La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 23

La grandaj okazintaĵoj de la antaŭa tago kaj la noktaj impresoj tiom lacigis Staĉjon kaj Nel'on, ke kiam la dormo fine kaptis ilin, ili tuj endormiĝis profunde kaj la knabineto aperis antaŭ la tendo nur ĉirkaŭ la tagmezo. Iom pli frue Staĉjo saltleviĝis de sur la feltaĵo etendita tuj apud la fajro kaj atendanta sian kunulinon, li ordonis al Kali prepari la matenmanĝon, kiu pro la malfrua horo devis esti samtempe ilia tagmanĝo.

La hela taglumo dispelis la noktajn fantomojn; ili ambaŭ vekiĝis ne nur ripozintaj, sed ankaŭ esperigitaj. Nel aspektis pli bone kaj sentis sin pli forta, kaj ĉar ili ambaŭ volis foriĝi kiel eble plej malproksime de la loko, en kiu kuŝis la mortigitaj sudananoj, ili surĉevaliĝis tuj post la manĝo kaj ekiris antaŭen.

Je tiu tempo de la tago ĉiuj vojaĝantoj tra Afriko haltas por tagmeza ripozo kaj eĉ la karavanoj konsistantaj el negroj ŝirmas sin sub la ombro de grandaj arboj, ĉar aperas la t.n. blankaj horoj, la horoj de varmego kaj silento, dum kiuj la suno brulas senkompate kaj, rigardante de supre, ŝajnas serĉi iun por brulmortigi. Ĉiu besto kaŝas sin en la plej dikan densejon, ĉesas la birdkanto, ĉesas la siblado de la insektoj, kaj la tuta naturo enprofundiĝas en silento, kaŝiĝas, kvazaŭ ĝi volus ŝirmi sin kontraŭ la okuloj de malbona fetiĉo. Sed ili rajdis tra la intermonto, en kiu unu el la rokmuroj ĵetis profundan ombron, do ili povis antaŭeniri, ne riskante la efikojn de la varmego. Staĉjo ne volis forlasi la intermonton, unue pro tio, ke sur la altaĵoj ili povus esti facile rimarkitaj de malproksime de taĉmentoj apartenantaj al Smaino, kaj due, ke pli facile estis tie trovi akvon en la diversaj rokdisfalaĵoj, dum en la lokoj malkovritaj ĝi ensorbiĝis en la tero aŭ ŝanĝiĝis al vaporo sub la influo de la varmegaj sunradioj.

Kvankam nerimarkeble, la vojo iris pli kaj pli supren. Sur la rokaĵ muroj oni povis vidi ĉi tie kaj tie flavajn blokojn de sulfuro. La akvo en la rokdisfalaĵoj havis same similan odoron, kio al ambaŭ infanoj rememorigis en malagrabla maniero Omdurmanon kaj la mahdistojn, kiuj ŝmiris la kapon per graso knedita kun sulfura pulvoro. Sed en aliaj lokoj odoris miogaloj, kaj tie, kie el altaj krutaĵoj pendis belegaj lianoj ĝis la fundo de la intermonto, etendiĝis la ebriiga odoro de la vanilo. La junaj migrantoj volonte haltis en la ombro de tiuj kurtenoj broditaj per floroj purpuraj kaj siringviolaj, kiuj kune kun la folioj liveris nutraĵon por la ĉevaloj. Bestoj ne estis videblaj, nur ĉi tie kaj tie sur la rokaj krutaĵoj kaŭris simioj, similaj sur la firmamenta fono al tiaj fantaziaj idolanaj diaĵoj, kiaj en Hindujo kutimas ornami la randojn de la temploj. La grandaj kolharaj maskloj montris al Saba la dentegojn aŭ eltiris trumpetforme la faŭkon signe de konsterno kaj kolero, samtempe saltante, palpebrumante per la okuloj kaj gratante sin je la koksoj. Sed Saba, alkutimiĝinta jam al ilia ĉiama aspekto, malmulte atentis tiun minacon.

Ili vojaĝis vigle. La ĝojo pro la reakirita libereco forpelis de sur la brusto de Staĉjo tiun inkubon, kiu sufokis lin nokte. Lia kapo nun okupiĝis nur pri la penso, kion fari plu, kiel elkonduki Nel'on kaj sin mem el la regionoj, en kiuj minacas al ili denove mallibero ĉe la derviŝoj; kiel helpi al si dum la longa vojaĝo tra la arbaro, por ne morti pro malsato kaj soifo kaj fine: kien iri? Li sciis ankoraŭ de Hatim, ke de Faŝodo ĝis la abisena limo ne estas pli multe ol kvin tagoj da vojaĝo kaj li elkalkulis, ke tio signifas ĉirkaŭ cent anglajn mejlojn. Depost ilia forveturo el Faŝodo pasis proksimume du semajnoj, do estis klare, ke ili ne iris la plej mallongan vojon, sed serĉante Smainon, ili devis rimarkeble deflankiĝi suden. Li rememoris, ke en la sesa tago de la vojaĝo ili transiris riveron, kiu ne estis Nilo, kaj poste, antaŭ ol la lando komencis suprenleviĝi, ili preterrajdis grandajn marĉojn. En la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale la geografion de Afriko kaj en la memoro de Staĉjo restis la nomo Ballor, kio signifas inundejojn de la malmulte konata rivero Sobat enfluanta en Nilon. Verdire li ne estis certa, ĉu ili preterlasis ĝuste ĉi tiujn inundejojn, sed li supozis, ke tiel estis efektive. Venis en lian kapon, ke same Smaino, volante kapti multe da sklavoj, ne povis serĉi ilin rekte oriente de Faŝodo, ĉar la lando estis tie jam tute senhomigita de la derviŝoj kaj la variolo, sed li devis iri suden, en regionojn tute ne tuŝitajn de ekspedicioj. Staĉjo konkludis el tio, ke ili sekvas la spurojn de Smaino – kaj tiu penso ekteruris lin en la unua momento.

Do li komencis konsideri, ĉu ne estas necese forlasi la intermonton, kiu direktiĝis pli kaj pli klare suden, kaj iri rekte al oriento. Sed post momenta konsidero, li rezignis pri tiu intenco. Al li ŝajnis plej sekure sekvi la spurojn de Smaino en distanco de du aŭ tri tagoj, ĉar estis tute malverŝajne, ke Smaino revenu kun la homa varo la saman rondiran vojon anstataŭ direktiĝi rekte al Nilo. Staĉjo komprenis ankaŭ, ke al Abisenujo oni povas trairi nur de la suda flanko, en kiu tiu lando intertuŝiĝas kun la sovaĝa praarbaro, kaj ne de la okcidenta limo, diligente gardata de la derviŝoj.

Kaj kaŭze de tiuj pensoj li decidis antaŭeniĝi kiel eble plej malproksimen en suda direkto. Oni povis tie renkontiĝi kun negroj lokaj kaj tiuj, kiuj forkuris de la bordoj de la Blanka Nilo. Sed el la du malbonaĵoj Staĉjo preferis nigrulojn ol mahdianojn. Krome li kalkulis je tio, ke okaze de la renkontiĝo kun forkurintoj aŭ kun lokaj negroj, Kali kaj Mea povos lin helpi. La junan negrinon sufiĉis rigardi por diveni, ke ŝi apartenas al la gento de dinka aŭ ŝiluk, ĉar ŝi havis tre longajn kaj maldikajn piedojn, per kiuj distingiĝis ĉi tiuj du gentoj, loĝantaj ĉe la bordoj de Nilo kaj vadantaj kvazaŭ gruoj aŭ cikonioj tra ĝiaj inundejoj. Kaj Kali, kvankam sub la mano de Gebhro li fariĝis simila al skeleto, havis tute alian staturon. Li estis malsvelta kaj forte konstruita; li havis fortajn brakojn, kaj la plandoj, kompare kun tiuj de Mea, estis relative malgrandaj. Ĉar li preskaŭ tute ne parolis arabe kaj malbone la lingvon kisvahili, kiun oni povas paroli preskaŭ en la tuta Afriko kaj kiun Staĉjo lernis iom de zanzibaranoj, laborantaj ĉe la kanalo, estis videble, ke li devenis el iuj malproksimaj regionoj.

Staĉjo decidis esplori lin ĉi-rilate.

– Kali, kiel nomiĝas via nacio? – li demandis.

– Va-hima – respondis la juna negro.

– Ĉu ĝi estas granda nacio?

– Granda, kiu militas kontraŭ malbonaj Samburu-anoj kaj forprenas de ili brutaron.

– Kaj kie kuŝas via vilaĝo?

– Malproksime! malproksime!... Kali ne scii, kie.

– Ĉu en tia lando kiel ĉi tiu?

– Ne. Tie esti la granda akvo kaj montaro.

– Kiel vi nomas tiun akvon?

– Ni nomas ĝin: Malhela Akvo.

Staĉjo pripensis, ke la knabo povas deveni el la regionoj de Albert-Nianza, kiuj estis ĝis nun en la manoj de paŝao Emino, do volante tion kontroli, li plu demandis:

– Ĉu loĝas tie blanka estro, kiu havas nigrajn fumantajn boatojn kaj armeon?

– Ne. Maljunaj homoj diri ĉe ni, ke ili vidis blankaj homoj (ĉe tio Kali disstarigis la fingrojn) unu, du, tri!... Jes. Ili estis tri en longaj blankaj vestoj. Ili serĉi kojndentoj... Kali ne vidi ili, ĉar li jam ne vivi, sed la patro de Kali akcepti ili kaj doni al ili multe da kojndentoj.

– Kio estas via patro?

– La reĝo de la Va-himanoj.

Al Staĉjo tio iom flatis, ke li havas reĝidon kiel serviston.

– Ĉu vi volus ekvidi la patron?

– Kali voli vidi la patrino.

– Kaj kion vi farus, se ni renkontus Va-himanojn kaj kion ili farus?

– Va-himanoj fali kapteren antaŭ Kali.

– Do konduku nin al ili, tiam vi restos kun ili kaj vi regos post la patro, kaj ni plu iros ĝis la maro.

– Kali ilin ne trafi kaj ne resti, ĉar Kali ami la grandan sinjoro kaj la filino de la luno.

Staĉjo turnis sin gaje al la kamaradino kaj diris:

– Nel, vi fariĝis la filino de la luno!

Sed, rigardinte ŝin, li subite malgajiĝis, ĉar venis al li la penso, ke la lacigita knabino aspektas kun sia pala kaj diafana vizaĝo vere pli ĝuste kiel luna ol kiel tera estaĵo. La juna negro silentis dum momento, post kio li ripetis:

– Kali ami "bvana kubva", ĉar "bvana kubva" ne mortigi Kali, nur Gebhro, kaj al Kali doni multe manĝi.

Kaj li komencis glatumi sian bruston, ripetante kun videbla ĝuo:

– Multego da viando, multego da viando!

Staĉjo volis ankoraŭ scii, kiamaniere la knabo trafis en la malliberon de la derviŝoj, sed montriĝis, ke de la tempo, kiam en iu nokto oni kaptis lin apud kavoj fositaj por la zebroj, li transiris tra tiom da manoj, ke el liaj respondoj oni ne povis konkludi, tra kiuj landoj kaj kie oni kondukis lin ĝis Faŝodo. Mirigis Staĉjon nur tio, kion li parolis pri la "malhela akvo", ĉar se li devenus el la regionoj de Albert-Nianza, Albert-Edvard-Nianza aŭ Viktoria-Nianza, apud kiu kuŝis la ŝtatoj Unjoro kaj Ugando, li sendube aŭdus ion pri paŝao Emino, pri lia armeo kaj pri la vaporŝipoj, kiuj vekis en la negroj admiron kaj timon. Tanganjiko estis tro malproksime, restis do nur la supozo, ke la nacio de Kali havas siajn sidlokojn ie pli proksime. Pro tio renkontiĝo kun la homoj de Va-hima ne estis tute malebla.

Post la kelkhora vojaĝo la suno komencis malaltiĝi. La varmego rimarkeble malgrandiĝis. Ili trafis vastan valon, en kiu estis akvo kaj kreskis dekkelkaj sovaĝaj figarboj, do ili haltis, por doni ripozon al la ĉevaloj kaj nutriĝi per la manĝaĵ-provizoj. Ĉar la rokaj muroj estis en tiu loko pli malaltaj, Staĉjo ordonis al Kali suprengrimpi por konstati, ĉu en la ĉirkaŭajo estas videblaj iuj fumoj. Kali tuj plenumis la ordonon, kaj baldaŭ li troviĝis supre. Cirkaŭrigardinte la regionon, li ŝoviĝis malsupren ĉe la dika trunketo de liano kaj deklaris, ke ne estas fumo, sed "niama". Estis facile diveni, ke li parolis ne pri la numidoj, sed pri iuj pli dikaj ĉasbestoj; montrante samtempe al la pafilo de Staĉjo, li almetis la fingrojn al sia kapo kiel signon, ke temas pri kornohava bestaro. Staĉjo ankaŭ surgrimpis la rokon kaj, elŝovinte singarde la kapon super la rokrandon, komencis rigardi antaŭen. Nenio vualis al li la vidon foren, ĉar la antaŭa alta ĝangalo estis forbruligita, kaj la nova, kiu elkreskis el la nigriĝinta tero, havis apenaŭ kelkajn colojn da alteco. Tiel malproksime kiel liaj okuloj povis atingi, li vidis maldense kreskantajn altajn arbojn kun trunkoj fumnigrigitaj de fajro. Sub la ombro de unu el ili sin paŝtis aro da gnu-antilopoj similaj laŭ la korpoformo al ĉevaloj kaj laŭ la kapoj al bubaloj. La suno, trapenetrante la foliaron de la baobabo, ĵetis vibrantajn lummakulojn sur iliajn brunajn dorsojn. Entute ili estis naŭ pecoj. La distanco estis ne pli granda ol cent paŝojn, sed la vento blovis de la bestoj al la intermonto, do ili paŝtis sin trankvile, suspektante neniun danĝeron. Staĉjo, volante provizi per viando la karavanon, pafis al la plej proksima besto, kiu falis teren, trafita kiel per tondro. La resto de la aro diskuris, kaj kun ĝi granda bubalo, kiun li ne rimarkis antaŭe, ĉar ĝi kuŝis kaŝita post ŝtonego. La knabo, ne laŭ la bezono, sed pro ĉasemo, trovinte la momenton, en kiu la besto turnis sin iom flanken, postsendis kuglon ankaŭ al ĝi. La bubalo post la pafo forte ekŝanceliĝis, sed ĝi penkuris plu, kaj antaŭ ol Staĉjo sukcesis ŝanĝi la pafaĵon, ĝi malaperis en la malebena grundo.

Antaŭ ol la fumo disbloviĝis, Kali jam sidis sur la antilopo kaj distranĉis ĝian ventron per la tranĉilo de Gebhro. Staĉjo alproksimiĝis al li, volante pli bone rigardi la beston, kaj granda estis lia miro, kiam post momento la juna negro donis al li per la sangmakulitaj manoj la ankoraŭ vaporantan hepaton de la antilopo.

– Kial vi donas tion al mi? – li demandis.

– Msuri, msuri! Bvana kubva tuj manĝi.

– Manĝu ĝin mem! – respondis Staĉjo, indignita pro lia propono.

Kali ne donis okazon ripeti tion duan fojon, sed tuj komencis disŝiri per la dentoj la hepaton kaj kun avido engluti la nekuiritajn viandopecojn, kaj vidante, ke Staĉjo rigardas lin kun abomeno, li ne ĉesis dume ripetadi: "Msuri! msuri!"

Tiamaniere li manĝis pli ol la duonon de la hepato, post kio li okupiĝis pri la senfeligado de la antilopo. Li faris tion eksterordinare lerte kaj rapide, tiel ke baldaŭ la besto estis senfeligita kaj la femuraĵo disigita de la dorso. Tiam Staĉjo, mirigita iom, ke Saba ne ĉeestas ĉe tiu laboro, fajfis pro ĝi, por inviti ĝin al la abunda festeno konsistanta el la antaŭaj partoj de la besto. Sed Saba tute ne aperis, kaj Kali, klinita super la antilopo, levis la kapon kaj diris:

– Granda hundo forkuri post bubalo.

– Ĉu vi vidis? – demandis Staĉjo.

– Kali vidi.

Dirinte tion, li surmetis sur la kapon la lumbaĵon de la antilopo, kaj du femuraĵojn sur la brakojn kaj ekiris al la intermonto. Staĉjo fajfis ankoraŭ kelkfoje kaj atendis, sed vidante, ke li faras tion vane, iris post li. En la intermonto Mea estis jam okupita pri la tranĉado de dornoj por zeribo, kaj Nel, disŝirinte per siaj malgrandaj fingretoj la lastan numidon, demandis:

– Ĉu vi fajfis al Saba? Ĝi postkuris vin.

– Ĝi postkuris la bubalon, kiun mi pafvundis, kaj mi estas tre maltrankvila – respondis Staĉjo.

– Ili estas bestoj ege venĝemaj kaj tiel fortaj, ke eĉ leono timas ilin ataki. Saba povas malvenki, se ĝi komencos la batalon kun tia kontraŭulo.

Aŭdinte tion, Nel ege maltrankviliĝis kaj deklaris, ke ŝi ne endormiĝos, ĝis Saba revenos. Staĉjo, vidante ŝian ĉagrenon, estis kolera kontraŭ si, ke li ne prisilentis antaŭ ŝi la danĝeron, kaj li komencis konsoli ŝin.

– Mi postsekvus ilin kun la pafilo – li diris – sed ili devas esti jam tre malproksimaj, kaj baldaŭ fariĝos nokto kaj la spuroj, estos nevideblaj. La bubalo estas grave vundita kaj mi esperas, ke ĝi falos. Ĉiuokaze la sangoperdo malfortigos ĝin kaj, eĉ se ĝi atakos la hundon, tiu sukcesos forkuri... Jes! Ĝi revenos eble nur nokte, sed ĝi revenos certe.

Kaj, dirante tion, li mem ne tro kredis je siaj propraj vortoj, ĉar li memoris, kion li legis pri la nekutima venĝemo de la afrika bubalo, kiu, eĉ grave vundita, ĉirkaŭkuras kaj embuskiĝas ĉe la vojeto, kiun iras la ĉasisto, kaj poste atakas neatendite, kaptas lin per la kornoj kaj suprenĵetas lin. Al Saba povus facile okazi io simila, ne parolante pri aliaj danĝeroj, kiuj minacis ĝin dum la vojo returne – nokte.

Efektive baldaŭ noktiĝis. Kali kaj Mea aranĝis zeribon, ekbruligis la fajron kaj okupiĝis pri la vespermanĝo – Saba ne revenis.

Nel ĉagreniĝis pli kaj pli kaj fine ŝi komencis plori. Staĉjo devigis ŝin enlitiĝi, promesante, ke li atendos Saba kaj kiam nur ektagiĝos, li iros mem serĉi la hundon kaj alkondukos ĝin. Nel iris do sub la tendon, sed de tempo al tempo ŝi elŝovis sian kapeton, demandante, ĉu Saba ne revenis. Ŝi endormiĝis nur post la noktomezo, kiam Mea eliris, por anstataŭi la knabon, kiu gardis ĉe la fajro.

– Kial la filino de luno plori? – demandis Staĉjon la juna negro, kiam ili ambaŭ kuŝiĝis por dormi sur la subselaĵoj. – Kali tio ne voli.

– Ŝi bedaŭras la hundon, kiun la bubalo certe mortigis.

– Kaj eble ne mortigi – respondis la nigra knabo.

Post tio ili silentiĝis kaj Staĉjo endormiĝis profunde. Tamen estis ankoraŭ mallume, kiam li vekiĝis, ĉar komencis lin turmenti la malvarmeto. La fajro iom estingiĝis. Ankaŭ Mea, kiu devis ĝin gardi, dormetis, kaj de kelka tempo ŝi ĉesis ĵeti branĉetaĵon al la fajro. La feltaĵo, sur kiu dormis Kali, estis malplena. Staĉjo mem alĵetis la brulaĵon, post kio li puŝfrapis la negrinon kaj demandis:

– Kie estas Kali?

Dum kelka momento ŝi rigardis lin senkonscie, post kio rekonsciiĝinte, ŝi diris:

– Kali kunprenis la glavon de Gebhro kaj iris trans zeribon. Mi pensis, ke li volas tranĉi pli multe da branĉetaĵo, sed li tute ne revenis.

– Ĉu li jam delonge eliris?

– Jam delonge.

Staĉjo atendis dum kelka tempo, sed kiam la negro ne revenis, malgraŭvole li demandis sin mem:

– Eble li forkuris?

Kaj la koro premiĝis en li pro la malagrabla sento, kiun vekas ĉiam la homa maldankemo. Li ja protektis kaj defendis lin, kiam Gebhro dum tutaj tagoj torturis lin, kaj poste li savis lian vivon. Nel estis ĉiam bona por li kaj ŝi priploris lian malbonan sorton, kaj ili ambaŭ traktis lin kiel eble plej bone. Kaj li forkuris! Li ja mem diris, ke li ne scias, kie kuŝas la kolonioj de Va-hima kaj ke li ne kapablus ilin trovi, kaj tamen li forkuris! Staĉjo rememoris la afrikajn vojaĝojn, pri kiuj li legis en Port-Saido kaj la rakontojn de vojaĝantoj pri la malsaĝeco de negroj, kiuj forlasas pakaĵojn kaj forkuras eĉ tiam, kiam la forkuro minacas ilin per la certa morto. Evidente ankaŭ Kali, havante kiel armilon nur la sudanan glavon de Gebhro, devos morti pro malsato, aŭ, se li ne falos denove en la malliberon ĉe la derviŝoj – fariĝi la viktimo de sovaĝaj bestoj.

– Ho! Kiel granda sendankulo kaj malsaĝulo!

Staĉjo komencis plu pripensi, ke la vojaĝo sen Kali estos pli malfacila por ili kaj pli embarasa, kaj la laboro pli laciga. Trinkigi la ĉevalojn kaj kunligi ilin por la nokto, disetendi la tendon, konstrui la zeribon, gardi dumvoje, ke ne perdiĝu la proviantoj kaj selsakoj kun la objektoj, senfeligi kaj dispartigi la ĉasaĵon – ĉio ĉi, pro manko de la juna negro, devis nun transiri sur lin, kaj li konfesis en la animo, ke pri kelkaj laboroj, ekzemple pri la senfeligo de la ĉasaĵo, li havas preskaŭ nenian imagon.

– Ho! Kion fari – li diris al si mem – oni devas!

Dume la suno leviĝis de malantaŭ la horizonto kaj – kiel ĉiam okazas en la tropikoj – tagiĝis tuj en unu momento. Iom poste la akvo por lavado, kiun Mea pretigis por la nokto al la fraŭlineto, komencis plaŭdi sub la tendo, kio signifis, ke Nel jam leviĝis kaj vestiĝas. Baldaŭ ŝi aperis, jam vestita, sed kun la kombilo en la mano kaj kun nekombitaj haroj.

– Kaj Saba? – ŝi demandis.

– Ĝi ne revenis ĝis nun.

La buŝeto de la knabino komencis tuj tremeti.

– Eble ĝi ankoraŭ revenos – diris Staĉjo. – Ĉu vi memoras, ke en la dezerto ĝi forestis kelkfoje du tagojn, kaj poste ĝi ĉiam kurante atingis nin.

– Vi diris, ke vi iros serĉi ĝin...

– Mi ne povas.

– Kial, Staĉjo?

– Ĉar mi ne povas lasi vin sola nur kun Mea en la intermonto.

– Kaj Kali?

– Kali ankaŭ ne ĉeestas.

Kaj li eksilentis, ne sciante mem, ĉu li devas diri al ŝi la tutan veron; sed ĉar la afero ne povis esti kaŝita, li opiniis ke estas pli bone tuj klarigi tion.

– Kali kunprenis la glavon de Gebhro – li diris – kaj li ekiris nokte, nekonate kien. Eble li forkuris. La negroj ofte faras tion, eĉ por la propra pereo. Mi kore bedaŭras lin... Sed eble li ankoraŭ komprenos, ke li faris malsaĝaĵon kaj...

Pluajn vortojn interrompis la ĝoja bojado de Saba, kiu plenigis la tutan intermonton. Nel ĵetis teren la kombilon kaj volis kuri renkonte – sed la dornoj de la zeribo haltigis ŝin. Staĉjo komencis ilin rapide disĵeti, sed antaŭ ol li sukcesis malfermi la trairejon, aperis antaŭe Saba kaj post ĝi Kali, tiel brilanta kaj malseka pro roso, kvazaŭ li trafus en la plej abundan pluvon.

Grandega ĝojo ekkaptis ambaŭ infanojn kaj kiam Kali, ne povante spiri pro granda laciĝo, troviĝis malantaŭ la zeribo, Nel ĵetis siajn blankajn manetojn sur lian nigran kolon kaj ĉirkaŭprenis lin kun la tuta forto.

Kaj li diris:

– Kali ne voli vidi "bibi" plori, do Kali trovi hundo.

– Bona Kali! – respondis Staĉjo, frapetante lin sur la brakon.

– Kaj ĉu vi ne timis renkonti nokte leonon aŭ panteron?

– Kali timi, sed Kali iri – respondis la knabo.

Pro tiuj vortoj li gajnis ankoraŭ pli multe la korojn de la infanoj. Je petoj de Nel Staĉjo prenis el unu sako la fadenon kun vitraj koraletoj, kiujn ili ricevis antaŭ la forveturo el Omdurmano de la greko Kaliopuli, kaj li grandioze ornamis per ili la kolon de Kali, kaj tiu, feliĉa pro la donaco, rigardis tuj kun granda fiero al Mea kaj diris:

– Mea ne havi koraletoj, kaj Kali havi, ĉar Kali esti "la granda mondo".

Tiamaniere estis rekompencita la sinofero de la nigra knabo. Kontraŭe Saba ricevis severan insulton, el kiu la duan fojon, de kiam ĝi servis ĉe Nel, ĝi sciiĝis, ke ĝi estas tute malbela kaj ke ĝi estos kondukata je ŝnuro, kiel malgranda hundido, se ĝi ankoraŭfoje faros ion similan. Ĝi aŭskultis tion, svingante en sufiĉe dubesenca maniero la voston, sed Nel asertis, ke estis videble el ĝiaj okuloj, ke ĝi hontas kaj ke ĝi certe ruĝiĝis, kion oni ne povis vidi nur pro tio, ke la hundo havas muzelon kovritan per felo.

Poste sekvis la matenmanĝo, konsistanta el bonegaj sovaĝaj figoj kaj el la dorsaĵo de la gnuo. Dum la matenmanĝo Kali rakontis pri siaj aventuroj, kaj Staĉjo tradukis tion en la anglan lingvon, ĉar Nel ne komprenis la lingvon ki-svahili. La bubalo, kiel montriĝis, forkuris malproksimen. Al Kali estis malfacile trovi la spurojn, ĉar la nokto estis senluna. Feliĉe du tagojn antaŭe pluvis kaj la tero ne estis jam tro malmola, pro kio la fenditaj hufoj de la peza besto stampis en ĝi kavetojn. Kali serĉis ilin per la piedfingroj kaj devis iri dum longa tempo. La bubalo fine falis kaj ĝi devis fali malviva, ĉar nenio atestis pri batalo inter ĝi kaj Saba. Kiam Kali trovis ilin, Saba formanĝis jam la pli grandan parton de ĝia antaŭa skapolo, sed, kvankam ĝi ne povis jam pli multe manĝi, ĝi tamen ne permesis, ke alproksimiĝu al la viando du hienoj kaj kelkaj ŝakaloj, kiuj staris ĉirkaŭe, atendante, ĝis la pli forta rabobesto finos la festenon kaj foriros. La knabo plendis, ke la hundo bojadis ankaŭ kontraŭ li, sed li tiam minacis ĝin per la kolero de "la granda sinjoro" kaj "bibi", post kio li prenis ĝin je la ĉirkaŭkolo kaj fortiris ĝin perforte de la bubalo, lasante ĝin libere nur, kiam ili atingis la intermonton. Je tio finiĝis la rakonto de Kali pri liaj noktaj aventuroj, post kio ĉiuj surĉevaliĝis kaj forvojaĝis en bonaj humoroj. Nur sole la longpieda Mea, kvankam mallaŭta kaj humila, rigardis kun envio la kolringon de la juna negro kaj la ĉirkaŭkolon de Saba kaj pensis kun malĝojo en la animo:

– Ili ambaŭ estas "la granda mondo" kaj mi havas latunan ringon nur sur unu piedo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.