La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 39

La tuta loĝantaro longtempe akompanis la bonan Mzimu kaj adiaŭis ĝin kun larmoplenaj okuloj, petante insiste, ke ĝi bonvolu ankoraŭ veni iam al M'Rua kaj memori pri liaj subuloj. Dum momento Staĉjo hezitis, ĉu li montros aŭ ne al la negroj la intermonton, kie li kaŝis la varojn kaj provizaĵojn de Linde, kiujn li jam ne povis kunpreni pro manko de pakaĵportistoj. Sed konsiderinte, ke la posedo de tiaj trezoroj povus elvoki inter ili kverelojn kaj envion, veki avidon kaj perturbi la trankvilon de ilia vivo, li lasis tiun intencon. Anstataŭ tio li mortpafis grandan bubalon kaj donacis ĝian viandon por adiaŭa festeno. La vido de tiom granda kvanto da "niama" konsolis ilin efektive.

Dum la sekvaj tri tagoj la karavano iris tra senhoma lando. La tagoj estis varmegaj, sed la noktoj pro la alta situo de la regiono tiel malvarmaj, ke Staĉjo ordonis al Mea kovri Nel'on per du lanaj kovraĵoj. Ili trapasis nun ofte intermontojn, jen senherbajn kaj rokajn, jen kovritajn per tiel densa kreskaĵaro, ke oni devis penege traiĝi tra ili. Ĉe la randoj de tiuj intermontoj ili vidis grandajn simiojn, ofte ankaŭ leonojn kaj panterojn, kiuj nestis en rokaj kavernoj. Staĉjo mortpafis unu el ili je peto de Kali, kiu poste surmetis ĝian felon, por ke la negroj povu tuj rekoni, ke ili havas antaŭ si personon de reĝa sango.

Post la intermontoj, sur alta ebenaĵo, denove montriĝis negraj vilaĝoj. Unuj kuŝis proksime unu apud la alia, la aliaj en distanco de unu aŭ du tagoj da vojaĝo. Ĉiuj estis ĉirkaŭitaj per alta palisaro, kiu ŝirmis ilin kontraŭ leonoj, kaj tiel volvitaj per arbustaĵo, ke eĉ de proksime ili aspektis kvazaŭ partoj de netrairebla arbaro. Sed laŭ la fumo, leviĝanta el ĝia centro, oni povis konjekti, ke tie loĝas homoj.

La karavanon oni akceptis ĉie pli malpli same, kiel en la vilaĝo de M'Rua, tio estas komence kun timo kaj malfido, kaj poste kun admiro, mirego kaj dia adoro. Unufoje nur okazis, ke la tuta vilaĝa loĝantaro je la vido de la elefanto, Saba, la ĉevaloj kaj la blankuloj forkuris al proksima arbaro, tiel ke oni ne povis interparoli kun iu.

Tamen nek unu lanco estis celita kontraŭ la vojaĝantojn, ĉar la negroj – tiel longe kiel la mahometanismo ne plenigis iliajn animojn per malamo al malsamreligianoj kaj per krueleco – estas prefere timemaj kaj mildaj. Plej ofte do estis tiel, ke Kali manĝis "pecon" de la loka reĝo, kaj tiu "pecon" de Kali, post kio la rilatoj inter la du partoj fariĝis kiel eble plej amikaj. Al la bona Mzimu oni montris ĉie pruvojn de sia honoro kaj pieco sub la formo de donacitaj kokinoj, ovoj kaj mielo, kiun oni eligis el arbŝtipetoj, pendigitaj helpe de palmŝnuroj sur la branĉoj de grandaj arboj. "Sinjoro granda", reganto de la elefanto, de fulmotondroj kaj de ardantaj serpentoj, vekis plejparte timon, kiu tamen baldaŭ ŝanĝiĝis en dankemon, post kiam oni konvinkiĝis, ke lia malavareco egalas lian potencon. Tie, kie la vilaĝoj estis pli proksimaj, la alvenon de la eksterordinaraj vojaĝantoj oni anoncadis unu al la alia helpe de tamburbatado, ĉar la hegroj scipovas ĉion diri helpe de tamburado. Okazis ankaŭ, ke la tuta loĝantaro iris renkonte al ili, agordita kiel eble plej amike.

En iu vilaĝo, nombranta ĉirkaŭ mil kapojn, la tiea reganto, kiu estis en unu persono sorĉisto kaj reĝo, konsentis montri al ili la "grandan fetiĉon", kiun ĉirkaŭis eksterordinara honoro kaj timo, tiel ke al la ebona kapeleto la homoj ne kuraĝis alproksimiĝi kaj donacojn ili oferis en la distanco de kvindek paŝoj. La reĝo rakontis pri ĉi tiu fetiĉo, ke ĝi malsuprenfalis antaŭ nelonge el la luno, ke ĝi estis blanka kaj havis voston. Staĉjo tuj deklaris, ke ĝuste li elsendis ĝin laŭ la ordono de la bona Mzimu kaj, dirante tion, li tute ne diris la malveron, ĉar montriĝis, ke la "granda fetiĉo" estis simple unu el la flugdrakoj, ellasitaj de sur la monto Linde. Li kaj Nel ekĝojis je la penso, ke aliaj povis ĉe konvena vento flugi eĉ pli malproksimen, kaj ili decidis plu ellasadi ilin de sur altaĵoj. Staĉjo fabrikis kaj ellasis unu tuj en la sama vespero, kio fine konvinkis la negrojn, ke la bona Mzimu kaj la blanka sinjoro venis teren ankaŭ el la luno kaj ke ili estas diaĵoj, kiuj meritas ilian servon kaj adoron.

Sed pli ol tiuj signoj de humileco kaj adoro ĝojigis Staĉjon la sciigo, ke Bassa-Narok situas en distanco de dekkelkaj vojaĝtagoj, kaj ke la loĝantoj de tiu vilaĝo, en kiu ili nun haltis, ricevas de tempo al tempo el tiuj regionoj salon interŝanĝe por vino el palmoj "dum". La tiea reĝo aŭdis eĉ pri Fumba, kiel pri reganto de homoj nomitaj "Doko" – kaj Kali konfirmis, ke pli malproksimaj najbaroj tiel nomas la Va-himanojn kaj Samburuanojn. Malpli ĝojigaj tamen estis la informoj, ke apud la bordoj de la granda akvo okazas milito kaj ke oni devas iri al Bassa-Narok tra nemezureble sovaĝaj montoj kaj krutaj intermontoj, plenaj de rabobestoj. Sed rabobestojn Staĉjo malatentis, kaj montojn, eĉ la plej sovaĝajn, li preferis ol malaltajn ebenaĵojn, kie la febro minacas la vojaĝantojn.

Do kun bona fido ili ekiris al la plua vojo. Post tiu homplena vilaĝo ili renkontis jam nur unu kolonion, tre mizeran kaj pendantan kvazaŭ nesto ĉe la rando de krutaĵo. Poste komenciĝis apudmontejo, tratranĉita maldense per profundaj fendaĵoj. En la oriento leviĝis la krepuska ĉeno de montpintoj, kiu de malproksime ŝajnis preskaŭ tute nigra. Tio estis nekonata regiono, al kiu ili ĝuste iris, ne sciante, kio povas ilin tie renkonti, antaŭ ol ili atingos la bienojn de Fumba. Sur montpaŝtejoj, kiujn ili trairis, ne mankis arboj, sed escepte de solece altiĝantaj akacioj ili kreskis grupe, formante kvazaŭ malgrandajn arbetarojn. La vojaĝantoj haltis en tiuj lokoj por iom manĝi kaj iom ripozi sub la abunda ombro de ilia foliaro.

Inter la arboj. svarmis la birdaro. Diversspecaj kolomboj, grandaj bekkornuloj, kiujn Staĉjo nomis tukanoj, sturnoj, turtoj kaj sennombraj belegaj fringoj, ludis en la foliardensaĵo, aŭ flugadis de unu loko al alia, unuope aŭ are, ŝanĝiĝante kvazaŭ ĉielarko. Iuj arboj ŝajnis de malproksime kovritaj per diverskoloraj floroj. Nel estis ravita precipe pro la vido de paradizaj muŝbirdetoj kaj nigraj, sufiĉe grandaj birdoj kun punca subplumaro, kiuj aŭdiĝis per la voĉo de paŝtista ŝalmeto. Belegaj meropoj, supre rozaj kaj sube hel-bluaj, flugis en la sunbrilo, kaptante en la aero abelojn kaj cikadojn. Sur la arbopintoj disaŭdiĝis la bruego de verdaj papagoj, kaj de tempo al tempo venis sono kvazaŭ de arĝentaj sonoriletoj, per kiu bonvenigis sin reciproke malgrandaj verd-grizaj birdetoj, kaŝitaj sub la foliaro de baobabo.

Antaŭ la tagiĝo kaj post la sunsubiro preterflugis tutaj aroj da lokaj paseretoj, tiom multnombraj, ke, se ne estus ilia pepado kaj la bruo de iliaj flugiletoj, oni povus opinii ilin nuboj. Staĉjo supozis, ke tiuj birdetoj tiamaniere bruegas, kiam ili disflugas dumtage al la unuopaj arbustaroj.

Sed per la plej granda mirego kaj admiro plenigis ambaŭ infanojn aliaj birdoj, kiuj flugis en etaj grupoj, kaj kiuj plenumis verajn koncertojn. Ĉiu areto konsistis el kvin aŭ ses inoj kaj el unu masklo brilanta per metalkoloraj plumoj. Ili sidis precipe sur la apartaj akacioj kaj tiamaniere, ke la masklo lokiĝis sur la arbopinto, kaj la inoj iom pli malsupre kaj post la unuaj tonoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ gorĝo-agordado, la masklo komencis kanti kaj ili aŭskultis silente.

Nur post kiam ĝi finis, ili ripetis per unuvoĉa ĥoro la lastan strofon de ĝia kanto. Post mallonga paŭzo ĝi denove komencis kaj finis, ili denove ripetis, post kio la tuta grupeto flugis per ondoforma facila flugo sur la sekvan plej proksiman akacion kaj la koncerto, konsistanta el solisto kaj ĥoro denove eksonis en la tagmeza senbrueco. La infanoj ne povis sufiĉe satĝui tion. Nel ekkaptis la ĉefan melodion de la koncerto kaj kun la ĥoro de la inetoj ŝi kantis per sia delikata voĉeto la lastajn tonojn, sonantajn kiel rapide ripetataj sonoj: "tui, tui, tui, tui, tviling-ting! ting!"

Iun tagon la infanoj, irante de arbo al arbo post la flugilhavaj muzikistoj, malproksimiĝis je unu kilometro de la tendaro, lasante en ĝi la tri negrojn, la elefanton kaj la hundon, kiun Staĉjo, volante samtempe ĉasi, ne kunprenis, por ke per sia bojado ĝi ne fortimigu ĉasbestojn. Kiam do la areto fine flugis de la lasta akacio al la transa flanko de la larĝa intermonto, la knabo haltis kaj diris:

– Nun mi kondukos vin al King, kaj poste mi vidos, ĉu en la alta ĝangalo ne estas antilopoj aŭ zebroj, ĉar Kali diris, ke la fumaĵita viando sufiĉos apenaŭ por du tagoj.

– Mi estas ja sufiĉe granda – respondis Nel, al kiu ĉiam tre deziris montri, ke ŝi ne plu estas malgranda infano – do mi revenos sola. La tendaro estas de tie bone videbla kaj ankaŭ la fumo.

– Mi timas, ke vi perdos la vojon.

– Mi ne perdos la vojon. En la alta ĝangalo eble mi povus perdi la vojon, sed ĉi tie, rigardu, kiel malalta estas la herbo.

– Eble io atakos vin.

– Vi mem diris, ke leonoj kaj panteroj ne ĉasadas tage. Krome vi aŭdas, kiel King trumpetas pro sopiro al ni. Kiu do leono kuraĝus ĉasi tie, kie aŭdiĝas la voĉo de King?

Kaj ŝi komencis tre insiste peti:

– Mia Staĉjo, permesu, ke mi iru sola, kiel plenkreska.

Dum momento Staĉjo hezitis, sed fine li konsentis. La tendaro kaj la fumo estis efektive videblaj. King, kiu sopiris al Nel, trumpetis ĉiumomente. En la malalta herbo ne minacis ŝin vojperdo, kaj pri leonoj, panteroj kaj hienoj oni ne bezonis timi, ĉar ĉi tiuj bestoj serĉadas kaptaĵojn nur nokte. Cetere la knabo bone sciis, ke li faros al la knabineto la plej grandan plezuron, kiam li montros, ke li ne opinias ŝin malgranda infano.

– Nu bone – 1i diris – iru sola, sed iru rekte kaj ne haltu dumvoje.

– Kaj ĉu mi povas kolekti nur iom de tiuj floroj? – ŝi demandis, montrante al la arbusto "kusso" (Brajera anthelmitica, belega kreskaĵo, kies grajno estas bonega kuracilo kontraŭ solitero. Gi kreskas precipe en la suda Abisenujo), kovrita per grandega nombro da rozaj floroj.

– Vi povas.

Dirinte tion, li returnis ŝin kaj montris ankoraŭfoje la grupon da arboj, el kiuj elvenis la tendara fumo kaj de kie aŭdiĝis ĉiam la trumpetado de King, poste li enprofundiĝis en la altan ĝangalon kovrantan la randon de la intermonto.

Sed li ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam jam ekkaptis lin maltrankvilo."Estas malsaĝaĵo miaflanke – li pensis – ke mi permesis al Nel iri sola tra Afriko – granda malsaĝaĵo! Ŝi estas ja infano! Mi devus ŝin forlasi nek por unu paŝo, escepte, se King estas ĉe ŝi. Kiu scias, kio povos okazi! Kiu scias, ĉu sub tiu roza arbusto ne insidas iu serpento, ankaŭ grandaj simioj povas veni el la intermonto kaj forkapti aŭ mortigi ŝin. Dio gardu! Mi faris grandegan malsaĝaĵon!"

Kaj lia maltrankvilo ŝanĝiĝis en koleron pri si mem, kaj samtempe en teruran timon. Ne longe pripensante, li returniĝis, kvazaŭ tuŝita per subita malbona antaŭsento. Irante rapidege, kun nekutima lerteco, kiun li akiris ĉe la ĉiutaga ĉasado, li tenis la armilon pafpreta kaj ŝoviĝis senbrue inter dornohavaj mimozoj, tute kvazaŭ pantero, kiu nokte ŝteliras al antiloparo. Post momento li elŝovis la kapon el alta arbustaro, rigardis kaj – ŝtoniĝis.

Nel staris apud la arbusto "kusso" kun etenditaj manetoj; la rozaj floroj, kiujn ŝi lasis fali pro teruro, kuŝis ĉe ŝiaj piedoj, kaj en la distanco de ĉirkaŭ dudek paŝoj granda flav-griza bestaĉo rampis al ŝi en la malalta herbo.

Staĉjo vidis tre bone ĝiajn verdajn okulojn fiksitajn al la kretoblanka vizaĝo de la knabineto, ĝian mallarĝan kapon kun platigitaj oreloj, ĝiajn suprenlevitajn skapolojn pro ĝia insida kaj rampanta pozicio, ĝian longan korpon kaj ankoraŭ pli longan voston, kies fino moviĝis per facila kata movo. Ankoraŭ unu momento – unu salto kaj Nel estus perdita por ĉiam.

Je ĉi tiu vido la knabo, hardita kaj alkutimiĝinta al danĝeroj, fulmrapide komprenis, ke se li ne reakiros malvarman sangon kaj samtempe trankvilon kaj konscion, se li malbone pafos kaj nur vundos la atakanton, eĉ grave, tiam la knabineto devas perei. Sed li scipovis jam ekregi sin ĝis tia grado, ke sub la influo de tiuj pensoj liaj manoj kaj piedoj iĝis subite tre trankvilaj, kvazaŭ ŝtalaj risortoj.

Per unu rigardo li ekvidis la malhelan punkteton apud la orelo de la besto – per unu facila movo li direktis al ĝi la pafiltubon kaj ekpafis.

La bruo de la pafo, la ekkrio de Nel kaj mallonga ronka muĝo aŭdiĝis samtempe. Staĉjo saltis al Nel kaj, ŝirminte ŝin per sia propra korpo, li celis ree al la atakanto.

Sed dua pafo montriĝis tute superflua, ĉar la terura kato platiĝis kaj kuŝis kvazaŭ ĉifono, tuŝante per la nazo la teron, kun la ungegoj enbatitaj en la herbon, preskaŭ sen mortotremoj. La krevanta kuglo forŝiris al ĝi la malantaŭan parton de la kapo kun la nuk-vertebroj.

Super la okuloj blankiĝis sangomakulitaj kaj disŝiritaj cerbovolvaĵoj. La juna ĉasisto kaj Nel staris dum kelka tempo, rigardante jen al la mortigita besto, jen al si reciproke, ne povante eligi eĉ unu vorton. Sed poste okazis ia strangaĵo. Jen la sama Staĉjo, kiu antaŭ momento mirigus per sia malvarma sango kaj trankvilo eĉ la plej spertajn ĉasistojn de la tuta mondo, subite paliĝis, liaj piedoj komencis tremi, el la okuloj fluis larmoj, kaj poste li ekkaptis sian kapon per la manplatoj kaj komencis ripetadi:

– Ho, Nel, Nel! Se mi ne estus reveninta!...

Kaj ekregis lin tia teruro, tia malfruiĝinta malespero, ke ĉiu vejneto tremis en li, kvazaŭ li havus febroparoksismon. Post la nekutima volo-streĉo kaj streĉo de ĉiuj fortoj, animaj kaj fizikaj, lin regis momento de malforto kaj cedemo. En liaj okuloj aperis la bildo de la terura besto kun sangokovrita muzelo, kiu, fuĝinte en iun malhelan kavernon, disŝiris la korpon de Nel. Kaj tiel povus esti kaj tiel certe okazus, se mi ne estus reveninta! Unu minuto, unu sekundo pli – kaj jam estus tro malfrue. Tiun penson li simple ne povis forŝovi.

Finfine Nel, trankviliĝinte iomete, devis konsoli lin. La malgranda, bonkora kreaĵo, ĵetis ambaŭ manetojn ĉirkaŭ lian kolon kaj ankaŭ plorante, komencis lin voki tiel laŭte, kvazaŭ ŝi volus veki lin el la dormo:

– Staĉjo! Staĉjo! Rigardu min – mi estas netuŝita – nenio malbona okazis al mi.

Sed li rekonsciiĝis kaj retrankviliĝis nur post longa tempo. Tuj poste alvenis Kali, kiu, aŭdinte la pafon proksime al la tendaro kaj sciante, ke "bvana kubva" neniam pafas vane, kondukis kun si la ĉevalon por kunpreni la ĉasaĵon. La juna negro, rigardinte la mortpafitan beston, retiriĝis subite kaj lia vizaĝo tuj griziĝis:

– Vobo! – li ekkriis.

La infanoj alproksimiĝis nun al la rigidiĝinta kadavro, ĉar Staĉjo ĝis nun ne sciis, kiun rabobeston li mortigis. Al la knabo ŝajnis je la unua vido, ke ĝi estas escepte granda servalo (flava besto kun nigraj makuloj, je grandeco de linko, el la speco de katoj), sed post pli bona inspektado li konvinkiĝis, ke tiel ne estas, ĉar la senviva besto superis per grandeco eĉ leopardon. Gia flava felo havis kaŝtankolorajn punktetojn, ĝia kapo estis pli mallarĝa ol tiu de leopardo, kio faris ĝin iom simila al lupo. La piedoj estis pli altaj kaj pli larĝaj, la okuloj – grandegaj. Unu el ili la kuglo tute puŝis eksteren, la dua rigardis ankoraŭ al la infanoj, senfunda, senmova kaj teruriga. Staĉjo supozis, ke ĝi estas iu speco de pantero, pri kiu la zoologio same nenion sciis, kiel la geografio pri la lago Bassa-Narok.

Kun eksterordinara teruro Kali rigardis longe la disetendiĝintan beston, ripetante per mallaŭta voĉo, kvazaŭ li timus ĝin veki:

– Vobo!... Sinjoro granda mortpafis vobon!

Sed Staĉjo turnis sin al la knabineto, metis sian manplaton sur ŝian kapeton, kvazaŭ volante certiĝi, ke vobo ŝin ne forkaptis, post kio li diris:

– Vi vidas, Nel, vi vidas, ke, eĉ se vi estus tute plenkreska, vi ne povus sola iri tra la ĝangalo.

– Vi pravas, Staĉjo – respondis Nel kun kortuŝita mieneto.

– Sed kun vi aŭ kun King mi povas. Ĉu ne?

– Diru al mi, karulino, kiel tio okazis. Ĉu vi ekaŭdis, kiam ĝi proksimiĝis?

– Ne... Nur el la floroj elflugis granda orkolora muŝo, do mi turniĝis post ĝi kaj tuj ekvidis, kiel la bestaĉo elrampis el la intermonto.

– Kaj kio sekvis poste?

– Ĝi haltis kaj komencis rigardi min.

– Ĉu ĝi longe rigardis?

– Longe, Staĉjo. Kaj nur kiam mi lasis fali la florojn el la manoj kaj ŝirmis min per ili kontraŭ ĝi, ĝi komencis rampi al mi...

Al Staĉjo venis la penso, ke, se Nel estus negrino, ŝi estus tuj forkaptita de ĝi kaj ke sian savon ŝi dankas ankaŭ al la konsterno de la besto, kiu, vidinte unuafoje blankan, ĝis nun neniam vidatan estaĵon, ne estis certa, kion fari.

Kaj frostotremo denove kuris tra liaj ostoj.

– Dank' al Dio! Dank' al Dio, ke mi revenis!...

Poste li plu demandis:

– Kion vi pensis tiu-momente?

– Mi volis voki vin kaj... mi ne povis..., sed...

– Sed kio?

– Sed mi pensis, ke vi defendos min... Mi mem ne scias...

Dirinte tion, ŝi denove ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj li komencis glatumi ŝian hartufon.

– Ĉu vi ne timas plu?

– Ne!

– Mia malgranda Mzimu! Mia Mzimu! – vi vidas nun, kio estas Afriko!

– Jes, sed vi mortpafos ĉiun malbelan bestaĉon.

– Mi mortpafos.

Ili denove komencis rigardi la monstregan beston. Staĉjo, volante konservi por rememoro ĝian felon, ordonis al Kali senfeligi ĝin. Sed tiu, pro timo, ke alia vobo elrompus el la intermonto, petis, ke oni ne lasu lin sola. Kaj je la demando, ĉu li efektive timas vobon pli ol leonon, li respondis:

– Leono muĝi nokte kaj ne transsalti palisaro, kaj vobo transsalti dumtage kaj mortigi multe da negroj en vilaĝcentro, kaj poste forkapti unu el ili kaj formanĝi. Kontraŭ vobo lanco ne defendi, nek pafarko, nur sorĉaĵoj, ĉar vobo ne estas mortigebla.

– Sensencaĵo! – diris Staĉjo. – Rigardu ĝin, ĉu ĝi ne estas bone mortpafita?

– Blanka sinjoro mortpafi vobo, sed nigra homo ne mortpafi ĝi – respondis Kali.

Finiĝis je tio, ke la gigantan "katon" oni alligis per ŝnuro al la ĉevalo – kaj tiu fortrenis ĝin al la tendaro. Staĉjo tamen ne sukcesis konservi ĝian felon, kaj tio okazis pro King, kiu evidente diveninte, ke vobo volis forkapti ĝian fraŭlineton, estis ekkaptita de tia furioza kolerego, ke eĉ la ordonoj de Staĉjo ne povis ĝin moderigi. Kaptinte per sia rostro la bestaĉon, ĝi suprenĵetis ĝin dufoje, post kio ĝi komencis bati ĝin kontraŭ arbon, kaj fine piedpremis ĝin kaj ŝanĝis ĝin en senforman objekton, kiu similis al marmelado. Staĉjo sukcesis reteni nur ĝian makzelon, kiun li metis kun la resto de la kapo sur la vojon de formikoj. Kaj dum unu horo ili tiel bonege purigis la ostojn, ke restis sur ili nek unu atomo da viando aŭ sango.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.