La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 37

Sed ili ekiris nur kelkajn tagojn post tiu interparolo. La ekmarŝo okazis ĉe la tagiĝo je la sesa horo post mallonga preĝo, en kiu ili rekomendis sin varme al Dio. Fronte rajdis sur ĉevalo Staĉjo, kiun antaŭiris nur Saba. Post li majeste paŝis King, svingante per la oreloj kaj portante sur sia giganta dorso la tolan palankenon, en kiu sidis Nel kun Mea; poste sekvis unu post la alia la ĉevaloj de Linde, kunligitaj per longa palmŝnuro kaj portantaj multajn pakaĵojn. La karavanon fermis la malgranda Nasibu, rajdanta sur la azeno, grasiĝinta samgrade kiel li mem. Pro la frua horo la varmego komence ne estis dolorige sentebla, kvankam la tago estis sennuba kaj de trans la montaro Karamojo majeste leviĝis la suno, vualita per nenia nubeto. Sed orienta bloveto mildigis la ardon de ĝiaj radioj. De tempo al tempo leviĝis eĉ sufiĉe forta vento, sub kies spiro kuŝiĝis la herbaro, kaj la tuta ĝangalo ondis kvazaŭ maro. Post abundaj pluvoj ĉia kreskaĵo kreskis tiel abunde, ke precipe en malpli altaj lokoj en la herboj malaperis ne sole la ĉevaloj, sed eĉ la elefanto, tiel ke super la balancanta verda supraĵo oni vidis nur la blankan palankenon, kiu ŝoviĝis antaŭen kiel ŝipo sur lago. Post unuhora marŝo sur negranda seka altaĵo situanta oriente de la monto Linde ili trafis grandegajn kardojn, kun trunketoj same dikaj kiel arbetoj kaj kun floroj same grandaj kiel homa kapo. Sur la deklivoj de iuj montetoj, kiuj de malproksime ŝajnis esti nudaj, ili vidis erikojn altajn je ok metroj. Aliaj kreskaĵoj, kiuj en Eŭropo apartenas al la plej etaj, alprenis ĉi tie dimensiojn konformajn al la kardoj kaj erikoj, kaj grandegaj apartaj arboj, leviĝantaj super la ĝangalo, aspektis efektive kiel preĝejoj. Precipe figoarboj, nomataj "daro", kies plorantaj branĉoj, tuŝinte la teron, ŝanĝiĝas en novajn trunkojn, kovris grandegajn spacojn, tiel ke ĉiu arbo formis kvazaŭ apartan arbetaron.

La regiono, vidata de malproksime, ŝajnis esti unu arbaro; tamen de proksime montriĝis, ke grandaj arboj kreskas en distanco de dekkelkaj, ofte de kelkdekaj paŝoj unu de la alia. En la norda parto oni vidis ilin eĉ tre malmulte kaj la regiono alprenis la karakteron de montara stepo, kovrita per ebena ĝangalo, super kiu elstaris nur ombrelformaj akacioj. Herboj estis tie pli verdaj, malpli grandaj kaj videble pli bonaj kiel paŝtaĵo, ĉar Nel de sur la dorso de King kaj Staĉjo de sur altaĵo, sur kiun li rajdis, vidis tiel grandajn arojn da antilopoj, kiajn ili ĝis nun nenie renkontis. Ili paŝtis sin aparte aŭ intermiksitaj: gnuoj, pufu-antilopoj, arieloj, antilopoj-bovinoj, bubaloj, saltantilopoj kaj grandaj tragelafoj. Ne mankis ankaŭ zebroj kaj ĝirafoj. Je la vido de la karavano la aroj ĉesis sin paŝti, levis la kapojn kaj, movante la orelojn, rigardis la blankan palankenon kun eksterordinara mirego, post kio ili fulmrapide forkuris ĉiudirekte; kurinte kelkcent paŝojn, ili ree haltis, ree rigardis tiun nekonatan objekton, ĝis fine, trankviliginte sian scivolon, ili komencis paŝti sin kviete. De tempo al tempo antaŭ la karavano saltleviĝis rinocero kun bruo kaj krako, sed malgraŭ sia malhezitema naturo kaj preteco al atakado de ĉio, kio nur aperos antaŭ ĝiaj okuloj, ĝi forkuris hontinde je la vido de King, kiun nur la ordono de Staĉjo povis reteni de postkurado.

La afrika elefanto malŝatas la rinoceron kaj, se ĝi trovos ĝian freŝan spuron, tiam, fidinte sian potencan forton, ĝi sekvas ĝin, ĝis ĝi atingos tiun kontraŭulon kaj batalvenkos ĝin preskaŭ ĉiam plensukcese. Al King, kiu certe jam venkis ne nur unu en sia vivo, ne estis facile dekutimiĝi de tio, sed ĝi estis tiel malsovaĝiĝinta kaj tiel ĝi kutimis opinii Staĉjon sia reganto, ke ekaŭdinte lian voĉon kaj rimarkinte liajn minace rigardantajn okulojn, ĝi tuj mallevis sian suprenlevitan rostron, kunmetis siajn orelojn kaj iris plu trankvile. Envere Staĉjo tre deziris vidi la batalon de tiuj du gigantuloj, sed li timis pri Nel. Se la elefanto komencus galopegi, la palankeno povus disfali kaj, kio estus pli malbona, la giganta besto povus per ĝi alkroĉi al iu arbobranĉo, kaj tiam la vivo de Nel estus en granda danĝero. Staĉjo sciis laŭ priskriboj de ĉasado, kiujn li legis jam en Port-Saido, ke la ĉasantoj je tigroj en Hindujo pli ol la tigrojn timas tion, ke la elefanto en paniko aŭ postkuro puŝos per la tureto kontraŭ arbo. Fine la galopado mem de la gigantulo estas tiom peza, ke similan rajdon neniu povus pli longe elteni sen malutilo al sia sano.

Sed aliflanke la ĉeesto de King forigis multajn danĝerojn. Koleremaj kaj aŭdacaj bubaloj, kiujn ili renkontis tiun tagon rapidantaj al la malgranda lageto, kie kutimis kolektiĝi vespere ĉiu ĉirkaŭaĵa besto, forkuris je ĝia vido kaj, ĉirkaŭirinte la tutan lageton, trinkis de la alia flanko. King, alligita nokte je la malantaŭa piedego al la arbo, gardis la tendon, en kiu dormis Nel; ĝi estis gardo tiel certa, ke Staĉjo ja ordonis bruligi la fajron, sed opiniis tute malbezone ĉirkaŭi la tendon per zeribo, kvankam li sciis, ke en la ĉirkaŭaĵo, kie estas tiom multe da antilopoj, ne povas manki leonoj.

Efektive okazis en la sama nokto, ke kelkaj el ili komencis muĝi inter grandegaj juniperoj (Juniperoj en Abisenujo kaj en la montaro de Karamojo atingas 50 metrojn da alteco), kiuj kreskis sur la deklivoj de montetoj. Malgraŭ la flamanta fajro, leonoj, allogitaj per la odoro de la ĉevaloj, alproksimiĝis al la tendaro, sed kiam fine King ne volis plu aŭdi iliajn voĉojn kaj subite en la nokta silento aŭdiĝis kvazaŭ tondro ĝia minaca "baritus" ("baritus" – tiel la romanoj nomis la kanton aŭ la militkrion de la legioj kaj germanoj, kaj ankaŭ la muĝon de elefantoj) – ili tuj silentis, kompreninte videble, ke estas pli bone ne kontaktiĝi kun tia potenculo. La infanoj dormis do dum la restinta parto de la nokto bonege kaj nur dum la tagiĝo ili ekiris plu.

Sed por Staĉjo komenciĝis denove la zorgoj kaj maltrankviloj. Unue li rimarkis, ke ili vojaĝas malrapide kaj ke ili ne povos trapasi pli multe ol dek kilometrojn tage. Tiamaniere antaŭeniĝante, ili povus post unu monato atingi la limon de Abisenujo. Sed ĉar Staĉjo decidis en ĉio iri laŭ la konsilo de Linde, kaj Linde asertis kategorie, ke al Abisenujo ili ne povos traiĝi, restis al ili nur la vojo al la oceano. Sed, laŭ la prikalkuloj de la sviso, de la oceano dividis ilin pli ol mil kilometroj, kaj en la rekta linio, ĉar al la pli sude situanta Mombasso estis ankoraŭ pli malproksime, la tuta vojaĝo devus daŭri pli ol tri monatojn. Staĉjo pensis kun timo, ke tio signifas tri monatojn da penoj, malfacilaĵoj kaj danĝeroj flanke de negraj gentoj, kiujn ili povus renkonti. Ili estis ankoraŭ en la senhoma lando, el kiu la loĝantaron elpelis la variolo kaj famoj pri kruelaĵoj de la derviŝoj.

Sed Afriko estas ĝenerale multeloĝata, do ili devis pli aŭ malpli frue eniri la regionojn, kiuj estis loĝataj de nekonataj gentoj, regataj, kiel kutime, de sovaĝaj kaj kruelaj reĝetoj. Estis do en tiaj cirkonstancoj vere malfacile konservi la vivon kaj liberon.

Staĉjo simple esperis, ke se ili trafos la genton Va-hima, li povos ekzerci en la pafado kelkdekojn da batalantoj kaj poste li inklinigos ilin per grandaj promesoj, ke ili akompanu lin ĝis la oceano. Sed Kali havis nenian imagon pri tio, kie loĝas Va-hima, kaj Linde, kiu iom aŭdis pri ili, povis ankaŭ nek indiki la vojon al ili, nek diri precize la regionon de ili okupitan. Linde menciis pri iu granda lago, pri kiu li sciis nur el rakontoj, kaj Kali asertis tutcerte, ke ĉe la unua flanko de ĉi tiu lago, kiun li nomis Bassa-Narok, loĝas Vahima, ĉe la alia Samburu. Staĉjon turmentis tio, ke en la geografio de Afriko, kiun en la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale, estis nenia mencio pri tia lago. Se parolus al li pri ĝi nur Kali, li supozus, ke tio estas Vikoria-Nianza, sed ne povis tiamaniere erari Linde mem, kiu iris ĝuste de Viktoria norden, laŭlonge de la montaro Karamojo. Ankaŭ el informoj ricevitaj de la tieaj loĝantoj, li konkludis, ke tiu mistera lago kuŝas pli malproksime al oriento kaj nordo. Staĉjo ne sciis, kion pensi pri ĉio ĉi, kaj aliflanke li timis, ke li povus tute ne trafi la lagon kaj la genton Va-hima. Li timis ankaŭ sovaĝajn gentojn, senakvajn ĝanĝalojn, netraireblajn montojn, la cecean muŝon, kiu mortigas la bestojn, li timis ankaŭ la beriberon (dormomalsanon), la febron por Nel, varmegojn, kaj tiujn nemezureblajn teritoriojn, kiuj dividis ilin ankoraŭ de la oceano.

Sed post la forlaso de la monto Linde restis al ili nenio alia ol iri antaŭen, ĉiam orienten kaj orienten. Linde ja diris, ke tio estas vojaĝo super la fortoj eĉ de sperta kaj energia vojaĝanto. Sed Staĉjo akiris jam multan sperton, kaj se temis pri energio, li decidis eligi el si tiom da inventemo, kiom nur necesos, por ŝpari la fortojn de Nel.

Do li decidis vojaĝi nur de la sesa horo matene ĝis la deka antaŭtagmeze, kaj la duan etapon, de la tria ĝis la sesa vespere, t.e. ĝis la sunsubiro, fari nur tiam, se ili ne trovus akvon dum la unua etapo.

Intertempe, ĉar pluvis tre abunde dum la "massiko", ili ĉie trovis akvon. Lagetoj, formataj per pluvegoj en valoj, estis ankoraŭ bone plenigitaj, kaj de la montaro malsuprenfluis tie ĉi kaj tie riveretoj, en kiuj estis akvo kristala kaj malvarma. La banado en tiu akvo estis bonega kaj krom tio tute sendanĝera, ĉar krokodiloj loĝas nur en pli grandaj akvoj, kie ne mankas fiŝoj, kiuj estas ilia kutima nutraĵo. Sed Staĉjo ne permesis al la knabineto trinki la akvon nekuirita, kvankam li heredis de Linde bonegan filtrilon, kies funkciado plenigis la negrojn ĉiam per mirego. Kali kaj Mea, vidante, kiel la filtrilo enmetita en malklaran, blankan akvon, tralasas en la kolektujon nur tute puran kaj travideblan, kuŝis pro ridego kaj batis per la manplatoj siajn genuojn, signo de mirego kaj ĝojo.

Ĝenerale la vojaĝo iris en la komenco facile. Ili havis de Linde sufiĉe grandajn provizojn da kafo, teo, sukero, buljono, diversaj konservaĵoj kaj ĉiuspecaj medikamentoj. Staĉjo ne bezonis ŝpari la pakaĵojn, ĉar ili estis pli multaj, ol ili povis kunpreni; ne mankis ankaŭ diversaj iloj, ĉiuspecaj armiloj, kiuj ĉe renkontiĝo kun negroj povis esti tre utilaj. La lando estis fruktodona; ĉasaĵo, t.e. freŝa viando, ĉie abundis. Same la fruktoj. Tie ĉi kaj tie en malaltaĵoj oni povis trovi kotaĵojn, sed ili estis ankoraŭ kovritaj per akvo, do ne infektantaj la aeron per malutilaj miasmoj. Moskitoj, kiuj infektas je febro, ne estis sur la altaĵoj. La varmego de la deka matene ja iĝis neeltenebla, sed la malgrandaj vojaĝantoj haltis dum tiuj "blankaj horoj" en la profunda ombro de grandaj arboj, tra kies densaĵo povis traiĝi neniu sun-radio. La sanstato de Nel, de Staĉjo kaj de la negroj estis bonega.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.