La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 40

Kvar tagojn poste Staĉjo haltis por pli longa ripozado sur monteto simila iom al la monto Linde, sed pli malgranda kaj malpli vasta. La saman vesperon Saba formordis, post tre peniga batalo, grandan masklon de paviano, kiun ĝi atakis en la momento, kiam tiu ludis per restaĵoj de flugdrako, de la dua el la vico de tiuj, kiujn la infanoj flugigis antaŭ la ekiro al la oceano. Staĉjo kaj Nel, profitante de la pli longa halto, decidis glui pliajn, sed flugigi ilin nur tiam, kiam forta musono blovos de la okcidento al la oriento. Staĉjo kalkulis je tio, ke, se almenaŭ unu falos en la manojn de eŭropanoj aŭ araboj, ĝi sendube altiros eksterordinaran atenton kaj kaŭzos, ke oni forsendos specialan ekspedicion por ilia savo. Por pli granda certeco, apud la surskriboj en angla kaj franca lingvoj, li aldonis ankaŭ arabajn, kio ne estis por li malfacila, ĉar la araban lingvon li sciis bone.

Baldaŭ post la ekiro el la ripozo Kali deklaris, ke en la montaro, kiun ili vidis en la oriento, li rekonas kelkajn pintojn, kiuj ĉirkaŭas la grandan nigran akvon, t.e. Bassa-Narok. Tamen ne ĉiam li estis certa pri tio, ĉar depende de tio, de kiu loko ili rigardis, la montoj alprenis malsamajn formojn. Post trairo de negranda valo kovrita per arbustoj de "kusso" kaj aspektanta kvazaŭ unu rozkolora lago, ili trafis kabanon de ermitaj ĉasistoj. En ĝi estis du negroj, unu el ili mordita de "filandria medinensis", vermo maldika, kiel fadeno kaj pli ol unu metron longa. Ĝiaj mordoj ofte kaŭzas gangrenon. La negro estis pro tio malsana. Sed ili ambaŭ estis tiom sovaĝaj kaj stultaj, kaj krome tiom konsternitaj pro la apero de tute neatenditaj gastoj, kaj tiel certaj, ke ili estos mortigitaj, ke en la unuaj momentoj oni povis de ili nenion ekscii. Nur post kelkaj pecoj da fumaĵita viando, kiujn ili ricevis kaj tuj formanĝis, la lango de la malsanulo ekmoviĝis. Montriĝis ĉe tio, ke li estis ne nur malsana, sed ankaŭ tre malsata, ĉar lia kunulo tre avaris al li la nutraĵon. De li ili do sciiĝis, ke post unu vojaĝtago kuŝas apartaj vilaĝoj, regataj de reĝetoj sendepcndaj unu de la alia, kaj poste, ke malantaŭ kruta monto komenciĝas la bienoj de Fumba, disetendiĝantaj okcidente kaj sude de la granda akvo. Kiam Staĉjo aŭdis tion, granda premeco malaperis el lia koro, kaj en lian animon eniris nova fido. Ĉiuokaze ili ja estis preskaŭ antaŭ la sojlo de la Va-hima-lando.

Kiel ilia vojaĝo plu pasos, evidente estis malfacile antaŭvidi, sed la knabo povis ĉiuokaze esperi, ke ĝi ne estos pli laciga kaj malfacila, nek eĉ pli longa, ol tiu terura vojo de la Nil-bordoj, kiun li tamen feliĉe trapasis dank' al sia eksterordinara inventemo, kaj dum kiu li sukcesis savi Nel'on de la pereo. Li ne dubis, ke dank' al Kali la Va-himanoj akceptos ilin kiel eble plej gastame kaj donos al ili ĉiun helpon. Cetere li ekhavis jam bonajn spertojn pri la negroj; li sciis, kiel oni devas konduti rilate ilin, kaj li estis preskaŭ certa, ke eĉ sen Kali li scipovus iel helpi al si kun ili.

– Ĉu vi scias – li diris al Nel – ke de Faŝodo ni faris jam pli ol duonon de la vojo, kaj dum tiu, kiun ni ankoraŭ havas antaŭ ni, ni renkontos eble tre sovaĝajn negrojn, sed ni ne trafos plu derviŝojn.

– Mi preferas negrojn – respondis la knabineto.

– Jes, tiel longe kiel vi estas opiniata diaĵo. Oni forkaptis min el Fajumo kune kun fraŭlineto, kies nomo estis Nel, kaj mi akompanas ian Mzimu. Mi diros al la patro kaj al s-ro Rawlison, ke ili neniam nomu vin alie.

Kaj ŝiaj okuloj komenciĝis tuj heliĝi kaj ridi.

– Eble ni ekvidos niajn paĉjojn en Mombasso?

– Eble. Se ne estus tiu milito apud la bordoj de Bassa-Narok, ni estus tie pli frue. Ĉu vere necesis al Fumba enmiksi sin en tiun milit-aventuron?

Dirinte tion, li vokis al si Kali'n:

– Kali, ĉu la malsana negro aŭdis pri la milito?

– Li aŭdis. Esti granda milito, tre granda, – inter Fumba kaj Samburu.

– Do kio estos? Kiamaniere ni travojaĝos la landon de Samburu.

– Samburu forkuri antaŭ la granda sinjoro, antaŭ King kaj antaŭ Kali.

– Kaj antaŭ vi?

– Kaj antaŭ Kali, ĉar Kali havas pafilon, kiu tondri kaj mortpafi.

Staĉjo komencis konsideri, ĉu li devas partopreni en la batalluktado inter la gentoj Va-hima kaj Samburu, kaj li decidis direkti la aferon tiamaniere, ke la milito ne malfaciligu la vojaĝon. Li komprenis, ke ilia alveno estos tute neatendita okazaĵo, kiu tuj certigos al Fumba la superecon. Oni devos nur elprofiti konvene la antaŭvidatan venkon.

En la vilaĝoj, pri kiuj diris la malsana ĉasisto, ili informiĝis pri la milito. La informoj estis pli kaj pli precizaj, sed por Fumba malfavoraj. La junaj vojaĝantoj sciiĝis, ke li kondukas defendan batalon kaj ke la Samburuanoj, sub la komando de sia reĝo Mamba, ekokupis jam sufiĉe grandan teritorion de Va-hima kaj forprenis grandan nombron da bovinoj. Oni rakontis, ke la milito okazas ĉefe ĉe la suda bordo de la granda akvo, kie sur alta kaj larĝa roko kuŝas granda "boma" (La samo, kio en Sudano: zeribo. Granda boma povas esti ankaŭ speco de fortikaĵo aŭ fortikigita tendaro) de Fumba.

Tiuj informoj ege ĉagrenis la negron Kali. Li do petis Staĉjon, ke ili kiel eble plej rapide transpasu tiun monton, kiu dividas ilin de la regionoj, kie flamiĝas la militbrulego. Li certigis Staĉjon, ke li sukcesos trovi vojon, sur kiu li kondukos ne sole la ĉevalojn, sed ankaŭ King'on. Li estis jam en la regiono, kiun li bone konis, kaj nun li diferencigis kun granda certeco montpintojn konatajn de la infanaĝo.

Sed la transirado ne montriĝis facila kaj, se ne estus la helpo de la donacprovizitaj loĝantoj de la lasta vilaĝo, oni devus serĉi por King alian vojon. Tiuj tamen konis pli bone ol Kali ankoraŭ intermontojn, situantajn ĉe ĉi tiu flanko de la monto kaj, post du tagoj de laciga vojaĝo, dum kiu nokte regis granda malvarmo, ili fine sukcesis feliĉe konduki la karavanon al montselo, kaj de tie en valon troviĝantan jam en la lando de la Va-himanoj.

Staĉjo haltis matene por ripozi en tiu senhoma valo ĉirkaŭita per arbustaro. Kali, kiu petis, ke oni permesu al li por kaŝobservado ekrajdi ĉevale en la direkto de la patra boma malproksima je unu vojaĝtago, ekiris plu jam la saman nokton. Staĉjo kaj Nel atendis lin dum la tuta nokto kaj tago kun la plej granda maltrankvilo – kaj ili jam pensis, ke li pereis aŭ falis en la manojn de la malamikoj, kiam fine li aperis sur la lacigita kaj ŝaŭmkovrita ĉevalo. Li mem estis same lacega kaj tiel deprimita, ke oni devis kore bedaŭri lin.

Li tuj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ Staĉjo kaj komencis petegi lin pri helpo.

– Ho, sinjoro granda! – li diris – Samburu finvenki batalantojn de Fumba, mortigi multe da ili kaj dispeli aliajn, kaj Fumban sieĝi en la granda boma sur la monto Boko. Fumba kaj liaj militistoj havi nenion por manĝi en boma kaj morti pro malsato, se sinjoro granda ne mortigi Mamba kaj ĉiujn Samburuanojn kune kun li.

Tiel petegante, li ĉirkaŭprenis la genuojn de Staĉjo, kaj tiu kuntiris la brovojn kaj konsideris profunde, kion li devas fari, ĉar, kiel ĉiam kaj ĉie, temis ĉefe pri Nel.

– Kie estas – li demandis fine – tiuj batalantoj de Fumba, kiujn dispelis Samburu?

– Kali trovis ilin – kaj ili veni ĉi tien.

– Kiom estas de ili?

La juna negro movis dekkelkfoje per la fingroj de ambaŭ manoj kaj piedoj, sed videble li ne povis precize diri la nombron pro tiu simpla kaŭzo, ke li ne scipovis kalkuli pli ol ĝis dek kaj ĉiu pli granda nombro prezentiĝis al li nur kiel "vengi", t.e. multo.

– Do, se ili venos ĉi tien, tiam vi fariĝu ilia estro kaj iru al la patro kun helpo – diris Staĉjo.

– Ili timi Samburu kaj kun Kali ne iri, sed kun sinjoro granda iri kaj mortigi "vengi, vengi" Samburuanoj.

Staĉjo denove enpensiĝis.

– Ne, – li diris fine – mi povas nek kunpreni "bibi" al la batalo, nek lasi ŝin sola – kaj mi faros tion kontraŭ nenio en la mondo.

Je tio Kali leviĝis kaj, krucigante la manojn, li komencis ripeti plurfoje:

– Luela! Luela! Luela!

– Kio estas tiu Luela? – demandis Stajo.

– Granda boma por virinoj de Va-hima kaj Samburu – respondis la juna negro.

Kaj li komencis rakonti nekutimajn aferojn. Jen Fumba kaj Mamba militis unu kontraŭ la alian de post longaj jaroj. Oni ruinigis al si reciproke la plantejojn kaj forkaptis la brutaron. Sed estis sur la suda bordo de la lago iu loko, nomita Luela, al kiu eĉ dum la plej kruelaj bataloj la virinoj de ambaŭ nacioj kunvenis sendanĝere por komercadi. Ĝi estis sankta loko. Militon okazigis nur viroj, kaj neniaj malsukcesoj aŭ venkoj influis la sorton de virinoj, kiuj en Luela, malantaŭ argila barilo ĉirkaŭanta la vastan foirejon, trovis komplete sekuran azilon. Multaj virinoj rifuĝis tien dum la konfuzo kune kun la infanoj kaj havaĵo. Aliaj alvenis eĉ el malproksimaj vilaĝoj, kunportante fumajitan viandon, fazeolon, milion, maniokon kaj diversajn aliajn provizaĵojn. Al la batalantoj ne estis permesite interbatali en tioma distanco de Luela, el kiu povus veni kokokrio.

Ne estis ankaŭ permesite al ili transpaŝi la argilan remparon, kiu ĉirkaŭis la foirplacon. Ili povis nur stariĝi antaŭ la remparo, kaj tiam la virinoj donis al ili nutraĵon alligitan al longaj bambuoj. Tio estis kutimo de nememoreblaj tempoj kaj neniam okazis, ke iu flanko ĝin rompis. La venkintoj klopodis do ĉiam, detranĉi al la venkitoj la vojon al Luela kaj ne permesi al ili proksimiĝi al tiu sankta loko ĝis tiu distanco, el kiu kokokrio estis aŭdebla.

– Ho, sinjoro granda! – petegis Kali, ĉirkaŭprenante denove la genuojn de Staĉjo – sinjoro granda konduki bibi al Luela, kaj poste kunpreni King'on, kunpreni Kali'n, kunpreni pafilojn, kunpreni ardantajn serpentojn kaj mortigi malbonajn Samburuanojn.

Staĉjo kredis la rakonton de la juna negro, ĉar li aŭdis jam antaŭe, ke en multaj lokoj de Afriko milito ne inkluzivas la virinojn. Li memoris, kiel iam en Port-Saido iu juna germana misiisto rakontis, ke en la regionoj de la grandega monto Kilima-Nĝaro la ege militema gento Massai (aŭtentika) tre zorge konservas kaj gardas tiun kutimon, laŭ kiu la virinoj de la batalantaj flankoj iras tute senĝene al la destinitaj foirejoj kaj neniu atakas ilin. La ekzisto de tiu kutimo sur la bordoj de Bassa-Narok ekĝojigis Staĉjon eksterordinare, ĉar li devis esti certa, ke Nel'on minacas neniu danĝero kaŭze de la milito. Kaj senprokraste li decidis ekiri kun la knabineto al Luela, tiom pli, ke antaŭ la fino de la milito oni ne povis eĉ pensi pri la plua vojaĝo, kiu bezonis la helpon ne sole de la Va-himanoj, sed ankaŭ de la Samburuanoj.

Alkutimiĝinta al rapidaj decidoj, li jam sciis, kiel li devas agi. Liberigi Fumba'n, venki la Saburuanojn, sed ne permesi al la Vahimanoj tro sangan revenĝon, kaj poste ordoni pacon kaj trankviligi la batalantojn – jen la aferoj, kiujn li opiniis necesaj, kaj la plej utilaj ne sole por si mem, sed ankaŭ por la negroj. "Tiel devas esti – kaj tiel fariĝos!" – li diris al si mem en la animo, kaj dume, volante konsoli la junan negron, kiun li kore bedaŭris, li deklaris al li, ke helpon li ne rifuzas.

– Kiel malproksime estas de ĉi tie al Luela? – li demandis.

– Duona tago da vojaĝo.

– Aŭskultu do: ni forkondukos tien "bibi" senprokraste, post kio mi rajdos sur King kaj forpelos la Samburuanojn de la boma de via patro. Vi rajdos kun mi kaj vi batalos kotraŭ ili.

– Kali mortigi ili per pafilo!

Kaj, transirante tuj de malespero al ĝojo, li komencis salti, ridi kaj danki Staĉjon kun tiel granda fervoro, kvazaŭ jam estus post la venko. Sed liajn pluajn eksplodojn de dankemo kaj ĝojo interrompis la alveno de tiuj militistoj, kiujn li kolektis dum sia kaŝesplora observado kaj al kiuj li ordonis stariĝi antaŭ la vizaĝo de la blanka sinjoro. Ili estis ĉirkaŭ tricent entute, armitaj per defendŝildoj el hipopotama haŭto, per ĵetponardoj, arkoj kaj tranĉiloj. Iliaj kapoj estis ornamitaj per plumoj, per kolhararo de pavianoj kaj per filikoj.

Je la vido de la elefanto en la servo de homo, je la vido de blankaj vizaĝoj, de Saba kaj de la ĉevaloj, ekkaptis ilin tiel granda timo kaj samgrada mirego, kiel la negrojn en tiuj vilaĝoj, tra kiuj la karavano iris antaŭe. Sed Kali antaŭsciigis ilin, ke ili ekvidos bonan Mzimu kaj potencan sinjoron, "kiu mortigas leonojn, kiu mortigis vobon, kiun timas elefanto, kiu rompas rokojn, eligas ardantajn serpentojn" k.t.p. – do, anstataŭ forkuri, ili staris longvice en silento, plenaj de admiro, briletante nur per siaj skleroj, ne certaj, ĉu ili devas ekgenui aŭ fali vizaĝaltere, sed samtempe fidoplenaj, ke, se tiuj eksterordinaraj estaĵoj helpos ilin, tiam baldaŭ finiĝos la venkoj de Samburu. Staĉjo preterrajdis sur King laŭlonge de la vico, tutsimile al armeestro, kiu faras trarigardon de la militistaro; poste li ordonis al Kali ripeti al ili sian promeson, ke li liberigos Fumba'n, kaj oni ekiris al Luela.

Kali ekrajdis kun kelkaj militistoj antaŭen, por anonci al la kolektitaj virinoj de ambaŭ gentoj, ke ili havos la neesprimeblan kaj eksterordinaran feliĉon vidi "bonan Mzimu", kiu alvenos sur elefanto. La afero estis tiel nekutima, ke eĉ tiuj virinoj, kiuj kiel Vahimaninoj ekkonis en Kali la perditan tron-heredanton, opiniis, ke la juna reĝido ŝercas pri ili, kaj ili miris, ke li estas ema ŝerci en tempoj tiel malfacilaj por la tuta gento kaj por Fumba. Sed kiam ili ekvidis post kelkaj horoj la grandan elefanton, alproksimiĝantan al la remparoj, kaj sur ĝi blankan palankenon, ili falis en ĝojfuriozon kaj akceptis la bonan Mzimu per tiaj ekkrioj kaj tia hurlado, ke Staĉjo en la unua momento opiniis tiujn sonojn eksplodo de malamo, tiom pli, ĉar la neesprimebla malbeleco de la negrinoj igis ilin similaj al sorĉistinoj.

Sed tio estis pruvoj de eksterordinara respekto. Kiam oni starigis la tendon de Nel en angulon de la foirplaco, sub la ombro de du foliar-riĉaj arboj, la Va-himaninoj kune kun la Samburuaninoj ornamis ĝin per girlandoj kaj florkronoj, post kio ili alportis tiom da nutraĵoj, ke ili sufiĉus por monato, ne sole por la diajo, sed ankaŭ por ĝia sekvantaro. La ravitaj virinoj falis vizaĝaltere eĉ antaŭ Mea, kiu, vestita en roza perkalo, ornamita per kelkaj ŝnuroj de bluaj vitrokoraletoj, ŝajnis ankaŭ al ili, kiel servistino de Mzimu, estaĵo multe pli supera ol la aliaj ordinaraj negrinoj.

Nasibu, pro sia infana aĝo, estis enlasita malantaŭ la remparon, kaj li tuj profitis de la oferaĵoj alportitaj por Nel, kaj tiel skrupule, ke jam post unu horo lia ventro similis al afrikana milit-tamburo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.