La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 8

La nokto paliĝis. La homoj estis jam sidiĝontaj sur kamelojn, kiam subite ili rimarkis dezertan lupon, kiu, ŝovinte la voston sub sin, trakuris la intermonton en distanco de cent paŝoj de la karavano kaj, eliĝinte sur la kontraŭan plataĵon, plukuris kun ĉiuj simptomoj de timego, kvazaŭ ĝi forkurus antaŭ iu malamiko. En la egiptaj dezertoj ne estas tiaj sovaĝaj bestoj, antaŭ kiuj lupoj sentas timon kaj pro tio tiu vido ege maltrankviligis la sudanajn arabojn. Kio do povus esti? Ĉu eble jam alvenas la postkurantoj? Unu el la beduenoj suprenrampis rapide sur la rokon, sed apenaŭ li ekrigardis antaŭ si, li ŝoviĝis eĉ pli rapide malsupren:

– Je la profeto! – li ekkriis konfuzita kaj ektimiĝinta – eble nun leono kuras al ni kaj ĝi estas jam proksime al ni!

Kaj tiumomente de malantaŭ la rokoj aŭdiĝis baritona "vov!", post kio Staĉjo kaj Nel ekkriis kune:

– Saba! Saba!

Ĉar arabe tiu vorto signifas leonon, do la beduenoj terurĝis ankoraŭ pli multe, sed Ĥamiso ekridis kaj diris:

– Mi konas ĉi tiun leonon.

Dirinte tion, li fajfis laŭte – kaj en la sama momento la grandega dogo aperis inter la kameloj. Vidinte la infanojn, ĝi saltis al ili, renversis pro ĝojo Nel'on, kiu etendis al ĝi la manetojn, metis la antaŭajn piedojn sur Staĉjon, poste, hurletante kaj bojante, ĝi ĉirkaŭkuris ilin ambaŭ kelkfoje, denove renversis Nel'on, ree levis sin sur Staĉjon kaj fine, kuŝiĝinte ĉe iliaj piedoj, komencis spiregi.

Ĝiaj korpoflankoj estis enkaviĝintaj, de sur ĝia elpendanta lango falis ŝaŭmpecoj, tamen ĝi svingis la voston kaj suprenlevis la amplenajn okulojn al Nel, kvazaŭ ĝi volus al ŝi diri: "Via patro ordonis al mi gardi vin, do mi estas ĉe vi!"

La infanoj sidiĝis ĉe ambaŭ flankoj de la hundo kaj komencis ĝin karesi. La du beduenoj, kiuj neniam vidis similan estaĵon, rigardis ĝin kun admiro, ripetante: "Allah! o kelb kebir!" (Je Dio, tio estas granda hundo!). Kaj ĝi kuŝis dum kelka tempo trankvile, sed poste ĝi levis sian kapegon, entiris la aeron en sian nigran nazon, kiu similis al granda trufo, priflaris ion kaj saltis al la estingiĝinta fajrujo, ĉe kiu kuŝis la manĝaĵrestaĵoj.

En la sama momento kapraj kaj ŝafaj ostoj komencis kraki kaj rompiĝi, kiel pajleroj, en ĝiaj fortegaj dentoj. Post ok homoj, kalkulante al ili ankaŭ la maljunan Dinah kaj Nel, tiuj ostrestaĵoj estis sufiĉaj eĉ por tia "kelb kebir".

Sed la sudananoj ĉagreniĝis pri ĝia alveno, kaj la du kamelgvidantoj, vokinte Ĥamison flanken, komencis paroli al li kun maltrankvilo kaj eĉ kun ekscito:

– Diablo alportis al ni tiun hundon! – ekkriis Gebhro – sed kiamaniere ĝi trovis la vojon al la infanoj, se al Gharak ili veturis per fervojo?

– Certe per la kamel-spuroj – respondis Ĥamiso.

– Malbone okazis. Ĉiu, kiu vidos ĝin apud ni, memoros nian karavanon kaj montros, kien ĝi iris. Oni devas nepre liberiĝi de ĝi.

– Sed kiamaniere? – demandis Ĥamiso.

– Estas la pafilo, sed mi ne scipovas pafi el ĝi. Ĉu eble vi tion scipovas?...

En la okazo de bezono Ĥamiso eble scipovus, ĉar Staĉjo kelkfoje malfermis en lia ĉeesto sian armilon kaj fermis ĝin, sed verdire li bedaŭris la hundon, kiun li ekamis, zorgante pri ĝi jam antaŭ la alveno de la infanoj al Medinet. Li sciis ankaŭ bonege, ke ambaŭ sudananoj havas nenian imagon, kiel manipuli la pafilon de la plej nova sistemo kaj ke ili ne helpos al si tiuokaze.

– Se vi ne scipovas – li daŭrigis kun ruza rideto – tiam la hundon povus mortigi nur tiu malgranda "nouzrani" (kristano), sed tiu pafilo povas pafi kelkfoje laŭvice, do mi ne konsilas doni ĝin en liajn manojn.

– Dio gardu nin! – respondis Idriso. – La knabo mortpafus nin kiel koturnojn.

– Ni havas tranĉilojn – rimarkis Gebhro.

– Provu nur, sed ne forgesu, ke vi havas ankaŭ gorĝon, kiun la hundo disŝiros, antaŭ ol vi ĝin pikmortigos.

– Kion do fari?

Kaj Ĥamiso ekmovis la brakojn.

– Kial vi volas nepre mortigi tiun hundon? Eĉ se vi ĝin poste superŝutus per sablo, hienoj elserŝus ĝin, la postkurantoj trovus ĝiajn ostojn kaj oni ekscius, ke ni ne transiĝis Nilon, sed ni forkuris laŭ ĉi tiu flanko de la rivero. La hundo sekvu nin. Kiomfoje la beduenoj rajdos por la akvo kaj ni kaŝiĝos en ia intermonto, vi povas esti certaj, ke la hundo restos ĉe la infanoj. Allah! Pli bone estas, ke ĝi alkuris nun, ĉar alie ĝi certe kondukus la postkurantojn per nia spuro ĝis Berberujo. Nutri ĝin vi ne bezonas, ĉar, se ne sufiĉos al ĝi niaj manĝaĵrestajoj, tiam kapti hienon aŭ alian ŝakalon ne estos por ĝi malfacile. Lasu ĝin en trankvilo, mi diras al vi – kaj ni ne perdu la tempon per vana babilado.

– Eble vi estas prava – diris Idriso.

– Se mi pravas, tiam mi donos al ĝi ankaŭ akvon, por ke ĝi mem ne bezonu kuri al Nilo kaj montriĝi en vilaĝoj.

Tiamaniere estis solvita la sorto de Saba, kiu, ripozinte iom kaj satmanĝinte, malplenigis rapidege la tutan ujon da akvo kaj povis sekvi la karavanon per novaj fortoj.

Oni enrajdis nun la altan ebenaĵon, sur kiu la vento sulkigis la sablon kaj de kiu on povis vidi je ambaŭ flankoj la grandegan spacon de la dezerto. La ĉielo alprenis la koloron de perla konko. Malpezaj nubetoj, ariĝintaj en la oriento, briletis kiel opaloj, post kio subite ili koloriĝis ore. Elŝprucis unu radio, poste la dua – kaj la suno, kiel kutime en sudaj landoj, en kiuj preskaŭ ne estas krepusko kaj aŭroro, ne leviĝis, sed eksplodis el la nubaĵoj kiel fajrokolono kaj superverŝis per hela lumo la tutan horizonton. Heliĝis la ĉielo, heliĝis la tero kaj malkovriĝis antaŭ la homaj okuloj la nemezureblaj sablaj spacoj.

– Ni devas kuregi – diris Idriso – ĉar de tie ĉi ni estas videblaj de malproksime.

La ripozintaj kaj trinkigitaj kameloj kuregis kun la rapideco de gazeloj. Saba restis malantaŭ ili, sed oni ne timis, ke ĝi perdos la vojon kaj ne aperos ĉe la unua haltejo. La dromedaro, sur kiu sidis Idriso kun Staĉjo, kuris tre proksime al la kamelo de Nel, tiel ke la infanoj povis libere interparoli. La sidloko, kiun aranĝis la sudananoj, montriĝis bonega kaj la knabineto aspektis en ĝi efektive kiel birdeto en la nesto. Ŝi ne povis elfali, eĉ dormante, kaj la vojaĝo lacigis ŝin multe malpli ol dum la nokto. La hela taglumo aldonis al ambaŭ infanoj kuraĝon kaj fidon. En la koron de Staĉjo eniĝis la espero, ke se Saba ilin atingis, tiam ankaŭ la postkurantoj scipovos fari la samon. En tiu espero li tuj partoprenigis Nel'on, kiu ekridetis al li unuafoje de post ilia forrabo.

– Kaj kiam oni atingos nin? – ŝi demandis france, por ke Idriso ne povu ilin kompreni.

– Mi ne scias. Eble hodiaŭ ankoraŭ, eble morgaŭ, eble post du aŭ tri tagoj.

– Sed ni ne vojaĝos returne sur kameloj?

– Ne. Ni vojaĝos nur al Nilo kaj per la akvovojo ĝis El-Wasta.

– Ho, bone! bone!

La kompatinda Nel, kiu antaŭe tiel ŝatis tian vojaĝon, videble nun estis sufiĉe tedita de ĝi.

– Per Nilo... ĝis El-Wasta kaj al la paĉjo! – ŝi ripetis per dormema voĉo.

Kaj ĉar ĉe la antaŭa haltejo ŝi ne bone dormis, ŝi baldaŭ endormiĝis profunde kiel oni kutimas dormi matene post granda laciĝo. Dume la beduenoj pelis la kamelojn senkompate kaj Staĉjo rimarkis, ke ili direktiĝas al la malproksima dezerto. Do, volante en Idriso malfirmigi la certecon, ke ili sukcesos eskapi la postkurantojn, kaj samtempe montri al li, ke li mem atendas ĝin sendube, li diris:

– Ni malproksimiĝas de Nilo kaj de Bahr-Jussef, sed tio nenion helpos al vi, ĉar oni ja ne serĉos vin ĉe la bordo, kie la vilaĝoj situas unu apud la alia, sed malproksime de ĝi.

Kaj Idriso demandis:

– De kie vi scias, ke ni malproksimiĝas de Nilo, se la bordoj ne estas videblaj de ĉi tie?

– Ĉar la suno, kiu estas je la orienta flanko de la ĉielo, varmigas niajn dorsojn; tio signifas, ke ni turniĝis okcidenten.

– Saĝa knabo vi estas – diris Idriso kun plena admiro.

Post momento li aldonis:

– Sed nek la postkurantoj atingos nin, nek vi forkuros.

– Certe, – rediris Staĉjo – mi ne forkuros... eble kun ŝi.

Kaj li montris al la dormanta Nel.

Ĝis la tagmezo ili kuregis preskaŭ senspire, sed kiam la suno suprenleviĝis pli alte kaj komencis iom fajri, la kameloj, kiuj kutime ŝvitas malmulte, surverŝiĝis per ŝvito, kaj ilia kuro fariĝis rimarkeble pli malrapida. La karavanon ĉirkaŭis ree rokoj kaj superŝutaĵoj. Intermontoj, kiuj dum pluvoj ŝanĝiĝas en riverfluejojn, formante t.n. "khor", aperis pli kaj pli ofte. La beduenoj fine haltis en unu el ili, tute kaŝitaj inter la rokoj. Sed apenaŭ ili alteriĝis de sur la kameloj, ili komencis terure krii kaj ĵetis sin antaŭen, ĉiam kliniĝante kaj ĵetante antaŭ si ŝtonojn. Al Staĉjo, kiu ankoraŭ ne elseliĝis, prezentiĝis stranga bildo. Jen el inter la sekaj arbustoj, kovrantaj la fundon de "khor", elŝoviĝis granda serpento kaj, tordiĝante fulmrapide inter la rokrompaĵoj, forkuris al iu kaŝejo konata al ĝi. La beduenoj tuj postkuris ĝin malcedeme, kaj ankaŭ Gebhro por helpi ilin eksaltis kun la tranĉilo en la mano. Sed, kaŭze de la malglata tereno, estis same malfacile trafi la serpenton per ŝtono, kiel trapiki ĝin per tranĉilo – pro kio ĉiuj tri revenis al la kameloj kun videbla teruro sur la vizaĝo.

Kaj aŭdiĝis kiel kutime la arabaj ekkrioj:

– Allah!

– Bismillah!

– Maŝallah!

Poste ambaŭ sudananoj komencis rigardi per ia stranga kaj samtempe esplora kaj demanda rigardo al Staĉjo, kiu tute ne povis kompreni, pri kio temas.

Dume Nel ankaŭ elseliĝis kaj, kvankam ŝi estis malpli laca ol nokte, Staĉjo sternis por ŝi la feltaĵon en ombra glata loko, por ke ŝi povu kuŝiĝi kaj etendi siajn piedetojn. La araboj okupiĝis pri la tagmeza nutraĵo, kiu konsistis nur el biskvitoj, daktiloj kaj unu gluto da akvo. La kamelojn oni ne trinkigis, ĉar ili trinkis jam nokte. La vizaĝoj de Idriso, Gebhro kaj la beduenoj estis pli kaj pli zorgoplenaj kaj la ripozhalto okazis en silento. Fine Idriso vokis Staĉjon al la flanko kaj komencis demandi lin kun la vizaĝo tre maltrankvila kaj enigma.

– Ĉu vi vidis la serpenton?

– Jes, mi vidis ĝin.

– Ĉu ne vi sorĉis, ĝin, ke ĝi aperu al ni?

– Ne.

– Nin certe trafos ia malfeliĉo, ĉar tiuj malsaĝuloj ne sukcesis ĝin mortigi!

– Trafos vin ĉiujn la pendigilo.

– Silentu! Ĉu via patro estas sorĉisto?

– Li estas – Staĉjo respondis senhezite, kompreninte tuj, ke tiuj sovaĝuloj kaj superstiĉuloj opinias la aperon de la amfibio malbona aŭguro kaj antaŭsigno, ke la forkuro ne sukcesos al ili.

– Do via patro sendis ĝin al ni – respondis Idriso – sed li devus kompreni, ke por lia sorĉo ni povas venĝi nin je vi.

– Nenion vi faros al mi, ĉar alie la filoj de Fatmo pagus por mia malutilo.

– Kaj ĉu tion ankaŭ vi jam komprenis? Sed memoru, ke, se mi ne estus alveninta je via defendo, vi estus sanginta sub la skurĝo de Gebhr – vi kaj ankaŭ la malgranda "bint".

– Pro tio mi protektos nur vin solan, kaj Gebhro estos pendigita.

Je tio Idriso rigardis Staĉjon dum momento kvazaŭ kun miro kaj diris:

– Nia vivo ankoraŭ ne estas en viaj manoj, kaj vi jam parolas al ni kiel nia estro...

Post momento li aldonis:

– Stranga vi estas "uled" (knabo) kaj tian mi ankoraŭ ne vidis. Mi estis ĝis nun bona por vi, sed vi moderiĝu kaj ne minacu.

– Dio punas la perfidon – respondis Staĉjo.

Tamen estis videble, ke la aplombo, kun kiu la knabo parolis, kune kun la malbona aŭguro sub la formo de la serpento, kiu sukcesis forkuri, altgrade maltrankviligis Idrison. Sidiĝinte jam sur la kamelo, li ripetis kelkfoje: "Jes! Mi estis bona al vi!", kvazaŭ li volus ĉiuokaze enkapigi tion al Staĉjo, kaj poste li komencis preĝi kaj traŝovi la rozari-globetojn faritajn el la nukso-ŝelo "dum".

Cirkaŭ la dua posttagmeze la varmego, malgraŭ la vintra sezono, fariĝis nekutima kaj neeltenebla. Sur la ĉielo estis neniu nubeto, sed la randoj de la horizonto griziĝis. Super la karavano ŝvebis kelkaj vulturoj, kies plenstreĉitaj flugiloj ĵetis moveblajn nigrajn ombrojn sur la paleflavan sablon. En la arda aero oni kvazaŭ flarsentis brulodoron. La kameloj, ne ĉesante kuregi, komencis strange grunti. Unu el la beduenoj alproksimiĝis al Idriso:

– Prepariĝas io malbona – li diris.

– Kion vi pensas? – demandis la sudanano.

– La malbonaj spiritoj vekis la venton dormantan en la okcidenta flanko de la dezerto, kaj ĝi leviĝis el la sablo kaj kuras kontraŭ ni.

Idriso leviĝis iom sur la selo, rigardis al la malproksimo kaj rediris:

– Jes. Ĝi venas de okcidento kaj sudo, sed kutime ĝi ne estas tiel furioza kiel "khmasin" (la vento same sud-okcidenta, blovanta nur printempe).

– Antaŭ tri jaroj ĝi tamen superŝutis tutan karavanon apud Abu-Hamel, kaj ĝi deblovis ĝin nur dum la pasinta vintro. Yalla! Ĝi povas esti sufiĉe forta, por ŝtopi la naztruojn de la kameloj kaj sekigi la akvon en la sakoj.

– Oni devas kuregi, por ke ĝi puŝu nin nur per unu flugilo.

– Ni kuras rekte al ĝi kaj ni ne sukcesos eviti ĝin.

– Ju pli rapide ĝi alvenos, des pli rapide ĝi preterblovos kaj estos for.

Dirinte tion, Idriso ekbatis la kamelon per la skurĝo, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Dum kelka tempo oni aŭdis nur la obtuzajn frapojn de la dikaj vipoj similaj al la manklakado kaj la ekkriojn: "Yalla!"... En la sudokcidento la antaŭe blanketa horizonto iĝis nun iom malhela. La varmego ĉiam daŭris kaj la suno brulis sur la kapoj de la rajdantoj. La vulturoj videble tre alte suprenleviĝis, ĉar la ombroj de iliaj flugiloj malgrandiĝis pli kaj pli kaj fine ili tute malaperis.

Fariĝis sufoke.

La araboj kriis al la kameloj, ĝis iliaj gorĝoj estis tute sekaj, post kio ili mutiĝis kaj ekestis tombeja silento, interrompata de la best-ĝemoj. Du malgrandaj sablaj vulpetoj kun grandaj oreloj preterkuris la karavanon, forkurante en la kontraŭan direkton.

La sama bedueno, kiu antaŭe parolis kun Idriso, reaŭdiĝis per iu stranga, kvazaŭ ne-sia voĉo:

– Tio ne estos ordinara vento. Postkuras nin malbonaj sorĉoj. Ĉion kulpas la serpento...

– Mi scias – respondis Idriso.

– Rigardu, la aero vibras. Tio ne okazas vintre.

Kaj la arda aero komencis pli kaj pli vibri kaj pro la okuliluzio ŝajnis al la rajdantoj, kvazaŭ vibrus ankaŭ sablo. La bedueno deprenis de sur la kapo sian traŝvititan kufon kaj diris:

– La koro de la dezerto batas pro timo.

Kaj tiam subite la dua bedueno, veturanta ĉe la fronto kiel kamelgvidanto, returniĝis kaj komencis voki:

– Ĝi venas jam! Ĝi venas!

Kaj efektive la vento alvenis. En la malproksimo aperis kvazaŭ malhela nubo, kiu fariĝis pli kaj pli alta kaj alproksimiĝis al la karavano. Ekmoviĝis ankaŭ ĉirkaŭe la plej proksimaj aerondoj kaj subitaj ekblovoj komencis kuntordi la sablon. Tie kaj aliloke formiĝis funeloj, kvazaŭ iu borus per bastono la supraĵon de la dezerto. En kelkaj lokoj leviĝis rapidaj sabloturniĝoj similaj al kolonoj, maldikaj ĉe la malsupro kaj disvolviĝintaj kiel plumtufo en la supro. Sed ĉio ĉi daŭris unu palpebrumon. La nubo, kiun vidis la unua kamelgvidanto, alflugis kun nekomprenebla rapideco. Inter la homojn kaj bestojn kvazaŭ ekbatis la flugilo de giganta birdego. En unu momento la okuloj kaj buŝoj de la rajdantoj pleniĝis per polva kirliĝo. La polvaj nuboj malebligis vidi la ĉielon kaj vualis la sunon, kaj tuj ekestis krepusko. La homoj komencis perdi sin el la okuloj, kaj eĉ la plej proksimaj kameloj konturiĝis kvazaŭ en nebulo.

Ne muĝo – ĉar en la dezerto ne estas arboj – sed la bruego de uragano obtuzigis la vokadon de la gvidanto kaj la bestoblekadon. En la aero estis flarebla tia odoro, kian havas karbohaladzo. La kameloj haltis kaj, forturniĝinte de la vento, etendis siajn longajn kolojn malsupren, tiel, ke iliaj naztruoj tuŝis preskaŭ la sablon.

La sudananoj tamen ne volis permesi la halton, ĉar karavanoj kiuj haltas dum uragano, estas ofte superŝutitaj. Plej bone estas tiam kuregi kune kun la vento, sed Idriso kaj Gebhro ne povis tion fari, ĉar tiamaniere ili revenus al Fajumo, de kie ili ĵus atendis la postkurantojn. Do, kiam la unua ekbato forpasis, ili denove kurigis la kamelojn.

Ekestis momenta silento, sed la brunruĝa krepusko tre malrapide disfluis, ĉar la sunlumo ne povis traiĝi tra la polva nubaro ŝvebanta en la aero. Pli dikaj kaj pli pezaj sableroj komencis tamen malleviĝi. Ili plenigis ĉiujn fendojn kaj truetojn en la seloj kaj restis en la vestfaldoj. Homoj kaj bestoj ĉe ĉiu spiro entiris la polvon, kiu vundetis iliajn pulmojn kaj knaris en la dentoj. Ĉe tio la vento povis ĉiumomente denove leviĝi subite kaj tute vuali la mondon. Al Staĉjo venis la penso, ke se en la momento de tiaj mallumoj li troviĝus sur unu kamelo kun Nel, tiam li povus ĝin returni kaj forkuri kun la vento norden. Kiu scias, ĉu oni vidus ilin en la plena krepusko kaj elementkaoso. Kaj se ili sukcesus atingi la unuan vilaĝon situantan super Bahr-Jussef apud Nilo, ili estus savitaj. Idriso kaj Gebhro eĉ ne kuraĝus postkuri ilin, ĉar ili tuj povus fali en la manojn de la tieaj "zabtje".

Staĉjo, konsiderinte ĉion ĉi, tuŝis la brakon de Idriso kaj diris:

– Donu al mi la akvosakon.

Idriso ne rifuzis, ĉar, kvankam matene ili rimarkeble eniĝis en la foran dezerton kaj ili estis sufiĉe malproksime de la rivero, tamen ili havis ankoraŭ sufiĉan akvo-provizon, kaj la kameloj trinkis abunde dum la nokta haltejo. Krom tio, kiel homo bone konanta la dezerton, li sciis, ke post la uragano kutime venas la pluvo, kaj la sekaj "khor" ŝanĝiĝas tuj en riveretojn.

Staĉjo efektive tre soifis, do li trinkis sufiĉe da akvo, post kio, ne redonante la sakon, li ree brakfrapis Idrison:

– Haltigu la karavanon.

– Kial? – demandis la sudanano.

– Tial, ke mi volas transsidiĝi sur la kamelon de la malgranda "bint" kaj doni al ŝi la akvon.

– Dinah havas pli grandan akvosakon ol mi.

– Sed ŝi estas avida kaj certe ŝi jam malplenigis ĝin. En ŝia selo, kiun vi faris simila al korbo, devas troviĝi multe da sablo. Dinah ne povas certe helpi al si pri tio.

– La vento ekfurizos post kelkaj momentoj kaj ĝi ree superŝutos ĉion.

– Des pli la malgranda "bint" bezonos mian helpon.

Idriso ekbatis la kamelon per la vipo, kaj dum momento ili rajdis silente.

– Kial vi ne respondas? – demandis Staĉjo.

– Ĉar mi pripensas, ĉu estus pli bone alligi vin al la selo, aŭ kunligi viajn manojn surdorse.

– Vi freneziĝis!

– Ne. Sed mi divenis, kion vi volas fari.

– La postkurantoj ĉiuokaze atingos nin, do mi ne bezonas tion fari.

– La dezerto estas en Diaj manoj.

Ili ree silentis. La plej dikaj sableroj tute falis teren; restis en la aero nur la subtila, ruĝa polvo, io en la speco de mielroso, tra kiu la suno brilis kvazaŭ kupra disko. Sed oni povis jam vidi pli malproksimen. Antaŭ la karavano tiriĝis nun la ebenaĵo, ĉe kies rando la akrevidaj okuloj de la araboj rimarkis novan nubon. Ĝi estis pli alta ol la antaŭa, kaj krom tio elŝprucis el ĝi kvazaŭ kolonoj, kvazaŭ gigantaj kamentuboj plilarĝiĝintaj ĉe la supro. Je tiu vido la koroj de la araboj kaj beduenoj ektremis, ĉar ili rekonis la grandajn sabloturniĝojn. Idriso levis la manojn kaj, alproksimiginte la manplatojn al siaj oreloj, li kliniĝis honore al la alfluganta ventego. Lia religio de unusola Dio ne malhelpis lin videble adori kaj timi aliajn idolojn, ĉar Staĉjo ekaŭdis klare liajn vortojn: Sinjoro! Ni estas viaj infanoj, do vi ne formanĝos nin!

Kaj "sinjoro" ĝuste alflugis kaj skuis la kamelojn per tiel granda forto, ke ili apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. La bestoj kunpremiĝis nun en densa amaso, kun la kapoj turnitaj al ties centro. Ekmoviĝis tutaj sabloamasoj. La karavanon ĉirkaŭis krepusko ankoraŭ pli densa ol antaŭe, kaj en tiu krepusko flugis preter la rajdantoj iaj ankoraŭ pli malhelaj, neklaraj objektoj, kvazaŭ grandegaj birdoj aŭ kameloj dispelitaj kune kun la uragano.

Timo ekkaptis la arabojn, al kiuj ŝajnis, ke tio estas la spiritoj de bestoj kaj homoj perdiĝintaj sub la sablo. Meze de la furiozeco kaj bruego de la uragano oni aŭdis strangajn voĉojn, kiuj similis jen al plorego, jen al rido, jen al vokado pri helpo. Sed ili estis nur iluzioj. La karavanon minacis centoble pli terura, reala danĝero. La sudananoj sciis bone, ke se iu el la grandaj sabloturniĝoj, formiĝantaj senĉese, ekkaptos ilin per siaj tordiĝoj, tiam ĝi faligos la rajdantojn kaj dispelos la kamelojn. Kaj se ĝi rompiĝos kaj falos sur ilin, tiuokaze ĝi ŝutos en unu momento super ili grandegan sablan tombon, en kiu ili atendos, ĝis la sekva uragano malkovros iliajn skeletojn.

Staĉjo eksentis kapturniĝon, la spiro mankis en la brusto kaj la sablo blindigis lin. Sed de tempo kaj tempo ŝajnis al li, ke li aŭdas la ploron kaj vokadon de Nel, do li pensis nur pri ŝi. Profitante de tio, ke la kameloj staris en densa aro kaj ke Idriso ne povis nun priatenti lin, li decidis transsidiĝi senbrue sur la kamelon de la knabineto, jam ne por forkuri, sed ĉefe por helpi kaj kuraĝigi ŝin. Sed apenaŭ li kurbigis siajn piedojn kaj etendis la manojn, por ekkapti la selrandon de Nel, la grandega pugno de Idriso skuis lin. La sudanano kaptis lin neatendite, kvazaŭ li estus plumeto, metis lin antaŭ si kaj komencis lin ligi per palma ŝnuro, kaj post la kunligo de liaj manoj li kuŝpendigis lin sur la selo. Staĉjo kunpremis la dentojn kaj kontraŭstaris, kiel li nur povis, sed vane. Havante la gorĝon seka kaj la buŝon sabloplena, li ne povis kaj ne volis konvinki Idrison, ke li deziris nur helpi la knabineton kaj ne forkuri.

Tamen post momento, sentante, ke li sufokiĝos, li komencis voki per sufokita voĉo:

– Savu la malgrandan "bint"!.... savu la malgrandan "binit"!

Sed la araboj preferis pensi pri sia propra vivo. La sabloblovado fariĝis tiel terura, ke nek ili povis sidi sur la kameloj, nek la kameloj povis stari sur la sama loko. La du beduenoj, krom tio Ĥamiso kaj Gebhro saltis teren, por teni la bestojn per la ŝnuroj, kiuj estis fiksitaj al la rimenoj sub iliaj subaj mekseloj. Idriso, forpuŝinte Staĉjon en la malantaŭan parton de la selo, faris la samon. La bestoj disstarigis la piedojn kiel eble plej larĝe, por kontraŭstari la furiozan ventegon, sed mankis al ili la fortoj. Kaj la karavano, vipita per la gruzo, kiu tranĉis ilin kvazaŭ per centoj da batoj, kaj per la sablo, kiu pikis kvazaŭ per pingloj, komencis turniĝi jen pli malrapide, jen pli rapide, kaj retiriĝi kontraŭ la uragan-puŝego. De temo al tempo la ventego elŝiradis kavojn sub iliaj piedoj, jen ree la sablo kaj gruzo, refrapante de la kameldorsoj, formis momente altaĵojn, kiuj atingis iliajn genuojn kaj leviĝis eĉ pli alte. Tiamaniere pasis horo post horo.

La danĝero fariĝis ĉiam pli terura. Idriso ekomprenis fine, ke la sola savo estos eksidi sur la kamelojn kaj kuri kun la ventego. Sed tio signifus reiri al la direkto de Fajumo, kie atendis ilin la egiptaj juĝoj kaj la pendigilo.

– Ha! bedaŭrinde – ekpensis Idriso – la uragano devis haltigi ankaŭ la postkurantojn, kaj tuj kiam ĝi ĉesos, ni ekiros denove suden.

Kaj li komencis kriegi, ke oni ree sidiĝu sur la kamelojn.

Sed subite okazis io, kio tute ŝanĝis la situacion.

Jen, neatendite, tra la malhelaj preskaŭ nigraj sablo-nuboj brilis grizblua lumo. La mallumo fariĝis poste ankoraŭ pli profunda, sed samtempe leviĝis tondro dormanta en pli altaj regionoj kaj vekita de la ventego. Ĝi komencis ruliĝi inter la araba kaj libia dezertoj – potenca, minaca, furioza. Ŝajnis, ke el la ĉielo malsuprenruliĝas montoj kaj rokoj. Surdiganta krako potenciĝis, kreskis, skuadis la teron, ĉirkaŭkuris la tutan horizonton – ialoke ĝi eksplodis kun forto tiel terura, kvazaŭ la rompiĝanta firmamento falus teren; – poste ĝi denove ruliĝis kun obtuza, senĉesa bruego; ree eksplodis, ree rompiĝis, blindigis per fulmoj, bategis per tondroj, supren kaj malsuprenleviĝis, krakis kaj daŭris.

La vento silentiĝis, kvazaŭ terurita, kaj kiam post longa tempo ie en la nemezurebla malproksimo la ĉielpordego fermiĝis post la tondro, ekestis tombeja silento.

Sed post kelka tempo en tiu silento eksonis la voĉo de la gvidanto:

– Dio estas super la fulmotondro kaj uragano! Ni estas savitaj.

Ĉiuj ekiris. Sed ĉirkaŭis ilin nokto tiel malluma, ke kvankam la kameloj kuris unu proksime al la alia, la homoj ne povis vidi sin reciproke, kaj ili devis ofte voki sin laŭte por ne perdiĝi en tiu mallumo. De tempo al tempo la blindigaj fulmoj, grizbluaj aŭ ruĝaj, dislumigis la sablan spacon, sed post ili aperis la mallumo tiel densa, ke ĝi ŝajnis preskaŭ palpebla. Malgraŭ la fido, kiun enverŝis en la korojn de la sudananoj la voĉo de la gvidanto, la maltrankvilo ankoraŭ ne forlasis ilin, ĝuste pro tio, ke ili antaŭenŝoviĝis blinde, ne sciante efektive, kien ili rapidas – ĉu ili eble turniĝas ronde aŭ reiras norden. La bestoj faletadis tre ofte kaj ne povis kuri rapide, kaj krome ili penspiregis iom strange kaj tiel laŭte, ke al la rajdantoj ŝajnis, kvazaŭ la tuta dezerto spiregus pro timego. Fine ekfalis la unuaj grandaj pluvogutoj, kio preskaŭ ĉiufoje sekvas post la uragano, kaj samtempe la voĉo de la gvidanto aŭdiĝis tra la mallumo:

– Khor!...

Ili atingis intermonton. La kameloj haltis ĉe ĝia rando, post kio ili komencis malsupreniri tre singarde.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.