La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 1

– Sciu, Nel – diris Staĉjo Tarkowski al sia amikino, eta anglino – ke hieraŭ alvenis "zabtje" (policistoj) kaj arestis la edzinon de la gardisto Smaino kaj ŝiajn tri infanojn – tiun Fatmon, kiu jam kelkfoje vizitis la oficejon de via patro kaj tiun de la mia.

Kaj la malgranda Nel, simila al ĉarma bildeto, rigardis per siaj verdetaj okuloj Staĉjon kaj demandis duonmire kaj duontime:

– Ĉu oni forprenis ŝin al malliberejo?

– Ne, sed oni ne permesis al ŝi forveturi al Sudano – kaj alvenis oficisto, kiu ŝin gardos, ke ŝi ne faru eĉ unu paŝon el Port-Saido.

– Kial?

Staĉjo, kiu estis finonta dek kvar jarojn kaj kiu tre amis sian okjaran kunulinon, sed opiniis ŝin ankoraŭ infano, diris kun mieno ege tromemfida:

– Kiam vi atingos mian aĝon, vi scios ĉion, kio okazas, ne sole laŭlonge de la Kanalo de Port-Saido ĝis Suezo, sed ankaŭ en la tuta Egiptujo. Ĉu vi nenion aŭdis pri Mahdi?

– Mi aŭdis, ke li estas malbela kaj malĝentila. La knabo ridetis kun kompato.

– Ĉu li estas malbela, mi ne scias. Sudananoj asertas, ke li estas bela. Sed diri, ke estas malĝentila la ulo, kiu murdis jam tiom da homoj, povas nur okjara knabineto, en robo tia – ĝis la genuoj!

– Paĉjo diris tion al mi, kaj paĉjo scias plej bone.

– Li diris tiel, ĉar alie vi ne komprenus. Al mi li certe ne esprimiĝus tiamaniere. Mahdi estas pli malbona ol tuta aro da krokodiloj. Ĉu vi komprenas? Bona eldiraĵo "malĝentila", tiel oni parolas al suĉinfanoj.

Sed vidinte la malserenan vizaĝon de la knabino, li silentiĝis, kaj poste li diris:

– Nel! Vi scias, ke mi ne volis ofendi vin; venos la tempo, ke ankaŭ vi estos dekkvarjara. Mi certe promesas tion al vi.

– Ĝuste!– respondis ŝi kun zorga rigardo – kaj se Mahdi invados antaŭe Port-Saidon kaj manĝos min?

– Mahdi ne estas kanibalo, do li ne manĝas homojn, li nur murdas ilin. Ankaŭ Port-Saidon li ne invados, kaj se li eĉ invadus kaj volus vin mortigi, antaŭe li havus aferon kun mi.

Tiu deklaro de Staĉjo kaj ties fajfsimila pernaza enspiro, kiu anoncis nenion bonan por Mahdi, trankviligis rimarkeble Nel'on rilate ŝian personon.– Mi scias – ŝi respondis – vi ne transdonus min al li. Sed kial oni ne lasas Fatmon el Port-Saido?

– Ĉar Fatmo estas kuzino de Mahdi. Ŝia edzo, Smaino, deklaris al la egipta registaro en Kairo, ke li forveturos Sudanon, kie restadas Mahdi, kaj li akiros la liberon por ĉiuj eŭropanoj, kiuj falis en liajn manojn.

– Do Smaino estas bona?

– Atendu! Via kaj mia paĉjoj, kiuj bonege konis Smainon, tute ne fidis lin, kaj ili avertis paŝaon Nubara, ke ankaŭ li ne fidu lin. Sed la registaro konsentis forsendi Smainon kaj tiu restadas de post duonjaro ĉe Mahdi. Tamen la militkaptitoj ne sole ne revenis, sed el Kartumo oni ricevis sciigon, ke la mahdianoj traktas ilin pli kaj pli kruele, kaj ke Smaino, ricevinte de la registaro sufiĉe da mono, perfidis ĝin. Li aliĝis tute al Mahdi kaj estis de li nomita emiro. Oni rakontas, ke en tiu terura batalo, en kiu mortofalis generalo Hicks, Smaino estris la artilerion de Mahdi kaj li verŝajne instruis la mahdianojn manipuli per kanonoj, kion ili antaŭe, kiel sovaĝuloj, tute ne scipovis. Sed Smaino celas nun eligi el Egiptujo siajn edzinon kaj infanojn. Do, kiam Fatrno, kiu verŝajne sciis antaŭe, kion faros Smaino, volis sekrete forlasi Port-Saidon, la registaro nun arestis ŝin kune kun ŝiaj infanoj.

– Kaj por kio Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas bezonaj al la registaro?

– La registaro diros al Mahdi: "Redonu al ni militkaptitojn, kaj ni redonos al vi Fatmon".

Post tio ilia interparolo rompiĝis, ĉar la atenton de Staĉjo okupis birdoj flugantaj de la regiono Echtum om Farag al la lago Menzaleh. Ili flugis sufiĉe malalte, kaj en la travidebla aero oni vidis klare kelkajn pelikanojn kun koloj kurbigitaj surdorse, kiuj malrapide moviĝis per siaj grandaj flugiloj. Staĉjo komencis tuj imiti ilian flugadon, do li suprenlevis la kapon kaj kuris dekkelkajn paŝojn sur la digo, simile svingante la etenditajn manojn.

– Rigardu! Rigardu! Jen flugas flamingoj!– ekkriis subite Nel.

Staĉjo haltis sammomente, ĉar efektive post la pelikanoj, sed iom pli alte, estis videblaj kvazaŭ du grandaj, rozaj kaj purpuraj floroj, pendigitaj en la ĉielbluo.

– Flamingoj! Flamingoj!

– Ili revenas antaŭ la vespero al siaj sidlokoj sur insuletoj – klarigis la knabo. Ho, se mi havus pafilon!

– Kial vi volus pafi kontraŭ ilin?

– Virinoj ne komprenas tiajn aferojn. Sed ni iru plu, eble ni vidos pli multe de ili.

Dirinte tion, li prenis la knabineton je la mano, kaj ili iris al la unua kanala albordiĝejo post Port-Saido, kaj ilin rapidsekvis la negrino Dinah, iama vartistino de la malgranda Nel. Ili iris laŭ la digo, apartiganta la akvon de la lago Menzaleh de la Kanalo, sur kiu estis traveturanta sammomente granda angla vaporŝipo, direktata de piloto.

Alproksimiĝis la vespero. La suno staris ankoraŭ sufiĉe alte, sed ĝi kliniĝis jam al la flanko de la lago. Ĝia saleta akvo komencis orbrili kaj vibri per rebriloj de pavkoloroj. De la araba bordo etendiĝis ĝis la lazura ekstremo la palflava, sabloplena dezerto – silenta, minaca, senviva. Inter la vitrosimila, kvazaŭ mortinta ĉielo kaj la senlimeco de sulkiĝinta sablo estis neniu postsigno de viva estaĵo. Dum sur la Kanalo bolis la vivo, turniĝis la boatoj, disaŭdiĝis fajfoj de vaporŝipoj, kaj super Menzaleh flagris en la suno aroj da mevoj kaj sovaĝaj anasoj – tie, sur la araba bordo, etendiĝis kvazaŭ mortolando. Nur en la tempo kiam la suno, malleviĝante, fariĝis pli kaj pli ruĝa, la sabloamaso komencis alpreni violkoloron, tian, kian aŭtune havas erikejoj en polaj arbaroj.

La geknaboj, irante al la albordiĝejo, ekvidis ankoraŭ kelkajn flamingojn, al kiuj ridis iliaj okuloj, post kio Dinah deklaris, ke Nel devas jam hejmreveni. En Egiptujo, post tagoj, kiuj eĉ en vintro ofte estas varmegaj, sekvas noktoj tre malvarmaj; kaj ĉar la sanstato de Nel postulis grandan zorgon, ŝia patro, s-ro Rawlison, ne permesis, ke la knabino troviĝu post la sunsubiro ĉe la akvo. Do ili direktiĝis al la urbo, en kies rando staris proksime al la Kanalo la vilao de s-ro Rawlison – kaj en la momento, kiam la suno subakviĝis en la maro, ili troviĝis jam sub tegmento. Baldaŭ alvenis la invitita por la tagmanĝo inĝeniero Tarkowski, la patro de Staĉjo – kaj la tuta societo altabliĝis kune kun la francino Olivier, la instruistino de Nel.

S-ro Rawlison, unu el la direktoroj de la Suezkanala kompanio, kaj Władysław Tarkowski, supera inĝeniero de la sama kompanio, vivis jam multajn jarojn en la plej intima amikeco. Ili ambaŭ estis vidvoj. Sinjorino Tarkowski, denaska francino, mortis ĉe la naskiĝo de Staĉjo, tio estis antaŭ pli ol dek tri jaroj, kaj la patrino de Nel mortis pro ftizo en Heluano, kiam la knabino estis apenaŭ trijara.

Ambaŭ vidvoj loĝis en najbaraj domoj en Port-Saido kaj pro siaj okupoj ili intervidiĝis ĉiutage. La komuna malfeliĉo alproksimigis ilin unu al la alia ankoraŭ pli forte kaj plifortigis la amikecon antaŭe ekligitan. S-ro Rawlison ekamis Staĉjon, kiel propran filon, kaj s-ro Tarkowski estis preta ĵeti sin en fajron kaj akvon por la malgranda Nel. Post la plenumo de siaj taglaboroj la plej agrabla ripozo por ili estis paroli pri siaj infanoj, pri ilia edukado kaj estonteco. Dum similaj interparoloj plej ofte okazis, ke s-ro Rawlison laŭdis la talenton, energion kaj bravecon de Staĉjo, kaj s-ro Tarkowski raviĝis pri la dolĉeco kaj anĝela vizaĝeto de Nel. Ambaŭ opinioj estis ĝustaj.

Staĉjo estis iom tromemfida kaj iom fanfaronema, sed li lernis bonege, kaj la instruistoj de angla lernejo, kiun li vizitadis en Port-Saido, rekonis en li efektive nekutimajn kapablojn. La kuraĝon kaj kapablon sin helpi li heredis de sia patro, ĉar s-ro Tarkowski posedis tiujn ecojn altgarde, kaj grandparte al ili li ŝuldis sian nunan altan postenon. En la jaro 1863 li batalis senlace dum dek unu monatoj. Poste vundita, malliberigita kaj ekzilita Siberion, li forkuris post mallonga tempo kaj restadis eksterlande. Jam antaŭ la aliĝo al la insurekcio li estis inĝeniero, tamen ankoraŭ unu jaron li destinis por hidraŭlikaj studoj, post kio li ricevis postenon ĉe la kanal-konstruo kaj post kelkaj jaroj – kiam oni ekkonis liajn kompetentecon, energion kaj laboremon – li ricevis la altan postenon de supera inĝeniero.

Staĉjo naskiĝis, edukiĝis kaj atingis la aĝon de dek kvar jaroj en Port-Saido, ĉe la Kanalo, pro kio la inĝenieroj, kolegoj de la patro, nomis lin infano de la dezerto. Poste, vizitante lernejon, li ofte akompanis la patron, aŭ s-ron Rawlison, dum ferioj kaj festotagoj, en ekskursoj, kiujn ili ofice devis fari de Port-Saido ĝis Suezo, por kontroli laboron ĉe la digo kaj ĉe la profundigado de la kanal-fluejo.

Li konis ĉiujn – ne sole inĝenierojn kaj doganoficistojn, sed ankaŭ laboristojn, arabojn kaj negrojn. Li estis ĉie, enpenetradis ĉiun lokon, aperadis, kie oni lin tute ne atendis, li faris longajn ekskursojn laŭlonge de la digo, li promenveturis per boato tra Menzaleh, kaj li malproksimiĝadis sufiĉe fore. Li transiĝis la araban bordon kaj, ekkaptinte kies ajn ĉevalon, kamelon, aŭ eĉ azenon, li ŝajnigis esti kavaliro en la dezerto – unuvorte, kiel esprimiĝis s-ro Tarkowski, li "kastorumis" ĉie, kaj ĉiun liberan horon li pasigis ĉe la akvo.

La patro ne kontraŭstaris tion, sciante, ke la remado, rajdado kaj ĉiama vivo en la libera naturo plifortigas la sanon de la knabo kaj evoludgas en li la kapablon sin helpi. Dank'al tio Staĉjo estis pli alta kaj pli forta ol aliaj knaboj en lia aĝo, kaj sufiĉis rigardi en liajn okulojn, por diveni, ke okaze de iu akcidento li pekos prefere per troa kuraĝo ol per timo. Kiel dekkvarjara knabo li estis unu el la plej bonaj naĝantoj en Port-Saido, kio ne estis bagatelaĵo, ĉar la araboj kaj negroj naĝas kiel fiŝoj. Pafante el karabenetoj de malgranda kalibro – kaj nur per kugloj, al sovaĝaj anasoj kaj al egiptaj anseroj, li akiris al si certajn manon kaj okulon. Lia revo estis ĉasi iam grandajn bestojn en Centra-Afriko, kaj li avide aŭskultadis la rakontojn de sudananoj okupitaj ĉe la kanal-konstruo, kiuj en sia patrujo renkontiĝis ofte kun grandaj rabobestoj kaj dikhaŭtuloj.

Ĉe tio estis ankaŭ avantaĝe, ke li lernis samtempe iliajn lingvojn. Suezan Kanalon ne sufiĉis trafosi, oni devis ĝin ankoraŭ konservadi, ĉar alie la dezerta sablo, kuŝanta sur ambaŭ bordoj, povus ĝin denove superŝuti dum unu jaro. La granda verko de De Lesseps postulas senĉesan laboron kaj gardemon. Pro tio ĝis la hodiaŭa tago por la pliprofundigo de ĝia fluejo laboras sub la kontrolo de spertaj inĝenieroj gigantaj maŝinoj kaj miloj da laboristoj. Ĉe la trafosado de la kanalo laboris ĉirkaŭ dudek kvin mil laboristoj. Hodiaŭ, rezulte de la finiĝo de la verko kaj de plibonigitaj novaj maŝinoj, oni bezonas rimarkeble malpli multajn, sed ilia nombro estas ĝis nun ankoraŭ sufiĉe granda. Inter ili estas pleje tieuloj, tamen ne mankas ankaŭ nubianoj, sudananoj, somalianoj kaj diversaj negroj, loĝantaj ĉe la Blanka kaj Blua Niloj, tio estas en la regionoj, kiuj antaŭ la ribelo de Mahdi estis okupitaj de la egipta registaro. Staĉjo vivis kun ĉiuj en bonaj rilatoj, kaj posedante, kiel kutime poloj, eksterordinaran lingvo-kapablon, li alproprigis al si, ne sciante mem kiel kaj kiam, multajn el iliaj dialektoj.

Naskiĝinta en Egiptujo, li parolis la araban lingvon kiel arabo. De zanzibaranoj, el kiuj multaj servis kiel hejtistoj ĉe maŝinoj, li ellernis la tre disvastigitan en la tuta Centra-Afriko lingvon "kiswahili", li scipovis eĉ interkompreniĝi kun negroj el la gentoj "dinka" kaj "ŝiluk", kiuj loĝis iom pli malsupre de Faŝodo ĉe Nilo. Krom tio li flue parolis angle, france kaj pole. Lia patro, fervora patrioto, zorgis ege pri tio, ke la knabo antaŭ ĉio konu perfekte sian gepatran lingvon. Staĉjo, memkompreneble, opiniis ĉi tiun lingvon la plej bela en la tuta mondo kaj instruis ĝin, ne sensukcese, al la malgranda Nel. Tamen li ne sukcesis, ke ŝi elparolu lian antaŭnomon Staĉjo, ne "Stes". Pro tio okazis ofte inter ili miskomprenetoj, kiuj daŭris nur, ĝis en la okuloj de la knabino aperis brilaj larmetoj. Tiam "Stes" petis pardonon de ŝi – kaj estis kolera pri si mem.

Li havis tamen la malbelan kutimon paroli neglekte pri ŝiaj ok vivojaroj kaj kontraŭstarigi al ili sian "seriozan" aĝon kaj sperton. Li asertis, ke knabo, kiu finos dek kvar jarojn, ja ankoraŭ ne estas plenkreskulo, sed almenaŭ ne estas plu infano. Li estas jam kapabla al ĉiuspecaj heroaj agoj, precipe, se li havas en siaj vejnoj sangon polan kaj francan. Li deziris plej varme, ke aperu kiam ajn la okazo por tiaj agoj, precipe en la defendo de Nel. Ili ambaŭ eltrovadis diversajn danĝerojn kaj Staĉjo devis respondi al ŝiaj demandoj, kion li farus, se ekzemple eniĝus en ŝian hejmon tra fenestro dekmetra krokodilo, aŭ skorpio tiel granda kiel hundo. Al ili ambaŭ eĉ por momento ne enkapiĝis la penso, ke baldaŭ la minaca realo multe pli superos ĉiajn iliajn fantazi-plenajn supozojn.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.