La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 27

Du malfermaĵoj estis en la arbo: unu vasta, duonon de metro super la tero, la dua malpli granda, ĉirkaŭ en alteco de unua etaĝo en urbaj domoj. Apenaŭ Mea enjetis en la malsupran malfermaĵon la brulfumantajn branĉojn, tuj el la supra malfermaĵo komencis elflugi grandaj vespertoj, kiuj, blindigitaj pro la sunbrilo, ĉirkaŭflugis la arbon kvazaŭ frenezaj, akre kriante. Sed post momento el la malsupra malfermaĵo elŝoviĝis fulmrapide la vera mastro, nome grandega boa-serpento, kiu digestis evidente en duondormo la restojn de la lasta kaptaĵo. Nur kiam la fumo atingis ĝiajn naztruojn, ĝi vekiĝis kaj ekpensis pri sia savo. Ĉe la vido de la ferkolora korpaĉo, kiu kvazaŭ grandega risorto saltis el la fumanta arbotruego, Staĉjo ekkaptis Nel'on per la brakoj kaj komencis forkuri kun ŝi en la direkto de la malfermita ĝangalo. Sed la amfibio, mem ekterurita, ne intencis postkuri ilin; anstataŭ tio, tordiĝante meze de la herbo kaj disstarigitaj pakaĵoj, ĝi forkuradis kun grandega rapideco en la direkto de la intermonto, volante kaŝi sin inter rokrompaĵoj kaj fendaĵoj. La infanoj retrankviliĝis. Staĉjo starigis Nel'on sur la teron kaj eksaltis por preni la pafilon, post kio li sekvis la serpentegon al la intermonto, kaj Nel postkuris Staĉjon. Sed post dekkelkaj paŝoj tiel eksterordinara vido ekbatis iliajn okulojn, ke ambaŭ haltis konsternitaj. Jen supre, super la rando de la intermonto, aperis por palpebrume daŭro la korpaĉo de la serpentego kaj, zigzaginte en la aero, falis denove malsupren. Post momento ĝi aperis duafoje kaj ree malsuprenfalis. La infanoj, alkurinte ĝis la rando, vidis kun mirego, ke ilia nova amiko, la elefanto, ludis tiamaniere kun la boa-serpento kaj, sendinte ĝin unue en dufojan aerveturon, nun piedpremis ĝian kapon per sia giganta, ŝtiposimila piedego. Fininte tiun operacion, ĝi denove levis per sia rostro la ankoraŭ tremantan korpon, sed ĉi-foje ne ĵetis ĝin supren, nur rekte en la akvofalon. Post kio, balancante ambaŭflanken kaj ventumante per la orelegoj, ĝi komencis penetreme rigardi Nel'on, kaj fine ĝi etendis al ŝi sian rostron, kvazaŭ postulante rekompencon por sia heroa kaj samtempe ege prudenta faro.

Kaj Nel alkuris tuj al la tendo kaj, reveninte kun amaso da sovaĝaj figoj, komencis al ĝi ĵeti po kelkajn, kaj la elefanto serĉis ilin diligente en la herbo kaj enmetis unu post la alia en sian faŭkon. Tiujn, kiuj enfalis en pli profundajn fendojn, ĝi spirblovante eligis per tia forta blovado, ke kun la figoj supren flugis ŝtonoj grandaj kiel homa pugno. Tiun spektaklon la infanoj akceptis per aplaŭdoj kaj rido. Nel revenis kelkfoje por novaj provizoj, ne ĉesante aserti ĉe ĉiu figo, ke la elefanto estas jam komplete malsovaĝa kaj ke ŝi povus eĉ nun malsupreniri al ĝi.

– Vidu, Staĉjo – jen ni havos protektanton! Ĉar ĝi timas neniun en la dezerto: nek leonon, nek serpentegon, nek krokodilon. Plue ĝi estas tre bona – kaj ĝi amas nin tutcerte.

– Se ĝi malsovaĝiĝos – diris Staĉjo – kaj se mi povos lasi vin sub ĝia protekto, tiam efektive mi iros ĉasi en plena trankvilo, ĉar pli bonan defendanton mi ne povus serĉi al vi en la tuta Afriko.

Post momento li aldonis:

– La tieaj elefantoj estas pli sovaĝaj, sed mi legis, ke ekzemple la aziaj havas specialan inklinon al infanoj. Neniam okazis en Hindujo, ke elefanto malutilis al infano kaj se ĝi fŭrioziĝas, kio okazas de tempo al tempo, tiam la lokaj loĝantoj elsendas infanojn por trankviligi ĝin.

– Jen vidu, vidu!

– Ĉiuokaze vi faris bone, ke vi ne permesis al mi ĝin mortpafi.

Je tio la pupiloj de Nel ekflamis pro ĝojo, kvazaŭ du verdetaj fajretoj. Ekstarante sur la piedfingretoj, ŝi metis sur la brakojn de Staĉjo siajn du manojn kaj, klinante la kapeton malantaŭen, ŝi demandis, rigardante al liaj okuloj:

– Mi agis, kvazaŭ mi estus kiomjara? – diru! – kiomjara?

Kaj li respondis:

– Almenaŭ sepdekjara.

– Vi ĉiam ŝercas pri mi.

– Koleretu, koleretu! – kaj kiu liberigos la elefanton?

Aŭdinte tion, Nel komencis tuj kaĵoli kvazaŭ juna katineto.

– Vi! Kaj mi tre amos vin pro tio kaj ankaŭ ĝi.

– Mi pensas pri tio, – diris Staĉjo – sed tio ne estas facila laboro kaj mi ne faros tion nun, sed nur tuj antaŭ nia plua ekiro.

– Kial?

– Tial, ke ĝi certe forlasus nin, se mi liberigus ĝin, antaŭ ol ĝi malsovaĝiĝos kaj alkutmiĝos al ni.

– Ho! – Ĝi ne forlasos min.

– Vi pensas, ke ĝi same farus kiel mi! – rediris Staĉjo kun certa malpacienco.

La pluan interparolon haltigis la alveno de Kali, kiu alportis la buĉitan zebron kaj ĝiajn idojn mortmorditajn de Saba. Ĝi estis feliĉo por la hundo, ke kurante post Kali, ĝi ne ĉeestis la batalon kontraŭ la serpento. La hundo estus certe postkurinta la serpenton kaj, atinginte ĝin, pereus en ĝiaj mortigaj tordiĝoj, antaŭ ol Staĉjo sukcesus alkuri por helpi. Pro mortigo de la zebridoj ĝi ricevis de Nel batpunon, kiun ĝi ne tro sentis, ĉar ĝi eĉ ne retiris sian elpendantan langaĉon, kun kiu ĝi revenis de la ĉasado.

Dume Staĉjo deklaris al Kali, ke li intencas aranĝi loĝejon en la arbo kaj rakontis al li, kio okazis dum la purigado de la arbotrunko per la fumo, kaj kiamaniere la elefanto venkis la boa-serpenton. La projekto ekloĝi en la baobabo, kiu povos doni ŝirmon ne sole kontraŭ la pluvo, sed ankaŭ kontraŭ sovaĝaj bestoj, tre plaĉis al la negro, sed la ago de la elefanto tute ne gajnis lian aprobon.

– La elefanto estas malsaĝa – li diris – ke ĝi enĵetis "niokon" en la ŝaumantan akvon, sed Kali scias, ke nioko estas bona, do li serĉos ĝin post la ŝaumanta akvo kaj li rostos ĝin, ĉar Kali estas saĝa – kaj donkey.

– Prave, vi estas donkey! – respondis Staĉjo – sed vi ja ne manĝos serpenton?

– Nioko bona – ripetis Kali.

Kaj montrante la buĉitan zebron, li aldonis:

– Pli bona, ol ĉi tiu niama.

Post tio ili ambaŭ iris al la baobabo kaj okupiĝis pri la aranĝo de loĝejo. Kali serĉis ĉe la rivero platan ŝtonon, en grandeco de granda kribrilo kaj, metinte ĝin en la trunkon, ŝutis sur ĝin ardantajn lignokarbojn. Poste li alŝutis pli kaj pli da novaj ardaĵoj, atentante nur, ke ne ekbrulu la putrintaĵo interne de la trunko kaj ne kaŭzu la brulon de la tuta arbo mem. Li diris, ke li faras tion, por ke nenio mordu grandan sinjoron kaj bibi. Kaj efektive montriĝis, ke tio ne estis superflua singardo, ĉar, post kiam la fumo plenplenigis la internon de la arbo kaj disiris eĉ eksteren, el la ŝelfendetoj komencis elrampi la plej diversaj estaĵoj: nigraj kaj ĉerizkoloraj skaraboj, vilaj araneoj grandaj kiel prunoj, raŭpoj kovritaj kvazaŭ per dornoj, fingrodikaj kaj abomenaj, kaj samtempe venenaj skolopendroj, kies mordo povas kaŭzi eĉ morton. Kaj laŭ tio, kio okazis sur la ekstera flanko de la trunko, estis facile diveni, kiom da similaj estaĵoj pereis interne pro la lignokarba fumo. Tiujn, kiuj malsuprenfalis en la herbon el la arboŝelo kaj el pli malaltaj branĉoj, Kali dispremis senkompate per ŝtonoj, rigardante ĉe tio ĉiam al la supra kaj malsupra arbokavaĵoj, kvazaŭ li timus, ke baldaŭ eliĝos el unu de ili ankoraŭ io nova.

– Kial vi tiel rigardas – demandis Staĉjo – ĉu vi opinias, ke alia serpento povas kaŝiĝi en la arbo?

– Ne! Kali timi Mzimu.

– Kio estas Mzimu?

– Malbona spirito.

– Ĉu vi iam vidis ĝin en la vivo?

– Ne, sed Kali aŭdi terura muĝo, kiu Mzimu fari en kabanoj ĉe sorĉistoj.

– Tamen viaj sorĉistoj ne timas ĝin?

– Sorĉistoj scias ĝin teni, poste sorĉistoj viziti kabanoj kaj diri, ke Mzimu koleri, do negroj doni al ili bananoj, mielo, biero farita el kreskaĵo sorgo, ovoj kaj viando, kaj peti pardono de Mzimu.

Staĉjo ekmovis la brakojn.

– Videble estas bone esti ĉe vi sorĉisto. Sed eble tiu serpento estis Mzimu?

Kali kapneis:

– Tiaokaze ne elefanto mortigi Mzimu, sed Mzimu mortigi elefanto. Mzimu estas morto...

Subite iu stranga krako kaj muĝeto interne de la arbo interrompis lian parolon. El la malsupra arbokavaĵo eliĝis stranga polvaĵo, post kio denove aŭdiĝis eĉ pli forta krako ol antaŭe. Kali ĵetiĝis fulmrapide vizaĝaltere kaj komencis krii terure:

– Aka! Mzimu! Aka! Aka! Aka!

Ankaŭ Staĉjo retiriĝis en la unua momento, sed baldaŭ li reakiris la memregon, kaj kiam Nel kaj Mea alkuris, li komencis klarigi al ili, kio okazis.

– Verŝajne – li diris – la tuta amaso da putraĵo interne de la trunko, plilarĝiĝante pro la varmego, fine malsuprenfalis kaj superŝutis la ardantan lignokarbon. Kaj Kali pensas, ke tio estas Mzimu. Sed Mea kelkfoje ŝprucigu akvon en la malfermaĵon, ĉar se la ardaĵo ne estingiĝis pro manko de aero kaj la putraĵo ekflamiĝos, tiam la arbo povas forbruli.

Post kio, vidante, ke Kali konstante kuŝas kaj ne ĉesas ripetadi kun timego: "Aka! Aka!", li prenis tiun pafilon, el kiu li pafis kutime al numidoj, pafis en la malfermaĵon kaj diris, puŝfrapante la knabon per la karabenkolbo:

– Via Mzimu mortigita. Ne timu!

Kaj Kali rektiĝis, restante sur la genuoj.

– Ho sinjoro granda! granda!... Sinjoro ne timi eĉ Mzimu?

– Aka! Aka! – ekkriis Staĉjo, moke imitante la negron.

Kaj li komencis ridi.

Post kelka tempo Kali tute retrankviliĝis, kaj kiam li eksidis al la manĝaĵo pretigita de Mea, montriĝis, ke la momenta teruriĝo ne deprenis de li la apetiton, ĉar krom porcio da fumaĵita viando li formanĝis ankoraŭ la nekuiritan hepaton de zebrido, ne kalkulante la sovaĝajn figojn, kiujn liveris abunde la apude kreskanta sikomoro. Poste ili ambaŭ revenis al la arbo, ĉe kiu estis ankoraŭ multe por labori. La elĵetado de la putrintaĵo, de lignokarbo, de centoj da bruligitaj skaraboj kaj grandaj oniskoj, kaj dekkelkaj rostitaj vespertoj daŭris pli ol du horojn. Staĉjon mirigis eĉ la fakto, ke la vespertoj povis loĝi en senpera najbareco kun la boa-serpento. Tamen li divenis, ke la granda serpento aŭ malŝatis tiel etan ĉasaĵon, aŭ, ne povante interne de la trunko volviĝi ĉirkaŭ io, ne scipovis atingi ilin. La ardo de la lignokarbo kaŭzinta la falon de la putrintaj tavoloj, bonege purigis la internon – kaj ĝia vido plenigis nun Staĉjon per ĝojo, ĉar ĝi estis tiel vasta kiel granda ĉambro kaj povis doni ŝirmon ne por kvar, sed eĉ por dek personoj. La malsupra malfermaĵo estis la pordo, la supra la fenestro, dank'al kio en la tre vasta trunko estis nek mallume, nek sufoke. Helpe de tendotuko Staĉjo decidis dividi la tutaĵon en du ĉambrojn, el kiuj la unuan li destinis por Nel kaj Mea, la duan por si mem, Kali kaj Saba. La arbo ne estis putrinta ĝis la trunkosupro, do la pluvo ne povis eniĝi internen, kaj por tute sekuriĝi kontraŭ ĝi sufiĉis levi kaj subapogi super ambaŭ malfermajoj la arboŝelon tiamaniere, ke ĝi formu du defluilojn. La plankon de la interno ili surŝutis per varmega sablo alportita de la riverbordo, kaj ĝian supraĵon ili kovris per sekaj muskoj.

La laboro estis efektive laciga, kaj precipe por Kali, ĉar li devis krom tio fumaĵi viandon, trinkigi la ĉevalojn kaj pensi pri la nutraĵo por la elefanto, kiu senĉese trumpetis pri ĝi. Sed la juna negro okupiĝis pri la aranĝo de la nova loĝejo kun granda volonteco kaj eĉ kun fervoro, kies kaŭzon li klarigis al Staĉjo ankoraŭ dum la sama tago jene:

– Kiam la granda sinjoro kaj bibi – li diris, metante la manojn sur la koksojn – ekloĝos en la arbo, Kali ne bezonos konstrui por la nokto la grandan zeribon kaj li povos ĉiuvespere maldiligenti.

– Ĉu vi tiom ŝatas nenion fari? – demandis Staĉjo.

– Kali estas viro, do Kali ŝati nenion fari, ĉar labori devi nur virinoj.

– Tamen vi vidas, ke mi laboras por bibi.

– Sed kiam bibi plenaĝiĝi, ŝi devi labori por la granda sinjoro – kaj se ŝi ne voli, tiam la granda sinjoro certe bati ŝin.

Je la sola penso pri batado de bibi, Staĉjo eksaltis kvazaŭ brogita kaj kriis kolere:

– Malsaĝulo, ĉu vi scias, kio estas bibi?

– Mi ne scias – respondis la nigra knabo kun teruro.

– "Bibi", jen estas... jen estas... bona Mzimu!

Kaj Kali eĉ ekkaŭris.

Kaj post la finiĝo de la laboro li malkuraĝe alproksimiĝis al Nel, falis antaŭ ŝi vizaĝaltere kaj komencis ripeti, ne plu per terura, sed per petega voĉo:

– Aka! Aka! Aka!...

Kaj la "bona Mzimu" larĝe malfermis al li siajn belegajn okulojn similajn al la koloro de la marakvo, tute ne komprenante, kio okazis kaj kion celas Kali.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.