La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 34

La sekvantan tagon la matena suno lumigis strangan spektaklon. Staĉjo iris laŭlonge de la ŝtonmuro, haltis antaŭ ĉiu negro, aspergis ĉies frunton per akvo kaj eldiris super li la sakramentajn vortojn. Kaj ili dormis kun tremantaj manoj kaj piedoj, kun la kapoj malsuprenlasitaj aŭ suprenlevitaj, ankoraŭ vivantaj kaj jam similaj al kadavroj. Kaj tiel okazis tiu bapto-ceremonio de la dormantoj, en matena silento, en suna brilo, en dezerta senbrueco.

Tiun tagon la ĉielo estis sennuba, altvolba, grizlazura kaj kvazaŭ malgaja. Linde estis ankoraŭ plenkonscia, sed iĝis pli kaj pli malforta. Post ŝanĝo de la bandaĝo li enmanigis al Staĉjo paperojn enfermitajn en lada skatolo kaj konfidis ilin al lia speciala zorgo. Poste li diris nenion plu. Li ankaŭ ne plu povis manĝi, sed granda soifo turmentis lin terure. Longe antaŭ la sunsubiro li komencis deliri. Li vokis al iuj infanoj, ke ili ne tro malproksimiĝu de la lagobordo, kaj fine li ĵetis sin en frostotremoj kaj ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj.

La venontan tagon li jam tute ne ekkonis Staĉjon, kaj tri tagojn poste li mortis tagmeze, ne plu reakirinte la konscion. Staĉjo priploris lin sincere, post kio li portis lin kun Kali al proksima mallarĝa kaverno, kies malfermaĵon ili ŝtopis per dornaĵoj kaj ŝtonoj.

La malgrandan Nasibu Staĉjo kunprenis al "Krakovo", kaj al Kali li ordonis gardi ĉi-loke la provizaĵojn kaj fari dumnokte ĉe la dormantoj grandan fajron, zorgante, ke ĝi ne estingiĝu. Li mem senĉese rajdis inter la du intermontoj, transportante armilojn kaj precipe la ŝargaĵojn por la remingtonaj pafiloj. El ili li eligis la pulvon kaj fabrikis eksplodilon por krevigi la rokon malantaŭ kiu troviĝis King. Feliĉe la sanstato de Nel rimarkeble pliboniĝis post la ĉiutagaj dozoj de kinino, kaj la pli granda varieco de la manĝaĵo pligrandigis ŝiajn fortojn. Staĉjo forlasis ŝin ĉiam nevolonte kaj kun timo, kaj forrajdante, li ne permesis al ŝi eliri el la arbo. Tiucele li fermadis la malfermaĵon per dornohavaj branĉoj de akacio. Sed pro la multaj laboroj, kiuj okupis lin, li estis devigita lasi ŝin sub la gardo de Mea, Nasibu kaj Saba. Tiun lastan li cetere fidis plej multe. Li preferis kelkfoje dum la tago rajdi al la tendaro de Linde por alporti la diversajn pakaĵojn, ol lasi la knabineton sola por pli longa tempo.

Li ege laciĝis pro la laboro, sed lia bonega sanstato eltenis ĉiujn penojn. Sed nur post dek tagoj ĉiuj pakaĵoj estis dispartigitaj: la malpli bezonaj kaŝitaj en kavernoj, la pli necesaj alportitaj al "Krakovo". La ĉevaloj estis same kondukitaj al la terlango, kaj sur la ĉevaloj oni transportis sufiĉan nombron da remingtonaj pafiloj, kiujn poste devis porti King.

Dum tiu tempo en la tendaro de Linde plurfoje jen tiu, jen alia el la dormantaj negroj saltleviĝis en la antaŭmorta paroksismo de la malsano, forkuris en la ĝangalon kaj ne plu revenis. Estis ankaŭ tiaj, kiuj mortis surloke, kaj kelkaj, kurante blinde, disrompis siajn kapojn je la rokoj en la tendaro mem aŭ apude. Ĉi tiujn Kali devis enterigi.

Post du semajnoj restis jam nur unu, sed ankaŭ tiu mortis baldaŭ dum la dormado pro granda elĉerpiĝo. Alvenis fine la tempo por krevigi la rokon kaj liberigi King. Ĝi estis jam tiel malsovaĝiĝinta, ke je ordono de Staĉjo ĝi kaptis lin per la rostro kaj metis lin sur sian nukon. Ĝi alkutimiĝis ankaŭ porti pakaĵojn, kiujn Kali tiris sur ĝian dorson helpe de eta bambua ŝtupetaro. Nel plendis, ke oni ŝarĝas ĝin troe, sed efektive ĉio ĉi estis por ĝi kvazaŭ muŝo. Tamen iom pli pezaj estis por ĝi la pakaĵoj hereditaj de Linde. Kun Saba, je kies vido ĝi montris komence grandan maltrankvilon, ĝi interamikiĝis jam sufiĉe kaj ludis kun ĝi tiamaniere, ke la elefanto faligis ĝin teren per sia rostro, kaj Saba ŝajnigis, ke ĝi mordas. Sed de tempo al tempo King neatendite surverŝis la hundon per akvo, kion tiu opiniis tute malbona ŝerco.

La infanoj ĝojis speciale pro tio, ke la inteligenta kaj kapabla besto komprenis preskaŭ ĉion, kion oni postulis de ĝi kaj reagis je ĉiu ordono, je ĉiu komisio, eĉ je ĉiu signo. Ĉi-rilate la elefantoj ege superas ĉiujn aliajn dombestojn, kaj King superis senkompare la hundon, kiu je ĉiuj admonoj de Nel svingis la voston kaj poste faris, kion ĝi volis. Post kelkaj semajnoj King sciis bonege, ke ekzemple la persono, kiun ĝi devas pleje obei, estas Staĉjo, kaj la persono, pri kiu plej multe ĉiuj zorgas, estas Nel. Do ĝi plenumis ĉiam plej atente la ordonojn de Staĉjo, kaj pleje ĝi amis Nel'on. La negron Kali ĝi malpli ŝatis kaj la negrinon Mea ĝi tute malatentis.

Post la finpreparo de la eksplodilo Staĉjo premis ĝin en la plej profundan fendon, kiun li poste ŝtopis tre precize per argilo, lasante nur la etan malfermaĵon, tra kiu malsuprenpendiĝis la meĉo farita el sekaj palmaj fibroj kaj enfrotita per muelita pulvo. Fine venis la decida momento: Staĉjo mem ekbruligis la meĉon, post kio li forkuris kiel eble plej rapide al la arbo, en kiun li antaŭe fermis ĉiujn.

Nel timis, ke King tro teruriĝos, sed la knabo trankviligis ŝin antaŭ ĉio per tio, ke li elektis la tagon, en kiu matene trapasis fulmotondro, kaj due per la certigo, ke la sovaĝaj elefantoj ofte aŭdas la bruegon de tondroj, kiam la ĉielaj elementoj furiozas super la ĝangalo. Tamen ili ĉiuj sidis kun batanta koro, kalkulante minuton post minuto. Fine terura krako ekskuis la aeron, kaj tiomgrade, ke la giganta baobabo ektremis de la pinto ĝis la malsupro kaj la restaĵoj de neelskrapita putrintaĵo surŝutiĝis sur iliajn kapojn. En la sama momento Staĉjo saltleviĝis el la arbo kaj, preterlasante la kurbiĝojn de la intermonto, kuris al la trairejo.

La sekvoj de la eksplodo montriĝis eksterordinaraj. Unu duono de la kalkhava roko disŝutiĝis je etaj rompaĵoj, la dua krevis je dekkelkaj pli malpli grandaj pecoj, kiujn la eksplodoforto disĵetis sur sufiĉe granda spaco.

La elefanto estis libera.

La ĝojplena knabo saltis nun sur la randon de la bordo, kie li jam trovis Nel'on kune kun Mea kaj Kali. Sed King iomete teruriĝis kaj, retiriĝinte ĝis la rando de la intermonto, staris kun levita rostro, rigardante tiudirekte, de kie aŭdiĝis tiel nekutima tondro. Sed kiam Nel komencis ĝin voki, ĝi tuj ĉesis movi la orelojn. Do ŝi alproksimiĝis al ĝi tra la malfermita trairejo, ĉar ĝi jam tute trankviliĝis. Pli multe tamen ol King teruriĝis la ĉevaloj, el kiuj du forkuris en la ĝangalon, tiel ke Kali trovis ilin nur tuj antaŭ la sunsubiro.

Jam la saman tagon Nel kondukis la elefanton "en la mondon". La koloso sekvis ŝin obeeme, kiel malgranda hundeto, kaj poste ĝi banis sin en la rivero kaj ĝi mem pensis pri sia vespermanĝo, nome tiamaniere, ke apoginte sian kapon al granda sikomoro, ĝi rompis ĝin kiel malfortan kanon, kaj poste ĝi zorge formanĝis ĉiujn fruktojn kaj foliojn.

Sed ĝi revenis vespere al la arbo kaj, enŝovante de tempo al tempo sian longan rostron tra la malfermaĵo, ĝi serĉis Nel'on tiel fervore kaj trudeme, ke fine Staĉjo devis doni al ĝi sufiĉan frapon sur la rostro.

Plej kontenta tamen estis Kali pri la efiko de tiu tago, ĉar li ne plu bezonis kolekti nutraĵon por la giganto, kio tute ne estis bagatelaĵo. Pro tio Staĉjo kaj Nel aŭdis lin ĉe la bruligado de la fajro por la vespermanĝo, kanti novan himnon de ĝojo esprimita per jenaj vortoj:

– Sinjoro granda mortigi homojn kaj leonojn! lah, iah! Sinjoro granda krevigi rokojn, iah! La elefanto mem rompadi arbojn, kaj Kali mallaboradi kaj manĝadi – iah! iah!

La pluva sezono, t.n. "massiko", estis jam baldaŭ finiĝonta. Venis ankoraŭ tagoj sensunaj kaj eĉ pluvoriĉaj, sed aperis ankaŭ tute sennubaj. Staĉjo decidis transloĝiĝi sur la monton indikitan de Linde, kaj sian decidon li efektivigis baldaŭ post la liberigo de King. La sanstato de Nel ne plu malhelpis, ĉar ŝi fartis nekompareble pli bone. Elektinte do serenan matenon, ili ekiris suden. Ili ne timis nun devojiĝi, ĉar la knabo heredis de Linde, inter multaj aliaj objektoj, kompason kaj bonegan lornon, tra kiu oni povis facile vidi eĉ malproksimajn regionojn. Iris kun ili, krom Saba kaj la azeno, kvin plenŝarĝitaj ĉevaloj kaj la elefanto. Tiu lasta, krom pakaĵoj sur la dorso, portis Nel'on, kiu, sidante inter ĝiaj gigantaj oreloj, aspektis, kvazaŭ ŝi sidus en grandega apogseĝo. Staĉjo senbedaŭre forlasis la ĉeriveran terlangon kaj la baobabon, ĉar ligiĝis kun ili la rememoro pri la malsano de Nel. Kontraŭe la knabineto rigardis per malgajaj okuloj la rokojn, la arbon, la akvofalon kaj deklaris, ke ŝi revenos ĉi tien, kiam ŝi estos plenkreska.

Sed eĉ pli malĝoja estis la malgranda Nasibu, kiu elkore amis sian antaŭan sinjoron, kaj nun, rajdante sur la azeno ĉe la fino de la karavano, li senĉese rigardis tra larmoj malantaŭen tiudirekte, kie la kompatinda Linde devis resti ĝis la tago de la Granda Juĝo. La vento blovis de la nordo kaj la tago estis nekutime malvarmeta. Dank' al tio ili ne bezonis transatendi la tempon de la deka ĝis la tria posttagmeze, ĝis pasos la granda varmego – kaj ili povis pli longe rajdi, ol karavanoj kutime faras tion. La vojo ne estis longa kaj kelkajn horojn antaŭ la sunsubiro Staĉjo jam ekvidis la monton, al kiu ili celis. En la malproksimo konturiĝis sur la ĉielfono longa ĉeno de aliaj pintoj, kaj ĝi staris pli proksime kaj aparte, kvazaŭ insulo en la ĝangalmaro. Kiam ili venis pli proksimen, montriĝis, ke ĝiajn krutajn flankojn surverŝas kurbiĝo de la sama rivero, apud kiu ili sidis antaŭe. La supro estis tute plata, kaj vidate de malsupre, ŝajnis esti kovrita per densa arbaro. Staĉjo elkalkulis, ke, se la terlango, sur kiu kreskis ilia baobabo, suprenleviĝis je sepcent metroj kaj la monto havas okcent, do ili loĝos nun je alteco de mil kvincent metroj, sekve en klimato ne multe pli varma ol la egipta. Tiu penso kuraĝigis kaj instigis lin al kiel eble plej rapida okupo de tiu natura fortikaĵo.

La solan rokan dorson, kiu kondukis al ĝi, ili trovis facile kaj komencis surgrimpi ĝin. Post la paso de unu kaj duona horoj ili atingis la supron. Tiu arbaro, vidata de malsupre, estis efektive arbaro de bananoj. Ĝia vido ĝojigis ĉiujn eksterordinare, ne esceptante King'on, kaj precipe Staĉjo estis kontenta, ĉar li sciis, ke en Afriko ne estis iu nutraĵo pli nutreca, saniga kaj pli efika kontraŭ ĉiuj malsanoj, ol la faruno el sekigitaj bananaj fruktoj. Tiuj troviĝis ĉi tie en tiel granda kvanto, ke ili povis sufiĉi eĉ por la tuta jaro. Inter la grandegaj folioj de tiuj kreskaĵoj estis kaŝitaj la negraj kabanoj, kelkaj bruligitaj dum la invado, aliaj grave difektitaj, sed kelkaj en tute bona stato. En la mezo staris la plej granda, kiu apartenis iam al la reĝo de tiu vilaĝo, bele konstruita el argilo, kun vasta tegmento, formanta ĉirkaŭ la muroj kvazaŭ verandon. Antaŭ la kabanoj kuŝis tie ĉi kaj tie ostoj kaj tutaj homaj skeletoj, blankaj kiel kreto, ĉar purigitaj de formikoj, kies atakon menciis Linde. De tiu tempo forpasis jam multaj semajnoj, sed en la kabanoj odoris ĉiam je formika acido. Tio kaŭzis, ke en la kabanoj estis videblaj nek nigraj grandaj blatoj, kiuj kutime svarmas en negraj argildometoj, nek araneoj, nek skorpioj, nek aliaj plej etaj insektoj. Ĉion forigis la terura "siafu". Oni povis esti certa, ke sur la tuta supro estas nek unu serpento, ĉar eĉ la boa-serpentoj fariĝas viktimojn de tiuj nedeteneblaj malgrandaj batalantoj.

Post la enkonduko de Nel kaj Mea en la kabanon de la estro Staĉjo ordonis al Kali kaj Nasibu forigi ĉiujn homajn ostojn. La nigraj knaboj plenumis tiun ordonon tiamaniere, ke ili ĵetis ilin en la riveron, kiu forportis ilin plu. Tamen montriĝis ĉe tiu laboro, ke Linde eraris, asertante, ke ili trovos sur la monto nek unu vivantan estaĵon. La silento reganta tie post la forkapto de la homoj fare de la derviŝoj kaj la vido de bananoj allogis ĉi tien grandan aron da ĉimpanzoj, kiuj sur la pli altaj arboj aranĝis al si kvazaŭ ombrelojn aŭ tegmentetojn kiel ŝirmon kontraŭ la pluvo. Staĉjo ne volis mortpafi ilin, sed li decidis forpeli ilin kaj tiucele li pafis en la aeron.

Tio kaŭzis ĝeneralan panikon, kiu pligrandiĝis ankoraŭ, kiam post la pafo aŭdiĝis la ardega basa bojado de Saba, kaj kiam King, instigita per la tumulto ektrumpetis minace. Sed por forkuri, la simioj ne bezonis serĉi la rokan dorson; kaj kaptante la elstarantajn rokrompaĵojn, ili malsupreniĝis al la rivero kaj al apude kreskantaj arboj kun tiel granda rapideco, ke la kojndentoj de Saba povis neniun el ili atingi.

La suno jam subiris. Kali kaj Nasibu ekbruligis la fajron por kuiri la vespermanĝon. Staĉjo, post elpako de la objektoj bezonaj por la nokto, iris al la kabano de la reĝo, kiun okupis Nel. En la kabano estis hele kaj gaje, ĉar Mea ekflamigis ne la meĉlampon, kiu lumigis la internon de la baobabo, sed veran grandan vojaĝ-lampon hereditan de Linde. Nel tute ne sentis sin laca pro la vojaĝo en tago tiel malvarmeta kaj ŝi havis bonegan humoron, tiom pli, kiam ŝi sciiĝis de Staĉjo, ke la homaj ostoj, kiujn ŝi timis, estis tute forigitaj.

– Kiel ĉi tie estas bone, Staĉjo! – ŝi ekkriis. – Rigardu, rigardu – eĉ la planko estas ŝmirita per rezino. Ĉi tie ni fartos bonege.

– Nur morgaŭ mi rigardos kaj kontrolos la tutan posedaĵon – li respondis – sed konkludante el tio, kion mi vidis hodiaŭ, oni povos loĝi ĉi tie eĉ la tutan vivon.

– Se nur la paĉjoj kunestus oni povus. Sed kiel nomiĝos la posedaĵo?

– La monto devus nomiĝi en la geografio la monto Linde, kaj tiu vilaĝo havu la nomon de vi: Nel.

– Ĉu mi ankaŭ troviĝos en la geografio? – ŝi demandis kun granda ĝojo.

– Jes, vi certe troviĝos – respondis Staĉjo kun plena seriozeco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.