La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 35

La sekvan tagon iom pluvetis, sed dum kelkaj horoj estis ankaŭ bela vetero, do Staĉjo ekiris frumatene por inspekti la tutan posedaĵon kaj ĝis la tagmezo li trarigardis bonege ĉiujn angulojn. La ĝenerala trarigardo donis tre favoran impreson. Antaŭ ĉio koncerne la sekurecon la monto Linde estis kvazaŭ la plej bone elektita loko en la tuta Afriko. Ĝiaj deklivoj montriĝis alireblaj eble nur por ĉimpanzoj. Leonoj kaj panteroj ne povis surgrimpi ĝian platan supraĵon. Rilate al ĝia roka dorso, sufiĉis starigi King'on ĉe la enirejo, por dormi sekure sur ambaŭ oreloj. Staĉjo konvinkiĝis, ke li povus ĉi tie defendi sin eĉ kontraŭ pli malgranda taĉmento de derviŝoj, ĉar la vojo kondukanta sur la monton estis tiel mallarĝa, ke King povis ĝin apenaŭ trairi – kaj homo posedanta bonan armilon povus bari la vojon al ĉiu. En la mezo de la "insulo" elŝprucis fonto de bonega akvo, malvarma kaj pura kiel kristalo, kiu ŝanĝiĝis en rivereton. Kurante zigzage inter bananaj arbaretoj, ĝi fine falis de krutaĵo en la riveron, formante mallarĝan akvofalon similan al blanka rubando. En la suda parto de la "insulo" situis kampoj, kovritaj abunde per manioko, kies radikoj liveras al negroj bonegan manĝaĵon, kaj malantaŭ la kampoj kreskis aroj da altaj kokospalmoj kun kronoj en la formo de belegaj plumtufoj.

La "insulon" ĉirkaŭis la ĝangalmaro, kaj la elvido de sur ĝi estis ege vasta. De la oriento grizbluis la montaro de Karamojo. Sude estis videblaj grandaj altaĵoj, kiuj, se oni konkludis laŭ ilia malhela koloro, devis esti kovritaj per arbaro. Kontraŭe de la okcidenta flanko la vido kuris ĝis la horizonta limo, kie la ĝangalo kontaktis kun la ĉielo. Sed Staĉjo vidis helpe de la lorno, kiun li heredis de Linde, multajn termontojn kaj dise kaj maldense starantajn arbojn, kiuj elstaris super la herbaro kvazaŭ preĝejoj. En la lokoj, kie la herbo ne estis ankoraŭ tro alta, eĉ per nuraj okuloj oni povis vidi tutajn arojn da antilopoj kaj zebroj, aŭ arojn da elefantoj kaj bubaloj. Tie ĉi kaj tie ĝirafoj distranĉis la grizverdan supraĵon de la ĝangalo, kiel ŝipoj distranĉas la ondaron de maro. Tuj apud la rivero ludis dekkelkaj masklaj akvokaproj, kaj aliaj elakvigis de tempo al tempo siajn kornohavajn kapojn el la profundaĵo. Tie, kie la akvo estis trankvila, elsaltis super ĝin tiuj fiŝoj, kiujn kaptis Kali kaj, brilante kvazaŭ arĝentaj steloj en la aero, ili ree subakviĝis. Staĉjo promesis al si konduki ĉi tien Nel'on, kiam la vetero firmiĝos, kaj montri al ŝi la tutan bestejon.

Sur la "insulo", male, estis neniaj pli grandaj bestoj, anstataŭ tio multe da papilioj kaj birdoj. Grandaj, neĝblankaj papagoj kun nigraj bekoj kaj flavaj tufoj, flugadis super la arbustaro; etaj, belege plumornamitaj "vidvinoj" balancis sin sur la maldikaj trunketoj de manioko, briletante kvazaŭ juveloj, kaj de altaj kokosoj aŭdiĝis la voĉoj de afrikaj kukoloj kaj la mildaj, ĝemsimilaj kveroj de turtoj.

Staĉjo revenis de la inspektado kun ĝojo en la animo: "La aero estas saniga – li diris al si mem – la sekureco kompleta, la nutraĵo abunda kaj ĉie bele kvazaŭ en paradizo!" Alveninte al la kabano de Nel, li konstatis, ke tamen sur la insulo estas pli granda besto, kaj eĉ du, ĉar la malgranda Nasibu dume trovis en la densaĵo de bananoj kaprinon kun kaprideto, kiujn jam ne povis forrabi la derviŝoj. La kaprino estis jam iom sovaĝiĝinta, sed la kaprideto tuj interamikiĝis kun Nasibu, kiu estis ege fiera pro sia elkovro kaj pro tio, ke dank'al li "bibi" havos nun ĉiutage bonegan freŝan lakton.

– Kion ni nun faros, Staĉjo? – demandis Nel iutage, kiam ili jam komplete establiĝis sur la "insulo".

– Ni havos multege da laboro – diris la knabo; disstariginte la fingrojn de unu mano, li komencis kalkuli sur ili ĉiujn laborojn, kiuj ilin atendas:

– Antaŭe Kali kaj Mea estas paganoj, kaj Nasibu, kiel zanzibarano, mahometano. Oni devas do ilin klerigi, lernigi la religion kaj bapti. Due, oni devas fumaĵi viandon por la venonta vojaĝo, sekve mi devas ofte ĉasi; trie, havante multe da armiloj kaj ŝargaĵoj, mi volas instrui al Kali la pafadon, por ke ni estu ambaŭ defendopretaj; kaj kvare, vi certe forgesis la flugdrakojn?

– Flugdrakojn?

– Jes, kiujn vi gluos, aŭ, kio estos ankoraŭ pli bona, kunkudros. Kaj tio estos via okupo.

– Mi ne volas nur ludi.

– Tio ja tute ne estos ludo, sed laboro, eble la plej utila el ĉiuj. Eĉ ne pensu, ke sufiĉos nur unu flugdrako, ĉar vi devas prepari ĉirkaŭ kvindek, aŭ eĉ pli multe.

– Sed por kio tiom de ili? – demandis scivole la knabineto.

Do Staĉjo komencis al ŝi klarigi siajn projektojn kaj esperojn. Li surskribos sur ĉiu flugdrako iliajn nomojn, kaj informojn, ke ili forŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj, ankaŭ kie ili estas kaj kien ili iras. Krom tio li skribos, ke ili petas pri tuja helpo kaj forsendo de depeŝo al Port-Saido. Poste li ellasos tiujn flugdrakojn ĉiam, kiam nur estos favora vento, blovanta de la okcidento orienten.

– Multaj el ili – li diris – falos teren en proksima ĉirkaŭaĵo, multajn haltigos la montaro, sed se nur unu atingos la bordon kaj falos en la manojn de eŭropanoj, ni estas savitaj!

Al Nel tre plaĉis tiu ideo, kaj ŝi deklaris, ke la saĝecon de Staĉjo oni povas kompari eĉ ne kun tiu de King. Ŝi estis ankaŭ tute certa, ke multe da flugdrakoj atingos eĉ iliajn paĉjojn, kaj ŝi promesis glui ilin de mateno ĝis vespero. Ŝia ĝojo estis tiom granda, ke Staĉjo, timante, ke ŝi ekhavos temperatur-altiĝon, devis bremsi ŝian fervoron.

Kaj de nun la laboroj, pri kiuj Staĉjo parolis, komenciĝis efektive. Kali, kiu ricevis ordonon, kapti kiel eble plej multe da saltantaj fiŝoj, ĉesis kapti ilin helpe de fiŝhoko kaj anstataŭe formis el maldikaj bambuoj altan barilon similan al krado kaj tiun kluzeton li starigis laŭlarĝe de la rivero. En la mezo de tiu kluzeto estis sufiĉe granda malfermaĵo, tra kiu la fiŝoj devis nepre tranaĝi, volante atingi la liberan akvon. La malfermaĵon Kali kovris per forta reto, farita el palmaj ŝnuroj; tiamaniere li certigis al si ĉiutage abundan kaptaĵon.

Li pelis la fiŝojn al tiu perfida reto helpe de King, kiu enmetinte sian rostron en la akvon, malklarigis ĝin kaj kirlis tiomgrade, ke ne nur tiuj arĝentaj saltfiŝoj, sed ankaŭ ĉiuj aliaj kreaĵoj fuĝis kiel eble plej rapide al la kvieta akvo. Okazis ĉe tio ankaŭ malutiloj, ĉar kelkfoje forkurantaj krokodiloj renversis la reton, kaj ofte faris tion la elefanto mem. Sentante al krokodiloj ian denaskan malamon, King postkuris ilin, kaj kiam ili troviĝis en malprofunda akvo, ĝi kaptis ilin per sia rostro, elĵetis ilin sur la bordon kaj piedpremis ilin pasie.

En la reto troviĝis ofte ankaŭ testudoj, el kiuj la junaj ekzilitoj kuiris al si bonegan buljonon. Kali preparis la fiŝojn, kaj la viandon li sunsekigis. La vezikojn li portis al Nel, kiu distranĉis ilin, etendis ilin sur lato kaj faris el ili kvazaŭ paperfoliojn ne pli grandajn ol du manplatoj.

Helpis ŝin en tio Staĉjo kaj Mea, ĉar la laboro tute ne estis facila. La membranoj estis iom pli dikaj ol en la vezikoj de niaj riveraj fiŝoj, sed post sekiĝo ili fariĝis eksterordinare rompeblaj. Nur post ia tempo Staĉjo eltrovis, ke oni devas sekigi ilin en la ombro. Tamen li ofte perdis la paciencon. Se li tute ne rezignis pri la fabrikado de la flugdrakoj el tiu materialo, tio estis pro tio, ke li opiniis ilin pli malpezaj ol tiuj el papero kaj pli rezistaj kontraŭ la pluvo. Ja alproksimiĝis jam la seka sezono, sed li ne estis tute certa, ĉu ankaŭ dum la somero ne aperos ofte pluvoj, precipe en la montaro.

Tamen li gluis flugdrakojn ankaŭ el papero, kiu troviĝis en sufiĉa kvanto inter la objektoj de Linde. La unua, granda kaj malpeza, ellasita kun la okcidenta vento, tuj suprenleviĝis tre alte. Kaj kiam Staĉjo detranĉis la ŝnureton ĝi forflugis, kondukita per forta aerblovo, en direkto al la montaro Karamojo. Staĉjo kontrolis ĝian flugon helpe de lorno, ĝis ĝi fariĝis malgranda kvazaŭ papilio, muŝo, kaj fine fariĝis tute malvidebla sur la pala bluo de la ĉielo. La sekvan tagon li ellasis la duan, faritan jam el fiŝaj vezikoj. Tiu suprenleviĝis ankoraŭ pli rapide, sed, verŝajne kaŭze de la travideblaj membranoj, baldaŭ malaperis el la okuloj.

Sed Nel laboris kun tia fervoro, ke fine ŝiaj malgrandaj fingretoj fariĝis tiel lertaj, ke nek Staĉjo, nek Mea povis superi ŝin en tiu laboro. Fortoj nun ne mankis al ŝi. La saniga montara klimato efikis, ke ŝi simple sentis sin renaskiĝinta. La tempolimo, en kiu povis aperi la tria, jam morta paroksismo de la febro, jam pasis senrevene. Tiun tagon Staĉjo kaŝiĝis en la densaĵo de bananarboj kaj ploris pro ĝojo. Post du semajnoj de ilia restado sur la monto li rimarkis, ke la "bona Mzimu" aspektis tute alie, ol antaŭe en la ĝangalo. La vangoj fariĝis plenaj; la haŭtkoloro el flava kaj diafana iĝis ree roza, kaj sub la abunda hartufo brilaj okuloj rigardis gaje en la mondon. La knabo benis la malvarmetajn noktojn, la travideblan fontakvon, la farunon el sekaj bananoj, kaj antaŭ ĉio ilian savinton Linde.

Li mem maldikiĝis kaj malheliĝis, kio estis la pruvo, ke la febro ne kaptos lin, ĉar personoj malsanaj je ĝi ne povas sunbruniĝi. Ankaŭ li kreskis kaj fortiĝis. La movado kaj fizika laboro potencigis en li bravecon kaj forton. La muskoloj de liaj manoj kaj piedoj fariĝis kvazaŭ ŝtalaj. Li estis vere hardita afrika vojaĝanto. Ĉasante ĉiutage kaj pafante nur per kugloj, li fariĝis krom tio nesuperebla pafisto. Sovaĝajn bestojn li ne plu timis, ĉar li komprenis, ke al vilaj aŭ punktitaj rabobestoj en la ĝangalo estas pli danĝere renkontiĝi kun li ol inverse. Foje li mortigis per unu pafo grandan rinoceron, kiu, vekita el dormeto sub akacio, ekatakis lin neatendite. La atakemajn afrikajn bubalojn, kiuj ofte dispelas tutajn karavanojn, li preskaŭ malatentis.

Krom preparado de la flugdrakoj kaj aliaj ĉiutagaj okupoj, li kaj Nel komencis ankaŭ konverti la genegrojn – Kali, Mea kaj Nasibu. Sed tio estis pli malfacila tasko, ol ili esperis. La negra trio aŭskultis tre volonte ĉiujn instruojn, sed ili konceptis ĉion laŭ sia negra pensmaniero. Kiam Staĉjo rakontis al ili pri la mondokreado, pri la paradizo kaj pri la serpento – ĉio iris ankoraŭ kontentige, sed, kiam li atingis tiun epizodon, kiam Kaino mortigis Habelon, Kali malgraŭvole glatis sian ventron kaj demandis kun tuta trankvilo:

– Kaj ĉu li manĝis lin poste?

La nigra knabo ja asertis ĉiam, ke la Va-himanoj neniam manĝas homojn, sed videble la memoro pri tio restis ankoraŭ inter ili kiel nacia tradicio.

Li ne povis ankaŭ kompreni, kial Sinjoro Dio ne mortigis la malbonan Mzimu, kaj multajn aliajn aferojn. Liaj ideoj pri malbono kaj bono estis ankaŭ tro afrikaj, pro kio inter instruisto kaj lernanto okazis foje tia interparolo:

– Diru al mi – demandis Staĉjo – kio estas malbona ago?

– Se iu de Kali forpreni bovojn – respondis post mallonga medito – tiam tio estas malbona ago.

– Bonege! – ekkriis Staĉjo – kaj bona ago?

Ĉi-foje la respondo venis senpripense:

– Bona ago – kiam Kali forpreni bovojn de iu alia.

Staĉjo estis tro juna, por kompreni, ke simile opinias pri malbonaj kaj bonaj agoj eĉ en Eŭropo ne nur politikistoj kaj diplomatoj, sed ankaŭ tutaj nacioj. Tamen iom post iom klariĝis en la nigraj kapoj, kaj tion kion ne povis kompreni iliaj kapoj, kaptis iliaj varmaj koroj. Post kelka tempo oni povis jam aliri al la baptado, kiu okazis tre solene. La baptogepatroj donacis al ĉiu el ili po kvar "dotis" (duona metro) da blanka perkalo kaj po unu ŝnuro da bluaj koraletoj. Mea tamen sentis sin iom elreviĝinta, ĉar en la naiveco de sia animo ŝi esperis, ke post la baptoceremonio ŝi tuj elblankiĝos, kaj granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke ŝi restis nigra kiel antaŭe. Sed Nel konsolis ŝin per la certigo, ke ŝia animo estas nun neĝoblanka.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.