La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRA DEZERTO KAJ PRAARBARO

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

Ĉapitro 32

Pro laciĝo kaj kortuŝo li povis eligi dum kelka tempo eĉ ne unu vorton, kaj malfacile spirante li staris, antaŭ la viro kuŝanta sur la lito, kiu ankaŭ silentis kaj rigardis lin kun mirego simila al senkonscio.

Fine li vokis:

– Nasibu, ĉu vi ĉeestas?

– Jes, sinjoro, mi ĉeestas – respondis la negreto.

– Ĉu vi vidas iun kaj ĉu iu staras antaŭ mi?

Sed antaŭ ol la etulo sukcesis respondi, Staĉjo reakiris la parolpovon:

– Sinjoro – li diris – mi nomiĝas Stanislao Tarkowski. Mi forkuris kun la malgranda Miss Rawlison el la mallibero de la derviŝoj kaj ni kaŝiĝas en la ĝangalo. Sed Nel estas grave malsana, do mi petegas vin pri helpo por ŝi.

La nekonata viro rigardis ankoraŭ dum momento palpebrumante, poste li frotis sian frunton per la mano:

– Mi aŭdas, ne sole mi vidas – li diris al si mem. – Tio ne estas iluzio!... Kion? Helpon? Mi mem bezonas ĝin. Mi estas vundita.

Sed subite li skuiĝis, kvazaŭ el sonĝaj iluzioj aŭ rigidiĝo, rigardis pli konscie kaj kun ĝojbrilo en la okuloj li diris:

– Blanka knabo!... Mi vidas ankoraŭ blankulon!... Estu bonvena, kiu ajn vi estas. Vi menciis pri iu malsanulino? Kion vi deziras de mi?

Staĉjo ripetis, ke tiu malsanulino estas Nel, la filino de sinjoro Rawlison, unu el direktoroj de la Kanalo, ke ŝi havis jam du paroksismojn de febro kaj ke ŝi devos morti, se li ne havas kininon, por evitigi la trian.

– Du paroksismoj – malbona afero! – respondis la nekonato. Sed kininon mi povas doni al vi, kiom vi nur volas. Mi havas de ĝi kelkajn botelojn, kiuj certe ne pli utilos al mi.

Tiel dirante, li ordonis al la juna Nasibu doni al si grandan ladan skatolon, kiu estis verŝajne vojaĝa medikamentujo. Li eligis el ĝi du boteletojn, plenigitajn per blanka pulvoro kaj enmanigis ilin al Staĉjo.

– Jen la duono de tio, kion mi posedas. Sufiĉos almenaŭ por unu jaro...

Staĉjo estis krionta pro granda ĝojo, do li komencis dankegi al li kun tia fervoro, kvazaŭ temus pri lia propra vivo.

Kaj la nekonato faris kelkfoje signon per la kapo kaj diris:

– Bone, bone. Mia nomo estas Linde, mi estas sviso el Zuriko... Antaŭ du tagoj mi havis akcidenton: min grave vundis apro "ndiri".

Poste li turnis sin al la nigruleto:

– Nasibu, plenigu al mi la pipon.

Post kio li diris al Staĉjo:

– Dumnokte mi ĉiam havas pli altan temperaturon kaj eĉ kapturnojn. Sed la pipo klarigas miajn pensojn. Vi ja diris, ke vi forkuris el la mallibero de la derviŝoj kaj ke vi kaŝiĝas en la ĝangalo. Ĉu jes?

– Jes, sinjoro, tion mi diris.

– Kaj kion vi intencas fari?

– Rifuĝi al Abisenujo.

– Vi ja falos en manojn de la mahdistoj, kies taĉmentoj vagadas tra la tuta limzono.

– Tamen ni povas entrepreni nenion alian.

– Ho! Ankoraŭ antaŭ unu monato mi ja estus povinta helpi vin. Sed nun mi estas sola, konfidita nur al la favoro de Dio kaj de tiu nigra knabo.

Staĉjo rigardis lin kun miro:

– Kaj ĉi tiu tendaro?

– Estas tendaro de morto.

– Kaj ĉi tiuj negroj?

– Ĉi tiuj negroj dormas kaj ne plu vekiĝos...

– Mi ne komprenas...

– Estas la dormomalsano (En lastaj tempoj oni konvinkiĝis, ke tiun malsanon venigas la sama cecea muŝo, kiu mortigas bovojn kaj ĉevalojn. Tamen ĝia piko kaŭzas la dormomalsanon nur en certaj regionoj. Je la tempo de la Mahdirevolucio la kaŭzo de tiu malsano ankoraŭ ne estis konata).

La negroj estas homoj el la ĉirkaŭaĵo de la Grandaj Lagoj, kie tiu terura malsano daŭre regas, kaj ili ĉiuj malsaniĝis, krom tiuj, kiuj antaŭe jam mortis je variolo. Restis al mi nur ĉi tiu sola knabo...

Nur nun Staĉjo konsciiĝis, ke en la momento, kiam li malsuprenŝoviĝis en la intermonton, neniu negro moviĝis, eĉ tremis – kaj ke dum la tuta interparolo ĉiuj dormis: la unuj kun la kapoj apogitaj je la roko, la aliaj kun la kapoj klinitaj sur la bruston.

– Do ili dormas kaj ne plu vekiĝos? – li demandis, kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li aŭdis antaŭe.

Kaj Linde diris:

– Ho, tiu Afriko estas vera kadavrejo!...

Sed pluajn vortojn interrompis al li la hufbatado de la ĉevaloj, kiuj, teruriĝinte pro io en la ĝangalo kaj saltetante sur siaj kunligitaj piedoj, alproksimiĝis al la rando de la intermonto, ĉar ili volis esti pli proksimaj al la homoj kaj la lumo.

– Jen la ĉevaloj! – diris denove la sviso. – Mi forprenis ilin de la mahdistoj, kiujn mi venkis antaŭ kelkaj tagoj. Ili estis en nombro de ĉirkaŭ tricent aŭ pli multe. Sed ili havis plejparte lancojn kaj miaj homoj remingtono-pafilojn, kiuj staras tie senutilaj apud la muro. Se al vi mankas armiloj aŭ ŝargaĵoj – tiam prenu, kiom vi volas... Prenu ankaŭ ĉevalon: pli rapide vi revenos sur ĝi al via malsanulino. Kiomjara ŝi estas?

– Okjara – respondis Staĉjo.

– Do ŝi estas preskaŭ infano. Nasibu donu al vi por ŝi teon, rizon, kafon kaj vinon... Prenu, kion vi volas el la provizo, kaj morgaŭ venu por novaj.

– Mi revenos tutcerte, por ankoraŭfoje danki vin tutkore kaj helpi vin laŭpove.

Kaj Linde diris:

– Bone estas almenaŭ rigardi eŭropan vizaĝon. Se vi revenos pli frue, mi estos pli konscia. Nun la temperaturo denove plialitiĝas, ĉar mi vidas vin duoble. Ĉu vi staras antaŭ mi duope? Ne... Mi scias, ke vi estas sola kaj ke tion kaŭzas mia temperaturaltiĝo... Ho, tiu Afriko!...

Kaj li duonfermis la okulojn.

Kvaronhoron pli poste Staĉjo ekiris returne el tiu stranga tendaro de dormo kaj morto, sed ĉi-foje ĉevale. La nokto estis ankoraŭ profunda, sed li jam atentis neniujn danĝerojn, kun kiuj li povus renkontiĝi en la ĝangalo. Tamen li tenis sin pli proksime al la rivero, supozante, ke ambaŭ intermontoj devas konduki al ĝi. Reveni estis cetere rimarkeble pli facile, ĉar en la nokta silento aŭdiĝis de malproksime la muĝo de la akvofalo, kaj ĉe tio la nubetoj dispeliĝis sur la okcidenta flanko de la ĉielo kaj krom la luno brilis forte la zodiaka lumo. La knabo kelkfoje spronis la ĉevalon kaj flugis kiel la vento, ripetante en la animo: "Bagatelaĵo leonoj kaj panteroj! – mi havas kininon por mia etulino!". Kaj de tempo al tempo li tuŝis per la mano la boteletojn, kvazaŭ li volus certiĝi, ke li efektive posedas ilin kaj ke ĉio ĉi ne estis nur sonĝo. Diversaj pensoj kaj bildoj ŝoviĝis tra lia kapo. Li vidis la vunditan svison, al kiu li sentis egan dankemon kaj kiun li kompatis tiom pli kore, ke dum la interparolo li komence opiniis lin frenezulo; li vidis la junan Nasibu, kun ronda kranio kaj tutajn vicojn da dormantoj kaj pafiltubojn, brilantajn en la fajro. Li estis preskaŭ certa, ke tiu batalo, pri kiu menciis Linde, okazis kontraŭ la taĉmento de Smaino – kaj strange ŝajnis al li pensi, ke eble Smaino mortfalis.

Tiuj bildoj miksiĝis kun la senĉesa pensado pri Nel. Li imagis, kiel ŝi miros, ekvidinte morgaŭ la tutan boteleton da kinino kaj ke ŝi opinios lin miraklisto. "Ho, – li diris al si mem – se mi malkuraĝiĝus kaj ne irus konvinkiĝi, de kie devenas tiu fumo, mi riproĉus tion al mi dum la tuta vivo".

Post paso de ĉirkaŭ unu horo la akvobruo fariĝis tute aŭdebla, kaj el la krakado de la ranoj Staĉjo divenis, ke li troviĝas proksime al la loko, en kiu li antaŭe pafis la akvobirdaron. Ĉe la lunlumo li facile rekonis de malproksime eĉ la arbojn, kiuj kreskis tie. Nun necesis esti pli atenta, ĉar la inundejo formis samtempe akvotrinkejon, al kiu devis nepre veni ĉiu najbara besto. Aliloke la riverbordoj estis krutaj kaj malfacile alireblaj. Sed estis jam tro malfrue kaj la rabobestoj videble kaŝiĝis post la nokta ĉasado en rokaj kavernoj. La ĉevalo henis iom, flarante la freŝajn postsignojn de leonoj aŭ panteroj.

Tamen Staĉjo trarajdis feliĉe, kaj post kelkaj momentoj li vidis sur la alta terlango la nigran grandan silueton de "Krakovo". Unuafoje en Afriko li havis tian senton, kvazaŭ li revenus hejmen. Li supozis, ke li trovos ĉiujn dormantaj, sed Saba komencis bojadi tiel laŭte, ke ĝi povus veki eĉ mortintojn. Sekve Kali aperis post unu momento antaŭ la arbo kaj kriis:

– Bvana kubva sur ĉevalo!

Sed en lia voĉo estis pli da ĝojo ol miro, ĉar li tiel kredis je la potenco de Staĉjo, ke li eĉ ne tro mirus, se tiu estus kreinta la ĉevalon antaŭ liaj okuloj. Sed ĉar la ĝojo manifestiĝas ĉe la negroj per rido, li komencis per manplatoj bati siajn koksojn kaj ridi kiel freneza.

– Kunligu tiun ĉevalon – diris Staĉjo – deprenu de ĝi la provizojn, faru fajron kaj boligu akvon.

Poste li eniris la arbon. Ankaŭ Nel vekiĝis kaj komencis voki lin. Staĉjo, deŝovinte la tolan muron, ekvidis ĉe la lumo de la lampeto ŝian palan vizaĝeton kaj la blankajn maldikajn manetojn kuŝantajn sur la plejdo, per kiu ŝi estis kovrita.

– Kiel vi fartas, etulino? – li demandis gaje.

– Dankon, mi fartas bone – mi forte dormis, ĝis vekis min Saba. Sed kial do vi ne dormas?

– Ĉar mi devis forrajdi.

– Kien?

– Al apoteko.

– Al apoteko?

– Jes, pro kinino.

Al la knabineto ne estis bongustaj la kinin-pulvoroj, kiujn ŝi ricevis antaŭe, sed ĉar ŝi opiniis ilin necesega medikamento kontraŭ ĉiuj malsanoj en la mondo, ŝi ekĝemis nur kaj diris:

– Mi scias, ke vi jam ne havas plu kininon.

Staĉjo levis al la lampeto unu el la boteletoj kaj demandis fiere kaj ĝoje:

– Kaj jen tio – kio estas tio?

Nel ne volis kredi al la propraj okuloj, kaj li parolis rapide kaj tute ĝojradianta:

– Vi nun resaniĝos! Tuj sufiĉe grandan dozon mi envolvos en ŝeleton de freŝa figo kaj vi devas ĝin engluti, kaj kion vi trinkos poste, tio montriĝos. Kial vi rigardas min kiel verdan katon? Jes! Mi havas krom tio duan boteleton. Mi ricevis ilin ambaŭ de blanka homo, kies tendaro situas en distanco de ĉirkaŭ kvar mejloj. De li mi revenas. Lia nomo estas Linde, kaj li estas grave vundita; sed li donis al mi multe da bonaj kaj utilaj objektoj. Mi revenis ĉevale, sed al li mi iris piede. Ĉu vi pensas, ke estas agrable iri nokte tra la ĝangalo? Brr! Duan fojon mi neniel irus, escepte nur se temus ree pri kinino.

Tiel dirante, li forlasis la mirigitan knabineton kaj iris al la "vira apartaĵo". Li elektis el la figoj la plej malgrandan, kavigis ĝin kaj enŝutis en ĝian internon iom da kinino, atentante ke la dozo ne estu pli granda ol en tiuj pulvoroj, kiujn li ricevis en Kartumo. Poste li eliris el la arbo, infuzis la teon per la bolanta akvo kaj revenis kun la medikamento al Nel.

Kaj ŝi intertempe pripensis ĉion, kio okazis. Ŝi estis ege scivola, kio estas tiu blankulo; de kie Staĉjo sciiĝis pri li? Ĉu li venos al ili kaj ĉu ili vojaĝos plu kune? Ŝi ne dubis nun, ke ŝi resaniĝos, post kiam Staĉjo ricevis kininon. Ho, tiu Staĉjo... li iris nokte tra la ĝangalo, kvazaŭ tio estus bagatelaĵo! Nel, malgraŭ sia tuta admiro por li, opiniis ĝis nun, ne cerbumante cetere pli longe pri tio, ke ĉio, kion li faras por ŝi, estas tute natura, ĉar estas memkompreneble, ke pli aĝa knabo zorgas kutime pri pli juna knabino. Sed nun venis en ŝian kapeton, ke sen lia protekto ŝi delonge estus pereinta, ke li zorgas pri ŝi eksterordinare, ke li kontentigas kaj defendas ŝin tiel, kiel neniu alia knabo en lia aĝo nek volus kaj nek scius – do granda dankemo amasiĝis en ŝia malgranda koro.

Kaj kiam Staĉjo denove eniris kaj kliniĝis super ŝin kun la medikamento, ŝi ĵetis siajn maldikajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj premis lin elkore:

– Staĉjo, vi estas por mi tre bona.

Kaj li respondis:

– Kaj por kiu mi devus esti bona? Bonege! Jen prenu tiun medikamenton!

Sed li estis tre feliĉa, ĉar liaj okuloj brilis pro kontenteco. Kaj ree li kriis kun granda ĝojo kaj fiero, turnante sin al la malfermaĵo:

– Mea! Nun vi povas alporti al "bibi" teon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.