sed ne mankis al ili pafiloj de la sistemo Remington, kiujn ili akiris en la venkaj bataloj kontraŭ la egipta armeo kaj post la falo de Kartumo.

Ilia aspekto estis ĝenerale terura kaj la konduto kontraŭ la karavano tre malamika, ĉar ili supozis, ke ĝi konsitas el egiptaj komercistoj, al kiuj Mahdi en la unua momento post la venko malpermesis eniri Sudanon. Kutime, ĉirkaŭinte la karavanon, ili celis per la ponardegoj al la brustoj de la homoj dum senĉesa kriado kaj minacado, aŭ per la pafiloj, je kio Idriso respondis sammaniere per kriego, ke li kaj lia frato apartenas al la Dangala-gento, al la sama, el kiu devenas Mahdi, kaj ke ili venigas la blankajn infanojn al la profeto kiel militkaptaĵon. Nur tio retenis la bandon de atakoj. Kiam Staĉjo kontaktiĝis kun tiu terura realeco, mortis en li la animo je la penso, kio atendas ilin ambaŭ en la sekvaj tagoj, kaj ankaŭ Idriso, antaŭe vivante dum longaj jaroj en civilizita lando, imagis nenion similan. Li estis do kontenta, kiam iun vesperon ĉirkaŭis ilin arrnita taĉmento de la emiro Nur-el-Tadhil kaj kondukis ilin al Kartumo.

Nur-el-Tadhil, antaŭ ol forkuri al Mahdi, estis antaŭe egipta oficiro en la negra regimento de la kedivo, do li ne estis tiel sovaĝa, kiel la aliaj mahdianoj, kaj Idriso povis kun li pli facile interkompreniĝi. Sed ankaŭ ĉi tie atendis lin senesperiĝo. Li imagis, ke lia alveno kun la blankaj infanoj al la tendaro de Mahdi elvokos admiron, almenaŭ nur pro la grandegaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj de la longa vojo. Li esperis, ke la mahdianoj akceptos lin kun entuziasmo, kun malfermitaj brakoj kaj ke ili kondukos lin en triumfo al la profeto, kaj tiu superŝutos lin per oro kaj laŭdoj, kiel homon, kiu ne hezitis riski sian kapon, por fari gravan servon al lia parencino Fatmo. Sed male la mahdianoj metis la ponardegojn al la brustoj de la karavananoj kaj Nur-el-Tadhil aŭskultis tro indiferente liajn rakontojn pri la vojaĝo kaj fine, al la demando, ĉu li konas Smainon, la edzon de Fatmo, respondis:

– Ne, en Omdurmano kaj en Kartumo troviĝas pli ol cent mil batalantoj, do ne estas facile renkontiĝi kaj ne ĉiuj oficiroj konas sin reciproke. La ŝtato de la profeto estas grandega, sekve multaj emiroj regas la malproksimajn urbojn en Sennaro, Kordofano, Darfuro kaj en la ĉirkaŭaĵo de Faŝodo. Povas esti, ke tiu Smaino, pri kiu vi demandas, ne estas nun ĉe la flanko de la profeto.

Idrison ektuŝis iu malŝata tono, per kiu Nur-el-Tadhil parolis pri "tiu Smaino", do li respondis kun la nuanco de la malpacienco:

– Smaino estas edziĝinta kun la kuzino de Mahdi, sekve la infanoj de Smaino estas samtempe parencoj de la profeto.

Nur-el-Tadhil movis la brakojn.

– Mahdi havas multajn parencojn, kaj li ne povas memori pri ĉiuj.

Dum kelka tempo ili rajdis silente, post kio Idriso ree demandis:

– Kiam ni atingos Kartumon?

– Antaŭ la nokto-mezo – respondis Tadhil, rigardante la stelojn, kiuj komencis aperi sur la orienta flanko de la ĉielo.

– Ĉu en tiel malfrua horo mi povos ricevi manĝaĵon kaj furaĝon? De post la lasta ripozo tagmeze ni manĝis nenion...

– Hodiaŭ mi tranoktigos kaj manĝigos vin en mia hejmo, sed morgaŭ en Omdurmano vi mem devas zorgi pri la manĝaĵo – kaj mi sciigas vin antaŭe, ke tio ne estas facila afero.

– Kial?

– Ĉar estas milito. Dum kelkaj jaroj la homoj ne kulturis la kampojn kaj nutriĝis nur per viando, do, kiam fine ekmankis la brutaro, venis la malsato. Ĝi estas en la tuta Sudano, kaj unu sako da "durro" kostas hodiaŭ pli multe ol unu sklavo.

– Allah Akbar!– ekkriis kun mirego Idriso.– Sed mi vidis sur la stepo arojn da kameloj kaj brutaron.

– Ili apartenas al la profeto, al la "nobluloj" t.e. al parencoj de Mahdi, kaj al la kalifoj... Jes... Dangaloj, el kiuj devenas Mahdi kaj Baggaroj, kies estro estas la ĉefkalifo Abdullahi, havas ankoraŭ sufiĉe multe da brutaro, sed la aliaj gentoj vivas en ĉiam pli granda mizero.

Dirinte tion, Nur-el-Tadhil frapetis sian ventron kaj aldonis:

– En la servo de la profeto mi havas pli grandan rangon, pli multe da mono kaj pli altan aŭtoritaton, sed la ventron mi havis pli granda en la servo de la kedivo...

Sed konsciiĝinte, ke li eble tro multe babilis, post momento diris:

– Sed ĉio ĉi pasos, kiam venkos la vera religio.

Idriso, aŭdante tiujn vortojn, malgraŭvole pensis, ke tamen en Fajumo, en la servo de la angloj li estis neniam malsata kaj facile povis perlabori la porvivaĵon; do li forte malsereniĝis.

Poste li komencis plu demandi:

– Ĉu morgaŭ vi kondukos nin al Omdurmano?

– Jes. Laŭ la ordono de la profeto Kartumo devas esti senhomigita kaj nur malmulte da homoj loĝas tie. Oni detruas nun la pli grandajn domojn, elveturigante la brikojn kune kun aliaj kaptaĵoj al Omdurmano. La profeto ne volas loĝi en urbo makulita de la malfideluloj.

– Morgaŭ mi kapkliniĝos antaŭ li, kaj li provizos min per manĝaĵo kaj furaĝo.

– Ho! Se vi vere apartenas al la Dangaloj, tiam eble oni allasos vin antaŭ lia vizaĝo. Sed sciu krome, ke lian hejmon gardas tage kaj nokte cent homoj, provizitaj per skurĝoj, kaj ili ne ŝparas batojn al tiuj, kiuj volus eniri sen la permeso de Mahdi. Alie la homamasoj donus al la sanktulo eĉ ne unu momenton da ripozo... Allah! mi vidis eĉ Dangalojn kun sangaj strioj surdorse.

Idrison ĉiumomente kaptis pli kaj pli granda seniluziiĝo.

– Do la fideluloj – li demandis – ne vidas la profeton?

– La fideluloj vidas lin ĉiutage sur la preĝoplaco, kiam li, genuante sur la ŝafa felo, levas la manojn al Dio, aŭ kiam li instruas la homamason kaj firmigas en ili la veran religion. Sed atingi lin persone kaj paroli kun li estas tre malfacile – kaj tiun, kiu akiros tiun feliĉon ĉiuj aliaj envias, ĉar tia homo pleniĝas per la dia graco, kiu nuligas liajn antaŭajn pekojn.

Fariĝis jam profunda nokto kaj kun ĝi venis sentebla malvarmeto. En la vicoj aŭdiĝis la henado de la ĉevaloj, kaj la salto de la taga varmego al la malvarmo estis tiel granda, ke la haŭto de la rajdĉevaloj komencis vaporiĝi kaj la tuta taĉmento rajdis kvazaŭ en nebulo. Staĉjo kliniĝis malantaŭ Idriso al Nel kaj demandis ŝin:

– Ĉu vi sentas troe la malvarmon?

– Ne,– respondis la knabineto – sed... neniu plu jam povos nin defendi...

Kaj la larmoj obtuzigis ŝiajn pluajn vortojn. Staĉjo trovis ĉi-foje por ŝi neniun konsolon, ĉar li mem estis konvinkita, ke ne plu estas savo por ili. Jen ili eniris la regionon de la mizero, malsato, bestaj kruelaĵoj kaj sango. Ili estis kvazaŭ du etaj arbofolioj dum uragano, kiu alportis morton kaj neniigon, ne nur al la apartaj homaj kapoj, sed al tutaj urboj kaj tutaj gentoj. Kies mano do povus elŝiri el tia ĥaoso kaj savi du etajn senarmilajn infanojn?

La luno ruliĝis alte sur la ĉielo kaj arĝentis la branĉetojn de la mimozoj kaj akacioj. En la densaj ĝangaloj aŭdiĝis tie kaj aliloke la terura kaj samtempe kvazaŭ ĝojplena rido de hienoj, kiuj en tiu sanga regiono trovis sufiĉe da homaj kadavroj. Sporade la taĉmento kondukanta la karavanon renkontiĝis kun aliaj patroloj kaj interŝanĝis kun ili la difinitan signalvorton. Fine ili venis al la apudbordaj montetoj kaj tra longa intermonto ili atingis Nilon. La homoj, ĉevaloj kaj kameloj eniris la vastajn kaj platajn "dahabije" (pramoj), kaj baldaŭ la pezaj remiloj komencis per mezuraj movoj disbati kaj rompi la glatan akvoplaton de la rivero, en kiu respeguliĝis la stelriĉa ĉielo.

Post duonhoro, en la suda flanko, kien flosis kontraŭ la fluo "dahabije", ekbrilis lumoj, kiuj dum ilia alproksimiĝo ŝanĝiĝis en faskojn da ruĝa rebrilo kuŝanta sur la akvo. Nur-el-Tadhil ektuŝis la brakon de Idriso; poste etendinte antaŭ si la manon, li diris:

– Jen nia Kartumo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.