La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 20

La maljuna ŝejko Hatim plenumis fidele la promeson, kiun li donis al la greko, kaj li zorge okupiĝis pri la infanoj. La vojo al la supra fluo de la Blanka Nilo estis malfacila. Ili vojaĝis tra Ketaino, Ed-Ducim kaj Kano, post kio ili preterpasis Abbon, la arbaran insulon de Nilo, sur kiu antaŭ la milito loĝis Mahdi, kiel derviŝoermito en kaviĝinta arbego. La karavano devis ofte ĉirkaŭiri la vastajn inundejojn, t.n. "suddojn", sur kiuj kreskis papiruso. De tie la blovo alportis la venenitan odoron de putrintaj folioj, kiuj amase kolektiĝis tie per la akvofluo. Post la disfalo de la derviŝ-ŝtato la anglaj inĝenieroj tratranĉis tiujn barojn, kaj la vaporŝipoj povis tiam veturi de Kartumo ĝis Faŝodo kaj pli malproksimen. Tamen nun la rivero denove ŝtopiĝis kaj, ne povante flui libere, ĝi disverŝiĝis ambaŭflanken. La regiono ĉe la dekstra kaj maldekstra bordoj estis kovrita per alta ĝangalo, meze de kiu leviĝis termitejoj kaj unuopaj grandegaj arboj; tie kaj aliloke la arbaroj atingis la riveron. Sur la pli sekaj lokoj kreskis arbetaroj de akacioj. Dum la unuaj semajnoj ili renkontis arabajn koloniojn kaj urbetojn konsistantajn el domoj kun strangaj kukurbformaj tegmentoj faritaj el "doĥno"-pajlo. Sed transe de Abbo, de la kolonio Goz-Abu-Guma ili eniĝis en la landon de la nigruloj. Tamen ĝi estis preskaŭ senhoma, ĉar la derviŝoj forkaptis preskaŭ komplete la tiean negran loĝantaron kaj vendis ilin sur la foirplacoj de Kartumo, Omdurmano, Dary, Faŝero, El-Obeido kaj de aliaj urboj sudanaj, darfuraj kaj kordofanaj. Tiujn loĝantojn, kiuj sukcesis kaŝiĝi antaŭ la sklaveco en densejoj, arbaroj kaj aliaj kaŝejoj, ekstermis la malsato kaj variolo, disvastiĝanta kun eksterordinara forto laŭlonge de la Blanka kaj Blua Niloj. La derviŝoj mem diris, ke pro ĝi formortas "tutaj nacioj". La antaŭaj plantejoj de "sorgo, manioko" kaj bananoj kovriĝis per ĝangalo. Nur la sovaĝaj rabobestoj plimultiĝis grandnombre, ĉar neniu ĉasis ilin. Ofte en la vespera ĉielruĝo la infanoj vidis de malproksime elefantarojn, similajn al moviĝantaj rokoj kaj paŝantajn malrapide al la konataj akvejoj. Je ilia vido Hatim, la estinta eburo-komercisto, ŝmacis, ĝemetis kaj konfidence tiel diris al Staĉjo:

– Maŝallah! – kiom da riĉaĵo troviĝas ĉi tie! Sed nun ne valoras ĉasi, ĉar Mahdi malpermesis al la egiptaj komercistoj veni al Kartumo kaj estas neniaj aĉetantoj de kojndentoj – nur eble la emiroj por la "umbajo"-trumpetoj.

Krom elefantoj oni renkontis ankaŭ ĝirafojn, kiuj, ekvidinte la karavanon, rapide forkuris peztrote, svingante siajn longajn kolojn, kvazaŭ ili estus lamaj. Post Goz-Abu-Guma aperadis pli kaj pli ofte bubaloj kaj tutaj aroj da antilopoj. La karavananoj, kiam al ili mankis freŝa viando, ĉasis ilin – sed preskaŭ ĉiam senefike, ĉar la singardemaj kaj viglaj bestoj permesis al neniu alproksimiĝi, nek ĉirkaŭ sin.

La nutraĵo mankis ĉie, ĉar pro la senhomiĝo de la lando oni povis ricevi nek milion, nek bananojn, nek fiŝojn, kiujn en pasintaj tempoj liveradis al la karavanoj la negroj el la ŝiluk-kaj dinkagentoj, interŝanĝante ilin volonte kontraŭ vitroperloj kaj latuniadeno. Tamen Hatim ne lasis la infanojn malsatmorti, kaj krom tio, li tenis Gebhron en severa disciplino. Kiam tiu lasta iufoje batis Staĉjon okaze de kamel-malŝarĝado, li ordonis kuŝigi lin sur la teron kaj havigi al li per bambuo po tridek punbatojn sur ĉiu kalkano. Dum du tagoj la kruela sudanano povis iri nur sur la piedfingroj kaj malbenis la momenton, kiam li forlasis Fajumon, kaj venĝis sin je sia juna sklavo, nomata Kali, kiun li antaŭ nelonge ricevis donace.

Staĉjo komence estis preskaŭ kontenta, ke ili forlasis la infektitan Omdurmanon kaj ke li povas nun vidi la landojn, pri kiuj li ĉiam revis. Lia forta organismo eltenis ĝis nun sufiĉe bone ĉiujn vojaĝlaciĝojn, kaj la pli abunda nutraĵo revenigis al li la antaŭan energion. Dum la vojo aŭ dum la ripozhoroj li ofte flustris denove en la orelon de la knabineto, ke forkuri oni povas ankaŭ de la Blanka Nilo kaj ke li tute ne ĉesis pensi pri tiu plano. Sed li serioze maltrankviliĝis pri ŝia sanstato. Tri semajnojn post la forveturo el Omdurmano Nel ja ankoraŭ ne malsaniĝis pro febro, sed ŝia vizaĝo malgrasiĝis kaj, anstataŭ sunbruniĝi, fariĝis pli kaj pli diafana, kaj ŝiaj malgrandaj manetoj aspektis kvazaŭ formitaj el vakso. Ne mankis al ŝi protekto, nek eĉ tiaj komfortaĵoj, kiajn Staĉjo kaj Dinah povis al ŝi sekurigi helpe de Hatim, sed mankis la saniga aero de la dezerto. La malseketa kaj varmega klimato en kuniĝo kun la vojaĝlaciĝoj ruinigis iom post iom la fortojn de la delikata infano.

Staĉjo, komence de Goz-Abu-Guma donis al ŝi ĉiutage po duono da kinin-pulvoro kaj li ege ĉagreniĝis ĉe la sola penso, ke ne sufiĉos por longa tempo tiu grava medikamento, kiun li povos poste nenie ricevi. Sed ne estis alia konsilo, ĉar oni devis antaŭ ĉio eviti la febron. De tempo al tempo kaptis lin malespero. Li konsoliĝis nur per la espero, ke Smaino, se li volos interŝanĝi ilin ambaŭ kontraŭ siaj propraj infanoj, devas elserĉi por ili iun pli sanigan regionon ol Faŝodo.

Sed la malfeliĉo ŝajnis ĉiam persekuti siajn viktimojn. Unu tagon antaŭ la alveno al Faŝodo Dinah, kiu jam en Omdurmano ne fartis bone, eksvenis subite, kiam ŝi serĉis en la pakaĵo la bezonajn aĵojn por Nel, kaj falis de sur la kamelo teren. Staĉjo kaj Ĥamiso rekonsciigis ŝin kun granda peno. Tamen ŝi ne tuj rekonsciiĝis, kaj verdire ŝi rekonsciiĝis nur vespere, por adiaŭi sian amatan fraŭlineton kun varmaj larmoj kaj morti. Post ŝia morto Gebhro volis nepre detranĉi ŝiajn orelojn, por montri ilin al Smaino, kiel pruvon, ke ŝi mortis dumvoje, kaj postuli de li la apartan pagon ankaŭ por ŝia forkapto. Tiamaniere oni kutimis agi kontraŭ la sklavoj mortintaj dumvoje. Sed Hatim, je la peto de Staĉjo kaj Nel, ne konsentis tion, do ŝi estis enterigita honeste, kaj ŝian tombon oni sekurigis antaŭ hienoj per ŝtonoj kaj dornoj. La infanoj sentis sin ankoraŭ pli solecaj, ĉar kun ŝia forpaso ili perdis la solan proksiman kaj sindonan animon. Tio estis tre doloriga sortobato precipe por Nel, kiun Staĉjo vane provis konsoli dum la tuta nokto kaj sekva tago.

Venis la sesa semajno de la vojaĝo. La sekvan tagon tagmeze la karavano atingis Faŝodon, sed oni trovis tie nur incendiejon. La mahdianoj bivakis sub la nuda ĉielo aŭ en provizoraj tendoj, kiujn ili rapide starigis. Antaŭ tri tagoj la tuta kolonio komplete forbrulis. Restis nur la fulgonigritaj muroj de argilaj rondaj kabanoj kaj unu granda ligna budo, staranta tuj apud la akvo, kiu dum la egiptaj tempoj servis kiel eburomagazeno, kaj en kiu loĝis nun la derviŝestro emiro Seki-Tamala. Li estis eminentulo inter la mahdianoj, kaŝita malamiko de la kalifo Abdullahi, sed samtempe la persona amiko de Hatim. Li akceptis gastame ĉe si la maljunan ŝejkon kune kun la infanoj, sed tuj ĉe la komenco li diris al Ali malfavoran novaĵon. Ili ne trovos Smainon en Faŝodo. Antaŭ du tagoj li ekiris sudorienten de Nilo kun ekspedicio por kapti sklavojn. Ne estis certe, kiam li revenos, ĉar la plej proksimaj terenoj estis jam senhomigitaj tiomgrade, ke la homan varon oni devis serĉi tre fore. Proksime al Faŝodo estis situanta Abisenujo, kun kiu la derviŝoj estis en milito. Sed Smaino, posedante nur tricent homojn, ne kuraĝis transpaŝi ĝiajn limojn, kiujn gardis nun diligente la batalpretaj loĝantoj kaj la soldatoj de la reĝo Johano.

Tial Seki-Tamala kaj Hatim komencis mediti, kion fari pri la infanoj. La interkonsiliĝo okazis ĉefe dum la vespermanĝo, je kiu la emiro invitis ankaŭ Staĉjon kaj Nel'on.

– Mi mem – li diris al Hatim – devas jam baldaŭ ekiri suden kun tuta ekspedicio kontraŭ la paŝao Emino, kiu sidas en Lado, posedante tie vaporŝipojn kaj armeon. Tian ordonon vi alportis al mi, Hatim... Vi devas reveni al Omdurmano, do en Faŝodo restos nek unu vivanta animo. Loĝi tie ĉi oni ne povas, ne estas io por manĝi kaj regas nur malsanoj. Mi scias, ke la blankuloj ne malsaniĝas je variolo, sed la febro certe mortigos tiujn infanojn dum unu monato.

– Oni ordonis al mi venigi la infanojn al Faŝodo – respondis Hatim – do mi faris tion kaj mi povus nun ne plu zorgi pri ili. Sed mia amiko, la greko Kaliopuli komisiis al mi protekti ilin, tial mi ne volas, ke ili mortu.

– Kaj tio okazos tutcerte.

– Kion do fari?

– Anstataŭ lasi ilin en la senhoma Faŝodo, sendu ilin al Smaino, kune kun tiuj homoj, kiuj kondukis ilin al Omdurmano. Smaino iris al monto-regionoj, al seka kaj alte situanta lando, kie la febro ne mortigas homojn tiom amase kiel apud la rivero.

– Kaj kiamaniere ili povus trovi Smainon?

– Per la postsignoj de la fajro. Li bruligos la ĝangalon, unue pro tio, por peli la bestaron en la rokajn intermontojn, en kiuj estas facile ĉirkaŭi ilin kaj poste buĉi, kaj due, por fortimigi el la densejoj la paganojn, kiuj tie kaŝiĝis antaŭ la postkurado... Smainon ne estos malfacile trovi...

– Ĉu tamen oni povos ĝisatingi lin?

– Ofte li restados en unu regiono tutan semajnon, ĉar li devas fumaĵi la viandon. Se ili ekiros post du, tri tagoj, ili atingos lin certe.

– Sed pro kio ili devas lin sekvi? Li ja revenos al Faŝodo.

– Ne. Se lia sklav-kaptado sukcesos, li kondukos ilin al urboj, kie ili estos venditaj dum foirtagoj...

– Kion fari?

– Memoru, ke, kiam ni ambaŭ foriros el Faŝodo, la infanoj mortos pro malsato, se ilin ne pli frue mortigos la febro.

– Je la profeto! Tio estas vera!

Kaj efektive ne estis alia konsilo ol forsendi la infanoin por nova migrado. Hatim, kiu montriĝis tute bona homo, zorgis nur pri tio, ke Gebhro, kies kruelecon li ekkonis jam dumvoje, ne ĉikanu la infanojn. Sed la minaca Seki-Tamala, kiu estigis timon eĉ inter siaj propraj soldatoj, alvokigis la sudananon al si kaj ordonis al li konduki la infanojn al Smaino en viva kaj bona farto. Samtempe li ordonis trakti ilin malsevere, ĉar alie li estos pendigita. La bonkora Hatim elpetis ankaŭ ĉe la emiro, ke li donacis al la malgranda Nel sklavinon, kiu povus servi ŝin kaj zorgi pri ŝi ne nur dum la vojaĝo, sed ankaŭ en la tendo de Smaino. Nel tre ĝojis pro tiu donaco, tiom pli, ke la sklavino estis junulino el la dinka-gento, kun agrablaj trajtoj kaj dolĉa vizaĝesprimo.

Staĉjo sciis bone, ke Faŝodo estas por ili la certa morto, do li ne kontraŭstaris al tiu tria nova vojaĝo, kiu atendis ilin ambaŭ. En la animo li pensis ankaŭ, ke moviĝante sud-orienten, ili devas alproksimiĝi al la sudaj limoj de Abisenujo kaj ke ili povos forkuri. Li esperis, ke sur la sekaj altaĵoj Nel pli facile povos eviti la febron kaj pro tiuj kaŭzoj li ekokupiĝis volonte kaj fervore pri la preparoj por la vojo.

Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj ankaŭ ne estis kontraŭaj al tiu vojaĝo, esperante, ke ĉe la flanko de Smaino ili sukcesos kapti sufiĉan nombron da sklavoj, kaj poste vendi ilin profite sur la foirejoj. Ili sciis, ke la sklav-komercistoj akiras ofte grandajn havaĵojn. Ĉiuokaze ili preferis nun vojaĝi ol restadi ĉi tie sub la gardo de Hatim kaj Seki-Tamala.

Sed la prepariĝoj okupis sufiĉe da tempo, tiom pli, ke la infanoj devis plene ripozi. La kameloj ne povis esti plu uzataj por tiu vojaĝo, do necesis preni arabajn ĉevalojn, kaj sur ili Staĉjo kaj Nel devis rajdi, dum Kali, la sklavo de Gebhro, kaj Mea, la servistino de Nel (la nomon por ŝi elektis Staĉjo mem) devis piediri apud la ĉevaloj.

Hatim elpetis ankaŭ azenon, kiu portis la tendon destinitan por la knabineto kaj nutraĵon por la infanoj por tri tagoj. Pli multe Seki-Tamala ne povis doni al ili. Por Nel oni aranĝis ion similan al virina selo per feltaĵoj, palmaj matoj kaj bambuoj.

Tri tagojn la infanoj pasigis en Faŝodo por ripozi, sed grandega nombro da kuloj apud la rivero faris la restadon ĉi tie neeltenebla. Dum la tago aperis tutaj svarmoj da grandaj bluaj muŝoj, kiuj envere ne pikis, sed estis ege tedaj. Ĉiam ili eniĝis en la orelojn, sidiĝis sur la okulojn kaj falis eĉ en la buŝon. Staĉjo aŭdis ankoraŭ en Port-Saido, ke la kuloj kaj muŝoj disportas la febron kaj bacilojn de okulbrulumo; fine li mem petis Seki-Tamalon, ke li sendu ilin kiel eble plej frue, tiom pli, ĉar alproksimiĝis jam la pluva printempa sezono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.